Necesas iri kaj iri!

Elisbaro Ŝabanoviĉ venis nerazita, kun sekiĝinta vizaĝo, cindrokolora en nokto. Venis ankaŭ la danda Petrokovskij — en blanka svetero sub moleskina1 jako. La kuiristo en blanka ĉapo alportis al la ingliŝo Leonĉjo kafon, kuiritan kun tuta fajneco, tradicia sur «Puŝkino». Kaj onjo Paŭlinjo elprenis gardatajn servicajn «Gardner»-ajn2 tasojn kaj donis ilin sur pleto, kiel en la malproksima paca tempo, kiam ŝi priservis kongreson de fiziologoj. Kaj tiu, kiu eltrenis la kvinan grafon Neville el la akvo — nodoplena aĝa ferdeka matroso, kun nepriskribebla nazkataro — same venis kaj ekstaris malproksime, por ne «infekti», kiel li esprimis, «antaŭ la patrujo mem la gaston». Eltrinkinte rapide sian martinion kaj almanĝinte ĝin per cepa bulbeto, la savinto ekiris al la mitraloj, kaj Neville silentis kaj ridetadis per malforta, laca rideto.

Lia rigardo estis esprimanta strangan paciĝon, kaj estis sovaĝe, kontraŭnature konscii, ke tiu homo estas forpasanta, ke per nenio plu eblas lin reteni, ke li, samtempe kaj senforta fizike, kaj plena de grandegaj moralaj fortoj, mortanta kaj mirinde viva kaj tera, ĵus naskita homo, — baldaŭ, tre baldaŭ dissolviĝos en neekzisto.

— Nu, — plu ridetante, diris Neville. — Nun jam restis nelonge, ĉu vere, ŝipestro?

Amiraĝibi kun netreminta vizaĝo prenis glaseton da martinio, lipis kaj kapjesis.

— Plej probable, — kiel ĉiuj ŝipestroj, singarde respondis li. — Je via sano, Neville!

Je la sano de la leŭtenanto drinkis ankaŭ Petrokovskij.

— Kaj kafon, — petis Lionel, — bonvolu trinki kafon. Kaj ankoraŭ brandon, aŭ kion ni tie havas? Doktoro, verŝu por vi!

Ustimenko plenigis glaseton kaj intencis eltrinki, sed forgesis.

— Mi ie legis, — subite abrupte diris Neville, — tute antaŭnelonge, ke kelkaj el tiuj, kiuj faras historion, tre malvarme rilatas al la homa gento, tial la historio fojfoje estas farata je la konto de la homoj. Ni drinku je tiuj homoj, kiuj, farante historion, ne forgesas pri la homaro...

Li same lipis kaj rapide, kvazaŭ timigite, ĉirkaŭrigardis.

Amiraĝibi ĝistrinkis sian tason da kafo kaj, mallonge glatuminte Vlaĉjon al la ŝultro, kvazaŭ komprenante, kio lin atendas, foriris al la ponto, Petrokovskij-on vokis stafeto, onjo Paŭlinjo forportis la vazaron, kaj nun ili restis duope — en verda lumo de profunda nokto, sub risortaj batoj de malvarma vento — rusa milita kuracisto en blanka kitelo super marista tuniko kaj mortanta junulo kun knabinaj bukloj sur la tempioj kaj la frunto, tiom sentima, ke al li sufiĉis kuraĝo demandi:

— Ĉu nun estas la fino, doktoro?

Sed la respondon li jam ne komprenis, ne povis kompreni. Li estis parolanta mem — Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville, parolanta, ĵuranta al Ustimenko, ke ili drinkos kune tie, «hejme», po argila kruĉo da malnova, bona malvarma Gildforda biero, kaj li ludos finfine ne per la lipoj, sed per piano siajn «opus 2», «opus 7», «opus 9».

— Tio estas ne tiom malbona, — penante leviĝi kaj serĉante Vlaĉjon per jam ne vidantaj okuloj, balbutis li, — gongo al tagmanĝo, kaj la panjo, kiam ni kunvenas. Sed kiu kunvenos, doktoro?

Kvazaŭ en sonĝo rimarkis Vlaĉjo, kiel aliris kaj retiriĝis malantaŭen Milenuŝkin. Ankoraŭ kaj ankoraŭ foje sonoris la horsonorilo, la mateno estis venanta, la lasta mateno de Lionel Neville. La pensoj konfuziĝadis ĉiam pli forte en lia konscio, li estis ien glitanta kaj timanta tion nekonatan, kien li estis tirata kun nevenkebla forto. Kaj por ke al li estu ne tiel terure kaj ne tiel solece, Vlaĉjo prenis liajn manojn en la siajn, komprenante, ke tio estas la fino. Per la varmegaj, grandaj, fortaj polmoj li kunpremadis kaj frotadis — sensence, ne kiel kuracisto, sed kiel frato, — la malvarmiĝantajn, senhelpajn polmojn de Lew, fiksrigardadis en lian serĉantan, perpleksan, nekomprenantan rigardon kaj diradis ĉiam la samon — mallaŭte, sensence, ne angle, sed ruse:

— Ne gravas, Lew, ĉio estos bona, ĉio ordiĝos, vi resaniĝos! Ĉio estos bonega!

Sed kio povus esti bonega en tiu ĉi mondo, kie honesta kaj pura homo iam mortas pli frue ol la aĉa kaj malkuraĝa? Kio?

Kaj Vlaĉjo ĉiam plu frotadis kaj frotadis la manojn, ĉiam plu fiksrigardadis al la okuloj, ĝis la kuracisto en li ne klarigis al li — al frato de homo kaj al homo, ke nek la frato, nek la homo plu ekzistas, sed estas nur tio, kio nomiĝas «kadavro».

Tiun kadavron duope kun Milenuŝkin ili prizorgis kaj vestis per kakia uniformo de la aerfortoj de Grandbritio kun arĝentaj flugiletoj sur la manikoj. Super la ŝiptrajno jam estis patrolantaj britaj ĉasavioj, kaj tondro de iliaj motoroj kaj hurlo, kiam li ĝiradis, ne nur ne rompadis tiun majestan kvieton, en kiun por ĉiam nun estis metita leŭtenanto Neville, sed eĉ kvazaŭ sonis per sola nun inda je Lionel, solena kaj minaca muziko. Kaj stranga afero: la suferanta knabino, ŝajniganta sin kuraĝa knabo, malaperis. Nun ĉi tie, en blanka lumo de diafanaj lazaretaj lampetoj, kuŝis juna viro — forta kaj fragila kaj senfine, neelteneble soleca...

Per sia kombilo Vlaĉjo kombis la linajn buklojn de tiu, kiu nomadis sin la kvina grafo Neville, ĝustigis butonon sur la epoleto de la mortinto, ĵetis ankoraŭ rigardon al li kaj foriris, dense ferminte post si la pordon.

Kaj sur la ŝipo jam estis okazanta «ordigo», kaj en la salono, lavita kaj balaita, oni estis prepariĝantaj al tio, kion tiel ĝuste antaŭdiris la nun mortinta Lew: sur la blanka tablotuko larmokovrita onjo Paŭlinjo estis dismetanta ladskatolojn kun kaviaro, vodkon, skatolojn da cigaredoj «Norda Palmiro». Volontulaj helpantoj estis viŝantaj glasetojn kaj pokalojn. Ŝipestro Amiraĝibi, razita ĝis blueco, en malfermita tuniko kun galonoj, en amelita subvesto, kun ora stelo sur la roverso, estis malrapide paŝanta laŭ la diagonalo de la salono, fumadis kaj, pensante pri io sia, nelaŭte kantetadis:

Propetu la edzon
pro olda husaro,
Li min ne enlasas loĝiĝi ĉe vi,
Sed kor' de virino...

— Onjo Paŭlinjo, mi alportis vian kaptukon! — diris Vlaĉjo kaj, sentante, ke liaj kruroj fleksiĝas, eksidis sur la sofon.

— Regu vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, — rimarkis Amiraĝibi. — Ĉu vi pensis, ke milito similas al kino, kie oni eĉ mortas tiel, ke la spektantoj nenin kompatas? Tiu fiaĵo faŝismo, — kun senfina malamo en la voĉo diris li, — tiu bruto Hitlero... Ili, kiel milvoj, elŝiras el vivuloj pecojn de viva koro. Sed necesas iri kaj iri, necesas paŝi laŭ sia vojo, dum estas fortoj, kaj laŭeble ridetadi, doktoro, per ĉiuj fortoj ridetadi, sugestante viglecon al sia skipo. Rigardu, kiel mi ridetos, mi ellernis...

Ustimenko levis la elturmentitan vizaĝon kaj skuis la ŝultrojn. Rekte antaŭ li, hele prilumita per lumo de la senombra operacia lampo, kiun oni forgesis en la salono, estis ridetanta per algluita, aparta rideto plej ĝentilaspekta homo kun cindre bronza, tranĉita de faltoj vizaĝo kaj kun malamanta, furioza rigardo de tre nigraj, senbrilaj okuloj.

— Ĉu bone? — demandis Amiraĝibi.

— Ne! — ĉirkaŭlekante la sekiĝintajn lipojn, respondis Vlaĉjo. — Ja estas tro kompreneble, kion vi pensas...

— Sed tio estas mia afero, — ekridis per sia karaktera, kriĉa rido la ŝipestro. — Tio al la demandoj de diplomatio ne rilatas.

Kaj, abrupte forturniĝinte de Vlaĉjo, li denove apenaŭ aŭdeble ekkantis:

Propetu la edzon
pro olda husaro...


1. Moleskino — densa vila satena teksaĵo, imitanta ŝamon.
2. Mondfama porcelana fabriko en Rusio (ekzistanta ĝis nun), fondita en 1766 de angladevena negocisto Gardner.