Ĉapitro XIV


«Kuranta sur ondoj» estis proksimiĝanta al golfeto, kiun larĝe brakumis la bordo, retiriĝinta profunden. De tie venadis malklara interrompiĝanta zumado. Guez, Butler kaj Sinkwright staris ĉe la ŝiprando. La ŝipanaro tiradis hisilojn kaj brasojn, transirante de masto al masto.

La bordo estis disvolviĝanta per malgaja perspektivo de fabrikaj tuboj, zonitaj per tavoloj da nigra fumo. La borda linio, kie mornaj fasadoj, akveduktoj, pontoj, gruoj, cisternoj kaj tenejoj tumultis inter relvojoj, similis al bizara silueto: tiom ĉio estis tie nigra pro karbo kaj fulgo. Ĝemado de batoj kontraŭ fero alĵetiĝadis el ĉiuj flankoj de la spektaĵo; tondro de vaporaj martelegoj, cikadoj de malgrandaj marteloj, penetra ŝriko de segiloj, svena tintado de ĉaroj — ĉio ĉi, se aŭskulti, ne dividante sonojn, konsistigis unu krion. Inter muĝo de metaloj, ofte frapante, elĵetadis putran vaporon centoj da diversaj tuboj. Ĉe moleoj, kovritaj per tenejoj kaj konstruaĵoj, aspekte similaj al torturiloj, — tiom multe da hokoj kaj ĉenoj estis svingiĝantaj inter tiuj similaĵoj de la Ejfela turo, — staris barĝoj kaj vaporŝipoj, polvante per elŝarĝata ŝtonkarbo.

«Kuranta sur ondoj» mallevis la ankron. La veloj falis, poste malaperis. Renkontinte Butler-on, mi demandis, ĉu longe ni estos en Dagono. Li diris, ke baldaŭ oni komencos ŝarĝi, kaj vere, pasis ĉirkaŭ duonhoro, kiam trenŝipo alkondukis al ni kvarangulan pezan ŝalupon, el kies holdo portistoj komencis treni laŭ la pasponteto firmajn lignajn kestojn. La pura ferdeko de la «Kuranta» kovriĝis per koto kaj polvo. Mi foriris en mian kajuton, kie mi dum ioma tempo aŭdadis monotonan sonan bildon: piedfrapadon de nudaj piedoj, bruon de kesto, ĵetita sur la plankon, kaj raŭkajn voĉojn. Tiel daŭris dum ĉirkaŭ du horoj. Finfine estiĝis relativa silento. Ĉiuj laboristoj, kiel mi vidis tion tra la luko, deiris en la ŝalupon, kaj la trenŝipo ektiris ĝin en la havenon.

Baldaŭ post tiam al pendanta ponteto, mallevita ĉe tiu flanko de la ŝipo, kie situis mia kajuto, aliris boato, stirata de dungita boatisto. La boato trairis tiel proksime de la luko, ke mi pretere pririgardis ĝiajn pasaĝerojn. Tio estis tri virinoj: rufa, maldika, kun kunpremita buŝo kaj mallarĝigitaj okuloj; korpulenta, arogantaspekta blondulino, kaj la tria — pala, nigrahara, de nervoza, anguleca staturo. Svingante la manojn, tiuj tri virinoj ekstaris, rigardante supren kaj elkriante iajn sovaĝajn salutojn. Sur iliaj ŝultroj estis puntaj manteletoj; la haroj estis ordigitaj kun kruda pufeco, per kiu oni kutimas impresi en certaj lokoj; forte pudrita, teatre almetinta la pugnojn al la flankoj, en silkaj roboj, ringoj kaj kolieroj, tiu kompanio rapide trairis la rondan ekranon de la spaco, malkovrata de la luko. Mi rimarkis kartonajn skatolojn kaj valizojn. Guez ricevis siajn gastojn.

Eĉ ne leviĝante sur la ferdekon, mi povis bonege imagi la scenon de renkonto de la virinoj. Por tio ne necesis esplorado de moroj. Dum mi pense estis vidanta malbonan ludon pri bonaj manieroj, kaj ankaŭ malnature emfazitan galantecon, — malproksime aŭdiĝis, ke la tuta taĉmento trenas sin malsupren. Oftaj paŝoj de la virinoj kaj peza iro de la viroj trapasis preter mia pordo, kaj al vortoj, diritaj de iu duonvoĉe, respondis rideksplodo.

En la kajuto de Guez staris portreto de la nekonata junulino. La partoprenantoj de la orgio kunvenis en plena kompleto. Mi estis vojaĝanta sur ŝipo kun obskura historio kaj suspektinda ŝipestro, atendante okazontajn eventojn, por celo malklara kaj komencanta iĝi voĉo de emocio, same stranga en tiuj cirkonstancoj, kiel ĵaluza deziro distingi, pri kio oni flustras trans muro.

En ĉio kaŝiĝis granda kaj danĝera sarkasmo, kiu naskis maltrankvilon. Mi atendis, ke Guez konservos en sia malĉasto, almenaŭ, eblan elegantecon, — tiel mi pensis laŭ kelkaj liaj personaj trajtoj; sed la konduto de Guez atendigis pli malbonajn aferojn, kaj tial mi firmiĝis en la intenco tute izoliĝi. Plej forte min turmentis la penso, ke, elirante sur la ferdekon tage, mi riskas, kontraŭvole, esti entirita en la diboĉan kompanion. Por mi restis nur frua, ankoraŭ dorma mateno kaj malluma nokto.

Dum mi tiel rezonadis, venis krepusko. La borda bruo nun aŭdeblis pli obtuze; mi aŭdis, kiel sub krioj de Butler oni levas la velojn, faras preparojn por plua navigado. La vindaso komencis elturni la ankron, kaj tondra krakado de la ankra ĉeno dum ioma tempo estis la ĉefa sono sur la ŝipo. Finfine oni turnis la ŝipon. Mi vidis, kiel la nigra, en fajroj, bordo estis foriranta maldekstren kaj la oceano sternas puran horizonton, prilumitan de la sunsubiro. Rigardante en la lukon, mi laŭ moviĝoj de ondoj, alkurantaj al mi, sed deirantaj laŭ la ŝipflanko malantaŭen, preter la fenestro, rimarkis, ke la «Kuranta» iras sufiĉe rapide.

El la manĝoĉambro alflugis jubila virina krio; poste longe ridegis Sinkwright. Laŭ la koridoro trakuris Horacio, tintante per manĝilaro. Poste mi aŭdis, kiel oni lin skoldas. Post tio neatendite apud mia pordo eksonis paŝoj, kaj la alirinto frapis. Mi tuj malfermis la pordon.

Tio estis parfumita kaj kuraĝiĝinta Sinkwright, en unua ŝargo de diboĉa humoro. Kiam la pordo malfermiĝis, — el la salono, tra laŭta konversacio, aŭdiĝis tintado de gitaroj.

Obeante al mia rigardo, Sinkwright fermis la pordon kaj afekte ĝentile riverencis.

— Ŝipestro Guez petas vin fari honoron veni al la tablo, — deklaris li.

— Transdonu al la ŝipestro mian sinceran dankon, — respondis mi kun malplezuro, — sed diru ankaŭ, ke mi rifuzas.

— Mi esperas, ke vin eblas persvadi, — daŭrigis Sinkwright, — des pli, ke ĉiuj ni estos tre ĉagrenitaj.

— Vi apenaŭ persvados min. Mi intencas pasigi la vesperon sola.

— Bone! — diris li mirigite kaj eliris, ripetante: — Bedaŭrinde, tre bedaŭrinde!

Antaŭsentante pluajn atencojn, mi prenis plumon, paperon kaj eksidis al la tablo. Mi komencis skribi al Lerch, kalkulante sendi tiun leteron ĉe unua halto. Mi deziris havi grandan monsumon.

Sur la dua paĝo de la letero ree aŭdiĝis insista frapo; ne atendante permeson, en la kajuton enpaŝis Guez.