Kelkaj notoj de la tradukinto

La romano estas tradukita laŭ la aŭtora redakcio, unuafoje publikigita en la 1993-a jaro en la sesa volumo de la verkaro de Efremov. Antaŭ tio la romano estis eldonata en mallongigita redakcio, en kiu konas la libron plej multaj rusaj legantoj. Tial ili ne miru, trovante en la traduko kelkajn liniojn, alineojn, kaj fojfoje eĉ paĝojn, kiuj mankas aŭ estas malsamaj en la konata al ili rusa teksto.

En la traduko troveblas multaj nekonataj, registritaj en neniu vortaro, vortoj, pruntitaj el la helena, same kiel en la originalo. Ili estas esperantigitaj plejparte per anstataŭigo de helenaj finaĵoj per la esperanta «-o». Personaj kaj geografiaj nomoj estas esperantigitaj konforme al PIV, krom okazoj, kiam la formo, donita de PIV, estas dubinda (Rao anstataŭ konfuza PIV-a Reo), aŭ kiam la aŭtoro mem intence uzis ne tradician latinigitan formon, sed la pli proksiman al la helena (Bukefalo, Likeo anstataŭ tradiciaj Bucefalo, Liceo).

En la aŭtora redakcio ekzistas neniuj klarigaj rimarkoj, dum en la populara mallongigita redakcio ekzistas kelkaj. En la traduko plej granda parto de tiuj rimarkoj estas konservita, kaj en kelkaj speciale malklaraj okazoj estas aldonitaj rimarkoj de la tradukinto.


Aŭtora antaŭparolo


La romano «Tais el Ateno» baziĝas sur la historia epizodo, konata laŭ antikvaj fontoj: la forbruligo de Persepolo — unu el ĉefurboj de la Persa regno — fare de la fama atena hetajro, kiu partoprenis en la ekspedicio de Aleksandro de Makedonujo. Tiun ĉi epizodon iutempe negadis burĝaj historiistoj, inklude eĉ tiom grandan scianton de la epoko de Aleksandro, kiel W. Tarn.

Modernaj esploristoj — kaj inter ili ankaŭ tia aŭtoritatulo, kiel M. Wheeler, restarigas la verecon de la epizodo. M. Wheeler en sia libro «Flamo super Persepolo», publikigita antaŭnelonge kaj ĵus eldonita ruslingve, donas nesenhumuran klarigon de la prisilentado de la rolo de Tais fare de Tarn kaj similaj sciencistoj. La puritanaj Viktorin-epokaj opinioj de Tarn kun bigota burĝa «moralo» ne permesis al li atribui tiom grandan valoron al la «pastrino de amoro», kiel oni konsideris en liaj tempoj la hetajrojn.

Estas notinde, ke antaŭe, en la fino de la XVIII-a jarcento, en la sama Britio opinioj pri tio estis multe pli liberaj kaj historie pli ĝustaj. Pri tio atestas, ekzemple, pentraĵo de J. Reynolds de la 1781-a jaro, montranta aktorinon kun torĉo en la mano en rolo de Tais, bruliganta Persepolon.

En bonega beletra-historia biografio de Aleksandro la Granda, verkita de G. Lamb, en monografio de A. Bonnar al Tais estas donita konvena loko.

Ne ekzistas kaŭzoj dubi pri veremo de Plutarĥo, Ariano, Diodoro kaj ceteraj antikvaj aŭtoroj, rakontantaj pri ŝi.

Preskaŭ ne ekzistas informoj pri sorto de Tais post la morto de Aleksandro kaj pri ŝia reveno en Egiptujon kun Ptolemeo. A. Bonnar, G. Lamb kaj ceteraj asertas, ke Tais «ludis rolon de imperiestrino en Memfiso», nemalmultaj aŭtoroj plene ignoras ŝian ekziston.

La elekto de la epoko por tiu ĉi romano estis farita ne hazarde, tamen ankaŭ ne tute sub influo de la mirinda persono de Aleksandro de Makedonujo. Min interesis lia tempo kiel la kriza momento de la historio, la transiro disde la feroca naciismo de la V–IV jarcentoj antaŭ nia erao al pli larĝaj rigardoj pri la mondo kaj la homoj, al unuaj manifestiĝoj de la komunhoma moralo, kiu aperis en la III-a jarcento kune kun la stoikistoj kaj Zenono.

Tiutempe homo laŭ loko de sia naskiĝo aŭ konstanta loĝado ricevadis kvazaŭ duan nomon: atenano, argivano, beoto, spartano. Tial en la romano leganto ofte renkontos tiajn duonnomojn.

Ankaŭ grandaj religiaj krizoj okazis en tiu epoko. Okazinta ĉie anstataŭigo de la antikvaj virinaj diaĵoj al la viraj, kreskanta kadukiĝo de la kulto de la olimpaj dioj, influo de la hinda religi-filozofia penso kaŭzis evoluon de esoteraj religiaj doktrinoj. La foriro «subplanken» de la doktrinoj, en kiuj viva homa penso penis trovi eliron por la vastiĝantaj konceptoj pri la Universo kaj pri la homo, katenitaj per postuloj de la oficialaj religioj, estas tre malmulte esplorita en prihistoriaj verkoj, kiuj dronas en datoj, ŝanĝiĝoj de regnoj, militoj kaj lasas ekstere la plej valoran — la spiritan evoluon de la homaro.

Mi opiniis interese montri la plej antikvajn religiajn kultojn — restaĵojn de la matriarĥeco, ligitajn kun la granda virina diino, kiuj malaperas, pli ĝuste — perdas rimarkeblan influon en la helenisma epoko. Tial la protagonisto ĉe mi devis esti virino, allasita al sekretaj ritoj de la virinaj diaĵoj kaj, certe, sufiĉe klera, por, ne havante mallarĝan religian fanatikecon, kompreni la okazantaĵojn.

En la epoko de Aleksandro tia virino povis esti nur hetajro de la plej alta klaso. Tais, kiel reala historia persono, kiel eble plej bone konvenas por tiu celo. Hetajroj, speciale atenaj, estis virinoj de elstara klereco kaj kapabloj, indaj amikinoj de grandegaj pensuloj kaj artistoj de tiu tempo. La vorto «hetajro» mem signifas «amiko», «kamarado». (Ankaŭ la proksimaj kamaradoj de Aleksandro la Granda nomiĝis hetajroj).

Simile al nuntempaj gejŝoj de Japanio, la hetajroj, posedante scion de arto, amuzadis, konsoladis kaj klerigadis virojn, ne nepre vendante sian korpon.

Malbonan servon al la hetajroj faris Luciano el Samosato, fama antikva verkisto, la Voltero de la antikveco, kiu triviale priridis multajn antikvajn morojn kaj montris la hetajrojn vulgaraj putinoj, kaj Afroditon — la diino de malĉasto. Bedaŭrinde, tiun tradicion sekvis ankaŭ multaj pli postaj aŭtoroj.

La unuaj ĉapitroj de la romano povas doni impreson de ioma troŝarĝiteco per ĉiutagaj detaloj kaj helenaj vortoj, speciale por homo, malbone konanta la antikvan historion. Saman troŝarĝitecon de impresoj spertas ĉiu, unuafoje trafinta en fremdan landon kun nekonataj moroj, lingvo, arĥitekturo. Se li estas sufiĉe sciema, do li rapide venkos malfacilaĵojn de unua ekkono, kaj tiam la kurteno de nescio forŝoviĝos, malfermante al li diversajn flankojn de la vivo de la nova lando. Ĝuste por pli baldaŭ forŝovi tiun kurtenon en miaj verkoj, mi ĉiam ŝarĝas unuajn du-tri ĉapitrojn per specifaj detaloj. Trairinte ilin, la leganto sentas sin sperta vojaĝanto tra la nova lando en ĉiuj sekvaj ĉapitroj.

Nia leganto konas la socian flankon de la helenismo, li scias, ke la helenaj ŝtatoj estis sklavposedaj demokratioj, aŭ despotioj.

Al la moderna leganto povas ŝajni troa la abundo de temploj, statuoj, ŝajni troigita la valoro de artistoj kaj poetoj. Necesas scii, ke la tuta spirita vivo de tiu tempo turniĝis ĉirkaŭ arto kaj poezio, iom malpli — ĉirkaŭ filozofio. La heleno ne povis imagi al si vivon sen admirado — longa kaj multefoja — de artaĵoj kaj sen kontemplado de belegaj konstruaĵoj, por psika malstreĉiĝo kaj ripozo. Ion similan ni vidas en moderna Japanio: kontemplado de ŝtonoj, floroj, koncentrita kuniĝo kun la naturo en teaj dometoj super lotusaj lagetoj, akompane de bruo de lirlanta akvo kaj sono de bambuaj tabuletoj.

Eĉ pli grandan signifon havis por la helenoj kontemplado de homa belo, antaŭ ĉio en vivaj homoj, sed ne nur en statuoj, bildoj kaj freskoj. Tre multan tempon ili dediĉadis al siaj atletoj, hetajroj, dancistinoj. La signifo de artistoj kiel realigantoj de la belo kaj de iliaj vivaj modeloj estis grandega kaj ne havis analogojn en postaj tempoj kaj landoj, krom Hindio en la unua jarmilo de nia erao.

Kvanto de skulptaĵoj en temploj, galerioj, sur placoj kaj en ĝardenoj, ne dirante eĉ pri riĉaj privataj domoj, estas malfacile imagebla. En ĉiu jardeko de jarcento aperadis dekoj da artistoj, kiuj kreadis multajn centojn da verkoj (ekzemple, Lizipo kun siaj milo kaj duono da skulptaĵoj, Praksitelo — kun sescent, Fidio — kun okcent).

Ĝenerala akumulo de artaĵoj, precipe skulptaĵoj, dum la kelkaj jarcentoj de prospero de la helena arto, estis kolosa. Mizera parto de tiu giganta arta heredaĵo atingis nin nur en romiaj marmoraj kopioj. Tiuj kopioj, sendube, estis multe malpli bonaj, ol la originaloj. La sola okazo, en kiu ekzistas eblo de rekta komparo de kopio kaj originalo, demonstre konfirmas simpligon kaj malbonigon de la helenaj skulptaĵoj en romiaj marmoraj kopioj. La bronza originalo de la statuo de atleto el Efeso en la Viena muzeo de historio de artoj kaj ĝia marmora kopio en la galerio de Uffizi, Florenco, diferencas kiel vivulo disde malvivulo, kvankam la bronzo estis frakasita kaj kungluita el ducent tridek kvar pecoj, dum la marmora skulptaĵo konserviĝis sendamaĝe kaj estis elfarita tre diligente.

Tiun malviviĝon de la granda helena arto en la degenerinta arto de Romio devas konsideri ĉiu, kiu rigardas al Apoksiomeno, Doriforo, al ajna el Afroditoj, krom la Melosa, al amazonoj.

Metalajn skulptaĵojn poste malkleraj konkerintoj transfandis en kanonojn kaj kuglegojn. Ekzemple, de tiom fekunda skulptisto, kia estis Lizipo, nin atingis neniu originala statuo, ĉar li laboris precipe kun bronzo.

Tiujn specifaĵojn de la historio de la helena arto oni devas konsideri dum legado de mia romano.

Famaj temploj estis centroj de kultoj de tiu aŭ alia diaĵo kaj samtempe kvazaŭ lernejoj de religiaj kredoj kun specialaj sakramentoj por edukado de nova generacio de pastroj aŭ pastrinoj.

Legantoj, bone konantaj geografion, ne miru pri diferencoj disde la nuno en geografiaj priskriboj de la romano. La IV-a kaj la III-a jarcentoj antaŭ nia erao estis periodo de granda humidiĝo de la klimato. Tuta Azio ĝenerale estis malpli seka, ol nun. Tio klarigas, speciale, tion, ke grandegaj bataloj kaj militiroj de multegaj homoj okazadis tie, kie nun ne sufiĉus akvo kaj nutro por unu regimento. En la Libia dezerto abundis ĉasaĵo, kaj potencaj antikvaj arbaroj de Helenujo, Fenicujo, Kipro kaj de la malgrand-azia bordo ankoraŭ ne estis plene ekstermitaj per forhakado kaj pli poste per troa paŝtado de kaproj.

Mi estas konvinkita, ke komercaj kaj kulturaj ligoj de la antikveco estis multe pli vastaj, ol ni imagas laŭ la neplena historia dokumentaro. Precipe nia malfeliĉo estas en malbona scio de la historia geografio de la Oriento, kiu ankoraŭ nur komencas malfermiĝi al la eŭropanoj. Ĉiu granda arĥeologia malkovro alportas neatenditan «profundiĝon» de kulturoj kaj komplikiĝon de ligoj de interŝanĝado inter malproksimaj kaj malbone atingeblaj regionoj de la loĝata tero — la ekumeno.

Specialaj neatenditaĵoj abundas en antropologia esploro de skeleta materialo en antikvaj tomboj. Nia tro frue forpasinta antropologo kaj skulptisto M. M. Gerasimov iniciatis portretajn rekonstruojn de tipoj de antikvaj homoj, kaj tio tuj donis tre interesajn malkovrojn.

El unu antikvega para tombo de la neolitiko, kiu enhavis restaĵojn de viro kaj virino, M. M. Gerasimov restarigis du malsamajn portretojn, de virino kun maldikaj mongoloidaj trajtoj, plej verŝajne ĉinino, kaj de eŭropano de la suda tipo — armenoido. Ĉinino kaj armenoido, kune entombigitaj en la sudrusia regiono de Voroneĵo, estas bonega ekzemplo de tio, kiel malproksime povis iri miksado de popoloj en la plej profunda antikveco. Al verkistoj restas diveni, ĉu estis ili du sklavoj aŭ nobela geo, kun edzino, alveturigita el malproksime, kaj verki interesan prihistorian novelon.

La rekonstruoj de M. M. Gerasimov el tombejoj de sudaj zonoj de USSR montris ĉeeston de dravidaj kaj eĉ malajaj aspektoj de homoj en la epokoj de la supra neolitiko, de la bronzo kaj de la fino de la I-a jarmilo antaŭ nia erao.

Mi akceptas multe pli larĝan disvastiĝon de dravidaj popoloj (la plej antikvaj popoloj de Suda Hindio), ol oni tion faras ordinare, kaj mi alkalkulas al ili antikvegajn etnojn: de Kreto, de Centra Anatolio, de la sudaj regionoj de nia Mez-Azio, la prahindan civilizon. Sendube, ankaŭ Orienta Azio en la prahistoriaj tempoj estis multe pli malfermita por reciproka influo de, ekzemple, Ĉinujo kaj de okcidentaj periferioj, ol pli poste, kiam okazis memizolo de Ĉinujo.

Kiel estas domaĝe, ke la morto de M. M. Gerasimov ne permesis al li fari almenaŭ kelkajn rekonstruojn de kranioj el Mohenĝo-Daro, Kreto, «urboj» de Centra Anatolio (Hacilar, Çatal Höyük).

Proksimume antaŭ dudek jaroj mi faris penojn, ke sciencistoj de Britio, Hindio, Grekio sendu al M. M. Gerasimov almenaŭ iomete da duplika materialo de kranioj el tiuj tomboj por provizora uzado por produktado de portretaj rekonstruoj. Bedaŭrinde, la respektivaj muzeoj rilatis al mia provo pli ol inerte, montrinte nekomprenon de tuta graveco de la menciita laboro. Ĝenerale en la klasika arĥeologio plu regas la malnova opinio pri tomboj, kiel pri fonto de nur objektoj de materia kulturo. Tiel, ekzemple, la modernaj esploristoj de la arĥeologio de Kreto — tiel la grekaj, kiel la usonaj — daŭrigas la linion de plena neglekto de skeleta materialo, kiun komencis jam la pionira malkovrinto de la Kreta kulturo Evans, kion tamen ne eblas diri pri elfosado de la neolitiko de Centra Anatolio. La esploristoj de Mohenĝo-Daro okupas mezan pozicion rilate de konservado de skeletoj, sed ili estas same malproksimaj disde statistikaj, antropologiaj kaj medicinaj esploroj de la osta materialo. Se oni alie rilatus al la laboro de M. M. Gerasimov, ni havus nun restarigitajn vivajn aspektojn de kretanoj, prahindoj kaj neolitikaj loĝantoj de Centra Turkio.

Reflekto de tiuj opinioj ekzistas en la romano, kun indiko pri postrestado de astronomiaj, geografiaj kaj etnaj scioj de la helenoj. Opiniante sin super aliaj popoloj, la helenoj ignoradis lernadon de iliaj lingvoj, speciale de antikvaj orientaj popoloj, de ilia historio kaj geografio, tial ili ne kapablis alproprigi la gigantan kulturan heredon de la Oriento kaj Egiptujo.

Analogian fenomenon ni observis en la proksima pasinteco, kiam britoj, disvastiginte sian kolonian imperion al landoj de antikvaj kulturoj, ignoradis la lingvojn kaj sciojn de la popoloj, regataj de ili, lasinte nemalkovritaj ĝis la tute proksima tempo grandegajn kreaĵojn de la homa menso kaj arto. La helenoj pro tiu neglekto pagis per senhelpeco en esplorado de la Tero, en planado de militiroj, per nekompreno de rezervoj de alilanda ĉirkaŭaĵo. Tio finiĝis ne nur per la malsukceso de la penetro de Aleksandro en Hindion kaj pluen en la Orienton, en Ĉinujon kaj Hindoĉinion, sed eĉ per la disfalo de lia imperio.

La ekzistanta nun historia dokumentaro estas plene konservita en la romano. Mi elpensis nur nesciatan sorton de historiaj personoj, enkondukis kelkajn novajn personojn, ekzemple la estron de tesaliaj kavalerianoj Leontiskon, la delosan filozofon, Eris-on, Menedemon, Eositeon.

Jen la sola rompo de la kronologio en la romano: la kreon de la statuo de la Melosa Afrodito mi metis en la finon de la IV-a jarcento antaŭ nia erao. La tradicio datas ĝin per la II-a aŭ la III-a jarcento, tamen preciza dato ne estas fiksita ĝis nun.

La statuo havas kelkajn arĥaikajn trajtojn (eble, intence donitajn al ĝi fare de la skulptisto). Ekzemple, la karakteran por virinaj skulptaĵoj de la V-a jarcento egalecon de distanco inter la centroj de la mamoj kaj inter tiu linio kaj la umbilika kaveto. En pli postaj skulptaĵoj tiu egaleco estas rompata, kaj la torso iĝas pli mallonga.

Pretere mi rimarku, ke Afroditon Urania-n «en Ĝardenoj» mi opinias verko de Alkameno (aliĝante al la malnovaj aŭtoroj), sed ne de Kalimaĥo, laŭ lastaj opinioj. Forto kaj akreco de la esprimado de korpaj formoj estas multe pli similaj al skulptaĵoj de Alkameno (almenaŭ de la Niko, «liganta sandalon» en la piedestalo de la templo de Niko Apteros), ol al malpezaj kaj junaj dancistinoj de Kalimaĥo.

Kelkajn mirindajn trovaĵojn, kiujn konis antaŭaj historiistoj, mi opinias nur unuaj atestoj de tre grandaj spekulativaj malkovroj de la antaŭaj civilizoj. La kalkula maŝino por planedaj orbitoj ekzistas reale; skrupule fajlitaj kristalaj lensoj estas trovitaj en Mezopotamio kaj eĉ en Trojo; la kalkulo de la tempo ĉe hindoj, la atingoj de la kuracarto, astronomio kaj psikofiziologio estas sciataj en historiaj atestoj kaj en antikvaj filozofiaj libroj. La priskribon de la plej antikva sanktejo de la Granda Patrino kaj de ties objektoj — obsidianaj speguloj, statuetoj, freskoj — mi prenis el novegaj malkovroj de neolitikaj urboj de Centra Anatolio: Çatal Höyük, Hacilar, Alisar Höyük de la deka-sepa jarmiloj antaŭ nia erao, kiuj sendube aperis eĉ en pli antikvaj tempoj. La templon en Hierapolo multfoje mencias antikvaj aŭtoroj. La popolojn, menciatajn en dialogoj kaj pensoj de herooj de la romano, mi prenas en kompreno de tiama tempo, sed ne en la moderna, kiel, ekzemple, skitojn, inkludantajn mongoloidajn tribojn de Tianŝano, Altajo kaj Ĝungario. Kelkaj eventoj de la romano povas ŝajni al la leganto nekredeblaj, ekzemple la rito de kiso de Serpento. Tamen ĝin mi priskribis dokumente. Ekzistas filmo de la rito, kiun faris en tridekaj jaroj de nia jarcento en norda Birmo fama kinovojaĝisto Armand Denis.

Eltenemo kaj sano de helenaj kaj makedonaj militistoj laŭ niaj modernaj mezuroj same estas nekredeblaj. Sufiĉas rigardi al statuoj de Doriforo, Apoksiomeno, de la Diskoĵetanto, de la tiel nomata «Diadoĥo» (alie «Helenisma princo») aŭ rememori la distancojn, kiujn trairis en seninterrompaj militiroj la makedona infanterio. Nemalofte oni aŭdas, ke la maratona mesaĝulo-spartano de reĝo Leonido, trakurinte la maratonan distancon, falis morta, dum niaj sportistoj kuras eĉ pli — kaj estas vivaj. La sciantoj de la sporto tamen forgesas, ke la junulo kuris sian «distancon» ne demetante la armilaron, post tuta tago da manbatalo, elteni kiun jam per si mem estas heroaĵo.

Ekzistas atestoj, ke la sama junulo tagon antaŭ la batalo trakuris eĉ pli grandan distancon, estinte sendita por helpo (kiu ne venis).

Mallonge dirante, severa selekto de multaj generacioj kaj vivo, en kiu fizika evoluo estis opiniata la plej grava afero, kreis, eble, ne tro fortajn, sed ege eltenemajn homojn.

Aleksandro mem kaj liaj proksimuloj por jarcentoj restis mirindaj ekzemploj de tia eltenemo pri vundoj kaj malfacilaĵoj, de viva fortikeco en bataloj kaj vojaĝoj, ne dirante eĉ pri kuraĝo, ne cedanta al la legenda kuraĝo de spartanoj.

Laŭ la plej nova vortaro de la helena lingvo de S. I. Sobolevskij (1967), mi skribas diftongojn (krom omikrono-upsilono = u) per du sonoj, sen latinigo. Tial la malsameco kun kelkaj ĝenerale konataj vortoj ne miru leganton. Ĉie, kie tio estas ebla, mi rezignas transdoni «teta-n» per sono «f», «eta-n» per «i», kaj «beta-n» per «v», kiel tio estis farata en la malnova Rusio, laŭ la lego de tiuj literoj laŭ la slavona tradicio, aperinta surbaze de la sudslavaj lingvoj.

Ĝis nun ni skribas ruse «Vifleem», por Betleĥemo, «alfavit» por alfabeto, «Fivy» por Tebo. Antaŭ ne tre longe oni skribis eĉ «vivliofika» por biblioteko. Mi permesu al mi rememorigi la faman lingvistikan anekdoton kun beotaj ŝafoj, kiuj rolis kiel filologoj. Post furiozaj disputoj, kiel oni legu «beta-n» kaj «eta-n», estis trovita versaĵo de Heziodo pri ŝafa grego, malleviĝanta de sur montoj. Blekado de la ŝafoj, transdonita per literoj «beta» kaj «eta», metis finon al la disputoj, ĉar eĉ en la tempo de Heziodo ŝafoj ne povis krii «vi».

La plej enradikiĝintaj vortoj estas tamen uzataj en la tradicia formo. Mi evitadis la formon de virinaj nomoj, akceptitan cele de konservo de poezia metro en malnovaj tradukoj, kun finaĵo «ida» — Laida, Erida. La finaĵoj «ida», «id» estas analogiaj al nia patronomo, kaj signifas apartenon al gento: Odiseo Laertido (filo de Laerto), Tezeo Ereĥteido (el la gento de Ereĥteo), Helena Tindarida (filino de Tindaro). Finaĵo de geografiaj nomoj per «eta» ekde la tempoj, kiam ĝi estis legata, kiel «i», devigis doni al la nomoj pluralon: Gaŭgameloj, Suzoj. Sed reale endus skribi rusigitajn finaĵojn analoge al ĉiuj virinaj nomoj, finiĝantaj per «eta»: Helena, Atena, Hera, sekve «Gaŭgamela», «Suza». Escepton konsistigus pluralaj nomoj, finiĝantaj per diftongo «ai»: «Afiny», «Fivy». Ili estas plej proksimaj al rusaj nomoj de aparteno: «de Atena», «de Tebo». Tamen, simile al aliaj enradikiĝintaj vortoj, ilia korekto estas afero de estontaj specialaj verkoj.

Mi penis ekspliki ĉi tie kelkajn specifaĵojn de miaj rigardoj al la priskribata epoko tute ne por bazi la romanon kiel sciencan esploron. Tio estas literatura verko kun siaj ebloj de uzo de la materialo.

Por legado de vortoj kaj kompreno de terminoj, ne ricevintaj rektan klarigon en la teksto, servas ĉi-sekva

Gvidilo por leganto

I. Ĉiujn helenajn vortojn kaj nomojn oni prononcu kun akcento sur la antaŭlasta silabo. En dusilabaj vortoj kaj nomoj akcento staras propre sur la unua silabo: Tais, Eris. Tio koncernas ankaŭ plej multajn adaptitajn nomojn: Aleksandro (Aleksandros), Menedemo (Menedemos), Nearĥo (Nearĥos).

II. La helena Nova jaro okazas en la unua novluno post la somera solstico, do en la unua dektago de julio.

La kalendaro laŭ olimpikoj komenciĝas ekde la unua olimpiko en la 776-a jaro antaŭ nia erao, po kvar jaroj por ĉiu olimpiko. Jaroj nomiĝas laŭ la olimpikoj ekde la unua ĝis la kvara: la unua jaro de la 75-a olimpiko estas la 480-a jaro a.n.e. Por transkalkuli la olimpikajn jarojn al la niaj, necesas memori, ke ĉiu helena jaro respondas al dua duono de nia respektiva jaro kaj al unua duono de la jaro, sekvanta post ĝi. Necesas multipliki la nombron de pasintaj olimpikoj per 4, adicii la malpligrandigitan je unu nombron de jaroj post la kuranta olimpiko kaj la ricevitan sumon subtrahi de 776, se la evento okazis aŭtune aŭ vintre, aŭ de 775, se ĝi okazis printempe aŭ somere.

Jen listo de atikaj monatoj de la jaro:

Somero.
  1. Hekatombejono (mezo de julio — mezo de aŭgusto).
  2. Metagejtniono (aŭgusto — unua duono de septembro).
  3. Boedromiono (septembro — unua duono de oktobro).
Aŭtuno.
  4. Pianepsiono (oktobro — unua duono de novembro).
  5. Majmakteriono (novembro — unua duono de decembro).
  6. Posideono (decembro — unua duono de januaro).
Vintro
  7. Gameliono (januaro — unua duono de februaro).
  8. Antesteriono (februaro — unua duono de marto).
  9. Elafeboliono (marto — unua duono de aprilo).
Printempo.
  10. Muniĥiono (aprilo — unua duono de majo).
  11. Targeliono (majo — unua duono de junio).
  12. Skiroforiono (junio — unua duono de julio).

III. Kelkaj mezurunuoj kaj monunuoj.

Stadio longa — 178 m; olimpika — 185 m; egipta sĥeno, egala al persa parasango, — 30 stadioj, ĉirkaŭ 5 km; pletro — 31 m; orgio — 185 cm; pekiso (kubuto) — 0.46 m; podeso (piedo) — 0.3 m; palesto (polmo) — ĉirkaŭ 7 cm; epidamo, egala al 3 palestoj, — 23 cm; kondilo, egala al 2 daktiloj (fingroj), — ĉirkaŭ 4 cm.

Talanto estas pezo je 26 kg, mino — 437 g; monunuoj: talanto — 100 minoj, mino — 60 draĥmoj.

Disvastiĝintaj atikaj moneroj: arĝenta didraĥmo (2 draĥmoj) egalas al ora persa dariko. Tetradraĥmo (4 draĥmoj) kun bildo de la strigo de Atena estis la ĉefa atika monunuo (en arĝento, la oro ekuziĝis en la epoko de Aleksandro, kiam la valoro de talanto kaj draĥmo forte malkreskis).

Mezurunuoj de likvaĵoj: ĥoeso (kruĉo) — iomete pli ol 3 litroj; kotileo (poto) — ĉirkaŭ 0.3 litroj.

IV. Helena saluto «Ĥajre!» («Ĝoju!») konformas al nia «Saluton!». Por adiaŭo oni diris aŭ «Ĥajre!», aŭ, ĉe atendata longa disiĝo, «Geliajne!» («Estu sana!»).