Ni, ruĝaj batalantoj...

Ekde tiu tago Vlaĉjo kaj Banjo iĝis ankoraŭ pli proksimaj unu al la alia. Nun ili havis unu komunan sekreton, sekreton kontraŭ ĉiuj, havis unu komunan fieron kaj unu komunan, konstantan maltrankvilon — maltrankvilon pri la patroj: pri la aviadisto Ustimenko kaj la militmaristo Stepanov. Neniu estis inicita pri tiu sekreto — eĉ onklino Aglaja. Tiel Vlaĉjo interkonsentis kun Rodiono Metodjeviĉ: ne necesas ankoraŭ ĉiutage kaj ĉiunokte pensi pri la vivo de la frato. Al Aglaja estis dirite, ke Atanazio Petroviĉ foriris por instrukciado.

— Ĉu en Hispanion? — demandis ŝi severe.

— Ni ne rajtas scii! — dense ruĝiĝante, respondis Stepanov: li tute ne scipovis mensogi.

La onklino kapjesis. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi nenion scias. Mapon de Hispanio ili pendigis intence ne en la Vlaĉja ĉambro, sed ĉe Barbara. Sed Aglaja kaŝe de Vlaĉjo aĉetis mapon ankaŭ por si. Ŝi pririgardadis ĝin nokte, ŝlosinte sin disde la nevo. Atanazio estis tie — ŝi sciis tion. Li ne povis ne esti tie, same kiel la mortinta edzo de Aglaja nepre estus tie. Ŝi konis tiun generacion de bolŝevistoj, de tiuj knaboj, trapasintaj akvon, fajron kaj fanfarojn, laŭtvoĉaj, neniam malgajantaj, duonkleraj dum la jaroj de la intercivitana milito kaj nun finintaj akademiojn. Ili ĉion povis, tiuj ŝtalaj homoj: en terura frostego ili povis batali por Permjo kaj en terura varmego sabri basmaĉojn1 en Turkestano; malsataj, ili kun ĝuo unuafoje en la vivo aŭskultis «Eŭgenon Onegin-on»2 kaj, ankoraŭ ne malvarmiĝinte post profundaj atakoj en malfrontojn de la kontraŭulo, eksidis sur lernejajn benkojn kaj studis du anglajn kazojn — la ĝeneralan kaj la posesivan.

Dum horoj sola en nokta silento ŝi fiksrigardadis la mapon, kaj en ŝiaj oreloj sonis vortoj de la kanto, kiun tiel ŝatis Atanazio kaj la mortinta edzo Greĉjo:

For, bienul', riĉulo — ni iras al batal'!
For, ĉiu sangsuĉulo, pereu kapital'!
Ni, ruĝaj batalantoj, ni staras kiel fer'
Por kampoj kaj por ĥatoj, por de l' popol' liber'...

Trans la fenestroj fajfis malvarma novembra vento. Vlaĉjo, metinte la manojn sur la nukon, rigardadis en mallumon, per sakraj vortoj insultadis la toreistojn de Sevilo, kiuj obeis al ribela generalo Queipo de Llano. Kaj poste en dormeto li sonĝis insulon Minorko kaj la valencian ekspedicion sur militŝipo «Almirante Miranda». La krozŝipo haltigas la maŝinojn, Rodiono Metodjeviĉ rigardas en binoklon, kaj hidroplanoj, kondukataj de la patro, ekflugas supren, en la dense bluan ĉielon de Hispanio. Kaj la plej bonaj aviadistoj, la plej fidelaj knaboj de la tuta mondo: italoj, germanoj, francoj, bulgaroj — ĉiuj kondukas siajn maŝinojn post la unua, la patra...

Latino miksiĝis en la laca cerbo kun hispanaj nomoj de urboj; Zaragozo subite konfuziĝis kun musculus rectus abdominis — muskolo de ventro. Bargaso kuniĝis kun quadriceps femoris, — kiel antaŭlonge li dissekcis kadavron lastfoje! Necesus, probable, nepre komenci vizitadi Ganiĉev-on. Kaj la elŝipiĝo sur Ibizo? Kio tie okazas nun? Kial silentas ĵurnaloj?

Banjo komencis porti hispanan ĉapeton. Ŝi maldikiĝis, pliaĝiĝis. La leteroj «el tie» venadis al ŝia nomo. Propre, «el tie» leteroj ne estis. Simple nekonata kamarado transdonadis regule salutojn kaj sciigadis, ke ĉio estas en ordo. Alie ne povis esti, rezonis Vlaĉjo kaj Banjo. Estus ridinde, se ili esperus pri alio. Al faŝistoj ne eblas doni pretekston por provoko.

Ien malproksimen, tute malproksimen foriris tiuj vivaj bagateloj, kiuj ŝajnis iam gravaj. Kun teruro nun pensis Barbara, ke ŝi ne ĉiam estis hejme, kiam la patro atendis ŝin. La patro, kiu militas nun por libero de la tuta mondo tie, en tia fora, mirinda kaj nekomprenebla Hispanio. Li, probable, jam parolas hispane kun sia ĉarma akcentado je «o», kaj, eble, ĉiam serĉas, kie trinki fortan teon. Ja hispanoj, probable, ne trinkas teon? Kaj neniu povis respondi por Banjo al la demando: ĉu hispanoj iam trinkas teon aŭ nur kafon?

Vlaĉjo morniĝadis kun ĉiu malbona novaĵo en ĵurnaloj kaj ekfloradis kun ĉiu bona. Al li ŝajnis, ke tie, kie militas Atanazio Petroviĉ kun siaj agloj, ne povas esti malbone. Li viziis lin, la patron, kun heliĝintaj pro suno haroj, pure razitan, fiksrigardantan al la fora ĉielo. Jen li engrimpas en aviadilon, almezuras — ĉu estas oportune, komandas:

— For de la helico!

Kiel hispane estas «for de la helico»? Amiko estas «amigo», malamiko — «enemigo», sed kiel estas «for de la helico»? Ho, se li povus vidi ilin ĉiujn: Enrique-n Líster-on, generalon Lukacs3, la patron, kiel oni lin tie nun nomas? Kiel diri «Atanazio» en la hispana? Kaj kiel diri «Rodiono Metodjeviĉ» en la hispana? Ĉu ili intervidiĝas — la maristo kaj la aviadisto?

Kaj ĉiam pli kaj pli multe pensadis Vlaĉjo pri tio, por kio vivas la homo. Ĉiam pli li iĝadis fremda disde la samkursanoj-parkerigantoj, la samkursanoj, pridiskutantaj la problemon, kiel ili restu ĉe la instituto, en la postdiploma kurso; la samkursanoj, saĝetaj gejunuloj, taksantaj, kun kiu specialeco estas pli da ŝancoj resti en la urbo, kaj malpli — trafi al la periferio.

Kaj paĉjoj kaj panjoj?

Tiuj plorantaj panjoj ĉe la pordo de la rektoro; tiuj paĉjoj — en uniformaj tunikoj kaj civilaj jakoj — «premantaj» al la dekano; tiuj leteretoj kun peto «helpi» al tiu aŭ alia studento, vican fojon fuŝinta tiun fakon, kiun devas scii ĉiu kuracisto!

Al li en la buroon de la komsomola ĉelo kun tio oni eĉ ne provis veni. Kaj eĉ dekano Paŭlo Sergijeviĉ, malforta homo, fojfoje turnadis sin al Ustimenko por helpo, kiam atakoj iĝadis tro abundaj kaj minacaj. Kaj Vlaĉjo defendadis la dekanon kontraŭ la atakantoj — abrupte, krude, senkompate.

— Bigoto! — diris al li Anjo Jolkina.

Li malgaje subridis.

— Ustimenko la sola finos la Instituton Seĉenov, — esprimis pri li Svetlana. — La sola inda!

— La plej ortodoksa el ortodoksuloj! — sarkasmis Miĉjo Ŝervud.

Vlaĉjo, mallarĝiginte la okulojn, ekrigardis en la nebonkorajn, helajn, globajn okulojn de Ŝervud. Tiu knabo havas bonan estontecon! Li jam nun, tute nenion havante en la animo, serĉas temon por defendo de kandidata disertaĵo tuj post fino de la instituto. Sed kiu ja bezonas iliajn eĉ bonajn poentojn, iliajn ekzamenojn, iliaj disertaĵojn? Kiu, krom ili mem?



1. Basmaĉoj — kontraŭrevoluciaj banditoj en la Mez-Azio dum la intercivitana milito.
2. «Eŭgeno Onegin» — opero de P. Ĉajkovskij laŭ versromano de A. Puŝkin, klasikaĵo de la opera arto.
3. Enrique Líster Forján (1907–1994) — elstara komandanto en la intercivitana milito en Hispanio, komunisto. Generalo Lukacs — Mateo Zalka (Zalka Máté, vera nomo Frankl Béla) (1896–1937) — hungara verkisto kaj revoluciisto, partopreninto de intercivitanaj militoj en Rusio kaj Hispanio, komandis 12-an Internacian brigadon, pereis en la hispana intercivitana milito.