Ĉapitro XXVI


— Jes, — diris Butler post silento, konstatinta la morton, — eblis frapi laŭte aŭ mallaŭte — tutegale. Kuglo en la frunton, ĝuste tiel, kiel vi deziris.

Mi aliris la kadavron, ĉirkaŭirinte ĝin malproksime, por ne paŝi en sangon, alfluantan al la sojlo el la trapafita kapo de Guez.

Li kuŝis sur la dorso, ĉe la tablo, meze de la ĉambro, oblikve al la enirejo. Sur li estis blanka vestokompleto. La fleksita dekstra kruro defalis per la genuo al la pordo; la disstarigitaj kaj same fleksitaj brakoj havis aspekton de peno leviĝi. Unu okulo estis duone malfermita, la alia, ŝajnis, atente rigardas el sub la senmovaj okulharoj. La sango, disfluanta sur la vizaĝo kaj la planko, estis senmova, spegulante, kiel flako, apudan seĝon; la vundo super la nazradiko iomete ŝvelis. Guez mortis ne pli malfrue, ol antaŭ duonhoro, eble antaŭ horo. La granda ĉambro havis neordigitan aspekton. Sur la planko brilis revolveraj kuglingoj. Sofo kun ĵurnaloj, kuŝaĉantaj sur ĝi, malplenaj boteloj en la anguloj, glasoj kaj nefintrinkita botelo sur la tablo, inter cigaroj, kravatoj kaj gantoj; ĉe la pordo — la malhela antikva ŝranko, al kies flanko alpremiĝis fera lito kun haste surĵetita kovrilo, — jen ĉio, kion mi sukcesis distingi, ĉirkaŭrigardinte kelkfoje. Post la kapo de Guez kuŝis revolvero. En la malantaŭa muro, trans la tablo, estis malfermita fenestro.

La pordo, frapiĝinte je la ŝranko, desaltis, komencinte malrapide fermiĝi mem. Butler, rimarkinte tion, malfermis ĝin plene kaj fiksis.

— Ni ne devas fermiĝi, — racie rimarkis li. — Do kio, ni devas iri voki, deklari, ke ŝipestro Guez estas murdita, — murdita aŭ mortpafis sin. Li estas mortinta.

Nek li, nek mi sukcesis eliri. El du finoj de la koridoro aŭdiĝis bruo; dekstre iu kuris, maldekstre haste iris kelkaj homoj. La kurinto dekstre, korpulenta viro kun duobla mentono kaj malserena vizaĝo, ĵetis rigardon en la pordon; lia vizaĝo sovaĝe saltis, kaj li trakuris pretere, svingante la manon al si; preskaŭ tuj li revenis kaj eniris antaŭ la aliaj. La prudento postulis ne montri agitiĝon, tial mi restis, kiel staris, ĉe la tablo. Butler, paŝinte iom, eksidis; li estis severe pala kaj nervoze frotanta la manojn. Poste li ekstaris ree.

Antaŭ ĉiuj, kiel mi menciis, enkuris la korpulenta homo. Li embarasiĝis. Poste, en tuj enverŝiĝinta homamaso, — ĉirkaŭ dek kvin homoj, — aperis juna virino aŭ fraŭlino en hela striita kostumo kaj ĉapelo kun floroj. Ŝi estis dense ĉirkaŭita kaj atente, singarde trankvila. Mi devigis min rekoni ŝin. Tio estis Biĉe Seniel, dirinta, tuj kiam ŝi eniris kaj rimarkis, ke mi estas ĉi tie: «Tiujn homojn mi ne konas».

Mi komprenis. Verŝajne, tion komprenis ankaŭ Butler, vidinta ĉe Guez la tute similan portreton, ĉar li time ĵetis al mi rigardon. Do, ŝokiĝinte, ni plu ŝin ne konis. Ŝi tion deziris, sekve, ŝi havis kaŭzojn por tio. Dume, inter bruo kaj ekkrioj, per kiuj eĉ pli teruradis sin ĉiuj tiuj enrompiĝintaj kaj ektremintaj homoj, mi demandis Biĉe-n per rigardo. «Ne», — diris ŝiaj klaraj, severe trankvilaj okuloj, kaj mi komprenis, ke mia demando estas simple absurda.

Dum la enŝtopiĝinta amaso da virinoj kaj viroj, kies parto staris ĉe la pordo, ĥore ekkriadis ĉirkaŭ la kadavro, — Biĉe, deĵetinte de sur la sofo la ĵurnalojn, eksidis kaj neforte, ĝene suspiris. Ŝi tenis sin rekte kaj fermite. Ŝi frapadis per la fingroj la brakon de la sofo, poste, kun esprimo de homo, singarde transiranta kotan straton, ŝi ĵetis rigardon al Guez kaj, sulkiĝinte, formovis la rigardon.

— Ni haltigis ŝin, kiam ŝi estis malsupren iranta laŭ la ŝtuparo, — deklaris alta homo en veŝto, sen ĉapelo, kun maldika, avida vizaĝo. Li puŝis sian edzinon, ruĝan pro timo. — Jen la samon diros la edzino. He, mastro! Garden! Ni ambaŭ haltigis ŝin sur la ŝtuparo!

— Kaj vi kiu estas? — demandis Garden, pririgardante min. Tio estis la korpulenta homo, enkurinta antaŭ ĉiuj.

La virino, renkontinta nin en la koridoro, plu estis kun la broso. Ŝi elpaŝis kaj almontris Butler-on, poste min.

— Butler kaj tiu ĝentlemano venis ĵus, ili demandis — ĉu hejme estas Guez. Nu, jen — nur por eniri ĉi tien.

— Mi estas asistanto de la murdito, — diris Butler. — Ni venis kune; frapis, eniris kaj ekvidis.

Nun ĉies atento estis celita al Biĉe. La enirintoj deklaris al Garden, ke knabo, kurinta en la korto, rimarkis junan sinjorinon, kiu elsaltis el la fenestro sur la ŝtuparon. Tiu ŝtuparo, kiun mi ekvidis, elrigardinte en la fenestron, kondukis sub la tegmenton de la domo, irante oblikve al la supro de la muro, kaj en negranda distanco sub la fenestro havis placeton. Biĉe faris moviĝon por ekiri malsupren, poste leviĝis supren kaj haltis post elstaraĵo de la fasado. La knabo diris pri tio al virino, elirinta en la korton, ŝi vokis la edzon, laborintan en ŝedo, kaj kiam ili ambaŭ direktis sin al la ŝtuparo, aŭdiĝis pafo. Ĝi sonis en la domo, sed kie, — la atestantoj ne povis scii. Biĉe jam estis iranta malsupre, preter la muro, direktante sin al la pordego. Ŝin oni haltigis. Ankoraŭ kelkaj homoj elkuris al la bruo. Biĉe penis foriri. Kaptita, ŝi nenion deziris paroli. Kiam iu viro intencis kapti ŝian manon, ŝi ĉesis rezisti kaj deklaris, ke ŝi eliris de ŝipestro Guez tial, ke ŝi estis ŝlosita en la ĉambro. Poste ĉiuj leviĝis en la koridoron kaj nun ne dubis, ke kaptis la murdinton.

Dum estis okazantaj ĉiuj ĉi klarigoj, mi estis tiel konfuzita, konsternita kaj kontraŭdira en la pensoj, ke, kvankam mi evitadis rigardi longe al Biĉe, tamen ankoraŭ foje demandis ŝin per rigardo, nerimarkeble por la aliuloj, kaj tuj ŝia rigardo al mi certe diris: «ne». Tamen, sufiĉis vidi ŝian senartifikan fremdecon al la okazantaĵo. Mi miris pri tiu alta memregado en tia loko kaj en la premaj cirkonstancoj. Ĉion, kio estis parolata ĉirkaŭe, ŝi aŭskultadis kun atento, verŝajne, pleje penante kompreni, kiel okazis la neatendita tragedio. Mi rimarkis kelkajn rigardojn, kiuj kvazaŭ hontis halti sur ŝia vizaĝo, tiel ĝi estis malsimila al tio, ke ŝi estas ĉi tie.

En ĉies tumulto trans la muro aŭdiĝis paŝoj; la homoj, starintaj en la pordo, depaŝis, tralasinte reprezentantojn de la potenco. Eniris komisaro, alta homo en okulvitroj, kun longa aferema vizaĝo; post li eniris kuracisto kaj du policanoj.

— Kiu trovis la kadavron? — demandis la komisaro, ĉirkaŭrigardante la homamason.

Mi, kaj poste Butler sciigis lin pri nia morna vizito.

— Vi restos. Kiu estas la mastro?

— Mi. — Garden alportis al la tablo seĝon, kaj la komisaro eksidis; disstariginte la genuojn kaj mallevinte inter ilin la kunpremintajn manojn, li dum ioma tempo rigardis al Guez, dum la kuracisto, levinte la pezan manon kaj preminte per la fingroj la haŭton de la frunto de la murdito, konstatis la morton, okazintan, laŭ lia opinio, ne pli malfrue ol antaŭ duonhoro.

La maldika homo en la veŝto ree elpaŝis antaŭen kaj, almontrante al Biĉe Seniel, klarigis, kiel kaj kial ŝi estis haltigita en la korto.

Ĉe la apero de la polico Biĉe ne ŝanĝis la pozon, nur per rigardo rememorigis al mi, ke mi ne konas ŝin. Nun ŝi ekstaris, atendante demandojn; la komisaro same ekstaris, kaj laŭ esprimo de lia vizaĝo estis videble, ke li agnoskas rarecon de tia okazo en sia praktiko.

— Mi petas vin eksidi, — diris la komisaro. — Mi devas fari malnetan protokolon. Diru vian nomon.

— Ĝi restos nekonata, — respondis Biĉe, eksidante sur la saman lokon. Ŝi levis la kapon kaj, komencinte ruĝiĝi, mordis la lipon, por ĉesigi tion.

La komisaro diris:

— Mastro, forigu ĉiujn, restos — vi, la sinjorino kaj tiuj ĉi du ĝentlemanoj. Nekonatulino, klarigu vian konduton kaj vian ĉeeston en tiu ĉi domo.

— Mi nenion klarigos al vi, — diris Biĉe tiel decide, kvankam per milda tono, ke la komisaro kun speciala atento ekrigardis al ŝi.

Tiutempe ĉiuj, krom Biĉe, Garden, mi kaj Butler, forlasis la ĉambron. La pordo fermiĝis. Trans ĝi estis aŭdeblaj flustrado kaj singardaj paŝoj de sciaviduloj.

— Ĉu vi rifuzas respondi la demandon? — demandis la komisaro kun tioma dozo da oficiala kompato al juneco kaj belo de la ĉefa persono de la sceno, kioman donis al li la karaktero de lia servo.

— Jes. — Biĉe kapjesis. — Mi rifuzas respondi. Sed mi deziras fari deklaron. Mi opinias tion nepra. Post tio vi aŭ ĉesigos la pridemandadon, aŭ ĝi daŭros ĉe enketisto.

— Mi aŭskultas vin.

— Certe, mi ne estas komplica en tiu malfeliĉo aŭ krimo. Kaj ĉi tie, kaj en la urbo estas neniu homo, kiu konus min.

— Ĉu tio estas ĉio? — diris la komisaro, skribante ŝiajn vortojn. — Aŭ, eble, pensinte, vi deziros ion aldoni? Kiel vi vidas, okazis murdo aŭ sinmortigo; ni, dume, ne scias. Vin oni vidis salti el la fenestro de la ĉambro sur la placeton de la ekstera ŝtuparo. Metu vin sur mian lokon en la senco de rilato al viaj agoj.

— Ili estas suspektindaj, — diris la junulino kun aspekto de homo, skrupule pripensanta ĉiun vorton. — Kun tio nenion eblas fari. Sed mi havas miajn rezonojn, mi havas kaŭzojn, sufiĉajn por kaŝi la nomon kaj silenti pri tio, kio okazis al mi. Se ne estos trovita la murdinto, mi, certe, estos devigita doni mian — ho! — tre malkomplikan depozicion, sed deklari — kiu mi estas, nun, kun ĉio, kio devigis min veni ĉi tien, — mi ne povas. Mi havas patron, okdekjaran maljunulon. Li jam havis apopleksion. Se li legos en ĵurnaloj mian familinomon, tio povas lin mortigi.

— Ĉu vi timas publikigon?

— Sole. Krom tio, la depozicio estas esence ligita kun mia nomo, kaj, deklarinte, en kio estis la afero, mi, tiamaniere, egale kvazaŭ nomos min.

— Tiel, — diris la komisaro, cedante al ŝia racia tono, iĝinta centro de humoro de la tuta sceno. — Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke, rifuzante doni klarigon, vi neniigas gravan parton de la anticipa enketado, kiu, certe, konformas al via intereso?

— Mi ne scias. Eble, eĉ ne. Ĝuste en tio estas la malfeliĉo. Mi devas atendi. Por mi sufiĉas la konscio de nekompliceco, se mi jam ne povas alie helpi min.

— Tamen, — kontraŭdiris la komisaro, — vi ja ne atendas, ke la kulpulo venos kaj mem nomos sin, ĉu?

— Ĝuste tio estas la sola, kion mi esperas dume. Ke li aŭ malkaŝos sin aŭ oni malkaŝos lin.

— Ĉu vi ne havas armilon?

— Mi ne portas armilojn.

— Ni komencu laŭ ordo, — diris la komisaro, skribante, kion li aŭdis.