Admirinda doktoro Cvetkov

— Ĵetas kaj ĵetas! — diris avo Metodo. — Ne avaras bombojn.

Liaj malgrandaj okuletoj rigardis akre kaj malamike, Vlaĉjo nur ŝrumpis sub tiu rigardo — kvazaŭ li kulpis, ke la germanoj eliris sur la dekstran bordon de Unĉo. Kaj kvazaŭ li kulpas, ke en Nigran Ravinon eniris faŝistaj tankoj.

— Vi manĝu, manĝu, — suspiris la avo. — Ĉe mi da tiu bramo en tomato estas tuta amaso, kaj al Kamenka tutegale ne eblas kunporti. Prefere mia kaj via ventroj krevu, ol ĝin la germano prenos.

La domo ree tremeris dufoje, la avo balancis la kapon:

— Riĉe la germano militas. Nenion, oni diras, li bezonas. Oni diras eĉ, pardonu, ke li urinon en benzinon per brandaj aparatoj distilas — jen ĝis kio li kun sia scienco ĝisiris. Sidas tiuj faŝistoj en siaj ĥatoj kaj per la propraj fortoj klopodas, kaj poste, certe, en ladvazojn verŝas kaj donas al la ŝtato. Ĉu tio estas vero, Vladimiro?

— Stultaĵo! — kolere diris Vlaĉjo.

— Ĉu ni ankoraŭ drinkos? — interesiĝis la avo. — Al mi tiun ĉi ĉampanon mem unu militista kamarado donacis. Ĵetis el sia aŭtomobilo kaj al mi diris: «Uzu, avo, ĝi estas nutra». Do, ĉu ni uzos?

La korko frapis al la plafono. Metodo suspiris:

— Malseriozaĵo. Kvaso. Sed ial estas skribite — du-on-se-ka! Vi klarigu! — La avo rimarkeble ebriiĝis, Vlaĉjo komencis enui. Foriri ĝis la mateno li ne povis, necesis toleri, aŭskulti, kapjesadi. Tamen, la avo estis kompatinda. Kion li faros en sia Kamenka? Kaj kiel ili povis forlasi lin ĉi tie? Ĉu forgesis?

— Morgaŭ mi foriros! — fanfaronis la avo. — Mi sub la germano ne vivos. Mi al li, putinido, ne subiĝos! Kaj Aglanjo min instruis: vi, aveto, iru en Kamenka-n...

— Mi neniel povas kompreni — kie do ŝi mem estas? — demandis Vlaĉjo.

— Ja al mi, fraĉjo, neniu raportas, — ne sen amaro bruskis la avo. — Mia afero estas maljunula: se ion oni diros — dankon, kaj vi mem, maljuna ŝtipo, ne demandu: iam oni ne aŭdos, kaj iam eĉ insultos, por ke ne enmiksiĝu. Kiel mi estis servosoldato — Ivano, ŝtipkapulo, glason donu sen parolo, primetu tablon sen makulo, iru for al angulo, — tiele, Voĉjo, estas ankaŭ nun.

— Nu, ne vere!

— Vere, ke vere...

Li fiksaŭskultis kaj rimarkis:

— Kvietiĝis. La faŝistoj dormi kuŝiĝis. Ĉe ili, oni diras, estas ĉio strikte laŭ la regularo — kiam milito, kiam halto.

La kerosena lampeto ekflagris, Metodo ektimis:

— Sufiĉas, ni kure falu dormi. Keroseno ne plu estas.

En mallumo interparoli estis pli oportune. Kuŝante sur la sofo de Barbara, Vlaĉjo aŭ kvazaŭ pretere demandadis pri ŝi, aŭ parolis tiel, ke la avo devis mencii ŝin, — pro tio estis kaj ĝoje kaj turmente. Sed sciis Metodo pri Banjo malmulte, konfuzadis kaj konfuziĝadis:

— Nu, Gubin venadi ĉesis. Ŝi frenezeta estas, Barbara do, iam allogas, iam forpelas. Iris ŝi ŝajne ree al aktorinoj, sed poste maldecidis. Mi, diras, avĉjo, ne povas! Ne kapablas mi al tiu afero! Kaj kiu afero — dio scias — ĉu inĝeniero, ĉu aktorino. Nu, ploras, certe, sed kial — ne eblas kompreni. Vestita ŝi estas bone, bela per si mem, blanka...

Ĉio ĉi estis malĝustaj vortoj, kaj la avo konsciis, ke li diras ne tion kaj ne tiel, sed kompreni tion, kio estis okazanta kun Ustimenko, Metodo ne povis kaj nur ĝemetadis kaj gratadis sin en la sufoka mallumo, kaj poste subite ekkoleris kaj diris:

— Vi mem ja en eksterlandoj tempon ne perdis, sciate!

— Kiel do? — ne komprenis Vlaĉjo.

— Eŭgeĉjo nia ja pri vi aŭdis, li estas knabo lerta, sperta, informita...

— Bone, — kun angoro en la voĉo diris Vlaĉjo, — ni prefere dormu...

Sed ekdormi li ne povis: jen ŝajnis al li, ke li sentas sur tiu antaŭlonge forlasita de ŝi sofo varman kaj puran odoron de ŝiaj haroj, jen li viziis ŝiajn plene malfermitajn renkonten al li okulojn kun esprimo de kolera ĝojo, ke li tamen «bonvolis veni» — la ĉiam malfruiĝanta Ustimenko; jen ŝajnis al li, ke ŝi tuj venos ĉi tien — ne povos ne veni, — en sian hejmon sur la Belan straton, pri kiu li tiom pensis dum ĉiuj ĉi longaj jaroj...

Avo Metodo dormis, alte fajfante per la nazo kaj balbutante en dormo. Vlaĉjo fumadis, meditante. En tiu mallumo kaj stranga silento de la Stepanov-a hejmo ŝajnis, ke la milito, kaj la germanoj sur la transa flanko de Unĉo, kaj iliaj kanonoj, kaj la aviadiloj, kiuj bruligas kaj bombas Zareĉje-n, la Koĉeran antaŭurbon, la Stacian straton, la albordiĝejojn, kaj la faŝistaj tankoj, kiuj, laŭ onidiroj, jam hieraŭ traŝiriĝis en Nigran Ravinon, ĉio ĉi kune, same kiel la enterigo de la Polunin-a arkivo kaj tio, ke Vlaĉjon oni opiniis sabotisto, — estas stulta sonĝo, halucino. Ŝajnis, ke nur necesas vere vekiĝi — kaj tiam ĉio forpasos, ĉio svenos, kiel nebulo sub varmaj, potencaj radioj matene, svenos kaj, certe, tuj forgesiĝos...

Sed venis la mateno, kaj nenio svenis nek forgesiĝis.

Ne scianta, kio estas milito, Ustimenko estis malbone komprenanta la ĉirkaŭantajn lin eventojn, sed eĉ li en tiu mateno komprenis, ke la urbo, en kiu li kreskis, en kiu li lernis kaj maturiĝis, — tiu ĉi lia urbo baldaŭ ne plu povos defendiĝi kaj, elturmentita, forbruligita, senfortigita, trafos en bultenon post la vortoj pri tio, ke post longdaŭraj kaj malfacilaj bataloj, kaŭzintaj grandajn perdojn de la viva forto kaj teĥniko de la kontraŭulo, niaj trupoj forlasis urbon...

Kiam Vlaĉjo eliris ĉe mateniĝo el la Stepanov-a loĝejo, la urbo brulis jam ĉie — brulis tiel dense kaj terure, ke eĉ la ĉielon, matene bluan kaj puran, plene kovris fumo, fulgo kaj cindro. Kaj en tiu fumo, en tiu fulgo kaj cindro, laŭ detruitaj kaj kavigitaj per bomboj stratoj kun pendantaj dratoj kaj torditaj tramaj reloj kaj fostoj estis forirantaj orienten elturmentitaj de bataloj trupoj de la Ruĝa Armeo. Kaj la Bela, kaj la Oblikva stratoj estis plenŝtopitaj per aŭtomobiloj, ĉaroj, piedirantaj kaj surĉevalaj ruĝarmeanoj, traktoroj, kirasaŭtoj; la militistoj iris tra la urbo, rigardante al neniu, kvazaŭ sentante sin kulpaj pri tio, ke ankaŭ el tie ĉi ili foriras, kaj nur kelkaj el ili, tute senfortiĝintaj, fojfoje petadis ĉe fenestroj de kvietaj dometoj trinki, kaj al demando — kio do estos? — respondadis amare:

— Ili estas pli fortaj! Premas kaj premas!

En la armea komisariato al Vlaĉjo oni diris, ke nun mankas tempo por liaj aferoj, li atendu la estron. Li eliris kaj eksidis sur ŝtupojn. Ĉi tie estis pli kviete, en la Rivera strato, nur la malalta, nigra, fiodora fumo de incendioj sterniĝis sur pavimŝtonoj, kaj en la trafumita aero ŝajnis al Ustimenko ĉiam iu monotona, hurlanta, trostreĉa sono — eble, en ĝi kuniĝis foraj lamentoj de maljunulinoj, ploro de infanoj kaj insultado de viroj, forlasantaj la hejmajn lokojn...

Poste estiĝis eĉ plena silento: la aera atako finiĝis, la radio anoncis ĉeson de danĝero. La ĉifitan kaj elturmentitan komisariatestron Vlaĉjo haltigis, kiam li iris preter la ŝtupoj. Tiu turnis en la manoj la eksterlandan pasporton, poste ordonis:

— En Moskvon vi devas vin direkti. Ja al vi oni tie la dokumentojn donis, ĉu?

— Sed mi ja al via unĉanska distrikta komisariato estas alskribita, — kun incitiĝo diris Vlaĉjo. — Mi estas sana homo kaj kapablas militi, sed vi...

— Militi vi ankoraŭ sukcesos! — respondis la estro kaj, kvazaŭ ion rememorinte, ankoraŭfoje rigardis en la Vlaĉjan pasporton. — Ĉu Ustimenko?

— Ustimenko.

— Ĉu vi eble estas parenco de Aglaja Petrovna?

— Nu jes, de ŝi. Sed kion tio ŝanĝas?

— Tion, ke vi min ĉi tie en malvarmeto atendu, dum mi aferojn aranĝos, poste ni kune al ŝi nin direktos...

Ne plu aŭskultante Vlaĉjon, la komisariatestro foriris, kaj al la domo tuj alveturis du kamionoj, kaj ruĝarmeanoj en gumtolaj botoj kaj nova uniformo — ne tro junaj kaj solidaj — komencis treni en la aŭtomobilojn iajn kudrofermitajn sakojn, eble, kun dokumentoj, kestojn, plenŝtopitajn kaj ĉirkaŭligitajn per ŝnuroj, verdajn kofrojn kaj komisariatan meblaron.

Sentante facilecon kaj feliĉon pro tio, ke onklino Aglaja estas viva kaj ke li ŝin ekvidos, Vlaĉjo eĉ la okulojn fermis, por koncentriĝi sur tio, kiel nome tio okazos, kaj kiam li precize imagis al si Aglaja-n kun ŝia ruĝo sur la vangoj, kun obtuzigita brilo de la nigraj, iomete oblikvaj okuloj, kiam preskaŭ aŭdiĝis al li ŝia voĉo kaj li ree ekrigardis antaŭ si al la strato, tiam li subite rekonis Postnikov-on: tre pure razita, strikta, en malnova rajdpantalono kaj ĝis brilo purigitaj ledaj botoj, en tuniko de milita fasono, Ivano Demetrijeviĉ per siaj glaciaj, malvarme penetremaj okuloj estis pririgardanta la domon de la armea komisariato, la kamionojn, la sakojn kun dokumentoj. Kaj, malgraŭ ekstere kvazaŭ tute trankvila pozo de Postnikov, Vlaĉjo per la koro eksentis staton de neeltenebla, senelira angoro, en kiu estis nun la maljuna kuracisto.

Pensante pri nenio, obeante nur al bonkora kaj akra deziro pli baldaŭ premi la manon al Postnikov, Vlaĉjo ĵetiĝis al li kaj tuj aŭdis krion de la komisariatestro:

— Mi nenion nun povas aranĝi. Jes, jes, mi konas vin, vi operaciis al mi hernion, mi ĉion memoras, sed estas malfrue, ĉu vi komprenas? Malfrue! Tien iru, jen tien, vi scias, en kia direkto...

— Ivano Demetrijeviĉ! — diris Ustimenko.

Postnikov turniĝis. Lia pure razita falta vizaĝo estis en fulgo, la maldekstra vango iomete tikis.

— Ne prenas! — diris li, kaj al Vlaĉjo ŝajnis, ke Postnikov lin ne rekonis. — Ne prenas. Malfrue...

— Ja ni iru! — ekkriis Vlaĉjo. — Ni iru, Ivano Demetrijeviĉ! Vi ja necesas al la milito, vi tre necesas, ni iros kaj aranĝos ĉion, kaj ni...

— Ĉu vi supozas? — kun neatendita kaj kolera subrido interesiĝis Ivano Demetrijeviĉ. — Ĉu vi tiel pri mi pensas aŭ sole pri vi, Ustimenko, kaj min nur pro bonkoreco aldonis?

Lia vango tikis pli forte — kaj Vlaĉjo nur nun rimarkis, kian elturmentitan aspekton havas Postnikov, malgraŭ tuta lia dandeco kaj strikteco, kiel li maljuniĝis kaj ŝrumpis.

— Ne, dankegon! — diris li kun kolera malespero en la voĉo. — Amo ne estas trudebla! Kaj ankaŭ mia aĝo jam tro grandas, por perpiede iri. Kiu estas pli juna, tiuj kuru perpiede.

Tiujn liajn kolerajn kaj laŭtajn vortojn aŭdis la komisariatestro kaj, abrupte turniĝinte, subite demandis:

— Se ve tiel indignas, Ivano Demetrijeviĉ, do kial vi ne trovis tempon pli frue veni kaj ne rifuzis la liberigon de militservo, kiu ekzistas por vi kun subskribo de profesoro Ĵovtjak? Tiajn precedencojn ni havis, kaj ni multajn petojn kontentigis...

Ia mizera, eĉ timigita esprimo glitis en la okuloj de Postnikov — tiaj ĉiam nekonsterneblaj, tiaj malvarmaj kaj trankvile mokemaj. Skuinte la ŝultrojn kaj nenion respondinte, ne ĵetinte eĉ adiaŭan rigardon al Vlaĉjo, Postnikov foriris, kaj Ustimenko post kelkaj monatoj subite rememoris tiun ĉi rigardon, kaj multo malkovriĝis al li, kaj multon li komprenis, kaj pri multo sin riproĉis, kvankam en tiuj minutoj apud la domo de la armea komisariato li apenaŭ povus helpi al la homo, kondukita ĝis ekstremo. Sed eble tamen povus?

Tamen tiel aŭ alie, sed tiu okazo poste plurfoje devigadis Ustimenkon enmiksiĝi nur por ke ne ripetiĝu la malfeliĉo, simila al tiu, kiu okazis kun Ivano Demetrijeviĉ Postnikov. Ja li havis eblon venigi Postnikov-on al onklino Aglaja sur la kamiono de la komisariatestro, kaj ĉe la onklino Ivano Demetrijeviĉ, certe, ne perdiĝus!

Nur post veno de krepusko, en polvo kaj bruo de artileria pripafado, la komisariataj ŝarĝaŭtoj finfine elŝiriĝis sur la Malnovan vojon. Ĉi tie, skuiĝante en la kargujo kaj saltante kune kun iuj seĝoj kaj ŝranketoj, Vlaĉjo ricevis malmolan panpinton kaj grandan bokalon da framba konfitaĵo, kiun pro iu stranga koincido de proviantistaj kapricoj manĝadis ĉiuj, kiuj estis elveturantaj el la urbo tra Jagodnoje — la antaŭurbo, kie la evakuatoj ricevadis provianton...

Tuta glueca pro la konfitaĵo, malpura kaj ekdormanta dum irado, Vlaĉjo trovis sin sur stacio Vasilkovo — granda fervoja nodo, inter longaj vartrajnoj, apud traba dometo. Poste li faris ankoraŭ paŝon en la vestiblon kaj komprenis, ke li staras antaŭ onklino Aglaja.

— Ĉu vi rekonas, Aglaja Petrovna? — demandis ŝin la komisariatestro, kiam ŝi levis al Vlaĉjo la severajn, elturmentitajn, sed tamen belegajn okulojn. — Parencon vian eksterlandan mi liveris. Ĉu taŭgas?

— Ho, — diris Aglaja. — Ho, Vlaĉjeto!

Ŝi ne moviĝis sur sia tabureto, ŝi eĉ la manon al li ne etendis — tiel fremda estis tuta ŝia esenco al ĉiaj belaj scenoj. Ŝi nur skuis la kapon, por ekkredi, ekkredis kaj demandis:

— Ĉu sana?

— Sana.

— Kaj kio sur vi estas, io ruĝa...

— Ja konfitaĵo, — diris li. — Makuliĝis...

Deklinea kerosena lampeto demalsupre estis prilumanta ŝian grizan pro laco vizaĝon. Malgraŭ varmego kaj sufoka aero, sur Aglaja estis vatita jako, ŝi ofte tremeradis — probable, ŝi havis febron, — sed al demando de Vlaĉjo ŝi respondis, ke ŝi simple delonge ne dormis.

— La buroo subĵetis al mi laboron, — ridante per la okuloj, diris Aglaja. — Tuta tiu nodo de evakuado estas mia, ĉu tio estas virina afero? Provu per sola akvo trinkigi la popolon...

Apude telegrafisto en surĵetita sur la ŝultrojn uniforma palto frapadis per la manipulilo, brulanta kampara tabako estis elŝutiĝanta el lia memfarita cigaredo. En la nigra truo de la pordo ploregis virino, perdinta infanon, oni ŝin persvadadis, ŝi minacis:

— Mi mortigos min, mi ne povas plu! Mi mortigos min, homoj!

— La kapo doloras, — plendis la onklino. — Ĉu vi piramidonon ne havas?

Li fosis en la poŝoj, kvankam sciis, ke estas neniaj kuraciloj.

— Ĉu avon Metodo vi vidis?

— Ĉampanon li drinkas, — diris Vlaĉjo. — Foriri li hodiaŭ intencis.

— Ĉu la trajnon sep «b» sendi, Aglaja Petrovna? — demandis en mallumo severa voĉo. — Aŭ ni atendu?

— Elpelu! — ordonis Aglaj Petrovna. — Ĉion elpelu, kion eblas. Aĥ, estu nuboj, estu pluvo, estu malbona vetero, — subite per voĉo de sorĉistino prononcis la onklino, — por ke ili la fervojon ne bombu, kanajloj!

Nokte vere venis fulmotondro, kvazaŭ alsorĉita de la onklino. Komence en la sekiĝinta aero nur tremis fulmoj, poste ekmurmuris tondro, poste ekverŝiĝis pluvo por longe, kaj la stacio Vasilkovo viviĝis sub tiu forta pluvo, la homoj ekparolis, ekkuris, ie en kaŝejo, sub la «malnova ponto», kiel oni klarigis al Vlaĉjo, eĉ estis per energio de onklino Aglaja kuirita supo — en grandega kaldrono, malantaŭ la staplo lertuloj estis senfeligantaj virbovon, venintan al homaj voĉoj kaj mortigitan per du fusilaj pafoj, kaj en la malgranda atendejo, aranĝita kiel operaciejo, en profunda nokto Ustimenko asistis al belulo kaj neeltenebla ŝerculo kirurgo Cvetkov, operacianta viktimojn de bombadoj. Ankoraŭ neniam Vlaĉjo vidis vunditajn en milito infanojn, vido de tiuj suferoj kaj de tiu nekompreno de la okazinta, tiuj ne manoj, sed ankoraŭ manetoj, tiuj ne kruroj, sed nur kruretoj, kripligitaj per obusfragmentoj, — ĉio ĉi kune kaŭzis al li teruron kaj koleron, kaj des pli por li estis neelteneblaj ŝercoj de Cvetkov.

Nelaŭte, tiel, ke ne aŭdu flegistinoj kaj brankardistinoj, li diris al li pri tio kaj tuj miris pri neatendita respondo:

— Babili, kolego, estas pli bone, ol gluti valerianon, kaj vi, interalie, havas tian aspekton, ke al vi nepre kaj baldaŭ okazos dama sveno. Ja mian aferon mi faras ne tro malbone, ĉu?

Vlaĉjo nur ŝultrolevis: vere, Cvetkov laboris bonege — precize, rapide, trankvile kaj mirinde ŝpareme.

— Ceremonie pastri mi al neniu kaj nenie rekomendas! — diris Cvetkov, lavante sin, kiam vunditoj ne plu estis. — Tio min naŭzas: «aktoro ludas nervojn, pentristo pentras per sango, skulptado, kreado, poetigado, la saĝaj manoj de kirurgo, la geniaj fingroj de violonisto!» Kaj al vi, probable, tio plaĉas, ĉu?

Demetinte la maskon kaj la ĉapeton, ĵetinte malantaŭen per energia kaj bela movo siajn helajn harojn, por ke ili ne falu sur la frunton, li klakis per cigaredujo kaj, rimarkinte, ke Vlaĉjo rigardas al liaj manoj, diris:

— Trofea! Mi tiun faŝistaĉon mem mortigis. Interalie, tio estas oro. Kiam estos kien fordoni — mi fordonos por militaj bezonoj.

— Kiel do vi lin mortigis? — demandis Vlaĉjo. Li subite eksentis sin tiel, kvazaŭ Cvetkov jam finis tiun lernejon, al kiu lin oni ĵus venigis. — Ĉu en batalo?

La ĉerizaj, «pafarko de Amoro», forte ĉizitaj lipoj de Cvetkov tremeris, sed, kvazaŭ maldecidinte rideti, li kuntiris la brovojn kaj sen hasto rakontis:

— Infana krio okazis en nia medicina bataliono. Tuj kiam ni deplojiĝis kaj mi kuŝiĝis dormi en terkabano — paraŝutatako. Kaj dormas mi profunde, mi devas raporti. Vekiĝis mi, kaj aŭdas plenan kompleton: per tranĉiloj ili, kanajloj, niajn doktorinojn tranĉas, — poste evidentiĝis. Mi tiam havis pistolon de Korovin. Kaj apud la lignolito estas fenestreto. Mi vidas fasonajn oficirajn botetojn. Staras ilia ĉefleŭtenanto, kontemplas. Mi longe celadis, tie ne eblis mistrafi. Laŭ ĉiuj miaj scioj de anatomio, tiele, ĉu vi scias, la atlason antaŭ la okuloj mi trafoliumis. Bone mi pafis, elegante!

Nur nun permesinte al si rideti, li malfermis la cigaredujon kaj proponis al Vlaĉjo:

— Prenu! Turka tabako.

— Kaj ĉu la cigaredoj konserviĝis?

— Ja mi ilin vane ne fumas. Nur en esceptaj okazoj.

— En kiaj tiaj esceptaj?

— En tiaj, ekzemple, — kvazaŭ respondante al la antaŭnelongaj pensoj de Vlaĉjo, diris Cvetkov, — en tiaj, kolego, kiam ne kruron mi devas amputi, sed krureton de estaĵo, ankoraŭ eĉ ne scipovanta paroli, sed jam suferinta de la faŝistaj barbaroj. Jen en kiaj okazoj... Ĉu vi komprenas?

— Tute. Sed kiel vi tamen tiam postvivis?

— Nin tankistoj savis. Ili estis apude en la arbaro. Sed el la medicina bataliono restis nur malmultaj.

— Ĉu ili ankaŭ doktorojn...

— Ankaŭ doktorojn! — volonte konfirmis Cvetkov. — Kaj Nadeĵda-n Mikaelovna-n, nian maljunan doktorinon-terapeŭton, — per tranĉilo. Tio ja estas milito speciala, senekzempla, ĉi tie miri ne eblas, ĉi tie estas nur sola tasko: ĉiuj scipovu mortigi, ĉar mortigi murdistojn por doktoroj estas ne kontraŭindikite, sed eĉ rekomendite. Ĉu vi deziras drinki?

— Donu! — volonte kaj gaje diris Vlaĉjo.

Cvetkov eltiris el la malantaŭa poŝo de la pantalono flaskon kaj etendis al Vlaĉjo.

— Por antaŭnomoj! — proponis li. — Mia nomo estas Koĉjo. Kaj via?

— Vlaĉjo.

— Kaj nur tiele! — avertis Cvetkov. — Ĉu vi komprenas? Unuvorte, vi, Vladimiro, ĉe mi vin tenu, ni ne malaperos. Ĉu vi armilon havas?

— Ja mi estas civilulo, — ruĝiĝante, diris Ustimenko.

— Mi donos, mi ankoraŭ unu tian «Walther»-on havas en rezervo. En miaj rezervoj ĉio estas.

Kaj Cvetkov per tute knabeca gesto — fanfarona kaj malavara — etendis al Vlaĉjo la pistolon.

— La tankistoj donacis, mi al ili plaĉis, ili deziris lasi min ĉe si, sed ial ne sukcesis. Prenu kaj memoru doktoron Cvetkov — kian vi knabon renkontis...

— Kaj kian? — gajante kaj ĝojante pri la neatendita amikeco, demandis Ustimenko. — Per kio vi estas tiel speciala, Koĉjo?

Malrapide ridetante kaj montrante glatan vicon de blindige blankaj kaj grandaj dentoj, la belulo doktoro mallarĝigis la okulojn kaj per trankvila voĉo diris:

— Unue, mi estas admirinda kirurgo.

— Ĉu admirinda? — iomete eĉ maldece miris Vlaĉjo.

— Admirindega! — neniom ofendiĝinte pri la Vlaĉja miro, konfirmis Cvetkov. — Due, mi estas bona kamarado, honesta homo, mi estas kuraĝa, bela, forta, lerta...

«Eble, li estas frenezulo?» — timidiĝante pro sia diveno, pensis Vlaĉjo.

— Modestecon kiel pozitivan kvaliton mi malagnoskas, — per trankvila kaj egala voĉo, rigardante en la okulojn de Vlaĉjo, daŭrigis Cvetkov. — Ĝi al mi ne konvenas. Kaj ĝi malhelpas labori — tiu nepra eco de pozitiva persono. Tial mi estas malmodesta, pli ĝuste aroganta kaj, probable, eĉ impertinenta...

«Frenezulo! — jam trankvile konstatis Vlaĉjo. — Ordinara frenezulo».

— Kaj timi min ne necesas, — karese borante Vlaĉjon per sia animkaptanta rigardo, daŭrigis Cvetkov, — mi estas la plej normala el la mortemuloj. Mi nur estas ekstreme sincera, jen en kio estas la afero, ĉu vi komprenas, Vladimiro?

— Bone, — haste diris Ustimenko, — ni poste ankoraŭ konversacios. Mi, dum ne estas laboro, al mia onklino kuros, mi ĉi tie havas onklinon...

Kaj, rapide frapferminte post si la pordon de la atendejo, li sub forta pluvo ekkuris serĉi Aglaja-n. Jam mateniĝis, nova tago de milito estis leviĝanta super la noda fervojstacio Vasilkovo. El la okcidento, el trans Unĉo, obtuze aŭdiĝis murmurado de artilerio — la urbo ankoraŭ, verŝajne, tenis sin. Kaj el ĉi tie — el humido, el obskuro kaj kontinuaj fluoj de pluvo malnovaj, bruantaj per ĉiuj siaj partoj, traservintaj sian vivon kaj denove reviviĝintaj por la milito lokomotivoj estis fortirantaj trajnon post trajno — forveturigadis ĉiujn tiujn, kiu ne povis kaj ne deziris paciĝi kun ebleco «vivi sub la germanoj»...

Kun severa kaj karesa vizaĝo, tre laca, en surĵetita super la vatita jako malseka gumtola mantelo, en surmetita sur la ankoraŭ nigrajn harojn kaptuko, staris apud sia kabano, kie lokiĝis ŝia «stabo», onklino Aglaja. Vlaĉjon ŝi longe ne rimarkadis, rigardis malproksimen — tien, kie trans la densa muro de aŭtuna pluvo estis ankoraŭ defendanta sin, mortante, ŝia urbo, la urbo de ŝia juneco, la urbo, kie ŝi ekamis kaj estis amata, la urbo, kie ŝi konis ĉiun straton, kie tiom multaj homoj konis ŝin, la urbo, kiu se ne hodiaŭ, tiam morgaŭ iĝos «teritorio, provizore okupaciita de la malamiko»...

— Ho, ja ne povas mi, ne povas! — subite kun ĝemo elŝiriĝis el ŝi, ŝi alpremis la kaptukon al la lipoj kaj turniĝis, por foriri, sed tiam ekvidis Vlaĉjon kaj tra larmoj, kiujn ŝi jam ne penis reteni, petis: — Estu kun mi, longkolulo, iomete...

Li brakumis ŝin je la ŝultroj, eksentis, kiel skuiĝas ŝia korpo en malfacila plorego, kaj, komprenante, ke neniu devas vidi tiun malfortecon en ŝi, certe kondukis ŝin trans la kabanon, en velkan malgrandan ĝardeneton, sidigis sur malsekan benkon kaj eksidis same — plenaĝa viro, forta kaj silentema, apud elturmentita, perpleksa, malkuraĝiĝinta knabino.

— Tuj, — flustris ŝi al li, — tuj, kara mia. Tuj tio ĉesos. Nenio tia kun mi estis, mi simple tre laciĝis, senfortiĝis. Kaj Rodiono ne skribas, kaj rideti necesas, kaj ĉiujn vigligi necesas, sed kiel mi povas vigligi, kiam ili... ili... alvenas... Kaj venis! — kun hororo eldiris ŝi, kvazaŭ nur nun ekkonsciante la okazintan. — Venis la faŝistoj!

Ŝin oni vokis en bruo de la pluvo, ŝi diris: «Mi tuj venos» — kaj ree alpremiĝis al la ŝultro de Vlaĉjo. Sed ŝi ne plu ploris — ŝi tie, ĉe lia ŝultro, per la kaptuko estis viŝanta la vizaĝon, preparante sin al la laboro.

— Nu, kaj kiel vi estos? — mallaŭte demandis ŝin Vlaĉjo. — Kien vi?

— Ja al neleĝa stato, — trankvile kaj rapide respondis ŝi. — Mi ja estas membro de la buroo de la regiona partia komitato, Vlaĉjo. Ni ĉiuj ĉi tie restas, tamen pri tio, vi mem komprenas, al neniu — eĉ duonvorton. Nur al sola Rodiono, se vi renkontiĝos. Nur persone, sed ne en letero.

Ŝi ekstaris, reĝustigis la kaptukon. Sur ŝiaj vangoj brulis ruĝaj makuloj, sed, satplorinte, ŝi tuta kvazaŭ refreŝiĝis. Rapida rideto glitis sur ŝia vizaĝo, prilumis la nigrajn okulojn, trakuris sur ŝiaj lipoj, kaj apenaŭ aŭdeble ŝi demandis:

— Ĉu vi memoras, Voĉjo?

Trans pordego de vilaĝo
Nekutime por pejzaĝo —
El trans-transe de arbar'
Venas sono de fanfar'...

— Ĉu ni aŭdos ankoraŭ sonon de fanfar', Voĉjo, ĉu ĝisvivos?

Io brava, eĉ rabista, io ĉarme ruza kaj senrezerve gaja glitis en ŝiaj malhelaj pupiloj. Per du manoj ŝi prenis la finojn de la kaptuko, rapide ligis nodon kaj ordonis:

— Pardonu, longkolulo, pro la histeria sceno. Neniam tio al mi plu okazos. Mi ĵuras.

Kaj kiel sian patron memorfiksis Vlaĉjo por la tuta vivo en tiu, antaŭlonge forpasinta mateniĝo, kiam staris li, aviadisto, kaj rigardis al la ĉielo, kie kuŝis lia aviadista vojo, same ankaŭ onklinon Aglaja li memorfiksis ĝuste en tiu pluva mateno, ĉi tie, en ĝardeneto, por ĉiam: dense ligita la nodo de la nigra, brilanta pro pluvo kaptuko, malgaja gajo tremas en la profundaj pupiloj, kaj aŭdiĝas ŝia ĉarma voĉo:

— Ankoraŭ ĝisvivos ni la fanfaran sonon, ĉu? Ĝisatendos? Aĥ, se ni ĝisvivus, knabo mia kara, doktoro stulteta!