Resurekto kaj morto de librotenisto Averjanov

Jam plenigante, laŭ la ordono de sinjoro Wentzlow, presitan formularon en la ĉambro numero 9 de la grupo «C», Stefano Naĥumoviĉ Averjanov firme sciis, ke sian devontigon li jam hodiaŭ kaj nepre rompos. La formulo «mortpuno» neniom lin embarasis. Preskaŭ forgesita dum tiu ĉi tempo dolĉa kaj inundanta furiozo denove kovris lin per tuta sia potenco: nun jam li pruvos al tiu diabla Aglaja Petrovna, kia li estas «hazarda homo en la sistemo de la regiona popoledukado». Kaj nur finiĝu la milito, nur oni forpelu el ĉi tie tiujn faŝistaĉojn, li tuj ekprocesos kaj postulos kompenson pro ĉiuj ĉi jaroj, tiam la malamata Aglaja dancos, tiam ŝi ekscios, kiel gustas suferoj, tiam oni enartikigos al ŝi la cerbon koncerne de la «senbridiĝinta Averjanov», kiel deklaris tiam en la juĝejo tiu flavbekulo jurkonsilisto, kiu reprezentis la interesojn de la popoleduka departemento...

«Ŝi eĉ la okulojn fermis, — jam pluran fojon pensis li, montrante al gestapano-gardanto paspermeson por eliro, — eĉ rigardi al mi ŝi ne povis, tia mi estas por ŝi sentaŭga homo. Se mi ne agnoskis mian kulpon, do tial, ke mi havas mian principon, kaj tio tute ne signifas, ke mi — rusa laborulo Averjanov — estas perfidulo! Se mi ne eliris al la laboro la kvaran de majo de la 1941-a jaro kaŭze de medicine atestita grava veneniĝo, do, sekve, deirante el la supre indikita, nur surbaze min maldungi? Kaj pro tio, ke la tribunalo verdiktis malĝuste — ĉu tiuj faŝistaĉoj pensas, ke mi estas sur ilia hoko? Ke Averjanov perfidos? Ho, ne, respektindaj sinjoroj, mi mian sovetian juĝon atendos, kaj tiam jam, pardonu, mian neflekseblon neniu rompos. Tiam civitanino Ustimenko falu sur la genuojn, mi el ŝi kompenson pro ĉiuj jaroj, eĉ se la milito daŭros dek jarojn, — elskuos. Kaj jam tiam mi ekdrinkos: minimume ĝis gravega veneniĝo, jen kiel iros la afero. Tiam vi min ekkonos, mian teruregan karakteron. Kaj en vian departementon mi revenos nur por unu tago, por doni petskribon pri maldungiĝo laŭ propra deziro».

Sur la strato, sub frosta kaj penetranta vento, Averjanov komencis maltrankvile demandi sin, kie li povus senprokraste «gluti, almenaŭ glaseton», por ke, kiel li ŝatis esprimi, «la nerva sistemo malvarmiĝu». Kiel ĉiu drinkemulo, li hodiaŭ drinki pli ol bezonis, sed, nenion elpensinte, li direktis sin hejmen, esperiginte sin pri la ideo, ke li drinkos poste, kiam okupiĝos pri tiu afero, kiun li elpensis hodiaŭ en la ĉambro numero 9, plenigante la formularon kun la vorto «mortpuno».

La edzino ankoraŭ ne estis hejme — verŝajne, oni ne permesis foriri de malŝarĝado de brulligno, kien ŝin pelis la germanoj. Averjanov-filo rigardis al la patro de sur la portreto per severaj okuloj; sur la fotaĵo Niĉjeto estis civila, tamen la patro sciis, ke la knabo tute ne estas civila, sed servas al sia popolo, kiel decas al viro de lia aĝo en tia tempo.

— Jen, fraĉjo Niĉjeto, — diris la patro al la portreto de la filo, — estis ankaŭ mi, amiketo, en iu loko. Sed ne gravas, ankoraŭ estas fortoj en la maljunulo...

Malvestinte sin kaj demetinte la piedveston, la maljuna librotenisto razis sin per tre malakra razilo, viŝis la vizaĝon per restaĵoj de kremaĵo de sia edzino, kiun ŝi, interalie, tre domaĝis, supozante, ke tiu kremaĵo «streĉas faltojn», elprenis el sekretejo malantaŭ la kuirĉambro valizon kaj vestis sin per sia parada, el blua ĉevioto, kostumo, kiun lastfoje li surmetis por iri en la juĝejon. Razita, en bantkravato, kun iomete «arte» disĵetitaj grizaj haroj, li eĉ al si mem plaĉis, rememoriginte iom la maljunan aktoron Makkavejskij, heroon-neŭrasteniulon, ludintan ĉi tie iam princon Miŝkin, caron Paŭlo la Unua, kaj poste iun eksterlandan psikopaton.

— Ĉu vi povas imagi, — ree diris Averjanov al la filo, — la okulojn ŝi fermis! Tiel ŝi, vidu, pri ĉio estas certa! Tiel ŝi ĉion scias! Tiel ŝi en ĉiu persona afero kompetentas, filino de proletaj gepatroj. Kaj mi kun vi, oni povas pensi, estas idoj de grafo Sumarokov-Elston, de princo San-Donato, kaj ankaŭ de Stürmer...

Kun peno nodinte la laĉojn de la malnovaj ŝuoj, Stefano Naĥumoviĉ ŝovis la manon en la ŝrankon — tien, kie ordinare kuŝis naztukoj, kaj neatendite palptrovis per la fingroj boteleton. Sur lia dorso trakuris facila kaj rapida tremo, kaj li iom prokrastis, por ne tuj elreviĝi.

«Se estas tualetakvo eĉ plej multekosta — tutegale mi ĝin eltrinkos!» — kuntirinte la brovojn, firme decidis li.

Sed en la vodka malgranda boteleto estis io pli bona, ol simpla tualetakvo. En la botelo estis netuŝita «kosmetika tualetakvo», preparita de la edzino de Averjanov — Margarita Borisovna, ŝia fama tualetakvo por «rapida kaj efika malfermado de poroj de la vizaĝo», kiel estis notite en ŝia vakstola kajero, kien ŝi enskribadis en la antaŭmilitaj tempoj ĉiajn novajn receptojn — de salatoj kun vitaminoj, de kekso «minuto», de fromaĝaj bastonetoj, kaj ankaŭ de rimedoj por forigi diversajn makulojn. Tiu tualetakvo estis farata kun malgrandpece raspita kreno, kaj, flarante nun la travideblan likvaĵon, la maljuna librotenisto subite rememoris, kiel li mem per raspilo en tiu varmega antaŭmilita vespero, verŝante larmojn, raspis tutan bastonon da kreno. «Tio estis, kiam mi jam ekruliĝis sub deklivon! — ne sen malica ĝojo, per la vortoj de la kverelema edzino, pensis li, eltrinkinte kaj flarante kruston de germana, ne malmoliĝanta pano. — Tio estis jam post la juĝo!»

Detruinte la tualetakvon, Averjanov kaŝis la malplenan botelon por ajna okazo kaj skribis jenan letereton per sia firma, klara librotenista skribmaniero:

«Marganjo! Mi havas multajn aferojn. Kuiru finfine ion por manĝi, lasu la kutimon ne kuiri varmaĵon. Tio estas malŝpara. Stefano Averjanov».

Sentante sin freŝa, forta kaj eĉ juna, Stefano Naĥumoviĉ surmetis intersezonan palton, kiu havis tre decan aspekton, ĉirkaŭvolvis la kolon per skarpo kaj, iomete ŝovinte al la nuko kaj la orelo karakulan, tre ronĝitan de tineo ĉapon, eliris sur la frostan straton. Dum multaj monatoj da neniofarado, jura ĉikanado kaj kverelado hodiaŭ li sentis sin okupita, necesa kaj hastanta homo. Kaj en la animo li sentis gajon — unuafoje post tiu tago, kiam li malgajnis sian juĝaferon kontraŭ la popoleduka departemento en la lasta juĝa instanco. Kaj tia «laboreto», kiel tiu, kiun li planis por si por hodiaŭ, pro strangaj ecoj de lia malfacila karaktero plaĉis al li. Kaj li eĉ ekkantetis iomete, apenaŭ aŭdeble, nur por si mem:

Ruĝaj flagoj kiel kronoj
Lastajn vundojn kovris jam.
En la bravaj eskadronoj
Ni kunmarŝis, partizan'.

Du germanoj, frapante per ferumitaj botoj sur trafrostiĝinta pavimo, aperis renkonten al li kaj kun mirego aŭskultis — ĉu freneziĝis la homo, kantas? — sed li donis al ili tute nenian atenton, li estis tre okupita hodiaŭ kaj iris por afero, li hastis, por fari ĉion ĝuste hodiaŭ, sed ne prokrasti ĝis morgaŭ aŭ postmorgaŭ, kiel farus multaj, eĉ el tiuj, al kiuj Aglaja Petrovna ĉiel fidis kaj subskribadis plej laŭdajn karakterizojn. Li estas elpelita de ŝi, sed jen li riskas pro ŝi kaj por ŝi, dum ĉiuj baldaŭ kuŝiĝos dormi, kaj multaj jam kuŝiĝis.

Sur stratkruciĝo li haltis, rememorinte, ke lin, kiel li sciis el libroj pri vivo de konspirantoj de la «Popola libero»1 aŭ de bolŝevistoj, aŭ kiel li vidis en kinofilmoj, oni povas gvati.

Sub frosta vento, en trablovoj de la stratkruciĝo li atente ĉirkaŭrigardis, viŝis la malsekan nazon per pugnoganto kaj, ree kantetante, ekiris pluen.

Kiel sorĉaj lumoj faskaj
Kaj fabelo, por ĉiam'
Restos sturmaj noktoj Spasskaj,
Voloĉajevka en flam'...2

En la ŝuoj, post la malnovaj, trivitaj feltbotoj, paŝi por Averjanov estis maloportune, kaj ĝenerale li hodiaŭ iom tro nervoziĝis kaj laciĝis, sed tamen lia humoro estis bona kaj batala, kaj eĉ pli, al li iom post iom ekŝajnis, ke li iras ne por plenumi sian decidon, sed por plenumi komision — responsan, danĝeran kaj treege malfacilan, sed konfiditan persone al li.

«Kaj kio? — rezonadis li duonflustre kun si mem, — kaj nenio, mi plenumos. Jen — la fricoj ridegas. Se ili scius, por kio iras tiu ĉi civitano, se scius! Sed ne ekscios ili, stultuloj, jen en kio estas la altestimata Tatjana Jefimovna, ne scias kaj ne divenas, kiu al vi iras kaj kia vin atendas konversacio...»

La eksan instruestrinon, kaj poste direktorinon de la lernejo numero ses Okajomova-n la maljuna librotenisto ne vidis delonge kaj nun malfacile rememoris la fastan, malaproban esprimon de ŝia magra, osteca vizaĝo. «Kun tiu ĉi estos malfacile, — pensis li, — sed mi ŝin timigos. Mi ŝin ajnmaniere timigos, kaj ŝi ne estas el kuraĝuloj. Tiel estos».

— Kiu estas tie? — demandis ŝi lin trans la pordo.

— Unu via tre malnova konato! — respondis la librotenisto per olea voĉo. — Iu Averjanov, Stefano Naĥumoviĉ...

— Sufiĉe malfrue, — sen ajna falsa afableco diris Okajomova, sed la pordon ŝi tamen malfermis.

Li estis akceptita ne tute gastame, sed pli-malpli ĝentile, Tatjana Jefimovna eĉ lumis por li per meĉaĵo, dum li estis malvestanta sin, kaj interesiĝis pri lia sano. Tamen, eksidi ŝi al li ne proponis, eble tial, ke en ŝia malgranda ĉambreto ĉie sur ĉifonoj kaj malnovaj ĵurnaloj estis dismetitaj rostitaj kaj senŝeligitaj glanoj, kiujn Tatjana Jefimovna kune kun iu polva kaj grandnaza maljunulino estis speciganta kaj pakanta en paperkornetojn.

— Kio estas tio? — frotante la malvarmiĝintajn en frosto manojn, interesiĝis Stefano Naĥumoviĉ. — Ĉu kafa firmao de sinjorino Okajomova? Aŭ kio? Ĉu vi pri porkoj zorgas aŭ pri homoj? Aŭdis mi, iam vi komercadis per iaj bobenoj en la bazaro?

Tatjana Jefimovna, ne respondante, trankvile malŝate rigardis al Averjanov. La polva maljunulino susuris malantaŭ ŝia dorso.

— Vi almenaŭ esprimu ĝojon, — diris la librotenisto. — Ja tamen viva mi estas, ne mortis ebria sur strato, kiel vi ĉiuj antaŭdiradis...

— Por kio do vi nun mortu, — ĝentilete, sed kun signifo en la voĉo prononcis Tatjana Jefimovna. — Ĝuste nun por vi estas honoro kaj konvena loko. Verŝajne, vi promociiĝis, ĉu ne?

Averjanov palpebrumis, retenante sin. «Aĥ vi, olda kanajlino, — preskaŭ diris li. — Mi ankaŭ por ŝi malbonas! Nu, ni vidos, sinjorino Okajomova, kiel vi mian baton eltenos. Tio por vi ne estas same, kiel skribi pri mi plendojn pri malĝentileco en ofica tempo kaj pri malakcepto de via bilanco pro pure burokrataj intencoj. Tio ne estas kiel ripeti post Aglajaĉo, kiam sur min ĉiuj kune ekpremis kaj kiam mi vere perpleksiĝis kaj montris min ne tre bele. Tio estas io alia!»

Sed nenion el tio Averjanov, kompreneble, diris, sed nur suspiris kaj, montrinte per la vizaĝo kiel eble plej multe da enigmeco, flustre prononcis:

— Mi persone kaj sen atestantoj devas kun vi interparoli. Kaj tiel, ke neniu aŭdu, tio estas afero treege danĝera...

— Kia tia afero? — per iomete treminta voĉo interesiĝis Okajomova. — Eĉ estas strange...

— Ni tian tempon travivas, ke en nenio mi ion strangan trovas, — tute obtuze kaj mistere diris la maljuna librotenisto. — Sed perdi tempon mi ne intencas. Se vi deziras — ni konversaciu, ne deziras — ĝuste tiel ni enskribos.

— Ja mi havas neniajn sekretojn, — videble venkinte la timon, tranĉis Okajomova. — Mi havas nenion por kaŝi kaj de neniu.

— Tamen mi ja havas sekreton, — penante paroli per tiu voĉo, per kiu hodiaŭ parolis kun li la gestapano Wentzlow, diris la librotenisto. — Havas, ĉu vi komprenas? Kaj ne malŝparu mian tempon, mi hastas!

— Do ni revenu en la antaŭĉambron, — iomete paliĝinte, konsentis Okajomova. — Alia loko ne estas.

Tenante la meĉaĵon en la mano, ŝi fermis malantaŭ si la pordon en la ĉambron, kaj tiam Averjanov al ŝi diris tion, kion li elpensis jam tiam, en la ĉambro numero 9:

— Gestapanoj kaptis unu virinon, similan al Aglaja Petrovna. Ŝia familinomo estas Fjodorova, ĉu vi memoras, estis instruistino — amikino de Sonjo Martemjanova? Do, se iu diros pri Fjodorova, ke ŝi estas Ustimenko, tiam mi havas tian komision de la ĝenerala stabo de la tutpartizana ruĝa movado diri al tiu — li opiniu sin mortinta.

— Kiel do? — griziĝante per la vizaĝo kaj penante ne rimarki odoron de alkoholaj vaporoj, venantan de Averjanov, kun teruro demandis Okajomova. — Kiel? Kaj kiel min koncernas tio?

— Ja tiel koncernas, ke vi havis malbonajn rilatojn kun Ustimenko, simile al miaj. Ĉe mi pro alkoholo kaj aliaj malmoralaĵoj kaj maletikaĵoj, kaj ĉe vi pro metodo de instruado, vi, mi memoras, en la aktivulara kunveno forte atakis Aglaja-n, mi al vi eĉ el angulo aplaŭdis. Kaj ŝi vin rebatis, en la aŭlo de la pedagogia teĥnikumo tio okazis. Poste vi, certe, valerianon trinkis kaj kriis, ke «ne lasos tion senpune!». Ĉu nun vi rememoris?

Tatjana Jefimovna, alpremiĝante al la muro de la antaŭĉambro, prokrastis respondi: kion deziras de ŝi tiu homo? Kiu li estas — ĉu provokisto? Kaj kio estas tiu ĝenerala tutpartizana stabo?

— Ĉu vi vere forgesis? Inter vi ankaŭ estis pure teoria disputo pri kamaradeco en lernejo kaj pri falsa kompreno de kamaradeco. Rememorigis vi al ŝi, al Aglajaĉo nia, ŝian nevon, kiel li ne denuncis pri siaj kunlernantoj, ne indikis ilin sincere, laŭ via ja konvinko li devis indiki sincere. Ŝajne ili ĉiuj saltis el fenestro...

— Sed vin ja kial tio interesas! — ekkriis subite Tatjana Jefimovna. — Kian tio povas havi rilaton al Fjodorova?

La librotenisto enigme ridetis. Enigme kaj morne.

— Mi ne komprenas! — levis la ŝultrojn Okajomova.

— Kaj tio estas ne via afero, — signife prononcis Averjanov. — Tio estas afero de pli altaj instancoj, kaj ne vi ĝin sciu. Ne vi, havanta pri mi tian imagon, ke mi estas elpelita ĉeflibrotenisto. Vi, interalie, same estis enmiksita en tiu afero, vi same pri mi skribis, ke mi kvazaŭ estas «netolerema sur mia posteno». Mi memoras, certe, la maljuna Averjanov ĉion memoras!

Kaj, kolere snufante, li komencis dekroĉi sian palton de la vestkroĉilo.

— Se vi pri mi denuncos, same estos por vi malbone, — afereme aldonis li, pufigante sian peltan ĉapon per la polmo. — Tre malbone. Mi ne estas tre granda birdo, sed oni min konas kaj post la milito eĉ pli laŭte ekkonos. Kaj ke mi estas netolerema, do vi, kamaradoj kritikantoj, prefere mem ĝustatempe zorgu pri bilancoj. Financaj bilancoj — tio estas ne bagateloj kun lernejaj poentoj, kie ĉion eblas ŝanĝi, tio estas afero sankta. Kaj niaj bilancoj — tio estas ne via metodiko kaj pedagogio.

Paroladis li longe, indigne kaj elkore, prononcante financajn terminojn per voĉo, tremanta pro emocio, asertadis, ke la plej bonajn jarojn de sia vivo li fordonis al la afero de popola edukado, dum li povus krei «klasikan lernolibron» sub titolo «Librotenado por ĉiuj», kaj ke ĉe li eĉ estas preparitaj ĉiuj materialoj por tiu verko, sed ke ĝuste Aglajaĉo persvadadis lin ne «nudigi per foriro» la librotenan fakon, kaj jen li nun estas nenio.

— Jes, mi estas nenio! — ekkriis li patose. — Kaj eĉ vi, fama en la pedagoga mondo senanimulino, permesas al vi...

Sed tiun frazon li ne findiris, klare aŭdinte ploron. Tatjana Jefimovna, tenante en unu mano la meĉaĵon, per la alia per mizera gesto estis fermanta la vizaĝon kaj, skuiĝante tuta, ploris laŭte kaj amare.

— Nu jen, — ekkriis Averjanov. — Por kio do tio? Tio tute ne konvenas!

— Ne... mi pro tio... — per voĉo, ŝiriĝanta al malbelaj jelpetoj, kaj malespere penante paroli pli mallaŭte, diris Okajomova, — pro tio, ke mi nur ĵus komprenis: ĝis kio ili nin kondukis, damnitaj, ke jen vi... iras... kaj avertas... ke ni... ne perfidu! Tio estas vi! Sed nur, mi petas, ne ofendiĝu, Stefano Naĥumoviĉ, je dio...

— Tio ne gravas, — nedifinite diris li, ne komprenante, kio okazas al ŝi. — Tio estas ebla. Kial ne averti, ja homo tute povas ne scii. Do, ŝi estas Fjodorova, ĉu klaras? Ne Ustimenko, sed Fjodorova. Kaj fino!

Surmetinte sur la nekombitan kapon la ĉapon, ree kun ioma elmontrado de kuraĝo, la maljuna librotenisto svingis al Okajomova per la mano, diris ankoraŭ ion vigligan, eliris kaj subite rememoris, ke ĉi tie, nemalproksime, en la Noĉa interstrato, loĝas lia viculo, nomumita poste sur la postenon de ĉeflibrotenisto, — la ĝiba Platono Zakarijeviĉ Zemskov. Al Zemskov Averjanov sentis nenian malamikecon, ĉar tiu lin eĉ defendadis kiel tre sciantan libroteniston, kvankam persone kun li kverelis pro la eterna lia ebria impertinenteco kaj foje promesis lin enprizonigi, se li tiel «esprimiĝos» en ĉeesto de instruistinoj, pri kio Averjanov ne ofendiĝis. Evakuiĝi Platoĉjo ne sukcesis — malsanis lia fratino, kaj iam, ankoraŭ en septembro, Stefano Naĥumoviĉ, konsternita de la malfeliĉo de la milito kaj de sia senokupeco, vizitis Zemskov-on. Tiu, kun sia fratino Paŭnjo, kun kiu li, evidente, vivis tre amike, akceptis sian eksan estron homece, eĉ metis sur la tablon kruĉon da ia sufiĉe forta memfarita brando kaj blinojn, el kiuj estis elŝoviĝanta pikanta brano, sed tamen tio estis kaj drinkaĵo kaj almanĝaĵo, kaj ankaŭ konversacio estis — meditema kaj nehasta flanke de Platoĉjo kaj Paŭnjo kaj ordinara memkontenta krio flanke de Averjanov...

Nun, rememorinte plie la brandon, ol la kvietajn gefratojn, Averjanov frapis al la konata, tegita per ŝirita drapo pordo. Paŭnjo malfermis. Estante laŭ sia naturo homo, neniam scipovanta konservi ajnajn sekretojn, kaj krome deziranta veni gaste ne simple, sed nepre kun novaĵo, Stefano Naĥumoviĉ tuj, preskaŭ ĉe la sojlo, rakontis al Zemskov-oj, kiel oni lin «trenis» en la gestapon, kiel tie oni kun li parolis kaj kiel ŝi (nia eksa estrino mem, tiel ŝin kaj tiel, kun kiu li tutegale nepre ĝisiros la Superan Kortumon) la okulojn fermis pro abomeno.

— Jen kiel! — kun nepenetrebla esprimo de la magra kaj malhela vizaĝo respondis Zemskov. — Eĉ tiele!

— Ja certe! — ekkriis Averjanov, per la okuloj observante la maldikan kaj kvietan Paŭnjon, kiu estis metanta sur la tablon kruĉon kun brando kaj teleron kun fumaĵita ĉevalaĵo. — Ja certe! Abomenas min Aglajaĉo damnita!

— Eble, ne abomenas! Eble, hontas! — rimarkis Zemskov. — Ankaŭ tiel okazas.

— Ĉe ili ne okazas!

— Ĉe kiuj ili? — subite demandis Paŭnjo kaj ĵetis mallongan rigardon al la maljuna librotenisto.

— Ja ĉe tiaj, kiel Ustimenko...

Zemskov kun subrido movis la brovon, verŝis por sia eksa estro brandon kaj, kiam tiu eltrinkis, interesiĝis:

— Nu, kaj se vin, Stefano Naĥumoviĉ, ili torturus, tiam kiel?

— Kraĉus mi en iliajn vizaĝaĉojn, — prisuĉante ĉevalan kartilagon, respondis la librotenisto. — Tia estas nia partizana ĵuro.

— Ĉu partizana? — kun nerimarkebla subrido redemandis Zemskov. — Ĉu vi estas partizano?

— Kiu scias! — jam mem verŝante al si la aroman brandon, respondis la librotenisto. — Tio, amiko Platoĉjo, estas alta politiko. Jen vi kuiras brandon, fumaĵas mortintajn ĉevalojn, via afero estas la militon postvivi. Sed estas aliaj homoj, ĉu klaras al vi? Ekzistas aliaj! Kaj la benzinujoj en la Koĉera antaŭ la Novjaro ne per si mem ekbrulis, ĉu klaras?

— Do, ĉu vi ilin bruligis? — pri io ĝojante kaj jam senkaŝe ridetante, interesiĝis Zemskov, kaj Stefano Naĥumoviĉ subite miris, kian lia eksa viculo havas ĉarman kaj bonan vizaĝon. — Ĉu vere vi?

— Ĉu vi pensas, ke mi disbabilos al vi pro via aĉa brando? — respondis la librotenisto. — Ne, oĉjo, atendu...

— Stefano Naĥumoviĉ scias, sed neniam diros, — ne rigardante al Averjanov, sciigis al la frato la maldika Paŭnjo kaj ĵetis la longan orkoloran harligon trans la ŝultron. — Li komprenas — paroli tielaĵojn nun ne eblas. Kapoj falos...

Averjanov minace konfirmis:

— Tute certe!

Kaj konsilis al Zemskov:

— Vi, oĉjo, same bridu vian langon. Ĉu vi vidis, kiel sur la Bazara oni pendumis? Kaj ankoraŭ pendumos. Por ili ne pendumi ne eblas, mi en la gestapo hodiaŭ aŭdis.

— Kion do vi aŭdis?

— Multon.

— Sed tamen? — apogante sin per siaj maldikaj kubutoj sur la tablo, demandis Paŭnjo. — Ja estas interese! Aŭ vi subskribis ne diri?

— En la ĉambro numero naŭ! — solene respondis Averjanov. — Sub minaco de mortpuno. Sed mi por ili ne estas lakeo! — kriis li. — Vi aŭdis, kia ĉe mi aperis plano. Kaj tiun planon mi parte plenumis. Aŭskultu atente kaj faru konkludojn pri la homo, kiun vi eks... esk...

— Ekskomunikis, — sufloris Platoĉjo. — Sed ja vere, — tro vi diboĉadis kaj huliganis, Stefano Naĥumoviĉ, neniu povis elteni. Nu, ne en tio estas la afero. Ĉu vi ion rakonti deziris?

— Kaj mi rakontos! — kriis la maljuna librotenisto. — Rakontos! Do ek, ne ŝparu la brandon, verŝu ankoraŭ, tutegale mi pro miaj faroj pendos sur la Bazara.

— Nu, ĉu vere? — ruzete subridis Paŭnjo.

— Sed ĉu ne?

Kaj alpremiĝante per la kava brusto al la tablo, timigante la gefratojn, kiel antaŭnelonge Okajomova-n, per la okuloj kaj minacante ilin per la fingro kun malpura ungo, Averjanov rakontis kun ĉiuj detaloj, kiel li ĵus «havis konversacion kun tiu maljuna kanajlino Tatjana Jefimovna» kaj kiel li tuj iros en la «faŭkon de leono» mem, ĉar ĝuste tie povas troviĝi «la pereo de Aglajaĉo» — kaj pereo terura. Parolis li longe kaj komplike, konfuziĝante kaj tre fanfaronante pri siaj jam grandegaj ligoj kun la ĉefa komandantaro de la sabotaj grupoj, sed ambaŭ Zemskov-oj — kaj la frato kaj la fratino — aŭskultis lin atente, serioze kaj eĉ kun kompato, kvazaŭ kredante ĉiun lian vorton.

— Ĉio ĉi estas bona, — diris Platono, aŭskultinte sian eksan ĉefon ĝis la fino, — eĉ bonega. Kompreneble, Alevtina Andrejevna tute povas perfidi al ili Aglaja-n Petrovna-n, pli ĝuste, rekoni ŝin. Ĵaluzo, kolero, ĉio estas vera, sed nun por vi iri estas neeble, la tempo antaŭlonge finiĝis, kaj nokta patrolo vin arestos kaj forkondukos. Kaj vi nun devas pli singarde konduti...

— Mi al ili kraĉis, — prononcis Averjanov, ekstarante. — En nia afero malkuraĝo ne povas havi lokon. Niaj knaboj ĉu vi scias kio estas?

— Nu, kio? — kun suspiro interesiĝis Platono Zemskov.

— Niaj knaboj estas feriantoj el morto! — ekkriis Stefano Naĥumoviĉ, enrigardante en la kruĉon, kie ankoraŭ estis brando. — Ĉu vi aŭdis? Kaj ankaŭ mi, — batinte sian bruston, deklaris li, — kaj ankaŭ mi havas ferion el morto!

Li ekdormis samtie, sur malnova tapiŝa divano, kaj kiam li vekiĝis, li longe ne povis kompreni, kiel li trafis ĉi tien. Bruliginte finfine la meĉon, la maljuna librotenisto rekonis la ĉambron de Zemskov, vokis lin kaj, ne ĝisatendinte respondon, verŝis por si plenan glason da brando. Alkoholo denove batis lian kapon, li eksentis sin kvazaŭ flugilhava kaj ree ekŝajnis al si mem batalanto-partizano, la plej ĉefa, kuraĝa kaj decidema. Li, certe, kun plezuro ankoraŭ konversacius, sed ambaŭ konversaciantoj — kaj la frato kaj la fratino — ien malaperis kaj al lia voko ne respondis. «En la laboro jam, — kun suspiro pensis Averjanov, — kaj mia Margarita verŝajne denove al malŝarĝado foriris. Mi sola tiel turmentiĝas!»

Sed tuj rememoriĝis al li ĉio travivita en la gestapo kaj tio, kiel li «ordigis la aferon kun Okajomova», li pensis, kiel hontos poste Aglaja Petrovna, kiam ŝi ekscios, de kiu ŝi fermis la okulojn, li imagis malproksiman estontecon en la Supera Kortumo, kiam Aglajaĉo falos antaŭ li sur la genuojn, kaj li ekparolis kun si mem.

— Stultulineto, — kun kareso kaj ebriaj larmoj en la voĉo prononcis li, — kia stultulineto, ne komprenas, kiun ŝi fidu. Ebriulo. Sed tion ŝi ne komprenas: ebria kaj saĝa — duobla avantaĝo. Jen mi tuj iros al tiu via Alevtina kaj kun ŝi same konversacios. Mi al ŝi ĉion diros. Ŝi ekscios, kiaj ni estas homoj. Kaj ni, ne, vin ne perfidos, kvankam en kunsido de la Supera Kortumo mi rakontos, kiel tiam okazis kun la jara bilanco. Mi ĉion rakontos!

Ŝovinte per la polmo la karakulan ĉapon sur la nukon, kun ĝemeto surmetinte la palton kaj forgesinte la skarpon, li eliris al frosto kaj tie tute kuraĝiĝis. Li vere nun timis nek dion, nek diablon. El la Noĉa li eliris inter disbombitaj, prujnokovritaj domoj al la Hitlerstraße kaj, tremetante pro frosto, ekkantis en nokta senbrueco de la okupaciita, silentanta urbo per maljunula voĉo kanton, kiun li malbone memoris, sed kiu tre konformis al lia humoro:

Ni ruĝaj partizanoj, kaj pri ni3
Fabeloj por infanoj sonas en Rusi',
Kiel en tagoj helaj...

— Halt! — kriis oni al li el la frosta obskuro.

— Vi mem — halt'! — montris la dentojn Averjanov. — Iru ĉu vi scias kien?

— Halt! — ankoraŭfoje, minace kaj tre laŭte avertis la germano.

— Iru vi ĉiuj! — laŭte kriis Averjanov. — Kolbasuloj malpuraj, ne timas mi vin, ĉu vi komprenas?

Li ilin ne vidis, tiujn germanajn soldatojn kun blankaj brakbendoj, sur kiuj estis presita vorto «patrolo». Kaj la pafojn li ne aŭdis. Kaj nenian doloron li sukcesis senti. En la momento de sia morto li ne plu estis drinkulo, elpelita el la popoleduka departemento, nek ĉiama insultanto, nek kverelanto, nek ĉikanemulo. Li estis heroo, kvankam iomete drinkinta, heroo-partizano, kaj kantis la kanton:

Kiel en noktoj stelaj,
Kiel en tagoj helaj
Kuraĝe ni iras al batal'!


1. «Popola libero» (tradukebla ankaŭ kiel «Popola volo») — rusia revolucia partio, formiĝinta en 1879, proklaminta sia celo politikan renverson por atingo de socialismo. En 1881 la partio organizis mortigon de imperiestro Aleksandro II.
2. «Tra la montoj kaj la valoj» («Marŝo de la fororientaj partizanoj»), vortoj de P. Parfjonov, traduko de K. Gusev.
3. «Marŝo de Budjonnij», en la originalo — «Ni ruĝaj kavalerianoj» (vortoj de D'Aktil, 1920).