Ĉapitro XXVIII


Tiutempe miaj sentumoj estis jam ŝokitaj kaj kaptitaj tiom forte, ke eĉ la deklaro de la aresto montriĝis evoluo de la sama malagrablaĵo; sed la neatendita konfeso de Butler frapis la rigidiĝintajn nervojn, kiel nova krimo, farita antaŭ ĉies okuloj. Biĉe Seniel estis pririgardanta la murdinton per la larĝigitaj okuloj kaj, levinte la brovojn, observis kun atento de profunda faciliĝo ĉiun lian moviĝon. La komisaro transiris el unu stato en la alian, — el la stato de implikiteco al la stato havi ĉi tie, kontraŭ si, la veran krimulon, kiun li opiniis stulteta atestanto, — kun aplombo de oficisto, atribuanta ĉiun, eĉ nevolan sukceson al influo de siaj personaj kvalitoj.

— Tio estis atendebla, — diris li tiom signife, ke, verŝajne, mem ekkredis siajn vortojn. — Elio Butler, konfesinta en ĉeesto de atestantoj, — eksidu kaj ekspliku, kiel estis farita la krimo.

— Mi decidis, — komencis Butler, kiam li mem iom kutimiĝis al la transporto de la pezo de la sceno, tute falinta sur lin kaj senrevene desegninta prizonon, — mi decidis rakonti ĉion, ĉar alie ne estos komprenebla la okazo kun la murdo de Guez. Tio estis hazardo, mi ne deziris lin murdi. Mi silentis tial, ke mi esperis por la fraŭlino pri bona rezulto de ŝia reteno. Evidentiĝis alie. Mi ekvidis, kiel plektiĝis suspekto ĉirkaŭ la senkulpa homo. Klarigojn ŝi ne donis, sekve, ŝi estas arestenda. Tiel, tio estas prava. Sed mi ne povis resti fiulo. Necesis diri. Mi aŭdis, ke ŝi esprimis esperon pri konscienco de la krimulo mem. Tiujn vortojn mi estis pripensanta, dum vi pridemandadis la aliajn, kaj trovis nenian alian eliron, krom tiun ĉi, — ekstari kaj diri: Guez-on mortpafis mi.

— Mi dankas vin, — diris Biĉe kun kompato, — vi estas honesta homo, kaj mi, se necesos, helpos al vi.

— Verŝajne, necesos, — respondis Butler, premite ridetante. — Nu, necesas diri ĉion. Do, ni venis al Gel-Gju kun kontrabando el Dagono. Kvarcent kestoj da kanelitaj boltoj. Ĉu vi deziras rigardi?

Li elprenis la objekton, kiun li kaŝe deprenis de mi, kaj transdonis ĝin al la komisaro, deŝraŭbinte la kapeton.

— Laŭmendaj formoj, — diris la komisaro, pririgardinte la internaĵon de la bolto. — Kiu do inventis tian artifikon?

— Mi devas deklari, — klarigis Butler, — ke la tutan aferon mastrumis Guez. Tio estas liaj rilatoj, kaj mi partoprenis en la operacio nur per mono. Miaj ŝparitaj dum dek jaroj tricent kvindek pundoj iĝis mia kvoto. Mi devis fidi promeson de Guez. Li promesis aĉeti malaltpreze, vendi altpreze. Mi devis ricevi, laŭ niaj kalkuloj, proksimume mil ducent pundojn. Indis riski. Sciis pri ĉio nur mi, Guez kaj Sinkwright. La virinoj, kiuj vojaĝis kun ni ĉi tien, ne havis rilaton al tiu kargo kaj nenion suspektis. Guez estis kontraŭ Harvey, ĉar pro sia ekstrema suspektemo li timis ĉion. Estis ne tre kontenta, dirante sincere, ankaŭ mi mem, ĉar, vere, oni sentas sin pli trankvile, se ne estas fremduloj. Post kiam okazis la skandalo, pri kiu vi jam scias, kaj malgraŭ miaj persvadoj la homon oni ĵetis en la boaton en ĉirkaŭ kvindek mejloj for de Dagono, kaj emiksiĝi plene — signifus perdi ĉion, ĉar Guez, furioziĝinte, kapablas al malkaŝa rabo, — mi dum la ceteraj tagoj de la navigado komencis suspekti la ŝipestron pri intenco eviti honestan repagon. Li plendis, ke la opio kostis duoble pli multe, ol li kalkulis, ke li eksciis en Dagono pri malkresko de prezoj, tiel ke la profito povas evidentiĝi multe pli malgranda.

Tiamaniere la ŝipestro preparis la grundon kaj per tio tre maltrankviligis min. Al Sinkwright simple estis promesitaj kvindek pundoj, kaj li estis trankvila, sciante, verŝajne, ke li ĉion eltrovos kaj akaparos en pli granda amplekso, ol esperas Guez. Mi nenion diradis, atendante, kio estos en Gel-Gju. Ankoraŭ pendis tiu historio kun Harvey, kiun ni pensis preteri, pasiginte ĉi tie ne pli ol du tagojn, kaj poste foriri en San-Huberton aŭ eĉ pli malproksimen, kie ni starus, ĝis kvietiĝos la afero. Tamen, estis grave antaŭ ĉio vendi la opion.

Guez asertis, ke intertraktado kun agento pri vendo al li de la kompleto da feraj boltoj okazos kun mia ĉeesto, sed kiam ni alveturis, li aranĝis, certe, ĉion memstare. Li malaperis baldaŭ post kiam ni albordiĝis, kaj venis gaja, nur penante ŝajni zorgoplena. Li montris monon. «Jen ĉio, kion mi sukcesis ricevi, — tiel li deklaris al mi. — Entute tri mil kvincent. La prezo de la varo malkreskis, niaj komizoj proponis atendi plibonigon de kondiĉoj aŭ konsenti pri tri mil kvincent pundoj kontraŭ mil cent kilogramoj».

Mi devis ricevi, laŭ la proporcio de mia kaj lia mono, — kaj li kredigis, ke la boltoj kostis al li po tri gineoj kontraŭ cento, — mizerajn restaĵojn. Mi ricevis, tiamaniere, kvincent por tricent kvindek, kaj inter ni okazis sceno. Tamen pruvi ion ajn ne eblis, tial mi jam hieraŭ direktis min al unu homo, kompetenta en tiaj aferoj, kies nomon mi ne diros, kaj mi eksciis de li, ke nia kompleto kontraŭ malpli, ol kvin mil, ne povas esti vendata, ke la prezo tenas sin firme.

Pripensinte, kiel konvinkti Guez-on, ni direktis nin en unu tenejon, kie mia konato sidigis min trans vandon, malantaŭ la kontoro, por ke mi aŭdu la interparolon. La homo, kiun mi ne vidis, ĉar lin apartigis de mi la vando, responde al falsa propono de mia konato tuj proponis al li kvar pundojn kaj duonon kontraŭ kilogramo, kaj kiam tiu komencis marĉandi, — aldonis kvin kaj eĉ kvin kaj kvaronon. Por mi estis sufiĉe. Regalinte la homon pro la servo, mi iris sur la ŝipon kaj, ĉar Guez jam transloĝiĝis ĉi tien, en la gastejon, intencante diboĉi, — iris al li, sed lin ne trovis. Estis mi ĉi tie ankoraŭ vespere, — unu, du, tri fojojn — kaj sensukcese. Finfine hodiaŭ matene, ĉirkaŭ la deka horo, mi leviĝis laŭ la ŝtuparo el la korto kaj, neniun renkontinte, frapis al Guez. Respondon mi ne ricevis, kaj tuŝinte la anson de la pordo, mi ekvidis, ke ĝi estas neŝlosita, kaj eniris. Eble, Guez tiutempe estis iranta malsupren por plendi pri Peggy.

Tiel aŭ alie, sed mi estis ĉi tie sola en la ĉambro, kun malagrabla ĝeniĝo, ne sciante, ĉu mi restu atendi aŭ eliru serĉi la ŝipestron. Subite mi aŭdis paŝojn de Guez, kiu diris al iu: «Ŝi devas veni senprokraste».

Ĉar mi streĉite pensadis dum kelkaj tagoj pri la vendo de la opio, do mi pensis, ke la vortoj de Guez rilatas al unu maljuna sinjorino, kun kiu li havis tiujn aferojn. Ne povis aperi pli bona okazo por ekscii ĉion. Kompreninte mian profiton, mi tuj penetris en la ŝrankon, kiu staras apud la pordo, kaj fermis ĝin elinterne, decidiĝinte al ĉio. Mi kompletigis mian planon, jam starante en la ŝranko. La plano estis tre simpla: aŭdi, kion parolas Guez kun la agentino, kaj, eksciinte precizajn ciferojn, se ili estos diritaj, aperi en konvena momento. Nenio alia restis. Guez eniris, frapferminte la pordon. Li ĵetadis sin tra la ĉambro, balbutante: «Mi al vi montros! Vi min malmulte konas, kanajloj».

Dum ioma tempo estis silento. Guez, kiel mi vidis lin en la fendo, staris penseme, kantetante, poste suspiris kaj diris: «Damnita vivo!»

Tiam iu frapis al la pordo, kaj, rapide ĵetinte sin por malfermi ĝin, li kriis: «Kiel?! Ĉu povas esti?! Eniru do tuj kaj pruvu al mi, ke mi ne dormas!»

Mi parolas pri la fraŭlino, kiu sidas ĉi tie. Ŝi rifuzis eniri kaj sciigis, ke ŝi venis por interkonsenti pri loko por intertraktado; kia, — mi ne rajtas diri.

Butler eksilentis, lasante al la komisaro ĉirkaŭiri tiun staton per demando pri tio, kio okazis poste, aŭ turni sin por klarigo al Biĉe, kiu deklaris:

— Mi ne plu havas kaŭzojn por kaŝi mian nomon. Mia nomo estas Biĉe Seniel. Mi venis al Guez por interkonsenti, kie mi renkontiĝu kun li rilate de elaĉeto de la ŝipo «Kuranta sur ondoj». Tiu ŝipo apartenas al mia patro. Detalojn mi rakontos poste.

— Mi vidas jam, — respondis la komisaro kun ioma hasto, permesanta fari konkludon, bonan por la junulino, — ke vi estos pridemandita kiel atestantino.

Butler daŭrigis:

— Ŝi rifuzis eniri, kaj mi aŭdis, kiel Guez parolis en la koridoro, ricevante samajn mallaŭtajn respondojn. Mi ne scias, kiom da tempo pasis. Mi estis kolerigita de tio, ke mi vane eksidis en la ŝrankon, sed eliri mi ne povis, ĝis estos neniu en la koridoro kaj en la ĉambro. Eĉ se Guez ŝlosus la ejon, la ekstera ŝtuparo, kiu troviĝas sub la fenestro mem, restus en mia dispono. Tio min iom trankviligis.

Dum mi estis cerbumanta tiel, Guez revenis kun la sinjorino, kaj la interparolo rekomenciĝis. La fraŭlino mem rakontos, kio okazis inter ili. Mi sentis tian abomenon, ke forgesis pri la mono. Dufoje mi deziris impeti el la ŝranko, por ĉesigi la fiaĵon. Guez ĵetiĝis al la pordo kaj ŝlosis ĝin. Kiam la fraŭlino saltis sur la fenestron kaj desaltis malsupren, sur tiun ŝtuparon, kiun mi vidis tra mia fendo, Guez diris: «Ho turmento! Prefere mi mortu!» Fia penso movis min malkaŝe eliri el la ŝranko. Mi kalkulis al lia konfuziteco kaj konsterniĝo. Mi decidiĝis al ĉantaĝo kaj ne timis atakon, ĉar mi kunhavis revolveron.

Guez iĝis murdita antaŭ ol mi eliris el la ŝranko. Ekvidinte min, verŝajne, emociitan kaj palan, li unue dekuris en la angulon, poste ĵetiĝis al mi, kiel pilko, reflektita de muro. Neniajn klarigojn li postulis. Larmoj fluis sur lia vizaĝo; li kriis: «Mi cin murdos, kiel hundon!» — kaj kaptis de sur la tablo la revolveron. Tiam estus fino al mi. Tuta lia sovaĝa ĝojo de senprokrasta buĉo transiris al mi. Mi ekkriis, kiel li, kaj ekvidis lian frunton. Mi ne scias, ĉu ŝajnas tio al mi aŭ mi ie aŭdis vere, — mi rememoris strangajn vortojn: «Li ricevos kuglon en la frunton», — kaj mia mano, sen celado, kune kun la moviĝo kaj la pafo, estis tirita kien necesis, kiel de magneto. La pafon mi ne aŭdis. Guez faligis la revolveron, fleksiĝis kaj ekbalancis la kapon. Poste li kroĉiĝis al la tablo, ekrampis malsupren kaj sterniĝis. Dum ioma tempo mi ne povis moviĝi; sed necesis foriri. Mi malfermis la pordon kaj sur la piedpintoj ekkuris al la ŝtuparo, ĉiam atendante, ke mi estos kaptita je la mano aŭ vokita. Sed mi ree, same, kiel kiam mi venis, tute neniun renkontis kaj baldaŭ estis sur la strato. Dum ĉirkaŭ minuto mi jen foriradis, jen turniĝadis reen, komencinte dubi, ĉu estis tio, kio estis. En la animo kaj en la kapo estis tia zumo, kvazaŭ mi kuŝus inter reloj sub kuranta trajno. Ĉiuj sonoj kriis, ĉio estis timiga kaj blindiga. Tiam mi ekvidis Harvey-on kaj tre ekĝojis, sed mi ne povis ĝoji vere. Pensoj aperadis tre rapide kaj kun forto. Tiel mi, ekzemple, eksciinte, ke Harvey iras al Guez — tuj, kun plena konvinkiĝo decidis, ke se estas kontraŭ mi iuj nekonataj de mi suspektoj, plej bone estos eniri tuj kun Harvey. Mi pensis, ke la fraŭlino jam estas malproksime. Nenio simila, tia, per kio montriĝis tuta tiu malfeliĉo, eĉ venis en mian kapon. Nur unu afero staris en la menso: «Mi eniris kaj ekvidis, kaj mi estas same ŝokita, kiel ĉiuj». Dum mi ĉi tie sidis, mi interne malstreĉiĝis, kaj tial ne povis plu silenti.

Kun tiuj vortoj la depozicio de Butler finiĝis. Li estis jen ekstaranta, jen eksidanta.

— Donu vian manon, Butler, — diris Biĉe. Ŝi prenis lian manon, etenditan malrapide kaj peze, kaj firme skuis ĝin. — Ankaŭ vi ne kulpas, kaj eĉ se vi estis kulpa, do ne kulpas nun. — Ŝi turnis sin al la komisaro. — Devas paroli mi.

— Ĉu vi deziras depozicii sola?

— Nur tiel.

— Elio Butler, vi estas arestita. Tomaso Harvey — vi estas libera kaj devas veni kiel atestanto laŭ voko de juĝo.

La policanoj, kies ĉeesto nur nun iĝis rimarkebla, forkondukis Butler-on. Mi eliris, lasinte Biĉe-n kaj interkonsentinte kun ŝi, ke mi atendos ŝin en veturilo. Trairinte tra la koridoro, tiom malplena matene kaj tiom plena nun de enŝtopiĝinta el ĉiuj fendoj de la kvartalo homamaso, dispeli kiun povus neniaj penoj, mi eliris tra la bufedo sur la straton. Nemalproksime staris fiakro; mi luis ĝin kaj komencis atendi Biĉe-n, kompletigante per imago la nemultajn vortojn de Butler, — tiujn, kiuj nun estis disvolviĝantaj en la depozicio, malfacila por virino kaj speciale por junulino. Sed jam konante ŝin iomete, mi ne povis imagi, ke tiu depozicio estus farita alie, ol tiuj moviĝoj de virinaj manoj, kiujn ni vidas el strato, kiam ili malfermas fenestron en matenan ĝardenon.