«Jen malproksima voj', malliberej'»1

— Ŝin necesas transmeti en la izolejon, — diris la ĉefleŭtenanto al la prizona kuracisto kun moknomo Sulamita. — Ĉu vi min aŭdas, Jeĥlakov?

Ruto Petroviĉ Jeĥlakov ne estis malbonkora homo. Simple dum longaj jaroj de mallibero al li ĉio tedegis. Kaj nun li deziris nur «postvivi», «elturniĝi», «konserviĝi». Lastfoje li estis enprizonigita en la kvardek unua jaro, kiam li ŝtelis ne pli kaj ne malpli ol ses kilogramojn da streptocido. Sed la cifero «ses kilogramoj» sonis ne tiom solide, ke Jeĥlakov estu mortpafekzekutita. Kaj krome oni juĝis la kuraciston-ŝteliston plie laŭ suspekto, sendubajn krimatestojn en hasto oni ne trovis, kaj la sperta fripono ĉion decide negadis kun animŝira patoso. La tribunalo kondamnis la ŝteliston al dek jaroj, kaj Sulamita iris en malliberejon, kie li tuj leviĝis kaj pro kvalito de sendaĵoj, kiujn li ricevadis el la libero, kaj pro la konsentema karaktero, ĉar li senrifuze laboris anstataŭ la libera dungita estro, kaj pro la artikolo — nu, kio estas friponeco kaj fripono kompare kun la «malamikoj de la popolo», inter kiuj fluis la vivo kaj agado de la ĝenerale ĉiurilate agrabla Ruto.

— Mi ne havas motivojn transmeti Ustimenkon en la izolejon, — tirante, kiel kuniklo, la nazon, diris Jeĥlakov. — Ja okazas riparado, ni laboras per duona kapacito, ĉio konfuziĝis. Ustimenko bone kuŝos en la komuna...

— Ŝi bezonas kvieton, — prononcis Gnetov, — kaj ĉirkaŭe oni kriegas kaj preskaŭ interbatiĝas. Kaj via riparado tion tute ne koncernas...

«Ankoraŭ novaĵoj! — pensis Ruto Petroviĉ. — Li min instruas. Kvieton! Ho, kiel ĉio tedis!»

— Se du damoj eksciis, ke ili havas komunan amoranton, tiam kvieto ne povas havi lokon, — penis ŝerci la kuracisto. — Unue ili preskaŭ murdis unu la alian — tiuj du ŝtelistinoj. Nun tio estas nur resonoj.

Gnetov al la ŝerco eĉ ne ridetis. «Jen kia ulaĉo! — pensis Ruto. — Kaj la vizaĝaĉo estas freneza, kvazaŭ bolkuirita!»

El la senelirejo de la koridoro aŭdiĝis kantado, la ĉefleŭtenanto aŭskultis:

Sur sablo fluas riveret',
Lavas oron,
Juna friponet', juna friponet'
Petas prokuroron:
Vi, estreto, fera ŝlosileto,
Al liber' min lasu...

— Prizona muzo, — diris Ruto. — Ekzistas eĉ talentoj — niaj amatoraj aŭtoroj, — certe, ne krimula folkloro, sed simile...

Sed pri amatoraj aŭtoroj Gnetov ne aŭskultis.

— Mi venos post horo, — aŭdis Ruto. — Ĝis tiu tempo vi transmetos Ustimenkon.

Li ĵetis rigardon al la horloĝo.

— Tio ne eblas, — malgaje prononcis doktoro Jeĥlakov. — Tute ne eblas. Mi komprenas, ke vi havas ofican devon, sed pridemandon ja eblas prokrasti?

— Mi opinias, ke tio vin ne koncernas, — diris Gnetov kaj leviĝis, — maldika, larĝŝultra, en botoj, kiajn ĉi tie portis neniu serĝento. Kaj samtempe strikta, severa, fortvola, vera ĈK-ano — tiel pri li pensis Ruto.

Kaj en la koridora senelirejo oni plu kantis:

...Vi respondu, fraĉjoj,
Kiu l' estron murdis.
Sur sablo fluas riveret',
Oron lavas,
Juna friponet', juna friponet'
Mortkondamnon havas...

«Ĝenerale, la ĉefleŭtenanto pravas», — pensis Ruto kaj ĉagreniĝis. La afero konsistis en tio, ke en la malsanulejo nun estis ripozanta unu merita «aŭtoritatulo» — ŝtelista «paĉjo», kiun Ruto ne senbaze timis. Al la «paĉjo» jam antaŭhieraŭ estis promesita la izolejo, kaj eĉ la malsanhistorion Jeĥlakov falsis respektive. La «paĉjo» esprimis al Ruto sian favoron, kaj nun necesis ĉion aboli, kio promesis nenion bonan al la doktoro. Ankaŭ kun la nova ĉefleŭtenanto ne indis malbonigi rilatojn, kaj la kompatinda Ruto trafis en magian rondon. «Jen, kiel mi devas turniĝi ĉi tie, — pensis li, ŝmirante dikan tavolon da butero, destinita por malsanuloj, sur panpecon, kaj altrinkante per teo, dolĉa ĝis abomeno. — Jen, kiel mi devas vivi!»

Al li estis malfacile koncentriĝi — malhelpis du damnitaj babilulinoj, kiuj ĉiam sidaĉis apud lia pordo: malrapide freneziĝanta maljunulino, kuzino de cara ministro pri kortego Stürmer, kaj fama fiaventuristino kaj friponino sinjorino Rossolimo-Apraksina, kiu sukcesis en la kvardeka jaro vendi al iu usonano «sian propran» Marmoran palacon en Leningrado. La aĉetkontrakto estis kompilita laŭ ĉiuj reguloj kun klaŭzo pri ricevo de proprieto «tuj post likvido de la Soveta potenco». Nun Rossolimo estis rakontanta al Stürmer pri sia lasta amanto — grafo Govoruĥa-Otrok, kaj fraŭlino Stürmer hihiadis kaj ne kredis:

— Oj, kia vi estas halanĝulino, Manjo, oj, kia vi estas petolema!

Maĉante la buterpanon, Jeĥlakov elŝoviĝis kaj kriis:

— Kia klubo ĉi tie? Huŝ for!

La maljunulinoj ekstaris, sed Ruto maldecidis kaj, tirante la nazon, ordonis al ili:

— Ustimenkon el la dua transportu en la izolejon.

— Jes, estro! — matrose respondis Stürmer.

Kaj la ĉiam impertinenta Rossolimo interesiĝis:

— Ĉu ŝi ne scipovas iri?

— Plenumu la ordonon! — forte palpebrumante, koleriĝis la doktoro. — Ĉesigu parolojn!

Eĉ la maljunulinoj lin ne obeadis. Li kun bruo frapfermis post si la pordon. Nun necesas ne trafi al la «paĉjo» — alie li pereos!

— Ekstaru, Ustimenko, — alkroĉiĝinte al la piedparto de la lito de Aglaja Petrovna per la mano, simila al koka piedo, diris Stürmer. — Ekstaru, ĉu vi aŭdas? — Kaj ŝi skuis la liton.

La ŝtelistinoj kun trostreĉo, hurlante, kantis:

Mi scias — vi min ne atendas,
Ne legas vi miajn leterojn.
Renkonti min vi ne alvenos,
Rekoni min — vana espero.

— Knabinoj, ĉesu, — kriis Stürmer, — mi havas ordonon de la estreto-ŝlosileto, comprenez-vous?

La ŝtelistinoj ĉesis kanti.

— Mi ne komprenas, kial mi subite devas ekstari, — diri Aglaja Petrovna. — Kiu vi estas?

— Kion vi de ŝi bezonas, megero? — demandis la pli juna ŝtelistino, kun turkisaj okuloj kaj kaprica, kuspita nazo. — Vi kial al ŝi trudiĝas?

La alia, kun grandega batbluaĵo sub la okulo, rigardis silente, atendis, kiam eblos «eksplodi». Aglaja Petrovna nur hodiaŭ matene rekonsciiĝis kaj havis tian kompatindan aspekton, ke la ŝtelistinoj eĉ kantis al ŝi, por malenuigi. Ŝi havis mirindan kvaliton — plaĉi al homoj. Ŝi ridetas — kaj plaĉas. Ekridas — des pli. Ŝi ekdisputas — kaj fiksaŭskultas eĉ tiuj, kun kiuj ŝi malkonsentas. Kiam ŝi konsentas — tio estas neatendita donaco. Kaj se diras bonan vorton — kvazaŭ varmigas. Kaj la ŝtelistinojn ŝi sukcesis konsoli. Ŝi diris al ili, ke ilia Skarabo estas ne granda perdo, rompi veran amikecon pro tia bruto estas ridinde kaj nur lin ĝojigas, prefere ili ambaŭ Skarabon ekmalestimu, kiel ekzemplo por tiaj, kiel li, ke ili ne moku tiajn knabinojn, kiel Zoja kaj Zina.

— Li, por ne embarasiĝi, nin ambaŭ nomadis karulinoj, — tra larmoj diris Zina. — Kaj Zoja-n kaj min.

— De ŝi li prenas tridek rublojn kaj de mi — tridek rublojn, — ŝmacante per la nazo, subtenis Zoja. — Li, certe, estas ne malsekisto, kaj ne seruristo, kaj ne helisto, sed, eble, eĉ pli malbona, ol ni kun nia rompita vivo...

Aglaja Petrovna jam delonge sciis, ke malsekisto estas murdisto, seruristo — loĝeja ŝtelisto, helisto — taga ŝtelisto, nemalmulte ŝi aŭdis en siaj malliberejaj kaj prizonaj kameroj ĉion plej diversan kaj scipovis aŭskulti sen abomeno. Ankaŭ nun ŝi ĉion elaŭskultis kaj ne ŝultrolevis silente, sed konsilis, kvankam estis malfacile konsili en tiuj malklaraj, teruraj vivoj. Kaj la ŝtelistinoj, interrigardinte inter si, decidis tiun «strangan damon» gardi kontraŭ ofendoj.

— Batita, — diris Zoja, kiam Aglaja Petrovna ankoraŭ ne rekonsciiĝis. — Al la cerbo batita. Mi scias...

Zina ne respondis. Ili tiam ankoraŭ ne parolis unu kun la alia.

Kaj nun tiuj «mumioj» subite estis forprenantaj de ili Aglaja-n Petrovna-n.

— Dirite — ne tuŝu! — ŝrikis Zina, komencante «ekscitiĝi kaj eksplodi». — Al kiu ŝi malhelpas?

— Knabinoj, ne faru nebulon, — petis Rossolimo-Apraksina. — Ĉio estas bela kaj eleganta, kiel sonĝo. La sinjorinon oni sendas en la izolejon, kion ni ĉiuj revas kaj aspiras. Civitanino Ustimenko, ĉu vi iros per viaj piedoj aŭ ni trenos vin, kvazaŭ vi vere estas ruino?

En la ŝtelista ĵargono ruino estas invalido.

— Mi ĝisiros! — diris Aglaja Petrovna.

— Ŝi tute povas kadavriĝi, — severe diris Zoja.

— Ne kadavriĝos! — ekstarante, promesis Aglaja Petrovna.

Zina suspiris kun envio:

— Kia figuro! Mirinde, en tiaj jaroj kaj tia konserviĝo...

Ambaŭ ŝtelistinoj akompanis Aglaja-n Petrovna-n ĝis la eta izolejo kaj, spite al ĉiuj reguloj, sidis kun ŝi, ĝis venis la severa Gnetov. Ĉi tie estis aŭdeble, kiel Stürmer haltigis lin apud la pordo kaj sciigis al li tion, kion ŝi rakontadis al ĉiuj novaj enketistoj:

— Civitano estro, kiel vi povas al vi klarigi, ke civitano Menĵinskij mem, kiam oni min unuafoje arestis, konversaciis kun mi kaj ordonis min liberigi, deklarinte, ke mi estas senmalutila kaj stulta insekto. Mi estis liberigita laŭ ordono de Menĵinskij, kaj kiam li mortis, oni min enprizonigis malgraŭ lia volo. Kiel tio klarigeblas?

— Tralasu min, — ordonis Gnetov kaj eniris en la izolejon.

Aglaja Petrovna ĝemis kaj abrupte levis la kapon de sur la pajla kuseno. Zoja kaj Zina ĵetiĝis for. Kaj Aglaja Petrovna fiksrigardis, ne kredante al si, poste ne tuj komprenis: «Ne Vlaĉjo. Sed similas, similas, terure similas. Aŭ ne similas eĉ, sed io alia en li estas, io multe pli grava, ol sameco en vizaĝaj trajtoj. Ĉu la okuloj? Ĉu firmeco kaj netoleremo? Ĉu rekteco de rigardo?»

— Kion vi? — interesiĝis Gnetov, kiu ne malatentis ĉion tion, kio okazis al Aglaja Petrovna.

— Nenion.

— Sed vi...

— Al mi estas nenio, — amare respondis ŝi, pensante pri Vlaĉjo kaj turmentiĝante pro tio, ke ŝi neniam plu vidos lin.

— Kiel vi fartas?

— Kaj kial tio vin interesas?

Se la letero ne ĝisiris, pri kio ŝi parolu? Por kio? Nun tiu ĉi komencos torturon, elŝirados la nomon. Sed li ne ekscios. Ili neniam kaj nenion ekscios. Ŝi ankoraŭ longe povas elteni. Kaj poste ili ŝin murdu. Kaj ŝi diris:

— Mi nenion kaj neniam diros al vi. Vi ĉiuj por mi estas profunde abomenaj. Mi scias ĉiujn viajn alirojn, elturniĝojn, cigaredetojn, korecon, mi scias, kiel vi mensogas, per kiaj rimedoj igas homojn kalumnii eĉ sin mem. Mi spertis ĉion, trairis ĉion. Min ne eblas timigi. Se vi deziras — enskribu: ni, enprizonigitaj de vi komunistoj, eĉ tie ĉi, trans la kradoj, kredas, ke nia Soveta potenco al ĉiuj ĉi malicaĵoj ne havas rilaton. Ĉi tie kuniĝis sabotistoj, malamikoj de la popolo, komplotuloj, kiuj, kaŝe de la partio, kaŝe de la popolo, kaŝe de la Centra Komitato, kaŝe de kamarado Stalino, turmentas homojn, kripligas ilian vivon, murdas ilin...

Tiel ŝi estis tiam komprenanta ĉion, kio estis okazanta ĉirkaŭe. Ŝi parolis malrapide, parolis egale, mallaŭte kaj konvinkite, parolis per la vortoj, kiuj delonge helpadis al ŝi en tiuj senfinaj horoj kaj tagoj, kiam ŝia morala forto estis preta rompiĝi. Per tiuj nocioj ŝi estis kvazaŭ reviviĝanta, kvazaŭ firmiganta sian estadon, per tiuj vortoj, antaŭlonge kunmetitaj en frazojn, per tiuj frazoj, antaŭlonge parkeritaj, sed tamen ĉiam restantaj ĉefaj, ŝi savadis sin el la peza, amara, ĉiam bruliganta sento de ofendiĝo, al kiu ne eblis cedi, ĉar tial ŝi perfidus la tutan sencon de sia vivo. Kaj, nenion kaj neniun perfidante, ŝi luktis ĉi tie por sia partio, por ties honoro kaj pureco, luktis kontraŭ malamikoj de la partio, kontraŭ persekutantoj de komunistoj, kontraŭ murdistoj kaj fiuloj, kiuj provizore — ŝi estis certa pri provizoreco de ĉio ĉi — atingis la potencon en la punaj organoj de tiu diktaturo, kies esencon kaj sencon ŝi komprenadis ĉiam precize kaj ĝuste per tuta sia naturo. Ŝi, sed ne tiuj ĉi! Komprenadis la malliberulino, sed ne tiuj, kiuj ŝin enprizonigis. Tiuj — nenion plu komprenadis. Ili nur plenumadis ies teruran kaj fian ordonon...

Gnetov aŭskultis silente, mallevinte la okulojn. Ŝi ankaŭ tiajn vidis. Ĉiajn ŝi vidis kaj nur miradis, kiel bone ili nun elektis por si siajn kadrojn, se en tiujn kadrojn ne penetris eĉ unu komunisto en ŝia kompreno de tiu ĉi vorto. Ĉiuokaze, eĉ unu veran ŝi ne renkontis.

— Ĉu sufiĉas al vi? — elturmentiĝinte pro sia parolo, demandis ŝi.

Doloris la gingivoj, la palato, doloris ĉio, kaj plej multe la kapo.

— Diru! — prononcis la ĉefleŭtenanto.

Lia voĉo estis malviva, sen esprimo. Aŭ denove estis bruo en ŝiaj oreloj, kiel dum ĉiuj tagoj post la batado?

— Kion mi diru?

— Ĉion. Mi devas kompreni.

Ŝi ĵetis rigardon al li. Li sidis sur blanka tabureto, apoginte la manojn sur la genuoj. Liaj genuoj estis akraj, la botoj estis gumtolaj, kiel dum la milito, kun larĝaj malaltaj krurumoj. Kaj la kubutoj estis akraj. Maldika, neprizorgita, morna homo. Tiajn ŝi same renkontadis, ne dorlotitajn de la vivo. Kaj ŝajne, ankoraŭ kriplulo? Ŝi fiksrigardis: brunaj makuloj kaj distordita, kripligita orelo. Kaj la manon li iel strange tenas. Ĉu ĉe ili servas invalidoj? «Li povus ricevadi pension, — pensis ŝi, — por kio li ĉion ĉi bezonas?»

— Eble, vi laciĝis hodiaŭ? — interesiĝis li, nenion plu aŭdinte.

— Ne, — diris Aglaja Petrovna.

— Eble, vi deziras ion ricevi? Ian manĝaĵon? — interesiĝis li obtuze. — Ĉi tie eblas.

— Ne.

— Eble, ankoraŭ matracon? Ĉu ĉi tie ne estas malmole?

— Ne.

Ŝi vidis, kiel li ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn. Ĉu li deziras trinki? Do kial li ne trinkas?

— Se vi malbone fartas, mi povas foriri.

— Vi ne gaste venis.

Jam antaŭlonge, kiam ŝi ankoraŭ al tiu — al la unua, kredante pri ĉi-tiea justeco, al tiu, kun maldikaj lipoj, kun moka rigardo de la ĉion ekkonintaj okuloj, ankoraŭ tie, post la filtrejo por deportitoj, al tiu, kun familinomo Spektorov, penis klarigi, enkapigi, — li respondis al ŝi per vortoj, kiel ŝajnis al ŝi, ŝercaj: «Pruvu vian senkulpecon».

— Permesu, — eĉ konfuziĝis tiam ŝi, — kial do mi devas tion fari? Ja ekzistas neniaj pruvoj de kulpeco!

— He-e, karulino! — subridis Spektorov.

Kaj bonanime proponis al ŝi ekfumi.

Ŝi ne prenis, kvankam antaŭe prenadis. Kaj ekde tiu momento ŝi faris por si regulon preni nenion de «ili», ne paroli sincere, ne plendi al «ili», ne iri al amika, simpla konversacio. Ĉu pruvi sian senkulpecon, kiam nenio pruvas kulpon? Tion ja elpensis la inkvizitoroj!

— Nu, kaj kio do? — subridis Spektorov. — Ĉio taŭga en historio al ni konvenas. Taŭgas. Ĉu vi komprenas? Kamarado Viŝinskij modifis la forgesitan por nia utilo. Sed ĉu vi estas juristo?

— Komunisto! — trankvile respondis ŝi.

— Ĉu vere?

Tiam ŝi ekploris. Lastfoje. Kaj poste ŝi komencis hardiĝi. Tio okazadis kun multaj, ne nur kun ŝi sola. La ĉefa estis ne cedi morale, konservi kredon, ne fali, ne malfortiĝi, — propra biskoto, propra transdonaĵo, propra sapo — kiom da homoj pereis sur tio! Ŝi ne cedadis. Kaj tiaj, kiel ŝi, estis multaj, multegaj.

Ne cedinte kaj hardiĝinte, ŝi ekmalamis «ilin» ĉiujn.

Kaj nun, kiam antaŭ ŝi sidis bruligita de la milito kaj vundita en la milito pura kaj honesta homo, kun jam malfermita al ŝi renkonte arda koro, ne ellerninta malkredi, preta kompreni kaj ne avari fortojn por ŝia afero, — ŝi ne kredis al li, ne permesis al li penetri detalojn de siaj cirkonstancoj, ne allasis lin al la historio de siaj suferoj kaj de sia malmolkoreco, malmildigante Gnetov-on kaj incitante lin, ĉar li ne estis komprenanta la kaŭzojn de ŝia malamo al li, kiun ŝi eĉ vidis unuafoje.

— Bone, — diris li post neelteneble longa silento. — Resaniĝu. Vi estas ankoraŭ malforta, mi komprenas. Sed mi konvinke petas vin, kiam ni renkontiĝos — estu kun mi sincera.

Leviĝinte, li ankoraŭ iomete staris kaj prononcis, preter sia volo, frazon, kiu tre mirigis Aglaja-n Petrovna-n.

— Komprenu, — diris li, — ja ekzistas ankaŭ eraroj. Historio instruas nin, ke nia forto estas ankoraŭ en scipovo korekti eraron. Eble, ankaŭ kun vi okazis eraro, sed sen via helpo mi ne komprenos...

— Ĉu vi legis mian dosieron?

— Ĝi ne estas ĉi tie.

— Sur ĝi estas skribite «K. e.» — «Konservi eterne». Vi povas ĝin postuli. Prefere legu la dosieron kaj lasu min kvieta.

Li nenion respondis, foriris. Ŝi fermis la okulojn kaj penis ekdormi.

Ĝis la oka de vespero Gnetov sensence foliumadis la pasporton-formularon de Aglaja Petrovna. El tiuj folioj li nenion komprenis kaj, por ke ne estu tiel terure malfacile en la animo, iris en kinejon. Sed tio, kio estis okazanta sur la ekrano, lin neniom koncernis. Lin tute ne interesis la kinofilmo, farita en urbo, en kiu oni eĉ ne sciis, kio estas nigrumo. Li nur oscedadis pro nerealaj eksplodoj, pro piroteĥnika fumo de batalo, pro tuta tiu galimatio, kiu al homoj, ne flarintaj militon, ŝajnas vera milito. Li oscedadis kaj hontis.

En la nova loĝejo, en kiun lin hodiaŭ loĝigis la muzika Penkin, Gnetov per tranĉilo, kiel dum la milito, manĝis rigidiĝintan konservaĵon, altrinkis ĝin per malvarma akvo, tiom malvarma, ke pro ĝi doloris la dentoj, kaj eksidis skribi al Ŝtub.

Li skribadis longe, kaj kiam li relegis, tiam al li ŝajnis, ke ĉio skribita same similas al tio, kion li pensas kaj sentas, kiel la kinofilmo, kiun li vidis, similas al la travivita de li milito.

Estis jam tre malfrue — ĉirkaŭ la dua horo post la noktomezo.

Gnetov iom iris tra la ĉambro, ankoraŭ trinkis plivarmiĝintan akvon, ŝiris la leteron kaj komencis skribi alian. Sed ĉu povis al li troviĝi vortoj, per kiuj, almenaŭ en malforta grado, almenaŭ en la plej mizera grado eblus esprimi tion, kion li sentis!

Ne, tiaj vortoj ne ekzistis! Ili ankoraŭ ne naskiĝis al la mondo! Ĉe li, certe. Ja ne povis li, ĈK-ano, uzi la nociojn, kiujn li aŭdis de Ustimenko A. P.?.. Aŭ povis?

Li nenion sciis, nenion konsciis, nenion povis kompreni...

Tamen, ŝajne, firme li sciis nur unu aferon, pli ĝuste, eksciis antaŭ la mateniĝo: Gnetov komprenis, ke Ustimenko A. P. ne povas esti kulpa pri io ajn.

— Ne povas! — diris li obtuze. — Ne povas, ne! Ne eblas!

Leteron al Ŝtub li ne sendis.



1. Vortoj el fama rusa prizona kanto «Taganka».