Kion do portas ĝi en kor'?

La konfronton estis plenumanta Kolokolcev. Kaj Gnetov estis asistanta al li, ĉar dum la laboro en la kontraŭspiona servo li plurfoje havis aferon kun tiaj uloj, kiel Palij.

Tre pala, kun okuloj de vundita gazelo, kun duonrideto de senkulpa suferantino, Inna Matejevna Gorbanjuk sidis en unu angulo de la kabineto, Palij, kiu nun, post vico da konversacioj kun Ŝtub, tute malhavis kion perdi, — en la alia. Inna estis en nigra kostumo, en blanka bluzo, en ŝuoj sur dika kaŭĉuka plandumo. Kaj ŝia maldikiĝinta vizaĝo lumis per diafana bluo, donanta malagrablan sanktecon al tuta ŝia aspekto. Palij ĵetadis strabajn rigardojn al Gorbanjuk, kun subrideto de homo, kiu trapasis la limon kaj ne vidas kaŭzojn ruzi kaj elturniĝi antaŭ la laŭleĝe trafinta lin repago.

Gnetov estis abomenante trankvila, emfazite ĝentila kaj diskreta. Tute malfeliĉa aspektis nur la sola, ĉiam ruĝvanga, sed hodiaŭ eĉ verda Serĉjo Kolokolcev. Pro ĉio, kio ĉi tie estis okazanta, li havis senton de morala naŭzo. Al Palij li entute penis ne rigardi, speciale al liaj manoj, per kiuj, kiel sciis Kolokolcev, Palij elrompadis orajn dentojn ne nur al mortintoj, sed ankaŭ al vivuloj, ekzemple, al Hebeisen. Al la manoj, en kiuj estis iam mitraleto, priverŝanta per kugloj infanojn en la brulanta varsovia geto. Al la manoj, kiuj per klabo enpeladis vivajn homojn en gasumejojn.

— Demando, — diris Gnetov, kaj Kolokolcev prepariĝis enskribi. — Demando al vi, Palij: ĉu vi precize memoras la monsumon, kiu mankas en via valizo? Ripetu.

— Mankas ŝajne ĉirkaŭ cent mil. Mi al ŝi diris — kaŝu en la laborejo en la gardoŝranko, ĝenerale malkoncentru, eble, taŭgos por nigraj tagoj. Jen laŭ mi okazis, taŭgis la mono.

Inna Matejevna ridetis per rando de la pala buŝo.

— Demando al civitanino Gorbanjuk, — diris Kolokolcev kaj tusis — pro ĉio okazanta eĉ lia voĉo raŭkiĝis. — Ĉu vi ricevis la indikitan monsumon?

— Ja ŝi ne konfesos, — subridis Palij. — Ŝi ja estas partianino, por ŝi tia konfeso estas pli malbona, ol por mi la maŝo...

Gnetov ordonis severe:

— Silentu, Palij.

— Priserĉon en ŝia laborejo necesas fari, — afereme konsilis Palij. — Por kio la Soveta potenco tian monon perdu...

— Ĉu vi respondos la faritan demandon? — demandis Kolokolcev.

Kaj pensis kun angoro: «Ne povas tio esti! Vidvino de elstara generalo, bonstata virino. Por kio al ŝi ĉio ĉi?»

— Mi respondas al la demando, — per egala voĉo prononcis Inna Matejevna. — Al tiu mono mi havas nenian rilaton. En tio estas nenio pruvebla, kaj fari priserĉon mi mem petas. Pli ol petas — petegas...

Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj, ŝi petis akvon, rapide eltrinkis kelkajn malgrandajn gutojn kaj diris apenaŭ aŭdeble:

— Tiel ja ne eblas vivi. Kiom da tempo daŭras tiu koŝmaro. Ekzistas ja finfine honoro.

— Honoro? — iomete montrinte la blankajn kaj grandajn suprajn dentojn, kvazaŭ lupo, ekvidinta predon, interesiĝis Palij. — Ĉu honoro? Ŝi al vi pri la maljunulo raportu, de kiu ŝi oron ŝtelis. Tiu maljunulo en Samarkando troviĝas, mi povas informojn pri li raporti.

«Jen ĝi, — kun karesa kompato al si konstatis Inna, — jen».

Sed ankaŭ ĉi tie ŝi ĉion preparis. Ĉion pripensis. Kaj konfuzi ŝin povus neniu. Per glata voĉo, malgraŭ tio, ke nek Gnetov, nek Kolokolcev interesiĝis pri la oro, ŝi «raportis» sian version. La maljuna Jesakov, amiko de ŝiaj forpasintaj gepatroj, donacis al ŝi por la filino Jenjo du ladvazojn da sukero. Ĉar nutraĵojn ŝi neniom bezonis, kaj ĉirkaŭe «observiĝis malfacilaĵoj», ŝi fordonis tiujn ladvazojn al la infanoj de la orfejo. Ĉu estis tie oro aŭ ne estis — ŝi ne povas scii, civitano Palij scias pli bone.

Kaj ŝi ree petis fari ĉe ŝi priserĉon — kaj en la laborejo, kaj hejme.

— Alie, — subite sufokiĝinte, prononcis Gorbanjuk, — alie... Mi malfortiĝas, kamaradoj, sen elementa fido ne eblas vivi. Certe, ni ĉiuj komprenas, ke mortigi sin estas hontinda malforteco, sed konsentu mem...

Serĉjo Kolokolcev ree donis al ŝi akvon. Ŝi ĵetis al li dankan rigardon. Palij atente legis la protokolon de la konfronto, poste subskribis kun parafo. Inna Matejevna ne legis: «Por kio tiuj formalaĵoj», — tra larmoj diris ŝi kaj subskribis.

Forirante, Palij ankoraŭfoje montris la dentojn.

— Vi ĉe mi dolĉan vivon tutegale ne vidos, — diris li jam en la pordo, facile depuŝinte la konvojanton. — Georgo Palij estas ne tia homo, por eliri el tiu ĉi bela vivo kiel nerezistanto. Lerneja amikino...

Kaj, ekrideginte, li eldiris tian frazon, ke kaj Kolokolcev, kaj Gnetov — ambaŭ ruĝegiĝis pro konfuzo kaj forturniĝis, por ne vidi ŝian vizaĝon.

— Vi povas enskribi en la paperon! — kriis Palij, elpuŝata de la konvojanto. — Mi al vi rakontus, kiel mi kun ŝi aritmetikon lernis... Ne, ni superan matematikon atingis...

La pordo frapfermiĝis.

— Faŝista monstro! — post paŭzo diris Gorbanjuk. — Ja kiel tiajn tenas la tero.

La enketistoj silentis. Poste Kolokolcev akompanis ŝin.

— Mi ŝanceliĝas, — kun kompatinda rideto diris ŝi sur la ŝtuparo. — Pardonu, minuton, alie mi falos...

— Bonvolu, — respondis Serĉjo, rigardante flanken.

— Ĉu ĉi tie oni kredas al li? — demandis ŝi.

Kolokolcev nenion respondis. Morala naŭzo aliris al la gorĝo mem. Ne Gorbanjuk, sed li povis nun fali. Aŭ hurli pro abomeno.

Poste, kune kun Gnetov, ili ekiris al Ŝtub. En la malalta kabineto, en kiu varmege hejtis la grandega forno, sidis la maljuna Hebeisen, kaj Kolokolcev retropaŝis el la pordo, sed Aŭgusto Janoviĉ ordonis al ili ambaŭ eniri kaj sidi silente.

— Konatiĝu, — diris li kaj brakumis Kolokolcev-on kaj Gnetov-on je la ŝultroj. — Tio estas miaj asistantoj, Paŭlo Gerhardoviĉ. La knaboj, kiujn tute eblas fidi en ĉiaj vivaj okazoj...

Nek Sergio, nek Viktoro iam ajn aŭdis ion similan de sia ĉefo. Kaj ili ambaŭ miris pri tiu retenita sed tamen elŝiriĝanta eksteren koreco, kun kiu parolis Ŝtub.

— Kaj tio estas profesoro Hebeisen. Tre granda sciencisto, kiu penis influi al faŝismo per la Ruĝa Kruco kaj fortoj de la bono. Mi konsilas al vi aŭskulti, kiel tion sukcesis Paŭlo Gerhardoviĉ.

Hebeisen minacis al Ŝtub per la fingro:

— Ne indas ridi!

Li sidis en profunda, kvieta fotelo, en tiu fotelo Ŝtub lastatempe fojfoje subite ekdormetadis por kelkaj minutoj, por duonhoro, pro nekredebla laco, subite falanta sur liajn larĝajn ŝultrojn. Kaj, subridante, li evitadis sidiĝi en ĝin, asertante, ke en tiu fotelo funkcias ia mistera aŭtomato, per kiu estis provizitaj antikvaj divanoj, nomataj «memdormo».

Kolokolcev kaj Gnetov eksidis apude sur seĝojn, Ŝtub ĵetis kelkajn betulajn ŝtipojn en la fornon, la ŝtipoj tuj ekbrulis, Hebeisen beate diris:

— Fajro! Tre bona!

Kaj silentis iom, mallevinte la palpebrojn, — maljuna, elturmentita falko.

Poste li ekparolis nehaste, fojfoje enmetante germanajn vortojn, sen kolero, sen incitiĝo, kun apenaŭ rimarkebla amaro. Tio estis historio de mirinda vivo, rakontata sen detaloj, punktolinie, de flanke, historio de amaraj iluzioj kaj neŝancelebla kredo je la homo. Li parolis pri la ĉefaj ideoj de la Ruĝa Kruco — pri humaneco, objektiveco, sendependeco kaj pri tio, kiel «iu» — kaj «iu» estis, sendube, li mem — servis al tiuj nocioj. La vortoj, diritaj antaŭ okdek jaroj ĉe Solferino — «ĉiuj homoj estas fratoj», — estis tio, al kio li komencis servi dum la batalo ĉe Marno, al kio li servis en Madrido kune kun Marcel Junot, alveturinte tien el sanga kaĉo en Abisenio, al kio li servis sub germanaj bomboj en Varsovio kaj pro kio li trafis al Dunkirko. Tiu «li» ne povis ne kredi je tio, al kio li fordonis la plej bonajn jarojn de sia vivo. Malriĉa kaj soleca, forlasinta la sciencon, en kiu li povus «ion fari», ne tro multe, sed ankaŭ ne mizere malmulte, eterna vagulo kaj senhejmulo, poligloto pro neceso trovi komunan lingvon kun freneziĝintaj pro malamo homoj de ĉiuj nacioj, ne dezirantaj esplori, kiu pravas, kaj kiu kulpas, obsedata de la formulo de la monda frateco, «li, tiu maljuniĝinta en sia obstino kuracisto», finfine trabatiĝis al Kaltenbrunner mem kaj per tiu ĉi mano «premis la manon al la frato el la SS».

Hebeisen kun eĉ ioma miro montris al Ŝtub sian manon — maldikan, diafanan antaŭ la flamo de la forno. Kun miro kaj abomeno. Persona reprezentanto de la prezidanto de la IKRK — Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco — tiu titolo estis respektata eĉ en la SS. Kaj oficiale Kaltenbrunner esprimis al la «maljuna azeno, ravita de sia sukceso», — tiel nomis sin Hebeisen — plezuron pro la konatiĝo, kiu sendube alportos utilon. La mondo ekscios de profesoro Hebeisen, kiom multe da malica kalumnio estas farata kontraŭ Germanio, devigita defendadi la homaron kontraŭ la ulcero de komunismo. Profesoro Hebeisen sendube elpaŝos kun objektiva informo...

Kolokolcev, Gnetov kaj Ŝtub aŭskultis silente. La maljunulo estis diranta ne al ili, li rememoradis por si mem. Liaj okuloj rigardis en la flamon mem, li ne mallarĝigis la okulojn kaj preskaŭ ne palpebrumis, kvazaŭ aglo, kiu, laŭ onidiroj, kapablas rigardi al la suno.

— Kaj ĉu profesoro Hebeisen elpaŝis? — demandis Ŝtub.

Hebeisen nege balancis la kapon.

— Tiu maljunulo pro la sukceso de sia misio tute freneziĝis, — tiel diris pri si Hebeisen, kaj liaj okuloj mallarĝiĝis malvarme kaj moke.

Li estis alveturigita vespere en koncentrejon Silz, eksplodigitan poste kun ĉiuj malliberuloj (oni enpelis ilin en subteraĵon kaj ŝaltis baskulŝaltilon). La lumĵetiloj de la aŭtomobilo prilumis skribaĵon sur la pordego de la granita fortreso: «Morgaŭ vi ne estos vivaj». La maljuna, respektinda azeno estis veturigata kaj al Mauthausen kaj en la apudajn koncentrejojn — Gusen I kaj Gusen II. Foje oni kuŝigis lin por nokto en unu ĉambro kun Obersturmführer Reiner. Kaj li penis ekdormi sub unu tegmento kun la SS-ano, sur kies kaskedo estis desegnita homa kranio. La formulo pri tutmonda frateco ne funkciis en tiu longa nokto ankaŭ tial, ke en la pasinta tago al li malfermis la animon iu Ziereis, kiu «devis» ĉiumatene neniigadi po tridek — kvardek malliberulojn per pafo al la nuko. Tre konfide Ziereis interesiĝis de profesoro Hebeisen pri medikamentoj en la Ruĝa Kruco, ĉu povas la profesoro akiri ion por kuracado de la nerva sistemo de tiuj, kiuj, simile al Ziereis, ne ŝparas siajn fortojn por la Vaterland.

Verŝajne, ĝuste en tiu nokto Hebeisen pensis, ke ne ĉiuj homoj estas fratoj. Sed li konvinkis sin, ke pro la malfeliĉaj veraj fratoj, kiujn oni ĉi tie turmentas, necesas trovi en si fortojn elteni la najbarecon de Reiner kaj Ziereis. Pro tio, ke li povu al la mortantoj en la koncentrejo liveri medikamentojn kaj provianton. Pro tio, ke li devigu la koncentrejan estraron uzi elementajn higienajn rimedojn en iliaj malsanulejoj, aŭ kiel ĉe ili nomiĝis tiuj institucioj. Pro tio, ke li venigu ĉi tien komisionon de la Ruĝa Kruco...

Finfine, la unuajn kvar tunojn da provianto kaj medikamentoj la maljuna kaj memkontenta azeno, lumanta pro feliĉo, enveturigis en la pordegon, de kiu plu estis proklamate: «Morgaŭ vi ne estos vivaj». Tio estis bonega provianto kaj unikaj medikamentoj, kaj la azeno Hebeisen sentis sin ebria pro feliĉo. Tiam li ne sciis, kio estas tiu soklo, kiu fumas tagnokte, al li neniu klarigis, ke tio estas kremaciejo...

— Nu? — demandis Ŝtub.

Li prenis de sur la tablo cigaredon, trablovis la cigaredingon kaj ekfumis. Ekfumis ankaŭ Gnetov kun Kolokolcev. Kaj Hebeisen plu rigardis en la flamon. Kaj ne palpebrumadis.

Nokte la provianto kaj medikamentoj estis «distribuitaj» — al la persona reprezentanto de la prezidanto de la IKRK oni klarigis, ke la malliberuloj de la koncentrejo eksciis pri tiuj kvar tunoj kaj tiel ekscitiĝis, ke oni devis ĉion disdoni, ne ĝisatendinte la matenon. Ĉe la perono de la dometo profesoron Hebeisen atendis tri homoj en striita uniformo kun floroj en la manoj. De la nomo de la malliberuloj ili alportis dankan leteron al la profesoro kaj, memkompreneble, al la reprezentata de li Ruĝa Kruco. Lumis la suno, kantis birdoj, fumis la tubo. Ĉiuj estis treege kortuŝitaj. La Ruĝa Kruco — la tria armeo, kiel ĝin oni nomas eĉ tie ĉi, — faris sian grandan aferon. Profesoro Hebeisen, kun bonkora kaj energia kontribuo de la administracio de la koncentrejo, sendis vicon da telegramoj tra Svisio kaj baldaŭ enveturigis en la pordegon, super kiu plu estis sciigate, ke «morgaŭ vi ne estos vivaj», ankoraŭ ses tunojn da bonkvalita provianto kaj vive necesaj por malliberuloj medikamentoj. Kiam, laca kaj feliĉa, li eniris en rezervitan por li ĉambron de la dometo kaj eksidis por ripozi, sur la planko subite aperis ŝtoneto, envolvita en paperpecon. La persona reprezentanto de la prezidanto de la IKRK legis la letereton, kies enhavon li memoras ankaŭ ĝis nun. «Maljuna kanajlo! — estis skribite per krajono. — Ĉu vi vere tiom mense seniliĝis, ke ne komprenas, al kiu iras tiuj nutraĵoj kaj kuraciloj, kiujn vi alveturigas? IKRK, ĉesu subteni nian murdantojn, alie ni juĝos vin kiel komplicojn, ĉu vi komprenis, olda kreteno?»

Por rekonsciiĝi, tiu, kiu estis juste nomita olda kreteno, drinkis bonan porcion da skota viskio kaj, kiam renkontis Ziereis-on, diris al tiu ĉion, kion li pensis pri tio. Ziereis verŝis al si viskion el la botelo de Hebeisen, tralavis la buŝon, glutis, verŝis ankoraŭ kaj promesis, ke morgaŭ profesoro Hebeisen mem disdonos provianton kaj mem transdonos medikamentojn en la ĉefan apotekon. Matene, en solena atmosfero, la persona reprezentanto de la prezidanto plenumis transdonon de la medikamentoj. Tio okupis treege multan tempon, ĉio estis farata germane diligente. Ziereis estis fumanta cigaron kaj laŭdanta la Ruĝan Krucon, energion de la profesoro, internacian solidarecon de homoj-fratoj. Poste Hebeisen mem disdonis la provianton al barakestroj. Ili forveturigadis la provianton sur ĉarumoj, sed ĉu povis veni en la kapon de Hebeisen, ke ĉiuj ĉarumoj forveturas en unu direkto? Kaj la konservaĵoj, kaj la ova pulvoro, kaj la vitaminoj, kaj la lardo, kaj la ĉokolado, kaj la biskotoj de plej alta kvalito kaj speciala nutreco — ĉio estis revenigata en la tenejon de la SS-anoj. Kaj vespere la profesoro ree ricevis bukedon kaj leteron, kiun li senprokraste transsendis por publikigo en ĵurnaloj. La tubo tamen plu fumadis, nenio ŝanĝiĝis ĝis tiu horo, kiam nekonata al la profesoro homo puŝis lin per la ŝultro kaj diris en pluvan krepuskon:

— Se vi, fiodora simio, ne ĉesos iluziigi la tutan mondon, oni vin ĉi tie mortigos. Neniu el ni ricevis eĉ unu gramon el tiuj nutraĵoj, pri kiuj vi trumpetas en radio kaj ĵurnaloj. Alveturigu radiricevion kaj pistolojn kun kartoĉoj, ja vin oni ne priserĉas...

Li silentis iom, tiu homo kun malviva voĉo kaj vizaĝo, simila al kranio, kaj aldonis:

— Se vi alveturigos, tiam iu kredos, ke la homoj vere estas fratoj. Ĉu komprenis vi, popa muzelo?

Profesoro Hebeisen faris kontrolon jam sen helpo de la koncentreja estraro. Ĉio evidentiĝis pura vero. Ĉio, pri kio rakontis la homo, simila al sia propra skeleto. Kaj tiam Hebeisen alveturigis en la koncentrejon radiricevilon kaj pistolojn. En sia persona valizo. En la valizo, en kiu estis viskio kaj brando pro Ziereis, svisa ĉokolado por la infanoj de Reiner kaj diversaj aliaj ĝojaĵoj de la vivo. Da provianto kaj medikamentoj ĉi-foje Hebeisen sukcesis ricevi tre malmulte, tiel malmulte, ke li mem rapide disportis tiujn bagatelojn al la barakoj. La malliberuloj tuj ŝovadis en la buŝon tion, kion disdonadis Hebeisen, ĉiuj ĉi kortuŝaj scenoj estis filmataj, kaj al la homo, simila al skeleto, Hebeisen flustris, ke ĉio estas en ordo kaj la bezonatajn aĵojn li povos ricevi en ajna oportuna por li tempo. Tiel la maljuna kuracisto rompis la tutan statuton de la IKRK. Kaj ĝuste tiamaniere li komprenis, en kio konsistas la tutmonda frateco de la homoj...

Li ree eksilentis por longe.

— Kaj plue? — demandis Ŝtub.

— Plue?

Hebeisen levis la akran ŝultron. Laŭ lia opinio, plue estis nenio interesa. Simple oni lin turmentadis, torturadis, veturigadis, denove torturadis. Se ili ne suspektus, ke li estas parto de iu forta organizaĵo, ili tuj murdus lin. Sed ili pensis, ke li estas nur peco de granda, ĉion penetranta kontraŭfaŝisma meĥanismo. Ili bezonis, ke li diru nomojn, adresojn, ligojn. Ili bezonis aferon, kiu povus ĝojigi la Führer-on, pri kiu povus paroli Goebbels. Kaj tial Hebeisen-on oni torturadis kaj kuracadis. Kuracadis kaj torturadis ree. Ne, la maljunulo tute ne estis heroo — se li almenaŭ ion scius, tiam sendube rakontus sub tiuj torturoj. Sed li nenion sciis. Ĉu homo kun vizaĝo, simila al kranio? Tie ĉiuj vizaĝoj similas al kranioj. Kaj ne tio interesis la torturantojn de Hebeisen. Ĉu gravis por ili deko da fuĝintaj malliberuloj? Tutegale ili estos mordmortigitaj per hundoj, tutegale tio finiĝos per nenio. Ili bezonis fari la IKRK-on subfosa organizaĵo. Sed ĝi tia ne estis kaj ne povis esti...

— Kaj Palij? — subite demandis Ŝtub.

— Palij? — kvazaŭ rekonsciiĝis Hebeisen. — Se ekzistas tutmonda frateco de la homoj, tiam Palij necesas... kiel tio? Erschissen. Pafmortigi. Mortekzekuto. Rapide, kaj fino. Se ekzistas la grandaj preceptoj de la IKRK, se ni memoras tia homo, kiel Henri Dunant: «Humaneco, objektiveco, neŭtraleco, sendependeco...»

Li abrupte turniĝis al Ŝtub:

— Mi parolas tion kiel kuracisto, — diris li malmilde. — Kiel medicinisto. Ne tial, ke li elrompis al mi la dentojn. Ne. Kaj se oni lin ne pafmortigos, se ne tiel... — Li montris per la mano sufiĉe mallerte, kiel oni pafas el pistolo, — se ne, tiam mi turnos min al la internacia juĝo.

Hebeisen leviĝis, kaj malmilda rideto subite disigis liajn lipojn.

— Operacio, — diris li, — amputo. Por ke vivu la tuta organismo, necesas ĝustatempe amputo. Certe, iom malagrable, jes... Sed kiu vidas, kiel fumas la tubo, tiu komprenas. Kaj ankoraŭ pli multe por tiu, kiu pensis — la tutmonda frateco de ĉiuj. Palij ne estas frato. Kaj mi multon diros en la asizo.

— Ĉu doni al vi aŭton? — demandis Ŝtub.

— Ne, granda danko, mi iros tiel. Aero. Iomete ripozi. Ne pensi, kiel fumas la tubo. Kaj kiel mi neniam plu estos klera doktoro, ĉar la tubo brulvundis ankaŭ min...

Gnetov kaj Kolokolcev ekstaris. Hebeisen donis al ili la manon, poste, fiksrigardinte al Viktoro, demandis:

— Ĉu koncentrejo?

— Simple milito, — ruĝiĝante, diris Gnetov.

Sergio klarigis:

— Li estis aviadisto. Brulis. En aviadilo.

— Same la tubo, — diris Hebeisen. — Ĝi al ĉiu fumis siamaniere, tiu kremaciejo.

Kaj karese, per siaj maldikaj fingroj, li kunpremis la ŝultron de Gnetov. Kunpremis kaj enrigardis en liajn okulojn per sia malmilda, postulema, nepacigebla rigardo. Kaj poste rapide ekiris al la pordo.

— Jen tiele, — kun suspiro prononcis Ŝtub, kiam revenis la akompanintaj la maljunulon Gnetov kaj Sergio. — Tiele, knaboj. Dum al ni ŝajnas, ke ankaŭ ni laboris.

— Sed ĉu ne laboris? — demandis Kolokolcev.

— Ja laboris, sed por ni estis pli facile. Ni en la idea senco komencis la militon pretaj. Sed jen tiela humanisto? Ĝis li per propra sperto atingis la ideon de amputo... Tamen, ni lasu tion. Ni okupiĝu pri la aferoj. Kio pri tiu personaristino — Gorbanjuk?

La aferoj estis nemalmultaj, kaj Ŝtub liberiĝis nur je la kvina horo: sur la angulo de la Lenin-strato kaj la Noĉa strato okazis lia rendevuo kun la edzino pri surprovo de kostumo ĉe tajloro, ĉar, laŭ vortoj de Zosja, Ŝtub tute trivis sian vestaron kaj havis maldecan aspekton. En la mezo de la Noĉa strato estis mallarĝa skvaro kun novaj benkoj, kaj Zosja estis leganta ĉi tie, kiel ĉiam kaj ĉie. Aŭgusto Janoviĉ eksidis apud ŝi, ŝi lin, certe, ne rimarkis. Li enrigardis en la libron kaj tralegis longan alineon kun priskribo de nuboj, arboj, herboj kaj odoroj.

— Ĉu interese? — demandis Ŝtub.

— Tre plastike, — diris Zosja. — Kaj bonas bildoj de la naturo.

— «Li ŝatis literaturon, kiu lin ne maltrankviligis, — paradis per sia memoro Aŭgusto Janoviĉ. — Ŝilleron, Homeron kaj tiel plu...»

— Tion kiu diris?

— Ĉeĥov, — suspiris Ŝtub, — kaj mirinde, interalie, saĝe. Grandega plimulto, laŭ miaj observoj, ŝatas tian arton, kiu ne maltrankviligas. Sed la celo de la beletro estas ĝuste maltrankviligi, eksciti, iam eĉ bati per klabo al la kapo.

Zosja ĵetis rapidan rigardon al la edzo per siaj miopaj okuloj.

— Ial vi hodiaŭ estas kolera, — diris ŝi, prenante lin ĉe la brako kaj alpremiĝante al li per la maldika ŝultro. — Kaj laca. Lastatempe vi entute havas elturmentitan aspekton...

Li ne respondis: se ŝi scius...

La civila kaj militista tajloro Vivodcev-Kutejnikov estis fuŝisto, kiun Ŝtub momente senmaskigis. Kio estas aŭtentika tuniko — la maljuna sentaŭgulo tute ne sciis, kaj Aŭgusto Janoviĉ kun siaj profundaj kaj fundamentaj scioj de la fako momente ŝvitigis lin.

— Ĉu tiel oni faras la dorson? — demandis tenore Ŝtub. — Ĉu oni tiel streĉas fasonajn liniojn? Vi ja stebi kolumtruon ne scipovas, vi marĝenon ne lasis bone. Kaj bordero? Kiel vi faras borderon?

Vivodcev-Kutejnikov alpremis la polmojn al la brusto kaj montris sian plenan malklerecon. Li neniam aŭdis pri tio, ke la dua linio de bordero estas farata per enpremado de drato per tre varmega gladilo.

— Donu gladilon, — diris Aŭgusto Janoviĉ, — mi al vi montros, kio estas vera laboro.

Li demetis sian grasan tunikon, reĝustigis la okulvitrojn kaj okupiĝis pri laboro, malalta, mallongkrura, enigma hometo, kiu krom ĉio cetera estis ankaŭ tajloro.

— Sur via loko mi okupus postenon de direktoro de la metiejo, — diris Ŝtub, forte kaj lerte alpremante per la manoj la pezan gladilon. — Direktoro rajtas nenion scipovi, sed vi tiomgrade nenion scias, ke por vi eĉ alglui la bruston estas problemo.

En tiu ĉi tempo en la metiejon venis Aglaja Petrovna kaj Stepanov. Vivodcev-Kutejnikov, treege ĉagrenita kaj morale afekciita de ĉio okazanta, ordonis al la novaj klientoj veni morgaŭ, sed Ŝtub returniĝis kaj, rekoninte en krepusko Ustimenkon, ĉesigis sian tajloran okupiĝon, surmetis la tunikon kaj konatigis Zosja-n kun Aglaja Petrovna kaj Rodiono Metodjeviĉ.

— Kaj al mi por minuto ŝajnis, ke mi freneziĝis, — diris Aglaja Petrovna. — Vere. Vi — kaj ĉi tie, kun gladilo?..

Ŝiaj strabetaj okuloj varmege kaj karese rigardis al Ŝtub, kaj li estis butonanta la tunikon kaj subridanta konfuzite:

— Mi iom tajloris iam, kaj jen ne eltenis. Ĉu vi venis kun mendo?

— Ja ĉio necesas, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — ĉio dekomence. Ne nur mankas en kio eliri, eĉ hejme mankas kion surmeti. Ni hieraŭ palton aĉetis en brokantejo — ja ne eblas aperi sur strato... Kaj ŝi strebas en Moskvon.

La helaj okuloj de la admiralo lumis feliĉe kaj karese, li kvazaŭ juniĝis je ne malpli ol dek jaroj, malfermis la valizon kaj komencis elĵeti sur la vendotablon ŝtofpecojn, el kiuj estis planite konstrui por Aglaja Petrovna tutan ŝian vestaron por proksima tempo. Zosja eniris en la konversacion, palpante la ŝtofon kaj mirante pri ĝia altkvaliteco, Vivodcev-Kutejnikov kun singardemo demonstris «trofean» revuon de modoj de la kvardek kvina jaro (sed Parizo!). Tamen Ŝtub ial subite kuntiris la brovojn kaj petis Rodionon Metodjeviĉ-on por minuto deiri flanken.

Dum la virinoj kun karaktera por ilia sekso arda intereso estis decidantaj, per kia nome fasono estu konstruata la kostumeto kaj ĉu ĝuste aŭ malĝuste «vidas» la estontan palton la fripono kaj fuŝulo Kutejnikov, dum tiu inspirite insistadis pri la formulo: «mi pensas, sinjorino, ekskluzive en tiu ĉi modelo», — Ŝtub kaj Stepanov deiris en la malproksiman angulon de la «mendakceptejo», eksidis sur flavan poluritan sofeton, kaj Aŭgusto Janoviĉ sen ajnaj ĉirkaŭvojoj diris, ke li konvinke petas la admiralon «neniuokaze lasi Aglaja-n Petrovna-n forveturi el Unĉansko».

Stepanov silente ekrigardis al Ŝtub. Tiu homo estis nun por li la plej bona el la homoj, kiujn li iam konis. Li ekrigardis en la okulvitrojn, trans kiuj ne videblis la okuloj.

— Ĉu vi komprenis min? — seke interesiĝis Ŝtub.

— Ne.

— Penu kompreni. Via edzino, malgraŭ ŝiaj akraj protestoj, estis liberigita nur pro malsano. Ni ne kapablas rehabiliti ŝin nun, malgraŭ tuta nia strebo al tio...

— Sed ŝi ne povas...

— Ŝi atendu! — eksplodis subite Ŝtub. — Ŝi ripozu, refortiĝu, revenigu al si la perditan sanon. Mi sufiĉe kun ŝi diskutis tiujn problemojn. Kaj certe, ni ne interkonsentis. Nun mi turnas min al via sobra prudento. Per la diletanta maniero Aglaja Petrovna nenion atingos, krom eble malfeliĉon por ne sola ŝi. Ni esperu, ke venos tempo kaj ĉio ekstaros sur la ĝustan lokon, sed tiu tempo ankoraŭ ne venis...

— La afero estas en tio... — ree komencis Stepanov, sed Ŝtub ree abrupte interrompis lin. Abrupte, malpacience, eĉ kolere:

— Mi malpermesas al ŝi veturi en Moskvon, — per voĉo, ne permesanta daŭrigon de la konversacio, diris Ŝtub. — Mi kategorie malpermesas al ŝi turniĝi al ajnaj superaj organoj. Mi esperas, vi trovos ebla enkapigi tion al via edzino...

Kaj, kapadiaŭinte el malproksime al Aglaja Petrovna, li surmetis la uniforman palton, vokis Zosja-n kaj kun nepenetrebla esprimo de la pala vizaĝo, mordinte per la dentoj nebruligitan cigaredon, la unua eliris sur la straton, sur la ventan, printempan, gajan Noĉan, kie kun bruo estis ludantaj je «ĉirkaŭado» infanoj kaj kie estis falantaj varmaj gutoj de la unua aprila pluvo.

— Kio estas al vi, Ŝtubeto? — demandis Zosja. — Kial vi koleras?

— Mi? — miregis li.

— Jen vi gladis, klarigadis tajlorajn vortojn, sed nun subite... Kaj ĝenerale, kio al vi fariĝas lastatempe? Vi estas tute ne vi...

— Mi estas mi, — kun malforta subrido respondis li, — mi mem, Zonjo. Ne dubu, mi estas mi, sed la karaktero malboniĝas, tion ankaŭ mi mem rimarkas. Ni sidu iomete sur benko, kaj poste vi aĉetos al mi boteleton da vodko, mi ebriiĝos kaj turmentos vin kun la infanoj.

Ili sidis iom silente, Zosja jam pri nenio demandis lin. Kaj kiam ili leviĝis, por iri hejmen, Ŝtub subite diris parkere, kiel ĉiam neatendite:

En tio grandas la popol',
Kion ĝi portas en la kor'.

— Ĉu tio estas el Puŝkin? — mallaŭte demandis Zosja.

— Ne, el Majkov1.

— Kaj pri kio vi pensas?

— Tiel, pri nenio, — malvigle respondis li, sed tio estis malvero. Jam ekvidinte Zosja-n sur la benko en la Noĉa skvaro kun libro, li komencis rememori vortojn el alia libro, antaŭlonge legita, kunmeti ilin en frazojn, kaj nun li estis fiksaŭskultanta la liniojn, kiuj subite kaptis lian animon: «Sed ĉu vi ne estas soleca? — rememoris Ŝtub. — Ĉu gravas, ke vi havas edzinon bonan kaj vin amantan, sed tamen, kio vin turmentas, ŝi tion ne komprenos. Kaj tiel ĉiu, kiu malproksime fraton vidas, estos soleca inter proksimuloj»2.

Aĉeti la boteleton Ŝtub forgesis.



1. A. N. Majkov (1821–1897) — rusa poeto.
2. N. S. Leskov (1831–1895), «Klerikoj» (1872).