Ĉapitro sesa

Malhela vojo


La zorga flegado de Kidogo kaj Kavi efikis — la rompitaj ostoj de Pandiono kuniĝis. Sed la antaŭa forto ne revenis al la juna heleno. Apatia kaj senvola, li dum tutaj tagoj kuŝadis en duonmallumo de vasta kabano, malvigle kaj unusilabe respondadis al demandoj de la amikoj, sendezire manĝis kaj ne faris penojn leviĝi. Li ege maldikiĝis, lian vizaĝon kun la kaviĝintaj, plej ofte fermitaj okuloj ĉirkaŭkreskis mola barbeto.

Estis tempo ekiri laŭ longa vojo al la maro kaj al la patrujo. Kidogo antaŭlonge en ĉiuj detaloj pridemandis la lokajn loĝantojn pri la vojo al la bordoj de la Suda Korno.

El la tridek naŭ ekssklavoj, trovintaj azilon en la vilaĝo, dek du foriris en diversaj direktoj — ili loĝis iam en la sama lando kaj povis sen specialaj penoj kaj danĝeroj baldaŭ trafi en la patrujon.

La restintoj hastigis Kidogon pri ekiro. Nun, kiam ili iĝis liberaj kaj fortaj, la fora patrujo altiradis ilin ĉiam pli forte; ĉiu tago, pasigita en ripozo, ŝajnis krimo. Kaj ĉar ilia reveno dependis de Kidogo, ili tedadis la negron per petoj kaj rememorigoj.

Kidogo respondadis per nedifinitaj promesoj — li ne povis forlasi Pandionon. Post tiuj interparoloj la negro dum horoj sidadis ĉe la lito de la amiko, turmentante sin per duboj kaj farante al si ĉiam unu saman demandon: kiam do en la stato de la malsanulo okazos krizo? Laŭ konsilo de Kavi Pandionon oni elportadis el la kabano kaj kuŝigadis ĉe la enirejo en horoj, kiam varmego estis komencanta malfortiĝi. Tamen ankaŭ tio ne alportis rimarkeblan plibonigon. Pandiono vigliĝadis nur dum pluvo — bruego de tondro kaj muĝo de torentoj igadis la malsanulon leviĝeti sur la kubuto kaj fiksaŭskulti, kvazaŭ en tiuj sonoj li kaptadis vokojn, nekonatajn al la ceteraj. Kavi trovis du indiĝenajn magiistojn. Ili prifumis la malsanulon per mordanta fumo de herboj, enfosis en la teron poton kun iaj radikoj, sed la stato de la juna heleno ne pliboniĝis.

Foje, kiam Pandiono kuŝis apud la kabano kaj Kavi, arminte sin per malgranda branĉeto, pigre forpeladis de li zumantajn muŝojn, al ili alproksimiĝis junulino en blua mantelo. Tio estis Iruma, filino de la plej bona ĉasisto de la vilaĝo, tiu junulino, kiu atentis Pandionon jam en la unua tago de la veno de la vojaĝantoj.

La junulino elprenis el sub la mantelo la maldikan manon, ektintintan per braceletoj — en ĝi estis negranda plektita saketo. Iruma donis ĝin al Kavi — la etrusko jam ellernis iomete kompreni la indiĝenojn — kaj klarigis, ke tio estas sorĉaj nuksoj el okcidentaj arbaroj, kiuj devas elkuraci la malsanulon. La junulino penis klarigi al la etrusko, kiel oni preparu el ili kuracilon, sed Kavi nenion komprenis. En konfuzo Iruma mallevis la kapon, sed tuj ree vigliĝis, petis la etruskon doni al ŝi platan ŝtonon, per kiu oni pistis grajnojn, kaj alporti tason kun akvo. La etrusko, grumblante ion nekompreneblan, direktis sin en la kabanon. La junulino ĉirkaŭrigardis kaj malleviĝis sur la genuojn ĉe la kapo de la malsanulo, fiksrigardante en lian vizaĝon. La maldekstra mano ekkuŝis sur la frunton de Pandiono. Aŭdiĝis pezaj paŝoj de Kavi, kaj la junulino haste formetis la manon.

Ŝi elŝutis el la saketo nuksojn, similajn al kaŝtanoj, dispecigis ilin, disfrotis la kernojn sur la ŝtono kaj transformis en likvan kaĉon, miksinte kun lakto, kiun alportis ĵus veninta Kidogo. La negro, kiam ekvidis la nuksojn, tuj eligis ĝojan kriegon kaj gaje eksaltis ĉirkaŭ la morna etrusko.

Kidogo klarigis al nekomprenanta Kavi, ke en okcidentaj arbaroj kaj en arbaroj de lia patrujo kreskas negranda arbo kun svelta trunko. La branĉoj de la arbo iom post iom mallongiĝas al la pinto, tiel, ke ĝi ŝajnas akrigita supre. Sur ĝi kreskas multegaj nuksoj, kiuj havas miraklan econ kuraci malsanulojn, redoni fortojn al senfortigitoj, neniigi lacon kaj doni gajon kaj ĝojon al sanuloj.

La junulino manĝigis la malsanulon per la kaĉo el la sorĉaj nuksoj, poste ĉiuj tri eksidis ĉe la lito kaj komencis pacience atendi. Pasis kelkaj minutoj. La malforta spirado de Pandiono iĝis forta kaj egalmezura, la haŭto sur la kaviĝintaj vangoj rozkoloriĝis. De la etrusko forflugis tuta lia morneco. Li fascinite observis la efikon de la mistera kuracilo. Jen la juna heleno laŭte suspiris kaj subite, larĝe malferminte la okulojn, leviĝis kaj eksidis.

La sunaj okuloj de Pandiono glitis de la etrusko al Kidogo kaj haltis, turnitaj rekte al la junulino. La juna heleno kun miro rigardis al la vizaĝo de koloro de malhela bronzo kun mirinde glata, ia tre elasta haŭto.

La iomete mallevitaj internaj anguletoj de la longaj okuloj estis interkruciĝantaj ĉe la nazradiko per malgrandaj faldetoj, plenaj je ruzo. Tra la malfermetitaj palpebroj briletis tre helaj okulblankaĵoj, la nazotruoj de la larĝa, sed regula nazo nervoze ŝveladis, la dikaj helaj lipoj en malfermita kaj sinĝenema rideto montris perlan vicon de grandaj dentoj. La tuta ŝia ronda vizaĝo estis tiel plena je gaja kaj tenera ruzeto, ke Pandiono nevole ridetis. Kaj tuj la orecaj okuloj de la juna heleno, antaŭ minuto malhelaj kaj indiferentaj, ekbrilis kaj eksparkis. Ĝeniĝinta Iruma mallevis la okulharojn kaj forturniĝis.

La afekciitaj amikoj raviĝis — unuafoje post la fatala tago de la batalo kontraŭ la rinocero ilia amiko ridetis. La mirakla efiko de la ekzotaj nuksoj estis tute nedisputebla. Pandiono sidis kaj avide pridemandis la kamaradojn pri ĉiuj okazaĵoj ekde la tago de lia vundo, interrompante iliajn klarigojn per rapidaj demandoj, simila al homo, ebriigita per io.

Iruma haste foriris, promesinte vespere veni por ekscii pri la sano de la junulo. Pandiono multe kaj kun plezuro manĝis kaj daŭrigis pridemandon. Vespere, tamen, la efiko de la kuracilo ĉesis, la alfluo de vivo estingiĝis, kaj ree la dormema indiferenteco kaptis la junan helenon.

Pandiono kuŝis en la kabano. La etrusko kaj la negro konsiliĝis, ĉu necesas ree doni al li la sorĉajn nuksojn, kaj decidis demandi pri tio Iruma-n.

La junulino venis, akompanata de la patro — alta atleto kun cikatroj pro leonaj ungegoj sur la ŝultroj kaj la brusto. La patro kaj la filino longe konsiliĝis, kelkfoje la ĉasisto neglekte svingadis la manon al la junulino, kolere skuante la kapon, poste brue ekridis kaj facile frapis ŝin laŭ la dorso. Iruma malplezure tremerigis la ŝultrojn kaj aliris la amikojn.

— La patro diris — multe da nuksoj doni ne endas, — deklaris ŝi al la negro, evidente opiniante lin la pli proksima amiko de la malsanulo. — La nuksojn necesas doni unufoje en mezo de tago, por ke la malsanulo bone manĝu...

Kidogo respondis, ke li konas efikon de tiuj nuksoj kaj faros, kiel estis dirite.

Tiutempe la patro de la junulino rigardis al la malsanulo, balancis la kapon kaj diris al la filino kelkajn vortojn, kompreneblajn nek por Kavi, nek por Kidogo. Iruma subite iĝis per io simila al granda kolerigita katino — tiel ekbrilis liaj okuloj. La supra lipo iomete leviĝis, montrinte randon de la dentoj. La ĉasisto bonanime subridis, svingis la manon kaj eliris el la kabano. La junulino kliniĝis super Pandiono kaj longe rigardis en lian vizaĝon, poste, kvazaŭ rekonsciiĝinte, tuj ekiris al la elirejo.

— Morgaŭ vespere mi kuracos lin mem laŭ moro de nia popolo, — decideme deklaris ŝi antaŭ la foriro. — Delonge virinoj tiel kuracas ĉe ni malsanulojn aŭ vunditojn. El via amiko foriris la animo de ĝojo — sen ĝi neniu homo deziras vivi. Necesas revenigi ĝin!

Kidogo, pensinte pri la vortoj de la junulino, decidis, ke Iruma pravis. Pandiono post ĉiuj spertitaj ŝokoj vere perdis intereson al la vivo. Io en li rompiĝis. Sed la manieron de kuraco, pri kiu parolis Iruma, la negro ne sukcesis imagi al si, malgraŭ longa kaprompado. Nenion elpensinte, li ekkuŝis por dormo.

En la sekva tago Kidogo denove manĝigis la amikon per kaĉo el la nuksoj. Pandiono ree sidis, konversaciis kaj, por ĝojo de la amikoj, manĝis kun granda apetito. La juna heleno ĉiam rigardis al diversaj flankoj kaj finfine demandis pri la hieraŭa junulino. Kidogo tordis gajan grimacon, palpebrumis al la etrusko kaj avertis Pandionon, ke hodiaŭ vespere tiu junulino kuracos lin per mistera kaj al neniu konata maniero. Pandiono komence interesiĝis, kaj poste, evidente, kiam finiĝis la efiko de la nuksoj, ree eniris en la ordinaran apation. Tamen Kavi kaj Kidogo trovis, ke la aspekto de la malsanulo dum tiuj du tagoj rimarkeble pliboniĝis. Ilia amiko turniĝadis pli ofte kaj spiris pli laŭte, ol ordinare.

Kiam la suno kliniĝis al la okcidento, la vilaĝo, kiel ĉiam, pleniĝis per mordanta odoro de brulanta branĉetaro kaj per monotona frapado de grandaj pistujoj, en kiuj virinoj pistis por manĝo etajn grajnojn de iu vegetaĵo, kultivata ĉi tie.

Per nigra kaĉo el tiuj grajnoj kun aldono de lakto kaj butero nutris sin ĉiuj ĉi-tieaj loĝantoj.

La krepusko rapide iĝis nokto. Subite laŭ la eksilentinta vilaĝo traflugis obtuza murmuro de tamburo. Brua amaso de junularo alproksimiĝis al la kabano de la tri amikoj. Antaŭe iris kvar junulinoj kun torĉoj, ĉirkaŭante du ĝibajn maljunulinojn en larĝaj malhelaj manteloj. La junuloj subkaptis la malsanulon kaj sub laŭtaj krioj de la amaso ekportis lin al la alia fino de la vilaĝo, limanta purigitan randon de arbaro.

Kavi kaj Kidogo sekvis la amason. La etrusko malkontente rigardadis ĉirkaŭe kun aspekto, montranta, ke li atendas nenion bonan de tiu ĉi ideo.

Pandionon oni enportis en grandegan malplenan kabanon, larĝan ne malpli ol tridek ulnojn, kaj kuŝigis ĉe la centra fosto, kun la dorso al la larĝa enirejo. Kelkaj torĉoj el malkompakta ligno, impregnita per palma oleo, fiksitaj sur la fosto, hele prilumis la centron de la kabano. La muroj sub malalte malleviĝantaj randoj de la tegmento kaŝiĝis en duonmallumo. La kabano estis plena je virinoj — junulinoj kaj maljunulinoj sidis laŭlonge de la muroj, vigle interparolante. Iu maljunulino donis al Pandiono malhelan trinkaĵon, kiu tuj vigligis la junulon.

El elĉizita elefanta dentego eliĝis akra tremanta sono — en la kabano estiĝis silento, kaj ĉiuj viroj haste forlasis la ejon. La etrusko kaj Kidogo, penintaj resti, estis senceremonie elpuŝitaj en la mallumon. Grupo da malbelegaj maljunulinoj amasiĝis ĉe la enirejo, ŝirmante la okazantaĵon en la kabano disde okuloj de scivolantoj. Kavi eksidis apud la kabano, decidinte neniuokaze foriri ĝis la fino de la mistera afero. Al li, montrante la dentojn kaj subridante, aliĝis Kidogo — li kredis je la kuracaj rimedoj, kiujn havis sudaj popoloj.

Du junulinoj singarde levis la malsanulon kaj sidigis, apoginte per la dorso al la fosto. Pandiono mire rigardis ĉirkaŭe, renkontante en la duonmallumo brilantajn okulblankaĵojn kaj dentojn de ridantaj virinoj. La kabano estis ĉirkaŭpendigita interne per faskoj da iu bonodora vegetaĵo. La larĝa girlando iris ringe ĉirkaŭ la kabano laŭ interna kornico de la tegmento, maldikaj branĉetoj de sama arbusto ĉirkaŭplektis la foston, al kiu apogiĝis Pandiono. Ĉio estis plenigita de adstringa, vigliganta aromo de la vegetaĵo — tiu odoro incitis kaj maltrankviligis Pandionon, rememorigante ion senfine proksiman kaj logantan, sed senrevene forgesitan.

Rekte antaŭ la heleno lokiĝis kelkaj virinoj. En lumo de torĉoj blankis du longaj fleksitaj trumpetoj el elefantaj dentegoj, per rondaj flankoj elstaris malhelaj tamburoj — pecoj de elĉizitaj dikaj arbaj trunkoj.

Ree aŭdiĝis la tremanta sono de la trumpeto. La maljunulinoj starigis antaŭ Pandiono lignan statueton de virino kun krude emfazitaj potencaj formoj.

Altaj virinaj voĉoj komencis mallaŭtan kanton — verŝiĝis malrapidaj ŝanĝiĝoj de gorĝaj sonoj kaj sopiraj suspiroj, plirapidiĝantaj kaj kreskantaj, larĝiĝante kaj leviĝante ĉiam pli alte, impete kaj rapide. Subite zumanta frapo de tamburo tremigis la aeron. Pandiono nevole tremeris. La kanto eksilentis, sur limo de lumo kaj ombro aperis la junulino en blua mantelo, jam konata al Pandiono. Ŝi enpaŝis en la rondon, prilumitan per torĉoj, kaj kvazaŭ nedecideme haltis. Ree eksonis la trumpeto, ĝian ĝemon daŭrigis furioza kriego de kelkaj maljunulinoj. La junulino deĵetis malantaŭen la mantelon kaj restis en zoneto el plektita girlando de aromaj branĉoj.

La lumo de torĉoj flagris per nebulaj briloj sur la brilanta malhel-bronza haŭto. La okuloj de Iruma estis forte kolorigitaj per blu-nigra farbo, sur la manoj kaj la piedoj brilis poluritaj kupraj ringoj, la nelongaj, tre krispaj nigraj haroj disĵetiĝis laŭ la glataj ŝultroj.

Egalmezure kaj obtuze ekmurmuris la tamburoj. Samtakte kun iliaj malrapidaj batoj la junulino, facile paŝante per la nudaj piedoj, alproksimiĝis al Pandiono kaj per fleksa, besta moviĝo kliniĝis antaŭ la statueto de la nekonata diino, etendante antaŭen la manojn en sopira kaj pasia atendo. Ravita Pandiono observis ĉiun geston de Iruma. Nun eĉ ombro de ruza moko ne estis sur la vizaĝo de la junulino — serioza, severa, kun sulkigitaj brovoj, ŝi, ŝajne, aŭskultis voĉojn de sia koro. Laŭ la etenditaj al Pandiono brakoj onde moviĝis streĉiĝintaj muskoloj. Tiuj ondoj dekuradis de la glataj ŝultroj al la fingroj, balanciĝantaj antaŭ la vizaĝo de Pandiono, kvazaŭ ĉiu ero de ŝia korpo strebis al li. La juna heleno neniam vidis ion similan — la mistera vivo de la brakoj estis kuniĝanta kun la verva impeto de la supren levita vizaĝo de la junulino.

Furioze ektrumpetis la eburaj kornoj. Subita sonora frapo haltigis la spiradon de Pandiono — kupraj folioj, frapataj unu je alia, ektondris kaj eksonoris venke kaj ĝoje, superbruante la abruptan sonon de la tamburoj.

La junulino fleksiĝis malantaŭen per kruta brilanta arko. Poste la etaj piedoj malrapide ekiris laŭ la glate premita planko — la dancantino moviĝis laŭ rondo timeme kaj nedecideme, plena je sinĝenema konfuzo.

Prilumita de la hela lumo de torĉoj, la junulino ŝajnis gisita el malhela metalo. Depaŝante en duonmallumon, ŝi moviĝis tie kiel malpeza, preskaŭ nevidebla ombro.

La maltrankvila murmuro de la tamburoj iĝadis ĉiam pli rapida, sovaĝe bruis la kupraj folioj, kaj, obeante al tiuj furiozaj sonoj, la malrapida danco ĉiam pli rapidiĝadis.

Samtakte kun la basa tremanta sonoro de la kupro rapide ekkuris la fortikaj, sveltaj kruroj, kunplektiĝadis, rigidiĝadis kaj ree glate glitadis, apenaŭ tuŝante la plankon.

La ŝultroj kaj la alte leviĝinta brusto restis senmovaj, kaj la streĉitaj brakoj de Iruma, kun petego etenditaj al la statuo de la diino, fleksiĝadis malrapide kaj glate.

Rompiĝis la insista frapado de la tamburoj, eksilentis la bruanta kupro, kaj nur malgajaj ekkrioj de la trumpetoj malofte rompadis la estiĝintan silenton, en kiu sonoradis kaj tintadis la braceletoj de Iruma.

La stranga moviĝo de muskoloj sub la glata haŭto de la junulino afekciis Pandionon. Nenie klare elstarante, ili fluis kaj striis, kiel akvo sur surfaco de rojo, kaj la linioj de la korpo de Iruma kuradis antaŭ la okuloj de la juna skulptisto kiel vico de neripeteblaj ŝanĝiĝoj. En ili estis glata ritmo de mara vastaĵo kaj larĝa, impeta disfluo de vento laŭ la ora stepo.

La petego, en la komenco de la danco reflektita en ĉiu moviĝo de la junulino, nun cedis la lokon al potenca strebo. Al Pandiono ŝajnis, ke antaŭ li fluas la fajro mem de la vivo, sed la tuta antikva forto de la virina belo montriĝis al li en bronzaj rebriloj de la lumo kaj en potenca tondro de la muziko.

En la animo de la juna heleno denove ekbrulis deziro de vivo, ekviviĝis la antaŭaj revoj, malfermiĝis vasta kaj mistera mondo.

Eksilentis la trumpetoj. La basa kaj minaca murmuro de la tamburoj kuniĝis kun la stridaj kriegoj de la virinoj, la kupraj folioj bruis, kiel proksima tondro, kaj subite venis silento. Pandiono ekaŭdis batadon de sia propra koro.

La junulino furioze ekturniĝis kaj subite rigidiĝis, etendinte la fleksiĝeman korpon, kiel kordon. Kaj subite senhelpe mallevis la brakojn, tremanta kaj elturmentita. Ŝiaj genuoj fleksiĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis. Malgaje ekkriinte, Iruma falis antaŭ la statuo de la diino. Falinte, la junulino restis senmova, nur la brusto leviĝadis pro plioftiĝinta spirado.

Afekciita Pandiono tremeris. La rapidega danco rompiĝis per krio de malgajo.

Murmuro de admiraj voĉoj plenigis la kabanon.

Kvar virinoj, flustrante nekompreneblajn vortojn, levis kaj forportis Iruma-n en profundon de la kabano. La antikva ligna statuo estis momente forigita. La virinoj leviĝis, ekscititaj, kun brulantaj okuloj. Ili laŭte interparolis, almontrante la fremdulon. La maljunulinoj ĉe la enirejo dispaŝis, enlasinte Kidogon kaj Kavi-n, kiuj ĵetiĝis al la amiko kun demandoj. Sed la juna heleno ne povis kaj ne deziris paroli nun. Ambaŭ amikoj forportis lin hejmen, kaj Pandiono longe kuŝis sen dormo, sub impreso de la neordinara danco.

Ĉu la potencaj nuksoj, ĉu la sorĉo de la danco de la granda diino faris sian aferon — Pandiono komencis saniĝi.

Kiam li liberiĝis de la ŝoko, ricevita en la lukto kontraŭ la rinocero, en lia juna korpo restis nenia serioza lezo, kaj ĝi kun mirinda rapideco estis restariganta la antaŭan forton. Kaj la junulo okupiĝis pri korpaj ekzercoj, por, kiel antaŭe, esti egala al siaj kamaradoj.

Post tri tagoj la juna heleno ĝisiris sen aliula helpo la hejmon de la ĉasisto — li deziris denove ekvidi Iruma-n.

La junulino ne estis hejme, tamen ŝia patro akceptis la fremdulon tenere kaj afable, regalis per bongusta biero kaj longe penis ion klarigi, gestante kaj frapante Pandionon laŭ la ŝultroj kaj la brusto. La juna heleno nenion komprenis kaj forlasis la hejmon de la ĉasisto kun malklara sento de ĉagreno.

Trankviliĝinte pri Pandiono, Kidogo kaj Kavi kun ĉiuj ekssklavoj kaj kun plejmulto de la indiĝenoj ekiris al granda ĉaso pri ĝirafoj, esperante iomete skolti la estontan vojon kaj akiri pli da viando por siaj afablaj gastigantoj.

Sub rido kaj bonkoraj ŝercoj de la najbaroj Pandiono, fortikigante la malfortiĝintajn muskolojn, helpis froti grajnojn por preparo de biero, spite al mokoj de viroj, vidintaj lin ĉe la virina laboro. Baldaŭ Pandiono komencis foriradi ekster la limojn de la vilaĝo, armita de maldika egipta lanco. Tie, en stepo, li ekzercadis sin pri ĵetado de lanco kaj pri kurado, ĉiutage ĝoje sentante, kiel fortikiĝas liaj muskoloj kaj kiel facile portas lian korpon la piedoj, ree iĝintaj nelacigeblaj.

Samtempe, eĉ por momento ne forgesante pri Iruma, Pandiono komencis lerni la lingvon de la indiĝenoj. Li senfine ripetadis nekonatajn kantecajn vortojn. Post semajno danke al sia bona memoro Pandiono jam povis kompreni konversacianton.

Dum dek kvar tagoj Pandiono ne vidis Iruma-n kaj ne kuraĝis veni al ŝi dum foresto de la patro, ĉar li ankoraŭ ne konis morojn de tiu ĉi popolo. Foje, revenante el la stepo, Pandiono ekvidis figuron en blua mantelo, kaj lia koro rapide ekbatis. La juna heleno plirapidigis la paŝojn, atingis la junulinon kaj haltis antaŭ ŝi, ĝoje ridetante. Li ne eraris — tio estis Iruma. Jam ĉe la unua rigardo al la vizaĝo de la junulino Pandionon kaptis emocio. Kun peno elparolante nekutimajn vortojn, la juna heleno komencis danki konfuziĝintan Iruma-n, kiu mallevis la okulojn. La vortostoko de Pandiono baldaŭ elĉerpiĝis, li pasie transiris al la propra lingvo, rekonsciiĝis kaj eksilentis, perplekse rigardante al la bunta kaptuko, pendanta ĝis la klavikloj. Iruma oblikve ruze rigardis al li kaj subite ekridis. Ridetis ankaŭ Pandiono, poste singarde prononcis la antaŭlonge ellernitan frazon:

— Ĉu mi povas veni al vi?

— Venu, — simple respondis la junulino, — morgaŭ sur la arbaran randon, kiam la suno ekstaros kontraŭ la arbaro.

Ĝojigita Pandiono, ne sciante, kion diri ankoraŭ, etendis al Iruma ambaŭ manojn. La blua mantelo malfermiĝis, du etaj firmaj manoj fideme ekkuŝis en la manplatoj de Pandiono. Li karese kaj forte kunpremis ilin. Li ne pensis en tiu ĉi momento pri la fora Tessa. La manoj de la junulino tremeris, la larĝaj nazotruoj ŝvelis; ŝi per karesa, sed forta movo liberiĝis, kovris la vizaĝon per la mantelo kaj rapide ekiris laŭ deklivo de la monteto. Pandiono komprenis, ke ne indas iri post ŝi, kaj restis surloke, rigardante al la junulino, ĝis ŝi malaperis post kabanoj. Senkonscie ridetante, Pandiono iris laŭ strato, svingante la lancon.

Unuafoje Pandiono rimarkis, en kia pitoreska loko situas tiu ĉi vilaĝo. La kabanoj estis oportune kaj bele konstruitaj, la stratoj estis vastaj.

Pandiono pretervole atentis, ke la ĉi-tiea popolo forte diferencas disde viditaj de li loĝantoj de la lando Nub kaj disde malriĉuloj de la «elektita» Ta-Kem — tie sur la vizaĝoj kuŝis stampo de morneco kaj indiferenteco. En la korpoj, forkonsumitaj de malsato kaj troa laboro, estis ia humiligiteco. Sed ĉi tie la loĝantoj iradis per facilaj, liberaj paŝoj; eĉ maljunuloj konservadis belan staturon.

La pensojn de Pandiono interrompis aperinta antaŭ li junulo, muskola kaj larĝbrusta, en malgranda ĉapeto el leoparda felo. Li malamikeme rigardis al la fremdulo kaj per potenca gesto etendis la manon antaŭ si, tuŝinte la bruston de Pandiono. La heleno haltis en nekompreno, kaj la junulo rigidiĝis antaŭ li, mallevinte la manon sur la zonon kun larĝa tranĉilo kaj mezurante la fremdulon per defia rigardo.

— Mi vidis, ke vi bone kuras, — finfine diris la junulo. — Ĉu vi deziras konkuri kun mi? Mi estas Fulbo, nomita Leopardo, — aldonis li, kvazaŭ tiu nomo povus ĉion klarigi al Pandiono.

Pandiono, amikeme ridetante, respondis, ke li pli frue kuradis pli bone, kaj nun ankoraŭ ne atingis la antaŭan nivelon. Tiam Fulmo superŝutis lin per koleraj mokoj, kaj la sango ekbolis en la juna heleno. Ne komprenante, kio estas la kaŭzo de la malamo de la junulo, Pandiono, malestime metinte la manon sur la flankon, konsentis. La kontraŭuloj decidis konkuri jam hodiaŭ vespere, kiam iĝos malpli varme.


Ĉe la piedo de la monteto, sur kiu staris la vilaĝo, kolektiĝis junuloj kaj kelkaj maljunuloj por spekti la konkuron de Fulbo kun la fremdulo.

Fulbo almontris malproksime vidiĝantan unuopan arbon — ĝis ĝi estis ne malpli ol dek mil ulnoj. Venkinto estos tiu, kiu unua venos reen al la markita streko kun branĉo de la arbo.

Manfrapo estis la signalo — Pandiono kaj Fulbo ekkuris. Fulbo, tuta tremanta pro malpacienco, tuj ekkuris per grandaj saltoj. Ŝajnis, ke la junulo, sterniĝinte, flugas super la tero. La junularo aprobe ekkriis.

La juna heleno, ankoraŭ ne tute resaniĝinta, komprenis, ke al li minacas danĝero iĝi venkita. Sed li decidis ne cedi. Pandiono ekkuris, kiel instruis lin la avo en malvarmaj horoj de mateniĝo sur la mallarĝa strio de la mara bordo. Li kuris, facile balanciĝante, ne farante abruptajn saltojn kaj moderigante la spiradon. Fulbo iĝis malproksime antaŭe, sed la juna heleno moviĝis trankvile kaj rapide, ne penante atingi la kontraŭulon. Iom post iom lia brusto larĝiĝadis, enprenante ĉiam pli da aero, la piedoj flugis ĉiam pli rapide, kaj la spektantoj, komence rigardintaj al li kun bedaŭro, ekvidis, kiel la distanco inter la kontraŭuloj komencis reduktiĝi. La afrikano retrorigardis, eligis koleran krion kaj ekkuris pli rapide. Al la arbo li alkuris je kvarcent ulnoj antaŭ Pandiono, alte saltis, deŝiris branĉon kaj momente turniĝis reen. Pandiono preteris lin nemalproksime de la arbo kaj notis pezan spiradon de Fulbo. Kvankam la koro de Pandiono mem batadis multe pli forte, ol taŭgus, la juna heleno decidis, ke li povas kalkuli pri venko super la tro pasia kontraŭulo, ne konanta regulan kuradon. Pandiono plu kuris kun sama modereco, kaj nur kiam ĝis la spektantoj restis ne pli ol tri mil ulnoj, subite impetis antaŭen. Li baldaŭ atingis Fulbon, sed tiu, kaptante la aeron per la larĝe malfermita buŝo, plilongigis siajn saltojn kaj ree antaŭis la fremdulon. Pandiono ne cedis. Kvankam en liaj okuloj jam staris mallumo kaj la koro estis elŝiriĝanta el la brusto, li ree atingis la kontraŭulon. Tiu estis kuranta, jam nenion vidante antaŭ si, ne distingante la vojon, kaj subite, stumblinte, falis. Pandiono trakuris je kelkaj ulnoj antaŭen, haltis kaj alsaltis al la falinto, por helpi al li ekstari. Fulbo kolere forpuŝis lin, leviĝis, ŝanceliĝante, kaj kun peno eldiris, rigardante rekte en la vizaĝon de Pandiono:

— Vi... venkis... sed gardu vin!.. Iruma...

Momente ĉio iĝis komprenebla por la juna heleno, kaj al la venka jubilo almiksiĝis sento de io malbona, de ia ĝeno, kvazaŭ li eniris en ion fremdan kaj malpermesitan.

Fulbo malgaje mallevis la kapon kaj ekiris per pezaj paŝoj, ne plu farante penojn kuri. Pandiono nehaste revenis al la streko, renkontita per salutoj de la spektantoj. La sento de kulpo ne forlasis lin.

Tuj kiam la juna heleno trafis en sian malplenan kabanon, li komencis sopiri pri Iruma. La rendevuo, difinita por morgaŭ, ŝajnis tiel malproksima.

En la sama vespero revenis la ĉasistoj. La kamaradoj de Pandiono venis lacaj, ŝarĝitaj de akiraĵo, plenaj je travivaĵoj. La etrusko kaj la negro jubilis, ekvidinte saniĝintan Pandionon. Kidogo ŝerce proponis lukti, kaj post momento Pandiono kaj la negro ruliĝis en polvo, kunpremante unu la alian en feraj brakumoj, kaj Kavi piedbatadis ilin kaj skoldis, penante disigi.

La amikoj paroprenis en komuna festeno, aranĝita omaĝe de la revenintaj ĉasistoj. Ebriigitaj de biero, la ĉasintoj fanfaronis unu antaŭ alia pri siaj sukcesoj. La juna heleno sidis flanke, ĵetante nerimarkeble rigardojn al la kampeto, kie dancis junularo, kaj penante distingi Iruma-n inter vico da gejunuloj.

Iom ŝanceliĝante, ekstaris unu el la tribestroj kaj komencis salutan paroladon, akompanante ĝin per glataj, belaj gestoj. Pandiono sukcesis kapti nur la ĝeneralan sencon, konsistantan en tio, ke la tribestro laŭdis la venintojn, bedaŭris pri ilia baldaŭa foriro kaj proponis al la fremduloj resti, promesante akcepti ilin kiel tribanojn.

La festeno finiĝis jam nokte, kiam la ĉasistoj plene satiĝis per delikata viando de junaj ĝirafoj kaj neniigis tutan rezervon de biero. Dum reveno en la kabanon Kidogo deklaris, ke morgaŭ ĉiuj ekssklavoj, da kiuj restis dudek sep homoj, konsiliĝos pri la plua vojo. Kidogo sukcesis interparoli kun vagantaj ĉasistoj, kiujn li renkontis en arbaro. Ili bone konis la landon okcidente de la vilaĝo kaj rakontis, kien iri. La distanco, disiganta ilin de la maro kaj de la patrujo de Kidogo, estas tre granda, sed li scias nun, ke post tri monatoj da eĉ malrapida irado ili estos tie. Kio nun povas haltigi ilin, elprovitajn en lukto, firmajn en amikeco? Ĉiu el la dudek sep valoras kvin militistojn! La negro fiere larĝigis la ŝultrojn, levis al la steloj la gajan ebrian vizaĝon, brakumis Pandionon kaj kun emocio finis:

— Nun mia koro estas trankvila! Vi estas sana — ek al la vojo! Al la vojo eĉ morgaŭ!

Pandiono silentis, unuafoje sentante, ke liaj deziroj ne koincidas kun la streboj de la amikoj. La juna heleno ne scipovis hipokriti.

Post la hodiaŭa rendevuo Pandiono komprenis, ke la sopiron, kiu dum la tuta tempo estis akre mordanta lian animon, kaŭzis amo al Iruma. La junulinon en disfloro de juna belo li renkontis post la kruela sklava vivo, sur la sojlo de libero!

Ĉu tio ne sufiĉas al li, kiu antaŭ tiel nelonge kroĉiĝis al la plej eta espero sur la fundo de la malhela kavo-malliberejo? Kion li, finfine, bezonas en la mondo kaj en la vivo, kiam la amo potence vokas lin resti ĉi tie, en la ora stepo? Kaj la sekreta, kaŝata de si mem strebo por ĉiam resti kun Iruma komencis firmiĝi en la animo de Pandiono. La fidema juneco de la heleno estis nerimarkeble forkondukanta lin en la landon de revoj, kie ĉio estis facila kaj simpla.

Morgaŭ li vidos Iruma-n, ĉion diros al ŝi... Kaj ŝi — ŝi same amas lin!

La ekssklavoj devis renkontiĝi en la alia fino de la vilaĝo. Samtie, en du grandaj kabanoj, ili loĝis. Kavi, Kidogo kaj Pandiono okupis apartan malgrandan kabanon, donitan al ili pro la malsano de la heleno.

Pandiono, kiu estis akriganta la lancon en angulo de la kabano, ekstaris kaj direktis sin al la elirejo.

— Kien vi iras? — demandis lin la mirigita etrusko. — Ĉu vi ne estos en la konsiliĝo?

— Mi venos poste, — forturniĝante, respondis Pandiono kaj haste eliris el la kabano.

La etrusko atente rigardis post li kaj nekomprene interŝanĝis rigardojn kun Kidogo, kiu diligente laboris apud la enirejo pri granda peco de dika ledo, elfarante ŝildon.

La juna heleno ne diris al la amikoj, ke Iruma atendas lin hodiaŭ sur la arbara rando. Sentante, ke kun veno de la kamaradoj elkreskis subita minaco al lia ĵus naskiĝinta amo, Pandiono ne havis fortojn por rezigni la rendevuon. Li pravigis sin per tio, ke li tutegale ekscios la decidon de la konsiliĝo de la amikoj.

Alirinte al la arbaro, Pandiono longe serĉis per la okuloj Iruma-n, kiam subite la ridetanta junulino deiĝis de arbotrunko kaj mem aperis antaŭ la heleno. Iruma surmetis patran ĉasistan mantelon el mola arboŝelo kaj en ĝi sur la fono de arboj estis tute nerimarkebla. La junulino signis al Pandiono, ke li sekvu ŝin, kaj rapide ekiris laŭlonge de la arbara rando al duonronda elstaraĵo de la arbaro, kiu estis eniranta en la stepon je tri mil ulnoj for de la vilaĝo. Tie ŝi eniris sub arbojn. Pandiono scivole rigardis ĉirkaŭe — unuafoje li troviĝis en afrika arbaro. La heleno imagis ĝin tute alia — la arbaro etendiĝis kiel longa rubando laŭ la valo de la rivero, fluanta ĉe la vilaĝo, kaj larĝis ne pli ol du mil ulnojn.

Tio estis grandega volbo de altaj arboj, malhela galerio super la profunda, ĉiam krepuska valo de la rivero.

Pluaj arboj iĝadis ĉiam pli altaj, kaj ĉe la bordo, krute malleviĝanta al la akvo mem, kliniĝis al la tero, krucigante en alto siajn branĉojn. Sveltaj kaj rektaj trunkoj kun blankaj, nigraj kaj brunaj ŝeloj estis forirantaj supren je tuta cento da ulnoj, kiel densa kolonaro de alta domo. Branĉoj estis dense interplektiĝantaj en kontinuan volbon, nepenetreblan por la suno. Krepuska griza lumo striis desupre, estingiĝante en profundaj kavoj inter strangaj radikoj, similaj al nealtaj muroj. Silento, rompata de neniuj sonoj, krom apenaŭ aŭdebla lirlado de akvo, duonmallumo, giganta alto de la arbara kolonaro premis Pandionon. Li ŝajnis al si nevokita veninto, penetrinta en la malpermesitan, misterplenan koron de fremda naturo.

Super la akvo mem en la verda volbo estis mallarĝaj truoj — tie el alto estis faleganta seninterrompa kaskado de ora fajro. La lumo, vestante la arbojn per brilanta nebulo, en spacoj inter la trunkoj estis diseriĝanta je vertikalaj strioj, iom post iom estingiĝantaj en profundo de la arbaro. Malhelaj, misteraj temploj de Aegyptos rememoriĝis al Pandiono. Majstroj, konstruintaj ilin, ne elpensis novon — la sorĉa efiko de gigantaj volboj, krepusko kaj silento, kondukantaj for de la mondo, kiel evidentiĝis, ekzistis en la naturo. La giganta arbaro estis pli majesta ol ajna templo, sed forto de la homo konsistis en tio, ke li povis krei siajn templojn en ajna loko, eĉ tie, kie arbaroj ne kreskis... Ŝnuregoj de rampantaj vegetaĵoj estis transirantaj de unu trunko al alia per malstreĉaj maŝoj aŭ malleviĝantaj malsupren, kreante ondajn kurtenojn. La grundo, priŝutita de folioj, restaĵoj de putrintaj fruktoj kaj branĉoj, estis lanugeca kaj mola, iuloke laŭ ĝi estis disĵetitaj steletoj de buntaj floroj.

De sur trunkoj pendis, kiel deŝiritaj pecoj de haŭto, longaj rubandoj de deskvamiĝanta ŝelo.

Grandaj papilioj sensone flugadis super la tero; iliaj flirtantaj flugiloj altiris atenton de la juna heleno per bizaraj kombinoj de koloroj — helaj, velure nigraj, metale bluaj, ruĝaj, oraj kaj arĝentaj.

Iruma certe iris inter radikoj, malleviĝante al la rivero, kaj kondukis Pandionon sur glatan placeton ĉe la fluo mem, kovritan de delikata tapiŝo de lanugecaj muskoj. Ĉi tie staris arbo, frakasita de fulmo. En fendo de la malmola flava ligno elstaris krudaj konturoj de homa figuro. La arbo, evidente, servis kiel objekto de adoro — ĉirkaŭ ĝi estis pendigitaj koloraj ĉifonoj, dentoj de rabobestoj. En la teron estis enpikitaj tri nigriĝintaj elefantaj dentegoj.

Iruma, respekte klininte la kapon, aliris la maljunan arbon kaj geste vokis Pandionon al si.

— Tio estas la praulo de nia gento, naskita de fulma bato, — mallaŭte diris la junulino. — Donu al li ion, por ke la antikvuloj estu favoraj al ni.

Pandiono ĉirkaŭrigardis sin — li havis nenion, kion li povus fordoni al tiu kruda dio, la imagata praulo de Iruma. La junulo, ridetante, dismovis la manojn, sed la junulino ne cedis.

— Donu tion! — Ŝi tuŝis la zonon, plektitan el ĝirafaj vostoj, kiun ĵus faris Kidogo por Pandiono por memoro pri la ĉaso.

La juna heleno obeeme malligis kaj fordonis al la junulino la ledan strieton. Iruma demetis la mantelon. Ŝi estis en hejma vesto — sen braceletoj, sen kolringo, nur en larĝa leda zono, oblikve falanta sur la maldekstran femuron.

La junulino leviĝis sur la piedpintoj, etendis sin al dentaĵo ĉe la kapo de la idolo kaj fiksis tie la donacon de Pandiono. Sube Iruma alkroĉis peceton de bunta leoparda felo kaj faskon da similaj al bidoj malhel-ruĝaj grajnoj. Poste la junulino elŝutis al la piedoj de la idolo plenmanon da milio kaj, kontenta, deiris.

Nun ŝi atente rigardis al Pandiono, apoginte sin per la dorso je trunko de nealta arbo kun centoj da ruĝaj floroj inter la folioj. Ŝajnis, ke skarlataj lucernoj lumis super la kapo de la junulino kaj iliaj ruĝaj rebriloj ludis sur la brilanta haŭto de Iruma.

Pandiono staris, senvorte admirante la junulinon. Ŝia belo ŝajnis al li sankta en silento de la giganta arbaro — la templo de nekonataj dioj, tiel forte diferencanta de ĝojaj ĉielaj loĝantoj de lia infanaĝo.

Hela, trankvila ĝojo plenigis la animon de Pandiono — li estis ree iĝanta artisto, kaj la antaŭaj streboj vekiĝis en li.

Sed subite ekstaris el profundo de la memoro neordinare klara vizio. Tie, en la senfine malproksima patrujo, en bruo de pinoj kaj maro, same staris, alpremiĝinte al arbo, Tessa en la forpasintaj, nerevenigeblaj tagoj...

Iruma fleksis la brakojn post la kapon, facile fleksiĝis en la maldika talio kaj suspiris. Konfuzita Pandiono deiris je paŝo — Iruma prenis la saman pozon, en kiu li deziris montri Tessa-n.

Antaŭ la heleno reviviĝis la pasinteco, kun nova forto ekbrulis la strebo al Eniado. Al la vojo, renkonten al nova lukto, for de Iruma!..

Pandionon turmentis la disduiĝo de liaj antaŭe ĉiam klaraj streboj. Li trovis en si antaŭe ne konatan kontraŭdiron, kaj tio timigis lin.

Ĉi tie kun neretenebla forto vokis lin varmega, kiel la suno mem de Afriko, juna, kiel stepo, floranta post pluvoj, pova, kiel larĝa torento, potenco de la vivo. Sed tie estis liaj plej helaj revoj pri granda kreado. Tamen ĉu ne la belo mem en aspekto de la malhelhaŭta filino de afrikaj stepoj staris antaŭ li, proksima kaj ĝoja? Tiel malsimilaj estis Iruma kaj Tessa — ili estis tute malsamaj, sed tamen en ili ambaŭ vivis unu sama aŭtentikeco de la belo.

La maltrankvilo de Pandiono transdoniĝis al la junulino. Ŝi aliris al li, kaj kantecaj vortoj de la fremda lingvo rompis la silenton de la arbaro.

— Vi estas nia, or-okululo... Mi dancis la dancon de la granda diino... La praulo akceptis la donacojn... — La voĉo de Iruma estingiĝis, la longaj okulharoj kovris la okulojn. La junulino firme brakumis Pandionon ĉe la kolo kaj alpremiĝis al li.

En la okuloj de la juna heleno ekstaris mallumo, per despera peno li deiĝis. Ŝi levis la kapon. Ŝia buŝo infane duonmalfermiĝis.

— Ĉu vi ne deziras vivi ĉi tie? Ĉu vi foriros kun la kamaradoj? — mire demandis Iruma, kaj Pandiono ekhontis.

Pandiono karese altiris al si Iruma-n kaj, serĉante konvenajn vortojn, lernitajn el la lingvo de ŝia popolo, penis transdoni al ŝi la grandan sopiron pri la patrujo, pri Tessa... La kapo de Iruma retrofleksiĝis supren sur la larĝa brusto de la juna heleno, ŝiaj okuloj mergiĝis en la oran brilon de liaj okuloj, la dentoj nudiĝis en malforta rideto. Iruma ekparolis, kaj en sono de ŝiaj vortoj estis sama tenero, sama kareso de amo, kiu ebriigadis Pandionon en la buŝo de Tessa.

— Jes, se vi ne povas vivi ĉi tie, vi devas foriri... — La junulino stumblis sur la lasta vorto. — Sed, se mi kaj mia popolo estas bonaj por vi, restu, or-okululo! Pensu, decidu, venu, mi atendos!

La junulino rektiĝis, fiere levinte la kapon. Same serioza kaj severa vidis ŝin Pandiono dum la danco.

Dum minuto la juna heleno staris antaŭ ŝi, poste, subite decidiĝinte, etendis al la junulino la manojn. Sed ŝi malaperis post arboj, dissolviĝinte en mallumo de la arbara densejo...

La malapero de Iruma ŝokis Pandionon, kiel grava perdo. La heleno longe staris en la morna arbaro, poste ektrenis sin hazarde tra la ora nebulo de la kampeto, luktante kontraŭ deziro impeti post Iruma, trovi ŝin, diri al ŝi, ke li amas, ke li restas kun ŝi.

Iruma, tuj kiam kaŝiĝis de Pandiono post arboj, ekkuris, facile transsaltante radikojn, traglitante inter lianoj. La junulino kuris ĉiam pli rapide, ĝis plene senfortiĝis. Ŝi, anhelante, haltis sur bordo de kvieta akvo — golfeto de la rivereto, larĝiĝanta ĉi tie. Hela lumo blindigis ŝin, la korpon ĉirkaŭis varmego post la mallumo kaj malvarmo de la arbaro.

Iruma tra larmoj ekvidis sian spegulaĵon sur la glata surfaco de la akvo kaj nevole pririgardis sin tutan en tiu granda spegulo... Jes, ŝi estas bela! Sed, sekve, la belo estas ankoraŭ ne ĉio, se la fremdulo, orokula, kuraĝa kaj tenera, deziras forlasi ŝin. Sekve, li bezonas ankoraŭ ion... Sed kion?..


La suno estis subiranta trans la monteta stepo. Oblikva helblua ombro kuŝis ĉe la sojlo de la kabano, kie sidis Kidogo kaj Kavi.

Laŭ tio, kiel maltrankvile ekmoviĝis ambaŭ amikoj, Pandiono komprenis, ke la etrusko kaj la negro jam delonge atendis lin. Mallevinte rigardon, la juna heleno aliris la amikojn. Kavi ekstaris, solena kaj severa, metis la manon sur la ŝultron de la amiko.

— Ni volas paroli kun vi — li kaj mi. — La etrusko kapmontris al la ekstarinta apude Kidogo. — Vi ne venis en la konsiliĝon, sed ĉio estas decidita — morgaŭ ni ekiros...

Pandiono forŝanceliĝis. Tro multaj eventoj okazis dum la lastaj tri tagoj. Sed tamen la juna heleno ne pensis, ke la kamaradoj tiel hastos. Li mem hastus ne malpli, se... se ne estus Iruma!

En rigardoj de la amikoj la juna heleno legis malaprobon. La neceso decidi ion, kiu delonge ronĝis la animon de Pandiono kaj kiun li senkonscie deĵetadis en naiva espero, ke ĉio iel mem aranĝiĝos, nun estis proksimiĝanta. Kvazaŭ muro denove baris aliron al la ĝoja mondo de libero, de tiu libero, kiu fakte vivis nur en revoj de Pandiono.

Li devas decidi, ĉu li restas ĉi tie kun Iruma aŭ, por ĉiam perdinte ŝin, foriras kun la kamaradoj. Vivi, havante neniun esperon ree ekvidi ŝin, kiam lin kaj Iruma-n disigos senfina spaco... La terura «por ĉiam» brulis en la koro de Pandiono kiel arda braĝo. Sed se li restos ĉi tie, tio same estos por ĉiam: nur en kunaj penoj de la dudek sep homoj, pretaj al ĉio, eĉ al definitiva pereo, por reveno en la patrujon, estis eblo venki la spacon, kiu tenis ilin kaptitaj. Sekve, se li restos, do por ĉiam perdos la patrujon, la maron, Tessa-n — ĉion, kio subtenis lin kaj helpis trafi ĉi tien.

Ĉu povos li vivi ĉi tie, kuniĝi kun tiu ĉi afabla, sed tamen fremda vivo, kiam ne estos kun li fidelaj kamaradoj, elprovitaj en malfeliĉo, sur kies amikecon li kutime kaj nerimarkeble apogadis sin dum la tuta tempo? Kaj eĉ sen pripenso, per la tuta koro Pandiono eksentis klaran respondon.

Ĉu tio, ke li forlasos la amikojn, savita kaj refortiĝinta danke al ili, ne estos perfido?

Ne, li devas iri kun ili, lasinte ĉi tie duonon de la koro!

Kaj la volo de la juna heleno ne eltenis la elprovon. Li kaptis la manojn de la kamaradoj, kiuj kun maltrankvilo observis la animan lukton, reflektiĝantan sur la malfermita vizaĝo de Pandiono, kaj ekpetegis ilin ne foriri tiel baldaŭ. Nun, kiam ili estas liberaj, kiom valoras vivi ĉi tie ankoraŭ nemulte, pli bone ripozi antaŭ la vojo, pli bone ekkoni la nekonatan landon!

Kidogo ekhezitis: la negro tre amis la junan helenon. La etrusko eĉ pli sulkigis la brovojn.

— Ni iru tien, ĉi tie estas fremdaj okuloj kaj oreloj. — Kavi enpuŝis Pandionon en mallumon de la kabano kaj, elirinte, revenis kun braĝo. Li bruligis malgrandan torĉon. Ĉe lumo, al li ŝajnis, estos pli facile konvinki la perpleksan amikon. — Pri kio vi esperas, se ni restos, — severe demandis la etrusko, kaj liaj vortoj entranĉiĝis en la animon de Pandiono, — se vi poste tutegale foriros? Ĉu vi deziras preni ŝin kun vi?

Ne, la penso pri tio, ke Iruma iru kun li laŭ senfine malproksima kaj morte danĝera vojo, eĉ ne venis en la kapon de Pandiono, kaj li nege balancis la kapon.

— Tiuokaze vi estas nekomprenebla por mi, — malmilde diris la etrusko. — Ĉu aliaj niaj kamaradoj ne trovis ĉi tie koramikinojn? Dum la konsiliĝo neniu el ili hezitis, kion elekti — ĉu la virinon aŭ la patrujon, neniu eĉ pensis resti. La patro de Iruma, la ĉasisto, pensas, ke vi ne iros kun ni. Vi plaĉas al li, famo pri via heroeco disvastiĝis en la popolo. Li diris al mi, ke li pretas akcepti vin en la hejmon. Ĉu vi vere forlasos nin, forgesos la patrujon pro knabinaĉo?!

Pandiono mallevis la kapon. Li ne havis, kion respondi, li ne povus klarigi al la etrusko tion, en kio Kavi estis malprava. Kiel li diru al li, ke Pandiono ne simple cedis al pasio? Kiel li esprimu tion, kio absorbis lin en Iruma kiel artiston? Por li Iruma iĝis enkorpiĝo de la belo, en ŝi sparkis kaj brilis la antikva forto de la vivo, tiel altiranta la junan skulptiston, en kiu kune kun la amo vekiĝis ankaŭ la kreemo! Sed aliflanke, la severa vero bruligis lin en la parolo de la etrusko — li forgesis, ke la fremda popolo havas siajn leĝojn kaj morojn. Restinte ĉi tie, li devos iĝi ĉasisto, kunigi sian sorton kun la sorto de tiu ĉi popolo. Tia estis la neevitebla pago pro feliĉo kun Iruma... Iruma sola ĉi tie estas proksima al li. La kvieta kaj varmega vasto de la ora stepo tute ne similas al la brua kaj moviĝema vasto de la patruja maro. Kaj la junulino estas parto de tiu ĉi mondo, kies provizora gasto li ne ĉesis sin senti... Kaj tie, malproksime, al li lumis la patrujo, kiel lumturo. Sed se tiu lumturo estingiĝos, ĉu povos li vivi sen ĝi?..

La etrusko faris paŭzon, por doni al Pandiono tempon por pensi, kaj rekomencis:

— Bone, vi iĝos ŝia edzo, por baldaŭ forlasi ŝin kaj foriri. Kaj ĉu vi pensas, ke ŝia popolo permesos al ni pace foriri kaj helpos al ni? Vi ofendos ilian gastemon. Puno, inda al vi, falos sur nin ĉiujn... Kaj krome, kial vi estas certa, ke la ceteraj kamaradoj konsentos atendi? Ili ne konsentos, kaj en tio mi estos sur ilia flanko!

La etrusko silentis iom kaj, kvazaŭ ekhontinte akrecon de siaj vortoj, malgaje aldonis:

— Mia koro doloras, ĉar, kiam mi atingos maron, ne havos mi amikon, lertan en la ŝipa metio. Mia Remd pereis, kaj la tuta espero estis pri vi — vi navigis laŭ maro, lernis de fenicoj... — Kavi mallevis la kapon kaj eksilentis.

Kidogo ĵetiĝis al Pandiono kaj surmetis sur la kolon de la juna heleno saketon sur longa rimeneto.

— Mi konservadis ĝin, dum vi estis malsana, — diris la negro. — Tio estas via mara amuleto... Ĝi helpis venki la rinoceron, ĝi helpos al ni ĉiuj atingi maron, se vi iros kun ni...

Pandiono rememoris pri la ŝtono, donacita al li de Jaĥmos. Li tute forgesis pri tiu ĉi brilanta simbolo de maro, samkiel forgesis en tiuj tagoj ankaŭ pri multaj aliaj aferoj. Li profunde suspiris. En tiu minuto en la kabanon eniris alta homo kun granda lanco en la mano. Tio estis la patro de Iruma. Li senĝene eksidis sur la plankon, submetinte la piedojn; amike ridetis al Pandiono kaj turnis sin al la etrusko.

— Mi venis al vi kun afero, — nehaste komencis la ĉasisto. — Vi diris, ke post unu suno vi decidis foriri al la patrujo.

Kavi kapjesis kaj silentis, atendante, kio okazos poste. Pandiono kun maltrankvilo rigardis al la patro de Iruma, tenanta sin kun simpla kaj majesta digno.

— La vojo estas malproksima, multaj bestoj ĉasas homon en stepo kaj arbaro, — daŭrigis la ĉasisto. — Vi havas malbonan armilaron. Memoru, fremdulo: kontraŭ bestoj ne eblas batali, kiel kontraŭ homoj. Glavo, sago kaj tranĉilo estas bonaj kontraŭ homo, sed kontraŭ besto la plej bona estas lanco. Nur lanco povas reteni fortan beston, haltigi ĝin, atingi el malproksime la koron de la besto. La viaj ne taŭgas por nia stepo! — La ĉasisto neglekte almontris almetitan al la muro de la kabano maldikan egiptan lancon kun eta kupra pinto. — Jen kia necesas ĉi tie!

La patro de Iruma metis sur la genuojn de Kavi la alportitan de li armilon kaj demetis de ĝi longan ledan tegaĵon.

La peza lanco estis pli ol kvar ulnojn longa. Ĝia stango, dika je du fingroj, estis farita el ligno malmola, densa, brilanta kiel osto. Meze la stango estis pli dika, kovrita per maldika aspra ledo de hieno. Anstataŭ pinto sur ĝi estis klingo, longa kaj larĝa je tri fingroj, farita el hela malmola metalo — rara kaj multekosta fero.

Kavi penseme tuŝis la akran klingon, mezuris sur la mano pezon de la armilo kaj kun suspiro redonis al la ĉasisto.

Tiu ridetis, observante la impreson, faritan de la lanco al la etrusko, kaj singarde diris:

— Elfari tian lancon estas granda laboro... Metalon por ĝi akiras la najbara tribo, kaj ili vendas ĝin multekoste. Anstataŭe la lanco savos vin plurfoje en morta batalo...

Ne komprenante, al kio kondukas la parolon la ĉasisto, Kavi silentis.

— Vi alportis kun vi fortajn pafarkojn el Ta-Kem, — daŭrigis la ĉasisto. — Ni ne scipovas fari tiajn kaj dezirus interŝanĝi ilin al lancoj. La estro konsentis doni al vi po du lancoj kontraŭ ĉiu pafarko, kaj la lancoj, mi diris, estos pli necesaj por vi.

Kavi demande rigardis al Kidogo, la negro per kapa movo konfirmis la opinion de la ĉasisto.

— En la stepo estas multe da ĉasaĵo, kaj ni ne bezonos sagojn, — diris Kidogo. — Sed en arbaroj estos malpli bone. Tamen arbaro estas malproksima, kaj ses lancoj anstataŭ tri pafarkoj estas pli fidindaj ĉe atako de bestoj.

Kavi pensis iom, konsentis pri la interŝanĝo kaj komencis marĉandi. Sed la ĉasisto estis necedema, pruvante, ke la armilaro, proponita al ili, estas valorega. Ili neniam fordonus ĝin po du lancoj por ĉiu pafarko, se ne bezonus scii, kiel estas farataj pafarkoj de la Nigra Tero.

— Bone, — diris la etrusko. — Ni fordonus ilin al vi kiel donacon pro azilo kaj manĝo, se ni ne irus tiel malproksime. Ni akceptas la kondiĉon — morgaŭ vi ricevos la pafarkojn.

La ĉasisto ekradiis, frapis la manon de Kavi, levis la lancon, rigardante ruĝan rebrilon de la torĉo sur la klingo, kaj surmetis sur ĝin la ledan tegaĵon, ornamitan per pecetoj de diverskoloraj feloj.

La etrusko etendis la manon, sed la ĉasisto ne fordonis la armilon.

— Morgaŭ vi ricevos ne malpli bonan. Sed tiun ĉi... — la patro de Iruma faris paŭzon, — mi donacas al via or-okula amiko. Ĝian tegaĵon Iruma kudris mem! Vidu, kiel ĝi estas bela.

La ĉasisto etendis la lancon al la juna heleno, nedecideme akceptinta la donacon.

— Vi ne iras kun ili, — la patro de Iruma almontris la etruskon kaj la negron, — sed bona lanco estas unua avantaĝo de ĉasisto, kaj mi deziras, ke vi gloru nian familion, iĝinte mia filo!

Kidogo kaj Kavi enpikiĝis per rigardoj en la amikon; la negro kun krako kunpremis la fingrojn. La decida momento venis.

Pandiono paliĝis kaj subite per abrupta, foriga gesto etendis reen al la ĉasisto la lancon.

— Ĉu vi rifuzas? Kiel mi komprenu tion? — ekkriis la ŝokita ĉasisto.

— Mi foriras kun la kamaradoj, — kun peno diris la juna heleno.

La patro de Iruma senmove staris, rigardante al Pandiono, poste kun kolero ĵetis la lancon sub liajn piedojn:

— Estu tiel, sed ne aŭdacu plu rigardi al mia filino! Mi jam hodiaŭ forsendos ŝin!

Pandiono, ne palpebrumante, kun larĝe malfermitaj okuloj staris antaŭ la ĉasisto. Sincera malfeliĉo misformis liajn kuraĝajn vizaĝtrajtojn, kaj ia malklara kompato malfortigis la koleron de la patro de Iruma.

— Al vi sufiĉis da kuraĝo por decidi, antaŭ ol iĝis malfrue. Tio estas bona, — diris la ĉasisto. — Sed se vi foriras, do foriru plej baldaŭ...

La ĉasisto ankoraŭfoje morne pririgardis Pandionon de la kapo ĝis la piedoj, eliginte ian malklaran sonon.

Sur la sojlo de la kabano la patro de Iruma retrorigardis al Kavi.

— Kion mi diris, tio estos! — malafable grumblis li kaj malaperis en la mallumo.

La negro konfuziĝis pro brilo de la okuloj de la juna heleno, kaj li sentis, ke nun Pandiono ne vidas la amikojn. La heleno staris iom, celinte rigardon en la spacon, kvazaŭ demandante la malluman foron, kiel li agu. Li malrapide turniĝis kaj ĵetis sin sur la liton, ferminte la vizaĝon per la manoj.

Kavi lumigis novan torĉon: li ne deziris lasi Pandionon en mallumo solan kun liaj pensoj. La etrusko kaj la negro eksidis flanke kaj plu maldormis, ne interparolante. De tempo al tempo ili maltrankvile rigardadis al la amiko, al kiu ili neniel povis helpi.

La tempo estis malrapide pasanta, venis nokto. Pandiono moviĝis, salte ekstaris, fiksaŭskultante, kaj impetis for el la kabano. Sed la larĝaj ŝultroj de la etrusko ŝirmis la elirejon. La juna heleno batiĝis kontraŭ liajn krucigitajn brakojn kaj haltis, kuntirinte la brovojn.

— Lasu min! — malpacience diris Pandiono. — Mi ne povas! Mi devas adiaŭi Iruma-n, se ŝin oni ne forsendis ien...

— Rekonsciiĝu! — respondis Kavi. — Vi pereigos ŝin, vin kaj nin ĉiujn!

Pandiono silentis kaj penis depuŝi la etruskon, sed tiu staris firme.

— Vi decidis — do sufiĉas, ne kolerigu ŝian patron! — plu persvadis la amikon Kavi. — Komprenu, kio povas okazi...

La juna heleno puŝis Kavi-n eĉ pli forte, sed mem ricevis puŝon je la brusto kaj depaŝis. La negro, ekvidinte la kunpuŝiĝon de la amikoj, alkuris, perpleksa, ne sciante, kion fari. La juna heleno kunpremis la dentojn, liaj okuloj ekbrulis per malbonkora fajro. Blovinte la nazotruojn, li ĵetis sin al Kavi. La etrusko rapide elprenis tranĉilon kaj, turninte la armilon per la tenilo al Pandiono, kolere ekkriis:

— Jen, prenu! Batu!

Pandiono rigidiĝis. La etrusko etendis la bruston, almetis al la koro la maldekstran manon, kaj per la dekstra plu direktis la tenilon de la tranĉilo al Pandiono:

— Batu tuj, jen ĉi tien! Tutegale viva mi ne lasos vin! Murdu — tiam iru! — furioze kriis Kavi.

Unuafoje Pandiono vidis sian mornan kaj saĝan amikon en tia stato. Li depaŝis, senhelpe ĝemis kaj ektrenis sin al sia lito; ree falis sur ĝin kaj turniĝis al la amikoj dorse.

Kavi, anhelante, forviŝis ŝviton de sur la frunto kaj ŝovis la tranĉilon post la zonon.

— Ni devas gardi lin dum la tuta nokto kaj foriri plej baldaŭ, — diris li al timigita Kidogo. — Ĉe la mateniĝo vi avertu la kamaradojn, ke ili kolektiĝu.

Pandiono klare aŭdis la vortojn de la etrusko, signifantajn, ke li ne sukcesos vidi Iruma-n. Li sufokiĝis, preskaŭ fizike sentante malvastecon ĉirkaŭ si. La heleno estis luktanta kontraŭ si, streĉante la tutan volon, kaj poiomete la furiozan desperon, preskaŭ frenezon, anstataŭis kvieta malgajo.


Kaj ree la afrika stepo malfermis sian varmegan vaston antaŭ la dudek sep obstinuloj, decidintaj per ajna kosto reveni en la patrujon.

Nun post pluvoj kruda herbo kun grandaj brunaj spikoj leviĝis al dekdu-ulna alto, kaj en ĝia sufoka densejo sen spuro kaŝiĝadis eĉ gigantaj korpoj de elefantoj. Kidogo klarigis al Pandiono, kial necesas hasti: baldaŭ finiĝos la sezono de pluvoj kaj la stepo komencos bruli, iĝante senviva, priŝutita de cindro ebenaĵo, kie estos malfacile trovi nutraĵon.

Pandiono silente konsentis. Lia malgajo estis ankoraŭ tro freŝa. Sed, troviĝante inter siaj kamaradoj, al kiuj li tiom multe ŝuldis, la juna heleno sentis, kiel ree ĉirkaŭplektas lin ligoj de vira amikeco, kiel kreskas en li mem strebo iri antaŭen, avido de lukto, kaj ekbrulas ĉiam pli forte la lumturo de Eniado.

Kaj, malgraŭ la akra sopiro pri Iruma, Pandiono nun sentis sin antaŭa, sen maltrankvilo iranta laŭ la elektita vojo. Ne malaperis la avida atento de artisto al formoj kaj koloroj de la naturo, la deziro krei.

La dudek sep fortaj viroj estis armitaj per lancoj, ĵetlancetoj, tranĉiloj kaj kelkaj ŝildoj.

La ekssklavoj, elprovitaj en malfeliĉoj kaj bataloj, estis granda forto kaj povis ne timi sennombrajn bestojn.

Dum la vojo, en alta herbo, la danĝero estis serioza. Nevole oni devis iri anservice, vadante laŭ mallarĝaj koridoroj de bestaj padoj, dum longaj horoj vidante antaŭ si nur la dorson de la antaŭe iranta kamarado. Kaj el la susurantaj altaj muroj dekstre kaj maldekstre ĉiuminute minacis danĝero — en ajna momento la tigoj povis disiĝi kaj tralasi kaŝe alirintan leonon, furiozan rinoceron aŭ altan, neĉirkaŭpreneblan korpegon de kolera soleca elefanto. La herbo disigadis la kamaradojn, kaj malplej bone estis al la postirantoj: al ili povis fali kolero de besto, maltrankviligita de la antaŭirantoj. En matenoj la herbo estis ensorbigita de malvarma roso, brilanta polvo de akvaj gutoj staris super la malsekaj korpoj de la homoj. Dum varmega tempo la roso malaperadis senspure, seka polvo jukadis gorĝojn, ŝutiĝante de sur pintoj de tigoj; en la malvastaj trairejoj mankis aero por spiri.

Fine de la tria tago de la irado kuraĝan libianon Takel-on, irintan malantaŭe, atakis leopardo, kaj nur danke al feliĉa hazardo la junulo restis kun nur negravaj gratvundoj. En la sekva tago al Pandiono kaj lia najbaro-negro saltis el herbo grandega leono kun malhela kolhararo. La lanco de la patro de Iruma retenis la rabobeston, kaj kamarado de la heleno, subkaptinte la ŝildon, kiun pro neatenditeco faligis Pandiono, atakis la leonon de malantaŭe. La besto turnis sin al la nova malamiko kaj falis, trapikita per tri lancoj. Kidogo alkuris, anhelante pro maltrankvilo, kiam ĉio estis finita kaj la batalistoj, peze spirante, estis viŝantaj de sur la lancoj rapide bruniĝintan leonan sangon. La rabobesto kuŝis, preskaŭ nerimarkebla en flava ĉifita herbo. Kunvenis ĉiuj anoj de la taĉmento, laŭtaj krioj leviĝis super la batalejo. Ĉiuj estis pruvantaj al du fortikaj negroj — Dhlomo kaj Mpafu, kiuj kune kun Kidogo gvidis la taĉmenton, — ke finfine bestoj iun murdos. Necesas ĉirkaŭiri tiun ebenaĵon de alta herbo. La gvidantoj tute ne kontraŭis. La taĉmento turniĝis forte al la sudo kaj jam antaŭ la vespero alproksimiĝis al longa rubando de arbaro, etendiĝinta ĝuste en la necesa sud-okcidenta direkto. Tia arbaro estis konata al Pandiono — verda volba koridoro super mallarĝa stepa rivereto. Arbaroj-galerioj trais la stepon en diversaj direktoj laŭ fluejoj de riveroj kaj rojoj.

Al la vojaĝantoj fortunis: sub la verda volbo ne estis dornaj densejoj, lianoj ne plektis netraireblajn kurtenojn — la taĉmento vigle ekiris laŭ la mallarĝa arbara rubando, boardante inter gigantaj radikoj. Profunda silento kaj malvarmeta duonmallumo anstataŭis herban susuradon en sufoka aero de blindiga tago. La arbaro etendiĝis tre malproksime — tagon post tago iris laŭ ĝi la vojaĝantoj, malofte elirante en la stepon por ĉasakiro aŭ grimpante sur malaltajn arbojn de arbara rando, por kontroli la direkton.

Kvankam moviĝo ĉi tie estis pli facila kaj malpli danĝera, Pandionon premis mallumo kaj silento de la mistera arbaro. La juna heleno revenadis al rememoroj pri la renkonto kun Iruma en sama arbaro. La perdo ŝajnis grandega, sopiro ĉirkaŭigis por Pandiono la tutan mondon per griza nebulo, kaj la nekonata estonteco estis same malhela, silenta kaj malklara, kiel la arbaro, laŭ kiu ili iris.

Al Pandiono ŝajnis, ke la malhela vojo en monotona alternado de kolonaroj de grandegaj arbotrunkoj, de mallumo kaj de sunaj makuloj, de kavoj kaj de terbuloj estas senfina.

Ĝi estis kondukanta en nekonatan foron, ĉiam pli profunde penetrante en la koron de la fremda kaj stranga lando, kie ĉio estis nekonata kaj nur la rondo de la pretaj kamaradoj savadis de neevitebla morto. La maro, al kiu li tiel strebis, kiu ŝajnis facile atingebla, kiam li estis kaptita, nun foriĝis senfine malproksime, barita de miloj da obstakloj, de monatoj da malfacila irado... La maro forŝiris lin disde Iruma, kaj mem restis neatingebla...

En la fino de la arbaro antaŭ la vojaĝantoj aperis larĝa marĉo. Ĝi baris la vojon ekde unu rando de la horizonto ĝis la alia, etendiĝis antaŭen, ŝirmita malproksime per verdeta mallumo de humidaj vaporoj, matene zoniĝante per malalta kurteno de blanketa nebulo. Blankaj ardeoj flugadis per negrandaj grupoj super maro da kanoj.

Kavi, Pandiono kaj la libianoj, embarasitaj de la obstaklo, perplekse rigardis al la hel-verda densejo de marĉaj vegetaĵoj kun brulantaj sub la suno akvaj fenestroj. Sed la gvidantoj kontente interŝanĝis rigardojn kaj ridetis: la vojo estis ĝusta, la du semajnoj da malfacila irado ne restis vanaj.

En la sekva tago la taĉmento ligis flosojn el speciala, neordinare malpeza kaj pora kano, kies artikaj tigoj atingadis dek ulnojn. La vojaĝantoj eknavigis laŭlonge de altaj densejoj de paniklaj papirusoj, boardante inter ruĝ-brunaj amasiĝoj de sekiĝintaj kaj rompitaj kanaj tigoj, inter flosantaj herbaj insuloj. Sur ĉiu floso estis po du aŭ po tri homoj, kiuj singarde ekvilibradis per longaj stangoj, egalmezure enpikiĝantaj en la ŝliman fundon.

La malhela fetora akvo ŝajnis densa oleo, veziketoj de marĉa gaso leviĝadis sur la surfacon el sub la stangoj, glueca ŝimo ŝaŭmis per ruste brunaj borderoj laŭlonge de la verdaj muroj. Eĉ unu seka loko ne estis sur la tuta videbla spaco, la humida varmego turmentis la ŝvitegantajn homojn, de supre ilin bruligis la senkompata suno. Vespere milionoj da malicaj muŝetoj per densaj nuboj atakadis la homojn. Feliĉo estis trovi neinunditan terbulon, sur kiu oni aranĝadis grandegan fumantan lignofajron. Eĉ pli facile estis ĉe vento, forpelanta nubojn da insektoj kaj permesanta satdormi post malfacilaj tagoj kaj noktoj. La vento klinadis la kanon, ondo post ondo kuradis laŭ la senfina oceano da verdo.

Sennombra kvanto da rampuloj kaŝiĝis en ŝima akvo kaj en putrantaj veproj. Gigantaj krokodiloj amasiĝadis centope sur terbuloj de malprofundaĵoj aŭ elrigardadis el la verdaj muroj, duone kaŝitaj de tigoj. Nokte la monstroj muĝadis — ilia obtuza, basa muĝo plenigadis la homojn per superstiĉa teruro. En la krokodila muĝado ne estis furiozo aŭ minaco — io senanima kaj senpasia sentiĝis en tiuj malaltaj abruptaj sonoj, ruliĝantaj super la stagna akvo en nokta mallumo.

La vojaĝantoj renkontis malgrandan golfeton, kovritan de duone eroziitaj konusaj montetoj el ŝlimo, altaj je ulno kaj duono. La bruna akvo eligadis netolereblan fetoron, la montetoj estis kovritaj de blanka krusto de birda fekaĵo. Negroj klarigis, ke tio estis loko de nestado de grandaj longkruraj rozkoloraj birdoj, kiuj alitempe nube kovrus la marĉon. Pro malbona akvo kaj malutilaj vaporoj ekmalsanis kelkaj homoj, precipe libianoj. Kruela febro senfortigadis la homojn, indiferente kuŝantajn sur la flosoj sub la piedoj de la kamaradoj.

En la kvina tago de la navigado inter marĉaj veproj komencis ĉiam pli ofte renkontiĝi spacoj de libera akvo, el kiu elstaradis pintoj de arboj. Pandiono kun miro demandis Kidogon, kion tio signifas. La nigra amiko, ridetante je tuta larĝo de sia granda buŝo, klarigis, ke baldaŭ venos fino al la suferoj.

— Ĉi tie, — diris la negro, enpikinte la stangon en la profundan akvon, — en seka sezono la tero brulas pro varmego, kaj tio ĉi estas inundo, pro pluvoj.

— Kiu do rivero estas ĉi tio? — ree demandis Pandiono.

— Ĉi tie estas ne unu rivero, sed du kaj longa ĉeno de marĉoj inter ili, — respondis la negro. — Dum seka sezono tiuj riveroj preskaŭ ne fluas.

Kidogo, kiel ĉiam lastatempe, iĝis prava — baldaŭ la flosoj komencis tuŝi la ŝliman fundon, kaj antaŭe la tero, altiĝante, transiris al glata stepo. Tie kreskis speciala herbo kun arĝente blankaj spikoj, kaj, brilante sub sunaj radioj, la surfaco de la stepo el malproksime ŝajnis daŭrigo de la akva surfaco. Kun sento de profunda faciliĝo la vojaĝantoj ĝiszone en koto, dispelante per krioj krokodilojn, elgrimpis sur la firman varmegan teron. Vento, freŝa kaj seka, salutis ilin, forpelante la pezan sufokan aeron de la marĉo. La taĉmento atingis altaĵon, sur kiu kreskis arbustoj kun blu-verdaj folioj, kovritaj de oranĝkoloraj fruktoj, grandaj je ovo.

Ĉi tie la vojaĝantoj trovis puran akvon kaj decidis halti. Ili aranĝis ĉirkaŭ la tendaro dornan muron, altan je ses ulnoj. La negroj kolektis amason da oranĝkoloraj fruktoj, kiuj evidentiĝis mirinde bongustaj kaj delikataj, kaj alportis ankoraŭ iajn foliojn, per kies suko ili komencis kuraci la kamaradojn, malsanajn je febro. La sanuloj ĝissate dormis, vundoj, kreiĝintaj pro mordoj de marĉaj muŝoj, rapide saniĝis. Dum kelkaj sinsekvaj tagoj ne pluvis. Matene estis tre malvarme, kaj la nigrahaŭtaj anoj de la taĉmento frostiĝadis kaj suferis pro malvarmo.

Baldaŭ la vojaĝantoj ekiris pluen.

Dum dudek kvin tagoj iris ili laŭ la stepo. Nun da ili restis dek naŭ homoj — ok apartiĝis post la transiro de la marĉo kaj foriris norden, al siaj gepatraj lokoj, ĝis kiuj por ili restis ne pli ol dek tagoj da irado. Malgraŭ iliaj persistaj vokoj, la ceteraj obstinuloj ne cedis kaj estis plu plenumantaj sian decidon atingi la maron.

Griza nebulo ŝirmadis la bluan firmamenton, plu eligantan blindigan brilon. Nokte la ĉielon nemalofte kovradis nuboj, terura tondro flugis seninterrompe super la stepo, sed neniu ekbrilo de fulmo sekcis velure nigran mallumon de nokto, neniu pluva guto falis sur sekiĝintan herbon kaj sur la teron, fendiĝintan pro varmego.

En la stepo estis disĵetitaj malgrandaj montetoj — akrepintaj konusoj aŭ turoj kun rondigitaj pintoj, altaj ĝis dek ulnojn. Interne de tiuj montetoj el argilo, malmola kiel briko, loĝis sennombraj grandaj insektoj, similaj al formikoj, danĝeraj per siaj fortaj makzeloj. Pandiono jam kutimiĝis al multeco de bestoj; lin ne plu miris ĝirafoj aŭ grupegoj de elefantoj po mil animaloj en grego. Nun li ekvidis gregojn de strangaj animaloj de striita, blanka kaj nigra, koloro. Ili similis al ĉevaloj de Eniado, sed samtempe diferencis de ili: ĉe negranda alto kaj maldikaj kruroj la striitaj bestoj havis pli larĝajn gropojn, dorsojn, fleksitajn ĉe la sakro, glatan fleksiĝon de la supra lipo, mallongajn vostojn kaj kolhararojn. Pandiono kun intereso rigardis al iliaj multenombraj gregoj, aperantaj ĉe trinkejo. Li revis kapti striitajn ĉevalojn kaj adapti ilin al rajdado. Tamen, kiam li sciigis siajn pensojn al Kidogo kaj al aliaj kamaradoj-negroj, tiuj longe kaj laŭte ridegis. La negroj klarigis al la juna heleno, ke la striitaj animaloj estas fortaj, koleraj kaj nebrideblaj, ke eĉ se oni sukcesus kapti kelkajn pli kvietajn, do du dekojn, necesajn al ili, ne eblas kolekti eĉ dum dek jaroj.

Duan elreviĝon Pandiono travivis ĉe renkontiĝo kun bubaloj. Li ekvidis masivajn malhel-grizajn bovojn kun larĝaj kornoj, fleksitaj ĉe la pintoj, kaj decidis kaŝe aliri la plej proksiman, por faligi ĝin per la lanco, tamen Kidogo, surfalinte sur la junulon per la tuta korpo, alpremis lin al la tero. La negro kredigis la amikon, ke tiuj bovoj estas probable la plej danĝeraj bestoj de la suda lando, ke ĉasi al ili necesas, nur havante pafarkojn aŭ ĵetlancojn, alie pereo estas neevitebla. Pandiono obeis la negron kaj kaŝiĝis en arbustoj, samkiel la ceteraj, sed la timo de Kidogo antaŭ tiuj bovoj restis al li nekomprenebla — el lia vidpunkto, rinocero aŭ elefanto ŝajnis multe pli timindaj.

La vojon nemalofte trais rokaj vicoj, ĉenoj de montetoj aŭ grupoj de elstarantaj detruitaj klifoj. En tiaj lokoj ofte renkontiĝadis abomenaj hundokapaj simioj. Tiuj animaloj, rimarkinte alproksimiĝon de la homoj, amasiĝadis sur rokoj aŭ sub arboj, sen timo pririgardadis la venintojn kaj impertinente grimacadis. Pandiono kun abomeno rigardis al iliaj nudaj hundaj buŝegoj kun bluaj blovitaj vangoj, kadritaj de densa hirta hararo, al iliaj svingiĝantaj postaĵoj kun ruĝaj kalaj kalvaĵoj. La simioj estis danĝeraj. Foje Kavi ne eltenis arogan konduton de tri animaloj, barintaj al li la vojon, kaj batis per la lanco unu el la abomenaj estaĵoj. Ekbolis serioza batalo ĉe piedo de klifoj. La vojaĝantoj estis feliĉaj, ke ili sukcesis forkuri, retiriĝinte sen damaĝo, sed kun plej ebla hasto.

En la dudek kvina tago de la iro laŭ la nerimarkeble altiĝanta lando sur la horizonto aperis malhela strio. Kidogo ĝoje ekkriis, almontrante ĝin: tie estis komenciĝanta granda arbaro — la lasta obstaklo, kiun ili devis trairi. Post la kovritaj de la arbaro montoj kuŝis la longe atendata maro — fidinda vojo hejmen.

Ĉe la tagmezo la taĉmento atingis palman boskon. Pandionon mirigis stranga aspekto de la bosko. Antaŭe en stepo ne renkontiĝis tiaj altaj kaj sveltaj vegetaĵoj, similaj al konataj laŭ Aegyptos daktilaj palmoj. Ĉiu trunko estis leviĝanta kvazaŭ el la centro mem de steleca blu-nigra ombro, ĵetata de la pinto. Inter nigraj steloj de ombroj la seka grundo ŝajnis blank-arda metalo. Laŭ neordinara situo de ombroj Pandiono ekvidis, ke la tagmeza suno staras rekte super la kapo. Li diris pri tio al Kavi. La etrusko nekomprene levis la ŝultrojn, kaj Kidogo klarigis, ke tio estas ĝuste tiel en la realo. Ju pli al la sudo, des pli alte leviĝas la suno, kaj kaŭzon de tio neniu scias. Maljunuloj rakontas ankoraŭ, ke, laŭ legendoj, malproksime sude la suno ree iĝas malpli alta.

Longe pensi pri tiu enigmo la juna heleno ne devis — la elturmentitaj de varmego kamaradoj hastis al la akvo. En bivako Kidogo deklaris, ke vespere ili atingos la arbaron kaj ilia vojo iros laŭ arbaroj kaj montoj, etendiĝintaj ĝis la rando de la tero.

— Tie, — la negro almontris dekstren, — kaj tie, — la mano de Kidogo turniĝis maldekstren, — estas grandaj riveroj, sed ni ne povas navigi laŭ ili. La dekstra turniĝas norden, al granda dolĉakva maro ĉe la rando de la nordaj dezertoj. La maldekstra krute turniĝas suden kaj forkondukos nin malproksime de la necesa loko. Krome, laŭlonge de la riveroj loĝas fortaj triboj, ili manĝas homan viandon kaj neniigos nin ĉiujn. Ni devas trairi sud-okcidenten rekte, kiel laŭ flugo de sago, inter ambaŭ riveroj. La malhelaj arbaroj estas malplenaj kaj sendanĝeraj, kaj sur la montoj neniu loĝas, timante fortajn fulmotondrojn kaj mallumon de densejoj. Bestoj ĉi tie estas maloftaj, sed ni estas malmultaj, kaj ni povos nutri nin per ĉasado kaj fruktoj.

Pandiono, Kavi kaj la libianoj kun dubo rigardis al la arbaro, ekstaranta antaŭ ili, kaj ilin maltrankviligis malklaraj antaŭtimoj.




La branĉoj de la arbo iom post iom mallongiĝas al la pinto, tiel, ke ĝi ŝajnas akrigita supre — arbo el familio de sterkuliacoj, donanta kolanuksojn, nun konata en la tuta mondo kiel bonega toniko.
vegetaĵo, kultivata ĉi tie — afrika milio kun tuberoj, kovritaj per multegaj etaj nigraj grajnoj.
iu bonodora vegetaĵo — eleleŝo, aroma vegetaĵo de Sudano, parenca al nia estragono.
nealta arbo kun centoj da ruĝaj floroj inter la folioj — tulipa arbo el familio magnoliacoj.
kruda herbo kun grandaj brunaj spikoj — elefanta herbo, grandega poaco, ĝis 6 metrojn alta.
malpeza kaj pora kano — ambago, tre malpeza kaj dika kano, ĝis 7 metrojn alta.
grandaj longkruraj rozkoloraj birdoj — fenikopteroj.
du — temas pri Baĥr-el-Arab kaj Baĥr-el-Gazal, antikve pli multakvaj, ol nun.
hundokapaj simioj — pavianoj.
La dekstra — la dekstra rivero nun nomiĝas Ŝari.
La maldekstra — la maldekstra rivero nun nomiĝas Ubangi — la ĉefa alfluanto de Kongo.