Ĉapitro oka

La renkontiĝo estis fiksita en la militista tombejo en Rigo por la sepa de aŭgusto de la kvardek tria jaro, je la dek oka horo. La svisa civitano estis malfruanta, kaj Gräfe, pasumante inter vicoj de betonitaj tomboj, incitiĝadis. En la kvardek dua jaro la sviso ne kuraĝus malfrui, eĉ pli, li venus pli frue. Tamen, nun tio ne havis signifon, li nur finfine venu.

Kaj li venis preskaŭ je dudek minutoj post la fiksita tempo. Alta, osta, kolera. Ne opiniinte necesa pardonpeti, li insultis la ordon en Rigo. Laŭ liaj vortoj, la tramoj estis apenaŭ irantaj. Kaj ĝenerale ĉi tie estis okazanta diablo scias kio, en la malproksima de la fronto urbo ne eblis per ajna mono lui taksion. Kaj restoracioj? Li tute ne kapablas manĝi en tiu ĉi urbo, delonge fama per sia kuirarto. Kun kio oni nun fritas? Pirozo simple elturmentis la svison!

Ili ambaŭ estis en civila vesto — kaj Obersturmbannführer doktoro Gräfe kaj la svisa civitano kun tute ne svisa nomo Melvin G. Stein1. Nur Gräfe estis vestita malpli bone — en hel-siringa kostumo de la modo de printempo de la tridek naŭa jaro; dum la sviso portis luksan tvidan jakon, helan pantalonon kaj ŝuojn de fasono «mokasenoj de mia avo» — tre multekostajn; doktoro Gräfe eĉ konis vendejon en Nov-Jorko, en kiu oni vendas ĉiajn tiajn bagatelojn kontraŭ freneza mono. Kion diri! Al kiu fortunis en ludo, tiun oni ne demandas, kiel li komencis...

La estro de la grupo «VI. C» subridis al siaj pensoj. Ĉu la sviso silentos ĝis kiam Gräfe mem proponos sian varon? Ĉu tion atingis ilia memcerteco? Ĉu, el vidpunkto de ilia spionservo, la milito estas venkita de la solaj rusoj antaŭ malfermo de la dua fronto? Ne, feliĉe, estis Melvin G. Stein, kiu komencis.

— Ĉu vi havas multe da ili? — demandis li rekte.

— Kiuj ili? — penis ŝajnigi nekomprenon Gräfe.

— Vi komprenas.

— Ne.

— Temas nur pri agentoj, enradikigitaj por longa rezido. Alia varo min ne interesas.

— Ĉu vi dezirus scii ilin ĝeneralan nombron?

— Tion vi al mi ne diros, kaj se diros, tiam nur parton de la vero. Vi, plej verŝajne, estas certa, ke por tiaspeca informo ankoraŭ ne venis tempo. Vi rajtas pensi tiel. Sed mi rajtas scii kvanton de la unuoj, kiujn vi disponas hodiaŭ, nun...

— Ĉu persone mi?

Gräfe estis prokrastanta. Melvin G. Stein deziris scii senpage tion, kio kostis monon. Sed mensogi estis sensence: la svisa civitano estis, sendube, informita homo.

— Persone mi nun ne povas respondi vian demandon eĉ proksimume. Mi ne estas preta.

La sviso subridis.

— Ni supozu, — diris li, gaje rigardante al la Obersturmbannführer. — Nu, kaj pri kvalito de preparo de tiuj viaj agentoj? Ĉu ili estas seriozaj knaboj? Ĉu ilin eblas fidi? Se ni akiros de vi vian agentaron, tiam ni devas scii ĝian kvalitan konsiston, gradon de ĝia prepariteco, sumon de scioj; ni ne povas pagi por kato en sako, pli ĝuste, por listo de kaŝnomoj. Pri tiu demando, mi esperas, vi disponas informojn?

— Ni eksidu! — proponis Gräfe.

La benko estis kaduka, putra, sed eltenis ilin ambaŭ. La sviso etendis siajn senfine longajn krurojn kaj plenigis la pipon per nederlanda malhela tabako. La germano tranĉis cigaron.

— Ĝeniĝi pro mi ne havas sencon, — prononcis G. Stein. — Mi ne estas fremda homo. Se via doktrino estus plenumata per malpli histeriaj rimedoj kaj se ne estus aventuremaj kelkaj personoj, kiujn mi ne deziras nomi, tiaj uloj, kiel mi, estus kun vi. Sed nun, kiam via afero estas malgajnita, ni havas proprajn planojn. La plej aferemajn knabojn el via aro ni prenos al ni. Kaj al vi estos nemalbone ĉe ni, kaj ĉefe — sendanĝere...

Gräfe estis iom ŝokita de la stilo de tiu sviso. Li ne kutimiĝis al vortoj «knaboj», «uloj», «kato en sako», «al vi estos nemalbone». Lingvaĵo de kelneroj aŭ ŝarĝistoj. La klasika naci-socialismo estis pleje kutimigita al patoso. Tamen, oni rakontas, ke nun la Führer mem insultas per maldecaj vortoj eĉ en sia kabineto...

Gräfe suspiris.

— Kion vi nomas «nemalbone»?

— Antaŭ ĉio, kun ricevo de alia civitaneco kaj nova nomo estos forgesita via pasinteco.

— Kiu garantias tion?

— Ni.

— Sed kiuj propre estas vi?

— Por kompreni min ne necesas speciala sagaco, mister2 Gräfe.

— Mi ja vin tute bone komprenas, sed nia interkompreno ankoraŭ nenion garantias al mi.

Melvin G. Stein larĝe kaj amike ridetis. Tiel, ridetante, ili kutime frapas la konversacianton al la ŝultro. Sed la sviso ne frapis Gräfe-n. Li demandis, fiksrigardante al li per siaj hel-tabakaj pupiloj:

— Unue la varon, oldulo. Kaj jam poste garantiojn. Kiel ili estas instruitaj, tiuj viaj knaboj? Kaj je dio, ĉesu koketi, mi sufiĉe multe scias por ne perdi tempon por persvadoj. Mi bezonas vian kontingenton kun detaloj, ĉu vi komprenas? Se speciala kurso por longa rezido okupas ĉe vi nur monaton kaj duonon, tiam tio estas malforta preparo...

— Multe pli! — rapide mensogis Gräfe.

— Ĉu vi estas certa?

La Obersturmbannführer faris vizaĝon de iomete ofendiĝinta homo. Tion li sukcesis facile: en tiuj tagoj, kiam li ne komencadis preni ekde la mateno sian grizan pulvoron, grumblemo ne forlasadis lin. Hodiaŭ por ajna okazo, por tute kaj en ĉio regi sin, li trinkis nur brazilan kafon. Kaj tial li havis abomenan humoron.

— Mi havas kompanon inter viaj knaboj, — malrapide komencis la sviso, — mi ne scias, ĉu mi plu havas nun, sed ĉiuokaze mi havis. Tiam vi estis preparantaj vian agentaron tute response kaj serioze. Sed nun vi komencis hasti. Ĉu al vi ne ŝajnas tiel, mister Gräfe? Vi komencis okupiĝi pli pri kvanto, ol pri kvalito, mi ja atente ĉion observas, tian mi havas servon...

Li forte alpremis la tabakon en la pipo per la dikfingro kaj kelkfoje enspiris la aroman fumon.

— Eblas, ke tiu mia amiko estas en Britio, aŭ eblas, ke tiea juĝisto jam sukcesis surmeti nigran ĉapeton kaj mia kompano estis pendumita en la prizono Pentonville: viajn knabojn la angloj plej ofte pendumas ĝuste tie. Jen li estis preparita serioze, sen riproĉoj...

— Mi ne scias, pri kia ĝuste preparo temas, — kun ioma incitiĝo prononcis Gräfe. — Eble, vi estos kompleza kaj rakontos la esencon de tiu preparo?

— Mi estos. Mi rakontos, — promesis la sviso kaj ankoraŭ iom snufis per la pipo. — Kvankam tio estis en la fino de la kvardek unua, vi tiam ankoraŭ ne tiom implikiĝis en Rusio kaj povis permesi al vi ioman lukson...

«Kaj se mi vin forveturigos al la gestapo, — subite pensis Gräfe. — Kaj tie oni rapide ekscios, de kiu ĝuste lando vi estas civitano! Tamen, apenaŭ ili penos ekscii. Simple ĉio mia foriros al ili. Li proponos al ili tion, kio rajte devas aparteni al mi».

Kaj ne povante plu rezisti al sia malsano, Gräfe elprenis el la veŝta poŝo la pulvoron.

— Kio estas tio? — interesiĝis la sviso.

— Vulgara stomak-ulcero, — respondis la Obersturmbannführer. — Vi mem mallaŭdis la menuon en Rigo.

Post kelkaj minutoj liaj okuloj ekbrilis, kaj post kvaronhoro la svison aŭskultis ne enua Gräfe, sed inspirita Lojola.

— Kaj plu? — demandis Lojola.

— Li devontigis sin forgesi pri ekzisto de sia familio. Por ĉiam. Pli ĝuste, ĝis kiam oni rememorigos lin pri tio, tio estas tiam, kiam lia servo finiĝos. Poste venis vico de decidaj elprovoj. La unua, kiel mi memoras, konsistis en tio, ke li devis veturi el Hamburgo al Ŝtutgarto sen eĉ unu dokumento. Kaj tio — en via nazia Germanio, kie eĉ paŝon ne eblas fari sen kontrolo de dokumentoj. Krome, en Frankfurto, en stacidoma restoracio, li devis elŝraŭbi elektran lampon el murlampingo sur, ni supozu, tria tablo dekstre de la enirpordo.

— Kaj tio, certe, estis plenumita?

— Imagu, estis. Poste en lernejo en Ŝtutgarto li dum ankoraŭ du monatoj ne sciis, kio estas tiu lernejo kaj kiujn, pli ĝuste, por kio oni instruas en ĝi. Dum du monatoj mia amiko subiĝadis al ne tiom ekzamenoj, kiom eksperimentoj, ĉu li eltenos tiun diablan ŝarĝon aŭ rompiĝos. Ĝenerale, nenio speciala: ekzemple, alarma leviĝo, certe, nokte, kuro en plena mallumo al bruanta maro kaj ordono salti malsupren. Malsupren — probable, el grandega alto en ŝtormajn ondojn...

— Malnovaj artifikoj, — interrompis Gräfe, — jam kiam mi estis...

— Ne malhelpu, — bruske kaj potence ordonis la sviso. — Kiu vi estis, tio ne koncernas la aferon. El tridek knaboj post la unua ordono ne saltis du, ili estis eksigitaj, plu ne sciante, al kio ili estis preparataj. Kaj la ceteraj saltis, super la maro estis ankoraŭ teraso nur je metro sub la krutaĵo. Kiel mi memoras, mia kompano nomis tiun sistemon skolo de germana kuraĝo laŭ la metodo de Opladen. Ĉu tiel?

— Tiel, — kapjesis Gräfe, — ni lernas ĝin.

— Teoria lernado nenion kostas, — prononcis la sviso, — mi al vi rakontas la praktikon. Matene, same post alarma signalo, oni kuŝigis ilin sur la esplanadon grupe po naŭ aŭ dek homoj. En centrojn de imagataj cirkloj kun diametro ne pli ol kvar metroj estis metitaj grenadoj. Poste sekvis komando: elpreni la sekurstifton! Eksplodo, splitoj flugas super la elprovatoj...

— Certe, ne ĉion, sed multon, — komencis Gräfe, — multon en la skolo de germana kuraĝo ni uzas, certe riĉiginte per milita sperto. Nia agentaro, destinita por longa rezido, estas varbata el ardaj malamikoj de la sistemo de la Soveta ŝtato. Krome, ili ĉiuj estas absolute kompromititaj per siaj agoj antaŭ la soveta ordo — ĉi tie, dum la tempo de kaptiteco. Ni konservas iliajn fotojn, kiel ili pafmortigas siajn kamaradojn, kiel ili elrompas orajn dentojn al siaj viktimoj...

— Al viaj, viaj viktimoj, — kun subrido korektis Gräfe-n Melvin G. Stein. — En tio necesas esti preciza. Tamen, ĉio ĉi estas elementa. Nu, ni estu sinceraj, Gräfe. — Li jam ne aldonis «mister», li komencis paroli kun la Obersturmbannführer, kiel kun sia sekretario aŭ, eĉ pli malbone, lakeo. — Ni estu sinceraj. Via agentaro nun jam ne havas tian kvaliton, kian ĝi havis, kiam vi preparadis ĝin antaŭe. Nur sola timo de puno — tio ja ne sufiĉas, oldulo, ĉu tion necesas klarigi al vi? Duonon, ne, kial duonon, du trionojn de viaj agentoj ni povas forstreki tuj. En la plej bona okazo restas triono. Triono da mezkvalitaj laborantoj, mizeraj murdistoj, havantaj nenian gvidan ideon. Tri dekoj el cento.

— Sed, mister Stein, — ofendiĝis Gräfe.

— Do kiom ili ĉe vi kostas? — kvazaŭ ne rimarkinte la brilantajn pupilojn de Lojola, per aferema rapidparolo interesiĝis la sviso. — Kiom kostas deko, dekduo, unu, kiel ni interkonsentos?

Ie tre proksime, malantaŭ iliaj dorsoj, kraketis seka branĉo, Gräfe retroturniĝis kaj rekonis sian ŝoforon Sonnenberg-on. Tiu estis promenanta, kantetante:

Lotĥen, Lotĥen, sag' en mia koro,
Lotĥen, hurlas blizardoj en Rusi'...

— Bone, — ekstarante, prononcis Gräfe, — ni ankoraŭ revidiĝos...

— Nur ne pensu timigi min, oldulo, — restante sidi kaj eĉ pli etendinte la krurojn, respondis Melvin G. Stein. — Se vi forgesos, ke inter ni estas ĝentlemana interkonsento, mi plendos al iu en Berlino. Mi havas rilatojn, kiom ajn stranga tio estu. Ĉu vere, tio estas stranga? Kaj se ili estos uzitaj, al vi estos malbone. En via simpatia lando kapoj falas sufiĉe rapide, ĉu ne?

Etendinte al Gräfe la manon, li demandis por adiaŭo:

— Kaj kio pri tiu rusa ĈK-generalo Lokotkoff? Pasintfoje vi diris, ke vi finis kun li. Ĉu tio konfirmiĝis?

— Ne, — malmilde respondis Gräfe, — tamen, mi ankoraŭ nenion scias. Ĉi tie estas ne tiom simple, mister Stein, ĉi tie estas tute ne tiom simple, kiel tio povas ŝajni al civitano de nemilitanta ŝtato, kiel Svisio. Kelkaj usonanoj tion bone scias laŭ sia sperto, kelkaj aĝaj sinjoroj. Estis tia aventuro en Siberio, kaj generalo Graves, mister Graves, ĝin komandis. Tio estis, kiel oni kutime esprimas, jam ĉe la lulilo de la Soveta potenco. Sed eĉ tiam, eĉ tiam la usonanoj komprenis, kio estas tio — peni konkeri Rusion.

— Ĉu malfacile? — ekridegis la sviso. — Tre malfacile? Sed vi ja ellernis la erarojn de tiuj stultaj jankioj? Vi ja militas alie?

Tiel, sub rido de la sviso, Gräfe foriris.

— Ju pli baldaŭ, des pli bone, — al lia dorso prononcis Melvin G. Stein. — Mi estos ĉi tie post la Nova jaro, ne pli poste. Ĝis tiu tempo la varo estos preta, ĉu ne?

— Heil Hitler! — turniĝinte al la sviso, prononcis Gräfe.

— Heil-heil, — kun subrido respondis tiu, — mi alveturos kaj trovos vin. Se vi plu estos ĉi tie.

— Sed kie do? — severe demandis la Obersturmbannführer. — Kie mi estu?

— Ho dio, pli oriente! — ekkriis la svisa civitano. — Certe, pli oriente. «Zepelino» laboras pri Rusio, sekve, ĝia loko estas en Moskvo...

Sur tio ili disiĝis.

Eksidante en la aŭton, Gräfe viŝis per tuko la frunton. Sonnenberg ĵetis al li atentan rigardon, ŝajne, pli atentan, ol kutime.

— Al Assari! — diris al li la ĉefo. — Kaj ne treniĝu post mi, kiam oni vin ne petas pri tio.

— Sinjoro Obersturmbannführer forgesis, ke mi ankaŭ gardas vin en tiuj okazoj, kiam vin ne akompanas mitraletistoj, — diris la ŝoforo. — Tio estas parto de miaj rektaj devoj. Mi responsas pri vi.

Gräfe subite eksentis lacon. Teruran lacon. La griza pulvoro ĉesis efiki. Nun estis sekvonta pago... aŭ ankoraŭ pulvoro...



1. En la originalo la nomo estis skribita per cirilaj literoj kaj prononciĝas «Melvin Ĝ. Stajn», t. e. en la angla aŭ usona maniero, sed ne en la germana.
2. Sinjoro (en la angla).