Ĉapitro dua

Stelaj alvenintoj



Ŝatrov haltis antaŭ pordo kun vitra ŝildeto: «Fakestro prof. I. A. Davydov», transmetis en la alian manon la grandan skatolon, ruze subridis kaj frapis. Malalta voĉo malkontente bojis: «Jes!» Ŝatrov eniris en la kabineton laŭ sia kutimo rapide, iomete kliniĝinte kaj brilante per la okuloj el sub la frunto.

— Nekredeble! — salte leviĝis la mastro, sidinta ĉe manuskripto. — Mi neniel atendis! Kiom da jaroj pasis, kara amikego!

Ŝatrov metis la skatolon sur la tablon, la amikoj brakumis kaj kisis sin reciproke.

La maldika, mezalta Ŝatrov ŝajnis tute negranda apud la ampleksa figuro de Davydov. La amikoj en multaj aferoj estis kontraŭaj. Davydov, kun sia grandega alto kaj atleta staturo, ŝajnis pli malrapidema kaj bonkora diference de la nerva, rapida kaj malserena amiko. La vizaĝo de Davydov, kun akra, neregula nazo, kun malkruta frunto sub la ĉapo de la densaj haroj, per nenio similis al la vizaĝo de Ŝatrov. Kaj nur la okuloj de ambaŭ amikoj, helaj, klaraj kaj sagacaj, estis similaj en io ne tuj kaptebla, plej verŝajne — en la sama esprimo de la streĉita penso kaj volo, eliranta el ili.

Davydov sidigis Ŝatrov-on, ili ambaŭ ekfumis kaj komencis vigle interŝanĝi akumuliĝintajn dum pluraj jaroj impresojn, ne eldiritajn en la leteroj. Finfine Davydov glatumis per la fingroj la lokon malantaŭ la orelo, ekstaris kaj elprenis el la palto, pendinta en la angulo, grandan volvaĵon. Li malvolvis ĝin kaj metis antaŭ Ŝatrov.

— Aŭskultu, Alekseo Petroviĉ, bonvolu manĝi... Sen obĵetoj! — subite bojis li al la protesta gesto de Ŝatrov, kaj ili ambaŭ ekridis.

— Tute same, kiel en la kvardeka! — gajiĝis Ŝatrov. — Vi denove forgesis formanĝi! Ĉu oni skoldos?

Davydov ekridegis.

— Oni skoldos, se mi reportos hejmen. Estu afabla, komplezu, «kiel en la kvardeka».

— Ni ĝin tuj! — movis la manon Ŝatrov. — Ek!

— Nu, certe, kaj tiu «ek» estas la sama! Kiel estas agrable aŭdi!.. Aŭskultu, Alekseo Petroviĉ, ni iru en la muzeon, mi montros interesajn novaĵojn... Estas por vi laboro. Tiaj bestoj estis elfositaj!..

— Ne, Elio Andrejeviĉ, ja mi havas tre gravan aferon. Necesas intense interparoli kun vi, necesas via kapo. Ĝi funkcias bone, sen maltrafoj...

— Interese! — Davydov movis la fingron laŭ la lasta linio de la manuskripto kaj kunmetis la ĉirkaŭskribitajn foliojn. — Interalie, vian leteron mi ricevis antaŭ semajno kaj ankoraŭ ne trovis tempon por respondi. Mi ne aprobas...

— Ne aprobas miajn plendojn, ĉu? En peza, malfacila hor', — iomete konfuziĝis Ŝatrov. — Mi pruntis de vi unu filozofian ideon, kiu ofte helpas al mi. Sed por ĝia apliko necesas iom da spirita forto. Tamen fojfoje okazas, ke mi malfortiĝas...

— Kian tian ideon? — nekomprene demandis Davydov.

— Ĝin esprimas nur unusola magia vorto «spit'». Al mi tiel ofte mankis via «spit'» dum la militaj jaroj...

Davydov ekridegis kaj, restariginte la spiradon, apenaŭ sukcesis eldiri:

— Ĝuste «spit'»! Ni laboru plu. Certe, iam estas malfacile. Nia scienco estas tre klopodiga — jen prifosado, jen grandegaj kolektoj, jen komplika prilaboro, jen laborantoj tre malmultas. Ni devas neproduktive elspezi la tempon, kontroladi bagatelajn aferojn... Tamen vi ja havas gravan interparolon, kaj mi deflankiĝis.

— La interparolo estos neordinara. En miaj manoj estas io malprobabla, tiom malprobabla, ke mi al neniu, krom vi, kuraĝus diri pri ĝi.

Venis la vico de Davydov montri malpaciencon. Ŝatrov ruze ridetis, same kiel ĉe la eniro en la kabineton, kaj, malvolvinte sian paketon, elprenis el ĝi la grandan kuban skatolon el flava kartono, ornamitan per ĉinaj ideogramoj kaj poŝtaj stampoj.

— Ĉu vi memoras pri Tao Li, Elio Andrejeviĉ?

— Certe! Tio estis juna ĉina paleontologo, tre kapabla. Lin murdis en la mil naŭcent kvardeka jaro faŝistaj banditoj dum reveno el ekspedicio. Li pereis por la libera Ĉinio.

— Tute ĝuste. Mi priskribis kelkajn liajn materialojn, korespondadis kun li. Li intencis veni al ni... Sed ni ne sukcesis renkontiĝi! — suspiris Ŝatrov. — Mallonge dirante, el sia lasta ekspedicio li sendis al mi ekspedaĵon kun treege interesa aĵo. Tiu ekspedaĵo estas jen ĉi tie, sur la tablo. Kun ĝi estas mallonga letereto kun promeso de detala letero, skribi kiun li ne sukcesis. Lin oni murdis en Sezuano, sur la vojo al Ĉongĉingo.

— Kaj kie li estis en la ekspedicio? — demandis Davydov.

— En la provinco Sikango.

— O ho! Li enprofundiĝis!.. Atendu — tio ja estas monta nodo sur la orienta fino de la Himalaja arko, inter ĝi kaj la Sezuanaj montoj... Ja la fama Kham, kien strebis Prĵevalskij, — ĝi estas same tie!

Ŝatrov aprobe ekrigardis al la amiko.

— Je dio, en geografio kun vi ne eblas konkuri! Mi nur kun mapo en la manoj komprenis. Kham estas la nord-okcidenta parto de Sikango, kaj, interalie, Tao Li faris esplorojn ĝuste en Kham, en ties oriento, en la regiono En-Da.

— Klare, klare. Montru, kian aĵon vi tie havas. El tie eblas atendi ion ajn!

Ŝatrov elprenis el la skatolo ion envolvitan en kelkaj tavoloj de maldika papero, malvolvis kaj donis al Davydov rompaĵon de malmola fosilia osto, por unua rigardo senforma. Davydov turnis dufoje la pezan helgrizan pecon kaj diris:

— Peco de okcipitalo de granda raba dinosaŭro. Kio do en ĝi estas speciale mirinda?

Ŝatrov silentis. Davydov ankoraŭfoje pririgardis la oston kaj subite eligis obtuzan ekkrion. Metinte la rompaĵon sur la tablon, li haste eltiris en flava polurita kesto duopan stativlupeon, elmetis la ŝultron de la stativo, alfiksis la tubon. La larĝa dorso de la profesoro kliniĝis super la aparato, li almetiĝis per la okuloj al la duopa okulario, ŝovinte sub la lupeon siajn grandajn manojn kun la enpremita en ili dinosaŭra osto. Dum ioma tempo en la kabineto regis silento. Ŝatrov bruligis alumeton. Davydov levis de la duopa okulario la okulojn, pligrandiĝintajn pro mirego:

— Nekredeble! Mi ne povas trovi klarigon! La kranio estas truita trae en la profundo mem de la osto. La aperturo estas tiom mallarĝa, ke ĝi ne povis esti farita de korno aŭ dento de iu animalo. Se tio estus malsano — nekrozo, kario, — tiam la randoj havus spurojn de malsanecaj ŝanĝiĝoj. Ne, tiu aperturo estis trabatita! Trabatita en viva osto! Sendube. Ambaŭ muroj de la kranio. Trae, kvazaŭ per kuglo. Jes, se tio ne estus deliro, mi dirus, ke per kuglo... Tamen, ne, la aperturo ne estas ronda — ĝi estas ovala mallarĝa fendo, kvazaŭ eltranĉita kaj jam poste, dum ŝtoniĝo de la osto, pleniĝinta de loza petro. — Davydov deŝovis la stativon de la okulario. — Ĉar mi ĝis nun ne emis al deliraj vizioj kaj evidente estas sobra, do mi povas nur diri — stranga hazardo. Neklarigebla hazardo!

Li malvarme ekrigardis al Ŝatrov. Tiu eltiris el la skatolo duan paketon, denove susurigis paperon.

— Mi ne povas disputi kun vi, — malrapide diris Ŝatrov, — tio vere estas hazardo, kaj se oni bone pripensos, oni povas trovi por ĝi eĉ plurajn klarigojn. Sed dua sama hazardo devigos vin rezigni dubojn. Jen ĝi, la dua hazardo! Ek!

Sur la tablon antaŭ Davydov ekkuŝis dua osto — plata, kun rompitaj randoj.

Davydov enspiris, eble, tro profunde, cigaredan fumon, ruĝiĝis kaj ektusis.

— Rompaĵo de maldekstra skapolo de raba dinosaŭro, — parolis Ŝatrov, kliniĝante trans la ŝultron de la amiko, — sed ne de tiu animalo, kies estas la kranio. Tio estas pli maljuna kaj granda individuo...

Davydov kapjesis, ne deŝirante la okulojn de la malgranda ovala aperturo en la osta plato — rompaĵo de skapolo de potenca saŭro.

— La samo, la samo! — emociite flustris li, movante la fingron laŭ la rando de la enigma aperturo.

— Kaj nun la letereto de Tao Li, — metode daŭrigis Ŝatrov, kaŝante ĝojan triumfon.

Por li, jam travivinta la frapantan gravecon de la malkovro, estis pli facile konservi malvarmsangecon.

Anstataŭ la glata rusa parolo en la kabineto eksonis abruptaj anglaj vortoj. Ŝatrov malrapide tralegis la mallongan mesaĝon de la pereinta sciencisto:

— «...Je kvardek mejloj sude de En-Da, en la sistemo de la maldekstraj alfluantoj de Mekongo, mi trovis vastan kaldronon, nun okupitan de la valo de la rivero Zhu-Zhe-Chu. Tio estas intermonta depresio, surverŝita de kovraĵo de terciara lafo.

Tie, kie la rivera valo tranĉas trae la lafan kovraĵon, estas videble, ke ĝia diko estas nur tridek futoj. Sub ĝi kuŝas lozaj sabloŝtonoj, entenantaj multegajn dinosaŭrajn ostojn, inter kiuj mi malkovris specimenojn kun strangaj difektoj. Du specimenojn el ili mi sendas al vi, estante frapita de mia trovaĵo tiom, ke mi bezonas certecon pri tio, ke ne estas eraro. Ne ĉiuj difektoj estas samtipaj. Estas specimenoj, en kiuj parto de la osto estas kvazaŭ detranĉita per grandega tranĉilo, sed same, sendube, sur la viva osto, antaŭ la pereo de la animalo, pli ĝuste — en la momento de la pereo. Mi veturigas al Ĉongĉingo pli ol tridek tiajn specimenojn, kolektitajn en malsamaj lokoj de la valo, kie estis trovita granda kvanto da dinosaŭroj, kaj plej multaj el ili estas plenaj skeletoj. La etikedoj kun precizaj indikoj de la loko estas ĉe la specimenoj.

Mi tiom hastas sendi al vi tiun ekspedaĵon, ke mi ne sukcesis skribi detalan leteron. Ĝin mi sendos, kiam mi revenos en pli komfortajn cirkonstancojn en Sezuano...»

Ŝatrov eksilentis.

— Ĉu ĉio? — malpacience demandis Davydov.

— Ĉio. Tiom mallonge, kiom granda estas la valoro de lia trovaĵo.

— Atendu, Alekseo Petroviĉ, lasu min rekonsciiĝi... Tio estas ia sonĝo! Ni eksidu trankvile kaj diskutu, ja en mia kapo ĉio turniĝas — mi stultiĝis.

— Mi tre bone vin komprenas, Elio Andrejeviĉ. Necesas agnoski, ke sciencisto por konkludoj el tiu fakto bezonas grandan kuraĝon. Rompo de ĉiuj estiĝintaj konceptoj... Mi estas ne tiom kuraĝa en miaj verkoj, kiel vi, sed ĉi tie eĉ vi cedis.

— Bone, ni rezonu kuraĝe, ja ni estas inter kvar okuloj kaj neniu pensos, ke la du paleontologiaj eminentuloj, milde dirante, havas muŝojn en la kapoj. Mi komencas! Do, tiuj rabaj dinosaŭroj estis mortigitaj per iu potenca armilo. Ĝia trabata kapablo, evidente, superis potencajn modernajn fusilojn. Tian armilon povis krei nur pensanta estaĵo, krome staranta sur alta ŝtupo de kulturo. Ĉu prave?

— Sendube. Ergo — homo!

— Tiel. Sed tiuj dinosaŭroj vivis en la kretaceo — ni diru, antaŭ sepdek milionoj da jaroj. Ĉiuj faktoj de nia scienco nekontesteble, sendube asertas, ke la homo aperis sur la Tero kiel unu el la lastaj eroj de la granda ĉeno de evoluo de la animala mondo post sesdek naŭ milionoj da jaroj, kaj ankoraŭ dum multaj centmiloj da jaroj restadis en la animala stato, ĝis lia lasta specio instruiĝis pensi kaj labori. Pli frue la homo aperi ne povis, kaj la homo, armita per teĥniko, des pli. Tio estas absolute malebla. Sekve, la konkludo povas esti nur unu: tiuj, kiuj mortigis la dinosaŭrojn, ne naskiĝis sur la Tero. Ili venis el alia mondo...

— Jes, el alia, — firme diris Ŝatrov. — Kaj mi...

— Unu minuton. Dume ĉio estas komprenebla. Sed poste jam iĝas nekredebla. La lastaj atingoj de la astronomio kaj astrofiziko ŝanĝis la malnovajn konceptojn. Multaj romanoj estis verkitaj kun la temo pri alvenintoj el aliaj mondoj. Vere, la ankoraŭ antaŭnelongaj asertoj de plej multaj sciencistoj, ke nia planeda sunsistemo estas escepta fenomeno, nun estas forrifuzitaj. Nun ni havas bazon por supozi, ke multaj steloj havas planedajn sistemoj. Kaj ĉar la nombro de steloj en la Universo estas senfine granda, do ankaŭ la nombro de planedaj sistemoj estas grandega. Sekve, opinii plu, ke la vivo estas la escepta prerogativo de la Tero, ni ne rajtas. Ni povas kuraĝe diri, ke en la Universo ekzistas loĝataj mondoj. Mi asertas ne malpli firme, ke ĉie la vivo pasas vojon de evoluo kaj, sekve, tute eblas apero de pensantaj estaĵoj. Ĉio ĉi estas prava. Sed samtempe ni scias nun, ke distancoj ĝis la plej proksimaj steloj kun planedaj sistemoj estas treege grandaj. Tiom, ke necesas jardekoj da flugado kun la rapido de luma radio, tio estas ĉirkaŭ tricent mil kilometroj dum sekundo. Tia rapido ne estas atingebla laŭ la fizikaj leĝoj por ajna aparato, kaj vojaĝo kun malpli grandaj rapidoj transformos la flugon en miljaran vagadon...

Lastatempe estis malkovritaj malhelaj, nevideblaj steloj, kiujn oni distingas nur per iliaj radiondoj. Tiuj radisteloj en la ĉirkaŭaĵo de nia sunsistemo estas sufiĉe multaj, sed, unue, ili tamen estas malproksimaj por atingo de ili per raketaj aparatoj, due, ili dubinde havas loĝatajn planedojn pro malforteco de sia radiado, ne kapabla sufiĉe varmigi la planedojn.

Kaj en nia planeda sistemo, krom nia Tero, nur Marso kaj Venuso donas esperojn. Sed esperojn malfortajn. Sur Venuso estas tro varmege, ĝi rotacias malrapide, ĝia atmosfero estas densa kaj sen libera oksigeno. La vivo apenaŭ povus evoluiĝi sur Venuso, kaj estas tute malebla tie ekzisto de pensantaj estaĵoj kun alta kulturo. Same pri Marso. Ĝia atmosfero estas tro maldika kaj maldensa, da varmo tie estas malmulte, kaj se la vivo ekzistas, do en iaj malriĉaj, subpremitaj formoj. Mi ne dubas, ke tie ne ekzistas vigla energio de evoluo de la vivo, kiu sur nia Tero sukcesis ellabori la homon. Pri la malproksimaj grandaj planedoj mi eĉ ne parolas: Saturno, Jupitero, Urano, Neptuno — tio estas teruraj mondoj, malvarmaj, malhelaj, kiel la malsupraj rondoj de la Danta infero. Prenu, ekzemple, Saturnon — en la centro de la planedo estas roka kerno, sur kiu kuŝas tavolo da glacio, dika dek mil kilometrojn. Kaj ĉion ĉi kovras densa atmosfero, dika dudek kvin mil kilometrojn, nepenetrebla por la sunaj radioj kaj riĉa de venenaj gasoj — amoniako kaj metano. Sekve, sub tia atmosfero regas eterna mallumo ĉe frosto je cent kvindek gradoj kaj premo je miliono da atmosferoj... Estas terure imagi...

— Mi same opinias, — interrompis Ŝatrov, — ke en nia planeda sistemo ne ekzistas niaj fratoj en la penso. Kaj mi...

— Jen, vidu. Sur niaj planedoj, sekve, ili ne ekzistas, kaj de la foraj stelaj sistemoj alflugi ne eblas. Do de kie povis aperi tiuj alvenintoj? Jen en kio estas la nekredeblaĵo!

— Vi min ne finaŭskultis, Elio Andrejeviĉ. Mi, kvankam ne posedas vian erudicion en plej diversaj terenoj, tamen komprenis, ĝenerale, la samon. Sed la steloj ja ne estas senmovaj. Interne de nia Galaksio ili moviĝas, la Galaksio mem rotacias, kaj ankaŭ ĝi tuta ien moviĝas, same kiel la tuta grandega multo da aliaj galaksioj. Dum milionoj da jaroj povis okazadi grandaj proksimiĝoj kaj malproksimiĝoj de steloj...

— Nu, tio apenaŭ helpos nin. Ja la spaco de la Galaksio estas tiom granda, ke proksimiĝo de ĝuste nia sunsistemo kun aliaj havas probablon praktike nulan. Kaj kiel oni divenu tiujn stelajn vojojn?

— Ankaŭ tio estas prava, sed nur en tiu okazo, se la moviĝoj de la steloj ne estas laŭleĝaj, ne obeas al iuj certaj vojoj. Sed se ili estas laŭleĝaj? Kaj se tiun leĝon eblas kalkuli?

— Mm!.. — skeptike muĝis Davydov.

— Bone, mi montras miajn kartojn. Unu mia eksa disĉiplo, fuĝinta el la tria kurso al la matematikaj sciencoj, en la astronomion, okupiĝis pri demando de moviĝo de nia suna sistemo en la limoj de la Galaksio kaj kreis interesan, bone bazitan teorion. Mi rakontos koncize. Nia sunsistemo ĉirkaŭskribas ene de la Galaksio grandegan elipsan orbiton kun periodo de rivoluo je ducent dudek milionoj da jaroj. Tiu orbito estas iom klinita rilate al la horizontala ebeno — la ekvatoro de la stela «rado» de nia Galaksio. Tial la Suno kun la planedoj en certa periodo tratranĉas la kurtenon de la nigra substanco — polva kaj peca malvarmiĝinta materio, — sterniĝantan en la ekvatora ebeno de la «rado» de la Galaksio. Tiam ĝi proksimiĝas al la densaj stelsistemoj de iuj regionoj. Kaj en tiu okazo eblas proksimiĝo de nia sunsistemo al aliaj nekonataj sistemoj, la proksimiĝo tiom granda, ke la transflugo iĝas reala...

Davydov estis senmove aŭskultanta la amikon, lia mano rigidiĝis sur la stango de la okulario.

— Tia estas la teorio, — daŭrigis Ŝatrov. — Mi ĵus revenis de la loko de la pereo de mia eksdisĉiplo, kie mi trovis lian manuskripton. Li pereis en la kvardek tria jaro... — Ŝatrov haltis, bruligis cigaredon. — Tiel, la teorio montras al ni nur eblecon, — emfazis li la lastan vorton, — sed ankoraŭ ne donas al ni rajton opinii la nekredeblaĵon reala fakto. Sed kiam ni vidas la kunkroĉiĝon de du tute sendependaj observoj, tio indikas, ke ni estas sur la ĝusta vojo. — Ŝatrov afekte rektiĝis kaj levis la mentonon. — En la teorio de mia disĉiplo estas rekte dirite, ke la proksimiĝo de la suna sistemo al la centraj densaĵoj de la branĉo de la interna spiralo de la Galaksio okazis proksimume antaŭ sepdek milionoj da jaroj!

— Malsata potenco! — Davydov uzis sian ŝatatan blasfemon.

Ŝatrov solene daŭrigis:

— Unu nekredeblaĵo, kunkroĉiĝinte kun la alia, transformiĝas en realaĵon. Mi opinias, ke mi rajtas aserti: en la kretaceo okazis proksimiĝo de nia planeda sistemo kun alia, loĝata de pensantaj estaĵoj — homoj en la senco de intelekto, kaj ili transportiĝis de sia sistemo al la nia, kiel de ŝipo sur ŝipon en oceano. Kaj poste dum grandega daŭro de la pasinta tempo tiuj ŝipoj disiris al neimagebla distanco. Ili — tiuj, de la alia stelo — estis sur nia Tero nelonge kaj tial ne lasis rimarkeblajn spurojn. Sed ili estis, kaj ili povis trairi la interstelan spacon je sepdek milionoj da jaroj antaŭ tiam, kiam ni same proksimiĝis al tio... Ĉu vi havas kontraŭargumentojn?

Davydov ekstaris, silente ekrigardis al la amiko kaj etendis la manon:

— Vi min konvinkis, Alekseo Petroviĉ. Sed ne ĉio ankoraŭ estas klara. Nu, ekzemple, por kio ili bezonis trafi ĉi tien, ĝuste sur nian Teron, tiun etan insekton inter steloj kaj planedoj? Ekzistas ankaŭ aliaj demandoj, sed la ĉefa afero, laŭ mi, estas sufiĉe konvinka. Senprecedenca, nekredebla, sed reala. Tamen kiel vi pensas: ĉu eblas publikigi?

Ŝatrov nege svingis la kapon:

— Neniuokaze! Hasto mortigos ĉion. Por tia malkovro ĝi estas neallasebla.

— Prave, prave, amikego. Ĉiam estas pli saĝe atendi, ol tro rapidi. Sed atendi, estante pretigitaj por ĉio! Necesas akiri argumentojn tiom pezajn, kiom nia «argumento» en Leningrado!

Ŝatrov rememoris la «argumenton», kiu estis konservata en la angulo de la kabineto de Davydov dum ilia komuna laboro.

Tio estis masiva fera stativo de la skeleta stando, per kiu Davydov minacadis konvinki la obstinan kaj entuziasmiĝantan amikon en iliaj konstantaj disputoj. Ŝatrov nevole ridetis:

— Certe, certe, mi memoras! Ĝuste. De tio ĉi komenciĝas la dua parto de mia peto al vi. Mi estas ne geologo, ne kampa esploristo — mi estas kabineta ermito. Kaj tiu entrepreno konformas nur al viaj fortoj kaj al nenies krome. Via aŭtoritateco...

— Ha-ha! Unuvorte, necesas prifosi la lokon de batalo de stelaj alvenintoj kontraŭ dinosaŭroj... Nekredeble!

Davydov enpensiĝis, poste malrapide ekparolis:

— Interesa loko estas tiu Sikango. Kaj por ni, paleontologoj, tie ja estas diablo scias kio! Vi scias, certe, Alekseo Petroviĉ, ke tie en la fino de la terciaro samtempe ekzistis kaj antikvaj kaj novaj formoj de malaperintaj mamuloj. Sovaĝa miksaĵo de tio, kio en aliaj lokoj de la Tero formortis jam antaŭ dekoj da milionoj da jaroj, kun tio, kio aperis antaŭnelonge. Ja estas tute konvena loko! — entuziasmiĝis Davydov. — Altaj neĝaj montoj, malvarmaj altebenaĵoj, sekaj kaj dezertaj, kaj inter ili — profundegaj valoj kun luksa tropika vegetaĵaro. Netraireblaj abismoj, disigantaj vilaĝojn. De unu vilaĝeto ĝis alia estas, ni diru, du kilometroj, sed inter ili kuŝas monstre profunda valo, kaj la loĝantoj de tiuj du vilaĝoj neniam renkontiĝas inter si, kvankam povas vidi la najbarojn el malproksime. Strangaj, ankoraŭ nekonataj de la scienco bestoj loĝas en densaj arbaroj, sur la fundoj de valoj, kaj supre hurlas malvarmaj tempestoj. Tie komenciĝas la plej grandaj riveroj de Hindio, Ĉinio, Siamo — Bramaputro, Jangzio, Mekongo. Admirinda loko! Sed ĉu vi imagas al vi tiun kuniĝon de Tibeto, Hindio, Siamo kaj Birmo? Ho-ho! Ĉu la imperiistoj enlasos tien sciencistojn-komunistojn? La scienco apenaŭ povas penetri tien! — Davydov elprenis grandegan antikvan horloĝon. — Ankoraŭ ne estas la dua horo. Jen kio estas granda travivaĵo: ŝajnas, kvazaŭ la tuta tago pasis! — Li ekstaris kaj donis al Ŝatrov ringon kun ŝlosiloj. — La skatolon kaŝu en tiun ĉi ŝrankon, maldekstre... Kio ajn estu, sed ni devas fari ĉion, kio eblas. Ni iru ekscii, ĉu nin povos akcepti Tuŝilov... Ĉu vi por longe venis en Moskvon, Alekseo Petroviĉ?.. Ĉu ĝis la klarigo de la demando? Do, vi restos ĉirkaŭ semajno — mi dubas, ke pli frue io decidiĝos. Vi certe loĝos ĉe mi, ĉu? Mi tuj telefonos al la sekretario kaj poste hejmen, pri tio, ke ni venos malfrue.


En la vasta, modeste meblita loĝejo de Davydov estis silento. Tra la grandegaj fenestroj estis penetranta blueta duonlumo de somera krepusko. Ŝatrov, ĝibiĝinte, longe senvorte iradis tien kaj reen. Davydov morne malfleksiĝis en la fotelo antaŭ sia granda skribtablo.

La amikoj estis cerbumantaj, ĉiu en sia maniero. Ili ne deziris ŝalti la lumon, kvazaŭ la malrapide venanta mallumo en la ĉambro estus moderiganta ilian ĉagrenon.

— Morgaŭ mi forveturos, — finfine eldiris Ŝatrov, — mi ne plu rajtas foresti, kaj eĉ ne estas senco. La rifuzo estis kategoria. Tamen, mi dubas, ke povis esti alie. Niaj posteuloj esploros tiun aferon, kiam malaperos tiuj damnitaj limoj.

Davydov, ne respondante, rigardis en la fenestron, kie super la tegmento de la najbara domo estis timeme ekbrulantaj etaj kaj nehelaj steloj de la urba ĉielo.

— Estas amare stari, kiel almozulo, antaŭ la sojlo de granda malkovro kaj ne povi eniri! — denove ekparolis Ŝatrov. — Mi ne plu havas trankvilon ĝis la fino de mia vivo, kaj min konsolos neniaj aliaj atingoj!

Davydov subite skuis super la kapo la kunpremitajn pugnojn:

— Ni ne povas cedi en tio! Kaj al ni oni helpos! Diablo prenu tiun Kham-on! Finfine, kiel ni povas esti certaj, ke tie, kie konserviĝis restaĵoj de mortigitaj de «ili» dinosaŭroj, ni trovos spurojn de «ili» mem? Neniel. Se «ili» venis al ni por io, do tute ne nepre «ili» devis sidi sur unu loko. Kial ni ne serĉu en kretaceaj demetaĵoj ĉe ni? Kaj mi povas anticipe diri: se tiaj restaĵoj ekzistas, do ilin eblas trovi nur en sistemoj de altaj kaj junaj montoĉenoj. En Kham la trovaĵo estis ne hazarda. Kial? Tial, ke tie, kie la tera krusto estas disfendita al sennombraj negrandaj pecoj, el kiuj iuj leviĝas, aliaj malleviĝas, nur tie diversaj malgrandaj kaj hazardaj demetaĵoj povas konserviĝi disde neeviteblaj erozioj. Se iu malgranda depresio komencis malleviĝi jam en la kretaceo, kaj poste ĝi plu restis sama depresio inter montoj, tie, sub tavoloj de ĉiam kreskantaj sedimentoj, povas resti tio, kio en aliaj lokoj, sur ebenaĵo, estos eroziita, resedimentigita kaj detruita. Ĉe ni konvenaj por tio lokoj estas en montoj de Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio, entute de Meza Azio. Tiuj montoj ĝuste apartenas al la granda epoko de la alpa montokreado, komenciĝinta en la fino de la kretaceo. Ni havas lokojn, kie ni serĉu, sed ni devas scii, kion ni serĉu, alie...

— Je dio, mi ne komprenas vin, Elio Andrejeviĉ! — interrompis Ŝatrov. — Ĉu ne estas klare, kion... pli ĝuste — kiun ni serĉu?

— Ja malprave! Ni devas decidi, kian aspekton havis tiuj alvenintoj, kio ili estis — eble, ia protoplasmo, kiu ne povas konserviĝi? Tio estas la unua. Kaj kion ili faris ĉi tie — la dua. La unua helpos kompreni, kiajn restaĵojn ni povos trovi dum prifosado, la dua — kie plej facile ni povas trovi iliajn restaĵojn, se ili ekzistas entute. Sur kiuj lokoj de nia planedo ili devis vagi? Ho, se enpensiĝi, nia entrepreno odoras malespere... Sed tio, certe, ne signifas rezignon! Do, ni dividu la taskon, kiel en la bonaj malnovaj tempoj, kiam ni skribadis komunajn verkojn. Vi prenas la biologian flankon — la unuan demandon. Mi prenos la duan kaj entute la tutan geologion, la direkton kaj disvolvon de la serĉado. Iajn pensojn mi havas — ja mi esploris ĉiujn niajn grandegajn mezaziajn trovlokojn de dinosaŭroj.

— Vi donis al mi malfacilan taskon! — ekkriis Ŝatrov. — Kiu scias, kiaj formoj de la vivo povis ekzisti en aliaj mondoj! Ĉi tie, verŝajne, neniu kapablas solvi ion definitivan, je dio.

— Putraĵo, aĉaĵo kaj mizera inteligenciaĵo! — subite furioziĝis Davydov. — Certe, la tasko estas malfacila, ĉar mankas faktoj, necesas iri nur spekulative. La tuta espero estas al la potenco de la racio. Por trabati la muron. Sed se via kapo elpensos nenion taŭgan, do kiu ankoraŭ el nia disponebla kolegaro venkos tion? Kaj krome, pri diversaj formoj de la vivo — ĉiaspecaj ŝtonaj aŭ metalaj estaĵoj, — tion vi lasu al verkistoj. Por ni tio ne decas. Memoru pri energetiko de la vivo — ĝi kreiĝis ne hazarde, sed tute regule. La ĉefaj tezoj, laŭ mi, estas jenaj, kaj sur ili ni nin bazu, por resti sciencistoj ĝis la fino. La konstruo de la vivaj estaĵoj ne estas hazarda. Unue, la unueco de materio de la Universo estas pruvita — ĉie estas la naŭdek du bazaj elementoj, same kiel sur nia Tero. Estas pruvita unueco de la ĥemiaj kaj fizikaj leĝoj en ĉiuj profundaĵoj de la monda spaco. Kaj se estas tiel, do, — Davydov frapis la tablon per la pugno, — la viva substanco, konsistanta el la plej komplikaj molekuloj, en sia bazo devas havi karbonon — la elementon, kapablan krei komplikajn kombinaĵojn. Due, la bazo de la vivo estas uzado de la energio de la radiado de la Suno, uzado de plej disvastiĝintaj kaj efikaj ĥemiaj oksigenaj reakcioj. Ĉu tiel?

— Ĉio estas ĝusta, — kapjesis Ŝatrov, — sed dume...

— Unu minuton. Ju pli komplika estas konstruo de molekuloj, des pli facile ili malkomponiĝas ĉe altiĝo de temperaturo. En la substanco de ardaj steloj entute ne ekzistas ĥemiaj komponaĵoj. En malpli forte varmaj steloj, kiel, ekzemple, en la spektroj de malvarmaj ruĝaj steloj, en la sunaj makuloj, ni trovas nur la plej simplajn ĥemiajn komponaĵojn. Tial eblas aserti, ke apero de la vivo en ajna, plej neordinara formo povas esti nur ĉe relative malalta temperaturo. Sed ne tre malalta, alie la moviĝo de molekuloj malrapidiĝos tro forte, la ĥemiaj reakcioj ĉesos okazi kaj la energio, necesa por la vivo, ne estos produktata. Sekve, anticipe, sen ajnaj specialaj supozoj eblas diri pri mallarĝaj temperaturaj limoj de ekzisto de vivaj organismoj. Mi ne ĝenos vin per longa rezonado, vi eĉ sen tio facile komprenos, kiam mi diros, ke tiuj temperaturaj limoj estas determinitaj eĉ pli strikte: tio estas tiuj limoj, en kiuj ekzistas la likva akvo. La akvo estas portanto de la ĉefaj solvaĵoj, per kiuj efektiviĝas la vivagado de la organismo.

La vivo por sia apero kaj por sia poiome kreskanta komplikiĝo postulas longan historian, evoluan disvolviĝon. Sekve, la kondiĉoj, necesaj por ĝia ekzisto, devas esti stabilaj, longdaŭraj, en mallarĝaj limoj de la temperaturo, de la premo, de la radiado kaj de ĉio tio, kion ni subkomprenas sub la fizikaj kondiĉoj sur la surfaco de la Tero.

Kaj kio koncernas la penson, ĝi povas aperi nur ĉe tre komplika organismo, kun alta energetiko, ĉe la organismo, en certa grado nedependa de la ĉirkaŭanta medio. Sekve, por apero de la pensantaj estaĵoj la limoj estas eĉ pli mallarĝaj — tio estas kvazaŭ mallarĝa koridoro, pasanta tra la tempo kaj la spaco.

Prenu, ekzemple, vegetaĵojn kun ilia sintezo de karbono helpe de la lumo. Tio estas energetiko de pli malalta nivelo, ol ĉe la animaloj kun ties oksigena brulado. Tial la vegetaĵoj kvankam atingas kolosajn ampleksojn, sed en la kondiĉo de senmoveco. Moviĝon potencan kaj rapidan, kiel ĉe animalo, grandaj vegetaĵoj ne povas havi. Estas ne tiu maŝino, dirante krude.

Resume, la vivo en la sama ĝenerala formo kaj en la samaj kondiĉoj, kiel sur la Tero, estas ne hazarda, sed laŭleĝa. Nur tia vivo povas pasi longdaŭran vojon de historia perfektiĝo, evoluo. Sekve, la demando reduktiĝas al takso de eblaj evoluaj vojoj ekde protozooj ĝis pensanta animalo. Ĉiuj aliaj solvoj estas deliro, senbazaj fantazioj de sensciuloj!

— Severe, Elio Andrejeviĉ! Mi tute ne rifuzas pensi pri tiu demando. Kaj ĉion, kio venos en mian kapon, mi sciigos al vi...


— Elio Andrejeviĉ, oni al vi telefonas. Jam pluran fojon oni vokas, sed vi forestis dum kelkaj tagoj.

Davydov furioze grakĝemis, deŝirinte sin de korektado. Granda stako da presprovaĵoj hirtis sur la tablo kun alpinglita supre folio: «Al prof. Davydov, urĝe! Bv. ne prokrasti!» Sub la presprovaĵoj kuŝis du artikoloj, senditaj por recenzo kaj jam prokrastitaj de la profesoro. Dum kelkaj tagoj, elspezitaj por provo akiri permeson pri ekspedicio al Kham, akumuliĝis multe da urĝa laboro — tiu laboro, kiu ĉirkaŭgluas ĉiun grandan scienciston kaj ne havas rektan rilaton al liaj esploroj. En la loĝejo de Davydov kuŝis dika disertaĵo. La disertanto estis atendanta la recenzon. Post tri horoj devis okazi longa kunsido. Venis preparisto kun peto pririgardi la laboraĵon kaj doni direktivojn pri plua prilaboro. Kaj samtempe necesis skribi kelkajn leterojn por efektivigo de la neordinara Ŝatrov-a afero.

La profesoro, reveninte al la tablo post la telefona interparolo, kaptis la presprovaĵojn. La plumo strekadis kolere kaj akre, abruptaj sakraĵoj ŝutiĝis al la korektistoj. Finfine en la okuloj de Davydov la linioj komencis kungluiĝi, li preterlasis du korektojn kaj komprenis, ke necesas fari paŭzon.

Davydov frotis la okulojn, tiris sin kaj subite ekkantis laŭte kaj ege false kun monotona, malgaja motivo:

— «Hoj ci Volgo-panjo, hoj, rusa ci river', kompatu min, haŭliston, jam mankas la esper'!»

Al la duonmalfermita pordo oni frapis. Eniris profesoro Kolcov, la vicdirektoro de la instituto, en kiu laboris Davydov. Sur la vizaĝo de Kolcov, borderita de mallonga barbeto, vagis sarkasma subrido, kaj la malhelaj okuloj malgaje rigardis el sub la longaj, fleksitaj, kiel ĉe virino, okulharoj.

— Lamente vi kantas, sir! — subridis Kolcov.

— Certe! Estas amasego da laboro, da malgrandaj aferetoj, al la vera afero mi ne povas aliri. Ju pli aĝa mi iĝas, des pli multe alkroĉiĝas ĉiaj sensencaĵoj, kaj la fortoj jam estas ne tiaj, kiel en la juneco, estas malfacile labori nokte... Mizera baraktado! — tondris Davydov.

— Pff, kiom da bruo! — sulkiĝis Kolcov. — Vi povas trenegi, sir, vi havas potencan staturon — kiel la statuo de la komandoro... Ha-ha-ha! Jen al vi letero de Korpaĉenko el Alma-Atao. Ĝi vin, mi pensas, interesos.


La ĉielo super la tegmentoj heliĝis, la frue veninta tago luktis kun la flava lumo de la surtabla lampo apud la plene malfermita fenestro. Davydov ekfumis. La cigaredo jam perdis tutan guston, la tabako estis peze sedimentiĝanta sur la lacigitan koron. Sed la planita programo estis plenumita — dek unu leteroj al geologoj, laborantaj en la tereno de kretaceaj demetaĵoj de Meza Azio, kuŝis sur la tablo, ŝtopita per paperoj kaj libroj. Restis glufermi la kovertojn, kaj tiam la leteroj foriros kun la matena poŝto. Davydov komencis surskribi adresojn kaj ne rimarkis, kiel en la ĉambron eniris la edzino, infanece frotante per la pugnetoj la postdormajn okulojn.

— Honton al ci! — indigne ekkriis ŝi. — Jam tagiĝas! Kaj kie do estas cia promeso ne labori nokte? Ja ci mem plendis pri laco, pri perdo de laborkapablo... Fi, kiel malbone!

— Mi jam finis... Jen, vidu — kvin kovertojn mi surskribos, kaj fino, — kulpaspekte ekskuzis sin Davydov. — Kaj mi ne plu sidos. Tio estis nepre farenda... Iru dormi, etulino, mi tuj ekkuŝos.

Davydov surskribis la lastan koverton kaj estingis la lampon. La pala lumo kaj malvarmeta aero de mateno plenigis la ĉambron per senpasia klareco.

Davydov ĵetis rigardon al la ĉielo, frotis la frunton. Subite la metita de li tasko de serĉado de stelaj alvenintoj en montaj depresioj de Meza Azio ekstaris antaŭ li en tuta sia senespera malfacileco.

Vere, se relative ofte oni trovas restaĵojn de fosiliaj animaloj, do tio okazas tial, ke ili multmiliardope vivis sur la tera surfaco kaj multaj restaĵoj neeviteble trafadis en kondiĉojn, favorajn al ilia konserviĝo kaj ŝtoniĝo. Sed alvenintoj el alia mondo ne povis esti multaj. Eĉ se iliaj spuroj konserviĝis ie, do trovi tiujn spurojn en grandegaj masoj da sedimentaj demetaĵoj, en miloj da kubaj kilometroj da grundo eblas nur ĉe prifosado de kolosa amplekso. Miloj da homoj devas trarigardi milojn da kubometroj da grundo, centoj da potencaj fosmaŝinoj devas demeti la suprajn tavolojn. Ĥimero! Neniu lando en la mondo, kiel ajn riĉa ĝi estu, povas elspezi miliardojn da rubloj por foslaboroj de tia skalo. Kaj ordinaraj paleontologiaj foslaboroj, eĉ plej grandaj, kun malkovro de areoj je tricent-kvarcent kvadrataj metroj, estas guto en maro, bagatelo rilate de la metita tasko. Probablo, egala al nulo!

La vero, nuda kaj senkompata, devigis Davydov-on mallevi la lacan kapon. Liaj penoj ekŝajnis al li ridindaj, la planoj — senesperaj.

Ŝatrov estis prava, pli prava, taksante per sia sobra racio la tutan maltaŭgecon de la rimedoj, disponataj de ili.

«Malbone! — ĉagrenite pensis Davydov. — Mi nun tute ne ekdormos: min turmentos la damnitaj duboj. Kion mi ankoraŭ faru, per kio min distru? Ha, jen la letero, transdonita de Kolcov, mi ĝin ankoraŭ ne trarigardis».

La profesoro elprenis el la teko la leteron de la fama geologo, laboranta en la Kazaĥia akademio de sciencoj. Li skribis en la instituton pri tio, ke en la nuna jaro komenciĝas grandiozaj laboroj en vico de grandaj intermontaj depresioj de Tianŝano — la tutpopola konstruado de tuta reto da grandaj kanaloj kaj hidroelektrejoj. Du el tiuj konstruejoj — interalie, la plej grandaj: numero du — en la malaltejoj de la rivero Ĉu kaj numero kvin — en la regiono de la Karkaralia kaldrono — malkovros suprajn kretaceajn demetaĵojn, en kiuj estas konataj grandaj amasiĝoj de dinosaŭraj ostoj. Tial necesas organizi konstantan observadon de paleontologoj dum la terfosaj laboroj. Necesas komunikiĝi kun la Ŝtata Komitato pri Planado kaj post tio kunordigadi la agojn senpere kun la estroj de la konstruejoj...

Dum la legado de la letero foriradis la malespero, pleniginta la animon de Davydov. Li komprenis, ke al li helpas rara bonŝanco. La interesoj de lia scienco koincidis kun la industriaj interesoj de la lando, kaj nun la grandega potenco de la laboro plenumos tian prifosadon, kian neniam sonĝis ajna sciencisto! Probable, estas espero kontroli la nekredeblan trovaĵon de Tao Li kaj, se ili denove havos fortunon, donaci al la homaro klaran pruvon, ke ĝi ne estas sola en la Universo...

La suno, freŝa kaj hela, estis leviĝanta super la urbo, nuboj ŝajnis strioj de lila ŝaŭmo sur travidebla ora akvo. Bruo de la vekiĝanta urbo estis penetranta en la ĉambron.

Davydov ekstaris, avide enspiris kelkfoje la freŝan aeron, fermis la kurtenon kaj komencis malvesti sin.


Ŝatrov ĉifis kaj ĵetis en paperkorbon ĵus finitan desegnon de kranio. Poste li elprenis el libra amaso sur la tablo broŝuron kaj enpensiĝis, ne malfermante la libron.

Malfacila estas vojo de serĉado de novo! Maloftaj ekflugoj de la penso estas kiel fabele facilaj saltoj super abismoj de krudaj eraroj. Kaj oni ĉiam trenas sin laŭ krutaj deklivoj de malrapida leviĝo sub peza ŝarĝo de faktoj, bremsantaj, tirantaj malantaŭen, malsupren... Spit'! La metita tasko estas granda kaj grava. Kaj kiel agis tiuj, kiuj estis ĉi tie antaŭ sepdek milionoj da jaroj? La sentima volo kaj racio de la homoj ne timis eĉ la minacan interstelan spacon. Tiuj, la nekonataj, sukcesis transĵeti sin de unu ŝipo al la alia tiam, kiam ili kun grandega rapido estis disirantaj unu de la alia. Ili ne timis tion, ke ĉiu sekundo da tempo malproksimigas ilin je centoj da kilometroj for de la hejma planedo. Kaj, plenuminte iun taskon, ili sukcesis reveni aŭ baldaŭ pereis, ĉar tiuj grandaj ŝanĝoj, kiujn la racia laboro faras en la naturo, ne preterus nin, kiuj esploras nun, post sepdek milionoj da jaroj, nian planedon.

Se ni ĝis nun ne trovis tiujn ŝanĝojn, do la alvenintoj estis sur la Tero dum tre mallonga tempo. Nekonataj gastoj de la nekonata mondo!

Bone! Li pensos plu pri sia parto de la problemo, serĉos eblajn aspektojn de homoj de aliaj mondoj. Kaj baldaŭ li sciigos al Davydov... Sed Davydov... Li skribas al li regule pri io ajn, krom la plej interesa: kiel okazas la serĉado. Jam jaro kaj duono pasis post la momento de la memorinda interparolo en Moskvo super la truitaj ostoj de la malaperintaj saŭroj. Ŝajne, nenion sukcesis la granda amiko...


Ĝuste en tiu ĉi momento la aŭto de Davydov estis rapide iranta laŭ polva, breĉetita vojo. Blanketa polvo kuradis sub la skuiĝantan antaŭen kaj posten lumon de la lumĵetiloj, nube levadis malantaŭe, ŝirmante stelojn ĉe la malalta horizonto.

Fore antaŭ la fronta vitro de la aŭto estis leviĝanta en la nokto ruĝeta vasta brilo. De tie venadis basa zumado, traŝiriĝanta tra la bruo de la motoro...

Post duonhoro Davydov, akompanata de la laborestro kaj de sia kunlaboranto, alkomandita al la konstruejo, direktis sin al la norda fino de la sektoro, iomete konsternite de la kolosa skalo de la laboro.

Milkandelaj lanternoj sur altaj fostoj ŝajnis ĉirkaŭitaj de malpeza nebulo, nubo de pli densa polvo kovris la maldekstran parton de la sektoro. Tie tondrado kaj grincado de potencaj fosmaŝinoj tute superadis frapadon de centoj da vagonetoj, brue renversiĝantaj sur speciala monteto.

La tavolo de la demetaĵoj estis profunde tratranĉita per la fluejo de la estonta kanalo. Dudekmetraj muroj altis ĉe la flankoj; sur iliaj rektaj, kvazaŭ glatigitaj per giganta tranĉilo krutaj deklivoj estis elstarantaj fortaj rulŝtonetaroj, tutaj amasoj da grandaj rulŝtonoj, anstataŭataj de flavaj sabloj kaj tavolaj sabloŝtonoj kun milionoj da brilaĵetoj de glimo kaj gipsoŝtono.

La nokto, sterniĝanta ĉirkaŭe, en la vastaĵoj de la dezerta stepo, ĉi tie ne ekzistis, same kiel ne ekzistis ankaŭ la stepo mem. Ĉi tie estis speciala mondo de streĉita giganta laboro, siamaniere ŝanĝinta la vizaĝon de la antikva kazaĥia dezerto.

Davydov pasadis preter sunbrunaj, kovritaj de ŝvito kaj polvo homoj, tute ne atentantaj lin. Pneŭmataj pikmarteloj skuiĝadis en la lertaj manoj, maldensigante elstaraĵojn de malmolaj rokoj. Pezaj, similaj al grandegaj feraj skeletoj aŭtoj malfacile baraktadis en polvo. Ŝarĝaŭtoj grege svarmis ĉe kargadaj bendoj, senfine ŝutantaj formetatan grundon.

— Jen tio estas prifosado, Elio Andrejeviĉ! — kriis la kunlaboranto de Davydov.

La profesoro gaje subridis kaj deziris ion diri, sed en tiu momento la ĉielo, kurtenita de polvo, prilumiĝis per larĝa arko de eksplodbrilo, peza zumo trairis tra la tero.

— Eksplodo por elĵeto, — klarigis la laborestro. — Oni elĵetis samtempe ĉirkaŭ tri cent mil kubometrojn. Tie, en la oka sektoro, oni preparas kanaleton por fosmaŝinoj.

Davydov pririgardis la «kanaleton», laŭlonge de kiu li iris. Ĝi tiriĝis kiom povis vidi la okulo en la lanternaj vicoj, rekte kaj sencede distranĉante la stepon, norde larĝiĝante al konstrufosaĵo kun diametro preskaŭ je duono de kilometro. Tie estis malkovrita tombejo de dinosaŭroj — kolosa amaso da grandegaj ŝtoniĝintaj ostoj. La ostoj tiriĝis ĉene transverse de la tuta konstrufosaĵo kaj, verŝajne, ankoraŭ malproksime ekster ĝiaj limoj. Ili senorde amasis, similaj al trabaj stumpoj, surfaligitaj unu sur la alian per tavolo, dika ok metrojn, miksitaj kun granda kvanto da malsubtilaj rulŝtonetoj. Ĉi tie ne estis tutecaj skeletoj, nur rompaĵoj de ostoj de malsamaj grandoj kaj malsamaj specoj de malaperintaj saŭroj, miksitaj hazarde. La fosmaŝinoj entranĉiĝadis en tiun amason da restaĵoj de centoj da miloj da monstroj, disfosante kaj purigante la areon de la konstrufosaĵo. Disĵetitaj kaj amasigitaj ostoj morne nigris sur la rando de la kavo en la malhela lumo de la komenciĝanta mateno...


La alte leviĝinta suno brulis jam plenforte. La amasoj da nigraj ostoj ardiĝis, kiel en forno.

— Ni povas opinii la pririgardon finita, — diris Davydov, senĉese viŝante la vizaĝon, malsekan pro ŝvito. — Ĉi tie estas same, kiel en la dua sektoro. La dua ĉeno de ostoj. Mi esploris antaŭ dudek jaroj norde de ĉi tie, en Vozaby, ĉe la dekstra bordo de Ĉu, eĉ pli grandan ĉenon de ostoj — longan je tridek kilometroj. Similaj gigantaj tombejoj ekzistas ankaŭ en la valo de la rivero Ili, kaj en Karataŭ, kaj apud Taŝkento. Kaj ĉiuj ili estas tiaj — el senorde miksitaj milionoj da ostoj, sed ne estas eĉ unu tuta skeleto aŭ kranio. Por esplorado la materialo preskaŭ ne taŭgas. Tio estas restaĵoj de iam eroziitaj dinosaŭraj tombejoj, kiuj superas ajnan imagon per siaj ampleksoj.

— Ĉu vi havas iajn novajn konsiderojn rilate de tiuj «kampoj de morto», Elio Andrejeviĉ? — demandis la asistanto. — En la publikigitaj verkoj vi...

— Esprimis malklare, ĉu? — interrompis Davydov. — Ne nur malklare, sed ankaŭ malĝuste. Mi tiam ne imagis al mi plene la skalojn de la fenomeno.

— Kaj nun kion vi pensas, Elio Andrejeviĉ?

— Mi ne scias... Mi simple ne scias kaj ne pensas! — akre diris Davydov. — Nu bone, necesas iri. Se mi post tri horoj forveturos, do vespere mi estos ĉe Lugovaja. La trajno al Moskvo ekiras je la unua horo de nokto.

— Kaj ĉu mi daŭrigu la observadon?

— Certe. Serĉu helpantojn por specigado de ostoj. En amaso da rompaĵoj iam troviĝas io taŭga. Krome, en aliaj sektoroj ree povas renkontiĝi novaj amasoj. Tamen se plu estos rulŝtonetaroj kaj konglomeraĵoj, do ĉio estos sama. Mi ne plu esperas pri tiu ĉi konstruejo. Jen la numero kvin — tie estas alia karaktero de demetaĵoj: sabloj kaj ŝotroj, sabloŝtonoj preskaŭ sen rulŝtonetoj. Demetaĵoj de malgrandaj, kvietaj fluoj kaj eĉ parte ventaj demetaĵoj. Sed Staroĵilov el tie dum duonjaro da laboro sciigis nenion interesan. Li sidas senrezulte. Eĉ eksplenis, kompatindulo...


En granda ĉambro por postdiplomaj studentoj troviĝis tri gejunuloj. Unu, surgrimpinte la tablon, vigle konversaciis kun junulino, sidanta en angulo.

— La nuna historia momento, — parolis la sidinto sur la tablo, furioze taŭzante siajn densajn rufetajn harojn, — determinas tre multon en la estonta sorto de la homaro. La atoma energio en la manoj de agresantoj minacas al pereo de la civilizo, al ĉiuj atingoj de la kulturo. Nia geologio kaj paleontologio tute ne estas la plej grava, kaj ĝuste tio dubigas min, ĉu mi prave elektis la profesion. Mi sentas min iel flanke de la vera vivo. Mi dezirus esti en la vicoj de tiuj, kiuj kreas la atoman energetikon por nia Patrujo. La lando de socialismo devas havi la plej potencan kaj avangardan fizikon. Ĉu prave, Eŭgenjo?

— Ĉio ĉi estas prava, — respondis al li la junulino, — sed se iu ne kapablas al matematiko? Jen, mi ne ŝatas ĝin — kiel do mi povas labori en fiziko?

— Ne tiel timinde. Laŭ mi, por kelkaj branĉoj de la fiziko tute ne necesas multa matematiko... Kial ci balancas la kapon? — turnis li sin al la alia studento, silente aŭskultanta la konversacion.

— Sed tamen kiel interesa estas la paleontologio! — suspiris la junulino. — Certe, la fiziko estas pli grava. Sed al mi ŝajnas, ankaŭ ĉi tie oni povas doni multan utilon... La scio...

La pordo brue malfermiĝis, kaj en la ĉambron enflugis maldika, svelta junulino kun rulaĵo de milimetra papero en la manoj.

— Geknaboj, alveturis Elio Andrejeviĉ! Mi vidis lin en la kancelario. Li diris, ke li tuj venos al ni. Necesas prepariĝi! Kaj vi ĉi tie babilaĉas kun Miĉjo.

Eŭgenjo retrorigardis al la pordo.

— Mi kaj Miĉjo parolis pri seriozaj aferoj.

— Mi scias, pri kiaj seriozaj aferoj: forlasi la paleontologion, iri okupiĝi pri la atoma energio. Certe, cin oni tuj prenos. Vane perdiĝas la neagnoskita geniulo! Ni prefere demandu de Elio Andrejeviĉ, kiel li rilatos al tiu afero. Li, kiam estas kolera, oni diras, majstre sakras.

— Ci freneziĝis, Tamanjo! — maltrankviliĝis Mikaelo. — Ĉu eblas diri al granda sciencisto: jen, ni ne opinias lian sciencon grava! Ni, liaj studentoj!

— Sed mi jen demandos! — ekobstinis Tamara. — Necesas finfine meti punkton por ĉiuj viaj babiloj. Ci per ili Eŭgenjon elturmentis, kaj ankaŭ al mi tedis...

Al la pordo oni laŭte frapis. Mikaelo momente desaltis de sur la tablo, Eŭgenjo nevole korektis la harojn. Eniris Davydov, larĝe ridetante, vigla kaj gaja, salutis, per kelkaj vortoj rakontis pri sia vojaĝo.

— Kaj nun vi rakontu. Kiaj estas atingoj kaj demandoj? Ni komencu de vi, Tamara Nikolajevna.

Tamara ridetis iomete konfuzite.

— Kaj ĉu mi povas vin unue demandi pri ĝenerala problemo, Elio Andrejeviĉ? — komencis ŝi. — Ĉu vi ne hastas?

Mikaelo malantaŭ la dorso de Davydov en komika teruro montris la okulblankojn.

— Mi tute ne hastas, — respondis Davydov. — Kaj vi scias, ke mi ŝatas, kiam oni min demandas.

— Elio Andrejeviĉ, Mikaelo... ni ĉiuj diskutis, ĉu ni prave elektis la profesion. En tia tempo niaj fosiliaj ostoj... Jen Mikaelo diras — indus okupiĝi pri la fiziko... Kaj ni estis en la prelego de Petrov — ne tute kompreneble, sed terure interese! — Tamara elpafis ĉion ĉi per unu spiro, stumblis, suspiris kaj haste finis: — Mi deziris demandi pri via opinio pri tiu afero. Kion vi konsilos al ni?

Davydov iĝis serioza, kuntiris la brovojn kaj kontraŭ la atendo de Tamara tute ne ekkoleris. Li malrapide eltiris la cigaredujon.

— La fenestro estas malfermita, do mi povas fumi... La demando estas serioza. Mi vin komprenas. Dum grandaj revolucioj en teĥniko tiuj fakoj, kiuj staras flanke, devas ŝajni negravaj. Kaj vi, junularo, nature hezitas, malgraŭ la jam akirita profesio. Ankaŭ mi mem hezitus... Sed jen kion mi al vi diros...

Davydov bruligis cigaredon, ĵetis penseman rigardon al la fumo, leviĝanta supren.

— Ekzistas homoj, — malrapide komencis la profesoro, — indiferentaj en elekto de scienca vojo. Hazardo, profito — kaj ili okupiĝos pri io ajn. Kaj eĉ kun granda sukceso, kun bonaj rezultoj. Sed mi ne opinias ilin veraj sciencistoj. Elekton de la scienco, kion ajn oni diru, determinas personaj inklinoj, kapabloj kaj gustoj. Nur tiam, kiam via menso postulados scion, kaptados ĝin, kiel sufokiĝanto kaptas aeron, tiam vi estos veraj kreantoj de la scienco, ne ŝparantaj la fortojn en via moviĝo antaŭen, kunigantaj viajn personecojn kun la scienco. Mi mem komence hezitis. Laŭ mia klero mi estas inĝeniero, mi ŝatas teĥnikon, sed tamen la ĉefaj miaj inklinoj estas historiaj. Do mi okupiĝas pri la plej antikva historio de la Tero kaj la vivo. Ĉu bone, ĉu malbone, sed tio plenigas tutan mian vivon, senmanke. Certe, eble, estas bedaŭrinde, ke mi ne estas fizikisto, ne kreas la plej gravajn aferojn por la nuna momento, sed ĉi tie la afero estas en kombino de miaj kapabloj kaj interesoj, kiuj donos plej grandan efikon, se ili harmonios kun la elektita vojo. Kaj ne indas maltroigi la valoron de nia scienco. Ĝia «morgaŭa tago» estas pli fora, ol ĉe aliaj branĉoj de la scio, ĝi iĝos necesa pli malfrue, ol aliaj, sed ĝi iĝos, kiam ni povos senpere okupiĝi pri la homo. Nia organismo estas historie kreiĝinta komplikega kombinaĵo de evoluaj tavoloj ekde la fiŝo ĝis la supera mamulo. Kompreni la biologion de la homo efektive sen esploro de la tuta evolua ŝtuparo ne eblas. Kaj de tio plene dependas la estonta medicino, konservado de la homo kiel specio kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj. Nun tiuj demandoj ankoraŭ estas malproksimaj de ni, sed proksimiĝas kun ĉiu tago. Kaj ni preparas por ili ekzaktan bazon de scio. Forlasi nian aferon ni ne rajtas ankoraŭ tial, ke homo, konstruanta la estontecon, bezonas ĝeneralan levon de kulturo, de scio, kaj vastan mensan horizonton. La scienco havas siajn leĝojn de evoluo, ne ĉiam koincidantajn kun la praktikaj postuloj de la hodiaŭa tago. Kaj sciencisto ne rajtas esti malamiko de la nuno, sed li ankaŭ ne rajtas esti nur en la nuno. Li devas iri antaŭe, alie li estos nur oficisto. Sen la nuno — fantaziulo, sen la estonteco — ŝtipkapulo. Ja jam Petro la Granda tion bone komprenis. Rememoru lian ukazon pri nepra kolektado de fosiliaj ostoj — kaj tio estis en tiuj malfacilaj tempoj, en la malriĉa kaj senkultura lando!

Davydov estingis la cigaredon kaj pro distriteco ĵetis ĝin sur la plankon. La studentoj tion ne rimarkis. Eŭgenjo flanke transfleksiĝis trans la tablon, rigardante al Davydov. Tamara staris kun venke levita kapo, kaj Mikaelo malserene mallevis la okulojn.

— Nun pri alia flanko de via demando, — daŭrigis Davydov. — En tio oni same ne troigu. Paroli pri pereo de la civilizo kaj senespere mallevi la manojn oni ne rajtas — tiel agas multaj intelektuloj en la Okcidento, penante pravigi sian neagadon. Kaj sen tio nun tie la kulturo forte postrestas de la teĥniko. La homoj akiras ĉiam pli grandan potencon super la naturo, forgesante pri neceso de edukado kaj transformado de la homo mem, kiu ofte nemalproksime foriris de siaj prauloj laŭ la nivelo de la socia konscio. Kaj vi, sovetia junularo, deziras esti batalantoj por kulturo, por estonta feliĉo de la homaro. Do kredu pri la forto de nia lando kaj senhezite iru laŭ la elektita vojo! Eble, estonte nin atendas — apenaŭ tro baldaŭ — nova minaca milito, la decida batalo de la malnovo kontraŭ la novo. Farante nian aferon, ni batalos por nia kulturo. Estas nobla tasko — defendi ĝin kontraŭ la barbareco, armita per lastaj atingoj de la teĥniko. Krome, ĉu vi imagas ĝuste, kio estas la atoma energio nun? La plej granda parto de la elementoj el ĉiuj naŭdek du posedas treege stabilajn kernojn. Por frakasi ilin, necesas apliki energion, pli grandan, ol ni ricevos de ilia disfalo. Kaj tio ne estas hazarda. Dum miliardoj da jaroj da formiĝado de nia planedo, same kiel de aliaj planedoj, en la procezoj de ŝanĝiĝo de la materio okazis kvazaŭ selekto — ĉio malstabila disfalis, transiris en stabilajn formojn. Nun ni aliris al uzado de ĉenaj reakcioj en la lastaj elementoj de la Mendeleva tabelo, la plej pezaj laŭ sia atoma pezo. Ankaŭ tio estas ne hazarda — la plej pezaj elementoj estas tre riĉaj de neŭtronoj kaj facile disfalas, efektivigante la ĉenan neŭtronan reakcion — la solan, kiun ni povas teĥnike uzi en la nuna momento. Kaj tiun disfalon tute ne endas imagi kiel plenan disfalon de la tuta atomo. La atomo de peza elemento kvazaŭ disfendiĝas al du partoj, ĉiu el kiuj donas stabilajn elementojn de la mezo de la Mendeleva tabelo. Ĉe tio parte liberiĝas energio. En tio estas ankoraŭ tre malproksime ĝis la plena disfalo kaj ne malpli malproksime ĝis la ĉena reakcio kun stabilaj elementoj.

Dume nia ekposedo de atoma energio reduktiĝas al uzado de ĉenaj reakcioj kun malstabilaj izotopoj de uranio kaj torio, kaj ankaŭ al la reakcio de transiro de la izotopo de hidrogeno — tritio al heliumo en la tre komplikaj kondiĉoj de la hidrogena bombo. Eblas, kiel vi scias, altigi la atoman pezon de uranio kaj ricevi artefaritajn elementojn, elirantajn jam ekster la limojn de la tabelo, — neptunion kaj plutonion, la naŭdek trian kaj naŭdek kvaran artefaritajn elementojn. Uranion eblas transformi eĉ plu, kreante la elementojn naŭdek kvinan kaj naŭdek sesan — americion kaj kuriumon, kaj tiel plu — ĝis la centa kaj pluaj numeroj.

Ĉiuj ili estas malstabilaj, disfalemaj. Ĝuste la energio de disfalo de plutonio konsistigas la brulaĵon de atomaj pacaj maŝinoj kaj la eksplodan forton de atomaj bomboj, same kiel la energio de la malstabilaj formoj de uranio — la izotopoj ducent tridek kvin kaj ducent tridek tri. Sendube, en la procezoj de transformiĝo de la materio antaŭe ekzistis elementoj, similaj al neptunio, pli pezaj, ol uranio, sed poste ili transiris al stabilaj formoj de la ĉefaj naŭdek du. Tial uranion ni povas konsideri kiel restaĵon de tiuj superpezaj elementoj, restintan pro sia dissemita stato, krome renkonteblan en la supraj zonoj de la tera krusto, kie ĝi estas stabila en kondiĉoj de relative nealtaj temperaturoj kaj premoj. Uranio kaj, verŝajne, la dua proksima al ĝi peza elemento — torio dume restos la bazo de la atoma energio, ĉar inter uzado de la kapablo de uranio al disfalo kaj uzado de energio de substanco de aliaj elementoj kuŝas teĥnika abismo, kiun ni apenaŭ tre baldaŭ transiros. Sed uranio kaj torio estas raregaj elementoj, iliaj rezervoj en la mondo estas tre malgrandaj. El tio sekvas, ke dume akumulado de rezervoj de la atoma energio estas tre limigita...

— Oni telefonas al vi, Elio Andrejeviĉ, — interurba voko! — aŭdiĝis voĉo el trans la pordo.

— Mi tuj venos, atendu! — Davydov kun sufera esprimo sulkigis la frunton. — Nu, jen tio, kion mi deziris rakonti al vi pri la atoma energio... Da uranio estas nemulte, ĝiaj rezervoj povos iĝi eluzitaj tre baldaŭ. Tial, rigardante en la estontecon, ni devas trovi grandajn rezervojn de tiu valorega substanco. Kaj ni... — La profesoro subite eksilentis, glatumante la tempiojn kaj rigardante per haltinta rigardo super la kapoj de siaj aŭskultantoj. — Grandaj rezervoj de uranio... brulrestaĵoj de la formiĝo de la planedo, — mallaŭte ekbalbutis Davydov. — Tiele...

La profesoro kvazaŭ misglutis kaj rapide eliris el la ĉambro de la postdiplomaj studentoj.

— Kio okazis al Elio Andrejeviĉ? — ekkriis Tamara, rompante ĉies nekomprenan silenton. — Mi povas ĵuri, ke li preskaŭ sakris!

— Kion ci elpensas, Tamara! — indigne kontraŭis Eŭgenjo. — Simple oni lin interrompis kun tiu damnita telefono. Kaj ĉion rompis al ni... Tiel interese li parolis!

— Mi certigas cin, ke al li io okazis. Ci el post la ŝranko ne povis vidi. Lia vizaĝo ŝanĝiĝis, kvazaŭ li ekvidis fantomon.

— Vere, vere, Tamanjo, — subtenis Mikaelo, — ankaŭ mi rimarkis. Eble, en lian kapon venis interesa penso?

La diveno de Mikaelo estis prava. Davydov estis paŝanta laŭ la koridoro, kaj ĉiuj liaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ la subite aperinta diveno. La sciencisto mense transflugis antaŭ du jarojn, kiam sub la impreso de la terura ondo, detruinta la insulon, li fiksrigardadis de sur la ŝipo en la oceanan profundon kaj en lia cerbo formiĝis la ankoraŭ nematura ideo pri fortoj, kaŭzantaj la moviĝojn de la tera krusto. Ekde tiam li senĉese kolektadis faktojn kaj meditadis, iom post iom transirante de tiuj fenomenoj de la nuna tempo al la pli grandaj en la tempo kaj la spaco procezoj de montokreado de la pasinteco. Kaj nun ĉu ne la sorto mem donas en liajn manojn la pruvon de ĝusteco de liaj supozoj?

Davydov prenis la aŭdparolilon. Respondo ne estis, sed li meĥanike plu alpremadis la aŭdparolilon al la orelo, pensante pri sia afero. Dum dudek jaroj turmentadis Davydov-on la enigmo de la «kampoj de morto» de dinosaŭroj en Meza Azio. Laŭlonge de la piedo de Tianŝano etendiĝas gigantaj amasoj da ostoj de grandegaj saŭroj. Milionoj da individuoj de plej diversaj aĝoj estas entombigitaj en tiuj amasoj. Sed antaŭe ili estis eĉ pli grandaj, ĉar ni vidas nur restajn trovlokojn, eroziitajn en la terciara tempo dum plua leviĝo de la montoj. Kio povis kaŭzi tian amasan pereon ĝuste en tiu loko? Ne povus ja okazi elmortado pro iaj nesciataj kaŭzoj? Ne, la amasa pereo de dinosaŭroj koincidis tempe kun la komenco de la granda alpa epoko de montokreado, levinta la montoĉenojn de Tianŝano, Himalajoj, Kaŭkazo kaj Alpoj. Ĝi koincidis ankaŭ space, teritorie. Tiam, antaŭ sepdek milionoj da jaroj, fine de la kretaceo, tiuj montoĉenoj estis malrapide ŝvelantaj per vicoj da paralelaj faltoj — tute same, kiel nun tio okazas en Pacifiko. La diferenco estis nur en tio, ke la tianŝanaj faltoj de la kretaceo kreiĝis ne en oceano, sed sur firmaĵo, laŭ la rando de la maro, kaj tiu regiono estis loĝata de la surteraj animaloj. Krome, en la kretaceo la faltokreado havis multe pli grandan skalon, ol nun. La samaj procezoj de montokreado kaj tiam kaj nun ŝuldas al la fortoj de disfalo de superpezaj elementoj profunde de la tera krusto. Se tiu supozo estas prava, do estas tute ne malprobable, ke la energio de atomaj reakcioj en iuj regionoj en iuj momentoj elŝiriĝadis eksteren, almenaŭ en formo de potenca radiado. Kreiĝadis vasta regiono, en kiu pereadis ĉio viva, kaj ankaŭ tiuj animaloj, kiuj transiradis ĉi tien el aliaj regionoj. Necesas esplori la dinosaŭrajn ostojn pri radioaktiveco!

Nenio, certe, povis averti la sencerbajn saŭrojn pri la neevitebla pereo. Pli malgrandaj restaĵoj ne konserviĝis en eroziaj procezoj, kaj la firmaj, grandegaj ostoj de dinosaŭroj ankaŭ nun mirigas nin per sia troa kvanto. Tia koincido estas ne hazarda!..

«Ĉu eble ne hazarda estas ankaŭ la alia koincido? Kial ni trovis la spurojn de la stelaj alvenintoj same en regiono de montaj leviĝoj de tiu tempo? La potenca radiado, pereiga por dinosaŭroj, kiun, certe, eblas detekti per aparato, komenciĝis jarmilojn pli frue. Tiuokaze, se «ili» vagis tie, kie poste okazis la amasa pereo de dinosaŭroj, do, «ili» serĉis fontojn de atoma energio... Sed se estas tiel, do jen du gravegaj sekvoj: la unua — ni devas serĉi spurojn de la stelaj alvenintoj, tiuj ĉielaj gastoj de la Tero, laŭlonge de Tianŝano kaj Himalajoj — la plej junaj montokreaj zonoj de la Tero, ĝuste tie, kie ni ilin serĉas. La dua — se la montokreaj procezoj kaj vulkanismo aperas tial, ke en la tera krusto de tempo al tempo kreiĝas koncentraĵoj de superpezaj elementoj, partoprenantaj ĉenan reakcion, do eblas atendi trovon de restaĵoj de tiuj koncentraĵoj sur atingeblaj por ni profundoj de la tera krusto en respektivaj geografiaj regionoj... Se ni sukcesus ankoraŭfoje trovi spurojn de la ĉielaj gastoj en regionoj de montokreado, mi jam havus certecon pri tio, ke...»

— Parolu! — neatendite aŭdiĝis voĉo en la aŭdparolilo. — Mi konektas kun Alma-Atao!

Davydov tremeris, la iro de la pensoj tuj rompiĝis. Alma-Atao povis sciigi gravajn novaĵojn el la kanala konstruado.

Fora, sed klara voĉo diris lian nomon, Davydov rekonis la sciencan sekretarion de la Geologia instituto.

— Elio Andrejeviĉ, matene telefonis Staroĵilov el la konstruejo numero kvin. Tie estas trovitaj skeletoj de dinosaŭroj, ĉu difektitaj, ĉu nedifektitaj — mi ne distingis pro malbona aŭdeblo. Staroĵilov petis min komunikiĝi kun vi. Li opinias vian venon nepre necesa. Kion mi transdiru al li?

— Diru, ke mi ekflugos per la morgaŭa aviadilo! — rapide diris Davydov.

— Mi volas pridiskuti kun vi ankoraŭ du aferojn, — daŭrigis la sekretario, — sed, se vi estos ĉe ni, ni interparolu sur la loko. Do, ni atendas. Saluton!

— Grandegan dankon! — ĝoje kriis en la aŭdparolilon Davydov. — Saluton al ĉiuj... Ĝis revido!

Davydov hastis al Kolcov, petinte la ekonomon mendi bileton en la flughaveno.






En peza, malfacila hor' — el versaĵo de M. Ju. Lermontov «Preĝo» (1839) (rim. de la tradukinto).
Prĵevalskij — N. M. Prĵevalskij (1839–1888), fama rusia vojaĝisto kaj naturesploristo, faris kelkajn ekspediciojn en Meza Azio, strebis atingi Lasaon (situantan en Kham), sed la tibeta registaro malpermesis al li eniri (rim. de la tradukinto).
ergo — sekve (latine).
malsata potenco — eŭfemismo anstataŭ «malsankta potenco» (rim. de la tradukinto).
La scienco apenaŭ povas penetri tien — la tempo de la eventoj de la rakonto estas la jaro 1946.
la alpa montokreado — la lasta periodo de montokreado en la historio de la Tero, kiam aperis la plej grandaj montaroj de la nuntempo.
sir — sinjoro, moŝto (angle) (rim. de la tradukinto).
la statuo de la komandoro — temas pri fantoma persono de pluraj dramaj, poeziaj, operaj verkoj pri Donĵuano, devenantaj el la hispana legendo (rim. de la tradukinto).
Lugovaja — fervoja stacio apud Moskvo (rim. de la tradukinto).
Petro la Granda — rusia caro kaj imperiestro Petro I (1672–1725), granda reformanto (rim. de la tradukinto).
ĉena neŭtrona reakcio — lavanga kresko de la procezo de fendado de atomaj kernoj.