Saluton, kara vivo!

Ĉe la pordo de la ĉambro estis mallaŭte ploranta filino de Bobiŝev — plaĉaspekta perpleksa virino. Estis aŭdeble, kiel onjo Klanjo diris:

— Vi esperu, knabino! Lia mano estas facila, viviga. Li, kvankam estas sendiulo, sed super ĉiuj popoj. Popo incensas, kaj li vere servas. Pensu, knabino, esperu!

«Servi, sed ne incensi, — ree ĝoje kaj firme difinis por si Vlaĉjo. — Kiel ŝi tion prave diris, onjo Klanjo, kiel mirinde prave!»

Trans la pordo estiĝis silento, eniris Nikolao Eŭgenjeviĉ, diris al leviĝinta de sia loko Vlaĉjo: «Sidu», — kaj mem eksidis sur alian tabureton. Liaj atentaj, iomete oblikvaj okuloj rigardis al la blanka vizaĝo de Bobiŝev, rigardis longe, fikse, trankvile.

— Tio estas homo de bonega saĝo, — diris li mallaŭte, — de siaspeca, mokema saĝo, karaktero pure rusa, mi kun li pasigis plej agrablajn horojn. Kaj ĝenerale, vi devas scii, tre multas en nia distrikto bonegaj homoj. Antaŭnelonge en la urbo unu mia samkursano, nun doktoro kaj profesoro, aŭtoro de vico de medicinaj verkoj pri de ĉiuj sciataj temoj, sed impona kaj nedisputebla laŭ sia aspekto efekta viro, — do li interesiĝis de mi: «Ĉu vi, probable, sopiras, Nikolao, kaj bieron drinkas?» Mirinda afero: kiom da jaroj estas la Soveta potenco, kiom estas farita, kiaj revoj plenumiĝis, sed normala profesoro plu pri mi kaj vi pensas surbaze de iam legita «Ĉambro n-ro 6» de Antono Ĉeĥov, ke ni nepre sopiras kaj drinkas bieron. Nu, venis mi vespere al mia samkursano, honoriĝis esti invitita al soirée, kiel li esprimis (rimarku, ke ankaŭ tiaj vortoj kvankam kaŝe, sed ekzistas). Kaj kio? Ili vistas.

— Kiel vistas? — ne komprenis Vlaĉjo.

— Nu, kartludo tia estas, visto, el la intelektaj. Ili ludas pasie, entuziasme, estas tute absorbitaj de sia okupiĝo. Kaj dum la tuta vespero ne estis eĉ unu saĝa vorto, eĉ unu penso. Aĥ, pensas mi, diablo prenu, por kio do mi ĉi tien venis, stultulo? Profesoro, doktoro, aŭtoro de vico de verkoj. Ne vane oni diras: «Ĉio estas por lia gloro, nur li mem mankas por la nia». Ja kial li estas profesoro? Ne, pensas mi, ne eblas, eraras mi, ne komprenis ĝuste. Kaj mi ekparolis kun mia samkursano pri kirurgia endokrinologio, do li, imagu, tiele degne min frapis al la ŝultro kaj diris: «Ni ja ripozas nun, kaj se vi deziras, venu al mi en la klinikon, tie vi kun mia asistanto konversacios». Kompreneble, en neniun klinikon mi venis.

Nikolao Eŭgenjeviĉ bonanime kaj mallaŭte ridis iom, konversaciis en la koridoro kun la filino de Bobiŝev kaj foriris en la ambulatorion.

Nokte Vlaĉjo deĵoris en la malsanulejo kune kun Ksenia Nikolajevna Bogoslovskaja kaj kune kun ŝi helpis al malfacilega akuŝo. Maldika, svelta, kun alte metitaj sub la doktora ĉapeto harligoj, kun pala vangruĝo kaj kares-severa rigardo, tute juna, preskaŭ studentino aspekte, ŝi, laborante, senĉese klarigadis al Vlaĉjo, sed tiel, ke al li neniom ŝajnis, ke kun li parolas sperta kuracisto: simple samkursanino, kamaradino, pli multe scianta, ol li mem.

La akuŝantino kriis per densa, jam elturmentita voĉo, en la akuŝejo estis varmege, Ksenia Nikolajevna konsilis:

— Vi faru fortostreĉojn, karulino, streĉiĝu, naski estas malfacila laboro, sed kompense poste vi kun ĝojo vidos rezulton de via laboro — filinon aŭ filon...

Parolis ŝi simile al Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj Vlaĉjo deziris lerni paroli same.

— Kiam vi naskos filon...

— Filinon mi deziras, — per ploranta voĉo diris la estonta patrino, — ĉiuj knaboj estas huliganoj, najbara Maĉjo hieraŭ en nian bovinon el pafarko pafis...

Ŝi ree komencis krii, Ksenia Nikolajevna kliniĝis super ŝi, karese konsolante, admonante. Vlaĉjo suferis pro kunsento, sulkiĝadis, poste eĉ mem iomete fortostreĉis — kaj okazis ĝenaĵo: maljuna akuŝistino rimarkis, subridis:

— Ĉu ankaŭ vi, Vladimiro Atanazijeviĉ? Tre amuza tio estas, ĉiuj staĝantoj nepre mem por helpo streĉiĝas. Stranga vi estas popolo, junuloj!

Antaŭ la mateniĝo la akuŝistino prenis la infanon je la piedoj, frapis per la granda ruĝa mano la gluteojn, aŭskultis la krion, bedaŭris:

— Huliganon ŝi naskis, li el pafarko aŭ eĉ el katapulto pafados.

Vlaĉjo helpis al Ksenia Nikolajevna suturi; laktoloj, littukoj, pelvoj — ĉio estis en sango, la akuŝantino kuŝis senmove, ŝiajn vangojn kaj frunton estis terure kovranta bluo. Vlaĉjo prenis la pulson — la mano estis en glueca sufera ŝvito.

— Ni komencu transfuzon! — ordonis Ksenia Nikolajevna. — Levu la ampolon iomete pli alte. Tiele...

Ili transfuzis kvincent kubajn centimetrojn. Ĉe la mateniĝo flegistino alportis aparaton por injekto de fiziologia solvaĵo. Malbone komprenante, Vlaĉjo faradis tion, kion ordonadis Ksenia Nikolajevna. «Morto, — pensis li, — morto! Kion ankoraŭ ni povos fari? Kial ni ne vokas ĉiujn doktorojn, kial ne sendas por Bogoslovskij?»

Tintadis vitro, trankvile komandadis la maldika Ksenia Nikolajevna, — ĉu ili ankoraŭ nenion komprenis?

Sed estis li, kiu ne komprenis. Kaj kiam tute heliĝis, Vlaĉjo ekvidis, ke la vangoj de la patrino rozkoloriĝis. En la malfermitaj okuloj de la virino ankoraŭ staris nebulo, ŝi estis preskaŭ senkonscia, sed tio estis ne morto, ne fino, sed vivo, komenco...

Ie malproksime, sed stride kriegis beboj, jam venis tago, vartistinoj estis portantaj ilin por nutrado — numeritajn knabojn kaj knabinojn; baldaŭ ankaŭ tiu ĉi patrino enmetos sian ŝvelintan pro lakto malhelan cicon en la buŝeton de sia unua infano. Kaj forgesos, ke ŝi deziris knabinon, komencos karesi la filon, kanti super li simplan patrinan kanteton kaj rakonti al aliaj, kia li estas neordinare saĝa... Du mirakloj fariĝis antaŭ Vlaĉjaj okuloj en la hodiaŭa nokto: la virino, kiu laŭ ĉiuj kanonoj de malnova akuŝologio ne povis naski kaj resti ĉe tio viva, naskis kaj restis viva, kaj la infano, kiu laŭ la samaj kanonoj ne povis naskiĝi viva, estis viva. Kaj ĉion ĉi faris homoj, multaj homoj, homoj, kiuj, probable, ne ludis viston, ne aranĝadis soirée-ojn kaj ne akaparadis sciencajn titolojn por grase manĝi, mole dormi kaj iradi per gajaj piedoj en horoj de grandegaj popolaj plagoj...

Seĉenov, Guborev, Fjodorov, Kadjan, Djakonov, London, Bogomolec, Spasokukockij — nur kun peno Vlaĉjo imagis al si iliajn portretojn nun. «Kial ni tiel malmulte scias pri ili?» — kun ofendiĝo kaj amaro pensis li. Ja dum la tuta hodiaŭa nokto ili estis ĉi tie, ili partoprenis en la batalo, ili venkis morton, la morton mem, kaj pri ili estas skribite nur en la lernolibro tre malmulte kaj tre tede. «Venkintoj de la morto!» — jen kiel necesas nomi ĉapitron pri ili kaj pri tiaj, kiel ili.

— Kion vi tie flustras? — demandis Ksenia Nikolajevna. — Li flustras kaj flustras! Iru dormi iom.

— Ĝis revido! — diris li.

— Ĝis revido, Vladimiro Atanazijeviĉ, — ial kun rideto respondis ŝi.

La flegistino tenis viŝtukon, Ksenia Nikolajevna estis lavanta la manojn. Vlaĉjo plu staris.

Li ne povis tiel foriri. Tro longa estis tiu nokto, tre multon li komprenis en tiuj horoj, grandega sento de danko estis superpleniganta lin.

— Ĉu estis tre malbone? — demandis li, kapmontrinte al la akuŝejo.

— Malfacile.

— Ĉu tre malfacile?

Ksenia Nikolajevna malforte ridetis:

— Verŝajne, jes.

— Kaj nun?

— Vi ja mem vidas...

Li antaŭlonge devus foriri. Por kio li ĉi tie staraĉis? Ja oni al li jam diris «ĝis revido!» Diable, stultulo, kial li ne foriraĉas...

— Mi petas, se mi povas esti al vi utila, voku min, — morne, ĝeniĝante pri si mem, petis Vlaĉjo.

Ŝi kapjesis. Li deziris kisi ŝian manon, tian, ŝajne, malfortan, kun bluaj vejnetoj, tian maldikan, tian belegan manon. Sed li, kompreneble, ne kuraĝis. Kaj, retropaŝante, longbraka, longkrura, en malnovaj trivitaj duonŝuoj, li ekiris al la pordo. Kaj sur la perono li haltis kaj rigidiĝis: en la malsanuleja ĝardeno jam trilis-kantis birdoj, jam sekiĝis roso, sed ankoraŭ noktece firme kaj forte odoris floroj. Kaj grandega, dika, bonanime zumanta burdo batiĝis al la Vlaĉja vango kaj flugis plu por siaj burdaj neprokrasteblaj aferoj.

«Vivo! — sentante, kiel spasmas lia gorĝo, pensis Vlaĉjo. — Kara, malfacila, vera vivo! Saluton! Vidu, mi helpas al vi, vivo! Mi ankoraŭ malmulte scipovas, mi ankoraŭ estas via eta irkomisiulo, sed mi estos, nepre estos tia, kiel ili. Kaj vi estimos min, kara vivo!»

Li ankoraŭ vizitis Bobiŝev-on ĉi-matene. La maljunulo ekrigardis al la juna pala doktoro perplekse kaj plendis pri doloroj. Vlaĉjo kalkulis la pulson, suspiris. Doloroj! Kia ridinda vorto! Ja vi vivas, kara maljuna Bobiŝev. Vi ja vivas kaj, plej probable, ankoraŭ longe vivos. Kaj oni alveturigis vin en la malsanulejon preskaŭ mortinta.

Sed Bobiŝev komprenis nenion el tio. Kaj ne mirinde: li ja ne sciis, el trans kia sojlo eltiris lin ĉi-tieaj doktoroj. Nun li sentis doloron, kaj li koleris. Kaj estus ridinde admoni lin ĝoji pri vivo.

Duonon de la tago Vlaĉjo tradormis. En la domo de maljuna Daune ĉiuj iradis sur la piedpintoj.

— Tŝ-ŝ-ŝ! — siblis maljuna Daune. — T-ŝŝ-ŝ, tamnitaj tiaploj! La toktoro tormas. Kiam mi prenos la rulon, tiam mi fin ĉiujn murtos kaj la toktoro fin ne kuracos. T-ŝ! Cesaro, lasu fian fifron!

«Vian fifron, — divenis tra dormeto Vlaĉjo. — Cezaro ludas fifron. Jen kio!»