«Voki pafadon al si!»

Kaj la horloĝmontriloj, al kiuj nun ĉiam pli kaj pli ofte ĵetadis rigardojn Ŝtub, turniĝadis, ŝajne, ĉiam pli rapide laŭmezure de tio, kiel proksimiĝadis al la vespero tiu ĉi longa tago. Kaj kvankam ne ĉiam, rigardinte al la ciferplato, Aŭgusto Janoviĉ rimarkadis, kioma ĝuste estas horo nun, li sentis: necesas hasti, necesas agi pli rapide, pli energie...

La sekretario alportis el la medicinejo paketon da luminalo kaj aĉetis konjakon, monon por kiu Ŝtub prunteprenis de Gnetov. Kaj al Gnetov Aŭgusto Janoviĉ diris:

— Kaj brulŝtipojn al mi, mi petas, Viktoro, oni portu en la kabineton, ne avarante. Mi frostiĝas dum la tuta tago.

Li demetis la okulvitrojn, viŝis ilin kaj, viŝante, tre mallarĝiginte la okulojn, ekrigardis al Viktoro. Liaj okuloj, kiel ĉiam sen la okulvitroj, ŝajnis senhelpaj.

— Se kun mi io neatendite okazos, kaj vi, kiel oni diras, eliros sen damaĝo krom ektimo, — nelaŭte diris Ŝtub, — helpu al Zosja. Da ili nun estas kvin, kaj vi dume ne estas edziĝinta. Ĉu klaras?

— Klaras, sed ne tute, — penseme respondis Viktoro. — Se io okazos kun vi, tiam ankaŭ kun mi. Tio ja estas senduba, ili al ni ambaŭ batos.

— Sed vi estas nur plenumanto.

— Ĉu vi tiel pri mi pensas? Ĉu vi supozas, ke mi ĝuste tiel diros?

— Tiam prenu Serĉjon Kolokolcev-on je la gorĝo. Li same estas fraŭlo...

— Intencas edziĝi, — malgaje diris Gnetov.

— Bone, vi tie interkonsentos, la afero ne urĝas, — diris Ŝtub kaj eniris en la kabineton, kie Zolotuĥin kun nekomprenanta kaj perpleksa vizaĝesprimo, elrektiĝinte, estis leganta en la fotelo.

— Mi pensas, por vi, Zinovio Simonoviĉ, ĝenerale ĉio estas klara. Vi havas marŝalojn, sub kies estrado vi militis. Ili vin ne fordonos. Tio estas homoj kuraĝaj, puraj, honestaj. Jam hodiaŭ vi devas veturi en Moskvon, tuj, senprokraste. Vi scias, kompreneble, ne de mi, alie al mia familio estos tute malbone. Unuvorte, de iu. Mi dume ĉion ĉi laŭforte retenos. Mi faros ĉion, vi povas kredi.

La horloĝo en la angulo kun sonoro batis la sesan. Diablo scias kiel flugis la tempo! Zolotuĥin plu rigardis al Ŝtub per nekomprenanta rigardo.

— Po glaseto, — diris kolonelo. — Tio estos kaj por adiaŭo kaj je la estonteco: mi kredas, Zinovio Simonoviĉ, ne povas ne kredi...

La latva akĉento subite ree aŭdiĝis en lia rusa parolo. Ĉu pro senekzempla emocio? Aŭ pro tio, ke lia gorĝo premiĝis?

— Malvarma tago estas hodiaŭ, — neatendite diris li. — Tre malvarma.

— Jes, malvarme estas ĉi tie ĉe vi. Ni jam hejtas.

Ŝtub petis:

— Sidu ankoraŭ minuton, bonvolu. Tuj oni al mi unu dokumenton liveros por vi — ĝi al vi necesos. Tio estas rilate de civitanino Gorbanjuk kaj ŝia kalumnia agado. Tio estas dokumento firma, kontraŭ ĝi iu povos rompi la dentojn. Evidentiĝis, kiel mi eksciis, ke jam en la komenco de la enketado pri la afero de Palij al vi estis telefonvoko desupre... Ĉu vi memoras? Ke kvazaŭ mi ĉi tie la leĝon rompas kaj la kompatindan vidvinon turmentas. Ĉu de Berija persone estis la voko?

— Nu, mi memoras, — morne respondis Zolotuĥin.

— Ŝia laboro.

— Do, jen kiom serioza estas la sinjorino?

— Eĉ tre serioza.

Ŝtub vokis Kolokolcev-on, tiu alportis paperujeton. Duope kun Ŝtub Zinovio Simonoviĉ foliumis ĉiujn ses paĝojn da tajpita teksto, kaj tremo de abomeno skuis tutan lian grandan, fortan korpon.

— Nekredeble! — diris li.

— Homo kapablas al ĉio, — respondis Ŝtub ne sen amaro en la voĉo. — Kaj al tre alta kaj al tre malalta. Al terure malalta. Kaj tiam oni ne kompatu. Ne eblas. Tiam oni amputu la gangrenan organon, por ke ne pereu la tuta organismo.

— Kiel Ustimenko vi parolas, — notis Zolotuĥin.

— Ja inter kuracistoj kaj ĈK-anoj estas io simila. Inter kirurgoj kaj ĈK-anoj.

— Sed Bodrostin via...

Pri Bodrostin Ŝtub respondis, ke tiu devus labori ne en tiu ĉi fako. Kvankam apenaŭ en la nunaj kondiĉoj tia opinio estos konsiderita.

— Oni konsideros! — kun minaco en la voĉo promesis Zinovio Simonoviĉ. — Mi al la partio ne en la tago de la Venko aniĝis. Kaj miaj vundoj jam ekde la bataloj kontraŭ Denikin1 doloras.

Aŭgusto Janoviĉ ekrigardis al sia grandega amiko. Ekrigardis iomete degne kaj samtempe kun envio, iomete kompate kaj samtempe kun espero. Sed nenion diris. La horloĝaj montriloj turniĝis ĉiam pli kaj pli rapide. Soldato alportis brakplenon da betulaj brulŝtipoj, Ŝtub ordonis alporti pli. La luminalo estis en la poŝo. Ĉio iris bonege. Kaj Zolotuĥin tuta ardiĝis antaŭ la atendanta lin batalo. Tiu ne retiriĝos. Necesas nur ankoraŭ aldoni al li ardon.

Kaj la kolonelo aldonis ardon: pri la morto de Bogoslovskij, pri la tuta kolekto da kalumnioj kaj denuncoj, pri la ŝtelita oro kaj plateno, pri la ŝtelita mono de Palij, ricevita de faŝistoj, pri Hebeisen, pri kiu Gorbanjuk skribis kun speciala kolero. Duope ili ankoraŭfoje trarigardis en detaloj la kompilitajn de Kolokolcev memornotojn kaj «priparolis», kio estas ĉi tie ĉefa, kaj kio — akcesora, kaj kien necesas iri, kiel paroli, kion strebi...

— Nu, kaj vi mem? — subite rememoris Zolotuĥin. — Kial vi ne veturu? Kune? Ĉu?

Aŭgusto Janoviĉ nur ridetis al infaneco de tia starigo de la demando.

— Pri mi eĉ ne temas, — ree kun la latva akĉento diris li. — Mi estas likvidita kiel malprofita. Kaj jam fermita.

Li verŝis al Zolotuĥin kaj al si konjakon kaj telefonis al la stacidomo pri rezervado de bileto hodiaŭ al Moskvo por kamarado Zolotuĥin. Jes, molan lokon. Jes, Ŝtub. Enskribu, ne forgesu.

— Diablo vin scias, kia en vi estas energio, — miris kaj eĉ ridetis finfine Zinovio Simonoviĉ. — Mi rirgardas kaj miras.

— Ja mi estas malnova skolto, — diris Ŝtub, — ĉe ni okazadis krizoj pli seriozaj, ol tiu ĉi. Tie ja nur kio estis pli facila? La familio ne ŝarĝis. Sed ĉi tie estas kvin homoj, voki la pafadon al si estas pli malfacile!

— Kian tian pafadon al si?

— Okazadis epizodoj en la milito. Determinitaj de celkonformeco.

— Ion vi al mi, Aŭgusto Janoviĉ, ne findiras.

— Kaj nun po akcela glaseto, — respondis Ŝtub. — Mi ankoraŭ havas multajn aferojn.

— Vi, evidentiĝas, estas drinkemulo?

— Mi povas, kiam necesas.

— Do, ĉu hodiaŭ necesas?

Ili tintigis la glasetojn starante: la malgranda Ŝtub kaj la grandega Zolotuĥin. Poste ili interkisiĝis — la unuan fojon dum la tuta tempo de la komuna laboro. Poste Ŝtub ŝlosis sin, petis en la konektejo lin kun neniu konekti, demetis la tunikon kaj skrupule, kun scio de tiu laboro, ekhejtis sian grandegan fornon. La malfeliĉo bruligadis lian bruston, sed li baldaŭ superis tion — li ja scipovis superi ĉion. Kaj Tjanjon kun Tutunjo, kiuj, kvazaŭ spite, ĉiam trudiĝadis al li, li pelis for. Kaj Alĉjon kun liaj ĉiamaj solidaj konversacioj. Li pensis nur pri la afero kaj pri tio, kiel pli aŭtentike ĉion plenumi.

La forno brulis, prilumante lin per dancantaj briloj. La supran lumon li estingis, la kurtenojn fermis, lumis nur la tabla lampo.

Viŝinte la okulvitrojn per poŝtuko, li eksidis apud la tuta paperaro, kiun hodiaŭ alveturigis de Abakumov Bodrostin, kaj atente relegis la rezoluciojn de la alta estraro. La loko, kie devis stari lia subskribo, estis ankoraŭ blanka. «Tia ĝi restos por ĉiam, — pensis Ŝtub. — Ĝuste tia».

Kaj skribis kvazaŭ antaŭparolon por la tuta duvoluma afero. Mallongan, koncizan, per malvarmaj vortoj, per glaciaj frazoj, sed ĝenerale — brulantan de malamo. Li priskribis Gorbanjuk-on, sed ne tiom ŝin, kiom tiun aferon, kiun kun tia brilo finis Kolokolcev. Li skribis, relegis, pensis iom, ferminte la okulojn, kaj ankoraŭ alskribis duonpaĝon. Nun ĉi tie ĉio staris sur sia loko, ĉio estis dispoziciita laŭ kreskanta ordo, ĉiu sekvanta frazo estis pli forta kaj timiganta ol la antaŭa, kaj la subskribo staris kiel verdikto: Ŝtub. Verdikto al kiu?

Ĉiujn paperujojn li metis en la gardoŝarnkon, la ŝlosilojn formetis en la poŝon kaj elfumis ankoraŭ cigaredon. Li fumis, kvazaŭ laboris. La ĉefa afero konsistis en tio, ke ne malfortiĝu la risorto. Estis la deka horo, kiam li telefonis al Nadeĵda Lvovna kaj demandis ŝin, ĉu forveturis Zinovio Simonoviĉ.

— Jes, kvazaŭ spite ĉio aranĝiĝas, — respondis ŝi. — Kaj lia humoro — simple ne eblas mildigi.

— Ĉu li estas kolera?

— Terure.

— Tio estas bone, ke kolera. Tre bone.

— Mi vin, Aŭgusto Janoviĉ, ne komprenas. Li ja la dudek duan havas kunvenon de la aktivularo.

— Ĉiuj ni havas kunvenon de la aktivularo, — diris Ŝtub. — Nu, bonan nokton.

La deĵoranto de la stacidomo konfirmis: jes, kamarado Zolotuĥin forveturis, ĉio estas en plena ordo, la loko estas oportuna, malsupra.

Necesis telefoni hejmen. Sed por tio al Ŝtub ne sufiĉis fortoj.

Ne povis sufiĉi.

Jam kun peno per la lastaj fortoj li sternis por si sur la sofo, petis la deĵoranton ne veki, eĉ se telefonos Moskvo, malvestiĝis kaj kuŝiĝis. Je la dek unua li komencis preni luminalon: du tablojdojn, post dek minutoj ankoraŭ du, poste la lastajn du. Li kuŝis iom kviete, eltrinkis restaĵojn de la konjako, elĵetis cigaredstumpojn en la fornon, plenan de brulaĵoj, flagrantaj per bluaj lumoj. Ĉu tempas?

«Stranga vorto — tempas», — pensis li.

Turninte por kelkaj sekundoj la ŝaltilon de la lustro, li atente pririgardis la kabineton. Ĉio estis ĉi tie en ideala ordo, kiel li ŝatis. Ĉu nur escepte de la konjaka botelo? Sed ankaŭ ĝi havis sian rolon: kvazaŭ li drinkis kaj forte ekdormis. Drinkis kaj fermis la fornon antaŭ la tempo. La ĉefa estas, ke la veraj motivoj venu en nenies kapon. Ĉiuokaze — ke ili ne estu evidentaj.

Nun venis la tempo.

Forte paŝante per la mallongaj, muskolaj kruroj, sur kiuj blankis cikatroj — tiu damnita mino, — Ŝtub aliris la fornon. Malfermis la supran pordeton, dense enŝovis la krudferan fajrodampilon kaj, konvinkiĝinte pri tio, ke la blu-verdaj fajretoj fleksiĝis al la flanko de la kabineto, kvazaŭ ekpetis enlasi ilin, frapfermis la krudferan pordeton de la fajrujo. Tio estis ĉio. Lia tago finiĝis. Kaj lia laboro. Nun la verda kahela forno komencis sian laboron — tiel estis ordonite al ĝi.

La horloĝmontriloj nun kvazaŭ bremsis sin, ekiris pli malrapide.

Aŭ tiel ŝajnis al li tial, ke la laboro finiĝis?

La luminalo estis konfuzanta la pensojn de Ŝtub.

Aŭ eble, la haladzo estis faranta sian aferon?

Karbonoksido?

Kia estas ĝia formulo?

«CO»? Ĉu tiel? Tamen, por kio al li necesas la formulo.

La lasta, pri kio li pensis, estis celkonformeco: Ustimenko, Ŝĉukin, Hebeisen, Sainjan, Gabaj, Volovik, Neĉitajlo, la edzino de Ŝĉukin, Mitjaŝin. Naŭ. Li estas unu. Kaj Zolotuĥin kaj Losoj?

Kaj ankoraŭ li forpelis de si Tutunjon, por ke ŝi ne vidu tutan ĉi tiun aĉaĵon, Tutunjon, kiu neniam ekscios. «Haladziĝis». Kun tio ĝisvivos Tjanjo kaj Tutunjo sian vivon. Kaj Alĉjo. Kaj la alia... kiel li nomiĝas... la fremda, la malfremda knabo...

Kiam la korpon de Ŝtub oni alveturigis en la malsanulejan kadavrejon por nekropsio, la doktoroj, flegistinoj, brankardistoj kaj brankardistinoj estis plantantaj arbidojn. Al ĉiu juna arbeto la diligenta Nora alligadis etikedon, kaj Mitjaŝin, kiu ĉion scipovis, estis akriganta ŝpatojn kaj komandanta, kiel vera ĝardenisto. Kaj Sainjan estis fosanta, kaj Neĉitajlo, kaj Ustimenko. Ili eĉ la jakojn demetis — en tiu ĉi tago denove estis varme. Kaj ankaŭ Barbara venis por helpi. Plantante junan aceron proksime de Henjo Ŝĉukina, ŝi petis:

— Teodoro Teodoroviĉ diru al Ustimenko, ke al li estas malutile labori per tia granda fosilo. Ja estas peze!

Kaj Ŝtub kuŝis sur la zinkita tablo sola, kovrita per tuko, kaj kvazaŭ atendis.



1. A. I. Denikin (1872–1947) — rusia generalo, unu el gvidantoj de la blankuloj dum la Intercivitana milito (1918–1920), poste elmigrinto.