Pri sanganta koro

— Mia kara doktoro! — diris ŝipestro Amiraĝibi, kiam Vlaĉjo eniris al li en la salonon. — Mia savinto!

Poste li atente fiksrigardis kaj miris:

— Vi havas sufiĉe aĉan aspekton. Eble, bankuvon?

Ustimenko kapjesis.

Amiraĝibi sidis ĉe malgranda skribtableto — li estis dismetanta paciencludon. La kartojn li metadis kun klakado, kvazaŭ tio estus hazardludo. Malantaŭ la dorso de Vlaĉjo kun gaja lirlado estis pleniĝanta la blanka aroma bankuvo — stevardino onjo Paŭlinjo ŝutis tien flavan koniferan pulvoron.

— Ĉi vi trafis sub bombojn? — demandis la ŝipestro.

— Iomete, — ne aŭdante sin mem, respondis Ustimenko.

— Vi prenu banon, kaj poste ni drinkos brandon, mi havas ankoraŭ botelon.

— Bone.

— Kaj ni manĝos. Mi ankoraŭ ne tagmanĝis.

— Kaj kioma horo estas? — demandis Vlaĉjo. — Mia horloĝo haltis...

Kaj, kvazaŭ pruve, li montris la sangokovritan manon kun la horloĝo sur la pojno.

— Ho, doktoro, — diris Amiraĝibi, — ŝajne, necesas doni al vi brandon jam nun... Petrokovskij ne kontraŭos, li estas gastama.

La ŝipestro plu rigardis al la mano de Vlaĉjo.

— Tio estas ne mia sango, — balbutante, prononcis Ustimenko, — mi ne estas vundita.

Li neniel povis rememori, por kio li venis ĉi tien, sur «Puŝkinon». Ja li havis ian celon, kiam li ekiris. Eble, li deziris ion demandi, sed kion?

Ĉu pri sia kvina grafo?

Eble, Mordvinov ion al li komisiis hodiaŭ matene?

Sed kion?

La ŝipestro ankoraŭ iomete ŝercis, sed modere, nemulte.

Sed nek li, nek Vlaĉjo ridetis. Kaj la brando neniom helpis. Pli facile iĝis nur en varmega akvo. Li eĉ dormetis iomete, kvankam eĉ en la dormeto li aŭdis la voĉon de tiu, ne plu ekzistanta virino, la tire gajan intonacion: «Ni estas multaj, oficireto, kaj ni ĉiuj estas bo-onaj».

— Kaj puran subveston al la doktoro! — kriis la ŝipestro trans la pordo. — Prenu de la supera asistanto, ili estas samaltaj.

«Sur tiu ĉi vaporŝipo ĉio estas komuna, — kun malvigla aprobo pensis Vlaĉjo. — Ili iam fanfaronis, ke nur municio ĉe ili estas gardata, kaj nenio alia».

Amiraĝibi alportis al li subveston, babuŝojn kaj negliĝon el ia krispa, bela ŝtofo. Onjo Paŭlinjo primetis tablon samtie, en la salono, kaj Vlaĉjo manĝis plenan teleron da makaronioj. Venis Petrokovskij, kun kompato ekrigardinte al Vlaĉjo, demandis:

— Kiel fartas via anglo, doktoro?

— Ĉi vi lin konas?

— Jen surprizo, jen neatenditaĵo, — diris la asistanto. — Ja kiu trenis lin el la akvo, kiam li preskaŭ tute enĉerkiĝis?

— Ne fanfaronu, Jegoro Simonoviĉ, — diris Amiraĝibi, subskribante etatojn. — Ne fanfaronu, mia amiko!

— Ja mi ne fanfaronas, sed al mi tedis, ke savitoj estas nepre iliaj. Katapulti en la ĉielon — tion ili scipovas, sed haltigi motorojn, kiam tia knabo bobelas, — ne.

Kaj, ruĝegiĝinte pro furiozo, la impulsiĝema Petrokovskij prononcis vorton je litero «p». La ŝipestro eĉ ŝanceliĝis sur sia seĝo.

— Vi min murdas, asistanto! — ekkriis Amiraĝibi. — Ĉu vi ne povis trovi ekvivalentan nocion, sed decan! Ekzemple — bakĥanino! Aŭ hetajro! Aŭ publikulino, finfine! Se vi deziras esprimi vian negativan rilaton al la konataj de vi vipuraj ŝafidoj, diru: ili estas amoristinoj! Sed vi en la milita tempo sur mia ŝipo esprimiĝas, kiel tute fia, malbona strata bubo. Kion pensos pri ni la doktoro? Ni devas esti ĉiam modestaj, ekskluzive sobraj kaj nekredeble morale puremaj, jen kiaj ni devas esti, supera asistanto Petrokovskij! Ĉu al vi klaras?

— Klaras! — kun suspiro diris la asistanto kaj foriris.

Kaj la ŝipestro, starante ĉe malfermita fenestro, mallaŭte ekkantis:

Propetu la edzon
pro olda husaro,
Li min ne enlasas loĝiĝi ĉe vi...1

Poste li abrupte turniĝis al Vlaĉjo kaj demandis:

— Ĉu vi iras kun ni en tiu ĉi veturo?

— Ŝajne.

— Mi havas informojn, ke vi ricevis nomumon sur nian ŝipon.

— Io simila...

Kaj denove li ne rememoris, por kio li venis ĉi tien. Verŝajne, li havis sufiĉe sovaĝan aspekton, ĉar Amiraĝibi atente fiksrigardis lin.

— Ĉu lia afero estas malbona — de tiu knabo?

— Kial vi tiel pensas?

— Tial, ke min vizitis ingliŝoj. Tre afablaj. Iomete eĉ tro afablaj. Mi ja ilin bone konas — tiujn militajn oficistojn. Pli ĝuste, militmaristajn burokratojn.

— Liaj aferoj estas nebonaj, — diris Ustimenko. — Ili rifuzis operacii.

— Kaj sur mia vaporŝipo ĉu vi mem sukcesos?

— Ne eblas.

— Domaĝe, — penseme kaj gardeme diris Amiraĝibi. — Li estas iom aroganta, tiu knabo, li estas iomete el tiuj hundidoj, kiuj tro frue komencis boji, sed li bojas al grandaj, timindaj hundoj. Li kuraĝe kaj lerte batalis en tiu aĉa tago, ni ĉiuj observis tiun ĉi batalon. Li atakadis kaj provokadis atakojn; komprenu, li deziris helpi al ni per ĉiuj siaj malgrandaj fortoj. Se tiaj, kiel li, sidus en ilia militflota departemento...

— Jes, ĝuste! — diris Vlaĉjo, sentante subite dankemon al Amiraĝibi pro tio, ke li komprenis Lionel-on. — Tion vi ĝuste, tre ĝuste...

— Li iomete paradis, kiam li estis vundita — via knabo, — daŭrigis la ŝipestro, — ĉu vi scias, ili fojfoje diras tiel, tiuj knaboj: «Mi ne estas vundita, mi estas mortigita, ekscelenco». Bele, ĝenerale, kaj estas tre domaĝe pri la knabo. Ni drinku, doktoro!

Onjo Paŭlinjo alportis du grandegajn tasojn da nigra aroma kafo — sur «Puŝkino» oni scipovis kuiri tiun ĉi trinkaĵon, — kaj Amiraĝibi elprenis cigarojn, du longajn, Virginiajn.

— Ne plu estas, — diris li. — Nenio plu restis. Kiam oni deziras preni — ĉiuj prenas de la ŝipestro de «Puŝkino», kaj por la returna vojo mankas eĉ aĉa kampartabako. Hieraŭ sur nia ŝipo oni aranĝis idiotan subskribon por filantropaĵo kaj fordonis por ies bono la tutan sukeron. Bando de anarkiistoj, sed ne sovetia ŝipo...

— Vi mem la unua subskribis, — malantaŭ la dorso de la ŝipestro diris onjo Paŭlinjo. — Kial do homojn kulpigi, Elisbaro Ŝabanoviĉ...

— Al mi ne eblas doni tiajn paperojn, — diris Amiraĝibi. — Mi estas malforta. Min necesas gardi kontraŭ tiaj paperoj, onjo Paŭlinjo, min entute necesas teni sur ĉeno...

Onjo Paŭlinjo purigis kaj gladis kaj la tunikon kaj la pantalonon de Vlaĉjo, li povis foriri, sed ne deziris. Kune kun Amiraĝibi li pririgardis la ŝipan lazareton — blankan, puran, ili kune pensis, kiel en necesa okazo eblos elporti Neville-on sur la ferdekon, poste ili iom sidis en ferdekseĝoj sub vento, kaj Ustimenko neatendite por si mem rakontis, kiel al kuracisto fojfoje mankas fortoj paciĝi kun tio, ke homo, kiun li kuracas, forpasas. Sed la malsanulo aŭ la vundito, unuvorte — la homo forpasas, kaj vi kulpigas vin mem. Kaj ne vane, eble, unu sciencisto publikigis laboraĵon pri tio, ke ne indas alligiĝi al siaj malsanuloj, ilin necesas teni en ioma, se tiel diri, foreco.

Amiraĝibi aŭskultis, poste kun malsimpatio en la voĉo okupiĝis pri «precizigo» de la demando.

Al la akvo oblikve, kun stridaj krioj estis falantaj mevoj; la ŝipestro de «Puŝkino» ekparolis nehaste, mediteme:

— He, tio estas stultaĵoj! Oni multon skribis en libroj, la papero eltenadis eĉ ne tiajn aferojn, kaj ankoraŭ longe eltenados. La papero eltenis «Mein Kampf», rasistojn, antisemitojn, kion ajn. Li, vidu, estas fama profesoro, kaj li, vidu, estas aŭtoritato, sed asertas, ke kirurgo ne devas eniri en personan kontakton kun tiu homo, kiun li operacios, ĉar okaze de malsukcesa rezulto la kirurgo spertos emocian traŭmaton. Ĉu tiel? Ĉu mi ĝuste vin komprenis?

— Ĝuste! — kapjesis Vlaĉjo.

— Fiaĵo! — kun abomeno skuinte la ŝultrojn, prononcis Amiraĝibi. — Persona kontakto subkomprenas kontakton animan. Anima kontakto estiĝas nur kiam aperas reciproka simpatio de homoj unu al la alia, kaj ĉi tie jam estas tutegale, kiuj ili estas — ĉu kirurgo kaj paciento, aŭ du maristoj, aŭ aviadisto kaj maristo. Apero de anima kontakto kun nova homo ĉiam riĉigas vivan animon, kaj nur plena kaj malbonkora stultulo povas sin limigi en tiu senco. Kaj daŭrigante la ideon ĝis absurdo, ni entute ne havu amikojn, ĉar iu iun en tiu ĉi aĉa mondo iam entombigos. Kaj entombigi amikojn estas traŭmato.

Li metis la manon sur la ŝultron de Vlaĉjo, silentis iom kaj konsilis:

— Ne farĉu vin per bagateloj, mia juna amiko! Por neniu kaj neniam avaru fortojn de via koro. Pardonu min pro patoso, sed, sanganta, ĝi estas multe pli necesa al aliuloj, ol tia, kiel oni antaŭe desegnadis sur poŝtkartoj — ĉu vi scias, kun kolomboj. Maljunulo Gorjkij pri tiu temo bele skribis, kaj mi, pekulo, ŝatas, kiam estas bele...

Li frapis siajn poŝojn kaj demandis:

— Ĉu vi havas kampartabakon?

— Havas, — diris Vlaĉjo.

— Denove, ŝipestro, estas alarmo, — alirante, sciigis la asistanto.

— Ĉu vi atendas miajn ordonojn, Jegoro Simonoviĉ? — miris Amiraĝibi. — Ja vi scias ilin por ĉiam: pafu, sed bone... Aĥ, George, kia vi estas distriĝema!

En la haveno ekhurlis sirenoj — «Junkers»-oj estis irantaj per batala ordo.

— Ĉu vi ŝatas militon, doktoro? — malbone volvante memfaritan cigaredon, demandis Amiraĝibi.

— Ne! — mirigite respondis Vlaĉjo.

La ŝipestro ĵetis al li rapidan rigardon kaj subridis per sia malgaja rideto.

— Kia mirinda koincido, — diris li jam sub tondrado de la grandkalibraj mitraloj de «Aleksandro Puŝkino». — Mi kaj vi estas samideanoj...

Nur en tiu ĉi momento Vlaĉjo rememoris, por kio li bezonis vidi Amiraĝibi-n: li devis ekscii almenaŭ proksimume, kiom da tempo restis ĝis la foriro de la ŝiptrajno. Ja tie, en la hospitalo, estas Barbara. Kaj li devas iel ĉion organizi, por evakui «la vunditinon Stepanova-n» en malfrontan hospitalon.

— Post la ĉeso mi kun vi konversacios! — kriis al li Amiraĝibi. — Nun tutegale nenio aŭdeblas!



1. Malnova romanco, supozata aŭtoro de la vortoj estas D. Davidov (1784–1839) — husaro, heroo de la Patruja milito de 1812, poeto.