Kvin pentraĵoj

(1965)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita:
17-aŭg-2011


Kres — operatoro de la ĉefa antarkta stacio de TSA — kliniĝis super diagramo, kiam voĉo de la amiko vokis lin el profundo de la ekrano. Ĝojigita kaj iom perpleksigita de la subitaĵo, li atente rigardis al la vizaĝo de la lerneja kamarado. Ĝi estis sama — kaj ne sama... Ili ĉiam en io ŝanĝiĝas, revenante el kosmaj foroj. Tio ne estas strekoj de la ĉizilo de la tempo, neeviteble ombrantaj la vizaĝojn de la fikshejmaj loĝantoj de la Tero.

Io kvazaŭ stampita sur la homa esenco mem, pro kio alie aspektas rideto kaj rigardas la okuloj.

— Mi ne atendis cin tiom baldaŭ. Pasis nur du tagoj, kiam oni montris vian alvenon. Kial vi alteriĝis sur la antikvan kosmodromon Bajkonuron anstataŭ El-Homra?

— Mi rakontos poste. Oni min konektis por kvar minutoj — por ekscii la kodon de cia gasta kanalo.

Kres nomis la necesajn ciferojn kaj aldonis:

— Ni povas intervidiĝi jam hodiaŭ je la dudeka horo de la mezplaneda tempo de la Orienta hemisfero. Venis mia vico spekti la kvin pentraĵojn, kaj ci same ne vidis ilin. Por mi oni malfermos gastan kanalon, kvankam tio koincidis kun deĵoro en la direktanta turo. Interalie, ci vidos ankoraŭ du malnovajn amikojn. Mi invitis nian Alk-on — li plu restas pentristo. Kaj ankoraŭ estos Tiu...

— Ĉu ŝi jam revenis de la Kvin Malhelaj Steloj? Kaj ĉu ci plu nomas ŝin per la lerneja kromnomo? Kaj kie do estas Ne Tiu?

— Ankaŭ ŝin ci vidos, ĉar estis ŝi, ŝia grupo, kiu trovis la kvin pentraĵojn. Ŝi donos klarigojn pri la ekspozicio en la Konsilio de stelnavigado.

La avare mezuritaj minutoj elĉerpiĝis. Kres revenis al la diagramo de transportado. La giganteco de la tasko ne konfuzis lin, partoprenintan en subakvigo de dezertoj Kalaharo kaj Namibo en Suda Afriko. Nun oni devis transporti tutan maron da sensala akvo sur la kontinenton de Aŭstralio. Tie antaŭ jarcentoj malbone konsiderita irigacio de la dezertoj per subteraj akvoj kaŭzis amasan saliĝon de grundoj, kaj la profundaĵoj de la kontinento povis doni nur tre mineraligitan bolakvon.

Sensaligo de la mara akvo ne konsistigis problemon, sed la venena distilita akvo devas subiĝi al komplika ĥemia prilaboro. Jam antaŭlonge iĝis sciate, kiom multaj substancoj, kvankam en plej malgranda kvanto, estas solvitaj en la komplika strukturo de la akvo — la mineralo, kiun oni iam opiniis la plej simpla. Sen tiuj substancoj la akvo ne povis servi al la vivo, kaj ĝiaj kolosaj kvantoj, necesaj por irigacio de tuta kontinento, postulis tiom da laboro, ke ilin povus pravigi nek terkulturado, nek brutobredado de Aŭstralio.

Kiel ĉiam, la elirejon el la sakstrato oni trovis pli frue, ol estis supozite, kaj en la neatendita direkto. Oni inventis manieron de transportado de akvaj molekuloj en fluoj de ŝargitaj partikloj. Estis kreata io simila al uragana vento, leviĝanta per giganta arko en la stratosferon kaj transportanta ajnajn kvantojn da akvo. Kaj ĉi tie, sur la glacia ŝildo de la antarkta kontinento, malgranda termonuklea stacio donadis kubajn kilometrojn da sensala akvo.

La Konsilio de ekonomio de la planedo jubilis, ke ĝi rezignis siatempe la projekton pri degeligo de la antarktaj glacioj kaj altigo de la nivelo de la oceanoj. Ne necesis miksi la sensalan akvon kun la sala, ĉar nun iĝis eble verŝi ajnan ĝian kvanton en ajnan punkton de la planedo. Post tralavo de la salita grundo de Aŭstralio oni planis subakvigon de Saharo, tralavon de la Granda Sala dezerto de Irano, kreon de sensalaj lagoj-maroj en Centra Azio.

Kres konektiĝis kun la stacio, kaŝita profunde en la glacia tavolo. Ĉio estis preta por kreo de la ŝargita fluo. La neesprimeble basa zumado de la radiiloj malhelpadis paroladon eĉ en la bone izolita ejo de la ĉefa regpanelo. Kres ŝaltis signalojn de averto.

Post dek kvin minutoj strio de la atmosfero inter Antarkto kaj Aŭstralio, larĝa du mil kilometrojn, iĝos danĝera por avioj sur la alto de la varma zono de la stratosfero. La okcidenta parto de la aŭstralia kontinento, eĉ sen tio senhomiĝinta, estis evakuita antaŭ kelkaj tagoj.

Kres ankoraŭfoje kontrolis la agordon kaj eniris en etan ĉelon, kiu momente leviĝis sur la 1600-metran observan turon. Iam la homoj penis kaŝi ĉion plej gravan sub la teron — eĥo de la epokoj de danĝeroj kaj militoj. Nun plej multaj observaj kaj regaj postenoj troviĝis sur altaj turoj. Oni opiniis, ke homo, levita super la tero, pli bone fartas kaj kvazaŭ koncentriĝas en nodon de streĉo kaj atento.

La ĉambro sur la turo estis balanciĝanta, sed ne tremanta sub la senfina vento de Antarkto. Estingiloj de vibrado fidinde gardis la homon kaj liajn aparatojn. Kres oportune eksidis, ĉirkaŭrigardinte kvar grandajn ekranojn. En la du randaj videblis similaj al malrapide balanciĝantaj floroj direktantaj turoj sur insuloj Makvora kaj de Princo Eduardo. Ilin estis apartiganta disde Kres distanco de pli ol kvar mil kilometroj. La kurbeco de la tera surfaco ne permesis en tia distanco vidi eĉ la plej altaj monton de la mondo — Ĉomolungmon, sed la reto de plusendaj sputnikoj, rivoluantaj sinkrone kun la planedo, garantiis ajnan malproksimecon de televidaj elsendoj.

Aŭdiĝis longa vibranta signalo, kaj la turo tamen tremeris. Kres per tuta sia korpo eksentis, kiel uragana aera fluo impetis super la blua lago de degeligita glacio, kaptante la akvon kaj ekflugante supren kun kreskanta rapido.

Post kelkaj minutoj viviga pluvego falos sur la dezertojn de Okcidenta Aŭstralio. Unu post la alia la turoj sciigadis pri la paso de la fluo. Makvoro, Tasmanio, Balarato, Musgrave... La fina turo sur la insulo Granita raportas pri malŝargo de la fluo. Seninterrompa kaskado verŝiĝas de la ĉielo super duono de la kontinento. Nur fine de la deĵoro eblos malaltigi la intensecon ĝis duona, sed ne malpli. Oni ankoraŭ ne atingis funkcikapablon en ajna reĝimo.

Kres ĉirkaŭrigardis rubandojn de diagramoj, malrapide rampantajn en fenestretoj de la aparatoj. Melodie kaj ritme kantis gardaj aŭtomatoj. Ĉio estas en ordo! Kaj la operatoro transŝaltis la flankajn ekranojn al sia persona kanalo. Precize je la dudeka horo lin salutis la geamikoj, aperintaj sur la ekranoj.

Ĵus reveninta astronaŭto Niokan, pentristo Alk kun sia tenera kaj senhelpa sinteno de mirigita infano. Rondvizaĝa Tiu kun kontrasto inter la rideme levitaj lipanguloj kaj la maltrankvile koncentritaj okuloj. Ili apenaŭ sukcesis pririgardi unu la alian kaj interŝanĝi kelkajn vortojn, kiam sur la kvara ekrano aperis Ne Tiu. Ŝi staris en ronda ejo sub brilanta miledro de multkanala ricevilo de TVF. Tio estis registraĵo, farita antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, kaj Ne Tiu, certe, ne povis vidi siajn amikojn. Ŝi ne ŝanĝiĝis. Eble, iĝis iomete pli akraj ŝiaj asketaj trajtoj kaj pli ardaj la brulantaj okuloj de biblia profetino.

La esploristino de antikva arto ne kaŝis sian feliĉon. Vere, inter miliardoj da pentroverkoj, akumuliĝintaj dum jarcentoj de la tutmonda paco sur la planedo, kiam nenio povis detrui artaĵojn, trovi la necesajn pentraĵojn estis escepta fortuno.

En la pasinteco la arto forte malantaŭadis la vivon. Estis mireginde, kun kia persisto pentristoj jam sur la sojlo de eliro de la homoj en la kosmon plu pentradis siajn pejzaĝojn kaj mutajn naturojn aŭ amuziĝadis per bagatelaj malkovroj en perspektivo aŭ en ludo de koloroj, kiuj iam estis atingantaj plenan negon de la enhavo kaj la formo. Jaroj da serĉado ne helpis trovi eĉ unusolan kosman bildon, pentritan laŭ la tiutempaj kanonoj — sur kanvaso, per firmaj mineralaj farboj sur olea bazo.

Estis konataj multegaj nigra-blankaj bildoj, kiuj servis kiel ilustraĵoj por antikvaj libroj pri estonteco, kiujn oni opiniis malaltkvalita beletro kaj presadis sur la plej malbona papero, ne permesanta doni bonajn reproduktaĵojn de bildoj kaj dispolviĝanta post tridek jaroj. Nur la kovriloj de tiuj malmultekostaj libroj estis presataj kolore, kaj por ili oni kreadis kolorajn ilustraĵojn — verŝajne, tio estis la sola speco de postulado pri fantazioj pri foraj mondoj.

Nek muzeoj, nek specialaj artaj eldonaĵoj okupiĝadis pri tiaj bildoj, evidente, tre malalte taksante tiun rondon de la homaj revoj. Tio estis des pli mirinda, ke ĝuste en tiu periodo de la historio pentristoj kreis kolosan kvanton da absurdaj verkoj. La ornaman arton, konforme al la disvastiĝintaj psikaj deŝovoj, oni subite ekopiniis esprimo de profundegaj ideoj sub nomo de abstrakta pentroarto aŭ skulptarto. Sama formo estis donata al multegaj imitaĵoj de artaj verkoj, ĉar tiutempe vivis multaj homoj kun malbone evoluinta gusto, sed ĉasantaj la tiel nomatan modon, tio estas amasajn entuziasmaĵojn en muziko, vesto, arto kaj eĉ aspekto de la homo.

Oni ne baldaŭ komprenis, ke la diserigado kaj distordado de la formo, de la perspektivo kaj de kolornuancoj prezentas naturan en skizoida psiko strebon al misformado de la ĉirkaŭanta realo. Dum tiu tempo milionoj da absurdegaj pentraĵoj kaj monstraj skulptaĵoj, pli similaj al rompaĵoj de utilismaj maŝinpecoj, plenŝtopis la muzeojn egale kun verkoj de la kontraŭaj skoloj — de la per nenio trabatebla naturalisma speco. Inter ili dronis pentraĵoj kaj skulptaĵoj de veraj artistoj, serĉintaj novajn esprimojn de la homa spirito en la venanta nova historia erao.

Finfine, foliumante mikrofilmojn de malnovaj albumoj, esploristoj trovis pentriston, kiu speciale dediĉis sin al la kosmo.

Ekspertoj malsamopiniis rilate lian nomon. Kelkaj opiniis, ke tio estis «sokol» — rusa nomo de rabobirdo falko. Aliaj derivis la nomon el alia rusa vorto — «sok», signifinta sukon de vegetaĵoj aŭ fruktoj.

Ne Tiu persiste daŭrigis la serĉadon, kaj tiel iĝis trovitaj la kvin pentraĵoj.

La trovaĵo kaŭzis viglegan intereson — estis trovita la sola rusa pentristo de la kosmo, kiu verkis en la komenco mem de la kosma erao.

Al li oni donis karesan kromnomon «Falko Rusa», kaj la planedo spektadis nun kolorajn elektronikajn reproduktaĵojn de la kvin pentraĵoj.

Akompanataj de klarigoj de Ne Tiu, la kvin pentraĵoj aperis sur la ekrano en tuta brilo de siaj farboj.

Sur la unua pentraĵo blanka spuro de rapide fluganta stelŝipo tratranĉis la minace violan, strekitan de purpuro ĉielon de la planedo Venuso. Palaj verd-helbluaj fajroj de elektraj tempestoj furiozis super la viola oceano.

La dua kaj la tria pentraĵoj montris diversajn aspektojn de planedo de duopa stelo — ruĝa giganto kaj blua nano.

Abruptaj ŝanĝiĝoj de la temperaturo faris neebla la vivon de la tera tipo, sed ĝi tamen ekzistis en aspekto de siliciaj kristaloj. Unu pentraĵo montris la ruĝan sunon, la alia — la bluan kaj diskforman stelŝipon de la Tero, penetrintan en la mondon de la duopa suno kaj kristala vivo.

La kvara pentraĵo estis dediĉita al unua renkontiĝo de la teraj homoj kaj pensantaj estaĵoj de alia mondo.

La pentristo ne penis montri tiujn estaĵojn, probable, tial, ke tiam dominis opinioj pri multformeco de pensanta materio. Li pentris renkontiĝon kun kreitaĵo de la aliplaneda civilizo — giganta elektronika cerbo, reganta funkciadon de aŭtomataj aparatoj de la planedo.

La kvina, kaj lasta, pentraĵo montris aŭtomatan stacion, ĵetitan por sondi la atmosferon de Saturno, sur ringon de la planedo inter rokaj rompaĵoj — restaĵoj de satelitoj, disŝiritaj de ĝia gravito.

La malrapida alterna vico de la antikvaj pentraĵoj ripetiĝis ankoraŭfoje. Poste la ekrano montris apartajn detalojn de la pentraĵoj kaj estingiĝis, lasinte la spektintojn siamaniere travivi la renkontiĝon kun la verkoj de la rusa pentristo.

— Kio plej multe afekciis min — tio estas senbrideco de la fantazio! — ekkriis Tiu. — Ja ili ankoraŭ nenion povis vidi en la kosmo, krom la propran planedon, certe, kaj ankoraŭ la Lunon. Sed vidu, kiom multaj aferoj ĉi tie estis montritaj ĝuste. Kian inspiron povis ricevi tiu terano, kiu neniam estis sur aliaj planedoj, kaj li sukcesis pentri tion, kion reale homoj ekvidis nur post centoj da jaroj!

— Mi same miris, — subtenis Alk. — Speciale kiam mi komprenis, ke tio estis tiam, kiam la homo jam perdis sian primitivan percepton... Kaj samtempe ankoraŭ ne atingis la sintezon de la emocioj kaj la intelekto.

— Sed mi povas kompreni, — kontraŭdiris Kres. — La homa cerbo, reflektante senfinajn vastaĵojn de la kosmo, instinkte kaptadis ties leĝojn, reproduktante ilin en arto. Kaj tiel okazis, ke la pentristo antaŭdivenis smeraldajn tonojn de la dispersa brilo de la glaciaj vastaĵoj de Saturno, same kiel la lilan ĉielon de Venuso kaj ties elektrajn tempestojn.

— Sciencfikcio de tiu tempo montris eĉ pli admirindan kapablon vidi tion, kion oni ankoraŭ ne vidis tiam, — penseme rimarkis Niokan.

— Tamen neniu el la kvin pentraĵoj esprimas la senton de unua elŝipiĝo sur nekonatan planedon. Mi subkomprenas la ekstazon de atendo plus maltrankvilon pri ebla danĝero, probablon de terura elreviĝo.

— Speciale se vi atendas rekontiĝon kun racihava vivo, — enmiksiĝis Tiu.

— Ho jes, kiam al vi ŝajnas konstruaĵoj kaj pontoj en montoj kaj ravinoj aŭ kanaloj kaj kampoj sur ebenaĵoj. Kaj ju pli vi aliras, des pli klare iĝas, ke tiuj verkoj de homaj manoj estas iluzio, ludo de la trostreĉita imago.

— Aŭ rememoru specialajn, strangajn planedojn, sur kiuj eĉ nuboj ŝajnas lancoj, minace celitaj al vi. Densa nebulo sinuas kiel giganta drako kaj rigardas al vi persiste kaj blinde, kaŝante sub si mornajn, malbonaŭgure aspektantajn montojn. — Kaj Tiu mallevis la kapon, kvazaŭ rememorinte la malhelajn planedojn, la impresojn de kiuj ankoraŭ ne forviŝis la brilanta, belega Tero.

— La ĉefa afero tamen estas, — rimarkis Niokan, — la komuna sento de senfineco de la kosmo ĉi tie, apude, trans la sojlo de nia tera hejmo.

— Vere, ne ekzistas limo por nia deziro esplori ĝiajn abismojn, nek limoj por tiu esploro. Diverseco de la Universo estas neelĉerpebla! — trankvile rimarkis Kres.

Liaj tri geamikoj respondis per la gesto de konsento.

— Evidente, niaj prauloj en la komenco de la Kosma erao ankoraŭ ne evoluigis tiun tre realan percepton de nekredeblaĵo, kiu etendiĝas ĉie en la senfinaj vastaĵoj de la universo, — komencis Niokan, — eĉ ĉe ni ĝi premas homojn kun malforta volo, kaŭzante agorafobion.

— Mi ne pensas tiel, — kontraŭdiris Tiu. — Rememoru niajn kavernajn praulojn, kiuj rigardis al la senfina neekkonita planedo, en kiu malaperadis kaj solviĝadis la individuaj vivoj. Kie tiam estis por ili la limoj de la mondo? Nur jarmilojn poste la antikvaj helenoj inventis ilin, enmetis en ilin sian mondon kaj difinis per tio ĝian ekkoneblon...

La lastaj vortoj dronis en tondra eĥo de akra sono.

— Ĝis revido, amikoj! — kriis Kres, malŝaltante la gastan kanalon.

La turo ektremis, kaj sur la flankaj ekranoj aperis la zorgigitaj vizaĝoj de la tasmania kaj la kergelena operatoroj.

— Ĉu subita uragano? — haste supozis Kres.

— Jes, sur alto ĉirkaŭ kvin kilometroj, — respondis la tasmaniano.

— Bonege! Tio ne rompos la reĝimon de la operacio, — kontente diris Kres.

— Necesas forigi rigidecon de la turoj. — Kaj la tasmaniano fiksis siajn gardajn rimenojn.

Kres ripetis lian agon kaj premis grandan ruĝan stangon.

La vibrado ĉesis.

Simile al matura sekala spiko, la turo kliniĝis al la tero, balanciĝante risorte super la glacioj, malklare blankantaj tra obskuro de la tempesto. La operatoro adaptis sian seĝon al la kliniĝo de la turo. Sur la nehumiligita glacia ĉapo de Antarkto tiaj subitaj tempestoj daŭris nelonge.

* * *

Kres plifortigis direktantan kurenton kaj pacience atendis finon de la tempesto, penante imagi al si la homojn de la pasinteco, kiuj unuaj metis la vojojn en la kosman spacon, kaj tiujn unuajn aranĝantojn de la socio, kiuj komencis antaŭvidi kaj obeigi la antaŭ tiam malstabilan kaj nedifinitan sorton de la homaro de la Tero.