Aleksandro Grin

Verda lampo

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 28-nov-2012


I

En Londono en la jaro 1920, vintre, ĉe angulo de Piccadilly kaj de unu interstrateto, haltis du bone vestitaj mezaĝaj viroj. Ili ĵus forlasis multekostan restoracion. Tie ili vespermanĝis, drinkis vinon kaj ŝercis kun aktorinoj el la teatro de Drury Lane.

Nun ilian atenton altiris kuŝanta senmove, malbone vestita homo, aĝa ĉirkaŭ dudek kvin jarojn, ĉirkaŭ kiu komencis kolektiĝi homamaso.

— Stilton! — kun abomeno diris la dika ĝentlemano al sia kamarado, vidante, ke tiu kliniĝis kaj fiksrigardas al la kuŝanto. — Je Dio, ne indas tiel multe okupiĝi pri tiu kadavraĵo. Li estas ebria aŭ mortis.

— Mi estas malsata... kaj mi vivas, — balbutis la malfeliĉulo, levetante sin, por ĵeti rigardon al Stilton, kiu ekpensis pri io. — Tio estis sveno.

— Reimer! — diris Stilton. — Jen okazo por fari ŝercon. Al mi venis interesa ideo. Min tedis ordinaraj amuzoj, kaj bone ŝerci oni povas nur per unu maniero: fari el homoj ludilojn.

Tiuj vortoj estis diritaj mallaŭte, tiel ke la kuŝinta, kaj nun apoginta sin al la barilo homo ilin ne aŭdis.

Reimer, al kiu estis tutegale, malestime kuntiris la ŝultrojn, adiaŭis Stilton-on kaj forveturis pasigi la nokton en sian klubon, kaj Stilton, ĉe aprobo de la homamaso kaj helpe de la policano, sidigis la senhejmulon en fiakron.

La veturilo direktis sin al unu el tavernoj de High Street. La kompatindulo nomiĝis John Ives. Li venis en Londonon el Irlando por serĉi servon aŭ laboron. Ives estis orfo, edukita en familio de forstisto. Krom elementa lernejo, li ricevis nenian kleron. Kiam Ives aĝis 15 jarojn, lia edukanto mortis, la plenaĝaj infanoj de la forstisto forveturis — iu al Usono, iu al Suda Kimrio, iu al Eŭropo, kaj Ives dum ioma tempo laboris ĉe unu farmbienulo. Poste li devis sperti laboron de karboministo, matroso, servisto en taverno, kaj en la 22-jara aĝo li ekmalsanis per pneŭmonio kaj, elirinte el la malsanulejo, decidis serĉi fortunon en Londono. Sed konkurenco kaj senlaboreco baldaŭ montris al li, ke trovi laboron ne estas facile. Li noktadis en parkoj, sur kajoj, malsatis, maldikiĝis kaj estis, kiel ni vidis, levita de Stilton, posedanto de vartenejoj en la City.

Stilton dum siaj 40 jaroj spertis ĉion, kion povas kontraŭ mono sperti fraŭlo, ne konanta zorgojn pri noktado kaj sinnutrado. Li posedis kapitalon je 20 milionoj da pundoj. Tio, kion li elpensis fari kun Ives, estis plena sensencaĵo, sed Stilton tre fieris pri sia ideo, ĉar li havis inklinon opinii sin homo de granda imagpovo kaj de ruza fantazio.

Kiam Ives drinkis vinon, bone manĝis kaj rakontis al Stilton sian historion, Stilton rimarkis:

— Mi deziras fari al vi proponon, pro kiu viaj okuloj tuj ekbrilos. Aŭskultu: mi donas al vi dek pundojn kun kondiĉo, ke vi jam morgaŭ luos ĉambron sur unu el la centraj stratoj, sur dua etaĝo, kun fenestro al la strato. Ĉiuvespere, precize ekde la kvina ĝis la dekdua horo, sur la breto de unu fenestro, ĉiam la sama, devas stari brulanta lampo, kovrita per verda ŝirmilo. Dum la lampo brulas en la difinita daŭro, vi ekde la kvina ĝis la dekdua ne elirados el la hejmo, neniun akceptados kaj kun neniu parolos. Unuvorte, la laboro estas nemalfacila, kaj, se vi konsentas tiel agi, — mi ĉiumonate sendados al vi dek pundojn. Mian nomon al vi mi ne diros.

— Se vi ne ŝercas, — respondis Ives, ege surprizita de la propono, — do mi konsentas forgesi eĉ la propran nomon. Sed bonvolu diri, — kiom longe daŭros tia mia bonstato?

— Tio estas nesciata. Eble, jaron, eble, — la tutan vivon.

— Eĉ pli bone. Sed — permesu demandi — por kio vi bezonas tiun verdan iluminon?

— Tio estas sekreto! — respondis Stilton. — Granda sekreto! La lampo servos kiel signalo por homoj kaj aferoj, pri kiuj vi neniam ekscios ion ajn.

— Mi komprenas. Tio estas — nenion komprenas. Bone; elmetu la monon kaj sciu, ke jam morgaŭ en la adreso, kiun mi sciigos, John Ives prilumados la fenestron per lampo!

Tiel okazis la stranga negoco, post kiu la vagabondo kaj la milionulo disiĝis, tute kontentaj unu pri la alia.

Adiaŭante, Stilton diris:

— Skribu poŝtrestante tiel: «3-33-6». Ankoraŭ sciu, ke nesciate kiam, eble, post monato, eble, — post jaro — unuvorte, tute neatendite, subite vin vizitos homoj, kiuj faros vin riĉulo. Kial kaj kiel — mi ne rajtas klarigi. Sed tio okazos...

— Diablo prenu! — balbutis Ives, rigardante post la fiakron, forveturigantan Stilton-on, kaj mediteme turnante la dekpundan monbileton. — Aŭ tiu homo freneziĝis, aŭ mi estas speciala fortunulo. Promesi tian amason da bonaĵoj nur pro tio, ke mi bruligos tage por duonlitro da keroseno.

Vespere de la sama tago unu fenestro de la dua etaĝo de morna domo № 52 sur River Street brilis per milda verda lumo. La lampo estis alŝovita al la fenestrokadro mem.

Du preterpasantoj dum ioma tempo rigardis al la verda fenestro de sur la trotuaro, kontraŭa al la domo; poste Stilton diris:

— Do, jen, karega Reimer, kiam vi enuos, venu ĉi tien kaj ridetu. Tie, trans la fenestro, sidas stultulo. Stultulo, aĉetita malmultekoste, kredite, por longe. Li iĝos drinkulo pro enuo aŭ freneziĝos... Sed atendos, mem ne sciante kion. Kaj jen li mem!

Vere, la malhela figuro, alpremiĝinte per la frunto al la vitro, estis rigardanta en la duonmallumon de la strato, kvazaŭ demandante: «Kiu estas tie? Kion mi atendu? Kiu venos?»

— Tamen vi estas sama stultulo, kara mia, — diris Reimer, prenante la brakon de la kamarado kaj tirante lin al la aŭto. — Kio gaja estas en tiu ŝerco?

— Ludilo... ludilo el viva homo, — diris Stilton, — estas la plej dolĉa frandaĵo!

II

En la jaro 1928 en hospitalo por malriĉuloj, situanta en unu el la londonaj urborandoj, aŭdiĝis sovaĝaj kriegoj: kriis pro terura doloro ĵus alveturigita maljunulo, malpura, malbone vestita homo kun forkonsumita vizaĝo. Li rompis la kruron, mispaŝinte sur la akcesora ŝtuparo de malhela tranoktejo.

La viktimon oni portis en la kirurgian fakon. La okazo evidentiĝis serioza, ĉar la komplika frakturo de la osto kaŭzis disŝiron de angioj.

Laŭ jam komenciĝinta inflama procezo de la histoj la kirurgo, pririgardinta la kompatindulon, konkludis, ke necesas operacio. Ĝi tuj estis farita, post kio la malfortiĝintan maljunulon oni kuŝigis sur liton, kaj li baldaŭ ekdormis, kaj, vekiĝinte, ekvidis, ke antaŭ li sidas tiu sama kirurgo, kiu senigis lin je la dekstra kruro.

— Do jen kiel la sorto renkontigis nin! — diris la doktoro, serioza, alta homo kun malgaja rigardo. — Ĉu vi rekonas min, sinjoro Stilton? Mi estas John Ives, al kiu vi komisiis deĵori ĉiutage ĉe brulanta verda lampo. Mi rekonis vin per la unua rigardo.

— Mil diabloj! — balbutis, fiksrigardante, Stilton. — Kio okazis? Ĉu eblas tio?

— Jes. Rakontu, kio tiel draste ŝanĝis vian vivmanieron?

— Mi bankrotis... kelkaj grandaj malgajnoj... paniko en la borso... Jam pasis tri jaroj post kiam mi iĝis mizerulo. Kaj vi? Vi?

— Mi dum kelkaj jaroj bruligadis la lampon, — ridetis Ives, — kaj, komence pro enuo, kaj poste jam kun intereso komencis legi ĉion, kio trafadis en miajn manojn. Foje mi malfermis malnovan anatomion, kiu kuŝis en etaĝero de tiu ĉambro, kie mi loĝis, kaj mi estis afekciita. Antaŭ mi malkovriĝis interesega lando de sekretoj de la homa organismo. Kiel ebria, mi trasidis la tutan nokton super tiu libro, kaj matene mi iris en bibliotekon kaj demandis: «Kion oni studu, por iĝi kuracisto?» La respondo estis moka: «Studu matematikon, geometrion, botanikon, zoologion, morfologion, biologion, farmakologion, Latinon k.t.p.» Sed mi obstine pridemandadis, kaj mi ĉion skribis por mia memoro.

Tiutempe mi jam dum du jaroj bruligadis la verdan lampon, kaj foje, revenante vespere (mi ne opiniis necese, kiel komence, senelire sidi hejme dum 7 horoj), ekvidis homon en cilindroĉapelo, kiu rigardis al mia verda fenestro ĉu kun ĉagreno, ĉu kun malestimo. «Ives estas klasika stultulo! — balbutis tiu homo, ne rimarkante min. — Li atendas la promesitajn miraklojn... jes, li almenaŭ havas esperon, sed mi... mi estas preskaŭ bankrotulo!» Tio estis vi. Vi aldonis: «Stulta ŝerco. Ne indus malŝpari monon».

Mi jam aĉetis sufiĉe da libroj, por lerni, lerni kaj lerni, spite al ĉio. Mi preskaŭ batis vin tiam sur la strato, sed rememoris, ke danke al via moka malavareco mi povas iĝi klera homo...

— Kaj poste? — mallaŭte demandis Stilton.

— Ĉu poste? Bone. Se la deziro estas forta, do la plenumiĝo ne prokrastiĝos. En la sama apartamento kun mi loĝis studento, kiu atentis min kaj helpis al mi, post jaro kaj duono, trapasi ekzamenojn por studentiĝi ĉe medicina kolegio. Kiel vi vidas, mi evidentiĝis kapabla homo...

Estiĝis silento.

— Mi delonge ne aliradis vian fenestron, — diris Stilton, konsternita de la rakonto de Ives, — delonge... tre delonge. Sed al mi nun ŝajnas, ke tie plu brulas la verda lampo... la lampo, prilumanta noktan obskuron. Pardonu min.

Ives elprenis la horloĝon.

— Estas la deka horo. Por vi estas tempo por dormi, — diris li. — Probable, post tri semajnoj vi povos forlasi la hospitalon. Tiam telefonu al mi, — eble, mi donos al vi laboron en nia ambulatorio: registri nomojn de venantaj malsanuloj. Kaj malleviĝante laŭ malhela ŝtuparo, bruligu... almenaŭ alumeton.


La 11-an de junio 1930




City — la centra distrikto de Londono (rim. de la tradukinto).