Laŭ vojoj de malnovaj ministoj

(1942–1943)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita:
27-aŭg-2011
Lastaj ŝanĝoj:
24-sep-2011


Tion rakontis mina inĝeniero Kanin. Li sidis, apogiĝinte al la dorso de la fotelo, kaj parolis kvazaŭ kun si mem, turnante sin al neniu:

— Mi deziras rakonti unu simplan historion el vivo de vere minejaj homoj, kiu siatempe forte pasiigis min.

Antaŭ dudek jaroj, en la 1929-a jaro, mi estis esploranta malnovajn kuprajn minejojn nemalproksime de Orenburgo. Ĉi tie dum preskaŭ jarmiloj oni elterigadis kuprajn ercojn, kaj la minejoj kreis sur vasta spaco ege implikitan labirinton de malplenaĵoj, trabatitaj per la homaj manoj en profundo de la tero. Tiuj minejoj jam antaŭlonge fermiĝis, kaj nenio restis de iliaj surteraj konstruaĵoj. Sur stepaj vastaĵoj, sur deklivoj kaj pintoj de malaltaj montetoj kontrastas per belaj helblu-verdaj makuloj grupoj de rubmontoj — grandaj amasoj de malbonkvalita erco, borderantaj larĝajn funelojn, — kaj ie videblas terenfaloj de malnovaj, superŝutitaj ŝaktoj. Iuloke rubmontoj kaj funeloj plene kovras vastajn kampojn je kelkaj kvadrataj kilometroj. Tia tero, laŭ esprimo de la lokaj grenkultivistoj, estas «difektita», oni ĝin ne plugu; tial la ĉirkaŭfositajn terenojn kovris stipo aŭ artemizio, la ŝaktajn funelojn — ĉerizaj arbustoj. Eĉ en mezo de somero, kiam ĉion ĉirkaŭe jam forsekigis la suno kaj la stepo kuŝas bruna en blanketa nebulo de bruliganta ardo, la montetoj kun restaĵoj de malnovaj minaj laboroj estas kovritaj de floroj, kiuj kune kun la verd-helbluaj tuberoj de ercaj rubmontoj, malhela foliaro de ĉerizujoj kaj oraj balanciĝantaj borderoj de stipo prezentas bizaran kaj belan kombinon de neintensaj tonoj. Kvazaŭ akvareloj de talentaj pentristoj, kuŝas tiuj malgrandaj stepaj insuletoj sur la bruna ebenaĵo de stoplejoj kaj novaloj.

Ĉi tie estas bone ripozi post monotona irado laŭ polva kaj varmega vojo. La vento balancas stipon kaj, fajfetante en arbustoj, pensigas pri la pasinteco, pri tio, ke tiuj nun tiom senhomaj kaj forlasitaj terenoj estis iam plej viglaj en la stepo. Sonadis krioj de knaboj — pelistoj de ĉevala levado, frapadis kovriloj de ŝaktaj lukoj, knaradis vinĉoj, bruegadis ĉarumoj, kaj aŭdiĝadis babilado de virinoj en la permana specigado de erco. Ĉiuj ĉi homoj jam antaŭlonge mortis, sed profunde sub la tero kiel nedetrueblaj monumentoj al ilia laboro staras en silento kaj mallumo sennombraj subteraj pasejoj. Mi sukcesis penetri en multajn malnovajn minojn. Mi jam dum pli ol du monatoj grimpadis laŭ ili — iam kun helpanto, pli ofte sola (la helpanto timis danĝerajn lokojn) — por subtera mezurado, serĉado de lasitaj rezervoj de erco kaj por preno de provaĵoj. En tiuj lokoj petroj estas sekaj, mirinde stabilaj, kaj multaj minoj staras dum centoj da jaroj sen ajna detruiĝo.

Ĉiuj akumulitaj ekde la XVIII-a jarcento arĥivaj planoj, mapoj kaj informoj pri la Orenburgaj kupraj minejoj pereis dum la intercivitana milito. Tial la sistemojn de malnovaj subteraj minlaboroj necesis remalkovri, vojaĝante laŭ ili divenprove, kiel en nekonata lando.

La esploro absorbis min, kaj okazadis, ke mi dum du diurnoj ne eliradis sur la tagan surfacon, hastante kompreni iun grandan sistemon de minoj. Mallumo kaj silento de labirintoj de galerioj kaj akcesoraj transportaj koridoroj, serpentumantaj en ĉiuj direktoj, kargejoj de superŝutitaj ŝaktoj, minace pendantaj en alto super la kapo — en ĉio ĉi mi trovadis tute specialan ĉarmon. Kun egalmezureco de horloĝo falas gutoj en humidaj pasejoj, malofte apenaŭ aŭdeble lirlas akvo, kurante de la pli altaj horizontoj al la malsupraj.

Kun lanterno, kompaso kaj notlibreto mi kun peno penetradis en mallarĝajn kunigajn pasejojn aŭ en malregulajn transversajn koridorojn, kunigantajn unu sistemon de minoj kun la alia. Fojfoje pasejo, superŝutita de sablo pro penetro de surfacaj akvoj, estadis tiom malalta, ke ĝin mi devis pasi rampe, kunpremiĝinte kiel bulo. Vi rampas — kaj subite deziras suspiri plenbruste, sed kiam vi komencas enspiri la aeron, vi kun momenta teruro sentas pendantajn super vi centmilojn da tunoj da petro, kun neimagebla forto premantajn malsupren.

Kaj kiel interese estis divenadi la sistemon de prenado de ercaj nestoj, alportitan de malnovaj majstroj, traspurante kaj determinante la aĝon de la minoj jen en regule tranĉitaj, permane glatigitaj per pioĉoj minoj de la mezo de la XIX-a jarcento, jen en la plej novaj, larĝaj kaj rektaj, sed kun muroj, kripligitaj per eksplodoj! Eĉ pli strangaj estas bizare fleksiĝantaj laŭ la konturo de la erca korpo malaltaj pasejoj de minoj de la XVIII-a jarcento aŭ tute mallarĝaj, sed regulaj kaj glataj putoj kaj klinitaj pasejoj de la antaŭhistoriaj tempoj.

Ĵetiĝanta lumo de la lanterno elŝiras el densa obskuro jen glatan muron, tute truitan per eĝoj de pioĉoj, jen morne starantan, nigran pro sia aĝo foston de hazarde restinta malnova ĉarpentaĵo, jen amasojn da rokpecoj, falintaj de la supra tavolo, jen kompakte metitajn staplojn de lasita malriĉa erco.

Frapantan impreson faras grandegaj nigraj trunkoj de ŝtoniĝintaj arboj, fojfoje eĉ kun branĉoj. La gigantoj de antaŭlonge malaperintaj arbaroj, nun iĝintaj fero kaj siliko, kuŝas transverse de minoj, kaj ofte pasejo ĉirkaŭiras tian arbon supre aŭ sube, ne kapabla trabati ties fortikan korpon.

Pri subteraj vojaĝoj de tiu somero mi povus ankoraŭ multe rakonti, sed mi nur mallonge skizis ilin, por doni impreson pri la etoso de ĉio, kio okazis.

Mi loĝis en setlejo Gornyj, troviĝanta en profunda valo de negranda rivereto, inter altaj montetoj. En la sama setlejo estis finanta sian vivon la lasta el minmajstroj de la malnovaj minejoj — Kornil Polenov, naŭdekjara, sed ankoraŭ fortika maljunulo, eksa servutulo de la posedintoj de la minejoj grafoj Paŝkov-oj. La malnova minmajstro loĝis en malgranda dometo trans vojo kontraŭ mi kaj preskaŭ ĉiuvespere sidadis sur terbenko ĉe la domo, senmove rigardante al la alta deklivo kun rubmontoj de minejoj, leviĝanta antaŭ li. Jam en la komenco mem de la laboro mi pridemandadis la maljunulon pri diversaj minejoj, kiujn li konis kaj memoris bonege. Tamen mi vidis, ke la maljunulo multon ne rakontas al mi, pretekstante maljunecon kaj malfortan memoron. Mi penis persvadi lin, dirante, ke li vane ne deziras rakonti ĉion, kion li scias, — la minejoj devas funkcii. Ju pli da informoj ni nun kolektos pri rezervoj de ercoj, des pli baldaŭ kaj des pli definitive disvolviĝos la antaŭlonge ĉesinta laboro.

La minmajstro silentis, nur en la profundo de la okuloj kaŝiĝis ruzeta subrido. Foje li diris: «Multaj inĝenieroj ĉi tien venadis, ĉion pridemandadis, registradis, promesadis rekompencon, promesadis fari min estro de laboroj... Babilis multe, sed jam kiom da jaroj pasis, — oni plu alveturadas, pririgardadas, tamen la laborojn plu ne komencas. Kaj neniu el tiuj venintoj malleviĝis eĉ en unu ŝakteton — estas malpure, humide, nu kaj la afero, certe, estas danĝera. Scias ja mi!» Kaj la maljunulo eksilentis, gravmiene glatigante sian plenbarbon.

Mi komprenis, ke en la profundo de la animo Polenov kaŝas ofendon al la hastemaj kaj supraĵaj geologoj, vizitintaj la regionon kaj anstataŭ vera esploro limigintaj sin per pridemandoj, eltirante iajn informojn el la maljunulo per senresponsaj promesoj. Mi ĉesigis pluajn demandojn, des pli ke miaj laboristoj karakterizis la minmajstron tiel: «La maljunulo estas kiel sovaĝa ŝtono; se li ekobstinos — vi eĉ vorton el li ne eltiros».

Mi daŭrigis mian laboron, dum tago post tago serĉante novajn atingeblajn minojn, malleviĝante sur ŝnuro en duonfalintajn ŝaktojn, kaj konkeris firman respekton de la indiĝenoj — idoj de malnovaj ministoj. Mi forgesis diri, ke la setlejo Gornyj mem aperis ĉe minejaj kontoroj de la Epifania kaj Arĥanĝela fabrikoj, kaj ĝiaj loĝantoj estis konataj ĉe la najbara kamparanaro sub nomo «erculoj».

Dum longaj stepaj vesperoj, ripozante post laboro, mi ofte venadis al la terbenko de la maljuna minmajstro kaj sidiĝadis apud li por fumi. Sed nun mi ne demandadis lin pri minejoj. Mi konversaciis kun Polenov pri pasintaj tempoj, pri vivo de servutaj ministoj, pri antikvaj metodoj de laboro. La maljunulo mildiĝadis, vigliĝadis kaj multe rakontadis al mi, mirigante per sia observemo kaj trafeco de esprimoj. Miaj subteraj «heroaĵoj», mia scio de la historio de la loka mina industrio kaj de antikvaj minaj terminoj tuŝis la koron de la maljuna minmajstro, kaj li komencis rilati al mi kun multe pli granda atento.

Mi rimarkis, ke la maljunulo atendas miajn demandojn pri minejoj. Fojfoje li eĉ mem ekparoladis pri tiuj aŭ aliaj specialecoj de erco, menciante kelkajn novajn por mi nomojn de ŝaktoj, sed mi intence demandadis lin pri nenio. Mi sciis, ke la animo de la maljuna ministo ne eltenos kaj, vidante en mi saman profunde fidelan al sia afero homon, la minmajstro dividos kun mi siajn sciojn.

Estis finiĝanta aŭgusto. La suno plu estis varma kaj hela, sed en la stepo komencis blovi malvarmaj ventoj. Estis speciale agrable senti dum malsupreniro en la setlejon amaretan odoron de fumo de sekigita sterko, sterniĝanta per helblua kurteno el dekoj da fumtuboj. Tiu fumo signifis varmon por la frostiĝinta korpo, manĝon, bonan cigaredon en lito — alivorte, ĉion, kio necesas por transformi lacegan laboranton en kalifon, ĝuantan ripozon...

La konversacioj kun Polenov sur la terbenko ĉesis — la tagoj iĝis pli mallongaj, kaj mi ofte revenadis en mallumo. Nur fojfoje, kiam vetero aŭ laboro pri akumuliĝintaj malnetaĵoj devigadis min resti hejme, en la pordo de la ejo, okupata de mi, elkreskadis la alta, ĝibeta figuro de Polenov. Glatigante la flavetan barbon kaj atente ĉirkaŭrigardante per ne maljunule rapidaj okuloj, la minmajstro deklaradis: «Enuas mi sen ci, Vasiljiĉ, longe ni ne parolis. Ci ĉiam senĉese en ŝaktoj grimpadas». — «Eksidu, Kornilyĉ, al ni Nastasja Ivanovna teon donos, kaj oni al mi bonajn bombonojn alveturigis el la Jegor-a», — diradis mi, sciante la emon de la maljunulo al dolĉaĵoj. Ĝemetante, la minmajstro sidiĝadis sur la benkon, mi plu desegnadis iun planon aŭ profilon, kaj komenciĝadis nehasta interparolo. Por ni ambaŭ la konversacio estis plezura, kaj ni sidadis ĝis malfrua tempo. Mi eksciis antaŭnelonge, ke Polenov estis la lasta el tuta generacio de servutaj minmajstroj de kupraj minejoj. La scioj estis transdonataj herede de avo al patro, de patro al filo. En la primitiva mina industrio minmajstro estis samtempe kaj mineja termezuristo, kaj provisto de erco, kaj estro de borado — unuvorte, universala mina specialisto.

Multjara, ekde la infaneco edukata praktiko de subtera laboro formis al Polenov-oj specialan intuicion, pri kiu la maljunulo rakontis tiel:

— Nun estas tiuj teodolitoj, busoloj... Kvardek fojojn kalkulu kaj korektu, ĝis ci estos certa, ke ci ĝuste planis minon. Se iun vejnon necesas traspuri, kien ĝi, kara, foriris, oni komencas kun mina geometrio klopodi, desegnas, kalkulas. Sed jen ni — mia patro kaj mi — kiel laboris? Mi iras sub la tero, mezuras per la okulo kaj sentas, kien necesas subfosi, speciale se por kuniĝo kun renkonta aŭ malnova mino. Tiu mina intuicio nin neniam trompis. Ci mem verŝajne vidis, kiajn minojn ni faradis. En mi da tiu intuicio restis malpli multe — oni devigadis labori kun busolo, — sed eĉ mi fojfoje scias: mensogas la instrumento; eraron trovi mi ne povas, sed scias — ĝi mensogas. Mi iras, palpas la petron, kien la vejnetoj estas direktitaj, kien la grajno pligrandiĝas. Komencas mediti, kaj tia certeco venas, ke mi rekte ordonas: trabatu transversan koridoron ĉi tien! Kaj mi ĉiam ĝuste divenadis, kaj kial — mi mem ne povas klarigi. Kaj jen, ĉu ci vidis la Grand-Petran galerion? Ĝin anglaj termezuristoj faris, kunigante kun la Miĥaela. Kaj kiel ili maltrafis: grandega laboro perdiĝis! Jen al ci la instrumentoj!.. Same mi ankaŭ akvon sentas sub la tero, kie akva tavolo proksimas, kie sub sabloŝtono vapo kuŝas. Multon mi scias...

Kaj vere, la maljunulo siamaniere pravis, li nur forgesis, ke lian minan praktikon necesis lerni dum pluraj dekoj da jaroj. Sed kun instrumento ajna homo povas dum mallonga tempo ekposedi la arton meti minojn.

Mi kredis al li kaj, aŭskultante lin, plurfoje rememoradis pri la Frejbergaj minaj majstroj, la fondintoj de la mina arto en la XV-a jarcento. Ĉe ili same de patro al filo, de generacio al generacio estis transdonataj minaj scioj kaj same estis konataj multaj ekzemploj de kvazaŭ klarvido sub la tero. Tiuj majstroj evoluigadis en si specialan senson — la senson de la subtera spaco kaj direkto, anstataŭiganta al ili precizecon de termezuraj aparatoj kaj skemojn de mina geometrio. Sen uzado de petrografio kaj kemio, laŭ subtilegaj nuancoj de ercoj, laŭ neperceptebla por ordinara observanto ŝanĝiĝo de petro la malnovaj ministoj antaŭdivenadis maldikiĝon de minvejno, trovadis riĉajn lokojn — unuvorte, bonege orientiĝis en la diversspeca laboro pri taksado kaj ekspluatado de mintavolo, pri kiu nun okupiĝas diversaj specialistoj. Kaj mi pensis pri tio, ke estas bedaŭrinde, ke en la historio de la mina industrio estas forgesitaj simplaj kaj fidindaj rimedoj, postulantaj evoluigon de observemo kaj de siaspeca spirita akreco de la homo. La homoj komencis malpli multe kredi miraklajn kapablojn, kiujn kaŝas en si la homa naturo, kredi edukadon de vera majstro — majstro en la belega antikva signifo de tiu vorto.

En la proksima dimanĉo mi decidis provizore ĉesigi la kampajn laborojn kaj resumi miajn esplorojn. Dismetinte desegnitajn mapojn, mi malgaje rigardis, kiel meze de la grandega erca kampo de la Hordaj minejoj distingiĝis nur eta, de mi esplorita tereno. Same ankaŭ la esploritaj areoj de la Livborda kaj Najbara minejoj estis disigitaj per larĝa interspaco, restinta nekonata. Resume, ĉiuj ĉi manklokoj amarigis la ĝojon de la granda kaj interesa laboro de la pasinta somero. Mi ne povis kunligi la du grandajn ercajn kampojn.

Mia meditado estis interrompita de veno de Polenov. En nova rufa peltjako, en grandaj botoj, la maljunulo aspektis solene kaj feste kaj ŝajnis multe pli juna ol sia aĝo. Mi tuj rimarkis, ke li estas emociita de io. Responde al mia kutima propono eksidi la maljuna minmajstro demetis la peltjakon kaj, eksidinte sur la tabureton, demandis:

— Simono babilis, ke ci forveturi intencas, Vasiljiĉ?

— Intencas, Kornilyĉ, — respondis mi. — Mi bedaŭras, certe: mi ekamis kaj la minejojn kaj vian setlejon, sed tempas fini la laboron, baldaŭ oni postulos de mi raporton.

— Tro frue ci decidis forveturi, Vasiljiĉ. Kvankam ci multon ĉirkaŭgrimpis, sed la plej interesajn lokojn ankoraŭ ne vidis.

— Mi scias, sed trairi al ili mi ne povas. La minoj estas plej malnovaj, supre ĉio estas obstrukcita. Mi devos kontentiĝi per tio, kion mi povis vidi.

La maljuna minmajstro silentis, kuntirinte la brovojn. Mi kaŝe ĵetadis rigardojn al li, atendante, kion li diros. Post nelonga silento Polenov svingis la kapon kaj kun afekta trankvilo diris:

— Bone, Vasiljiĉ, mi al ci helpos iomete... Ankoraŭ kelkajn minejojn, ĉiel ajn, ci devas vidi...

— Do, Kornilyĉ, dankon al ci!.. Sed kial do ci pli frue ne helpis al mi? Ĉiam diradis, ke ne scias, forgesis.

— Mi, Vasiljiĉ, laŭ la homo vidas, ĉu necesas aŭ ne necesas helpi al li, — respondis la maljunulo. — Jen, mi esploris cin, kaj ci nun estas kvazaŭ parenca por mi. Vera erculo! Kaj en ci estas granda amo al bona laboro... Nu, por kio vane babili! Diru prefere: ĉu en la Mjasnikov-a Malnova ci estis?

— Estis, Kornilyĉ, la Mjasnikov-an mi bone konas.

— Konas, sed ne ĉion. Ci en la supraj minoj laboris — la Horda tereno laŭ nia nomo, — iradis supre laŭ la kresto. Sed en la plej malsupraj, laŭ la fundo de la ravino, en la Fiskaj minoj ja ci ne estis.

Laŭ la indiko de la minmajstro mi penetris en la plej malsuprajn horizontojn de la antikva Malnov-Mjasnikov-a minejo kaj dum tuta semajno esploradis grandegajn kamerojn inter masivoj de lasita erco de kuproriĉa konglomeraĵo.

Mi faris nemalmultajn novajn malkovrojn, kiuj, tamen, estas interesaj nur por specialistoj. Finfine venis la grava tago, kiam Polenov konsentis akompani min en mia provo penetri en la grandegan subteran sistemon de la kampo de la Hordaj minoj, situantaj sur alta stepa ebenaĵo, rekte sude de la setlejo Gornyj.

La minmajstro insistis, ke mi neniun kunprenu kaj neniun sciigu pri la sekreto de la ekspedicio. Laŭ lia konsilo mi prenis fosilon, pioĉon, longan firman ŝnuron, du dikajn lignoblokojn, kaj ankaŭ rezervon da kandeloj kaj manĝaĵo. Polenov promesis konduki min ĝis la ŝakto, «kiun necesas transsalti», kaj poste mi devos trairi mem kaj skizi planon de posta esplorado. Por tio, laŭ liaj kalkuloj, mi devos esti sub la tero dum ĉirkaŭ du diurnoj.

En matena krepusko, sub vento, fajfanta en seka herbo, ni direktis nin supren laŭ la deklivo de la monteto, preter altaj blankaj rubmontoj de la Najbara minejo. La tuta prenita ekipaĵo estis sufiĉe peza, kaj mi ĝojis, kiam la maljunulo diris, ke la enirejo estas nemalproksime de la setlejo. La senlima stepo, mistera en krepusko, la zorgoplena aspekto de la minmajstro kaj nia kaŝe farita eliro kreis iom levitan humoron. Sed ĉio evidentiĝis tre simpla. La maljunulo en la mezo de la deklivo turniĝis maldekstren, kaj, transirinte valeton, prikreskitan de densa artemizio, ni trafis baldaŭ inter multegajn duonsuperŝutitajn ŝaktojn, rubmontojn kaj enfalintajn minojn de la bone konata Dekstraborda minejo. En varmegaj someraj tagoj mi multfoje vagadis sur ĝiaj rubmontoj, sensukcese penante trovi vojon en la minojn, profunde kuŝantajn sub la supraĵo de la stepo.

La minmajstro certe direktis sin al alta rubmonto en formo de regula konuso. Antaŭ la rubmonto troviĝis funelo de malbone superŝutita ŝakto, prikreskita de arbusto. Atinginte ĝin, Polenov ĉirkaŭrigardis, kuntirinte la brovojn kaj abrupte balbutante ion. Poste li signis halti kaj komencis malrapide grimpi sur la rubmonton. Li longe staris sur la rubmonto, rigardante malsupren kaj por io dismetante kaj fleksante la fingrojn de siaj grandaj manoj. Mi rigardis al li kaj pensis pri tio, kiaj rememoroj nun iras en la kapo de la maljuna minmajstro.

— Nu, jen, Vasiljiĉ, devas esti ĉi tie, — prononcis la minmajstro, malsuprenirante de la rubmonto.

Li ekstaris sur la genuojn, dismetis arbustojn per la manoj. Trans la arbustoj evidentiĝis aperturo de negranda superŝutita enira mingalerio, en kiun povus tragrimpi eble nur infano.

— Se en la profundo la mino ne enfalis, ni tragrimpos rapide! — diris Polenov.

Mi, ne respondante, demetis de la ŝultroj mian sakon kaj prenis la fosilon. La malkompakta grundo, superŝutinta la enirejon, cedis facile, kaj post duonhoro mi larĝigis la aperturon tiom, ke rampe eblis libere eniri ĝin. Pretiginte kandelon kaj alumetojn, mi sterniĝis sur la mola humida grundo, amasigita antaŭ la enirejo, kaj per kutima movo kun la kapo malsupren glitis en la mallarĝan, tubsimilan pasejon. Kelkajn metrojn mi rampis malsupren laŭ deklivo de la tero, ŝutiĝinta en la minon, poste la pasejo abrupte larĝiĝis. Ĝia supra parto estis libera. Pluen eblis jam rampi sur la genuoj. Mi haltis kaj bruligis la kandelon. De supre obtuze aŭdiĝis la voĉo de la maljuna minmajstro, demandanta, kiel statas miaj aferoj.

— Bonege, Kornilyĉ! — kriis mi. — Grimpu, kaj la sakon ne forgesu!

Baldaŭ mi ekaŭdis susuradon de la sako, ruliĝanta malsupren, kaj maljunulan ĝemetadon de Polenov. El la sako ni prenis lanternon; la fosilon ni lasis ĉe la komenco de la larĝiĝo kaj baldaŭ ni preteris la «voston» de la grundo, ellavita de supre en la minon. Eblis iri preskaŭ rektiĝinte. En la galerio estis seke. La lumo de la lanterno ĵetadis flavetan rebrilon sur la murojn, forirantajn malproksime en nigran mallumon. La maljunulo estis malrapide iranta antaŭe. Tio estis oportuna por mi, ĉar mi sukcesadis dum irado kontroli la kompason kaj registri direkton kaj distancon. La galerio estis longa kaj malalta. La dorso komencis dolori pro la fleksita pozo, kiam ni aliris ŝaktan kargejon.

— Ne eblas! — grumblis Polenov. — Oni plenplene superŝutis. Necesos al Übersichbrechen trafosiĝi, la fispirito ĝin prenu!..

Mi komprenis, ke la maljunulo deziras tragrimpi tra la pasejo, kuniganta la grandan ŝakton kun la najbara, kaj mi senprokraste ekagis. Feliĉe, en la angulo de la plafono de la kargejo la grundo ne surŝutiĝis ĉe la muro mem, kaj ni sen tro granda peno trarampis tra mallarĝa fendo en alian pasejon. Tiu pasejo kondukis nin al malgranda ŝakto, kiu ne estis superŝutita plene. Sur negranda profundo sub la buŝo de la ŝakto estis farita ligna plafono, poste superŝutita desupre. Supren kaj malsupren en nigran mallumon estis foriranta kvadrata puto, ampleksa ĉirkaŭ du metrojn. Tiutempe ni estis forte enprofundiĝintaj en la deklivon de la altebenaĵo, kaj la pendanta super ni petra tavolo estis jam granda.

— Kien nun, Kornilyĉ? — vokis mi la minmajstron, kliniĝintan super la ŝakto.

Ne respondante, li ĵetis malsupren ŝtonon, kaj baldaŭ nin atingis klara plaŭdo: malsupre estis akvo. Elrevigite mi ekrigardis al minmajstro, sed la vizaĝo de Polenov estis trankvila.

— Nu, Vasiljiĉ, nun la plej malfacila komenciĝas — malleviĝi necesas.

— Kien do, ĉu en akvon?

— Ha, jen ministo! Ĉu ci timas? — mokis min la maljunulo. — Ĉu ci memoras, mi diris al ci, estos ŝakto, kiun necesos transsalti, — ĝuste ĉi tiu ĝi estas. Dudek kvar arŝinojn sube estos granda interna koridoro de la meza horizonto, ni devos eliri sur ĝin. Komence mi pensis malleviĝi laŭ la granda ŝakto — tiam necesus tiun ĉi transsalti. Sed nun ci malleviĝos malsupren, pendoligos cin kaj ensaltos en la kargejon de la dua horizonto. La ŝnuron maŝe fiksu al la zono, por ne perdi. Ja cin jam ne necesas instrui, ci bonan praktikon pasis. Ĉu ci komprenis mian planon?

— Mi ĉion komprenis, Kornilyĉ. Dudek kvar arŝinoj estas bagatelo!

Mi elprenis la alportitan ŝnuron, sur la kunprenitan firman lignoblokon nodis maŝon kaj enigis en ĝin la duoble falditan ŝnuron por malleviĝo per la maniero, konata de alpistoj sub la nomo «la metodo de Dülfer».

Dum mi estis prepariĝanta al la malleviĝo, Polenov sidiĝis sur la sakon apud la ŝakto kaj instruis min pri la plua vojo. Mia ĉefa tasko estis penetri en la grandiozajn minojn de la plej profundaj ŝaktoj de la regiono — en la Ŝĉerbakov-an minejon.

— Donu paperon, mi desegnon faros por ci, — diris la maljunulo.

Kunŝovinte la kapojn al la lanterno, ni, kiel du konspirantoj, duonvoĉe konsiliĝis ĉe la rando de la nigra aperturo de la malnova ŝakto. Profundega mallumo kaj silento ĉirkaŭis nin. Ni jam tiom kutimiĝis al ili, ke, kiam ie en la fino de la pasita de ni kuniga koridoro aperis nelaŭta sono, ĝi ŝajnis surdiga. Mi turniĝis, preskaŭ faliginte la lanternon; la minmajstro levetiĝis, apoginte sin per la manoj al la sablo. Etendinte la kolon, li fiksrigardis en la senluman nigron, plenigantan la alian finon de la pasejo. La sono similis al susurado de granda peco de ĉifata papero. Plifortiĝante, ĝi transiris en dampitan murmuron kaj finiĝis per obtuza bato. Post kelkaj sekundoj ondo de aero eksiblis en la pasejo kaj atingis nin, estinginte la lanternon kaj la kandelon. Post tio ĉio eksilentis, kaj ree la sensona mallumo ekregis en la subteraĵo. Jam divenante, kio okazis, mi haste palpserĉis en la poŝo la alumetojn.

— Nu, kiel, Kornilyĉ? — demandis mi la minmajstron, kaj mia voĉo sonis raŭke, malcerte.

Mi bruligis la kandelon. La vizaĝo de la maljunulo estis severa, sed trankvila. Nur la kuntiritaj brovoj kaj kunpremitaj lipoj diris pri la danĝero, minacanta al ni.

— Tiuj superŝutitaj ŝaktoj ĉiam... — Li ne findiris, rapide ekstaris kaj prenis la kandelon. — Ni iru, Vasiljiĉ, rigardu... Sed singarde.

Ni eniris reen, en la antaŭnelonge trairitan pasejon, kaj tre baldaŭ niaj paŝoj obtuziĝis en mola sablo, per dika tavolo kovrinta la plankon de la mino. Mi ĵetis rigardon al Polenov, li kapjesis. La sabla tavolo estis ĉiam pli dikiĝanta, en ĝi aperadis grandaj rokpecoj. Ni kliniĝadis ĉiam pli malalte, moviĝante antaŭen, kaj finfine atingis amason el sablo kaj ŝtonoj, kiu plene fermis la aperturon de la interna koridoro.

La afero estis tute klara: enfalis iu malplenaĵo en la granda superŝutita ŝakto. Centoj da tunoj da grundo, falinte desupre, fortranĉis por ni la revenan vojon... Ni situis en unu fino de la grandega, kun multkilometra areo, sistemo de subteraj pasejoj, forirantaj en profundon de la stepa altebenaĵo. Ju pli malproksime, des pli profundaj estis la ŝaktoj kaj ĉiuj estis superŝutitaj. Eĉ se iuj el la ŝaktoj estus malfermitaj, ĉu eblus leviĝi tra ili el la centmetra profundo? La sento de morta danĝero, kaptinta min en tiu momento, kiam mi ekaŭdis la susuron de la falo, ne forlasadis min. Rapide traflugis svarmo de pensoj pri la vivo, laboro, proksimuloj, pri la bela, brilanta, suna mondo, kiun mi neniam plu vidos. Mi ekfumis cigaredon kaj avide enspiris la fumon. La tabaka fumo malalte sterniĝis en la humida kaj malvarma aero. Ekreginte min, mi turnis min al Polenov. Li estis mornaspekta, trankvila kaj senvorte observanta min per rigardo.

— Kion ni faros, Kornilyĉ? — kiel eble plej trankvile demandis mi.

— Estis forta premo desupre; verŝajne, la tuta tubo da tero enfalis, — kolere kuntirinte la brovojn, diris Polenov. — Estis ni, kiuj ĝin malkvietigis, kiam fosis. Evidente, jam delonge ĝi pendis sur hareto. Nenion eblas fari, ni ne povos trafosi, ĝi denove superŝutos... Nu, ni iru reen, al la ŝakto. Por kio ni ĉi tie klopodaĉu.

Ne dirante eĉ vorton, mi sekvis la maljunulon. Lia trankvilo mirigis min, kvankam mi komprenis, ke dum sia longa labora vivo li multon vidis kaj plurfoje estadis en serioza danĝero.

Mi ne scias, kiom da tempo ni silente trasidis ĉe la rando de la ŝakto: la maljunulo — en profunda medito, mi — nervoze fumetante. Kaj mi nevole tremeris, kiam Polenov neatendite rompis la silenton:

— Nu, Vasiljiĉ, rezultas, ke mi kun ci grimpi devas. Mi ja morti jam ne timas — jaron pli frue, jaron pli malfrue, sed ci certe maldeziras, kaj tio eĉ ne taŭgas: ja ci estas utila homo por nia afero. Da kandeloj kiom ci kunprenis?

— Tri plenajn paketojn, — respondis mi.

— Tio bonas! Tia rezervo sufiĉos, sed por ajna okazo, kiam ni malleviĝos, la duan kandelon estingu — la vojo estas longa... Kaj min ci ĉu sukcesos mallevi? Ja mi malpezas. — Kaj sur la severa vizaĝo de la maljunulo por momento glitis rideto.

— Mi mallevos, Kornilyĉ, estu certa, — respondis mi. — Tamen kiel do ni eliros el profundaĵoj de la Kristnaska aŭ Ŝĉerbakov-a minejo? Ja ĉi tie, eble, oni nin trovus...

— Nu, kiu kreteno nin trovos! — malmilde interrompis la maljunulo. — Serĉu kudrilon en stepo. Ni ja ne sciigis, kien ni iras. Kaj ĉi tie jen kia afero: ni iros ĝis la Malnov-Horda — tio estas fidinda vojo; de Gornyj, probable, ses kilometroj estos, sed tamen laŭ malnovaj sekaj minoj. Kaj plue estis la sola pasejo supren tra la Andrea Naŭa — tra tiu pasejo Andreo Ŝavrin unua pasis. Ĝuste li ĝin trovis — la erculoj poste per lia nomo tiun pasejon nomis. Krom li, mi kaj ankoraŭ unu, neniu tie estis, kaj tio ja antaŭ sepdek jaroj okazis. Nu, prepariĝu: unue min mallevu, poste ci mem. La ŝnuron ja ne forgesu eltiri poste — ĝi utilos...

Post kelkaj minutoj Polenov ekpendis en la nigra puto de la ŝakto. Malrapide ellasante la ŝnuron el sub la piedo, mi observis, kiel la lanterno, alfiksita al la brusto de la maljunulo, estis malleviĝanta ĉiam pli malalte.

— Haltu! — zumis malsupre la voĉo de la maljuna minmajstro. — Ne, ankoraŭ arŝinon ellasu!..

Rapide volvinte la ŝnuron ĉirkaŭ la lignobloko, mi ekvidis, kiel la minmajstro apogiĝis per la piedoj al la muro de la ŝakto, dufoje balanciĝis kaj malaperis. Apenaŭ rimarkebla spuro flagris ie malsupre, sur la kontraŭa muro de la ŝakto. Poste la ŝnuro malstreĉiĝis, liberigita de la ŝarĝo. Mi malsuprenigis la sakon, kaj poste komencis malleviĝi mem, depuŝante min per la piedoj de la ŝaktaj muroj, ĝis mi atingis la nivelon de la kargejo de la meza horizonto. Malproksime malsupre, sur la plej malalta horizonto, plaŭdis akvo, en kiu ŝutiĝis pecetoj de petro. Imitante la minmajstron, mi balancigis min kaj saltis en la prilumitan per lanterno komencon de la koridoro. La minmajstro staris, apoginte sin al sabloŝtono, kaj peze spiris. La ĵus farita malleviĝo forprenis de li ĉiujn fortojn. Mi sen hasto liberigis kaj volvis la ŝnuron, malrapide surmetis la dorsosakon, preparis la kompason kaj finfine ekfumis, por doni al la maljunulo tempon refortiĝi. La koridoro havis grandan sekcon kaj, malsimile al la aliaj, estis sufiĉe alta. Ni libere ekiris, ne kliniĝante, laŭ longa vojo en subtera profundo, fortranĉinte por ni ajnan eblon de reveno. Mi senrezerve fidis la maljunulon. La komplikega labirinto de diverstempaj minoj povis ie denove proksimiĝi al la supraĵo. Kun scio de ĉiuj detaloj de situo de la antikvaj kaj novaj minoj ni povis saviĝi. Kaj tiun scion havis Polenov, la lasta viva majstro de la mina arto de la pasinta epoko.

La vojo estis laciga kaj longa. Pasinte sen apartaj malfacilaĵoj la grandajn kaj regulajn minojn de la Aleksandra minejo, ni longe rampis en parte enfalintaj kaj malaltaj minoj de ducentjara aĝo, ĝis finfine eliris en longan koridoron de la angla koncesio. Pasinte tiun koridoron, ni trafis en sistemon de grandaj kameroj sur loko de negravaj nestoj de plene elprenita erco, kie ni devis trovi transversan koridoron — pasejon, kunigantan tiujn minojn kun la minoj de la najbara Ŝĉerbakov-a minejo. La Ŝĉerbakov-a minejo distancis disde la setlejo Gornyj laŭ la supraĵo je ĉirkaŭ kvar kilometroj, sed ni trairis sub la tero vojon multe pli longan, kaj tiutempe la maljuna minmajstro tute senfortiĝis. Mi sternis sur la humidan plankon de la kamero mian ledan jakon, kaj Polenov en morna silento malleviĝis sur ĝin. Tamen post kiam ni manĝis kaj mi donis al la maljunulo ĉokoladaĵon kun granda gluto da konjako, Polenov rimarkeble vigliĝis. Mi decidis ne urĝi la maljunulon, bruligis ankoraŭ unu kandelon kaj komforte instalis min sur la sako, fumetante kaj ĵetante rigardojn ĉirkaŭe. La plafono de la kamero apenaŭ grizis ĉe la malhela lumo, malglataj, ŝtupecaj muroj el platetoj de blueta erca marnoŝtono estis kovritaj de nigraj makuloj — karbiĝintaj spuroj de antikvaj vegetaĵoj. Ĉi tie estis pli humide, ol en la minoj, trairantaj sabloŝtonojn, kaj la senmovan silenton rompadis egalmezura, klara falado de akvaj gutoj. Iuloke nigraj strioj de intertavoloj, riĉigitaj de kalkocito kaj karbeca «fulgo» de fosiliaj vegetaĵoj, akre trastrekadis la ŝtonojn de lasitaj fostoj. En aliaj elstaraĵoj la muroj estis kovritaj de bluaj kaj verdaj strietoj de oksidiĝinta parto de la erca tavolo.

Maldekstre de ni malglata, fendokovrita plafono de la kamero estis rapide malaltiĝanta al duonronde fleksita galerio. En la galerio nigris tri aperturoj: unu el ili devis servi por ni kiel plua vojo. Penante diveni, kiu, mi pensis pri la meza kaj evidentiĝis prava.

Mi finfumis duan cigaredon, kiam Polenov diris, ke li pretas ekiri pluen.

— Ripozu, Kornilyĉ, — respondis mi, — ni ne devas hasti, supre tutegale jam estas nokto.

— Vere, prave... — konsentis la minmajstro. — Duonon de la vojo ni faris, kaj plue ja pli implike estos.

— Kaj kia estas tiu vojo, laŭ kiu ni iros, kaj kiu estis Ŝavrin, kiu malkovris ĝin?

— Nu, kia estas la vojo, ci mem vidos, kaj pri Ŝavrin mi povas rakonti — li estis amiko de mi...

Kaj la maljunulo komencis sian rakonton sub monotona akompano de la gutoj.

— Tiu afero ja estis nelonge antaŭ la fino de la servutismo — en la kvindek naŭa jaro. Tiame mi estis dekokjara knabo, tamen pro mia eltrovemo kaj instruiteco mi laboris kiel mina dekestro. Andreĉjo Ŝavrin — pli aĝa ol mi je du jaroj — same estis mina dekestro. Laboris ni ambaŭ en la Buranov-a tereno kaj en Ĉebenki — ĉu ci scias, kie betularo nun estas, sur la deklivo al Uranbaŝ, kie tiam staris la Verĥotor-a mineja kontoro. Kontraŭ ĝi, sur la transa bordo de la rivero staris la kontoro de la Resurekta minejo. Kun Andreĉjo mi amikis, ja kiu ne konkordis kun li — bonega knabo li estis! Nu, ne tre bela, sed forta kaj bonstatura, kaj jam saĝo kaj afableco liaj estis vere elstaraj! La minan laboron li tre ŝatis. Jam estante knabo kun mia kaj ankaŭ kun sia patro li iradis en malnovaj minejoj: laŭ komisio de la administranto ili rigardis, por poste tion, kio restis bona, preni. Li bone instruiĝis, multajn diversajn librojn legis kaj, malsimile al aliaj, ŝatis vespere post laboro sidi ĝis nokto en stepo kaj pensi pri io... Ĉio estus bone. Laboris Andreo super ĉiaj laŭdoj, sed tro fiera estis la knabo. Nu kaj por servuto ja fiereco estas tre malutila, speciale kiam la administranto, kiel nia Afanasjev, estas senindulga. La grafoj ja Paŝkov-oj, al kiuj ni apartenis, en la minajn aferojn malmulte enmiksiĝadis. Do la administranto regadis kiel li deziris. Kaj Ŝavrin ankoraŭ kun najbaroj el la Resurekta kontoro amikiĝis. Ilia administranto — Tomo Rikardo lia nomo estis — ĉiam lin laŭdadis kaj vokadis al si labori. Sed kiel eblis foriri? Se li estus ŝtata servutulo, do ankoraŭ eblus... Andreĉjo ofte ĉe ili restadis kaj multon superfluan adoptis — ne laŭ sia rango. Sed eĉ tio ankoraŭ ne estis malfeliĉo. La karakteron Andreĉjo havis kvietan, sed kiam la afero tuŝis Nastja-n, tiam ĉio renversiĝis. Knabino ĉi tie estis unu, filino de ĉarpentiso Feraponto. Bela, longaj harligoj, alta brusto, svelta, kiel pino. Kaj rara kantistino — la voĉo famis en ĉiuj kontoroj. Do Andreĉjo enamiĝis al ŝi, kaj ŝi al Andreĉjo. Unuvorte, tia amo inter ili aperis — ili iradas frenezaj, kiel ensorĉitaj. Ĉiuvespere kuras mia Andreĉjo al la Kovrofesta minejo al sia Nastinjo. Eksciis pri tio la administranto kaj forte furioziĝis. Li tiun knabinon antaŭlonge rimarkis kaj ĉu por si, ĉu por sia filo intencis ricevi kiel amoratinon. Vokis li Nastja-n al si. Loĝis li tiam en granda blanka domo en la bieno, ĉe la Verĥotor-a kontoro. Tiu domo ne konserviĝis — dum la revolucio oni ĝin forbruligis. Staris ĝi en granda ĝardeno, apud lageto. Kaj al Ŝavrin la administranto sendis ordonon: tuj prepariĝi kaj veturi jam kun la morgaŭa ĉartrajno, kiu iros kun erco al fabriko en la Ufa-a gubernio: li transigas, do, Andreĉjon al la Ivan-a minejo, kiun antaŭnelonge Paŝkov-oj aĉetis trans la rivero Djoma. Andreĉjo eksciis — kaj mallumo en la okuloj. Kiel do li disiĝos de Nastja? Unuvorte, kuris Andreĉjo al Nastja kaj eksciis, ke Nastja-n la administranto al si postulis. Kaj jam krepusko komenciĝis... Andreo ja ne vane saĝis — komprenis, ke ne senkaŭze oni ankaŭ lin forsendas. Ekkuris li plenforte al la bieno. De la Kovrofesta ja estas facile kuri — la tuta vojo estas malsupren. Jam malheliĝis, kiam li alkuris. Rapide, neniu lin rimarkis, penetris li en la ĝardenon kaj kaŝiĝis en arbustoj sub la fenestroj de la administranto.

Kaj la administranto ĝuste en tiu tempo estis persvadanta Nastja-n. Sed la knabino persistis — neniel cedas, eĉ en Siberion ekzilu, eĉ mortigu. Afanasjev fine furioziĝis — ne kutimis li al malobeo. Vokis du hejmajn virinojn — fortikaj tiaj estis la inaĉoj — la veston ili de Nastja deŝiris en lia ĉeesto kaj ŝlosis ŝin nuda en senluma kelo, por ke ŝi prudentiĝu. Nu, Nastja estis knabino forta kaj, ĝis ili ŝin venkis, multan bruon faris, kaj Andreĉjo aŭdis tiun bruon, grimpis sur la kornicon kaj enrigardis en la fenestron. Ekvidis li, kiel Nastja-n la inoj el la ĉambro fortrenas, kaj ĉio en la animo de la knabo renversiĝis. Jam poste li rakontis al mi, ke li iĝis freneza, malbone memoras, kio estis poste. Li elbatis la fenestran kadron, en la ĉambron ensaltis — tio estis la kabineto de Afanasjev — kaj rekte al la pordo, en kiun oni Nastja-n fortrenis. Afanasjev ekvidis lin — kaj tuj al la fusilo, kiu pendis sur la muro. Tamen preni la fusilon li ne sukcesis. Andreo kaptis de sur la tablo iun pezan aĵon kaj — frap' la administranton al la dentoj! Pri siaj dentoj Afanasjev ĉiam fieris — ili estis, kiel ĉe cigano, grandaj, blankaj. Andreĉjo ilin per unu frapo elbatis. La knabo estis fortika, kaj ankoraŭ tute diabliĝis — nu, klare, la administranto ekruliĝis, verŝante sian sangon. Tiam finmurdus lin Andreĉjo, sed ekaŭdis li la voĉon de Nastja. La administranton li forlasis kaj impetis serĉi ŝin. Kaj dume en la domo leviĝis alarmo. Ankaŭ Afanasjev estis fortika ulo, rapide rekonsciiĝis kaj kriegis: «Helpu!» Tiam kunkuris la kontoraj gardistoj kaj de li, de Afanasjev, gardistoj-koĉeroj: bestoj, ne homoj. Superfalis ili kune sur Andreĉjon, faligis, ligis. Afanasjev al Andreo rigardas, al la buŝo tukon alpremas kaj eĉ vorton diri ne povas — muĝas nure. Finfine raŭkis: «En la grenejon, morgaŭ mi kvitiĝos!» Oni ŝlosis Ŝavrin-on en firman grenejon apud la forĝejo, starigis gardiston. Kaj en la domo de la administranto lia amo sidas — same ŝlosita, sian sorton atendas. Jen kiel ilia feliĉo en unu momento renversiĝis, pereis!.. Nu bone... Ripozis ni, tempas jam iri pluen, — neatendite rompis la rakonton Polenov kaj, ĝemetante, ekstaris de la tero.

Iri laŭ larĝaj koridoroj en vastaj Ŝĉerbakov-aj minoj estis facile. Tamen la aero ĉi tie estis peza. La flameto de nia lanterno apenaŭ flagris, ne donante eĉ eblon distingi la vojon. Ĉi tie, en la plej granda profundo, natura ventolado tra sistemoj de minoj kaj tra aertruoj de ne plene superŝutitaj ŝaktoj preskaŭ forestis. Spiri estis malfacile, kaj mi serioze maltrankvilis pri la maljuna minmajstro. Baldaŭ antaŭ ni elkreskis grandega amaso da grandaj rokpecoj kaj ŝtonoj, kies deklivo estis foriranta alte supren.

— Supren, do, ni grimpi devas laŭ ĝi, — diris Polenov. — Sed ege singarde necesas, Vasiljiĉ!..

Provante, ĉu firme kuŝas rokpecoj, de pecego al pecego, preterante centojn da oscedantaj fendoj, ni leviĝadis metron post metro sur la horizonton de la 27-a klafto. Mi per ĉiuj fortoj penis faciligi por la maljunulo la malfacilan supreniron. Leviĝadis ni tre longe, ĝis finfine atingis la deziratan celon. Tiu celo ŝajnis al mi tre modestaspekta. La larĝa longfronta mino estis plene enfalinta, de la tegmento defalis grandegaj platoj, dikaj tri ĝis kvar metrojn. Inter la nova plafono kaj la falintaj platoj oscedis larĝa fendo, alta ne pli ol duonmetron, kondukanta al nova nekonata loko. Dudek sep klaftoj da petro plu estis disigantaj nin disde la tera supraĵo. Sed ĉi tie estis agrable eksenti fluon de aero, enspiri sufiĉe. La flamo de la lanterno ekbrulis pli hele. Ni longe kuŝis, ripozante sur glata plato, simila al granda glaciero. La moviĝo de la aero ŝanceladis la fajreton de la lanterno kaj malvarmigadis la ardan vizaĝon.

— La aero forte tiriĝas, Kornilyĉ, — rompis mi la silenton. — Verŝajne, ie proksime estas eliraj minoj.

— Proksime, sed ne por ni. Ĉu ci scias, kien ĝi tiriĝas? En la grandan Kovrofestan ŝakton, de kie oni akvon prenas por la nova vilaĝo sur la kresto. Ĝia dua horizonto proksimume samas kun tiu ĉi, kaj la kunigo iam ekzistis, sed ni tien ne tragrimpos — enfalis ĉio, kaj malsupre estas inundite. Ne, nia vojo nun iras dekstren, al la Verĥotor-a tereno — la Mjasnikov-a Nova alie ĝi nomiĝas. Nu, ek, ni grimpu poiomete — restariĝis jam mia spirado...

La fendo, malgraŭ sia malbonaŭgura aspekto, evidentiĝis relative facile trairebla. El ĝi ni trafis en mallarĝan pasejon, kaj poste — en grandajn, regulajn minojn kaj post kelkaj mallarĝaj leviĝantaj koridoroj ni supreniris je ĉirkaŭ dek du metroj. Poste tiriĝis malaltaj, malregulformaj, sinuaj pasejoj. Ili sencede fleksiĝadis al la sud-oriento, ĝis transiris en larĝan galerion.

— Jen al ci la Malnov-Horda! — ĝoje diris la minmajstro. — Tiu galerio ringe ĉirkaŭe iros, kaj el ĝi estas transversaj koridoroj internen, kiel radaj spokoj. Meze estas granda kamero — ni ĝuste tien iras... Do, jen unu koridoro, en ĝin ni rampu...

Malalta volba aperturo de la pasejo nigris maldekstre ĉe la planko de la galerio. Necesis denove ekstari sur kvar piedojn kaj, sentante akran doloron en la lacigitaj genuoj, moviĝi laŭ la facile klinita supren malvasta pasejo. Malgraŭ la tuta kutimeco, mi komencis laciĝi de rampado.

Subite la koridoro finiĝis, kaj ni eniris en grandegan, preskaŭ rondan halon. Malgraŭ tuta mia levado de la lanterno, mi ne sukcesis vidi la plafonon, kaj nur kiam mi bruligis kandelon, mi ekvidis ĝian kovritan de sulkoj surfacon sur alto de pli ol dek metroj. Grandegaj nigraj traboj de subtenaj fostoj staris kiel kolonaro, apogante per siaj perdiĝantaj en mallumo pintoj flankajn ŝtupegojn, oblikve malleviĝantajn de la plafono al la muroj de la halo. La planko estis glata kaj pura. Kontraŭ la buŝo de la koridoro videblis altaj staploj de lasita en la mino malriĉa erco.

— Jen mirakloj! — ekkriis mi en admiro, ĉirkaŭrigardante. — Sed kiel la subtena trabaro restis ĉi tie post cent jaroj, mi ne komprenas!

— Tio estas afero nekomplika. Antaŭe ja oni el kverkoj fostojn faradis. Kaj restis ili tial, ke ĉi tie ne estas premo. Tuŝu foston — ci tuj komprenos.

Mi aliris la proksiman nigran foston kaj tuŝis ĝin per la fingro. La fingro eniris, kiel en buteron, en humidan kaj nigran molaĵon, sed en profundo palpeblis malmola ligno. Atente pririgardinte, mi rimarkis, ke la ligno havas ie intense bluan, ie verdan koloron — sekve, ĝi estas trasorbigita de kupraj saloj.

Ni instalis sin por ripozo apud la ercaj staploj. La horloĝo montris la kvaran horon de mateno: jam dum dudek unu horo ni troviĝis sub la tero. La laco jam komencis venki.

— Ĉu multe restis, Kornilyĉ? — turnis mi min al la minmajstro, elprenante manĝon.

— Nur bagateloj. Nun al Ĉebenki ni eliros — kaj en la eliran galerion en la Horda ravino, super la fonto, en la arbareton.

— Kiel malproksime ĝi nin kondukis! Jen aventuro por ci, Kornilyĉ!

— Jes, ne pensis mi, ke antaŭ la morto mi ankoraŭfoje ĉi tie estos. Post Ŝavrin mi estis ĉi tie kun la filo antaŭ, verŝajne, kvindek jaroj...

— Jen, dum ni manĝos kaj ripozos, finrakontu al mi, kio poste okazis al Andreo, — petis mi.

— Ĉu drinkaĵo restis almenaŭ iom? — demandis la maljunulo. — Senfortiĝis mi. Kaj la ĉokolado ja bonas: kiam mi ĝin manĝas, tuj la forto aperas. En nia tempo ni ĝin ne vidis...

Li silentis, manĝante, kaj, nur solide refortiĝinte, diris:

— Nu, bone, aŭskultu plu... Do, jen, Andreĉjo kuŝaĉis en la grenejo, ligita ĉe la manoj kaj la piedoj, kaj ni nenion aŭdis... Aŭ lin oni ligis malfirme, aŭ la furiozo en la knabo estis tro granda, sed nokte sukcesis Andreo liberiĝi de la ligoj. Kaj kiom ruza li estis! Li iom malrigidigis sin kaj grimpis sur la dikegan trabon supre, rekte super la pordo, kaj ekkriegis per sovaĝa voĉo! La gardisto ektimis, vokis helpon. Oni decidis rigardi, kio okazis al Andreĉjo: ĉu li freneziĝis, ĉu estas mortanta la knabo. La pordon oni malŝlosis, eniris kun lanterno en la grenejon... Andreĉjo saltis desupre sur la lastan, kiu kun fusilo apud la pordo staris, faligis lin, kaj ekkuris en la stepon. Nu, tiam: «Kaptu, prenu!» — paf', paf' en la mallumon... Vane! Kvazaŭ sub la teron falis. Kaj ja vere en la teron li foriris — savu, kara! Kaj ĝi savis...

Matene mi devis iri al la laboro. Mi ellitiĝis jam antaŭ la sunleviĝo. La patrino la tablon primetas kaj diras, ke al Andreĉjo malbonaĵo okazis. Jam onidiro pasis: kaj kiel la administranto Nastja-n prenis, kaj kiel Ŝavrin al li la dentojn elbatis, kaj kiel fuĝis li nokte ien. Kaj kio al Nastja okazis, neniu sciis. Pro tiuj novaĵoj mi eĉ spiri ĉesis, kaj ekiris mi al la laboro tute perpleksa. Tuttempe mi pensis, kio nun estos kaj kiel mi helpu al Andreo. Ni laboris en Ĉebenki, ĉe la rando mem de la tereno. Mi grimpis por kontroli la sesan minfronton. Iras mi laŭ koridoro enpensiĝinte, subite aŭdas la voĉon de Andreĉjo Ŝavrin. Kaj mi plu pri li estis pensanta, kaj tiel min tio ŝokis, eĉ rigidiĝis mi, haltis. Rigardis tien, ĉi tien — apude estas malnova oblikva ventolgalerio. Mi prilumis, vidas — vere Andreĉjo min per la mano alvokas. Ĉirkaŭrigardis mi — estas neniu, la lanternon estingis, kaj ek en la ventolgalerion. Kaj tie, en la profundo, estis traborita pasejo, kiu kun malnova horda tunelo kuniĝis. Mi kun Andreĉjo ĝuste tien trairis. Mi lin pridemandas, kiel kaj kio. Andreo nur la kapon svingis — mankas tempo: necesas Nastja-n kaj sin mem savi. «Pri ci, — diras, — oni scias, ke ci estas mia amiko, oni gvatos, do ci longe ĉi tie ne restu. Al Koĉjo Silajev (tio estis dua lia amiko) diru, ke mi vidi lin deziras nokte, nur lin neniu alia vidu. Portu en la Hordan ravinon, al la fonto apud kvar grandaj betuloj, manĝaĵon multan — por kelkaj tagoj. Tie mi vin renkontos kaj diros, kion vi poste faru. Kaj ankoraŭ: ci aŭ Koĉjo neprege antaŭ la vespero intervidiĝu kun la forĝista Nadeĵda. Ŝi penu transdoni al Nastja: vivas Andreo kaj baldaŭ ŝin liberigos. Al la maljuna kanajlo ŝi ne cedu kaj atendu de mi sciigon...» Ĝuste tiel ni decidis. La provianton, kiun mi kunprenis, mi fordonis al Andreĉjo, kaj li malaperis en la horda tunelo. Mi kaŝe elrampis el la ventolgalerio — kaj ekiris al mia minfronto. Ne povas mi kvietiĝi, ĉiam pensas, kiel mi kun Koĉjo intervidiĝu. Feliĉe, mi bezonis novajn kojnojn, kaj nia forĝejo staris apud la Supra Horda, kie Koĉjo laboris. Mi hastis tien. Nu, fortunis: Koĉjon mi trovis, interpalpebrumis, rapide al li ĉion diris... Ni interkonsentis, ke kun Nadeĵda li parolos. Kaj renkontiĝos ni ĉe la granda Volkov-a rubmonto, eliros dise. Mia koro faciliĝis, revenis mi en mian minon. Kaj ĉie jam estas nur paroloj pri Andreĉjo kaj Nastja. Intendantoj kaj gardistoj ekrajdis en la stepon — kapti Andreon, kaj ĉashundoj estis deĉenitaj.

La administranto ekmalsanis — verŝajne, forte lin Andreo frapis, — en la lito kuŝis. Li grandan premion deklaris al tiu, kiu Ŝavrin-on kaptos. Kuriero ekrajdis al Kargala, por sciigi la policon, kaj de tie en Orenburgon, al la policestro, por ricevi ordonon kapti Andreĉjon kaj kateni.

Mi, kiam revenis hejmen, preparis sakon kaj kaŝe de la patrino ŝovis en ĝin ĉion, kion trovis el manĝaĵoj. Mi ĝisatendis, kiam ĉiuj ekdormis. Bonŝance, la luno tiam forestis, noktoj estis varmaj kaj mallumaj. Ekiris mi, la animo estis maltrankvila: pri Andreĉjo mi timas, ne scias, kio okazos poste. En la stepo estas kviete, senhome. Ie flanke, aŭdas mi, rajdantoj preterveturis — verŝajne, mian amikon serĉas. Laŭ mallarĝa padeto aliris mi al la Volkov-a rubmonto. Tuj kiam ekblankis sur monteto la granda rubmonto — tiam ankaŭ en arbustoj aŭdiĝis susuro, kaj Koĉjo kvazaŭ el sub la tero aperis. Kaj same kun sako. Ekiris ni poiomete, kiel du lupoj, en mallumo netravidebla. Malleviĝis en la ravinon, kaj ne laŭ la vojo, sed por ajna okazo ni trans arbustoj, meze de la deklivo ekiris... Koĉjo al mi flustre rakontas, kiel li estis ĉe Nadeĵda. Al ŝi, li diras, eĉ la vizaĝo ŝanĝiĝis, ŝi paliĝis, tamen diras — mi faros. En krepusko ŝi alkuris, ne povas restarigi la spiradon. Nastja-n ŝi nek vidi sukcesis, nek diri ion al ŝi, oni tenas ŝin same ŝlosita. El konversacioj en la domo Nadeĵda eksciis, ke la administranto forte ekmalsanis, sed ĵuras, tuj kiam li fartos pli bone, nepre persone trovi Andreĉjon kaj venĝi pro sia kripleco plenmezure...

Dum Koĉjo tion estis rakontanta, alvenis ni al la loko. Ĉe la fonto ni turnis nin dekstren; ĉi tie estis pura sabla loko, ĉirkaŭe — arbustoj de nigra saliko, kaj supre — negranda kresteto kun herbo, kaj sur ĝi kvar maljunaj betuloj. Eksidis ni sub la betuloj. Ĉirkaŭe estas silento. Mi kriis kiel noktuo. Aŭskultis, ankoraŭfoje kriis. Kaj subite jen Andreĉjo rekte antaŭ ni. Ni eĉ ektimis pro neatenditeco. Rakontis ni al li ĉion. Pensis iom Andreo kaj diras: «Jen kio, amikoj miaj karaj, — pereis mi, kaj se mi pereos — Nastja same: la administranto ŝin pereigos. Se vi deziras helpi, tion fari necesas senprokraste. Unue mi nun montros al vi lokon, kie min la diablo mem, ne nur Afanasjev, ne trovos. Vi en tiun lokon portu iun pelton aŭ kovrilon, vazon por akvo kaj virinan veston... Jen tiun ĉi letereton portu al la Kristnaska kontoro — al Rikardo. En la proprajn manojn donu kaj atendu respondon. La respondon ĉi tien portu kaj metu — mi montros, en kiun lokon... Poste jen ankoraŭ kio: ĉu vi konas antikvan minejeton apud la bieno mem? Tie estas granda malfermita mino, kaj en ĝi kelkaj galerioj malgrandaj, falintaj. Do jen: la meza galerio kondukos en subfosaĵon, la subfosaĵo iros ĉiam pli dekstre, al kavoj de ŝaktetoj, kiuj estas jam en la Horda herbejo, en arbustoj. Necesas laŭ tiu subfosaĵo trarampi kaj en unu el la ŝaktetoj purigi pasejon eksteren. Tamen la grundon internen ŝovelu. Al Nadeĵda diru, ke mi vespere postmorgaŭ atendos ŝin en la bosko sur la Transravina — por ŝi tien alkuri estas bagatelo, kaj vi samloken venu, kiam ĉion faros. Nur la letereton de mi al Rikardo nepre morgaŭ tage alportu, kaj vespere — la respondon». Ŝavrin subite eksilentis, fiksaŭskultis. Fiksaŭskultis ankaŭ mi kaj Koĉjo. Malsupre, en la ravino, aŭdiĝis ĉevala piedfrapado. «Nu, amikoj, necesas kaŝiĝi, ja ili min serĉas», — flustris Andreĉjo. Prenis li mian manon, mi — la manon de Koĉjo, kaj ekiris ni en la arbustojn, kunpreninte la sakojn. Post la arbustoj estis granda antikva enirgalerio — nomata la Horda. La buŝo estas larĝega, alta, rajde eblas enveturi. Kaj la galerio mem estas mallonga, kaj elirejo el ĝi ne ekzistas. «Kien ci iras, Andreĉjo? — diras mi al Ŝavrin flustre. — Ja ili nepre en la galerion enrigardos — ĝuste por tio, verŝajne, ili veturas...» — «Bone. Certe, enrigardos... Do ci hastu, ja ni ilin malfrue rimarkis pro la babilado...» Kaj vere, sub la tero aŭdeblas — ĉevalaj hufoj jam tute proksime frapas... En la galerio — mi sciis bone — estis tri pasejoj. La meza estis la plej longa, ĉirkaŭ ok klaftojn, Andreĉjo ĝuste en ĝin nin kondukis. En la fino estis negranda koridoreto; tien kaj tien oblikvaj flankaj galerioj rigardas per blindaj minfrontoj. Jen ni en la maldekstran galerion eniĝis. Andreĉjo flustras: «Supre, super la homa alto, estas sulko mallarĝa, nur du arŝinojn profunda kaj malpli ol arŝinon larĝa. En la fino de la sulko estas pasejo supren, ĝi kun horda mino kuniĝas. La manojn antaŭen ŝovu, fleksiĝu tien supren, la piedojn subtiru — kaj ci povas eĉ plenalte ekstari». Ĝuste tiel ni faris, kaj ĝustatempe — voĉoj jam en la ravino aŭdiĝas. Tie, vidu, jen kia afero: la pasejo, ĝi estas rekte super la sulko, iras supren kaj malantaŭen, super la galerio turniĝas, tie estas tre malvaste, kaj kiel ajn rigardu — demalsupre nenio videblas. Engrimpis ni ĉiuj. Andreĉjo ŝovis du grandajn rokpecojn, mallevis en la sulkon kaj ĝian finon plene fermis. Do eĉ se oni scius, ne trarampus. Post la sulko la pasejo estis pli larĝa; eksidis ni triope super la truo mem kaj aŭskultas. Vere, en la galerion oni iras, serĉas ĉie, pli proksime al nia minfronto aliras. Jen io eklumis inter ŝtonoj — iu alportis kandelon rekte al la minfronto. «Do ĉu nenie estas pasejo?» — aŭdas mi, iu demandas, mi ne rekonis laŭ la voĉo, kiu. Kaj al li Rybin, minmajstro de la Kovrofesta, respondas: «Rigardu mem. Ni ja ĉiun galerion konas — ĉu ci ne vidas?» Kaj ni sidas, kvazaŭ embuske, unu la alian per la kubuto puŝas. Nu, foriris la nevokitaj gastoj; ni elbatis fajron, bruligis kandelon. Kaj Andreo ekkondukis nin en sian rifuĝejon. Ĉi tie, evidentiĝis, estis grandaj hordaj minoj. Kaj neniu pri ili sciis. Ĉu ci scias, kiel ĉe la hordanoj estis — la koridoroj estas mallarĝaj, sen fostoj, kiel tuboj, staras eterne. Tubo post tubo malleviĝas oblikve malsupren ĝis granda mino, kie la hordanoj prenadis riĉan ercneston. Ĝuste ĉi tie Andreĉjo instalis sin. Montris li al ni de tie vojon al la Malnov-Horda minejo — en tiun ĉi grandan halon, en kiu mi kaj ci nun sidas.

La granda horda mino ampleksis je bona ĉefĉambro, nur iomete malpli alta. Meze tiuj hordanoj metis platojn de firma sabloŝtono. Sur ilin ni elmetis la provianton el la sakoj, kandelojn lasis, fajrilon; en la saman lokon ni interkonsentis la letereton meti. Per tio ni finis. Ekrampis laŭ la tuboj supren, atingis la galerion, la ŝtonojn eltiris kaj elrampis. Andreĉjo la pasejon post ni denove fermis. Ni aŭskultis — estas neniu. Nu kaj ek hejmen rapide! Venis nokte kaj eĉ satdormi sukcesis... Nu, ankaŭ mi kun ci, Vasiljiĉ, sukcesis ripozi. Sufiĉas fabelojn rakonti, ni komencu eliradi.

La staplo ĉe la suda muro de la halo, kie ni sidis, estis iom post iom altiĝanta. De sur ĝi eblis surgrimpi ŝtupon de la muro. Supre iris mallarĝa sulko, laŭ kiu mi, apogante min al la muroj per la dorso kaj la piedoj, surgrimpis la duan ŝtupon, preskaŭ sub la kamera plafono mem. Tiu ŝtupo, pli ĝuste kornico, estis tre mallarĝa. Mi devis ekkuŝi sur la flankon, kun la vizaĝo al la muro, kaj trarampi tri-kvar metrojn maldekstren, al la buŝo de la antaŭhistoria tubforma mino. En ĝi mi finfine firme fiksis min kaj entiris Polenov-on sur la ŝnuro. Returniĝi jam ne eblis, kaj mi tiel rampis plu, kun la piedoj antaŭen. Post mi, anhelante, rampis Polenov. La damnita mino estis persiste leviĝanta supren, kaj ŝajnis, ke ĝi ne havos finon. Mi jam komencis pensi, ke la ostoj sur miaj kubutoj eliris eksteren, sed jen la piedoj perdis apogon, kaj mi kiel rano elsaltis sur glatan plankon. Tio estis ĝuste tiu subtera ĉefĉambro, en kiu kaŝiĝis Ŝavrin antaŭ sepdek jaroj. La glataj muroj, karakteraj por antaŭhistoria mino de la epoko de la bronzo, havis ovalajn konturojn, la plafono estis leviĝanta kupole, kaj la planko estis profundiĝanta kiel kaliko. Mi ekvidis la glatajn ŝtonojn meze de la kamero, pri kiuj rakontis la minmajstro. Pririgardinte la kameron, mi trovis du trivitajn bronzajn pioĉojn kaj kelkajn kuprajn fandaĵojn. La pioĉoj, unu fandaĵo, rompopecoj de iu vazo kaj kranio, trovita en najbara koridoro, estis poste senditaj de mi al la Rusa muzeo en Leningrado. La minmajstro serĉis ion sur la planko kun la lanterno, ion balbutante.

— Jen, rigardu, Vasiljiĉ, — diris li kaj direktis lumon de la lanterno al trans unu el la grandaj ŝtonoj. Mi ekvidis nigriĝintan, sed bone konserviĝintan kverklignan tinon. — La tineto por akvo, ĝin Koĉjo alportis, kaj jen ankaŭ la tranĉilo de Andreĉjo... — La maljunulo levis de sur la planko rustan rompaĵon de tranĉilo kaj garde ŝovis ĝin en la poŝon. — Senŝanĝe ĉio kuŝas, kvazaŭ nur jaro pasis... — Eĉ en la malabunda lumo de la lanterno videblis, kiel june ekbrilis la okuloj de la maljunulo. — Aĥ, vivo laborista! Pasis, kiel unu tago...

Polenov evidente ne deziris hasti. Li ĉirkaŭiris kun lanterno la tutan minon, sidis iom sur ŝtono, ne atentante min. Mi uzis tion por detala pririgardo de la mino kaj de kelkaj pasejoj el ĝi.

Polenov vokis min iri pluen, kaj denove komenciĝis rampado laŭ tubformaj, mallarĝaj tuneloj. Ni leviĝadis iom post iom ĉiam pli alte, samtempe sencede direktante nin al la sud-oriento. Estis strange ekvidi antaŭe helbluan nubeton de reflektita lumo, akre diferencanta de la ruĝeta flamo de kandeloj, kiu longe lumis por ni en la subtera obskuro. La lumo plifortiĝis. Kaj jen kun sento de nepriskribebla faciliĝo mi estingis kaj kaŝis en la poŝon la kandelon.

Fosto da nehela lumo estis leviĝanta super kvadrata aperturo fine de la tunelo. Pendiginte la piedojn en la aperturon, mi decideme glitis en ĝin kaj haltis sur ŝtupo de la supra enhako de la minfronto, turnis min, duan fojon faris la samon kaj trafis sur la grundon de la minfronto. Mi helpis malleviĝi al la minmajstro; kaj ni ambaŭ, hastante kaj stumblante, trakuris la restintajn dek kvin metrojn renkonten al kreskanta helo de la blua lumo. Mi malpacience disŝovis densan arbuston ĉe la enirejo kaj, ĝuegante maron da freŝa, varma aero, blindigite de la lumo ĝis doloro en la okuloj, ne povis deteni min de ĝoja krio. Returninte min al Polenov, mi pensis, ke la severa maljunulo ridos pri mi. Tamen ankaŭ sur lia vizaĝo lumis feliĉa rideto, li same ĝojis al la belo de la vasta sunplena mondo.

La alta tagmeza suno renkontis nin per karesa varmo. Mallaŭta susuro de aŭtuna venteto sonis en niaj oreloj kiel saluto. Dudek naŭ horojn ni pasigis en la mallumo kaj silento de subteraj minoj!

— Nu, Vasiljiĉ, ni varmiĝu iomete, ripozu, kaj ekiru al Uranbaŝ, al la bieno, eksa Paŝkov-a, ĉi tie estas proksime. Tie ni ĉevalon prenos, ja ĝis la hejmo estas tro malproksime, ne ĝisiros mi. Savis nin Andreĉjo! Ne scias ja mi, kio al li okazis poste...

— Finrakontu al mi, Kornilyĉ, pri Ŝavrin, — petis mi, dismetante sub la suna ardo la humidiĝintajn cigaredojn.

— Ja preskaŭ nenio jam restis por rakonti. Faris ni ĉion, kion Andreĉjo diris. Jam en la sekva nokto mi kun Koĉjo denove en la hordan minon engrimpis, alportis peltaĵon malnovan, la tineton, ankoraŭ panon kaj la respondon de Rikardo. Al li mi mem iris kaŝe. Li legis la letereton, subridis kaj foriris ien, kaj mi en la kontoro atendis. Li revenis, fajfis iom, paŝis en la ĉambro, skribis ion sur papero kaj al mi donis. Mi ŝovis la paperon en la sinon kaj tutforte ekkuris hejmen, eĉ dankon ne diris. Mi tuttempe timis — rimarkos iu, ke mi en la Resurektan estis iranta.

Morgaŭ mi kaj Koĉjo eksciis: la administranto Afanasjev iomete resaniĝis, la polico alveturis, ili sidas en lia kabineto, drinkas, konsiliĝas, kiel ili Ŝavrin-on kaptu. Tuj kiam krepuskiĝis, ni, kiel katoj — for el la hejmo. Mi toporon portas — Andreĉjo petis, — Koĉjo ankoraŭ kandelojn akiris. Sur la monteto, kiu estas kontraŭ la bieno, ni kuŝiĝis en arbustoj — atendas, kiam Nadinjo kuros laŭ la ĉefa pado preter ni. Ni aŭdas — trakuris, kaj ni atendas kaj aŭskultas, ĉu ne gvatas iu poste. Longe ni kuŝis — neniun aŭdis. Tiam ankaŭ ni kuris malsupren, en la boskon Transravinan. Mi ree kiel noktuo kriis — Andreĉjo respondis per mallaŭta fajfo. Ni aliris, vidas, ke samtie, ĉe betulo, ankaŭ Nadeĵda staras.

«Do nepre, Nadinjo, faru», — diras al ŝi Andreo. «Mi ĉion faros», — respondas ŝi. «Nu, dankon al ci, kara, adiaŭ, ne memoru malbonon». Nadeĵda brakumis lin, forte kisis kaj tiele rapide foriris... Andreo kondukis nin en la ravinon, dum la irado rakontas, kion ni faru. Morgaŭ la administranto persone veturos al la minejoj — elspuri Andreĉjon. Divenis la maljuna lupo, ke la fuĝinto kaŝiĝis en subteraĵoj. Kiam ĉiuj forveturos, mi kaj Koĉjo kuru al la bieno kaj nepre bruligu la malproksiman grenejon, kiu estas ĉe la stalo, sur la monteto. Kaj kiam ni bruligos — ni kuru plenforte al la Buranov-a, por rigardi de sur la monto, kio okazos, kaj poste nepre revenu hejmen. Kaj viziti Andreĉjon ni venu ne pli frue ol post du tagoj — post la incendio ja oni forte observados ĉiujn kaj en la Horda ravino serĉos neprege. Nu, interkonsentis ni, adiaŭis kaj disiris.

Matene Afanasjev kun la polico, kun helpantoj kaj kun la ŝatataj ĉashundoj forveturis en la Epifanian kontoron — tie, kie nun nia Gornyj staras, — kaj dum la tagmanĝa paŭzo mi kun Koĉjo trairis laŭ legomĝardenoj super la rivero al la bieno, sur la korton al la stalo. Ni vidas — apud la grenejo staketo da trifolia fojno staras por la ĉevaloj de la administranto. Ni incendiis la grenejon kaj kune ankaŭ la staketon bruligis — kaj ek plenrapide malsupren!.. Ni jam sufiĉe forkuris — aŭdas krion, la flamo leviĝis. Ni ankoraŭ plirapidiĝis kaj apenaŭ vivaj ekiris al la Buranov-a. Niaj koroj tremas: kio do nun estos kaj ĉu sukcesos Andreĉjo fari la planitan. La fumo alte leviĝis, grandega, bruo kaj muĝo de malproksime atingas...

Revenis ni al la laboro sukcese, ĝustatempe. Sidas ni ĉiu en sia ŝakto kviete, kiel musoj, — kvazaŭ tute nenion scias... Kaj ĉi tie estas nur paroloj pri la incendio en la bieno. Ekbrulis, oni diras, la grenejo, sed oni ĝin baldaŭ estingis... Post la laboro mi kaj Koĉjo ekiris kune hejmen. Kaj hejme oni nin renkontas: «Kiel, ĉu vi nenion scias?» — «Kio estas?» — ni demandas. Jen do, en la vilaĝo ja Andreĉjo Ŝavrin aperis, bruligis la grenejon kaj fojnostaketon. Kiam ĉiuj ekkuris tien, li ĵetiĝis en la domon kun toporo — terura, la okuloj brulas kiel ĉe lupo. La inoj, kiuj gardis Nastja-n, forkuris. Andreĉjo ja sciis, kie Nastja sidas, la pordon momente elbatis, kaptis Nastja-n ĉe la mano, kaj ekkuris ili tra la ĝardeno, kaj poste trans la Verĥotor-an kontoron — kaj en la stepon. Tie ilin oni preskaŭ atingis. En la stepo ja kien eblas kaŝiĝi? Jam preskaŭ tute oni ilin atingis, sed ili ĝiskuris la unuajn rubmontojn de la malnova minejo, kaj kvazaŭ sub la teron falis. Dum oni kuradis por minmajstro en la kontoron, kaj por kandeloj, kaj por fajro, de Andreĉjo kaj Nastja eĉ spuro malaperis. Serĉis oni ilin, serĉis, en la tuta ravino serĉadis: ili scias, Afanasjev alveturos — malfeliĉo estos, sed ne sukcesis trovi. Kaj tiam Afanasjev revenis. Morniĝis li, kiam intendanto raportis al li pri la incendio kaj pri la fuĝo. Kunprenis li grandan homamason kaj ĵetiĝis en la ravinon serĉi mem, kaj de tie al Meza Kargalka forveturis. Veturadis, veturadis kaj revenis senrezulte...

Ekĝojis mi kaj Koĉjo: ĉion sukcesis Andreo, kiel li planis. Tagon ni traatendis — ĉio estas kvieta. En la dua tago jam ni interkonsentis nokte al Andreĉjo iri, kiam subite nin oni vokas en la kontoron. Oni kunvenigis en la kontoro ĉiujn, kiuj kun Andreĉjo amikis, lian kaj de Nastja familiojn alpelis kaj eldemandas, kiu al li helpis kaj kiu scias, kie li kaŝiĝas. Neniu ion ajn scias, kaj mi kun Koĉjo silentas. Oni forte nin suspektis, kriadis. Per Siberio minacadis, sed ja ne kaptita — ne punita, nenio fareblas... Tamen sidigis oni nin en la arestejon kaj dum tri tagoj nin tenis, sed senrezulte; ni persistis: nenion, diras, ni scias, demandu kiun ajn — ni laboris en la ŝakto, ĉiuvespere estis hejme. Oni nin liberigis. Ni ankoraŭ du noktojn traatendis — deziris certiĝi, ke oni ne gvatas nin, kaj ekiris al la Horda ravino laŭ la konata vojo, rekte en la subteran halon de Andreĉjo. Ni vidas — neniu estas, la provianto kaj la vestaĵoj malestas; nur la tineto kaj la peltaĵo estas restigitaj. Kaj sur la ŝtono letero al mi kaj Koĉjo kuŝas: adiaŭ, amikoj, por ĉiam mi kaj Nastja vin memoros; ni forveturas malproksimen, jam ne intervidiĝos.

Kaj ekde tiam kaj pri Andreĉjo, kaj pri Nastja neniu aŭdis ion ajn. Kaj kiom ajn Afanasjev traserĉadis la stepon, kien ajn siajn spionojn sendadis, nenion li atingis. Pasis jaro kaj duono, kaj al la servutismo venis fino.

Komencis mi atendi de Andreĉjo leterojn, sed ne ĝisatendis. Poste mi demandis de Rikardo, ĉu scias li ion pri Andreo. Li longe neadis kaj nur post tri jaroj diris, ke estis li, kiu helpis al Andreo. Okazis tiel, ke ĝuste tiam ilia revizoro devis al Samaro veturi. Kaŝis li la fuĝantojn en sia veturilo — tiela granda vrako, la ĉevaloj estis bonaj, — kaj ĝis la mateniĝo Andreo kun Nastja jam malproksime de nia stepo estis. Ĝis Samaro mem ĝisveturigis ilin la revizoro, provizis per mono kaj letero, rakontis, kiel ili poste vivu. Ja Volgo estas por ĉiuj fuĝintoj helpo. Forveturis ili en Astraĥanon. Kaj kio poste okazis, mi ne scias: scias nur, ke de nia mallibero ili foriris...

Jen, propre, ĉio, kion mi povas rakonti pri la aventuro, kiu neforigeble fiksiĝis en mia memoro. En la sekva jaro mi alveturis al la minejoj pli malfrue, ol kutime. En la setlejo Gornyj mi eksciis, ke la minmajstro Polenov mortis en la komenco de la somero. «Tuttempe li vin atendadis, sed jen ne ĝisatendis», — diradis al mi konatoj el la setlejo.

Post ĉirkaŭ kvin jaroj en granda konferenco pri neferaj metaloj en Moskvo mi atentis altan, bone vestitan inĝenieron, elpaŝantan kun kritiko de organizo de minlaboroj en unu granda mina regiono de Siberio. Mi estis admirigita de la saĝa kaj serioza elpaŝo kaj demandis unu el la siberianoj, kiu estas tiu. «Tio estas Ŝavrin, — respondis la inĝeniero. — Tre sperta laboranto kaj hereda ministo...» Mi intencis renkontiĝi kun Ŝavrin, sed evidentiĝis, ke en la sekva tago li forveturis en Siberion...


1942–1943




Gornyj — ruse: Mina (rim. de la tradukinto).
Vasiljiĉ — tio estas alparolo per sola patronomo (Vasiljiĉ = filo de Vasilij = Bazilido; Kornilyĉ = filo de Kornil = Korneliido), kiu en la rusa estas uzata kiel familiara kaj samtempe respekta alparolo, ofte inter nejunaj viroj aŭ virinoj. Krome estas notinde, ke en la teksto estis uzitaj «parolaj», neoficialaj, mallongaj formoj de patronomoj (la plenaj, oficialaj estas respektive Vasiljeviĉ, Korniloviĉ) (rim. de la tradukinto).
Jegor-a — Jegor estas rusa popola variaĵo de la nomo Georgo; ĉi tie temas pri nomo de minejo, donita, verŝajne, laŭ la tago de sankta Georgo, analogie al aliaj menciitaj nomoj de minejoj, donitaj same laŭ kristanaj festoj, verŝajne, konforme al datoj de ilia fondo (rim. de la tradukinto).
vapo — antikva nomo de kalka malmola argilo.
Übersichbrechen — horizontala mino, kuniganta trunkojn de du najbaraj ŝaktoj.
Dudek kvar arŝinojn — ĉirkaŭ 17 metroj (1 arŝino = 0,71 m) (rim. de la tradukinto).
la kvindek naŭa jaro — la servuteco estis abolita en Rusio en la jaro 1861 (rim. de la tradukinto).
Tomo Rikardo — juĝante laŭ la nerusa familinomo, plej probable eksterlandano (rim. de la tradukinto).
Dudek sep klaftoj — ĉirkaŭ 57,6 metroj (rusa klafto = 2,13 m) (rim. de la tradukinto).