Skeletoj ne vendiĝas

Da mono estis nemalmulte — stako da tridekrublaj kaj ankoraŭ du stakoj da malgrandaj biletoj, — nu, ĝenerale, tuta riĉaĵo, kaj Vlaĉjo decidis senprokraste aĉeti por si la aĵon, pri kiu li delonge kaj rave revis...

Vendejo de lerniloj, antaŭnelonge malfermita, estis nemalproksime de la urba bazaro, apud la glitejo. Ĉi tie ĉe vendotablo kun pirogetoj Ustimenko renkontis Banjon. Ŝi estis manĝanta du pirogetojn kune, firme kunpreminte ilin per la fingroj, — unu kun viando, alian kun brasiko. Sur ŝia brako pendis sketiloj. Aŭdeblis, kiel trans la alta barilo de la glitejo ludas blovorkestro.

— Ĉu vi deziras pirogeton? — demandis Banjo per tia voĉo, kvazaŭ ili intervidiĝis hieraŭ. — Bongustaj! Mi frititajn ŝatas pli, ol bakitajn, speciale se manĝi paron kune...

Grandaj, pezaj flokoj de neĝo estis falantaj sur la Banjan ĉapeton, sur la pirogetojn, sur la manikon de la palto.

— Ree degelos la glitejo, ĉu, Vladimiro? Kia terura vintro!

Kaj miris:

— Kia vi estas maldikega!

«Dum-dum-dum, — klakadis trans la barilo timbaloj, — dum-dum-dum».

— Ĉu vi jam sketis?

— Sketis! — por ajna okazo mensogis Banjo. «Ho, kiel mi tamen estas enamiĝinta al li! — kun batanta koro pensis ŝi. — Tio eĉ estas malbela».

— Ni iru aĉeti skeleton.

— Kion, kion?

— Homan skeleton! — prononcis Vlaĉjo. — En la vendejo de lerniloj. Tie en la montrofenestro estas. Mi vidis.

— Ĉu por la lernejo?

— Por kia lernejo! — ekkoleris Vlaĉjo. — Por mi persone.

— Ĉu por vi? — fingromontris lin Banjo.

Kaj ili ekiris. Sed en la vendejo de lerniloj ĉio evidentiĝis tute alia, ol supozis Vlaĉjo. Kalva, tre malagrabla homo kun plena buŝo da oraj dentoj diris al Vlaĉjo, ke skeletoj de homoj kaj animaloj estas vendataj nur al lernejoj kaj nur laŭ anticipaj mendoj, per nekontanta mono. Al privataj personoj neniaj skeletoj povas esti vendataj.

— Sed se li estas sciencisto? — diris Banjo, kapalmontrinte Vlaĉjon. Ŝi neniam hezitis trovi vortojn.

— Sciencistoj akiras pere de sciencaj institucioj.

— Sed se li ne anas en scienca institucio?

— Do li estas egala al privata persono! — brilinte per la oraj dentoj, diris la vendisto.

— Ĉu do ni ŝakros vian skeleton? — ekkoleris Banjo. — La homo bezonas, la homo dediĉis sin al la scienco...

Vlaĉjo eliris: li hontis. Ĉiam ŝi aranĝas skandalojn — tiu Barbara. Sed ŝi plu restadis kaj restadis. Post ĉirkaŭ dudek minutoj li revenis en la vendejon: Banjo estis skribanta en la plendolibron per sia grandlitera, ankoraŭ infana skribmaniero. Vlaĉjo ĵetis rigardon super ŝia ŝultro kaj legis: «Rifuzon de vendo de skeletoj per kontanta mono eblas nomi fuŝado...»

— Banjo! — flustris li.

— Ĉesu bredi inteligencian ceremoniojn! — bruskis ŝi.

— Sed tio ja estas ridinda!

«Fuŝado aŭ io pli malbone...» — skribis Barbara.

— Malbona, — flustre korektis Vlaĉjo.

— Ili komprenos! — diris Barbara. — Kaj foriru, Ustimenko, lasu min konduki ĉi aferon ĝis la logika fino!

Ŝiaj vangoj brulis. Kaj ĉarma oblikveta buklo pendis apud la orelo, apud la eta orelo kun blua orelornamaĵo en la lobo.

Tiel nenio rezultis kun la skeleto. Tamen en vendejo de malnovaj libroj, kiu estis sur la placo «Deka Oktobro»1, apud la ĉefpreĝejo, Vlaĉjo aĉetis anatomian atlason de eldono de la mil naŭcenta jaro, nemultekostan kaj sufiĉe puran. Barbara iris apude, tintante per la sketiloj, en oblikvigita flanken ĉapeto, ruĝa, kaj parolis pri tio, kiom multe ankoraŭ estas da burokrateco kaj kiel senkompate necesas lukti kontraŭ tiuj damnitaj postrestaĵoj.

— Ĉu Rodiono Metodjeviĉ skribas? — demandis Vlaĉjo.

— Dimanĉe estis letero, — respondis Barbara kaj de burokrateco transsaltis al sciigo pri tio, ke, eble, ŝi havos du biletojn por spektaklo de la Moskva Arta teatro «Oĉjo Ivaĉjo»2. — Ili jam alveturis, — diradis Barbara, — ĉiuj loĝas en la Moskva gastejo. Zinjo Krjukova vidis du el ili. Kiujn ĝuste — ŝi ne komprenis, sed, eble, kamaradon Kaĉalov kaj kamaradon Livanov. Ambaŭ en peltaj paltoj. Ĉu vi ree pri io pensas?

— Vere, en via absorbiteco de teatro estas io psikopatia, — diris Vlaĉjo. — Kaj se diri serioze, Barbara, kiu bezonas tiun arton? Senutilaĵo, tempoperdo, sensenca konsumado de nervaj ĉeloj, purega idioteco.

Ili denove iomete kverelis, sed tamen ne ĝis malpaco. En tiu ĉi dimanĉo Barbara ekvidis en Vlaĉjo tion, kion ankoraŭ ne komprenis en li plenaĝaj, saĝaj, kleraj homoj: ŝi komprenis Vlaĉjan neordinarecon. Kaj kun ĝoja miro ŝi eniris en lian neston, en kiu ŝi ne estis tiom longe, eksidis sur laman seĝon kaj, malfermetinte la buŝon, komencis aŭskulti Vlaĉjajn pensojn pri Pasteŭro kaj Koch, pri Pavlov kaj Meĉnikov, pri Pirogov kaj Zaĥarjin, pri eblo de lukto kontraŭ malignaj tumoroj kaj, certe, pri artefarita albumino. Por tagmanĝo ŝi same restis ĉe Vlaĉjo kaj ĉe la supo diris:

— Ĉu vi scias, Vlaĉjo, mi havas veturmalsanon.

— Kiel tio? — demandis li.

— Ja vi dum tri horoj rakontadis sen paŭzo.

— A ha! — ne sen malica ĝojo rimarkis onklino Aglaja. — Bone al vi, sed al mi kielas? Mi venas post laboro, la kapo estas kiel kaldrono, laca, elturmentita, kaj li gurdas pri siaj bakterioj.

Al «Oĉjo Ivaĉjo» Vlaĉjo tamen iris. La turnea spektaklo de la Moskva Arta teatro tiom ekscitis la tutan urbon, ke al la nova Domo de kulturo ne eblis trapuŝiĝi. Homoj kun torditaj vizaĝoj per raŭkaj voĉoj jam sur la Komunisma strato petadis superfluan bileton. Speciale kompatinda estis iu maljuna militisto, kiu en malespero diris, ke li «petas» ne por si, sed por la filino.

— Amasa psikozo! — diris Vlaĉjo. — Pri tio ion skribis la fama Krepelin.

Barbara pacience suspiris: «Do estu Krepelin».

Iliaj biletoj estis bonaj — la unua vico de la balkono. Vlaĉjo aĉetis programfolion kaj kun aspekto de supereco komencis pririgardi la parteron kaj la plenŝtopitajn loĝiojn.

Sed jen kun apenaŭ aŭdebla susuro dismoviĝis la kurteno, kaj komenciĝis miraklo. Kian, ŝajne, rilaton havis la filo de aviadisto Ustimenko al ĉio tio, kio okazis kun Sonjo, kun oĉjo Ivaĉjo, kun doktoro Astrov kaj aliaj homoj, venintaj el alia tempo, el la mondo, kiun konis nek Banjo, nek Vlaĉjo, nek iliaj patroj, nek eĉ iliaj avoj? Kaj kion ne faris Vlaĉjo, por ne senhonoriĝi antaŭ Barbara? Li kaj kalkuladis ĝis dek, kaj ĝis doloro kunpremadis la dentojn, kaj penis pensi pri fremdaj aferoj — sed damnitaj, stultaj, sensencaj larmoj gutadis kaj gutadis de sur lia nazo, kaj unu eĉ falis sur la Banjan manon, kiam ŝi etendis ĝin al la programfolio. Kaj en la lasta akto Vlaĉjo tute disfalis: li jam ne kalkuladis plu, kaj ne grincis per la dentoj, li tuta kliniĝis antaŭen kaj kolere rigardis al homaj suferoj, donante al si iajn ĵurojn, kunpremante ŝvitajn polmojn kaj forviŝante ĉiam ekbolantajn larmojn...

Jam ĉio estis tute finiĝanta, kiam apude mallaŭte ŝrikis kaj komencis ion flustri per svena voĉo maljuna virino en susuranta silka robo. Vlaĉjo ĉitis ŝin, sed ŝi ne trankviliĝis kaj komencis leviĝi. Al ŝi oni komencis ĉiti, ŝi ŝrikis. Feliĉe, la spektaklo finiĝis. Tra vualo de larmoj Vlaĉjo ekvidis verdan vizaĝon de sia najbarino, ŝian torditan buŝon, pretan al strida kriego por la tuta spektejo.

— Musoj! Musoj! Musoj! — susuris alia virino en verda robo.

— Kaj kio eksterordinara? — diris Vlaĉjo, demetante de la genuoj de la najbarino sian malsovaĝan blankan muson. — Kaj kio terura? Mi ĝin hodiaŭ preskaŭ ne manĝigis. Ĝi enuiĝis, elrampis.

Tamen oni lin kondukis en policejon. La arto ne mildigis la korojn de la najbaroj de Vlaĉjo en la unua vico de la Domo de kulturo. Plorinte en «Oĉjo Ivaĉjo», ili per feraj voĉoj gurdadis al la maljuna policano pri fiintenca huliganaĵo flanke de tiu junulo. Kaj la policano skribis protokolon. Banjo sidis en angulo kaj palpebrumadis al Vlaĉjo. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi pri io kulpas.

Kiam la plendantoj foriris, la policano demandis:

— Kaj kie estas via muso?

— Jen! — diris Vlaĉjo.

— Ha, blanka! — miris la policano.

— Mi havas multajn, — informis Vlaĉjo. — Por eksperimentoj. Sed, vidu, mi kutimiĝis, kompatas ilin. Ili estas saĝaj, kaj tiu ĉi estas malsovaĝa. Jen, prenu!

La policano iom tenis la muson sur sia bruna manplato, interesiĝis, per kio Vlaĉjo manĝigas ilin, siajn musojn, — kaj forpermesis lin.

— Dankon, kamarado estro! — diris Barbara. — Do, jen, vidu, la tuta humoro perdiĝis. Tia impresa spektaklo — kaj jen, subite oni prenas kaj kondukas en policejon.

Dum Barbara parolis, la liphara policano fiksrigardis al ŝi per firma kaj malmilda rigardo, poste demandis:

— Pro kio, fraŭlino, via persono ŝajne konata estas por mi?

— Ja batiĝo estis, ĉu vi memoras? — diris Banjo.

— Mi ĉiujn batiĝojn ne povas memori, — diris la policano. — Mi havas tian postenon...

— Nu, en via glitejo okazis batiĝo hieraŭ. Nur hieraŭ. Ne povis vi la hieraŭan batiĝon forgesi.

Kaj ŝi, iomete ruĝiĝinte, rakontis, kiel hieraŭ en la glitejo batiĝis knaboj, kiel neniu ilin penis disigi, sed ŝi enŝoviĝis, kaj al ŝi same trafis batoj. Tamen ŝi ne ektimis, sed enŝoviĝis plu kaj komencis ŝriki, al ŝiaj krioj venis helpo...

— Aĥ jes, — per oficiala voĉo prononcis la policano. — Stepanova estas via familinomo. Stepanova Barbara. Nu do, iru...

Sur la strato Barbara ekparolis pri teatro. Laŭ ŝia opinio, la kanto de la Moskva Arta teatro jam estis finita. Sed ankaŭ Vsevolod Mejerhold estis cedanta iujn poziciojn. Ekzemple, «La damo kun kamelioj» estas tute ne tio, kio estis «La lasta batalo».

— Sed ĉu vi vidis tiujn spektaklojn? — demandis Ustimenko.

— Ne vidis, sed legis pri ili! — ekkriis Barbara. — Mi ja observas laŭ revuoj kaj ĉiujn recenzojn legas. Kaj ni multon pridiskutas en nia studio...

Stranga estis tiu ĉi vespero. Pri nenio ili samopiniis, sed tamen neniel povis disiĝi. Ili promenadis, sidadis sur benko, frostiĝadis kaj ĉiam sentis, ke ili simple ne povas esti unu sen la alia. Sed kial? Ili ne sciis tion.



1. «Deka Oktobro» — t. e. omaĝe al deka datreveno de la Oktobra revolucio.
2. Moskva Arta teatro — fama teatro, establita en 1898 de Stanislavskij kaj Nemiroviĉ-Danĉenko. «Oĉjo Ivaĉjo» («Oĉjo Vanja») — teatraĵo de A. Ĉeĥov.