Ĉapitro XXXV


Informinte la kuraciston per letero pri mia reveno, mi, ne atendante respondon, forveturis en San-Riolon, kie dum ĉirkaŭ tri monatoj mi estis okupita kun Lerch pri aferoj de vendado de nemovebla havaĵo, restinta post la patro. Ne tiom multe restis por mi post ĉiuj depagoj laŭ ĉiuj kambioj, por ke mi, kiel antaŭe, povu nur telegrafadi al Lerch. Sed estis unu juĝafero, daŭrinta jam kvin jarojn, rilate de kiu eblis atendi decidon, favoran al mi.

Mia karaktero bonege paciĝas kiel kun manko de monrimedoj, tiel ankaŭ kun ilia abundo. Pensinte iom, mi konsentis akcepti estradon de eksterlanda korespondado en tea firmao de Alberto Witmer, kaj komencis strangan duoblan vivon, unu parton de kiu konsistigis ofica tago, la alian — aparta de ĉio vespero, kie kunpuŝiĝadis kaj disvolviĝadis rememoroj. Kun doloro mi rememoradis pri Biĉe, ĝis la rememorado pri ŝi ĉesis, ricevinte karakteron de malgaja kaj justa neeviteblo... Malgraŭ ĉio, mi estis feliĉa, ke mi ne mensogis en tiu decida minuto, kiam sur karton estis metita mia digno — mia rajto havi propran sorton, kion ajn pensu pri tio aliuloj. Kaj mi ĝojis ankaŭ, ke Biĉe cedis nenion en la hela ĝardeno de sia anima mondo, doninte al mia rememoro sinceran admiron, kiun eblis kompari kun admiro pri kuraĝo de malamiko, dirinta danĝeran veron antaŭ vizaĝo de morto. Ŝi apartenis al nombro da nemultaj homoj, kies kompanio levas. Tiel pensante, mi agnoskadis internan staton inter mi kaj ŝi reciproke laŭleĝa kaj povus bedaŭri nur pri tio, ke mi estas alia, ol ŝi. Apenaŭ iu iam serioze bedaŭris pri tielaĵoj.

Miaj skribaj depozicioj, senditaj al la juĝo, okazinta en Gel-Gju, tute apartigis Butler-on el la afero pri elŝipigo de mi fare de Guez en la maron, sed lasis malfermita la demandon pri la apero de la nekonata virino, kiu eniris en la boaton. Pri ŝi oni menciis nek en la juĝo, nek dum la enketado, probable pro reciproka interkonsento de la juĝatoj inter si, kiuj bonege komprenis, kiel peze tiu cirkonstanco influus ilian sorton. Ili uzis mian silenton pri tio kaj povis klarigi ĝin, kiel ili deziris. La matrosoj ricevis negravan punon pro partopreno en la kontrabanda afero; Sinkwright ricevis nur jaron da prizono. Pro klopodoj de Botwel kaj kelkaj elspezoj flanke de Biĉe Butler estis juĝita nur al kvin jaroj da punlaboroj. Post ties fino li forveturis en Dagonon, kie dungiĝis al karba vaporŝipo, kaj ĉe tio lia spuro perdiĝis.

Kiam mi deziris ripozi, koncentri atenton sur io ĝoja kaj facila, mi rememoradis Dezi-n, turnante bruantan, ne forlasantan min penton de senkulpa kulpo. Tiu junulino multfoje ĉagrenadis kaj gajigadis min, kiam, rememorante ŝiajn etajn, karakterajn moviĝojn aŭ scenojn, kiuj okazis kun ŝia partopreno, mi nevole ridadis kaj ripozadis, vidante denove, kiel ŝi redonas al mi la malgajnitan monon aŭ, leviĝinte sur la piedpintojn, frapas la lipojn per la fingroj, penante komprenigi, kion ŝi deziras. Kontraŭe al Biĉe, kies imago iom post iom iĝadis diafana, komencante perdi tiun potencon, kiu povis reteniĝi nur per rekta turniĝo de la sento, — la nesciate kie troviĝanta Dezi estis reala, kiel manpremo, akompanata per rideto kaj saluto. Mi sentis ŝian personon tiel vive, ke povis paroli kun ŝi, estante sola, sen sento de strangeco aŭ absurdeco, sed kiam rememoro ripetadis ŝian karesan kaj ardan impeton, dum mi ne povis forpeli senton de la alpremiĝinta al mi korpo de tiu duoninfano, al kiu, strikte dirante, mi devus glatumi la kapon, — mi demandadis min:

— Pro kio mi ne estis kun ŝi pli bonkora kaj ne parolis tiel, kiel ŝi deziris, atendis, esperis? Pro kio mi ne penis almenaŭ per io ridigi ŝin?

Dum unu el miaj venoj en Leguet-on mi haltis antaŭ butiko, sur kies fenestro estis metita modelo de velŝipo, — granda, ĝuste rigita faraĵo, montranta karavelon de tempoj de Vasco da Gama. Tio estis unu el tiuj aĵoj, interesaj kaj praktike nenecesaj, kiuj dum jaroj atendadas aĉetanton, ĝis iĝos neforigebla apartenaĵo de la ejo mem, kie komence oni intencis ilin vendi. Mi pririgardis ĝin detale, kiel mi pririgardas ĉion, tuŝintan la radikojn mem de miaj simpatioj. Ni malofte povas diri en tiaj okazoj, kio propre altiris nin, kial tia pririgardado similas al konversacio, — vera, interesa interkomunikado. Mi ne hastis eniri en la butikon. Pririgardinte la malgrandajn velojn, gravmienan senvivecon de la ferdeko, de la lukoj, ensorbinte tutan senesperecon de tiu nana ŝipo, kiu, ĉe plena proporcieco de la partoj, ĉe kapablo akcepti kvin funtojn da ŝarĝo kaj eĉ teni sin sur akvo kaj navigi, tamen per nenio povis respondi al sia rekta destino, krom en homa imago, — mi decidis, ke la karavelo estos mia.

Subite ĝi malaperis. Malaperis ĉio: la strato kaj la fenestro. Ies varmaj manoj, ĉirkaŭpreninte la kapon, fermis al mi la okulojn. Timo, — tamen ne vera, sed timo de ĝojo, miksita kun nedeziro liberiĝi kaj, verŝajne, kun stulta rideto, malhelpis al mi ekkrii. Mi staris, varmiĝinte interne, jam divenante, kio tuj estos, kaj, palpebrumante sub la fingroj, movetiĝantaj sur miaj palpebroj, nelaŭte demandis:

— Kiu estas tio?

— «Kuranta sur ondoj», — respondis voĉo, kiu penis esti tre mistera. — Eble, nun vi divenos?

— Dezi?! — diris mi, demetante ŝiajn manojn de sur la vizaĝo, kaj ŝi deprenis ilin, ekstarinte inter mi kaj la fenestro.

— Pardonu mian arogaĵon, — respondis la junulino, ruĝiĝante kaj nerve ridante. Ŝi rigardis al mi per sia rekta, gaja rigardo kaj parolis per la okuloj pri ĉio, kion ŝi ne povis kaŝi. — Nu, al mi, tamen, fortunas! Ja tio estas la dua fojo, kiam vi staras enpensiĝinta, kaj mi pasas malantaŭe! Ĉu vi ektimis?

Ŝi estis en blua robo kaj silka bruna ĉapelo kun lazura rubando. Sur la pavimo kuŝis malplena korbeto, kiun ŝi ĵetis, por saluti min per tia admirinda maniero. Kun ŝi estis grandega hundo, kies aspekto, probable, teruradis nanajn hundetojn; nun tiu ĉi hundo rigardis al mi, kiel al aĵo, kiun oni, probable, ordonos porti.

— Dezi, kara Dezi, — diris mi, — mi feliĉas vin vidi! Mi tre kulpas antaŭ vi! Ĉu vi estas ĉi tie sola? Do, saluton!

Mi premis ŝian elŝiriĝantan, sed ne abrupte, manon. Ŝi levetiĝis sur la piedpintoj kaj, kaptinte miajn ŝultrojn, kisis mian vangon.

— Mi vin amas, Harvey, — diris ŝi serioze kaj humile. — Vi estos por mi kiel frato, kaj mi — via fratino. Ho, kiel mi vin deziris vidi! Mi multon ne findiris. Ĉu vi vidis Frezi-n Grant?! Ĉu vi timis diri tion al mi?! Ĉu al vi tio okazis? Imagu, kiel mi miregis kaj admiris! Mia spirado haltadis ĉe penso, ke mia diveno estas ĝusta. Nun konfesu, ke estas tiel!

— Estas tiel, — respondis mi kun la sama simpleco kaj libero, ĉar ni parolis en unu lingvo. Sed ne tion mi deziris enkonduki en la konversacion.

— Ĉu vi estas sola en Leguet?

Sciante, kion mi deziras scii, ŝi respondis, malrapide balancinte la kapon:

— Mi estas sola, kaj mi ne scias, kie nun estas Tobbogan. Li tre min ofendis tiam; eble — ankaŭ mi ofendis lin, sed tio estas jam pasinta afero. Mi nenion diris al li, ĝis ni revenis en Riolon, kaj tie mi diris, kaj diris ankaŭ, kiel rilatis vi. Ni ambaŭ ploris, ploris longe, ĝis laciĝis. Ankoraŭ li insistis; ankoraŭ kaj ankoraŭ. Sed Proctor, grandegan dankon al li, enmiksiĝis. Li parolis kun li. Tiam Tobbogan forveturis en Kasset-on. Mi estas ĉi tie ĉe la edzino de Proctor; ŝi tenas gazetan kioskon. La maljunulino traktas min bone, sed multe fumas hejme, — kaj ni havas nur tri malvastajn ĉambrojn, do eblas sufokiĝi. Ŝi fumas pipon! Imagu! Nun — vi. Kion vi faras ĉi tie, kaj ĉu fariĝis al vi — la edzino, kiun vi serĉis?

Ŝi paliĝis, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.

— Ho, pardonu min! Mia lango estas mia malamiko! Via fratino estas tre stulta! Sed ĉu vi rememoradis min iomete?

— Ĉu eblas vin forgesi? — respondis mi, teruriĝante ĉe penso, ke mi povus neniam renkonti Dezi-n. — Jes, al mi fariĝis edzino jen... nun. Dezi, mi amis vin, mem ne sciante tion, kaj la amo al vi iris post la alia amo, kiu estis travivita kaj finiĝis.

Nemultaj preterpasantoj de la interstrateto retrorigardadis al ni, bruligante en la okuloj sekretajn kandeletojn de maldiskreta scivolemo.

— Ni foriru de ĉi tie, — diris Dezi, kiam mi prenis ŝian manon kaj, ne ellasante, kondukis al bulvardo, kruciĝanta kun la interstrateto. — Harvey, kara mia, koro mia, mi korektiĝos, mi estos modera, sed nun necesas kvar muroj. Mi povas nek kisi vin, nek danci rade. Hundo... ci estas ĉi tie. Ĝia nomo estas «Fraps». Sed indus nomi ĝin «Bojs». Harvey!

— Dezi?!

— Nenio. Estu al ni bone!




Vasco da Gama — portugala admiralo, esploristo (1469–1524), la unua eŭropano, vojaĝinta mare al Hindio; prononcu [vásko da gáma] (rim. de la tradukinto).