Ĉapitro XXXII


Forveturante kun Biĉe kaj Botwel, mi estis ĝenata, bonege komprenante, kio ĝenas min. Mi estis malklara por Biĉe, por ŝia klara imago pri homoj kaj statoj. Mi eliris el la karnavalo en la fluon de la vivo, kvazaŭ simple malferminte sekretan pordon, sed mem konservante en ombro mian animan linion, kiu, interplektiĝinte kun la malkaŝa linio, kreis nodojn.

En la veturilo mi sidis apud Biĉe, havante antaŭ mi Botwel-on, kiu, laŭ multaj indikoj, estis por Biĉe bona amiko, kiel tio okazas inter gejunuloj, ligitaj per parenceco, reciproka simpatio kaj similaj gustoj. Ni komencis interparoli, sed baldaŭ devis lasi tion, ĉar, nur elveturinte, ni trafis sub efikon de la ludaj leĝoj, — de ĝuste tiu karnavala aktorado, en kiu mi turniĝis hieraŭ. La veturilo moviĝis kun granda peno, priŝutita per kolora papera neĝo, kiu preskaŭ tuta trafis al Biĉe, same kiel paperserpentoj, malrapide descendantaj de sur balkonoj per susurantaj rubandoj. Publiko stultumadis, dancetante, ridegante kaj kriante. La lumo estis akra kaj freneza, kiel en incendia rondo. Improvizitaj orkestroj kun kaseroloj, pelvoj kaj paperaj trumpetoj, eligantaj sovaĝan muĝon, vagadis laŭ stratkruciĝoj. Ankoraŭ ne estis procesioj kaj defiloj; la humoron regis la plej jubilanta parto de la loĝantaro — knaboj kaj adoleskuloj de ĉiuj koloroj de la haŭto kaj kompanioj sur balkonoj, el kie oni nin peneme fiŝkaptadis per paperserpentoj.

Pene elveturinte sur la kajon, Botwel ordonis al la veturigisto direkti al tiu loko, kie staris «Kuranta sur ondoj», sed, trafinte tien, ni eksciis de ŝalupa vaĉanto, ke la ŝipo estas forkondukita al la rodo, tial ni luis boaton. Ni devis ĉirkaŭiri kelkajn vaporŝipojn, hele prilumitajn kaj bruantajn per muziko. Ni komencis foriri de la strio de la borda lumo, enprofundiĝante en krepuskon kaj poste en mallumon, kie, rimarkinte senmovan mastan lumon, unu el la boatistoj diris:

— Jen ĝi.

— Ĉu vi ĝojas? — demandis mi, kliniĝante al Biĉe.

— Apenaŭ. — Biĉe estis fiksrigardanta. — Mi ne havas senton de proksimiĝo al ĝuste tiu «Kuranta sur ondoj», pri kiu al mi rakontadis la patro, ke ĝin konstruis sur mara fundo per segfiŝo kaj martelfiŝo du gigantoj, kraĉantaj sur la manojn: «Ideo» kaj «Sekreto».

— Tio forpasos, — rimarkis Botwel. — Necesas nur veni kaj ĉirkaŭrigardi. Surpaŝi la ferdekon perpiede, stamfi. Jen ĉio.

— Ĝi kvazaŭ estas malsana, — diris Biĉe. — Malsano de formalaĵoj... kaj sufiĉe mizera pasinteco.

— Ĝi misvojiĝis, — konfirmis Botwel, kaŭzinte ridon.

— Oni diras, estis trovita kadavro, — diris la boatisto, rigardante al ni. Li, verŝajne, aŭdis pri tuta tiu afero. — Ĉe ni oni diris diverse...

— Vi eraras, — kontraŭdiris Biĉe, — tio ne povis esti.

La boato frapiĝis je la ŝipflanko. Sur la ŝipo estis silento.

— He, sur la «Kuranta»! — ekkriis, ekstarante, Botwel. Super la akvo kliniĝis malklara figuro. Tio estis agento, kiu, post nelonga intertraktado, spicita per interesantaj lin aludoj pri danko, vokis matroson kaj mallevis la pasponteton.

Tuj alkuris ankoraŭ unu homo; post li la tria. Tio estis Horacio kaj la kuiristo. La mulato brue salutis min. La kuiristo alportis lanternon. En malforta, ŝanceliĝema lumo de la lanterno ni leviĝis sur la ferdekon.

— Finfine! — diris Biĉe per plezura tono, kiam ŝi trapasis de la pavezo antaŭen kaj retroturniĝis. — Do en kia stato estas la ŝipanaro?

Horacio klarigis, sed tiel mikse kaj stumble, ke ni, ne finaŭskultinte, ĉiuj transiris en la salonon. Elektro, ekbrilinte en la lampoj, prilumis la angulojn kaj la aĵojn, al kiuj mi rigardis antaŭ kelkaj tagoj. Mi rimarkis, ke la ejo estis malbone purigita kaj balaita; evidente, ankoraŭ ne kvietiĝis la ŝoko pro la katastrofo.

Sur la ŝipo restis Horacio, la kuiristo, la agento, atendanta okazon traspuri vojojn de kontrabanda komerco, kaj unu matroso; ĉiuj ceteraj estis arestitaj aŭ kvitigitaj per la mono, trovita ĉe Guez. Mi ne tre atentis tion, ĉar mi estis rigardanta al Biĉe, penante kapti ŝiajn emociojn.

Ŝi ankoraŭ ne eksidis. Dum Botwel parolis kun la kuiristo kaj la agento, Biĉe ĉirkaŭiris la salonon, pririgardante la internaĵon kun tia atento, kvazaŭ ŝi unuafoje estus ĉi tie. Foje ŝia rigardo larĝiĝis kaj haltis, kaj, sekvinte ties direkton, mi ekvidis, ke ŝi rigardas al rompita virina kombilo, kuŝanta sur la bufedo.

— Nu, do rakontu ankoraŭ, — diris Biĉe, vidante, kiel mi estas atenta al tiu ŝia rigardo al la aĵo bagatela kaj elokventa. — Kie vi loĝis? Kie estis via kajuto? Ĉu ne la unua de la pasponteto? Ĉu jes? Do ni iru en ĝin.

Malferminte la pordon de tiu kajuto, mi klarigis al Biĉe la situon de la agantoj kaj kiel mi kaptiĝis, trompita per la falsa pento de Guez.

— Mi komencas imagi, — diris Biĉe. — Tre malĝoja estas ĉio ĉi. Tre malgaja! Sed mi ne intencas longe esti ĉi tie. Ni leviĝu supren.

— Ĉu tiu sento ne forpasas?

— Ne. Mi iras, kvazaŭ en fremda domo, kiu hazarde montriĝis simila. Ĉu ne aperis kromgusto, nevidebla spuro, kiun mi ankoraŭ tiom longe devos havi interne? Ho, mi tiel dezirus, ke estu nenio el ĉio ĉi!

— Ĉu vi estas ofendita?

— Jes, tio estas la ĝusta vorto. Mi estas ofendita. Do, ni leviĝu supren.

Ni eliris. Mi atendis, kien ŝi kondukos min, kun emocio — kaj ne eraris: Biĉe haltis ĉe la pasponteto.

— Jen de ĉi tie, — diris ŝi, almontrante per la mano malsupren, trans la ŝiprandon. — Kaj — sola! Mi, ŝajne, neniam sentos, neniam imagos kun tuta forto de emocio, kiel tio povis esti. Sola!

— Kiel — sola?! — diris mi, forgesinte. Subite la tuta sango alverŝiĝis al la koro. Mi rememoris, kion diris al mi Frezi Grant. Sed estis jam malfrue. Biĉe rigardis al mi kun peza, severa malkontento. La silenta momento perfidis min. Mi sukcesis nek korekti min, nek per firmeco de rigardo forigi la kaŝitan penson de Biĉe, kaj ŝi eksentis tion.

— Harvey, — diris ŝi kun tenera kaj rekta forto, unuafoje eksoninta en ŝia gaja, senzorga voĉo, — Harvey, rakontu al mi la veron!