Ĉapitro sesa

«Strikta kolrimeno»

La cigaro «ne trafumiĝis», la egipta cigaredo el persona sendaĵo de Rommel same ŝajnis sengusta. Kaj bonega mokao odoris je humidaj segaĵoj.

«Tiele mi mortos ĉi tie, en tiu trafrostigita urbo, inter ruinoj, cindro kaj brikpecoj, — malgaje pensis Standartenführer von Zanke. — Kaj malnovaj kamaradoj, leginte en ĵurnalo mian nomon, diros: jen, vidu, ne ĝisvivis nia von Zanke la rangon de Brigadenführer...»

Li tre ekbedaŭris sin kaj siajn rozojn, kiujn li tiel karese kaj fidele amis kaj inter kiuj li povis pasigi tutajn tagojn, meditante pri vojoj de renaskiĝo de la granda Germanio kaj pri rimedoj de ekstermo de la malalta sentimento de kompato en la koroj de la germana popolo, aŭ kreante en la menso projekton de efika kaj energia neniigo de «aro da subhomoj» sur teritorioj, konkeritaj de la germana genio...

Fojfoje li kantetadis super la belega rozo Charles Mallerin, aŭ super la ĉarmaj etaj Pink Grootendorst, aŭ super la fiera kaj orgojla Mistress Henry Morse, kiun pro malamo al ĉio anglosaksa li alinomis sen longaj meditoj al Brunhilda. Kaj, kantetante en sia rozejo super kviete ruliĝantaj ondoj de la maljuna Rejno, la Standartenführer en mallonga eleganta antaŭtuko, en fajnaj manumetoj kun bantoj, en neglekte ligita koltuko similis plie al simpatia muzikisto-flutisto el simfonia orkestro, ol al tiu, kiu li estas efektive. Ho, kiel terure trompa estas iam homa aspekto, kiel timindaj estas fojfoje en la realo tiel nomataj radiaj, aŭ mildegaj, aŭ bonkoregaj okuloj, kaj kiel subite neimpona eksteraĵo kaŝas, okazas, vere bonegan koron, klaran menson kaj grandegan, neatingeblan purecon de streboj...

La simpatia flutisto, ŝategante rozojn, per klara kaj ronda skribmaniero skribadis al sia Führer siajn «sekretegajn raportojn» — pri «ne diskonigendaj» temoj, kaj plurfoje okazadis, ke Hitlero, svingante la diligentajn foliojn de papero kun ora tranĉparto antaŭ la nazo de Himmler mem, aŭ de Heidrich, aŭ de Rosenberg, per sia impertinenta, ĉefsoldata voĉo demandadis:

— Kaj ĉu tion vi konas? Ĉu tion vi esploris? Ĉu tiujn demandojn vi ellaboris?

Ĉio iris bonege ĝis la militiro en Rusion. Ankaŭ en tio komence von Zanke posedis grandegajn plenpovojn. Sed tiuj punktoj kaj paragrafoj, kiuj aspektis tiel konvinke sur papero, ne eltenis elprovon per agado ĉi tie, en tiu ĉi nekomprenebla lando. Kaj Himmler, Heidrich kaj Rosenberg venĝis al la simpatia maljuna flutisto. Ĉiu trajno, kiun faligis sub taluson partizanoj, estis kalkulata al la konto de la Standartenführer, post ĉiu sia raporto li ricevadis neniigajn ĉifraĵojn, kaj jam duan fojon la kverkaj folioj por lia kavalira kruco iris preter von Zanke, kvankam li precize sciis, ke la ordono estis portita por surskribo.

Kaj jen nun denove mistera historio kun la murdita urbestro kaj tiu damnita doktoro Postnikov, kies lojalecon la urbestro garantiis kaj kiu pafis al soldatoj de la speciala taĉmento, murdinte tri knabojn...

Eble, li kulpigu pri ĉio la komandanton de la urbo — tiun parvenuon zu Stackelberg und Waldeck?

Sed pri kio nome li lin kulpigu?

Ja lia Ĵovtjak ne forkuris al partizanoj, sed estis murdita en sia loĝejo.

De kiu?

Tenante la varmobotelon sur la ventro (tiu malnova rimedo helpadis pli bone, ol aliaj), li aliris al la fenestro, purigis per la ungo la prujnokovritan vitron kaj atente rigardis al pendumita Ogurcov. Stulta ekzekuto! La furiozigita per torturoj homo kraĉis al portreto de Hitlero, kaj oni lin pendumis pro ofendo de la nacio, nenion eksciinte de li! Sed ĉu oni povus ne pendumi? La «bona etulo» Zollinger tuj denuncos, uzinte sian rajton de la «Gestapo ene de la gestapo», ke kvazaŭ en la grupo «C» oni senpune prikraĉas portreton de la Führer!

La tago estis venta, krepuska, sur la placo estis neĝa blovado, la malviva Ogurcov estis balanciĝanta sur la ŝnuro. Grandioza atingo de la enketa fako de la grupo «C», estrata de la spertega Standartenführer von Zanke! Grandega venko super ruĝaj konspirantoj! Ĉiuj povas dormi trankvile, la partizana movado en la regionoj, regataj de la subuloj de la estro de la grupo «C», estas plene likvidita.

— Mi petas ĉe mi ne fumi! — subite, tute perdinte sinregon, ekkriegis von Zanke. — Ĉu vi ne vidas, en kia mi estas stato? Kaj mi ja ne estas knabo finfine, mi staras antaŭ mia sesdekjariĝo!

Ĉio ĉi elŝiriĝis el li preter lia volo. Kaj similis al plenda krio de maljunulo, al kiu mankas fortoj venki siajn malsanojn. Ne, tio tute ne taŭgas! Kaj la Standartenführer ŝercis:

— Ĉu vi ektimis? Mi tutsimple zorgas pri via sano, knaboj. Ne endas bruligi kandelon ĉe ambaŭ finoj. La laboro konsumas vin, vi ne havas ripozon kaj ankoraŭ venenas vin per nikotino! Prefere vi entombigu min, ol mi almenaŭ unu el vi, — sed kial?

«Denove tiuj idiotaj kial», — kun suspiro pensis Wentzlow. Kaj Zollinger al li palpebrumis — tio signifis: «Nia maljunulo tute kadukiĝis!». La «bona etulo» havis ne tre bonan aspekton hodiaŭ — lin tute ne beligis sparadrapo sur la vango. Laŭ liaj vortoj li «kroĉiĝis» per la vango al vestokroĉilo en sia ĉambro, sed Wentzlow aŭdis, ke dum la operaco «Nokto kaj nebulo» iu el la kondamnitoj en la lasta momento saltis al la Obersturmführer kaj preskaŭ strangolis lin ĝismorte.

— Tial, — daŭrigis von Zanke, — tial, ke en ĉiu el vi estas ero de mia sperto, de miaj teorioj, ideoj, naskitaj ĉi tie!

Li singarde tuŝis per la mano sian frunton, kvazaŭ timante elverŝi trezorojn de sia cerbo.

— Vi estas mia senmorteco, — oscedante per interna oscedo, aŭskultis Wentzlow. — Vi estas daŭrigo de mia mortema «mio» en la senmorta spirito de la pura raso. Pureco de nia raso...

Kaj li por longe komencis sian ŝatatan tedaĵon pri selekto de plej puraj el puraj arjanoj, kaj Wentzlow subite kun enuo rememoris, ke en iu kontraŭnazia elmigrula gazeto li legis, ke la nazia klopodo pri pureco de raso estas religio de brutoj, ellernintaj kompreni rezonojn de brutobredistoj. Ĉe tiu rememoro li ekdeziris ridi, li eĉ iomete skuiĝis, sed ŝajnigis, ke tio estas frostotremo, kaj maltrankvile ekaŭskultis. La ĉefo per teda voĉo estis parolanta pri germanoj de Frislando, liveranta reproduktantojn de la pura germana raso. Zollinger memkontente ridetis — li naskiĝis en Frislando. «La maljunulo kaĵolas, — pensis Wentzlow, — malbonaj estas niaj aferoj, se ni perdas tempon por tiu hundido».

Poste Zollinger raportis la aferon de Ogurcov. Laŭ liaj vortoj, «ili provu veni!» diris vere Ogurcov, kaj ankaŭ multaj aliaj kontraŭnaziaj eldiroj apartenis al tiu krimulo. Kio koncernas la fakton de la pendumo, do li estis pendumita jam mortinta. La afero estas en tio, ke Zollinger ne eltenis «tiun sakrilegian malicaĵon», kiel li esprimis pri la kraĉo, «ne retenis sin kaj pretas esti punita», «ne eltenis la nervoj», li mortigis tiun damnitan Ogurcov-on per du pafoj el pistolo — per rekta pafo. Certe, diris Zollinger, li — la Obersturmführer — estas kulpa, sed petas indulgon, ĉar la «incidenton» antaŭis la nokto kun ĉifro «Nokto kaj nebulo», tiu nokto postulis ioman streĉon de la nerva sistemo...

Raportinte ankaŭ ciferojn de elprenitaj post la operaco «Nokto kaj nebulo» valoraĵoj, kiel: horloĝoj, cigaredingoj, braceletoj, ringoj, ĉenetoj kaj oraj dentoj (en gramoj), Zollinger riverencetis kaj eksidis.

La ĉefo danke klinis la kapon.

— Viaj meritoj pri plenumo de la operaco «Nokto kaj nebulo» estos sendube taksitaj en deca grado, — diris la ĉefo. — Mi zorgos pri tio. La menciitajn du mil sescent gramojn da oro, forigita el la buŝaj kavoj de tiuj, kiuj ĝin ne plu bezonos, sinjorino Misel (la ĉefo ĵetis rigardon al Hunda Morto, ŝi ekstaris kaj ree sidiĝis), sinjorino Misel sendos en la imperian bankon en Berlino — ŝi bone scias, kiel tion fari. Bonkvalitaj horloĝoj kun memora surskribo devas esti enmanigitaj al ĉiu soldato de la speciala taĉmento — tia estas regulo. Valoraj kolektoj de poŝtmarkoj, moneroj, monbiletoj estos lotumitaj, laŭ nia bona tradicio, en loterio inter oficiroj de la grupo «C». Niaj oficiroj ankaŭ elektos por si ornamaĵojn, meritajn atenton de iliaj proksimuloj en nia patrujo. Poste ĉion ceteran, taŭge dokumentitan, sinjorino Misel sendos en la imperian bankon al la konata de ŝi konto (Hunda Morto ree ekstaris por momento). Kaj nun — jen kelkaj miaj konsideroj pri la afero de la ekzekutita laŭ la subskribita de mi matrikulo, — mortkondamnojn la ĉefo ĉiam nomadis matrikuloj, — ruĝa partizano Ogurcov...

Zollinger ŝajnigis atenton sur sia beleta, porcelana vizaĝeto. «La ĉefo tute obeas min, — pensis li. — Kaj nun, eĉ se li esprimos kelkajn estas en plena ordo».

Wentzlow ree oscedis, ferminte la buŝon per la mano: certe, nun kun la stulta murdo de Ogurcov estas distranĉitaj ĉiuj fadenoj, neniajn partizanojn eblas atingi kaj sabotaĵojn preventi. La tuta afero estis en tiu liphara Postnikov, lin, sendube, sendis ĉi tien la ruĝuloj, kaj li ĉi tie komandis. Sed li, bedaŭrinde, estas mortinta kaj paroli ne povas. La ĉefo, certe, pravas: apliko de ajna nomenklaturo de metodoj de fizika efiko, tiel facile ellaboritaj en Berlino sur Prinz-Albrechtallee en la gestapo, — ĉi tie ne taŭgas. Per la «nomenklaturo» — en la lingvaĵo de la ĉefo, per torturoj en la komuna lingvo — ilin preni ne eblas. La sperto pruvis tion same, kiel pruvis ankoraŭ unu notindan trajton de la rusoj. Konfesas sub torturoj nur tiuj, kiuj nenion faris. Malfortuloj mensogas pri si por ke oni ilin ne turmentu. Fortuloj kaj agemuloj mortas silente aŭ insultante.

— Do, — akceptante de la «rata patrino», doktoro Schäfer, varmegan varmobotelon kaj ŝovante ĝin en la malbutonumitan pantalonon, diris von Zanke, — do, knaboj, ni devas labori pli rafinite. Sed kiel?

Wentzlow, Zollinger, stulta Wolgemut Schrank, abunde ŝvitanta Krolle, plenrajtigito de la grupo «C» en la komandantejo Obersturmführer Koditzky, dikvanga leŭtenanto de la SS Brunk kun siaj ĉiam brilantaj fulmoj sur la tro alta kolumo de la tuniko, morfinisto Rupp, la plej eleganta kaj polurita en la tuta grupo, kompilanto de pornografiaj versaĵetoj pri temoj de «arja semo de forto kaj volo» Hans Kehr, sendita por «staĝo» hispano Francisco Largo Checa, kvislingano Nursen, facilanima kreteno el Ĝenovo grafo d' Aosta, saviĝanta ĉi tie de la milito danke al iaj malnovaj ligoj de lia patrino kun Heidrich, rumano Dimitrescu, eksa lerninto de von Zanke en lia mallonga kurso «Oriento» en Kenigsbergo, senrangaj kriminalistoj Sonne, Stier, von Botzow, nana leŭtenanto Hugo Weichold, moknomata Benzinŝparulo, — ĉiuj kunvenigitaj en la kabineto de la ĉefo, eĉ Hunda Morto, aŭskultis von Zanke-n streĉite kaj atente. Tio vere estis la plej grava — labori pli rafinite; sed kiel? Instruu, se vi scias, ronĝita de tineo, flaviĝinta pro duboj sed tamen ŝajniganta saĝulon papago! Ne kaŝu la sciatan de vi sola veron. Malfermu la sezamon, se vi scias tiun artifikon. Kio povas okazi al vi, maljuna gufo, oni vin elpelos puŝe, kaj vi revenos en vian rozan paradizon, sed kio okazos al viaj «knaboj»? Reichsleiter Göring ne ŝatas ŝerci, al gestapanoj plurfoje estis legataj liaj rezolucioj, neimiteblaj en lakoneco: «La tutan grupon «3» pro plena senagado degradi kaj sendi al la Orienta fronto en la unuan eskalonon de la sturmaj trupoj». Al vi ja, olda kadukulo, tio ne minacas, sed kiel estas al viaj «knaboj»? Ili antaŭlonge forgesis bluajn revojn de la Hitlerjugend pri tio, ke la armeoj de la imperio, kiel tranĉilo en buteron, eniras en la vastaĵojn de Rusio. Ĉi tie ĉiuj scias, kiom facile estas akirataj tiuj riĉaĵoj...

— Malgraŭ tio, ke pri la identigo de la arestita komunistino Ustimenko, — daŭrigis la ĉefo, — min trafis plena fiasko, mi estas certa, ke ŝi estas tute ne Fjodorova, sed ĝuste la komunistino Aglaja Ustimenko. Ŝia firmeco kaj nefleksebleco, ŝia interna libero kaj certeco pri propraj fortoj, ŝia streĉita energio de interna rezisto donas al mi rajton esti certa pri tio, ke ŝi estas ne Fjodorova, sed Ustimenko. La malsukceson kun ŝia identigo mi klarigas por mi per komploto kaj per tio, ke la personoj, partoprenigitaj en la identigo, estis anticipe informitaj.

— De kiu? — demandis Wentzlow.

— Mi ne scias, — post paŭzo diris la Standartenführer. — Mi havas supozojn, sed dume tio estas nur supozoj. Fjodorova-n mi jam neniigus: ŝin ni ne bezonas, sed ni en hasto iom pli, ol necesis, demonstris al ŝi nian «sistemon». Kio koncernas Ustimenkon, do en tiu okazo ĉi tio estas indiferenta. Ni devas pacience kaj singarde iri laŭ ŝia spuro. Kaj, pli aŭ malpli frue, ŝi kondukos nin tien, kien ni devas veni. Ŝi ne restos en la urbo por ĉiam. Ŝi estas altranga funkciulo kaj devas agi. Ni, irante post ŝi laŭ la spuro, haltigos la agon, direktitan kontraŭ ni, ne lasos ĝin okazi. Kaj nur tiam, tute ne interesiĝante persone pri ŝi, ni ŝin pendumos.

— Do, ĉu «strikta kolrimeno»? — de sur sia loko abrupte demandis Wentzlow.

— Jes! Nur tiel!

— Kaj se ni fiaskos? Se ŝi foriros?

Wentzlow leviĝis. Sur liaj vangoj subite aperis ruĝaj makuloj. La oficiroj de la grupo «C» ekmoviĝis, ĉiuj komprenis, ke Sturmbannführer Wentzlow «razos» la maljunulaĉon. Kaj Wentzlow razis:

— Parteigenosse1 von Zanke, — komencis li tiel, kvazaŭ ili sidis ĉi tie ne en armea uniformo, sed en brunaj ĉemizoj, kaj kvazaŭ tio estis ne profundaĵo de Rusio, sed bierejo en Munkeno, kie permeseblas disputoj kaj eĉ krioj. — Parteigenosse von Zanke! Mi ne dividas vian optimismon. Mi petas konsideri, ke dum tuta sia ekzisto la grupo «C», estrata de Standartenführer von Zanke, ne malkovris eĉ unu valoran aferon. Ni troviĝas en tre streĉita situacio; permesante al mi esprimiĝi per la lingvaĵo de la kontraŭulo, mi diros — «la tero brulas sub niaj piedoj», sed kion ni faris, por preventi disvastigon de la incendio? Tute nenion! Ni legas flugfoliojn, kiuj estas presataj sur hektografo, kaj ni ne scias, kiu tion faras! Ni esploras objektojn, kie okazis sabotoj, kaj nur dismovas la manojn! Ni registras okazojn de eksplodigitaj trajnoj, sed ne pli! Ni serĉas kulpulojn, sed ne trovas, kaj ekzekutas nur ostaĝojn. Tio al nenio helpas, sed nur kolerigas la loĝantaron...

— Do kion vi proponas, mia knabo? — iomete levinte la brovojn, demandis von Zanke. — La negativa parto estas de mi sciata. Mi atendas konstruajn proponojn.

— Dezerta zono! — malvarme prononcis Wentzlow. — Malnova kaj ĝusta ideo. Ne cent ostaĝoj, ne ducent, ne tricent, sed plena ekstermo. Absoluta!

La ĉefo karese subridis, prenis montrobastonon kaj, retenante la varmobotelon sub la pantalono, aliris al la mapo de la regiono.

— Miaj knaboj, — diris li per voĉo de bonkora avo. — Miaj simpatiaj nazmukuloj! Ardaj kapoj! Bonvolu rigardi ĉi tien!

Kaj per mallongaj, precizaj, koleraj movoj li rapide almontris sur la mapo tiujn lokojn, kie estis koncentritaj la imperiaj milittrupoj.

— Nur la vojoj, — deŝiriĝinte al falseto, kriis li. — La Untermensch, subhomo, rusa malamiko okupas tion ĉi! Ĉion, escepte de la vojoj, havas ili.

Per elipsoj, kvadratoj kaj trianguloj li pridesegnis preskaŭ la tutan regionon. Kaj poste desegnis liniojn apud la vojoj kaj signis kelkajn punktojn.

— Kaj tio estas ni, nur tio! Tamen, eble, iu el vi deziras riproĉi min pri molkoreco?

Liaj okuloj malhele ekbrilis. Kaj al ĉiuj ĉi «knaboj», verŝintaj riverojn da sango, por momento ekŝajnis, ke ili estas ŝafidoj, al kiuj venis lupo. Kaj ili, certe, estis pravaj, ĉar ĉio estas komprenata en komparo, kiel esprimis Standartenführer von Zanke, finante sian paroladon.

— Nazmukaj junulaĉoj! — kriis li, komprenante, ke se sur ŝipo komenciĝas ribelo, tiam la ŝipestro devas pafi la unua. — Mi por vi ne estas Parteigenosse, Wentzlow! Kaj ekstaru, kiel oni staras en nia glora armeo, sed ne kiel malpura judo en sinagogo! Tiele, alie mi ordonos al mia Specht okupiĝi kun vi pri marŝa ekzercado kaj li pelos vin sur la placo kun plena marŝa pezo. Kapon alten, Wentzlow! Tio estis vi, kreteno, kiu liberigis la libroteniston! Ĝuste pro via kulpo estis fiaskigita la identigo! Kaj vi scias bonege, ke vi kulpas, sed trudiĝas kun rezonadoj! Sidiĝu!

Li ĵetis la montrobastonon. Ĉiuj oficiroj de la grupo «C» rigidiĝis, direktinte rigardojn al la ĉefo. Li elprenis el la cigaredujo cigaredon, kelkaj brulantaj fajriloj etendiĝis al li. Sed li ekfumis per la sia — kaj la oficiroj rememoris: la monogramo sur tiu ĉi fajrilo signifas, ke ĝi estis donacita de Himmler.

— En la nokto de «longaj tranĉiloj», — diris von Zanke nelaŭte, — kiam, kiel vi, probable, scias, estis neniigitaj ne nur kelkaj miloj de malamikoj de la nova ordo, sed ankaŭ la niaj, permesintaj al si lukson de rezonadoj, — mi per tiu ĉi mano, multfoje reŝargante maŭseron, mian malnovan fidelan maŭseron, «liberigis» disde la ŝarĝo de la sufera valo kaj direktis en la edenon cent dek sep miajn eksajn amikojn kaj kamaradojn. Sekve, tiu spirito de duboj, kiun vi permesas al vi suspekti en via estro, estas fremda al mi! Sed mi ĉiam estas sobra, kaj ĝuste tial, ke mia kapo estas malvarma, kaj la oreloj aŭdas, kaj la okuloj vidas, ĝuste tial mi avertas vin, ke ni havas aferon kun ankoraŭ nevidita kontraŭulo kaj ni ne rajtas iluzii nin per nur militaj venkoj de niaj armeoj. Konkeri urbon N. — tio signifas ne nur ĝin trairi, detruinte kaj eĉ neniiginte. Konkeri — tio signifas alproprigi, sed kion ni alproprigis? Do komprenu finfine, ke la armeo militas, kaj ni devas alproprigi. La armeo dume faras sian aferon, kaj ni babilas kaj pendumas... Se al vi ŝajnas, ke vi estas spertaj punistoj kaj scias pri nia metio pli ol mi, do vi profunde kaj malgaje eraras. Ĉio estas komprenata en komparo. Rilatumo de via sperto al la mia — tio estas unu al mil. Por unu via matrikulo respondas mil miaj. Por viaj mizeraj rezonadoj pri utilo de apliko de absoluto en sistemo de dezerta zono respondas mia realigita ideo de fabrikoj de morto por subhomoj. Realigita! Kaj eĉ se ni trafis en zonon de malsukcesoj, se nin persekutas malbona fatalo, do tio estas nur provizore, kiel provizoraj estas kelkaj partaj malsukcesoj de niaj nevenkeblaj armeoj, kondukataj de la genio de la Führer al la granda celo de konkero de la terglobo. Do, plenumu miajn ordonojn. Ĉu vi ĉion komprenis?

Malklara rumoro traflugis la kabineton. Malklara, sed estima.

— Tre bone, — kapjesis von Zanke. — Kaj nun, mi petas, aŭskultu rekomendon de la ĉefkuracisto de la milittrupoj de la SS, Brigadenführer de medicina servo, nia bona amiko kaj instruanto profesoro Klauberg.

Kaj, metinte la branĉojn de la oraj okulvitroj sur la orelojn, la ĉefo legis pri tio, ke la scienc-esplora centro de la sanitara departemento de la SS venis al pozitivaj konkludoj pri rimedo de likvido de «neplenvaloraj elementoj» per injekto en la koran regionon de dek kubaj centimetroj da pura fenolo.

— «Tiu rimedo estas ŝpara, — trankvile kaj afereme legis la Standartenführer, — estas plenumebla per fortoj de ajna medicinisto de la plej malalta kvalifiko, produktas nenian bruon kaj per sia karaktero mem efikas konserve al la nerva sistemo de peze okupitaj laborantoj de la gestapo, de la SS, de la SD kaj de ĉiuj aliaj, kiuj laŭ sia servodevo estas ligitaj kun la granda puriga misio de nia ŝtato».

Finleginte, von Zanke permesis al si iomete ŝerci pri sia amiko «rata patrino», doktoro Schäfer:

— Verŝajne, tiu laboro plaĉos al vi, doktoro, — diris li, metante la okulvitrojn en la ujon. — Tio ne estas kuraci malsanojn de la ĉefo kaj aŭskulti lian konstantan grumbladon. Post fenolo neniu grumblos, ĉu?

Kaj li seke ordonis:

— Preparu vian bolŝevistinon al elhospitaligo. Ni ŝin liberigos jam hodiaŭ. Kaj Parteigenosse Wentzlow responsos pri ŝia konduto en la «strikta kolrimeno». Ĉu vi aŭdas min, Wentzlow?



1. Parti-kamarado (germ.) — alparolo al ano de la nazia partio.