La unua post Dio

Sed tamen la neeblaĵo efektiviĝis — la unuan de marto ili malfermiĝis. Bor. Gubin en tiu tago, feliĉe, nenion skribis en la ĵurnalo, nur gratulis, ĉieesta spertulo, el sia nuna rezidejo — Granda Gridnevo — per longa kaj patosa telegramo kun vortoj, ke li brakumas, feliĉas kaj ĉiam kredis. Ustimenko legis la telegramon, razante sin: nun li ankaŭ la razilon ĉi tien alportis, en la ĉefkuracistan kabineton, kaj ankaŭ kompleto de subvesto kuŝis en la ŝranko, kaj la parada tuniko.

Estis la sepa horo de mateno, la ŝaltita hieraŭ komutilo silentis — kaj la «akceptejo» n-ro 1, kaj la «vindejo» n-ro 2, kaj la «radiografio», kaj la «kuirejo», kaj la «laboratorio», kaj la «ginekologio», kaj la «terapio», kaj la «garaĝo» (dume sen eĉ unu aŭto) — ĉio silentis.

Viŝinte la klingon de la forakrigita razilaĉo per la gubina telegramo, Vladimiro Atanazijeviĉ elprovis per si la duŝejon — akvo varma, varmega, malvarma, malvarmega, — poste fine vestis sin, streĉis la zonon de la amelita kitelo, eksidis al la tablo antaŭ la komutilo. Estis tute senbrue, varme, mute ĝis tintado en la oreloj. La «ĉefon» oni ne maltrankviligis, neniu vidis, kiel li ellitiĝis, kiel razis sin, kiel estis en la duŝejo. Kaj la ĉefo neniun maltrankviligis — li estis pensanta koncentrite kaj eĉ morne, apoginte la mentonon sur la manplatoj, malalte mallevinte la kapon kun granda frunto kaj grizharaj tempioj. Kaj li pensis ne pri io alta kaj bela, sed nur pri karbo — kiel li postulos ĝin hodiaŭ de Zolotuĥin.

Al la pordo oni facile frapis, maljuna brankardistino Matejevna sur pleto alportis «provaĵon», kiel ŝi esprimis, sed fakte malpermesitan de Eŭgeno Rodionoviĉ matenmanĝon.

— Jen, manĝu iomete, — diris Matejevna, kiel ĉiam severe kaj edife, kvazaŭ ankaŭ ŝia ĉefkuracisto estis grava malsanulo, — manĝu, Vladimiro Atanazijeviĉ, la sano — ĝi, amiko...

— Sed mi, interalie, estas sana, — diris Ustimenko, kontemplante la belegan maljunecon de Matejevna, ŝiajn profundajn kaj krutajn faltojn, viglan brilon de la okuloj, malrapidecon kaj mildecon de movoj. — Ĉu Mitjaŝin estas ĉi tie?

— Sed li ja ne foriris, mi opinias, — diris Matejevna, — li hejtadis en la kaldronejo, nokte li kiomfoje min vekis — rigardu, Matejevna, al la termometro. Jam en la vespero li dek ok gradojn ĝishejtis kaj tiel egale tenas, dum trans la muro ja estas frosto ĉirkaŭ minus tridek...

Per la malpezaj manoj ŝi metis antaŭ la ĉefo teon, kaĉon, kazeon, kazetorteton, buteron en formo de nana kubeto.

— Neleĝa tio estas, — glutante el la trinkpoteto, diris Ustimenko. — Ni estas juĝindaj.

— Provaĵo por ĉefkuracisto ĉiam estas leĝa, — severe respondis la maljunulino, — kaj la teon-sukeron mi al vi de mi mem donis, de mia mizera porcio. La kaĉon gustumu, tiu grio nomiĝas smolenska, bonege kuirita. Nikolao Eŭgenjeviĉ hieraŭ instruis, kiel kuiri laŭ popa maniero, kiel ili dum fastoj uzadis.

Ustimenko petis:

— Vi prefere eksidu, Matejevna.

La maljunulino eksidis, malgajiĝinte, konfesis, ke ankaŭ ŝi hodiaŭ malbone dormis. Poste ŝi plendis:

— Vi estu kompleza, Vladimiro Atanazijeviĉ, influu al Saĉjo Zolotuĥin. Mi hieraŭ metis lin en la bankuvon — por baniĝi, do li, stultuleto, de mi per hoko fermiĝis. Mi al li bruas-frapas, malforta li estas ankoraŭ, — malfermu, nepeto. Sed li ĝeniĝas. Mi al li — ĉu mi viajn postaĵojn ne vidis? Mi ankoraŭ ekde la japana milito pri viraj akcesoraĵoj ĉesis miri. Sed li ne konsentas. Balbutas, ke li mem sukcesos. Vi ja diru al li — por Matejevna nek viroj, nek virinoj ekzistas, ŝi jam delonge tiujn diagnozojn ne distingas...

— Mi diros, — pensante pri la karbo kaj forskrapante la kaĉon de sur la telero, respondis Ustimenko, — diros nepre.

— Ĉu vi vespere festenon aranĝos? — aŭdis li subite.

— Kian tian festenon?

— Antaŭe por tia okazo oni diservis, — klarigis Matejevna, — gubernatoro alveturadis, aŭ lia viculo, aŭ brigada generalo dum la imperiisma milito. Kaj nun — festeno. Oni monon kolektas, kie estraro estas ne ruza, kaj kie pli ruza — tie la librotenisto, ekzemple, anstataŭ farbo, aŭ riparo de radiografia aparato...

— Vi min, Matejevna, al krimo ne instigu, — subridis Ustimenko. — Se mi tion serioze komprenos...

— Eŭgenjo Mitjaŝina hieraŭ kolektis, — rakontis Matejevna. — Kaj por vino, kaj por acida brasiko, kaj terpomo estos kun lardo...

Ŝi prenis per la grandaj, ankoraŭ fortaj manoj la manĝilaron, kunmetis ĝin sur la pleton kaj eknaĝis al la pordo. Kaj en la pordo ŝi kunpuŝiĝis kun malgranda hometo, kiu diris al ŝi «pardonu, sinjorino», elegante cedis la vojon kaj eniris, fiksrigardante al Ustimenko per vigla rigardo de konataj, antracite senbrilaj pupiloj. Vladimiro Atanazijeviĉ leviĝis, paŝis renkonte...

— Mia savinto! — kun laringa kartvela aspiracio diris ŝipestro Amiraĝibi. — La granda kuracisto de ĉiuj tempoj kaj popoloj! Ne rigardu al mi per tia kompata rigardo, nun min ĉiuj kompatas kaj demandas, kio al mi okazis...

Li firme premis la manon de Ustimenko per siaj fortaj malvarmaj fingroj, mallarĝigis la okulojn kaj raŭke demandis:

— Mi similas al maljuna ftiza simio, ĉu? Tiel esprimis pri mi mia amata edzino, ĝuste tiel. Sed mi ne estas simio, mi estas ŝipestro, «la unua post Dio», kiel skribas angloj ankaŭ nun pri niaj fratoj. Ĉu eblas pensi? Ke «la unua post Dio»?

Verŝajne, Amiraĝibi laciĝis, ĉar li iel tuj, subite eksilentis kaj longe penis restarigi la spiradon, sidante apud la skribotablo kaj honteme ŝajnigante sin vigla, — li ĝeniĝis pro sia aspekto, pro la okuloj kun ties petanta esprimo, pro la griza, falta vizaĝo, sur kiu la barbo kreskis tufe, li hontis pri si mem, kiel hontas nur fortaj homoj okaze de jen tia, subita malfeliĉo.

— Ĉu mi tro frue venis? — interesiĝis li kun subrido.

— Tute ne!

— Mi nenie noktis, — kolere diris Elisbaro Ŝabanoviĉ. — Oni min ne prenis eĉ en la komandejon — vi memoras, kiel al ni tie estis varme, ĉu, mia savinto? Kaj tiun matroson Petrenkon, kiu suspektis, ke ni estas sabotistoj? Kaj kiel ni trafis rekte en paradizon al Rodiono Metodjeviĉ? Cetere, kiel li fartas? Ĉu tre malbone?

Ustimenko respondis, ke ne tre bone, li kuŝas en Moskvo en hospitalo, tien forveturis lia filino Barbara.

— Jes, jes, certe, — tusante, kapjesis Amiraĝibi, — ŝia fotaĵo pendis ĉe la veselkapitano en la kajuto. Tiaj rondaj okuloj, certe, certe...

Ili eksilentis.

— Oni ne enlasis min en lian domon, al admiralo Stepanov, — subite streĉiĝinte kaj eĉ por momento sufokiĝinte pro furiozo, diris la malgranda kaj maldika Amiraĝibi. — Lia filo parolis kun mi sur la sojlo. Tia dika, tia simpatia, tia sata porkido. Li ne vokis min en la domon. Kaj mi ĵus venis el la stacio. Li rekomendis al mi gastejon.

— Sed ĉu vi diris — kiu vi estas?

— Por kio? Sed en la gastejo mankis lokoj, kaj mi sidis en fotelo. Bona fotelo el laktolo. Mi sidis dum la tuta nokto. Ĉu vi plu rigardas al mi? Ne gravas, ili diras, ke mi ankoraŭ estos homo, ke tio estas provizora, ke la fortoj revenos al la maljuna Amiraĝibi. Mi demandas ilin: kiel mi revenigu miajn fortojn, — subite kriis la ŝipestro, — kiel, kiel, kiel? Ili tion ne scias. Ili tion ne lernis. Ili ne esploris tiun temon. Ili diras al mi kaj al miaj kolegoj, tiuj viaj kolegoj, — manĝu viandon, multe da viando, sed ni, surradiitoj, pro ĝi vomas. Ni vomas pro ĉio, ni ne povas vidi manĝaĵon, ni ŝanceliĝas sur niaj piedoj, ni aŭdas sonoron kaj hurlon en la oreloj, ke eĉ ekdormi ni ne povas, sed ili diras — kun tempo ĉio pasos. Ili diras — pro tio oni ne mortas. Ili diras — vi kapricas!

— Ĉu alporti al vi teon? — demandis Ustimenko.

— Mi trinkis akvon. Mi trinkas nur akvon. Mi havas sekecon en la buŝo tage kaj nokte. Sed ili diras — tio same pasos, paciĝu. Dum duonjaro mi paciĝas...

— Ĉu vi navigas?

— Mi? — miris Amiraĝibi. — Kiu min bezonas post dudek mil rentgenoj? Nur tiuj, kiuj ŝatas esprimi sian kompaton. Kaj nun mi rakontos al vi anekdoton. Ĉu vi deziras, mia savinto? Kanceron mi ne havis.

— Kion vi volas diri?

— Estis supozo kaj aŭtoritato. Ŝiaj asistantoj — de mia profesorino — nun diris tute precize. La maljunulino prenis biopsion malfrue, jam post sep seancoj de surradiado. Certe, la biopsio nenion donis. Sed vi povas al vi imagi, kian mi havis gorĝon post la milito. Ĉu la dancon de malgrandaj cignoj vi memoras? Kaj ankaŭ niaj konvojoj iradis ne en Pacifiko. La maljunulino diris, ke en mia gorĝo la diablo mem nenion komprenos. Al angino de Vincent ŝi ne kredis, malgraŭ tio, ke mi venis tiam el Afriko, kie furiozis tiu angino kun bela nomo. Ĉu vi aŭskultas min, profesoro Ustimenko?

— Tamen mi ne estas profesoro.

— Kia ĝojo! Sed anstataŭe vi estas kuracisto, ĉu?

Li verŝis al si akvon el karafo en facetitan glason, eltrinkis unu gluton kaj diris apenaŭ aŭdeble:

— Kaj tiu ĉi malgaja simio iam kantadis — «Propetu la edzon pro olda husaro, li min ne enlasas loĝiĝi ĉe vi...» La unua post Dio!

— Ĉu vi enuas sen la maro? — demandis Ustimenko, por iel forkonduki Amiraĝibi-n disde lia incitita stato. — Aŭ ne deziras?

— «Pri pano sonĝas hund', pri fiŝo la fiŝist'», — malmilde respondis Amiraĝibi. — Ŝajne, Homero eldiris. Tamen, mi fajfas! Ĉu vi min kuŝigos por iomete en vian malsanulejon? Antaŭe oni kantadis kanton, tie estis vortoj — «vivi enue». Nun mi tion komprenis. Kuŝigu min, mi laciĝis.

Ustimenko telefonis al la akceptejo. Tio estis lia unua telefonvoko.

— Heroo de la Sovetunio ŝipestro Amiraĝibi, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kuŝigu lin en la kvaran, al Zolotuĥin. Por ili duope estos pli gaje, kaj poste ni vidos. Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi. Jes, Neĉitajlo kaj Bogoslovskij...

Li surmetis la parolilon. Amiraĝibi silente rigardis al li.

— Mi laciĝis, — ripetis li per incitita voĉo. — Mi elturmentiĝis. Ŝipestro Pavlov estis disŝirita de obuso sur la ponto, ŝipestro Zinĉenkov dronis kune kun la vaporŝipo, ŝipestro Riĵik mortis pro korinfarkto, kiam legis informon pri morto de la filo. Mi deziras morti stare, doktoro, mi ne povas malrapide kliniĝi. Min tio ne kontentigas...

Lia buŝo tiriĝis pro kurba rideto, li svingis la manon kaj foriris, vivamanto kaj kuraĝulo, kiun tordis ne malsano, tordis kuraco.

Vladimiro Atanazijeviĉ telefonis hejmen. Vera Nikolajevna, kiel ĉiam, rakontis al li, ke al ŝi doloras la kapo kaj la nokton ŝi pasigis «terure». Kun Natanjo same ĉio estis «terura», ŝi ne obeis, kapricis kaj ploris. Kaj kun Nina Leopoldovna, certe, estas plej malbone.

Li aŭskultis silente, li ĉiam hontis pro bagateloj, kiujn oni tiel detale ŝajnigas veraj malfeliĉoj.

— Aĥ jes, hieraŭ pri vi demandis iu eleganta maljuna kartvelo, — rememoris Vera. — Li tre penis eniri al ni, sed mi interparolis kun li en la antaŭĉambro. Al mi aperis impreso, ke li ne havis kie tranokti.

— Li vere ne havis kie tranokti.

— Kaj mi denove kulpas?

— Neniom, — firme premante en la mano la telefonan parolilon, respondis li. — Per kio do vi kulpas? Ja nia hejmo ne estas tranoktejo!

Tiun frazon Vera Nikolajevna ofte diradis.

Kaj ankaŭ nun ŝi konsentis:

— Vi kreskas, Vlaĉjeto, — aŭdis li ŝian gajiĝintan voĉon. — Kaj kiam ni tagmanĝos?

— Mi ne scias, — diris li, — hodiaŭ ni malfermas la malsanulejon.

Vera Nikolajevna paŭzis. Ankaŭ tion ŝi sukcesis forgesi. Sed, ho dio, kiel ŝi ofendiĝadis, se li ne memoris (kaj li neniam memoris!) ŝian naskiĝtagon, aŭ de Natanjo, aŭ de Nina Leopoldovna! Li eĉ sian propran ne memoris!

— Mi gratulas, — diris Vera Nikolajevna. — Mi gratulas. Vi ja, verŝajne, opinias tiun tagon serioze via persona festo?

— Iugrade, — respondis Ustimenko. — Pli aŭ malpli.

Kiam la interparolo finiĝis, li rimarkis Luba-n — mirinde belan en bonege kudrita kitelo. Ŝi staris ĉe la pordo kaj ridetis. Kaj ŝiaj dentoj brilis, kaj la okuloj brilis, kaj la kitelo arĝentis.

— Nu, ĉu mi belas? — diris ŝi per facila voĉo.

— Diable! — subridis li.

— Jen ankaŭ Sainjan ĵus diris tion. Aŭ «pli aŭ malpli». Aŭ «iugrade».

Ŝi aliris pli proksime kaj eltiris el la poŝo skatolon da cigaredoj. Facila odoro de frosto plu teniĝis en faldoj de ŝia kitelo, ŝi ĉiam kuradis el unu domo en alian sen palto. Kaj neĝeroj estis degelantaj en ŝiaj belegaj haroj.

— Nu, kio pri la «vulpa vosto»? — demandis ŝi, ekfumante malmultekostan cigaredeton. — Ĉu ni ĝin dehakos?

— Lubanjo, indulgu, — per kaĵola voĉo diris li. — Ja tio signifas plilongigi la tubon duoble. Tio estas freneza mono.

— Ĉu mi avertis?

— Avertis.

— Ĉu mi minacis?

— Minacis, — malgaje konfirmis li.

— Kaj ĉu al vi ne ŝajnas, kara parenco, ke tio estas malgaja paradokso: la kaldronejo de la malsanulejo, mi substrekas — malsanulejo! — venenas per sia fumo ĉion ĉirkaŭe. Kaj ne nur la malsanulejan kvartalon, sed ankaŭ la loĝkvartalon, kaj la distriktan infanvartejon, kaj infanĝardenojn, kaj...

— Ĝis printempo, Lubanjo, — petis li, kaj liaj okuloj rigardis vee. — Ja ne povas ni...

— Ja ne povas ni, — mokimitis ŝi kaj eksidis. — Ĉiuj tiel kantas. Kaj venenas la urbon. Atendu, mi ankoraŭ trovos bridon por vi. Vi ĉe mi pepos, kiel la stacidoma restoracio. Mi ankaŭ Losoj-on ne timos...

Ustimenko silentis. Jen kiun li bezonis en la malsanulejo. Ekstreme! Jen kiun li farus sia viculo. Jen kiun eblas fidi!

Kaj ŝi minacadis, balancadis la piedon en malkara ŝueto, malkara kaj flikita, kiajn scipovis porti nur Barbara, bele elspiradis fumon ringe kaj minacadis, kaj tiel, ke eĉ li, ne timema, — timiĝadis. Ŝi minacadis kaj rakontadis pri siaj sangaj bataloj sur la fronto por la sano de Unĉansko. Pri siaj petskriboj kaj denuncoj. Pri siaj plendoj kaj postuloj. Pri siaj kvereloj kaj skandaloj. Kaj certe, pri siaj venkoj.

— Al mi oni jam eĉ politikajn akuzojn pendigas, — fanfaronis ŝi, — sed Ŝtub estas por mi. Eĉ Sainjan opinias, ke mi troigis kun la «vulpa vosto». Kaj kun la konservaĵa fabriko. Kaj kun vi, Vladimiro Atanazijeviĉ. Sed mi, pardone, fajfas pri ĉio ĉi...

Li aŭskultis ŝin ne tro atente kaj pensis pri tio, kiel malsimpla estas ĉio en tiu ĉi vivo: jen li nomis Luba-n en sia nomenklaturo dizertulo kaj perdis tian laboranton. Perdis sentiman, viglan, bonan, saĝan. Perdis, ĉar ne laborigis sin kompreni, elaŭskulti, eĉ kontroli. Perdis, kreteno, beoto, ŝtipkapulo!

— Ĉu vi scias, kial ni havas tiom da ĉiaj fuŝoj en laboro? — estis tiutempe parolanta Luba. — Ĉu ne scias? Tial, ke ni «komprenas ies situacion»! Pli ĝuste — ni estas bonkoraj je aliula konto. Tuboj fumas, «vulpaj vostoj» venenas homojn, sed ni kompatas direktorojn, «komprenas ilian situacion». Kaj ankaŭ vi bonvolas aludi, ke mi komprenu vian situacion. Sed pri kio vi pensis antaŭe?

— Kial via Sainjan ĝis nun forestas? — interrompis li ŝin. — Eble, li hodiaŭ entute ne bonvolos veni? Li estas la plej juna, sed permesas al si...

La okuloj de Luba ĉesis ridi. Pro Sainjan ŝi ĉiam mordadis, kaj tre dolore.

— Ni ĝis la tria horo de nokto algluadis fotaĵojn, — diris ŝi. — Aŭ eĉ ĝis la kvara...

— Kiajn tiajn fotaĵojn?

— Jen tiajn.

Ustimenko deziris diri, ke lin tute ne interesas iliaj familiaj albumoj, sed ne sukcesis. Oni telefonis el la akceptejo, poste la ĉefkuracisto de la ambulanco doktoro Burundukov gratulis kaj interesiĝis, ĉu eblas «celumi» hodiaŭ al ili kaj ĉu tio ne estas artifikoj de Gubin?

— Hodiaŭ kaj ĉiutage, — respondis Ustimenko. — Ni malfermiĝis, vere.

Dum li estis parolanta kun la solene gratulantaj akvotransportistoj kaj fervojistoj, venis Sainjan kun grandega paperujo, diligente envolvita en ĵurnaloj kaj ligita per ŝnureto. Li estis ankoraŭ tre maldika post la malsano, sed vigla ruĝo jam aperis sur liaj vangoj, kaj la okuloj rigardis gaje, tute knabece. Malantaŭ li en la porda embrazuro aperis doktorino Volovik, kaj ĝis la naŭa horo kunvenis ĉiuj, eĉ Nora Jarceva venis, malgraŭ sia libera tago. La viroj estis mirinde razitaj. Neĉitajlo tondiĝis, kaj odoris per dolĉa aromo, Mitjaŝin, kun spuroj de pudro sur la vangoj kaj ruĝaj pro sendormaj noktoj okuloj, estis ordonanta, kien meti seĝojn kaj taburetojn.

La lasta venis maljuna Hebeisen. En solena silento aŭdeblis, kiel li rakontis per raŭka flustro, kiel li sukcesis aĉeti en brokantejo amelitan surĉemizon, nigran bantkravaton kaj manumojn kun kolumoj. Vendis maljuna muzikisto — aĉetis maljuna patologo. Ĉe doktorino Volovik sub la kitelo lade knaris antaŭmilita silka robo, kiu finfine ĝisvivis sian tagon. Eŭgenjo Mitjaŝina, Anjo, la dieta kuiristo-bopatro, Zakadiĉnaja, la ĉefhejtisto kun familinomo Judeniĉ, flegistinoj, brankardistinoj — ĉiuj estis en novaj, unuafoje surmetitaj, amelitaj kiteloj. Nikolao Eŭgenjeviĉ sidis kun severa mieno sur la vizaĝo, por ke ĉiuj komprenu seriozan valoron de la okazantaĵo, sed ne aranĝu ĉi tie «ridejon». Li sidis proksime ĉe Ustimenko, fojfoje diradis:

— Nu, ĝenerale la aspekto estas deca.

Aŭ:

— Judeniĉ ja kravaton alligis! Ĉu vi rimarkis? Kaj estas tute ne ebria.

Aŭ ankoraŭ:

— Ordonu al Sainjan eksidi, li estas tute ne tiom sana, kiel al li ŝajnas.

En silento de tusoj kaj interflustroj punktolinie frapis la komutilo: el la akceptejo oni demandis, ĉu povas doktoro Volkov kaj flegistino Dobronoĵenko foriri de sia posteno al la «akto de malfermo». Ili diris, ke el la fenestro de la kabineto videblos, se alvenos ambulanco. Ustimenko respondis, kiel en milito:

— Iru, sed rapide.

Kaj nomumis Anjon rigardi el trans sia dorso al la larĝa enirejo de la akceptejo. Tute tagiĝis, en la kabineto iĝis sufoke. Iu sarkasmis, ke estroj neniam malfruas, sed nur prokrastas veni, Volovik subtenis per profunda baso:

— Ili ne scias, ke akurateco estas ĝentileco de reĝoj.

Zakadiĉnaja trovis la rimarkon de doktorino Volovik nekonvena: en tiuj ĉi sekundoj Zolotuĥin kaj Losoj, ĝeniĝante pro siaj doktoraj kiteloj, estis trairantaj al Ustimenko. Seĝoj estis rezervitaj por ili, same kiel por Stepanov, kiu dume ne venis.

— Mi pardonpetas, — diris Zolotuĥin, — mi vere malfruis, ne prokrastis venon.

Kaj, ĉirkaŭrigardinte la gajajn vizaĝojn de la medicinistoj, aldonis kun neatendita kaj ridinda miro:

— Mi preterdormis. Kaj pro via kulpo. Kiam okazis tiu, farita de kamarado Bogoslovskij, miraklo kun mia filo — mi dum pluraj tagoj reprenas la neprenitan, dormas. Kaj la edzino dormas — Nadeĵda Lvovna, kaj mi dormas, kaj nia Saĉjo, laŭ onidiroj, same dormas ĉi tie en via malsanulejo.

— Vere, dormas! — sonore de sia loko diris flegistino Anjo. — Mi hodiaŭ deĵoris, kaj ankaŭ hodiaŭ li dormas.

— Kion do mi povas al tio ankoraŭ aldoni, — mallevinte la okulojn, per densa voĉo prononcis Zinovio Simonoviĉ, — al tio estas malfacile ion aldoni. Havis la gemaljunuloj du filojn, unu...

Li mallonge svingis la manon.

— Kaj la duan oni destinis por morto...

— Ni scias, — diris la larĝŝultra Judeniĉ, — vi ne ŝiru al vi la animon, Zinovio Simonoviĉ...

— Mi ne pri mi diras, sed pri vi, — forte preninte aeron en la bruston, prononcis Zolotuĥin. — Pri via kolektivo. Mi ne konas vin, ne havas honoron, kiu min ĵus interrompis, kiu doktoro...

En la ĉambro oni ekridis, iomete ekbruis. Judeniĉ informis, ke li estas ne el la medicina fako, sed plie pri varmigado — hejtisto...

— Same ne malbona afero, — ridetis Zinovio Simonoviĉ, — ke al malsanuloj estu varme. Ja kia afero en via profesio estas malbona, kamaradoj? Jen mi perfidos al vi mian filon — li estas biologo, sed nun revas iĝi medicinisto, hieraŭ li konfesis al mi. Infektis vi lin, via kolektivo, jen kamarado Ustimenko, kamarado Bogoslovskij, kaj antaŭnelonge aŭdis mi ankoraŭ pri unu via — kamarado Sainjan, ĉu tiel? Mi ne konfuzas? Mi aŭdis, ke ankoraŭ estante tute malsana, post veturo, apenaŭ tenante sin sur la piedoj, li savis mortontan infanon...

— Bagatelo, simple bele okazis, — interrompis Vagarŝako. — Ekstere bele, sed ne esence.

Zinovio Simonoviĉ, ne kutimiĝinta al tio, ke oni lin interrompas, ĵetis rigardon al la kolera, plu junula vizaĝo de Sainjan kaj subite ridetis, kaj tion ja li scipovis — la severa, kruda vizaĝo tiel lumis, ke ĉiuj komencadis responde nevole rideti.

— Mi ne sciis, ke vi, doktoro, estas tiel juna, — diris li, — tute kiel mia Aleksandro.

— Mi tute ne estas juna! — kun ĉagreno diris Vagarŝako, sed ne povis ne rideti responde al la rideto de Zolotuĥin. — En mia aĝo Lermontov jam...1

Ĉiuj iomete ekridis, Ustimenko tintis per glaso kontraŭ karafo, en la porda embrazuro aperis Eŭgeno Rodionoviĉ, ekstreme ĉagrenita, ke en la, se tiel diri, prezidantaron li jam ne povas traŝiriĝi. Malgraŭ tio, ke Ustimenko tute ne invitis lin, tiu al li mansvingis: ne zorgu, mi eĉ tie ĉi, kun flegistinoj kaj brankardistinoj staros, ne gravas, ja tia estas tago.

— La regiona komitato de la partio firme esperas, — daŭrigis Zolotuĥin, — ke nia malsanulejo iĝos fiero de ne nur Unĉansko, sed ankaŭ en pli vasta skalo, eble, ankaŭ en la Unio pri ĝi oni parolos. Kaj kio de ni dependas, en tio ni per ĉiuj fortoj al vi, karaj kamaradoj, helpos, ni je vi kredas, al vi kredas, nu, kaj se io estas malĝusta — ne ofendiĝu: ni kverelos — kaj paciĝos. Kaj al kamarado Stepanov, — cetere, jen li en la pordo staras modeste, — al li premu pli firme, li same havas eblojn kaj diversajn rezervojn...

Eŭgeno Rodionoviĉ modeste ridetis kaj facile riverencis, kaj, dum parolis sian paroladon Losoj, ĉiam trapuŝiĝadis antaŭen kaj trapuŝiĝadis, ĉiam pardonpetante, ĝis atingis la deziratan lokon kaj iĝis ŝultro al ŝultro kun kamarado Zolotuĥin. Tiam li faris sekretan framasonan signon al fotisto de la urba sanprotekta departemento, kiu pli spertis foti diversajn medicinajn ekspertizojn kaj ne vivajn homojn, sed nur partojn de organismo, tamen la fotisto klakigis sian trofean «Contax»-on, briligis memfaritan fotofulmon, kaj Eŭgeno Rodionoviĉ estis fiksita meze de la estroj kaj kvazaŭ eĉ ne malpli grande ol tiuj, sed eĉ pli.

Tuj post la neparolema Losoj ankaŭ Eŭgeĉjo alvokis siajn kunkamaradojn al plenumo de ilia devo. Li laŭdis la laŭditajn de Zolotuĥin, sed ne pli, neniom pli, nur aldonis «kaj aliaj». Sed, laŭdinte, li ankaŭ timigis iomete, nur tre ete, tamen komprenigis, ke ne indas por la kamaradoj tro fieriĝi kaj ne strebi iri pluen, ke la urba sanprotekta departemento ne subtenos tiujn, kiuj trankviliĝos sur la atingita.

— Vi prefere instruu nin, kiel ŝpari sangon? — el la amaso de la medicinistoj per sia laringa voĉo, sed laŭte kaj sen ajna mildeco interesiĝis Sainjan. — Ja tio estas via direktivo?

Kaj per siaj longaj fingroj li etendis super la kapoj falditan silkopaperon, kiu, preter ajna deziro de kamarado Stepanov, subite trafis en la manon de Zolotuĥin.

La kuracistoj kaj flegistinoj retenite ekflustris. Eŭgeĉjo, almetinte la pufajn polmojn al la dikiĝanta korpo, sincere deklaris, ke tiun demandon eblus «ventoli» ankaŭ en labora ordo, sed ne en tia solena okazo. Ustimenko ridetis, Bogoslovskij plu puŝadis lin per la grandega pugno al la flanko. Zolotuĥin la paperon, kreitan de Eŭgeĉjo Stepanov, ne sen incitiĝo ŝovis en la poŝon, tiam en la konversacion eniris Bogoslovskij:

— Kamarado Stepanov nin en novembro bonvolis averti, ke kvotoj de sango por transfuzado troviĝas «sub minaco». Ni ne atentis tiun plendon de Eŭgeno Rodionoviĉ, ĉar tiu, kiu vive bezonas sangon, pri kvotoj, establitaj de la genio de kamarado Stepanov, ne interesiĝas. Tiam al ni estis sendita tiu ĉi averto por la estonteco. Mi ja al tio kondukas, kamarado Zolotuĥin, ke se ŝtatan buteron, ekzemple, mi kun Ustimenko formanĝis aŭ ŝtatajn kitelojn kun littukoj vendis — tio estas unu afero, sed homa sango, donita de volontuloj, ĝi, vidu...

Zolotuĥin metis la manon sur la ŝultron de Bogoslovskij, facile premis kaj prononcis konfide, sed tiel, ke ĉiuj aŭskultu kaj aŭdu:

— Ni esploros, kamarado Bogoslovskij. Esploros...

— Ni havas direktivojn, — enmiksiĝis Eŭgeno, sed Zinovio Simonoviĉ metis sian malpezan manon sur la grasetan ŝultron kaj jam nenion diris, sed nur facile premis, iomete alpremis: sidu, sanprotekto, ne konvenas al vi hodiaŭ babili...

Kaj ankaŭ la solena kunsido malsukcesis. Ne okazis tio, kion tiel ŝatis Eŭgeĉjeto kaj kion li difinadis kun samideanoj per simpla kaj oportuna formo: «Bone sidis, konversaciis, simple, kamarade, varme, vere varme!» Nenia soleneco okazis, kaj bone ne estis, kaj varmon kamarado Stepanov ne sentis. Ĉar post la malica maljunulo Bogoslovskij ekstaris kontraŭ li lia ĉiama malamiko kamarado Ustimenko. Kaj kontraŭstaris li tiel minace, kun tia akreco en esprimoj kaj kun tiaj defiaj parolturnoj, ke Eŭgeno Rodionoviĉ eĉ ĉesis ironie rideti, sed nur penadis interrompi Ustimenkon, per ajna kosto interrompi, por transmeti de si la responson, elkaĉiĝi, elsalti, liberiĝi de la strabe kaj malmilde rigardanta al li Zolotuĥin kaj preventi neeviteblan, eble pereigan eksplodon.

— Jen tiele, — konkludis Ustimenko. — Alveturintojn, li skribas, ne akcepti. Kaj mi ne povas tiun direktivon, prudente transdonitan de kamarado Stepanov telefone, — konfide, intime, familiare, ĉu? — ne povas mi ĝin ne publikigi, ĉar ĝi en sia esenco estas terura kaj abomena, abomena ĝis tio, ke al mi mankas vortoj.

Zolotuĥin turniĝis al Stepanov.

— Eble, poste, en labora ordo? — balbutis Eŭgeno sian sorĉformulon. — Ja tion ne mi, vere, ne mi elpensis, tio estis al mi suflorita...

Zinovio Simonoviĉ plu rigardis, rigardis kaj silentis, rigardis kaj atendis. Sed Eŭgeno Rodionoviĉ ne intencis ĉi tie respondi. Al li, ŝajne, eĉ venis ideo: «Kaj mi tiun diablan Ustimenkon akuzos kvazaŭ pri politika sentakteco. Kaj komprenigos, ke tiu konversacio estas ne konvena! Kaj kun firmeco, de mi neatendita, mi kategorie rifuzos doni klarigojn! Jen, manĝu!»

Kaj rifuzis.

Firme, vire, korekte, nedisputeble: ne kaj ne! Al kamarado Zolotuĥin estos donitaj klarigoj, sed ĉi tie por ili estas ne konvenaj loko kaj tempo. Jen tiamaniere, kamarado Ustimenko. Kaj en tiuj ĉi minutoj, verŝajne, indas por nia estraro pririgardi la «objekton». Ĝuste tiel kamarado Stepanov esprimiĝis pri la malsanuleja kvartalo — «objekto». Kaj aldonis ankoraŭ, ke tempon de la «estraro» same necesas estimi.

Kun mallonga rideto Bogoslovskij konfirmis al Vladimiro Atanazijeviĉ, ke ne indas prokrasti, tempas fini. Ustimenko ekstaris, apogis sin per la bastono sur la planko, ĉirkaŭrigardis la ruĝiĝintajn pro sufokeco vizaĝojn de la kara por lia koro medicina gvardio kaj deklaris la malsanulejon ekde la hodiaŭa tago de la monato marto — funkcianta.

— Kaj sen ajnaj indulgoj, — malmilde rompis li la aplaŭdojn. — Nek pro malriĉeco, nek pro orfeco, nek pro malbona kvalito de, ekzemple, ventolado. La malsanulojn tio ne interesas, kaj ni estas kun kapoj, manoj, sanaj. Mallonge dirante, kiel oni diris iam en floto: «La ŝipanaro staru sur la lokoj, levu la ankron».

Lia voĉo iomete tremeris.

— Kuŝas ĉe ni ĉi tie, malkonforme al la sekreta direktivo de kamarado Stepanov, elstara homo, Heroo de la Sovetunio, ŝipestro de vaporŝipo «Aleksandro Puŝkino» Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi. Dudek ses fojojn li liveradis laŭ «Lend-lease» plej «sendanĝeran» kargon — eksplodaĵon. Kaj li havis unusolan adiaŭan bondeziron: «Ni havu kvin futojn da akvo sub la kilo, cetero estas en niaj manoj». Mi same diros, ĉu vi konsentas? Nu, kaj ni iru kun tio labori.

La kabineto malpleniĝis, eĉ Bogoslovskij forlasis la gastojn — ambulanco alveturigis gravan strangolitan hernion. Rigardo de kamarado Stepanov, glitinta sur Ustimenko, esprimis jam per nenio retenatan malamon. Zolotuĥin ekiris al la pordo, sed Sainjan vokis lin kvazaŭ egalulo egalulon. Sur la skribotablo de Ustimenko li estis deŝiranta la volvaĵojn de sia grandega albumo, Luba estis helpanta al li.

— Kion ankoraŭ? — trans la ŝultro demandis Zolotuĥin.

— Atendu, mi petas, minuton! — ne petis, sed postulis Luba. Deŝirinte la ŝnureton, ŝi ĉirkaŭkuris Zolotuĥin-on kaj, bele retrofleksinte la kapon, vangruĝa, pufhara, ordonis: — La bildojn rigardu! Interesajn!

«Aĥ, diabloj! — admire kaj samtempe iomete enviante al ilia juneco kaj furioza energio, pensis Ustimenko. — Jen diabloj! Mi jam forgesis mian propran ideon, sed ili memorfiksis kaj dum tia mallonga tempo faris, aĥ, diabloj, vere, diabloj!»

Losoj kun suspektema vizaĝesprimo malkovris la kovrilon de la albumo, kaj Zolotuĥin voĉlegis:

— «Al tiuj infanoj ni devas kaj povas helpi!»

Tiel estis skribite per nigra tuĉo diagonale de folio de desegnopapero.

— Kamaradoj, ni ne estimas tempon de nia estraro, — balbutis Eŭgeno, — necesas ja vere...

— Lasu, — diris al li Luba kaj eĉ iomete depuŝis lin per la forta ŝultro. — Nu, kial vi ĉiam lamentas!

Kaj, ĵetinte proksiman rigardon al la grandpece ĉizita vizaĝo de Zolotuĥin, kvazaŭ mezurante — ĉu eblas aŭ ankoraŭ estas frue, turnis la rigidan folion. Zinovio Simonoviĉ iomete retiriĝis, kaj Eŭgeĉjo laŭte diris:

— Tio estas simple sentakta! Sentakta! Kaj ankoraŭfoje sentakta!

Losoj fermis por momento siajn paŝtistajn okulojn. Kaj Zolotuĥin ree proksimiĝis kaj demandis egale, kiel, verŝajne, demandadis en la milito, renkontinte pereon aŭ gravan vundon de amiko-militestro:

— Kiel do estas tiel?

— Ŝercoj de la prapatrino-naturo, — laringe prononcis Sainjan, kaj en lia voĉo Ustimenko aŭdis la intonacion de la forpasinta Aŝĥen Ovanesovna, ŝian lastan, mirindan leteron. — Ŝercoj, ŝercoj de la naturo...

— Eblas esprimi pli forte, — diris Ustimenko. — Per vortoj de doktoro Sainjan: ni estas tiuj metiistoj, kiuj finas laboron de la malsukcesaj gepatroj...

Zolotuĥin plu rigardis. Rigardis nun sendeŝire ankaŭ Losoj.

— Ankaŭ la milito ne pasis sen efiko, — mallaŭte diris Luba. Mallaŭte kaj malgaje. — Sed la infanoj estis atenditaj, jen tiu ĉi, ekzemple, malfeliĉulo — fileto de serĝento-artileriisto kaj sanitaristino...

— Ĉu tri kruroj? — demandis Losoj.

— La trian membron li ne bezonas, — foliuminte paĝon de la albumo, diris Vagarŝako. — Kaj por tiu ĉi la intestaro ekstere same estas tute sennecesa, eblas ja enmeti internen, ĉu ne? Kaj al tiuj ĉi por kio estas fendo de la supra lipo? Tiuj infanoj ĉe ni nomiĝas leporetoj, leporlipo, ĉu vi aŭdis tian? Jen tio ĉi estas «jupo», malfacila kazo. Sed eblas, eblas batali! — subite, kvazaŭ iu al li kontraŭdiris, ekkriis Vagarŝako. — Jam nun oni bonege, esperdone batalas — Avidon en Leningrado, Bairov — mirindajn aferojn faras, Doleckij en Moskvo. Kial ni ĉi tie ne helpu al ili, kial ĉiujn nur tien sendi, diru, kamarado Zolotuĥin, vi ja vidas, kio estas tio?

Kvazaŭ vekiĝinte, kvazaŭ ne ĉion ankoraŭ bone komprenante, ĵetis Zinovio Simonoviĉ rigardon al la maldika, ĝibnaza, belega per sia bruliganta juneco kaj furioza konvinkiteco vizaĝo de Sainjan, en liajn profundajn, kvazaŭ petegantajn pri helpo okulojn, ekvidis apud li Luba-n, ankoraŭ pli malproksime la grizharan tempion kaj kuntiritajn brovojn de Ustimenko, frotis la frunton, frapfermis la albumon kaj proponis potence:

— Ĉu ni eksidu?

Eksidis ĉiuj, sola Eŭgeno staris flanke dum ioma tempo — fiera kaj kvazaŭ ofendita de la sorto.

— Estas la deka horo, — diris Zolotuĥin. — Ĉu ĝis la dekdua ni sukcesos?

— Pli frue! — promesis Sainjan.

— Ĉu infana fako? — demandis Zolotuĥin, elprenante malnovan notlibreton, pri kiu oni diris, ke tie estas enskribata la plej grava, kaj krome tia, por kio poste la unua sekretario staras ĝismorte. — Ĉu vi min al tio puŝas?

— Zinovio Simonoviĉ, — avertis Eŭgeno, — nia buĝeto...

— Vi — eksidu, — sen ajna severeco en la voĉo ordonis Zolotuĥin. — Kial vi pendas, kiel tiu «Focke-Wulf» — skoltavio? Eksidu!

Stepanov, certe, eksidis.

Losoj metis antaŭ si paperan folion.

— Infanan fakon ni havas, — diris Ustimenko, — ordinaran pediatrion. Ni parolas pri alio — pri fako sub nomo «kirurgio de infana aĝo». Kaj nome ne pri infana kirurgio, sed pri kirurgio ĝuste tiel nomita — de infana aĝo.

— Rakontu detale, — ordonis Zinivio Simonoviĉ. — Detale, sen simpligo — al kio vi kalkulas kaj kio por tio necesas. Vi, Andreo Ivanoviĉ, aŭskultante, cerbumu, por ilin ne turmenti, por pli rapide tion kompreni. Kaj ankaŭ vi, Eŭgeno Rodionoviĉ, ne fari diplomatan vizaĝon, per sola neenmiksiĝo la afero ne iros. Kiu rakontos? Ĉu vi, Sainjan?

— Li, — diris Luba kaj subite dense ruĝiĝis. — Kaj Vladimiro Atanazijeviĉ, okaze de neceso, kompletigos!

— Do, la ĉefa estas vi! — subridis Zolotuĥin al Luba kaj ekfumis, prepariĝinte longe aŭskulti kaj konformigi revojn de bonaj homoj kun teraj kaj malfacilaj postmilitaj materiaj ebloj.

Sed al si mem li jam donis ĵuron — firman ĵuron de fidinda homo: helpi. Helpi per ĉiuj fortoj, kaj ilin Zolotuĥin dume havis sufiĉe.

— Nu, mi aŭskultas, — diris Zolotuĥin. — Ek, kamarado Sainjan, komencu. Sed konsideru tion, ke ni sur la tero vivas kaj nia tero ĵus finis la militon. Ekzistas tia ŝategata vorto — sunumejo. Dume sen sunumejo.

— Kaj baseno? — singarde kaj serioze demandis Sainjan. — Ĉu pri baseno eblas?

Zolotuĥin kapjesis. Sed tuj koleriĝis:

— Kia tia baseno? Per kia mono ni basenojn konstruu? Vi kun tiaj ŝercoj ne hastu, doktoro, atendu iom...

— Negranda baseno por mia kirurgio de infana aĝo, esprimita en kosto de kolonoj... — komencis Vagarŝako, sed Zolotuĥin abrupte interrompis lin, deklarinte, ke ni komencas de la malĝusta fino.

Sainjan komencis de la alia fino. De trietaĝa domo, destinita por regiona departemento pri grenrezervado aŭ por ia alia kontoro. Tiu ĉi domo, limanta la malsanulejan kvartalon, tute taŭgis por plenumo de la deziroj de Vagarŝako. La kontoro tute povas ankoraŭ bonorde vivi tie, kie ĝi troviĝas nun, sed infanoj sen vera laboratorio ne povos. Ja tio estas speciala aparataro. De plenaĝulo oni povas preni dudek kubcentimetrojn kaj determini kion ajn, sed de infano — unu kubcentimetron, ĉu estas facile? Ankaŭ pri suba medicina personaro. Ĉu ĝin eblas dungi sen komunloĝejo? En pediatrio eĉ proverbo kreiĝis, ke tie kuracistoj laboras anstataŭ flegistinoj, ĉar la flegistinoj estas tro ŝarĝitaj. Konsideru, kamarado Zolotuĥin, en ordinara terapeŭtika fako laboras du flegistinoj kaj unu brankardistino. Kaj pacientoj tie estas proksimume tiaj: unu kamarado kun pneŭmonio, dua kun pleŭrito, kaj dek jam en tiom bona stato, ke tute povas helpi unu al la alia, al la najbaroj, tiel ke por unu pneŭmonio kaj unu pleŭrito jen kiom da flegistoj. Sed kun infanoj? Unu bezonas nutradon tra la nazo per nanaj dozoj, alian oni ne nutras tute, sed ĉe li pendas pogutigilo, kiun necesas observi atente. La tria nutriĝas post ĉiu tria horo, la kvaran necesas almeti al la patrina mamo, al la kvina doni suĉbotelon. Tiamaniere flegistino nur por nutrado de siaj infanoj malŝparas la tutan tempon, sed kio pri kuraciloj? Kaj se infano subite regurgitos sen observo, li eĉ perei povas dum kelkaj minutoj...

— Kiom da metroj de areo por komunloĝejo? — interrompis Zolotuĥin.

Ustimenko nomis ciferojn sen troigo, tiel li kutimiĝis kun Zolotuĥin. Zinovio Simonoviĉ diligente enskribis.

La porda manilo forte ekmoviĝis, tiel ŝiradis pordon nur Bogoslovskij. Luba malfermis. Nikolao Eŭgenjeviĉ eniris, forte apogante sin sur la bastono, la gaza masko pendis sur lia kolo, la vizaĝo estis en ŝvito. Kaj gutoj de sango minace ruĝis sur la kitelo.

«Kio?» — per la okuloj demandis Ustimenko.

— Mortis laborulo, bona homo, — diris Bogoslovskij. — Nur pro tiu kaŭzo, ke ambulancon oni atendis dum duono de nokto. Kaj tiom longe oni atendis ambulancon pro tio, ke aŭtomobiloj mankas kaj pneŭmatikoj sur ili estas sentaŭgaj. Kaj la aŭtoj mankas kaj la pneŭmatikoj malbonas ne tial, ke provizi Unĉanskon ne eblas, sed tial nur, ke kamarado Stepanov tute kontentiĝas per tio, kion oni al li donas de supre, kaj pro sia bonstato paciĝas kun ajna fiaĵo...

Eŭgeno malfermis la buŝon, por bruske rebati, sed silentis, rimarkinte sur si rigardon de Zolotuĥin. Kaj rigardon de Losoj. Kaj ankaŭ Ustimenko rigardis al li el sub la vilaj okulharoj.

«Ŝajnas, kaptos mi por la hodiaŭa tago riproĉon, — humile kaj amare pensis Stepanov. — Kaj ŝajnas, ke eĉ severan riproĉon kaptos».

Nikolao Eŭgenjeviĉ etendis la manon al la cigaredoj de Zolotuĥin, ekfumis, svingis la manon, dispelante la fumon. Sainjan ree ekparolis. Laŭorde paroli li ne scipovis, kaj ne prepariĝis al raporto, li parolis nur pri la plej grava, pri vive necesa, pri tio, ekzemple, ke iu saĝa kapo malaltigis la normojn por nutrado de infanoj kompare kun nutrado de plenaĝuloj...

— Laŭ grandeco, eble, — sulkante la frunton, grumblis Zolotuĥin, — ne sen logiko...

La konversacio kun reciprokaj riproĉoj kaj eĉ iuj bruskaĵoj finiĝis ne je la dek dua, sed je la unua horo posttagmeze. Zinovio Simonoviĉ ekscitiĝadis kaj bruskadis en ĉiuj tiuj nemaloftaj okazoj, kiam li aŭdis pri servila stulteco kaj kiam ne povis tuj tiun likvidi. Li bruskadis pro doloro, pro tio, ke mankis fortoj, kaj fojfoje eĉ scipovo. Sainjan dufoje ofendiĝis, sed Ustimenko skribis al li klarigan letereton, kaj Vagarŝako, glatumata sub la tablo de Luba, kvietiĝis kaj ne plu atakadis Zolotuĥin-on.

Ili disiĝis preskaŭ pace. Zinovio Simonoviĉ proponis al Eŭgeĉjeto tuj viziti la regionan komitaton por mallonga konversacio. La urba sanprotekta departemento respondis militiste:

— Jes, kamarado Zolotuĥin!

Kaj eĉ facile kunfrapis la kalkanumojn.

Kaj por Ustimenko ekiris malfacila tago kaj sama vespero kun ĉiaj malkonformaĵoj, fuŝoj kaj paneoj de la ankoraŭ nealĝustiĝinta malsanuleja meĥanismo. Nur je la naŭa horo li liberiĝis por viziti sian «unuan post Dio». Elisbaro Ŝabanoviĉ estis babilanta kun la juna Zolotuĥin. Ilia ĉambro estis plena de tabakfumo, ili ambaŭ estis pri io ridantaj. Evidentiĝis — Amiraĝibi rememoris, kiel en banejo li sidiĝis siatempe sur kudrilon kaj kiel doktoro Ustimenko tiun malican kudrilon forigis el lia organismo.

Vladimiro Atanazijeviĉ eksidis pli proksime al Amiraĝibi, pardonpetis, ke venis al li tiel malfrue. La maljuna ŝipestro respondis, ke al li ne mankis atento, li konversaciis kaj kun doktoro Neĉitajlo, kaj kun mirindega Nikolao Eŭgenjeviĉ. De li oni prenis sangon kaj aliajn komponantojn por plena klareco de bildo de la ĝenerala sanstato. Pri ĉio li estas kontenta.

— Ĉu vi manĝis? — interesiĝis Ustimenko.

— Nenion manĝis la ŝipestro, — rapide informis la juna Zolotuĥin. — Kiel oni alportis manĝaĵon, tiel ankaŭ forportis.

— Ĉu vere? — ree demandis Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Mi dekutimiĝis, — malgaje ridetis la maljuna ŝipestro. — Dudek mil unuoj.

Liaj okuloj larmis. Kie vi estas, majesta Amiraĝibi, kie estas via ironia trankvilo ĉe vido de nigraj bombaviadiloj, flugantaj al la ŝipo, kie estas la voĉo, kiu prononcis la bonegajn vortojn, por ĉiam memorfiksitaj de Ustimenko: «Eternan memoron al la pereintoj! Neniam forgesos vin la sovetia popolo! Gloron por jarcentoj, laborantoj de la maro, militfratoj! Estu la profundo por vi varma lito, batalaj agloj, kie vi ripozas en eterna dormo...»? Kien malaperis la homo, kiu diris tiam, tuj post la pereo de «Faraono»: «Tio estas iomete da milito»? Kien malaperis «la unua post Dio»?

Kiel okazis, ke la malgrandan, malsanan, kun sekiĝinta vizaĝo simieton lasis al arbitro de la malica sorto tiuj, kiuj devis zorgi pri konservo de la persono de ŝipestro Amiraĝibi, Heroo de la Sovetunio Amiraĝibi, bonega homo Amiraĝibi, tiu mem, kiu diris pri la morto de Lionel Richard Charles Gay, la kvina gravo Neville:

— Ili, kiel milvoj, elŝiras el vivuloj pecojn de viva koro. Sed necesas iri kaj iri, necesas paŝi laŭ sia vojo, dum estas fortoj, kaj laŭeble ridetadi, doktoro, per ĉiuj fortoj ridetadi, sugestante viglecon al sia skipo. Rigardu, kiel mi ridetos, mi ellernis...

Tio estis bona leciono por Ustimenko siatempe.

Ankaŭ li devis tiel rideti, ankaŭ li estas ĉi tie «la unua post Dio». Li devas ellerni rideti kaj esti ekstere en bonega animstato. Kiam la afero estas malbona, la skipo rigardas sur la ponton, al sia ŝipestro. Kaj la malsanuloj — ja tio estas ĝuste la skipo? Tamen, ankaŭ la kuracistoj. Kaj eĉ brankardistinoj. Ĉi tie ĉio estas miksita, sur ŝipo estas pli simple, sed de unu fakto ne eblas foriri: Ustimenko ĉi tie estas ŝipestro. «La unua post Dio» — kiel diras kleraj maristoj. Tia, kiel Amiraĝibi dum la amasa aviadila atako kaj la atako de submarinoj. Sama!

Kaj, plu ridetante, Ustimenko diris per la vortoj de Amiraĝibi, per tiuj antaŭlongaj, militaj vortoj, kiujn prononcis Elisbaro Ŝabanoviĉ tuj post la furioza tondrado de «Oerlikon»-oj, post fajfado de falantaj bomboj, post raŭkaj komandoj: «Dekstre de la pobo estas bombaviadilo de la kontraŭulo!» — «Ekiris bomboj!» — «Dekstren!» — «Deirigu!»

— Ĉu vi memoras la «Cignolagon»?

— Ili estis multaj — tiuj baletoj.

— Mi deziras rememorigi viajn vortojn: «Tio estas nur danco de malgrandaj cignoj. Tio estas iomete da milito»...

Amiraĝibi levis al Ustimenko la fieran kapon, plu fieran, sur la malforta kokina kolo.

— Ĉu vi tiel pensas?

— Mi estas konvinkita. Atendu, ni okupiĝos pri vi.

— Kaj ne mallevos la flagon omaĝe de pereinta ŝipo?

— Ne, — diris Ustimenko, «la unua post Dio», ŝipestro sur la ponto en batalo, en marŝtormo kun indico dek du, antaŭ la pereo mem. — Ne! Vi estos en ordo, mi garantias!



1. M. Lermontov (1814–1841) — granda rusa poeto, pereis en duelo en 26-jara aĝo.