[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Alvico

1

Ĉe disvojiĝo, tie, kie aŭtoŝoseo Munĥeno – flughaveno sendas mallongan apendicon al eksterurba rezidejo de Wittelsbach-oj, mi eksentis «voston». Rigardante en malantaŭvidan speguleton, mi mole bremsis luitan en la haveno «BMW» — ĉi-tieaj patriotoj jam dum tria jaro aĉetadis eksklude produktojn de «Bavariaj maŝinkonstruaj uzinoj», kaj al alvenintoj ludonis eksklude nur ilin; sekvinta min «Opel» iomete proksimiĝis, kaj poste same komencis malrapidiĝi. Mi deveturis al vojrando kaj, iomete kliniĝinte, knarinte per dekstraj pneŭmatikoj laŭ sablo, haltis. Mi eliris el la aŭto, movante la ŝultrojn kaj kubutojn, kvazaŭ ekzercante sin post longa sidado ĉe stirrado, kaj ekstaris je tri paŝoj de la «BMW», kun ĝua turisma aspekto admirante velkintan novembran pejzaĝon de Bavaria plataĵo, randita sude per foraj stakoj de Alpoj, kovrita per malvarma bluo de ĉielo kaj blindigaj, malklare fibraj strioj de cirusoj. La «Opel» nedecideme preteris min; en ĝi sidis duopo, kaj al mia flanko ili kun evidenta peno eĉ ne rigardis, kvankam kio povas esti pli natura — gliti per indiferente scivolema rigardo laŭ tiu, kiu veturis antaŭe kaj subite malantaŭiĝis. La knaboj, ŝajne, estis fortikaj. Do, tio komenciĝis. Ili haltis antaŭe, ne malproksimiĝinte eĉ je cent metroj. Nu, kaj kio plu? Pretere kun mallonga siblo de tempo al tempo veturadis tien kaj reen diverskoloraj aŭtoj; dominis, certe, «BMW». Estas strange, ke ili ne prenis tiun markon.

Konscie konfuzante miajn paŝtistojn, mi aroge eksidis rekte sur sekan herbon ĉe la vojrando kaj, ne hastante, kun plezuro ekfumis, plu malrapide movante la rigardon dekstren-maldekstren. Vere, estis bele, sen disputoj. Antaŭaj pordoj de la «Opel», kiel flugiloj de papilio, malfermiĝis samtempe, kaj la paŝtistoj, pri io konversaciante, eliris el la aŭto. Tiu, kiu sidis ĉe la stirrado, entute estis atleto. Mia flanko, vundita en Simbirsko, iel tuj ekdoloris. Ĝi delonge ne rememorigis pri si. Ĉu ĝi aŭtunon sentas, aŭ ŝanĝon de vetero, ŝercis mi kun mi mem, ĉagrenite taksante ampleksojn kaj kapablojn de la ŝoforo. La alia pasaĝero estas evidenta intelektulo, «generatoro de ideoj». Li estas vestita prude, eĉ iomete ceremonie, portas testudajn okulvitrojn. Naskita en Konigsbergo, ne alie. Aŭ en ia bieno apude. La ŝoforo kelkfoje batis per ŝupinto laŭ maldekstra malantaŭa pneŭmatiko, montrante al ĝi per ambaŭ manoj kaj ion klarigante al la pasaĝero; la pasaĝero kun malplezuro kapjesis. Kompatinduloj. Iajn paneojn ili havas, vidu. Spektaklo. Aŭ mi havas persekutmanion? Tia vosto malĉifreblas dum tridek sekundoj. Bone, ni ludu. Mi finfumis, forĵetis la cigaredstumpon, revenis en la aŭton kaj ekruliĝis pluen. Kun fajfo mi preterflugis ilin — la ŝoforo, kiu estis fosonta en la pakaĵujo, tuj ĝin batfermis, ne rigardante al mi kun sama peno, kaj la intelektulo indiferente rigardetis. Senaferaj, bonhumoraj homoj nemalofte inklinas nemalice moketi siajn proksimulojn, kiuj havas malgrandajn, nedanĝerajn, sed ĉagrenajn malagrablaĵojn — ĝuste tion mi montris: kun gaja rideto svingis la manon al la intelektulo kaj laŭte kriis ruslingve en duonmalfermitan fenestron: «Ne ĉagreniĝu, knaboj!». Abrupte altigis rapidon ĝis cent sepdek. La «Opel», tremetante, rapide ŝrumpis en la speguleto. Do, tamen estis persekutmanio.

Ne. Ili preterlasis pompan «Nissan», metinte ĝin antaŭ si, kaj same ekveturis. Infanaj trukoj. Ili eĉ ne tre kaŝas sin. Simple montras elementan maskiĝon por ordo, por ne aspekti tute stulte, aŭ eĉ por mi pli bone ilin rimarku. Kaj kion ili deziras? Ĉu premas miajn nervojn? Stultuloj vi estas, knaboj. Post la alterna deĵorado de la edzinoj mi entute ne plu havas nervojn.

Bone, ni ludu plu.

Mi enveturis en Schwabing. Stratoj estis plenaj de aŭtoj, observi la voston iĝis pli malfacile — sed de tempo al tempo aperis malantaŭe dekliva verda dorso, jam konata ĝisnaŭze. Mi turnis orienten kaj rapide transsaltis al Bogenhausen. Kaj mia marmoto kun mi. Mi haltis sur ronda placo antaŭ katedralo Frauenkirche — bonega specimeno, sendispute, ĝi simple kantas per ĉiuj linioj; sed, dirante sincere, min ĝi tiumomente ne interesis. Ĝustatempe rememorinte, ke mi estas korespondanto kaj, kaptinte de sur la malantaŭa benko «Canon»-on, mi elrampis el la aŭto. La kara amiko bremsis sur transa flanko de la placo. Dum eble dudek minutoj mi vantkuradis ĉirkaŭ la katedralo, rigardante en la objektivon kaj ĉagrenite balancante la kapon — ne, ne konvenas direkto; ne, tranĉiĝas la bildo... Mi klakis kvar fojon kaj tiel, kaj ĉi tiel. La verda dorso obeeme kaj silente, kiel orienta virino, enuis en malforta, truita ombro sub preskaŭ senfoliiĝintaj ulmoj.

Mi ekinteresiĝis, tio estis almenaŭ ia utilo de tiu ĉi ludo. Mi plonĝis en la «BMW»-on kaj malrapide ekruliĝis al Izaro, elsaltante tuj kiam antaŭ la okuloj aperis io pitoreska — kaj tuj komencis turni la fotilon, malleviĝi sur genuon, klaki... Sentante sur la nuko pezajn, eĉ por momento ne degluiĝantajn rigardojn. Kaj mi ankaŭ sukcesis amuzi min — eĉ, sincere dirante, trankviligi, tiu ĉi aroga kaj malkaŝa persekutado tamen premis miajn neekzistantajn nervojn — imagante dolĉan bildon: sidas mi en la mallumigita gastoĉambro kun Stanja knabo sur genuo, la fratinetoj kiel du komfortaj kokinetoj instaliĝis sur la divano, Paŭlinjo, kiel ŝi tion ŝatas, mem enmetas en la projekciilon fotojn, kaj mi komentas, iomete balancante la varman etulon per la kruro: «Nu, Paŭlinjo, nun ĉi tiun... Jen, karulinoj miaj, Frauenkirche, la dekkvina jarcento, gotiko. Jen, buletoj miaj, Teatina preĝejo, la deksepa jarcento. Jen Gliptoteko, tio estas klasikismo. Jen hotelo "Otton", nomita tiel omaĝe al imperiestro Otton Wittelsbach, ĉi tie mi loĝis... Interese, ĉu? Ĉu mi estas interesa viro?»

Estas vere interese — kiu el ili unua batos mian vizaĝaĉon?

Mi esperas, ke almenaŭ ne Paŭlinjo.

Mi parkiĝis sur duonmalplena haltejo ĉe «Otton», en kiu jam en la flughaveno mi mendis apartamenton. La hotelo staris en luksa loko, sur bordo mem de Izaro, ĉe meandro, kaj mi denove klakumis du fotojn. Somere «Otton», verŝajne, dronis en verdo, sed nun folioj sur kverkoj estis eĉ ne oraj, sed laŭnovembre morte-brunaj, kaj pro ventoblovoj skrapis unu la alian, kiel ladaj. Mia pakaĵo, verŝajne, estis jam en la apartamento — se oni ĝin ne esploras ie; ĉio povas esti, se tiel komenciĝis. Jen ili, miaj karuloj, kien do mi iros sen ili — haltis je dekkvin paŝoj de mi, ĉe gazeta aŭtomato; gazeton ili ekdeziris aĉeti, buletoj miaj...

Mi denove movis la ŝultrojn, ekzerciĝante, kaj ĉirkaŭrigardis. Amuze. Preskaŭ sur tiu ĉi loko antaŭ cent tridek jaroj ĝibis hoteleto, kie loĝis dum lasta deko da jaroj de sia mallonga vivo kompatinda Raschke. Sed, verdire, kial kompatinda? Toksinon de amanito li, vidu, bezonis. Por obtuzigi senton de timo ĉe luktantaj por prava afero batalantoj... Mi opinias, ke tiu batalanto, kiu frapis la ĥemiiston laŭ la nuko, prenis ĉe la pantalono kaj ĵetis trans parapeto de la kajo en glacie malvarman Izaron, estis absolute konvinkita pri praveco de sia afero.

Tamen li estis ne Lapinski, ne Tkaĉov, ne imperiestro Nikolao Pavloviĉ. Kompatindulo, unuvorte.

Kaj la domo, kie loĝis kaj skribis sian taglibron, tiel helpintan al mi, Gerta Büchner, ankaŭ malestas. Oni ĝin delonge malkonstruis. Por ĝardeneto antaŭ «Otton». Kaj la kverkoj jen kiel jam elkreskis.

Mi ekiris al la hotelo, preskaŭ aŭtomate ĵetinte vican rigardon al la paŝtistoj — kaj preskaŭ stumblis; kaj afekta gapo, kiun mi komencis montri por plia versimileco, simple klakfermiĝis per si mem.

La intelektulo estis koncentriĝinte elprenanta el la aŭtomato «Pravda»-n. Kaj sur lia rekta dorso, direktita miaflanken, kvazaŭ neona reklamo flamis: «Ĉu vi vidas? Mi aĉetas "Pravda"-n!» Plue — plie. Li tuj malfermis la gazeton, kaj, kvazaŭ plene absorbita de legado, nenion rimarkante ĉirkaŭe, malrapide ekiris miaflanken. Estis groteska spektaklo: larĝaj, kiel veloj, konataj folioj kun rekonebla de versta distanco tiparo de la titolo, ricevis subite maldikajn prusajn krurojn kaj iris al mi. La intelektulo preskaŭ tuŝis mian ŝultron per papera rando — mi konsternite deflankiĝis; kaj li, plu sorĉite rigardante al la dua gazetstrio, ien inter artikolaj titoloj «Grimacoj de merkato» kaj «Hidroponiko en Tajmiro — estos!», malrapide, streĉite preteriris kaj malproksimiĝis en unu el aleoj de la ĝardeneto. Li evidente montris al mi ian signon — sed kian? Ke mi estas malĉifrita? Sed por kio? Aŭ tio estas vica etapo de psiĥologia premado? Kvazaŭ sekvante en turista malstreĉiteco flugon de pigo, mi movis la rigardon maldekstren, al la ronda dorso de «Opel» — la atleto, kruciginte la manojn sur la stirrado kaj metinte sur ĝin la kapon per nuko al mi, demonstre dormetis. Mi decidiĝis.

La intelektulo, obstine ŝajnigante, ke de la Tajmira hidroponiko dependas tuta lia estonteco, sukcesis foriri je sepdek paŝoj antaŭen kaj preskaŭ trairis la ĝardeneton survoje al aleo sur transa flanko de la ĉirkaŭanta «Otton»-on verda zono. En la ĝardeneto mankis homoj; la nuboj, kiujn mi kun tia plezuro kontemplis du horojn antaŭe, iĝis kontinua bula maso, ŝtopinta la firmamenton — pro tio iĝis krepuske kaj iel malvarme... Aĥ, dio mia, ja ne pro la nuboj al vi estas malvarme, diris mi al mi mem, kaj tiu konjekto min kuraĝigis. Mi ekiris post la intelektulo. Kaj kiam li, ne ĝisirinte dek paŝojn ĝis Tirpitz-aleo, haltis, mallevis la gazeton kaj turniĝis, rigardante tra la testudaj okulvitroj rekte al mi, mi ĉirkaŭglatigis min per la manplatoj — tute senkulpa gesto, mi kvazaŭ kontrolas, ĉu ne ĉifiĝis la kostumo, ĉu ne estas ie neatenditaj faltoj, sed profesia okulo tuj komprenos, ke mi demonstras maleston de armiloj kaj en la poŝoj, kaj sub la akseloj, kaj kie ajn. Li, evidente hastante, faldis «Pravda»-n — preskaŭ ĉifis, por sukcesi, dum mi iras — kaj ripetis mian movon. Mia animo iomete malpeziĝis. Ja mi jam estis preta al io ajn — ĉu plonĝi en arbustojn, ĉu balanci pendolon sur paca vojeto, superŝutita de seka foliaro... Aliflanke, kion li timu, li ja estas sur sia tero, kaj li ne estas sola — oni facilege povas pafi en mian dorson, aŭ el la samaj arbustoj elsalti kaj ŝpruci en mian vizaĝon iun aĉaĵon; aŭ entute... enblovi iel noblan fajron de malakcepto de simplulaj ĝojoj kaj malestimon al edzinoj-bovinoj...

Verŝajne, mirindan senton de libero kaj sendependeco devas havi homo, por kiu ĉio ĉi vere nenion signifas kompare kun la propra persono kaj zorgeme vartita manio de nepacigebla lukto por ia buĉa idealo. Ŝajne, ĝuste tian staton de libero en pasintaj tempoj oni nomis heroeco. Ne imageblas...

Kaj kiel, verŝajne, abomene kaj triste estas por tia homo, libera, vivanta nur por si mem kaj por la lukto, se almenaŭ unu tago lia pasos sen kvaronumo, sen perforto, sen perfido de iu normalulo por la idealo... Ja tiuj kvaronumoj kaj perfidoj estas la sola afero, per kiu li firmigas sian pozicion en la mondo. Alia spuro ne restas.

Mi aliris proksime al la intelektulo kaj haltis. Klare demandis ruslingve:

— Vi, ŝajne, volas ion diri al mi?

Li kapjesis.

— Jes, — same ruslingve respondis li. — Mi ĝojas, ke vi tiel rapide kaj tiel ĝuste min komprenis.

La lingvon li posedis bonege. Misprononco estis ne pli forta, ol, ekzemple, de Kruus.

— Mi vin aŭskultas, — diris mi.

Li iomete silentis.

— Ĉu mi havas honoron paroli kun korespondanto de gazeto «Pravda» Alekseo Nikodimoviĉ Ĉernyŝov?

— Vere tiel.

Li denove silentetis.

— Sed, eble, kun kolonelo Aleksandro Lvoviĉ Trubeckoj?

— Eble, — indiferente respondis mi, sed mia koro fakte stumblis. Kie do mi tiel eraris?

Li etendis la manon kaj konsole tuŝis mian kubuton.

Kaj subite li ridetis al mi. Sur osteca mallarĝa vizaĝo, preskaŭ duone kaŝita sub la okulvitroj, la rideto montriĝis neatendite milda kaj hela.

— Ne ĉagreniĝu, kolonelo. Vi ne faris profesiajn erarojn. En tio, ke ni malĉifris vin, ne estas eĉ peceto da via kulpo, — li suspiris. — Vi neniel povis scii, same kiel ne povis tion scii ankaŭ tiuj, kiuj vin sendis, ke vilao Alvico delonge vokas nian atentan intereson, kaj la Munĥena nodo de IRU antaŭ multaj jaroj estis ekipita per malgranda aŭtomata aldonaĵo.

Li denove suspiris, kaj en tiu suspiro evidente montriĝis faciliĝo. Ŝajne, vokante kaj atendante min, li same tro nervoziĝis, kaj nun estis poiomete malstreĉiĝanta. Verŝajne, li ĝojis, ke ĉio finiĝis sen miskomprenoj.

— Tuj kiam de ie ajn venas demando, en kiu figuras «Alvico» aŭ «Haushoffer», al respektiva terminalo en Berlino tuj iras informo pri tio, kia demando venis, de kie, kio estas sendita responde. La unuan signalon ni ricevis antaŭ pli ol monato. Kvin semajnoj sufiĉis por kompreni, kio estas tiu Ĉernyŝov, tiom interesiĝanta pri Alvico. Des pli, ke karaktero de viaj demandoj praktike ne lasis ajnajn dubojn pri tio, rilate de kiu enketo ili venas. Interesiĝi pri sektoj de komunistoj-murdistoj povus, plej probable, homo, okupiĝanta pri iu terorisma ago en sfero de moderna komunismo.

Lerte, diable. Vere, supozi, ke ili ĉi tie interesiĝas pri nuna Haushoffer, estis neeble.

Sed kiuj, fakte, estas tiuj ili?

— Se vi deziris nur konversacii, por kio estis tiu observado? — singarde demandis mi. — Mi nervozigis vin, vi — min...

Li iomete kunpremis la lipojn, poste respondis:

— Jes, verŝajne, mi kulpas antaŭ vi. Sed mi simple ne trovis alian manieron komprenigi vin, ke mi scias, kio vi estas, kaj deziras renkonti kun vi, sed pri la renkonto tute ne insistas. Se vi opinius pli konvena por vi eviti tiun konversacion — mi ne trudus ĝin. Mi ĵuras per honoro, ni ne havas ajnan deziron enmiksiĝi vian laboron, aŭ, des pli, obstakli ĝin. Se miaj agoj ŝajnis al vi sentaktaj — mi elkore petas vin min pardoni.

Li iomete klinis la kapon, poste relevis. Preskaŭ sen hezitoj mi etendis al li la manon.

Poste li montris al mi legitimilon kun imperia aglo sur la kovrilo, kaj, jam ne tiom streĉite, diris:

— Mi estas laboranto de kvara sekcio de Departemento de imperia sekureco Heinrich von Kreuwitz. Laŭ rango mi egalas al vi. Laŭ titolo mi estas iomete malpli alta, barono.

— Ĉu Orienta Prusio? — demandis mi.

— Ĉu rimarkeblas? — respondis li per demando, kaj en lia voĉo sonis trankvila fiero. — Jes, vi divenis. Do... Ĉu ni, eble, trinku po kruĉo da biero? Ĉi tie estas tute proksime...

— Pardonu, barono, sed mi tiom longe ne satdormis en Stokholmo, kaj tre laciĝis en la vojo. Mi timas, ke eĉ biero nun estas malutila al mi. Ne opiniu, pro dio, mian rifuzon demonstra.

— Tiuokaze, estas mi, kiu ankoraŭfoje petas pardonon de vi, princo. Tiu maldeca hasto, kun kiu mi provokis nian renkontiĝon, klarigeblas nur per timo, ke vi jam hodiaŭ provos viziti Alvicon, sed mi tute ne volis perdi eblon konversacii kun vi anticipe. Ĉu vi ne estas kontraŭ promeno laŭ la parko?

— Tute ne.

— Mi forprenos de vi ne pli ol duonhoron.

— Mi estas en via dispono, barono.

Ni malrapide ekiris laŭ unu el flankaj vojetoj.

— Vi, sendube, pli ol mi scias pri tio, kio okazis kaj okazas en Alvico, — komencis la barono. Mi interrompis lin:

— Mi donas al vi vorton de komunisto... vorton de nobelo, se vi preferas — mi nenion scias pri tio!

Li iomete maĉis per maldikaj lipoj. Subita ventoblovo de lia flanko surprize alportis al mi delikatan odoron de bona kolonjakvo.

— Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tiel: vi konjektas pri pli multa. En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laŭ IRU — sed en la via estas ankaŭ tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio, kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj ĉu sciigi entute — dependas nur de vi.

— Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.

— Mi estis certa, ke vi respondos ĝuste tiel. Por ni, tamen, ŝajnas nedisputebla, ke en vilao Alvico antaŭ cent tridek jaroj estis farita iu malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis ĉiujn fakturojn de Klaŭso Haushoffer, ĉiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aŭ li estis konstruanta ian hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aŭ li estis konstruanta laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenaĵojn — jam en tiu okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia afero, kiun mi povus admiri. Aŭ... sed mi ne lacigu vin, ĉiuj ĉi supozoj ne kostas eĉ rompitan groŝon, kiel oni diras en via lando. Tiel aŭ alie, iu treege grava rezulto estis atingita, ĉar, se ĝi ne estus atingita, Haushoffer ne liberiĝus de siaj sciencistoj... Ja ankaŭ vi estas konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laŭ ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li ĉion, kion povis, ĉu?

— Jes, — konfesis mi, — mi estas konvinkita.

— La rolo de Stupak, tamen, por mi estas tute malklara, — diris von Kreuwitz. — Raschke, juĝante laŭ ĉio, jam de la fino de la kvindekaj jaroj ĝuis favoron de Haushoffer, plene dependis de lia financa subteno kaj laboris por li.

— Sed tamen ĝuste Stupak estis inspirinto de tiu projekto, kiu iĝis tiom serioza laŭ siaj rezultoj, ke devigis Haushoffer-on murdi la sciencistojn. Pardonu, barono, sed mi malŝatas tiujn eŭfemismojn: «liberiĝi», «likvidi»... Murdisto — murdas, kaj fino.

— Vi pravas.

— Kronologio de la eventoj aspektas jene. Unue Haushoffer trovas Raschke-n, prenas lin sub sian protekton, kaj izolas de la scienca mondo. Kion donas Raschke al Haushoffer? Li, ŝajne, penas sintezi drogon, kiu senigus homon je timo.

— Jes, jes, ĝuste tiu temo altiris la atenton de Haushoffer al Raschke.

— Kaj ĝi same altiris al li Stupak-on. Stupak, obsedita de mania ideo elvoki revolucion per altigo de agresemo de homo...

— Aĥ, jen kiel? — ne detenis sin von Kreuwitz.

— Ĉu vi tion ne sciis?

Li mallonge ridetis:

— De kie? Estu singarda, princo. Se vi ne deziras rakonti al mi ion, pli bone rakontu nenion. Mi tre malmulte scias.

— Bagateloj, barono, bagateloj. Ni estas kolegoj. Kaj, kiel mi komprenas, timas la samon. Stupak esperis je tio, ke Raschke provizos lin per necesa drogo, sed Stupak havis ian sian planon, la ĥemio de Raschke estis nur ĝia parto. Ja ĝuste renkontiĝo de Stupak kun Raschke donis la fajreron! Ĝuste post tio, kiam ili ambaŭ komencis viziti Haushoffer-on, al Alvico ekiris mendoj, pri kiuj vi menciis!

— Jes, verŝajne, tiel, — penseme konsentis von Kreuwitz. — Kaj ĝuste post la murdo de ambaŭ sciencistoj Haushoffer tute serioze komencas paroli pri potenco super la mondo.

— Aĥ, ĉu ankaŭ vian atenton altiris tiu frazo?

— Sendube!

— Kio estas tiu kesteto, kiel vi opinias, barono?

— Mi ne havas eĉ plej etan ideon.

Ni silentis iom. Vento estis plifortiĝanta; folioj skrapis unu la alian sur arboj kaj kun rata susuro rampis laŭ tero.

— Unuvorte, — revenis al la interrompita linio de la konversacio la barono, — kvankam ĉe Haushoffer, juĝante laŭ ĉio, io ne rezultis, aŭ rezultis ne tiel, kiel li kalkulis, ni timas, ke la kreitaĵo de Raschke kaj Stupak, kio ajn ĝi estu, prezentas minacon por la moderna mondo.

— Kolektitaj de mi faktoj, — respondis mi, — kvankam mi ne povas, bedaŭrinde, diri, kian karakteron ili havas, konfirmas viajn timojn.

— Jen kio, — iom paŭzinte, diris von Kreuwitz. — Des pli. Tiuokaze, ni vere faras saman aferon, princo. Sed, kun ĉiuj ĉi abstraktaj — ĉiuokaze, laŭ mia amplekso de informoj — timoj, ni havas nenian pretekston, por skrupule traserĉi Alvicon aŭ pridemandi loĝantan tie senelire Alberton Haushoffer-on, kiu, sendube, estas malsana... ĉiuokaze, tre stranga homo.

— Ĉu li estas pranepo?

— Imagu — nepo... Antaŭ du jaroj ni, plene malesperiĝinte, decidiĝis al tia malnoblaĵo, kiel sekreta sendo en la vilaon de niaj homoj en aspekto de elektromuntistoj, ŝanĝantaj en la bieno elektrodrataron.

— Ĉu nenio?

— Nenio. Ordinara bieno. Kadukiĝanta.

— Ĉu la subtera bunkro?

— Estas neniaj spuroj. Tio ne signifas, certe, ke ĝi tie malestas. Signifas nur, ke ni trovis neniajn ĝiajn spurojn. La agentoj havis tre malmultan tempon... Sed foje al mi ŝajnas, ke mi, dum multaj jaroj okupiĝanta pri tiu problemo, estas simple maniulo. Paranojulo.

— Mi ne povas tuj dispeli tiujn viajn dubojn, barono, sed, mi ripetas, la materialo, kolektita de ni, viajn delongajn timojn pli konfirmas, ol kontestas.

— Mi dankas. Do... Mi iris al la renkontiĝo kun vi kun unu propono, nun mi havas du. Mi komencu de la unua. Kiel mi komprenas, vi havas necesan pretekston, por penetri en Alvicon, ĉu?

— Ne la plej bonan, sed, se oni malhavas fiskpaperon, oni skribas sur la simpla.

— Pardonu... ha, tio estas proverbo. Mi komprenis. Okaze de bona fluo de eventoj vi, ni esperu, eliros el la pordego de Alvico multe pli informita, ol enirante tien.

— Mi deziras tion kredi.

— Ĉu mi rajtas peti vin pri afablaĵo konatigi min kun tio, kion vi sukcesos ekscii?

— Barono, mi bonege komprenas viajn sentojn. Sed nun mi povas diri nek jes, nek ne. Ĉio dependos de tio, kion mi ekscios tie.

Von Kreuwitz, rigardante sub siajn piedojn, mallaŭte fajfetis tra la dentoj. Batis per la piedo iun branĉeton.

— Ŝajne, mi komprenis. Al Alvico vin kondukis enketo de unu murdo kaj de unu murdatenco. Kaj la unua, kaj la dua aspektas, kiel politikaj agoj. Vi venis ĉi tien tra biografio de ano de frukomunisma sekto de murdistoj. Vi mem estas komunisto. Vi timas, ke ricevita en Alvico informo faros baton kontraŭ via religio.

— Mi ne nur timas — mi treege maltrankvilas pro tia eblo.

— Bone. Tio estas sankta afero... Ne eblas ion ajn kontraŭdiri. Krom tio, ke, se post la reveno vi opinios necesa konatigi la imperian sekurecon kun la ricevitaj informoj, aŭ almenaŭ kun ia parto de ili, ni estos treege dankaj al vi.

— Mi promesas al vi atenti interesojn de la imperia sekureco laŭ miaj fortoj, barono.

— Dankon. Nun la dua. Mi konfesu, ĝis mi ne konatiĝis kun vi, princo, tiun varianton mi eĉ ne intencis pripensi, ĝi min ne maltrankviligis. Ni supozu, ke vi ne eliros el la pordego de Alvico.

Al li mi ne povis diri: «Ne malbonaŭguru, ne kreu stabilan vibradon...» Mi nur kapjesis:

— Ni supozu.

— Kiaj instrukcioj estas donitaj al viaj homoj por tiu okazo?

— Mi havas ĉi tie neniajn homojn.

Io tremeris en la vizaĝo de von Kreuwitz.

— Ĉu vi iras sen sekurigo? — singarde demandis li.

— Ĵurnalisto Ĉernyŝov, kiel privata persono, serĉante materialon por siaj skizoj, tute povus viziti Alvicon je propra risko, — mi kuntiris la ŝultrojn. — Entrepreni ion pli grandskalan sen skrupula diplomatia preparo estus treege maletike rilate al Germanio kaj al germana krono. Tra mia ataŝeo en Stokholmo mi tion kategorie malpermesis. Oficiala interkonsentado okupus tro longan tempon, dum ĉiu tago, eble, minacas per nova krimo.

Von Kreuwitz glitis laŭ mi per rapida atenta rigardo kaj senemocie ĵetis:

— Vi estas nobelo.

— Ne gravas.

— Sed, en tiu okazo, mia dua propono ricevas eĉ pli grandan sencon. Ni povus opinii vin samtempe kvazaŭ ankaŭ nia sendito. Tiuokaze, se vi ne informos pri vi dum, ni diru, kvin...

— Dek.

— Ĉu ne tro longe?

— Al mi ŝajnas, ke tio estas ne tiu okazo, en kiu necesas hasti, kalkulante horojn.

— Estu laŭ via deziro. Dum dek tagoj, ni, unue, ricevus deziratan pretekston bone traserĉi Alvicon — ja tio estas ne ŝerco, malaperis homo, eĉ alilandano, eĉ ĵurnalisto; kaj due... aŭ... — kaj li subite konfuziĝis, eĉ iomete rozkoloriĝis, — pli ĝuste, unue... eble sukcesus helpi al vi en embarasa situacio.

Mi nevole ridetis — kaj li ridetis per sia neklara hela rideto responde al mi.

— Mi dankas kaj estas flatita, — diris mi. — Se viaj plenrajtoj sufiĉas por fari tiajn interkonsentojn, ni opiniu, ke tio estas nia komuna operacio.

Sur lia vizaĝo respeguliĝis faciligita kontento.

— Tiuokaze, mi faris ĉion, — diris li. — Mi tre ĝojas pro la renkontiĝo.

— Mi same. Kaj mi tre dankas vin.

— Dek tagojn ni kalkulu...

— De la hodiaŭa vespero.

— Bone. Trovi min al vi estos facile kaj persone, kaj telefone. Hotelo «Otton», numero 236.

— Kaj la mia estas 235! — ne sukcesis mi deteni min.

Kun absolute senemocia aspekto von Kreuwitz diris:

— Kia neatendita koincido.

Mi, subridinte, nur balancis la kapon.

— Kaj nun, princo, mi havas honoron adiaŭi. Vi, verŝajne, jam delonge deziras ripozi. Kaj mi devas senprokraste raporti al Berlino pri la rezultoj de la renkontiĝo, tie oni senpacience atendas. Mi tutkore deziras al vi sukceson.

— Mi penos plenumi la deziron, barono.

Ni forte manpremis nin reciproke; poste von Kreuwitz turniĝis kaj, rekta kiel najlo, ekiris al sia verddorsa aŭto kun mallerte ĉifita «Pravda» en la maldekstra mano. Ni kelkfoje iris preter rubujoj, sed al li, eble, ŝajnis maldece forĵeti la gazeton en mia ĉeesto. Sekaj brunaj folioj, superŝutantaj la vojeton, disflugadis el sub liaj piedoj. Mi bedaŭris, ke mi nun ne havas fotilon ĉe la mano.

Kaj jen, buletoj miaj, kontraŭspionisto de Germana Imperio, tre digna kaj afabla homo. Ĉu vere, estas interese?

2

La bieno Alvico troviĝis je tridek kvin verstoj for de Munĥeno, en komforta, izolita valo. Kiam mi alveturis, estis jam preskaŭ nokto. Vento kuris en la valo, kiel en tubo; ĝi ĉifis kaj skuis sekajn balailetojn de herboj, bruis, traŝiriĝante preskaŭ nudajn kronojn de arboj de malnova neprizorgita parko. Kaj la domo mem de la bieno eĉ en densa krepusko de novembra vespero ne povis kaŝi sian kadukecon, maljunecon kaj, ŝajnis, ian nerazitecon. Kvankam iam ĝi estis, verŝajne, luksa.

Maljuna virhundo, lamante per malantaŭa maldekstra piedo, kalviĝinta kaj malgaja, eliris el mallumo al la lumo de aŭtolanternoj kaj silente flaris antaŭan radon. Mi gardeme, por hazarde ne kontuzi ĝin, malfermis la pordeton kaj eliris. Miaj piedoj iomete ŝvelis. Ĝenerale mi laciĝis dum tiuj ĉi monatoj. Pasigis duonhoron ĉe stirrado — kaj jam la muskoloj spasmas. Mi bezonus ripozon. Domaĝe, somero jam finiĝis, sed al maro ni ne trafis. Kaj ien en alian duonglobon veturi estus por ni, plej probable, tro multekoste. Fu, kia maro — ja ŝi baldaŭ naskos! Nur ĉio estu bonsukcesa... La hundo, levante nudajn orelojn, brilante per malsekaj okuloj, flaris mian piedon kaj ekgrumblis. Bruis vento.

— Nu, ne insultu min, ne insultu, — diris mi paceme.

La hundo levis la kapon kaj raŭke bojis unu fojon. Sen ajna kolero — simple, verŝajne, informis la mastron pri mia apero.

Sur dua etaĝo eklumis fenestro. Mi staris senmove, kaj la hundo staris senmove. Tute mallumiĝis, kaj la mallumo elaste premis al la vizaĝo per vento; de tempo al tempo aŭdiĝis osteca frapado de nevideblaj branĉoj. La hela fenestro malfermiĝis, kaj sur kadukan balkonon — mi neniam decidiĝus ekstari sur ĝin, ĝi povus fali en ajna minuto — eliris longa nigra silueto.

— Kiu estas ĉi tie? — kriis li. Mi sciis la germanan malpli bone, ol von Kreuwitz — la rusan, sed ne estis alia eliro.

— Mi dezirus vidi sinjoron Alberton Haushoffer! — laŭte respondis mi, levinte la vizaĝon kaj alportinte unu manplaton kiel sontubon al la buŝo. — Mi venis el Svedio, por lin vidi. En la bieno ne estas telefono, kaj tial mi...

— Ne estas kaj neniam estos, — respondis la silueto de la balkono. — Atendu, mi tuj malleviĝos. Himmler, tio ne estas fremduloj.

La lasta frazo evidente estis por la hundo. Stranga nomo, pensis mi, kaŝante la manojn en la poŝojn. La manplatoj malvarmiĝis pro vento.

Eklumis lampo super la enirejo, priluminte fendiĝintan ĉizitan pordon kaj kondukantajn al ĝi sulketiĝintajn ŝtupojn, baritajn per kliniĝinta metala balustrado. Ekknaris interne riglilo, kaj unu pordoklapo pene malfermiĝis. La hundo nehaste leviĝis laŭ la ŝtupoj kaj, haltinte, turnis sin al mi. En blanka, morteca lumo de pendiĝinta lampo estis videble, kiel ventoblovoj taŭzas restaĵon de senkoloriĝinta hararo sur ĝia dorso. En la kalvaĵoj malagrable, internece, videblis rozkolora haŭto.

La homo elpaŝis el la pordo.

— Kial vi staras? — demandis li. — Leviĝu ĉi tien. Mi malvarmiĝas.

Mi haste ekiris post la hundo.

La homo estis alta, maldika kaj ĝibeta. Kaj tre maljuna. Kaj tre similis iun, mi neniel sukcesis rememori, kiun. Tralasante min en la domon, li iomete deŝoviĝis, kroĉiĝis al io per la piedo aŭ simple mallerte mispaŝis, kaj preskaŭ falis. Mi sukcesis subteni lin ĉe la kubuto.

— Dankon, — seke diris li. La hundo peteme rigardis al la mastro, la elŝovita lango facile tremetis. — Ĉu vi deziras scii, pri kio ni parolos? — demandis la maljunulo la hundon. — Malnova kutimo, ĉu?

La hundo mallonge, pete jelpetis.

— Venu, — decidis la maljunulo, kaj la hundo tuj transiris la sojlon. — Mi estas Alberto Haushoffer. Kion vi deziras?

En pli mola lumo de la antaŭĉambro mi subite komprenis, kiun similis la posedanto de Alvico, kaj pro tiu malkovro mia dorso malvarmiĝis.

La maljunulo havis vizaĝon de Kislenko.

Ne, ne en tiu senco, ke ili estis similaj. Tute ne similaj. Sed mi ne povis liberiĝi de sento, ke la sama kruela kaj longa malfeliĉo, kies brulvundo ŝajnis al mi sur la renversita vizaĝo de la mortanta teĥnikisto en la fora, restinta en la junio, Tjuratama malsanulejo, lasis siajn spurojn ankaŭ sur la longa vizaĝo de Haushoffer. Nur la maljunulo sukcesis trapasi ĝin, konservinte sanan menson.

Aŭ almenaŭ ĝian parton. Mi rememoris la vortojn de Kreuwitz. Jes, la posedanto de la bieno vere estis stranga homo, tio videblis per unua rigardo. Sed nigra cindro de sufero, eniĝinta ĉiujn liajn porojn, kunpremigis mian koron.

Al tiu homo mi ne povis mensogi.

— Via prononco ne estas sveda, — diris Haushoffer.

— Rusa, — respondis mi.

— Jam tio estas interesa.

La hundo staris ĉe la piedo de la mastro kaj esploreme rigardis min. Kaj la maljunulo rigardis. Ĉiu de sia alto: la hundo de malsupre, la maljunulo de supre.

— Mi estas kolonelo de MŜS de Rusio Trubeckoj, — trankvile diris mi, ial precize sciante, ke de tio, ĉu mi diros nun veron aŭ ne, dependos ĉio. Inklude mian vivon. Kaj eble, ne nur mian. — Mi enketas vicon de misteraj krimoj. Lige kun tio mi havas por vi, sinjoro Haushoffer, kelkajn demandojn. La germania registaro pri mia vizito al vi estas informita.

La hundo denove malfermis la buŝegon, elŝovis la langon kaj brue, ofte ekspiris. La maljunulo tre longe rigardis al mi silente, kaj mi neniel povis kompreni, kion signifas lia rigardo, kaj estis preta al ĉio.

Ĉu sukcesos li ĉi tie, en hejmaj muroj, murdi min tiel, ke mi ne sukcesos ion ajn kompreni?

Plej probable, jes.

Ekdoloris la flanko.

— Ni iru, — diris la maljunulo.

Ni iris profunden de la domo tra kvar ĉambroj, lokitaj unu post la alia, kaj en ĉiu el ili la maljunulo por momento haltis ĉe pordo, estingante lumon. La hundo, klakante per ungegoj laŭ pargeto kaj de tempo al tempo iomete glitante, kuretis apude. En kiu el tiuj ĉambroj forpasinta Klaŭso donacis al la unujara patro de tiu ĉi maljunulo misteran sceptron de nerealiĝinta reĝeco? Luksa kaduko... kaduka lukso...

Laŭ terure blekanta, skuiĝanta spirala ŝtuparo ni leviĝis sur la duan etaĝon.

— Ĉu vi ne timas iri ĉi tie? — demandis mi.

— Mi jam nenion timas.

— Sed se falos ne vi, sed iu el tiuj, kiuj venas ĉi tien?

— Ĉi tien neniu venas.

— Sed se falos via hundo?

La maljunulo haltis. Tiu penso, evidente, ne venis en lian kapon antaŭe. Li turnis la kapon al la hundo: kompatinda Himmler, jelpetante pro streĉo, kun peno puŝadis la maljunan korpon de ŝtupo al ŝtupo kaj rigardis al la posedanto petege kaj riproĉe.

— Ĉu vi bedaŭrus mian hundon?

— Certe.

— Kiel ĝi rilatas al vi?

— Neniel. Mi simple bedaŭrus.

La maljunulo ekiris plu, grumblinte:

— Ĝi iras ĉi tie unuan fojon dum tri jaroj.

Ni venis en tiun ĉambron kun balkono, el kiu li aperis komence. Tie estis finbrulanta kameno. Ĉe granda ovala tablo peze lokiĝis trivitaj pluŝaj foteloj, ili aĝis ne malpli ol cent jarojn. La maljunulo movis la manon:

— Sidiĝu en iun ajn. Ĉu portovinon, konjakon? Vodkon?

— Glaseton da konjako, se eblas.

La maljunulo turniĝis al mi de malhela ŝranko, kiu kun malfermita klapo ŝajnis senfunda, kaj subite ruze, junule duonfermis la okulojn.

— Por bona homo mi nenion ŝparas, — diris li en la terura, sed tute komprenebla rusa. Verŝajne, tiel mi diris al Iraklo «didad gmadlobt».

La glaseto da konjako vere necesis al mi. Mi laciĝis kaj ial frostotremis. Kaj tre nervoziĝis. Tiu ĉi maljunulo similis al estro de subplanka bando de teroristoj, kiel mi — al azteka imperiestro.

Ni gustumis la konjakon. Milda, rozkolora lumo de staranta sur tablorando eksmoda lampo estis miksiĝanta, sed ne povis finmiksiĝi kun etendiĝanta oranĝkolora lumo de la kameno. Duoblaj ombroj kuŝis sur la muroj, unu estis senmova, alia malagrable pulsis kaj dancis.

— Mi estos kun vi absolute sincera, kaj se mi ion preterlasos, tio estos nur por koncizeco, — diris mi. — La krimoj, kiujn mi enketas, havas vicon da apartigaj trajtoj. Tio estas, unue, nemotiviteco aŭ pseŭdomotiviteco. Due, ili ĉiam estas ligitaj kun abrupta, per nenio klarigebla leviĝo de agresemo de la kriminto, ĝi laŭlitere similas freneziĝon. Trie...

Tre koncize, menciante neniujn nomojn, kaj donante neniujn faktojn, mi eksplikis al la maljunulo kaŭzojn, pro kiuj mi venis. Li longe silentis, turnante en la fingroj la delonge malplenigitan glaseton. Poste balbutis, rigardante en vakuon:

— Do, ili tamen eliradas... Kiel stulte!

Mi silentis, sed interne de mi kvazaŭ turniĝis viandmuelilo. Haushoffer prenis la botelon kaj plenigis sian glaseton ĝis randoj.

— Je via sano, sinjoro Trubeckoj.

— Kaj je vi, sinjoro Ha...

— Ne, ne! Mi ne rilatas al tio. Je vi, — li eltrinkis unuglute. — Vi estas unua honesta laboranto de speciala servo, kiun mi renkontas en mia vivo, — li viŝis la anguletojn de la eklarmintaj okuloj per la eta fingro. — Ja venadas ĉi tien iuj — ripari drataron. Aŭ, anstataŭ la maljunulo, kiu alveturigas nutraĵojn, venas brava oficiro, kiu eĉ la veston de veturigisto ekvidis unuan fojon je kvin minutoj antaŭ tio, kiam venis al mi por maskobalo... «Via veturigisto ekmalsanis, sendis min»... Kaj mem, dum mi dismetas la pakaĵojn, rapide trarigardas la alojn. Ridinde kaj abomene. Kaj ofende. Por homo, kiu dum naŭ jaroj interrilatis kun gestapo, tiuj grimacoj de paradiza polico...

— Kio? — ne komprenis mi.

Li paŭzis, rigardante el sub la frunto.

— Pardonu. Mi kutimis konversacii kun mi mem. Uzante vortojn, konatajn nur al mi mem.

— Kial paradiza?

Li verŝis por si ankoraŭ. Mi faris gluton. Tenante la glaseton ĉe la vizaĝo mem, li diris:

— Certe, paradiza. Ja vi eĉ ne scias, ke vi vivas en paradizo. Vi havas proprajn malfacilaĵojn, proprajn malfeliĉojn, proprajn malsanojn, eĉ proprajn krimulojn — kaj vi eĉ ne imagas, ke ĉio ĉi estas... paradizo.

— Dume mi ne komprenas vin, sinjoro Haushoffer, — singarde diris mi.

— Certe. Sed tamen vi, ŝajne, atingis vian celon. La patro multajn fojojn avertis: se Ivano komencas ion fari, vere forgesinte pri danĝero — jen kiel vi prezentiĝis al mi — li ĉiam atingos sukceson. Ĉiam. Sed Hitler... — li ne findiris, kaj nur neglekte, eĉ malestime, svingis la manplaton en aero. Paŭzis. — Finfine, mi baldaŭ mortos, kaj infanojn mi ne havas. Kaj se tiu aĵo, — penseme aldonis li, — vere estas tiom danĝera... Pri ĝia sorto decidu vi. Mi jam ne kuraĝas.

Mi silentis. Mi simple ne havis, kion diri, mi ne komprenis lin, eĉ kiam komprenis ĉiujn vortojn. Kaj li subite rektiĝis en la fotelo kaj senpasie demandis:

— Ĉu vi amas vian landon?

Tiam rektiĝis mi.

— Mi estas rusa oficiro! — mi timas, mia voĉo estis tro akra. Kun malsana homo oni ne devas tiel paroli. Sed Haushoffer nur amare ekridis.

— Brave! — li glutis konjakon. — Jen tiajn oficiretojn Bela Kun centope dronigis en Krimeo, vivajn...

En Krimeo? Rusajn?

Li evidente deliris.

— Ĉu al vi estus malagrable vidi vian patrujon en, mole dirante, malbela aspekto?

Mi detenis min. Diris:

— Certe, malagrable.

— Mi konsolu vin: ni ankaŭ estas ĝisorele en merdo. Sed ni havis pli da feliĉo: vi nin venkis. Kvankam, se vi nin venkus solaj, tio estus fino. Feliĉe, ekzistis ankaŭ aliancanoj... Tamen en la purgatorio ĉiuj estas egalaj.

— Mi vin ne komprenas, — mallaŭte rememorigis mi. Li rekonsciiĝis — kaj tuj glutis konjakon. Mi demetis duone malplenan glaseton. Li diris:

— Jes, per du vortoj ĉi tion ne eblas rakonti, — li paŭzis, kvazaŭ ion rememorante, kaj poste prononcis en la terura rusa: — Estas pli bone unu fojon vidi, ol sep fojojn aŭdi, — kaj, preninte la botelon ĉe gorĝeto, leviĝis.

La hundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, ekstaris. Klare klakis la ungegoj.

— Kuŝu, Himmler! — kriis la maljunulo. La hundo mallonge jelpetis, kaj poste obeeme kuŝiĝis. Kaj denove — nur ĝemis la vitroj pro vento, kaj de tempo al tempo hurlis ie, turmentante animon, fumtubo. La maljunulo mizere ridetis.

— Kompatinda hundo. Ĝi eĉ ne suspektas, kian aĉan nomon ĝi havas. Sed al mi estas agrable. Kvazaŭ mi finfine estras tiun vampiron, sed ne li min... Ni iru, Trubeckoj, — kaj li tuj ekiris reen al la ŝtuparo. Himmler nelaŭte bojetis, lastan fojon penante rememorigi pri si, sed la maljunulo eĉ ne turniĝis. — Ni iru! — ripetis li.

Laŭ la sama kaduka ŝtuparo ni malleviĝis sub la unuan etaĝon, en subteretaĝon. La maljunulo malŝlosis unu el pezaj pordoj, tuŝis ŝaltilon, kaj ĉeno de malhele-flavaj lampoj eklumis, forkondukante rigardon malproksimen, laŭ tuta longo de senfina, ŝtopita per kaduka meblaro koridoro. Foje necesis eĉ trapuŝiĝi, iri flanke, por ne kroĉiĝi al elstarantaj piedoj de fotelo, renversita sur trivitan sofon, aŭ al rusta ŝlosilo, senforte pendanta el serurtruo de kesto de grandega komodo, sub kiun, anstataŭ unu el piedoj, estis metitaj libroj de aĝo ne malpli ol cent kvindek jaroj... Ni iris ĝis fina muro. La maljunulo iomete staris senmove; ŝajne, li ankoraŭ hezitis. Poste li skuis la kapon — kaj mi subite komprenis, ke ĝuste nun li fine decidis lasi min viva.

— Ankaŭ mi scipovas esti nobla kaj honesta, — diris li. — Krome, mi opinias, ke ĝuste vin mi atendis dum ĉiuj ĉi jaroj.

Li strange, kvazaŭ dancetante surloke, kelkajn fojojn malritme premis al granda malhela ovalo — spuro de branĉero — ornamanta randon de unu el plankaj tabuloj, limantaj la finan muron. Prem'-prem'... prem'-prem'-prem'-prem'... prem'... prem'-prem'-prem'... La muro kun neatendita facileco moviĝis kaj derampis dekstren. Malfermiĝis malgranda kuba ejo, en kies plafono apenaŭ flagretis duonsfera blanka lampo. La muroj estis, ŝajne, krudferaj; antaŭhistorie sovaĝe etendiĝis per vertikalaj vicoj ŝvelaĵoj de nitoj.

— En la antaŭa jarcento oni ne scipovis multon, kion oni scipovas nun, sed unu aferon ne eblas kontesti. Tion, kion ili scipovis, ili faris fidinde, por jarcentoj. Mi petas, — kaj la maljunulo faris per la mano geston, tralasantan min antaŭen.

Mi eniris la feran kubon.

La maljunulo sekvis min kaj denove faris dancon per unu piedo. La muro preskaŭ sensone reekstaris sur sian lokon, kaj nia peza krudfera lifto malrapide, iomete tremetante, akompanate de obtuza bruo, subite aŭdiĝinta deekstere, ekmoviĝis malsupren.

Ni malleviĝis, eble, sub sepdek aŭ okdek metroj. La lifto abrupte haltis. Dum sekundo nenio okazis, kaj poste unu el ĝiaj muroj vaste malfermiĝis, kun abomena metala knaro turniĝinte sur angula akso.

Kaj ekstere jam brulis lumo. Vasta subtera halo malkovriĝis antaŭ miaj okuloj; post la subridetanta maljunulo mi paŝis antaŭen kaj trovis min sur mallarĝa metala kornico, ĉirkaŭanta la halon laŭ perimetro sur duono de alto de la planko ĝis la plafono.

Preskaŭ tutan volumenon de la halo okupis staranta meze krudfera monstro — absurde kaj mallerte grandega, same trastebita per vertikalaj linioj de nitoj, ĉirkaŭitaj per disirantaj plektaĵoj de dikaj kaj maldikaj, rektaj kaj artikaj tuboj.

Pleje ĝi similis al nekredeble granda vaporkaldrono. Ĝi tuj rememorigis pri mirakloj de scienco de tempoj de Jules Verne. Ĉi tie, ĉe la lifta muro, la kornico iris je dek metroj de ĝi, sed ĉe aliaj tri flankoj ĝi kontaktis, iĝante pli larĝa, kaj tie ĝin ŝtopis iaj nekredeblaj, prahistoriaj regaparatoj: manometroj, stangoj, radoj, teniloj, prismaj periskopoj, eĉ pli aldonante al la giganto aspekton de ia monstra vapormotoro. Kaj mi iel tuj komprenis, ke — jen ĝi, tiu «kesteto pli granda kaj pli komplika», pri kiu antaŭ la gastoj menciis, ŝvelante pro gloramo kaj fiero, Klaŭso Haushoffer.

La maljunulo kun bondezira scivolemo rigardis al mi.

— Vi bone vin tenas, Trubeckoj, — diris li. — Sed, mi vetas, vi eĉ ne konjektas, kio estas tio.

Min subite brogis konjekto.

— En ĉi tiu aĵo oni faras homojn agresemaj.

— Diable, vi preskaŭ divenis. Sed eĉ vi ne imagas ilian skalon. En ĉi tiu aĵo oni FARIS homojn agresemaj. Por ĉiam. Ni iru, — kaj li ekiris laŭ kornico, iomete balanciĝanta, iomete zumanta pro paŝoj. Mi sekvis lin.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Kiun? Ĉu jen tiun, muelitan de la vivo, duonfrenezan maljunulon? Kiun?

Ni aliris al densa mallonga tubo de unua periskopo. Haushoffer kun rimarkebla peno deŝovis feran ŝirmilon, kaj sur kontraŭan brikan muron verŝiĝis blindiga luma makulo; en radio, trabatinta krepuskan aeron, naĝis, kiel steloj, polveroj. Sur ronĝita vizaĝo de Haushoffer pli akre desegniĝis faltoj, blankaj rebriloj kuŝiĝis sur la antikvajn aparatojn. Duonfermante la okulojn, Haushoffer tiris al si pendantan sur krada disŝovebla konzolo diskan kasedon kun ŝanĝeblaj lumfiltriloj; iomete turnis ĝin, elektante, kaj per la manplato forte frape surmetis unu el la filtriloj sur la periskopon. La furioza radio, impetanta el infera fajrujo de la «kaldrono», estingiĝis.

— Bonvolu, — diris Haushoffer, iomete depaŝinte flanken de la periskopo, levis al la buŝo la botelon kaj faris gluton.

En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis — la okulo malrapide adaptiĝis al tranĉa lumo — kaj la memoro senorde ĵetiĝis de unu asociaĵo al alia, penante kompreni, al kio tio similas...

— Kaj se pli larĝe — do jen tiel, — diris Haushoffer kaj, mallerte alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaŭ manoj iomete turnis larĝan gradigitan radon, ĉirkaŭintan la korpon de la periskopo.

La bulo fulmorapide ŝrumpis, iĝis guto. Kaj malproksime flanke de ĝi, en densa, nekredeble densa kaj, ŝajne, senlima mallumo al la okulo subite ŝajnis apenaŭ rimarkeblaj fajreroj. Du... tri...

En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.

— Tio... tio...

— La Suna sistemo, malgranda kristalo, — raŭke diris Haushoffer kaj denove glutis el la botelgorĝeto.

Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Sekundon poste kvazaŭ paralizanta veneno ekfluis laŭ miaj vejnoj, unu mia mano, kuŝinta sur la tubo de la periskopo, senforte deglitis de ĝi kaj ekpendis. Post ankoraŭ momento ĝin sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidiĝi.

— Do, ĉu li tamen sukcesis?..

— Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa ĝis la sesdek naŭa. Kaj poste ĉio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por prepari necesan por venenigo de almenaŭ unu miliono da homoj kvanton da drogo de Raschke, la tuta ĥemia industrio de tiama Germanio devus labori dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok milimetroj, — Haushoffer ŝancelis la gluglintan botelon al la kaldrono, kaj poste, por la movo ne malŝpariĝu vane, en revena ŝancelo alportis la botelon al la buŝo kaj faris gluton, — sufiĉas per ordinara friza disŝprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton, kaj la afero estas farita. Ĉar Stupak pleje revis pri forigo de rusia carismo, do li, nature, ŝprucigis rekte super eŭropa Rusio. Nu, kaj poste ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laŭ la tuta planedo, certe, laŭ Eŭropo — unuavice... Komenca potenca rezulto de la enŝprucigo, disiginta ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo, ĝuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko... Aĥ jes, ja ĉiuj ĉi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun ilia historio.

Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian vizaĝon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen...

— Tamen mi ne komprenas.

— Atendu, Trubeckoj, atendu. Mi simple ne scias, kiel mi rakontu al vi pli koncize kaj pli simple. Ĉu vi deziras? — li subite etendis al mi la botelon. Mi preskaŭ rifuzis, sed neatendite komprenis, ke mi sovaĝe deziras. Mi silente prenis de li la botelon kaj faris grandan gluton. Post momento varmega ondo batis mian stomakon, kiel mara ondego apudbordan ŝtonon, kaj la kruroj preskaŭ tuj ĉesis tremi.

— Tio estis ne simple kreo de alternativa mondo. Pro tia celo ili ne malŝparus fortojn kaj monon. Ili kreis stablon, sur kiu ili intencis refari nian mondon. Sed, kiel tio kutime okazas, post la kreo de la stablo ĉiu ekdeziris torni sur ĝi ion sian.

Li postuleme etendis la manon; mi fordonis al li la botelon, kaj li faris gluton. Kaj mi, komencinte post la unua konsternego rimarki detalojn, ekvidis subite sub la regpanelo tutan monton da malplenaj boteloj.

— Do, kiam Gorbiger en Germanio komencis en la dudekaj jaroj instrui, ke Tero kaj Suno troviĝas interne de glacia sfero, kaj ekzistas neniu kosmo, kaj steloj kun galaksioj estas elpensitaj de judaj astronomoj kun celo trompi popolon kaj riĉiĝi, li estis ne tiom malprava. Verŝajne iajn pecetojn da informo li elpremis el la patro... Por ili, — li denove ŝancelis la botelon en direkto de la kaldrono, kaj la botelo denove alvoke gluglis; li pensis dum momento, sed poste decidis ne trinki ĉi-foje, — la kosmo vere ne ekzistas. Simple tiu infera aĵo transsendas al ili en respektiva skalo bildon de tio, kio ĉirkaŭas nin ĉi tie. Ho, Trubeckoj, kiel mi ridegis, kiam usona «Pioneer» — tiuj stultuletoj sendis ĝin en profundan kosmon kun mesaĝo, vidu, al aliaj civilizoj! — komencis, kvazaŭ muŝo kontraŭ vitron, batiĝi kontraŭ muron de la kaldrono. Nur ne zumis... Mi devis meti sur min ĉiujn zorgojn pri tio, kion ĝi sendas al Houston... — Haushoffer, rememorinte, ankaŭ ĉi-foje ekridis; sed liaj konveksaj maljunulaj okuloj ploris.

— Ĉu Teron eblas vidi grandskale?

— Certe. Nur filtrilon ŝanĝu. La periskopoj estas moveblaj... sed poste, poste! — senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon. — Vi ankoraŭ sukcesos satvidi. Aŭskultu, Trubeckoj, ja mi baldaŭ mortos. Ĉu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros — fordonu al Rusio, aŭ donacu al UNo, aŭ vi mem ludu ĉi tie, kiel mi ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas... — mediteme aldonis li.

Mi ne respondis. Li movetis haŭton de la frunto, sulkigante kaj malsulkigante ĝin; la brovoj tiriĝis, kiel sur gumfadenoj. Verŝajne li jam iomete ebriiĝis.

— Ili eĉ kreivan menson havas tute alian, — plendis li. — Ekzemple, gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni — post la laboroj de Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn eĉ ne venis ideo fosi en tiu direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze ĉiuj landoj dum flugoj devas uzi komunan reton, ĝi estas unu por ĉiuj. Eĉ dum konfliktoj en nenies kapo venus penso malutili al ĝi — ĉar li mem suferos ĝuste en sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn muĝantajn flugilhavajn ŝtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas amason da brulaĵo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj homoj, trabrulas per ĉiu flugo je-en tiajn, — li dismovis la manojn kaj preskaŭ faligis la botelon, — mortajn koridorojn en oksigena parto de la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, eĉ mil kilometrojn dum horo, — sed ĉiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!

Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis mem.

— Mi povas multe trinki, — sciigis li kaj apogiĝis per libera mano sur la regpanelon, rekte sur iajn muze-aspektajn ciferplatojn — precize, kiel horloĝoj de epoko de Ludoviko XIV. — Ne maltrankvilu pri mi.

Ni silentis iom. Per la okulrando mi rigardis en la periskopon. La guto flamis. Haushoffer iomete turnis la kapon kaj longe rigardis per haltintaj okuloj al brile-nigra, nitita muro de la kaldrono. Mi ne komprenis lian rigardon.

Ŝajne, por ioma tempo li forgesis pri mi.

— Kaj viaj krimoj... Mi timas, Trubeckoj, ke ĉi tie nenion eblas fari, — mallaŭte diris li subite, plu rigardante al la kaldrono. La duone malpleniĝinta botelo oblikve pendis en lia senforte mallevita mano. — Nur forbruligi tiun cimujon al la diablo, je-en ĝi, la rado de ventolado, kial mi ĝin ankoraŭ ne turnis...

Mi silentis. Mi ne volis interrompi fluon de liaj pensoj, kiom ajn ĝi estu senorda. Li sciis respondojn al ĉiuj miaj demandoj, sed mi ne sciis, kiajn demandojn fari.

— Homo estas nur parto de kristala strukturo. Relative negranda kaj plej dinamika. Kiam tia kristaleto komencas speciale forte vibri, preskaŭ certe ĝi vokos resonancan vibradon en izomorfa al ĝi kristalo. Stupak tion teorie antaŭdiris, ĝuste pri tio li kalkulis. En ekstreme stresa stato — ĉefe temas pri stresa pereo — se por la vibranta kristaleto troviĝas analogo, proksima laŭ vico da bazaj psiĥaj parametroj, la kristaleto, iniciatinta la vibradon, transĵetas ĉiujn siajn trajtojn al tiu, kun kiu ĝi resonancas. Ĉar la enŝprucigo de la drogo de Raschke provizis la homojn en la kaldrono per preskaŭ konstanta estado sur limo de streso, la transĵeto de individuoj devus iri preskaŭ eksklude de ili al ni. Genia plano.

Li subite rememoris pri la botelo. Takte, sed tre netrudeme etendis ĝin al mi. Mi negative turnis la kapon. Kaj li tuj faris grandan gluton.

— Principa skemo estas tia! — deklaris li kaj iomete ŝanceliĝis. — En la kovilo estas kreskigata homaro, troviĝanta, rezulte de totala psiĥoĥemia prilaboro, en stato de seninterrompa lukto de ĉiu kontraŭ ĉiu kaj ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Kun ajna preteksto, sur ajna nivelo! Neniaj, eĉ la plej konvinkaj, alvokoj al paco kaj kunlaboro, kiujn eldiras kelkaj neinflueblaj de la prilaboro personoj — ĉiam ekzistas frakcio de homoj, ne influeblaj de iu drogo — restas vanaj, ĉar la medikamenta influo paralizis certajn centrojn en cerboj de la plimulto. La plej sukcesaj el tiuj alvokoj, male, estas tuj uzataj por provokado de novaj konfliktoj. Ekzemple: ni vivu pace. Konsentite! Ĉiujn, kiuj malhelpas al ni vivi pace — al pendumilo! Ĉu vi, kiel mi vidas, ne volas vivi pace? Kaj vi? Al pendumilo! — li eksilentis, malfacile spirante. Sur lia frunto aperis gutoj de ŝvito. Li evidente malkutimiĝis multe paroli. Kaj — evidente volis.

— En tiaj kondiĉoj stresa vibrado de pereantaj kristaloj ĉiam plioftiĝas, kaj, sekve, plioftiĝas transĵeto de kripligitaj individuecoj al ni, ĉi tien. Kaj ĉi tie ili, nature, daŭras sian lukton, ĉar ilia konscio jam estas formita. Lukton kontraŭ jam tute nekompreneble kiu. Almenaŭ kontraŭ iu, kiu similas tiean malamikon, — li haste glutis. — Tamen, eblas kontraŭa efekto. Stupak pri ĝi ne konjektis. Mi trovis ĝin nur antaŭnelonge, legante iliajn artikolojn... Post ekzemplo de tiea usonano Moudy iĝis mode pridemandi homojn, travivintan klinikan morton, pri iliaj sentoj. Kaj, imagu, multaj rememoris staton de resonanco kun sia ĉi-tiea psiĥoĝemelo. La plej ridinda... — li ekridis kaj tuj glutis, — la plej ridinda estas tio, ke ili pensas, ke renkontas dion! Ili nomas ĝin «lumporta estaĵo», «radia densaĵo de bonkoreco», kaj tiel plu. Ni tiom diferencas de ili, imagu! Ili eĉ imagi ne povas, ke ili por iaj momentoj nur kuniĝas kun si mem, renkontas sin mem, nur normalajn, ne venenitajn! Jen vi — ordinara... rusa oficiro, — patose prononcis li, kun evidenta ironio imitante min, — kun viaj zorgoj, klopodoj kaj malsanoj. Sed se via tiea ĝemelo, mortante, resonancus kun vi, kaj kuracistoj sukcesus revenigi lin al vivo, li estus certa, ke ĉi tie li intervidiĝis preskaŭ kun Kristo mem! En pala krono el rozoj... — kun terura sarkasmo aldonis li en la terura rusa, kaj mi denove, jam pluran fojon, ne komprenis, al kio li aludas. — Oni diras, post tiaj renkontiĝoj homoj tie iĝas pli bonkoraj... elportas ion el ĉi tie, — li suspiris. — Entute ĉio evidentiĝis multe pli komplika, ol opiniis la patroj-fondintoj. Kaj laŭ viaj vortoj, Trubeckoj, laŭ via statistiko, povas okazi neplena subpremo, kaj nekuniĝo, kaj, ĉefe, elpremado fare de normala kristalo de valorsistemo de la nenormala en la subkonscion... Ĉi tie mi malmulton povas diri. Ĝis hodiaŭa vespero mi estis certa, ke mi estas la sola, kiu eliris el tie.

Li malgaje kaj iel konfuzite ridetis.

— Mi estis ekzekutita en la kvardek-kvara, — konfesis li. Tiel sinĝenema knabino povus konfesi pri sia amo. Mi ne interrompis. Li paŭzis. — Himmler decidis, ke la patro estas tro sendependa, tro influas al Hitler... La patron li ne kuraĝis atenci, sed oni prenis min, por bridi la patron, se aperos neceso... Kaj poste la maŝino ekfunkciis per si mem. La patro eĉ ne sciis, li eksciis nur en la kvardek-sesa! Kaj mortigis sin... Sed ĉi tie li ne aperis. Verŝajne, ne troviĝis analogo. Amuze, ja li estis ankaŭ ĉi tie, li mem ankoraŭ estis en Alvico, naskita en la mil-okcent-sesdek-naŭa Karlo Haushoffer, ĉi tie li mortis je tri jaroj poste, ol tie — sed ne estis analogo por si mem. Kaj eĉ la morton de sia malgranda kristalo li ne sentis. Eble, mortigante sin, la patro estis tro trankvila. Li ĉion jam delonge travivis.

Mi silentis.

— Ili ne dividis la stablon, Trubeckoj! — elkriis li, kaj deŝirinte la manon de la regpanelo, kaptis min ĉe la ŝultro. — Tiel ĉiam okazas al banditoj! Iajn ajn belajn vortojn ili diru! Tio estas kriterio! — li, hastante, glutis el la botelo. — Kiam du homoj luktas por altaj celoj, kaj tiuj celoj estas diversaj... se la celoj vere estas direktitaj al bono, tiuj homoj ĉiam trovos kompromison. Strebo ne malutili ilin devigos! Sed se ili komencas buĉi unu la alian, ĉar ĉiu ĝuste sian celon opinias la sole alta — do, ilia celo estas mensogo, trompo de homoj, kaj vera celo estas, kiel de trogloditoj: depreni fremdan manĝaĵon kaj ŝtopi per ĝi sian ventron, — li paŭzis por restarigi spiron. — Rascke decidis, ke li ricevis idealan eksperimentan standon. Li eĉ ne komprenis, ke tiuj polveroj malsupre estas homoj, ke ili revas kaj suferas same kiel ni. Li volis provi sur tuta planedo jen unu drogon, jen alian... Stupak decidis, ke li ricevis bienon por kreskigo de neflekseblaj revoluciuloj, eĉ je groŝo ne taksantaj kaj vivojn de malamikoj, kaj vivojn de amikoj. Li estis certa, ke pereante tie sur barikadoj, ili venos ĉi tien kaj tiam aranĝos inferon por ekspluatantoj. Nu, kaj la avo... Li decidis, ke la sorto donacis al li ŝancon iĝi reĝo de la mondo. Necesas nur aranĝi masakron. Necesas nur, ke kiel eble plej multe da homoj tie, — li montris al la kaldrono, kaj, perdinte balancon, denove kaptis mian ŝultron; ni ambaŭ iomete ŝanceliĝis, — mortu kun krio «Vivu Haushoffer!» Tiam ili rekonsciiĝos ĉi tie kun la sama krio. Estas tre simple, havante kontakton kun ĝemelo ĉe jen tiu regpanelo! Jam en la dekkvara jaro la juna generalo, ricevinta iam malgrandan kesteton donace de la patro, famiĝis per siaj militaj kaj politikaj antaŭdiroj. Germanio malvenkis. Sed Haushoffer jam famiĝis kiel granda mago. Li trovis kaj trejnis Hitler-on. Li elpensis por li svastikon, cetere... Ha, vi ja ne scias, kio estas svastiko...

— Budaisma simbolo, — singarde diris mi. — Kiom mi scias, eĉ budaismaj monaĥejoj sur mapoj estas signataj per svastiko.

— Jes, — mediteme diris Haushoffer. — La patro trompis ilin per Tibeto, Ŝambalo... Ja ne povis li diri, de kie li reale ricevas informon! Tio ŝajnis eĉ pli oportuna — ĝis certa tempo riskigi en politika ludo peonon Adolfon, dum li mem tenas ĉiujn fadenojn. Sed denove ĉio malsukcesis. La informo estis, sed la reala potenco elglitis...

Li finfine deŝiriĝis de mia ŝultro kaj, necerte turniĝinte sur kalkanumoj, turnis sin al la kaldrono kaj denove apogiĝis sur la regpanelon. Li ebriiĝis. Sed mi jam sciis la ĉefan: li ne deliris.

— Kaj ja ne nur la informo, — balbutis li, kaj tiam mi kun teruro kaj kompato komprenis, ke li ĝis nun suferas pro la malsukceso de la patro, kaj sekve, ankaŭ de si; kaj se li havus fortojn, se li scius, kiel — li rekomencus ĉion. — Ankaŭ rimedoj de influo ekzistis... nu, almenaŭ la sondiloj, per kiuj oni observas eventojn tie. Dum lasta tempo ili komencis ilin rimarki, tamen... ili atribuas ilin, — li malgaje subridis, — al aliplanedanoj. Ni-fo! — nekompreneble elkriis li kun plena triumfo. — Kaj ĉu vi scias, kial? — li malfeliĉe ekskuis la kapon. — Malsukcesis ili — kial? Tial, ke la drogo de Raschke efikis tro bone. Vi eĉ ne povas imagi, ruso, kiaj nun ili tie estas bastardoj, kiel maldigne kaj fie tiras ĉion nur al si, al si, al si... Eĉ Hitler ne sukcesis vere unuigi ilin, eĉ Stalin, ĉiuj nur serĉis, kie akapari por si... ha, vi eĉ ne scias, kio estas Stalin, — li per jam nefirma mano ŝovis en la buŝon la gorĝeton de la botelo, sed iomete mistrafis, kaj strieto de konjako ekfluis laŭ lia mentono. — Rusa oficiro! — patose kriis li kaj ekridegis. Kaj poste, ĵetinte la balanciĝantan kapon malantaŭen, denove glutis, ĉi-foje pli sukcese. Viŝis la lipojn per maniko de ĵerzo.

— Kaj tial mi nun nur petolas, — diris li, subridinte kaj palpebruminte al mi kun ebria ruzeco. Li almetis unu manplaton al la buŝo kiel duonon de sontubo, same kiel mi antaŭnelonge ĉe la enirejo, kaj balbutis per tomba voĉo: — Ne moviĝu. Ne timu. Kun vi parolas reprezentanto de galaksia humanoida centro...

La mallevis la manon. Denove konfuzite kaj kulpe rigardis al mi tra floko de maldensaj grizaj haroj, pendiĝinta sub la nazon.

— Kaj foje... — kaj subite kun malamego li piedbatis la amason da malplenaj boteloj, kaj ĝi disruliĝis kun surdiga vitra sonoro, — foje mi tiom ebriiĝaĉas ĉe la regpanelo... Poste eĉ ne povas rememori, kion faris. Nur el gazetaj sensacioj foje sukcesas elkalkuli. Ber-r-rmuda triangulo! — nekompreneble diris li, kvazaŭ sakris. Kaj eksilentis.

Nun li eksilentis por longe. Mi rigardis al lia moliĝinta vizaĝo kun larmaj okuloj, kaj mi kompatis lin, kaj devus foririgi lin dormi. Sed li staris ĝibetiĝinte kaj foje iomete ŝanceliĝante.

— Ruso. Prenu ĝin. Eble, vi ion elpensos. Kaj min tiu kovilo de flamaj luktantoj por netuŝebleco de di-donita potenco, por liberigo de laborista klaso, por afero de Lenin-Stalin, por pureco de arja raso, por sindetermino de malgrandaj, sed fieraj popoloj, por demokratio, por usona revo... jam naŭzas.

En mian kapon, elaste serpentumante, enrampis glacimalvarma penso, pro kiu mia spiro haltis kaj mi denove ekdeziris eksidi.

— Aŭskultu, Alberto, — mi penis paroli trankvile kaj tre klare, — sed ĉu ekzistas garantio, ke ni ne estas en kaldrono?

Li ne moviĝis.

— Vi nomis ilin purgatorio, kaj nin — paradizo. Sed ie do devas esti ankaŭ infero. Aŭ infero estas ili, kaj purgatorio — ni, sed tiam... estas io ankoraŭ pli alte? Kaj entute, kial nur tri ŝtupoj?

Li ne moviĝis. Mi jam komencis pensi, ke li ne aŭdas, ke li ekdormis, starante. Sed li subite abrupte, preskaŭ falinte sur la dorson, levis la gorĝeton, ŝovis en la buŝon, kaj, laŭte glutante, fintrinkis la konjakon — kaj poste, larĝe levinte la manon, kun tuta forto ĵetis la botelon al la kaldrono. Kun sonoro, surdiga en fermita silento de la subtera halo, la botelo eksplodis, kaj vitropecoj, malmole frapante kontraŭ baroj, disflugis en diversajn flankojn.

— Ekzistas abismoj, — raŭke diris Haushoffer, kun teruro fiksrigardante min per sangozaj okuloj, — en kiujn estas pli bone ne rigardi. Ĉu vi komprenis, ruso? Se vi ne volas freneziĝi.

3

La enketo estis finita.

Mi ne trovis ilin kaj ne murdis. Kaj mi ne sciis, kiel preventi novajn krimojn de elirantoj el la infero. Sed decidi sorton de la kaldrono devis ne mi. Mi devis urĝe reveni kaj alarmi...

Sed mi ne revenis.

Mi havis dek tagojn.

Sub gvido de Alberto mi sidis ĉe la periskopoj, ĉe translaciilo de sondiloj, lernante nekomplikan sistemon de regado, kaj rigardis, rigardis en tiun abismon. Mi devis almenaŭ iomete koni ĝin — por havi propran opinion en estontaj disputoj. Ĝi signifos nemulte — ne pli, ol ajna alia. Sed ĝi devas esti.

Mi eksentis naŭzon dum la tria tago.

Sed mi ne povis min deŝiri. Mi timas, ke tieaj loĝantoj notis dum tiuj tagoj abruptan kreskon de aktiveco de aliplanedanoj.

Mi hontas konfesi: mi, ne sciante mem, por kio, serĉis min.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Notoj pri la ĉapitro


«voston»

T. e. kaŝobservadon (en slango de specialaj servoj).


Kaj mia marmoto kun mi

Citaĵo el fama kanzono de van Beethoven kun vortoj de von Goethe.


Tkaĉov

Petro Nikitiĉ Tkaĉov (1844–1885), rusa revoluciulo, publicisto.


balanci pendolon

Termino el slango de specialaj servoj, signifanta rapidajn balancajn movojn de la korpo por eviti trafan pafon de kontraŭulo.


Bela Kun

Bela Kun (1886–1938), hungara komunisto, partoprenis rusian civitanan militon.


En pala krono el rozoj

Citaĵo el poemo de granda rusa poeto Aleksandro Blok (1880–1921) «Dek du» (1918): «En pala krono el rozoj antaŭ ili iras Jesuo Kristo». (Ili estas dek du revoluciaj ruĝgvardianoj).


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]