Aŭtora antaŭparolo

La unua varianto de tiu ĉi rakonto estis publikigita en la 1944-a jaro. Tiam mi konis la sorton de la eminenta ŝipo nur ĝenerale kaj elpensis fantazian version pri enmeto de «Cutty Sark» en muzeon, speciale konstruitan por ĝi. Post kiam la rakonto estis eldonita en Britio, britaj legantoj sciigis al mi multajn novajn faktojn pri la sorto de «Cutty Sark».

En la 1952-a jaro en Britio kreiĝis Societo de konservo de «Cutty Sark», kiu per kolektita mono restaŭris la ŝipon kaj metis ĝin en sekan dokon.

Ĉi tiu, plene reverkita varianto de la rakonto estas peno eksponi la etapojn de la vera historio de «Cutty Sark».


Naskiĝtago de ŝipestro Liĥtanov

En la loĝejeto apenaŭ sukcesis lokiĝi multenombraj gastoj. Ĉiuj seĝoj estis okupitaj, kaj oni eĉ devis uzi vertikale starigitajn kofrojn. Por honori la sepdekjariĝon de la ŝipestro venis precipe maristoj. Tabaka fumo naĝis per bluaj tavoloj, sendezire forirante en duonmalfermitan fenestron, blovantan per malvarmo. La gastiganto mem, granda kaj korpulenta, navedis inter la gastoj kaj fartis bonege inter gajaj ekkrioj kaj rido.

Tre juna navigaciisto, ĝeniĝante pro la kompanio de respektindaj ŝipestroj, premiĝis ĉe muro, rigardante bildojn de ŝipoj en simplaj brunaj kadroj, kaj haltigis la rigardon sur granda foto de velŝipo. En precizaj linioj de la rapida, mallarĝa korpo de la ŝipo sentiĝis perfekteco, emfazata de nekredebla amaso da blankaj veloj. La supraj velstangoj estis neordinare longaj kaj amplekse preskaŭ egalis al la malsupraj.

La gastiganto aliris por vigligi la sinĝeneman gaston.

— Ĉu vi admiras? — aprobe basis li, mallevante la vejnecan manon sur la ŝultron de la navigaciisto.

— Ĉu ankaŭ tiun ŝipon vi estris, Danielo Aleksejeviĉ? — demandis la junulo.

— Jen sensencaĵo! — svingis la manon la maljuna maristo. — Ja tio estas «Cutty Sark»!

— Kio estas? — ne komprenis la navigaciisto.

— Nu jes ja, de kie vi, flavbekaj borduloj, povas scii! — grumblis la ŝipestro. — Tamen... Atenton, kamaradoj! — per fortika, «ŝtorma» voĉo superis li la bruon de la kompanio.

Ĉiuj vizaĝoj atende turniĝis al li.

— Kiom estas ĉi tie da maristoj de flugfiŝo? Levu la manojn!.. Unu, du... — nombris la ŝipestro, — dek unu. Multe!.. Do jen kio... — La ŝipestro demetis la foton de sur la muro kaj levis, por ke ĉiuj povu vidi. — Tio estas «Cutty Sark»!

Sekvis ĉies nekomprena silento, rompita de soleca ekkrio:

— Ha, jen kia ĝi estas!

La ŝipestro subridis.

— Iam la mara vela arto nomiĝis senmorta. Ja efektive — ĝi atingis altegan perfektecon. Pasis proksimume sepdek jaroj — daŭro de unu homa vivo, kaj jen nur manpleno da maljunaj maristoj ankoraŭ scias ĉiujn nuancojn de tiu arto. Estas forgesitaj iam mondfamaj nomoj de ŝipestroj kaj ŝipoj. Kaj kiam mortos ni, la maljunuloj, la homaro fermos la belegan paĝon de la historio de konkerado de la maroj, konkerado per simpla velo, regata de lertaj manoj kaj firmaj koroj!..

— Danielo Aleksandroviĉ, tion vi tro «fleksis»! — ekkriis ankoraŭ juna, sed — laŭ la ordenaj signoj — sperta maristo. — La velan arton ankaŭ ni konas, sed koni ajnan ŝipon...

La gastiganto ekkoleris:

— «Ajnan»! Ĉu vi ne hontas, Silantio Semenoviĉ? Ne scii ne estas malhonore, sed defendi sian nescion, pardonu...

— Sed ja, — komencis ekskuzi sin lia interparolanto, — mi deziris nur...

— Nu, se «nur», do aŭskultu! La konkerado de la oceanoj — la vera ŝipa metio — komenciĝis proksimume antaŭ kvincent jaroj. Dum tiu duonmilo da jaroj nia mondo iom post iom larĝiĝadis. Grandega sperto de la batalo kontraŭ la maro perfektigadis la arton de ŝipkonstruado. Ekposedante la forton de vento, la homo kreis la arton de regado de veloj. Dekmiloj da sennomaj aŭ forgesitaj viktimoj ekkuŝis sur la fundojn de oceanoj kun rompaĵoj de siaj ŝipoj. Per kosto de senlaca laboro, kuraĝo kaj suferado de maristoj, per kosto de inspiraj serĉadoj de la konstruantoj antaŭ la mezo de la pasinta jarcento aperis kliperoj, «tondantoj» de ondopintoj. Tio estis ne angulecaj domoj, adaptitaj al marvojaĝo, kiel plej multaj antikvaj ŝipoj, sed flugilhavaj rapidkurantoj — cignoj de la maro.

La kliperoj estis destinitaj por la plej malproksimaj vojaĝoj kaj kuraĝe kuradis laŭ la oceano, ĝenataj de neniuj tempestoj. La poste inventitaj feraj velŝipoj ne povis konkuri kun ili: karenojn de iliaj feraj korpoj ĉirkaŭkreskadis algoj kaj konkoj, malrapidigante iradon de la ŝipo. Sed en la plej bonaj kliperoj fera estis nur la skeleto de la korpo, kaj la ŝelo estis ligna, el speciale fortikaj kaj longvivaj specoj de ligno. Ligna ŝelo, tegita per kupro, defendadis ilin kontraŭ ĉirkaŭkreskado.

La tuta arto de ŝipkonstruado kune kun la perfektigitaj proporcioj de korpo, mastoj kaj veloj ricevis sian superan esprimiĝon en du britaj kliperoj, konstruitaj samtempe en Skotlando en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento: «Termopiloj» kaj «Cutty Sark».

Io pli bona, ol tiuj du ŝipoj, inter ĉiuj velŝipoj de la mondo ne estis konstruita. Jen kial «Cutty Sark» estas ne «ajna ŝipo», kiel esprimis Silantio Semenoviĉ. Kaj al maristoj ne malhelpus koni ĝin... Des pli ke la historio de tiu ŝipo ne nur similas al interesa romano — tio estas la enfokusigita historio de la tuta vela komerca marvojaĝado!..

Estis ne mirinde, ke post tia parolo la kunvenintoj persvadis la maljunan mariston rakonti ĉion, kion li scias pri «Cutty Sark».

— Hazarde mi scias sufiĉe multe, kvankam la klipero estis konstruita je dek tri jaroj antaŭ mia naskiĝo, — komencis la maljunulo. — Mi estis ankoraŭ ŝipknabo, kaj la vela ŝiparo jam antaŭlonge cedis al la vapora, kaj anstataŭ kliperoj iradis nur apudbordaj skunoj kaj plurmastaj mastbarkoj — ŝtalaj kargaj velŝipoj por malproksima transportado de malmultekostaj ŝarĝoj. La plej konata ĉe ni estis «Kamarado» — la lerna ŝipo de la Leningrada milit-marista lernejo, kaj la plej fama kaj rapida estis germana ŝtala kvinmasta mastbarko «Potosi» je kvar mil toneloj, konstruita en la 1896-a jaro. Ekde «Potosi», fakte, komenciĝis por mi la historio de «Cutty Sark».

Honoro de ŝipestro Dowman

En la 1922-a jaro mi estis sendita en Brition kaj Usonon por aĉeto de konvena velŝipo. Necesis bona, adaptita al longaj vojaĝoj lerna ŝipo: preparitaj junaj maristoj necesis por la restariĝanta ekonomio de nia lando.

Grandegaj usonaj malmultekostaj skunoj ne taŭgis. Skuno, tio estas ŝipo kun oblikvaj veloj, estas simpla en laboro, ĝi ideale boardas kaj estas neanstataŭigebla en vojaĝoj en internaj maroj kaj arkipelagoj. Sed ĉe poŭpventoj kaj ĉe grandaj ondoj skuno estas danĝera — ĝi estas tre jorema. Por la oceano necesas ŝipo kun rekta velaro. Tial mi celis al la mastbarko «Potosi», kiu antaŭnelonge transiris al linioj Eŭropo — Suda Ameriko.

Interŝanĝinte telegramojn kun la posedantoj de la ŝipo kaj la ŝipestro, mi eksciis, ke mi povas renkonti la ŝipon en Falmouth. Jen kial en aŭtunaj malhelaj tagoj de la 1922-a jaro mi trafis en tiun britan havenon, ŝatatan de velŝipoj de ĉiuj landoj pro ĝia facila atingebleco.

Ĝibetiĝante pro penetranta humideco, mi direktis min laŭ malsekaj platoj de nekonataj stratoj al la maro. Ĉirkaŭirinte iajn longajn fumokovritajn konstruaĵojn el ruĝa briko, mi tuj ekvidis la havenon. Abundo da mastoj kvazaŭ kontraŭdiris al la diroj pri mortado de la vela arto, sed mi sciis, ke tiu impreso estas trompa.

Plej multaj mastoj apartenis al malpezaj fiŝistaj skunoj aŭ al vel-motoraj boatoj, neniam eĉ flarintaj oceanajn vastaĵojn. Nur du-tri vere plenmastaj ŝipoj staris en la haveno, kaj sur tiu ĝenerala fono rimarkinde elstaris svelta mastaro de la fama mastbarko. Kvar altegaj mastoj dominis super tuta densa kaj malalta arbaro de la apudborda etularo. Kvar mastoj, malantaŭe estis la kvina — seka postmasto. Jes, evidente, tio estis «Potosi».

La haveno estis malplena. Verŝajne, la aĉa vetero dispelis maristojn al komfortaj lokoj, sufiĉe multaj en Falmouth. Masivaj verdiĝintaj ŝtonoj de la kajo en la meza parto de la haveno brilis pro akvo, gutanta el la aero; varfoj sur palisegoj kaj pontetoj mukiĝis pro humido. Akra vento, griza ĉielo kaj verd-grizaj ondoj, ŝprucantaj per ŝaŭmo, fortaj, vigligaj odoroj de maro, gudro kaj malsekaj kanabaj ŝnuroj tute ne kaŭzis ĉe mi depriman humoron, kiel fojfoje okazas al urbanoj dum tia vetero. Male, la kurteno de malvarma pluvo estis vokanta agrablajn revojn pri malproksima brilanta suda maro, kaj kiel reala garantio de la eblo eliri tra la aŭtuna nebulo en la vastan kaj varman mondon altis la potencaj mastoj de «Potosi».

Ni, maristoj, estas ne tre postulemaj al vivkondiĉoj sur sekaĵo simple tial, ke eĉ la plej aĉaj lokoj por ni estas provizoraj: pasos kelkaj tagoj — kaj estos nova vojaĝo, nova ŝanĝo...

Admire rigardinte la grandegan mastbarkon, puran, prizorgitan, kaj sufiĉe frostiĝinte, mi direktis min en malgrandan gastejon, kie mi devis renkontiĝi kun la ŝipestro de «Potosi». Mi trovis la malserenan dandon sur honora loko, ĉe kameno en la manĝoĉambro. Spite al la unua impreso, ni rapide amikiĝis. La ŝipestro multe vojaĝis, estis tre klera. Kune kun tiuj trajtoj la kapablo sprite taksi eventojn kaj la infekta humuro faris la ŝipestron agrabla konversacianto. Mi interkonsentis pri detala pririgardo de lia ŝipo kaj ricevis ĉiujn necesajn anticipajn informojn.

Fininte la aferan parton, la ŝipestro invitis min vespermanĝi kune. En longa konversacio li konfesis, ke li ĝojas pri la tiom alta prezo, difinita de la kompanio por lia ŝipo.

— Se oni vendos mian «Potosi», mi apenaŭ trovos velŝipon laŭ mia gusto: tro malmulte restis da veraj ŝipoj. Necesos transiri al vaporŝipo. — Kaj la ŝipestro per bona gluto hastis mildigi la ĉagrenon, speguliĝintan sur lia vizaĝo. — Mi ne komprenas, por kio vi pagu grandan monon por famaĵo, kiun malmultaj aprezos? Kontraŭ tiu monsumo vi du velŝipojn aĉetos, eble nur kun malgranda riparo, kaj bonan mar-kuranton vi ja ne bezonas. Kiam vi komencos ĉirkaŭmondajn vojaĝojn, tiam estos alia afero.

Iomete ĉagrenita, mi agnoskis, ke la ŝipestro pravas. Kaj tiu, tute amikece preminte mian manon, promesis helpi, se la afero malsukcesos, pri trovo de pli malmultekosta, sed sufiĉe bona ŝipo.

Ĉiel ajn, la intertraktoj de mia estraro kun la kompanio — mastro de «Potosi» — iris laŭ sia ordo, kaj mi devis plenumi mian laboron. Dum sekvaj du tagoj mi ĉirkaŭgrimpis la tutan mastbarkon, de la kilsono ĝis la topmastoj, kaj povis nur konfirmi la antaŭe aŭditajn taksojn: la aĉeto estus bonega. Mi sendis necesajn telegramojn kaj restis atendi la decidon.

La vetero estis malpliboniĝanta, kaj finfine estis ricevita ŝtorma averto. Oni atendis minacan tempeston. Fiŝistaj ŝipoj hastis kaŝiĝi en la haveno.

Fortega okcidenta ŝtormo venis en la sekva nokto. La suno ne aperadis dum kvar tagoj, uragana vento miksadis salan akvan polvon kun torentoj de pluvego. En la haveno bruis grincado de ankraj ĉenoj, ŝrikado de frotanta fero kaj lignaj traboj, knarado de mastoj de sennombraj fiŝistaj ŝipoj. La tempesto enpelis en la golfeton kelkajn grandajn ŝipojn, inklude du vaporŝipojn...

En la kvina diurno venis hela kaj venta vetero. Mi adiaŭis al «Potosi». La mastbarko disvolvis siajn velojn kaj foriris suden, al Rio-de-Ĵanejro, kie en golfeto Gaunabara altis bizara monto — la Sukera Kapo. Post tri jaroj, en la 1925-a jaro, «Potosi» pereis ĉe la samaj sudamerikaj bordoj — ekbrulis kargo da karbo. La skeleto kaj la rompitaj mastoj de la belega mastbarko ankoraŭ dum kelkaj jaroj estis videblaj sur la malprofundaĵo, kie la ŝipestro dronigis la brulantan ŝipon...

Mi longe sekvis per binoklo la forirantan belan ŝipon, akompanante ĝin sur trenŝipo. Kiel ĉiam, resti sur la bordo iĝis iom malgaje kaj solece. Kaj vespere, revenante en la gastejon, mi eniris en restoracion, plaĉintan al mi per sia antikva nomo, por distriĝi per glaseto da vino kaj babili kun maristoj. Enirinte en malaltan vastan halon, tegitan per malhela ligno, mi miris pri neordinara multhomeco. En la dekstra fako, inter la verŝotablo kaj grandega kameno, la tabloj estis kunŝovitaj, kaj ĉe ili kunsidis kompanio da maljunaj maristoj, ekscititaj pro io. Dum mi ĉirkaŭrigardadis, serĉante lokon, min vokis ŝipestro, kun kiu mi konatiĝis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.

— Venu ĉi tien, kara ŝipestro!.. Sinjoroj, mi ĝojas prezenti al vi rusan ŝipestron. Nun en nia kunveno estas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj marvojaĝantaj nacioj. Mankas italoj kaj ankoraŭ japanoj.

Salutaj ekkrioj aŭdiĝis ĉe mia apero, kaj mi mallevis min sur kverkan seĝon, afable starigitan al mi.

— Mi jam sendis homon al la maljuna Woodget — ĝia lasta ŝipestro. La maljunulo estas ankoraŭ tute fortika, baldaŭ estos ĉi tie, — per tondra voĉo sciigis al la kunveno masiva maristo.

Por sekundo venis silento, kaj mi hastis ekscii, en kio estas la afero.

— Nu jen! — ekkriis grizbarba maristo kun gajaj bluaj okuloj. — Ĉu vi ne aŭdis, ke hodiaŭ en nian havenon venis «Cutty Sark»? Aŭ vi ne scias, kio estas tio? — suspekteme ĉirkaŭrigardis li min.

Ĉiuj kapoj turniĝis al mi.

— Mi aŭdis pri la fama klipero, — trankvile respondis mi. — Sed ĉu tio povas esti: ja ĝi, ŝajne, estas tro antaŭlonge konstruita?

— En la 1869-a jaro fare de Scott kaj Linton, — konfirmis mia interparolanto. — Kaj ĝi iradas jam, sekve, dum kvindek tri jaroj. Sed — vi povas kredi al mi — la ŝipo estas kiel botelo, estas nenia liko...

— Pardonu, — interrompis mi la admiran parolon. — Sed kiel mi nenion rimarkis? Mi ĵus venis el la haveno kaj ne vidis kliperon. Nur aldoniĝis ia malpura, aĉe farbita skunbarko, verŝajne hispana, kaj estas neniu klipero...

Ĥora ridego superis miajn vortojn. La oratoro eĉ saltis kaj gaje kriegis:

— Ja tiu skunbarko ĝuste estas «Cutty Sark»! Kiel do vi, maristo, ne rekonis?

Sed mi jam rekonsciiĝis de la konfuzo:

— En la haveno mi hodiaŭ estis ne sen laboro kaj ne havis tempon pririgardi ĝin proksime. De malproksime mi rigardis al la veloj — skunbarko, kaj eĉ neprizorgita, malpura... Plu mi ne interesiĝis.

— Nu, certe, — paceme enmiksiĝis giganta maristo, malbone parolanta angle, verŝajne norvego. — Tiuj azenoj tiel kotigis la ŝipon! Kaj por ke la koto ne estu tiom videbla, farbis ĝin laŭ sia stulta gusto, kiel foiran budon...

— Nun ĉio iĝis komprenebla. Tamen, kiom mi komprenis, vi ion intencas entrepreni, ĉu? — turnis mi min al la maristo, preninta sur sin la rolon de prezidanto de la improvizita kunsido.

Ĥoro da unusilabaj ekkrioj, precipe de ironia tono, eksonis kaj eksilentis. La vizaĝo de la maristo-prezidanto iĝis malmola, la kvadrataj makzeloj eĉ pli elstariĝis.

— Kion ni povas «entrepreni», laŭ via esprimo, sinjoro? — respondis li per duondemando-duonaserto. — Ni jam delonge sidas ĉi tie, sed nenion sukcesis elpensi. Se ni havus multan monon... Nu, por kio paroli pri tio! Eĉ se ni povus kune aĉeti «Cutty Sark»-on, do kion ni farus kun ĝi? Ĉu putrigus ĉe eterna ankro?..

— Sed ekzistas ja maraj kluboj, inĝenieraj societoj, — kontraŭdiris mi. — Kiu, se ne ili, konservu la lastan, la plej bonan verkon de la velŝipa epoko?

— Ha, — malestime ĵetis la maristo, — en kluboj oni nur ĉiajn rekordojn faras! Ĉu vi ne scias? Kaj societoj tiuj havas nek monon, nek aŭtoritaton. Delonge ja pri «Cutty Sark» iras diroj, sed post la milito ĉiuj forgesis ĝin. Nu, ni sciigis al la maljuna Woodget. Li rigardu — al li, verŝajne, agrable estos revidi la kliperon. Tian ŝipon, samkiel la unuan amon, ne eblas forgesi. Jen ĉio, kion ni povas fari, kaj ankoraŭ babiladi pri la pasintaj tagoj dum drinkado, ĝuste kion ni nun faras... Kaj vi nin opiniis entreprenistoj, ĉu? — indignis la maljuna ŝipestro.

Mi eksilentis. Ja kion ĉi tie eblis diri!

Tiutempe en la ĉambron eniris alta, pala, maldika homo, vestita, kiel multaj el la ĉeestantoj, en nigran veston, kontrastigantan liajn densajn arĝentajn harojn.

— Ŝipestro Dowman, nur vi ne sufiĉis! Se venos Woodget, do kolektiĝos ĉiuj adorantoj de «Cutty»... Ĉu vi jam vidis ĝin?

— Ne nur vidis, sed eĉ estis sur la ferdeko, parolis kun la ŝipestro.

— Por kio?

Malforta rideto eklumis sur la vizaĝo de Dowman.

— Unuafoje dum la tuta sia glora servo «Cutty» averiis. La mastingoj malfortiĝis, juntoj de la ferdeko disiras. La ŝipestro-portugalo estas timigita de la ŝtormo, opinias, ke li apenaŭ saviĝis, kaŝiĝinte en Falmouth, kaj pensas, ke la ŝipo disfalas... Unuvorte, mi aĉetis «Cutty»-n!

Sekvis nekredebla bruo de triumfo: la severaj maraj veteranoj frapadis per la pugnoj kaj piedoj, plaŭdfrapadis unu la alian al la dorsoj, interŝanĝadis fortegajn manpremojn, kriadis «hu ra» per teruraj voĉoj.

— Hej, ni drinku je la sano de ŝipestro Dowman! — ekkriegis la gvidanto de la kunsido. — Je la sano de la maristo, kiu faris por honoro de Britio pli, ol orgojlaj aristokratoj aŭ monsakuloj!

— Wilfred, — turnis sin al Dowman iu maristo, ĝis nun silentinta, — kiel vi sukcesis tion fari?

Dowman ree feliĉe subridis:

— Mi veturis al sinjorino Dowman, konsiliĝis kun ŝi. Ni ambaŭ estas jam iom maljunaj, infanojn kaj parencojn ne havas... Kion ni bezonas? Nia domo estas nemalbona, kaj ni ricevis malgrandan heredaĵon. Nu, kaj jen ni decidis: se la prezo estos eltenebla — ni aĉetu. Restaŭri la ŝipon helpos amikoj. Ion ni mem kolektos, lernantoj laboros por riparo... Estas feliĉo, ke la ŝipestro kaj la ŝipmastro delonge deziris liberiĝi de «Cutty», — ĝi estas malprofita en malmultekostaj frajtoj kun nia karbo!

La ŝipestro Dowman eksilentis, kaj preskaŭ sankta silento ekregis en la prifumita halo. Dowman silentis iom, bruligis la pipon kaj pensis voĉe:

— Jen, efektiviĝis la revo... Ekde la juneco aŭdis mi pri la du perloj de nia floto: «Termopiloj» kaj «Cutty Sark». Jam kiel ŝipestro mi transiris al aŭstraliaj linioj, kaj foje «Cutty Sark» min antaŭis. Mi sur mia ŝipo apenaŭ rampis ĉe facila venteto. Subite aperis tiu belulino. Sur peza ondetaro ĝi iras, kiel dancas, eĉ la flankveloj ne estas starigitaj, sed ĝi ok nodojn faras, jes... certe ne malpli ol sep. Kiel blanka albatroso ĝi preterflugis, ludante, kvankam mia «Flying Spear» («Fluganta Lanco») estis ne la plej malbona el la aŭstraliaj poŝtaj ŝipoj! Rememoris mi, kiel fanfaronis en Melburno drinkinta matroso (li servis sur «Cutty»): «Ni, — diris li pri la ŝipanaro de “Cutty Sark”, — ĵuras per la kapo: neniu iam ajn ĝin antaŭos, nur eble albatroso!»

Ekde tiam firmiĝis en mi la revo: dum almenaŭ unu marvojaĝo estri sur «Cutty», en la propraj manoj senti tian kliperon. Sed kiu el bonaj ŝipestroj forlasos tian ŝipon? Woodget estris ĝin, ekde kiam li ricevis ĝin post la ĉina linio, ĝis la fino, ĝis oni ĝin vendis. Kaj mi perdis spurojn de «Cutty». Kaj nun, estas strange pensi, mi estas la mastro de «Cutty Sark». Mi estas la mastro de «Cutty Sark»... — malrapide ripetis Dowman. — Mi ne kredos, antaŭ ol mi eliros sur ĝi en la maron!

— Kiam do oni fordonos al vi la ŝipon, sinjoro? — respekte demandis mi.

— Jen ĝi foriros en Lisbonon, en la lastan vojaĝon. Dum oni ordigos la dokumentojn, pasos ne malpli ol duonjaro. Nu, ĉiel ajn, sed ĝis la aŭtuno ekstaros «Cutty» sub la Ruĝan Flagon, kiel en la bona malnova tempo!

En la sekva tago, kiam mi intencis pririgardi «Cutty Sark»-on, mi ricevis telegramon de mia estraro kun ordono prokrasti la aferon pri aĉeto de «Potosi», kaj viziti ankoraŭ du britajn havenojn kaj poste Ŝerburgon en Francio, kie troviĝis aliaj grandaj velŝipoj. Mi en la sama tago forlasis Falmouth-on. Kaj per tio finiĝis mia unua konatiĝo kun la fama klipero...

Manuskripto de ŝipestro Liĥtanov

La ŝipestro eksilentis kaj atente ĉirkaŭrigardis siajn aŭskultantojn, kvazaŭ gvatante sur la vizaĝoj enuon aŭ lacon. Restinte kontenta, li tuse purigis la gorĝon, trinkis pokalon da vino, ekfumis kaj daŭrigis:

— Post dek sep jaroj, en la 1939-a jaro, mi denove trafis al Falmouth. Forte senteblis odoro de milito eĉ en tiu fora vela haveno. Al mi fortunis renkonti konaton — el tiuj, kiuj partoprenis en la marista kunveno pri «Cutty Sark». Mi, certe, demandis lin pri la klipero kaj pri la brava ŝipmastro — ŝipestro Dowman.

— Li mortis en la pasinta jaro, — respondis mia konato. — Kaj «Cutty» ĉi tie ne estas. La vidvino de la mortinto donacis la ŝipon — efektive, por kio ŝi ĝin bezonas? — al Tamiza marista lernejo en Grenviĉo. Dum vivis Dowman, li poiomete restarigis al «Cutty Sark» la originalan mastaron. Li longe kolektadis po pecetoj lignon, veltolon, ŝnurojn kaj monon. Antaŭ la morto Dowman sukcesis eliri sur la klipero en la oceanon, al Acoroj... Ĉu vi memoras, kiel li revis estri sur «Cutty Sark»? — La maristo enpensiĝis kaj daŭrigis: — Dowman-on sepultis la tuta Falmouth, eĉ el Londono oni alveturis. En la sama pasinta jaro oni invitis Woodget-on. Kaj kun li sur la ferdeko «Cutty» ekiris ĉirkaŭ Britio el Falmouth en Tamizon, el kie ĝi antaŭ sepdek jaroj ekiris en sian unuan vojaĝon en Ĉinion. Nun «Cutty» servas kiel akcesora lerna ŝipo por maraj kadetoj. La ŝipo estas konserviĝinta kaj fortika... kvankam estas ne en muzeo, kiel ni tiam pensis.

— Mi komprenas, — singarde diris mi. — Nun en Britio estas pli gravaj aferoj, ol muzeo... Sed ĉu ankoraŭ estas viva Woodget? Kiom da jaroj do aĝas la maljunulo?

— Mi ne scias, multe. Ne nur viva, sed eĉ sana, ne malpli bona, ol lia ŝipo. Li fosadas en la ĝardeno, akvumas rozojn... Interalie, ĉu vi deziras viziti lin?

Mi kun ĝojo konsentis.

Certe, la maljunulo estis «fortika» nur relative. La kaduka restaĵo de la vela floto per nenio similis al la kuraĝa ŝipestro-konkuristo, gloriginta Brition sur maraj vojoj. Sed vigleco de la menso kaj bonega memoro ne forlasis ŝipestron Richard Woodget.

Mi gastis ĉe li dum du tagoj — ĝis lundo. Sabate vespere alveturis la filo de la ŝipestro, same Dick, kaj lia kamarado Irwing. Ili ambaŭ iam servis kiel lernantoj sur «Cutty Sark», kaj nun mem estris ŝipojn, kvankam ne tiom famajn, kaj eĉ vaporajn. Min profunde kortuŝis la tenero, kun kiu ambaŭ tiuj jam ne tre junaj maristoj rilatis al la maljuna Woodget.

Ni longe sidis sur teraso kun disŝoveblaj — japanmaniere — muroj. De la malproksime bruanta maro rampis vicoj da larmemaj nuboj. Frostigitajn malfruajn rozojn arĝentigis eta pluvo, kaj senhelpaj petaloj kovris la malheliĝintan teron. Sed varmega teo estis forta, kaj la konversacion varmigis karaj rememoroj pri la persista juneco kun ĝia eterna atendo de eksterordinaraĵoj.

Aldonate de la filo kaj Irwing, la maljuna Woodget rakontis al mi la historion de sia ŝipo. Malfeliĉe, mi nenion registris tiam, esperante al la memoro, sed ĝi post la malsano komencis difektiĝi... Nur antaŭnelonge mi kuraĝis skribi ĉion, kion mi sukcesis rememori. Rezultis io simila al malgranda novelo, kaj iam mi legos ĝin al vi.

Sed prokrasti la legon de la novelo ŝipestro Liĥtanov ne sukcesis. La entuziasmigitaj gastoj postulis de la jubileulo «elmeti ĉion, kaj tuj». Li kapitulacis, alportis staplon da ĉirkaŭskribitaj folioj kaj, kiel ĉiu vera maristo, malestimante okulvitrojn, legis ilin al ni, tenante antaŭ si en la etendita mano.

Revo-sorĉistino

La ĉefa konstruisto de ŝipkonstruejoj de Scott kaj Linton en Dumbarton ekstaris renkonten al la grava mendanto. La firmao jam delonge korespondadis kun ŝipmastro John Willis pri lia intenco konstrui ŝipon-revon, kiu ne nur gajnus unuan lokon en konkuro de ŝipoj de la tea komerco, sed ankaŭ povus konstante teni ĝin.

Ambaŭ skotoj reciproke premis la manojn. La komunikema, humurplena ŝipkonstruisto estis malo de la morna kaj orgojla ŝipmastro.

— Oni trovis por mi informojn pri tiu nova klipero, — komencis, anhelante, John Willis, — kiun konstruas Hood en Aberdeen.

La ŝipkonstruisto esprimis viglegan intereson. La ŝipmastro elprenis libreton, tegitan per nigra ledo:

— Komparu kun viaj kalkuloj. Da toneloj estos naŭcent kvindek, la longo estas ducent dek tri futoj kaj duono...

— Ĉe ni estas ducent dek kvar, — enmetis la inĝeniero, — kaj naŭcent sesdek toneloj. La larĝo estas tridek ses kaj duono.

— O ho, la sama!

— La profundo estas dudek kaj ok dekonoj...

— Ĉe ili estas pli multe — dudek unu kaj triono. Sed tio estas bagatelo. Similas, tre similas... Ĉu la skeleto estas fera, la ŝelo estas el tektono, ulmo kaj pino?

— Jes, jes!

— Mi komprenas. Ili konsideris la tutan sperton de la pasinta Granda konkuro, de la sesdek sesa jaro.

— Ĉu vi parolas pri la konkuro el Fuchou en Londonon?

— Jes. Konkuris naŭ la plej bonaj teaj kliperoj. La venkinto estis John Key kun sia «Ariel». Je dek minutoj poste venis «Taiping». En la naŭdek naŭa tago post la eliro el Fuchou.

— Hood prenis la proporciojn de «Ariel». — La inĝeniero fosis en manlibroj. — Jes, «Ariel» estas iomete malpli longa kaj malpli larĝa — okcent kvindek toneloj. Sed la ĉefa estas ne tio, la ĉefa estas la areo de la veloj. Ĉu vi ĝin scias?

— Mi ĉion scias, eĉ la nomon de la ŝipo — «Termopiloj». Stranga nomo! Kial...

— Do kio pri la velaro? — interrompis la ŝipkonstruisto.

— Tuj. Oni donis ĝin al mi en tiuj novaj mezurunuoj — kvadrataj metroj. Jen, la areo de la baza velaro estas du mil kvincent dudek da tiuj metroj.

La ŝipkonstruisto faris rapidan kalkulon, kaj lia vizaĝo iĝis zorgema.

— Kio estas? — maltrankviliĝis John Willis. — Ĉu ĉe vi estas malpli?

— Malpli... du tricent kvindek. Jes, tiu ŝipo estos serioza konkuranto... Kiom da ekstra velaro?

— Naŭcent tridek... Aŭskultu, sinjoro, mi dum tiom da jaroj intencis mendi specialan ŝipon, komprenu — la plej bonan! Mi pagas al vi dek ses mil pundojn! Kio do rezultas kun tiuj «Termopiloj», diablo prenu tiun stultan nomon!

— Vi ricevos la plej bonan. Mi pligrandigos nian ekstran velaron, entute da ekstra velaro estos dek unu mil kvadrataj futoj — ĉirkaŭ mil metroj.

— Vi pli bone scias. Sed bonvolu fari la ŝelon nur el tektono, nu... eblas ankoraŭ montara ulmo. Sed nur sen pino, kiel en la Hood-a klipero! Estos malbone, se mia klipero montriĝos ne la plej bona ŝipo sur la teaj linioj!

La ŝipkonstruisto ekstaris.

— Aŭskultu, Willis, mi deziras, ke vi komprenu min, — malrapide diris li. — Ni konstruas ŝipon la plej firman, la plej facil-irantan, la plej perfektan laŭ ĉiuj proporcioj kaj velaro, la plej sekuran por vojaĝado en ajnaj maroj. Mi ne instalos lunajn velojn sur nia klipero, nur eble la plej malgrandan. Ja mi ne intencas konstrui rekordulon pri rapido. Tia jam estis. Kaj ĝis nun, post dek unu jaroj, ĝian rekordon ankoraŭ neniu superis. Probable, eĉ neniu superos: ĉi tie necesas ne nur ŝipo, sed ankaŭ ŝipestro, kompatanta nek al la ŝipo, nek al la homoj.

— Pri kiu vi diras?

— Pri usonanoj. Pri tri iliaj kliperoj — «Fluganta nubo», «Fulmo» kaj «James Baines». Anthony Enright faris rekordon en la kvindek sepa en Suda Atlantiko, sude de la insulo Gough, la mondan rekordon — li pasis dum diurno kvarcent tridek mejlojn.

— Dio mia! «James Baines»-on mi mem vidis dum vojaĝo el Kab-urbo en Sidnejon.

— En kiu jaro?

— En la kvindek sesa.

— Ĝuste en tiu jaro ĝi faris rekordon de rapido. La rekordo estas publikigita... Prenu la revuon. Dudek unu nodoj!

Willis kaptis la numeron de «Mara almanako».

— Ĉu nia klipero ne iros tiel? — demandis li kun senkaŝa ofendiĝo.

La ŝipkonstruisto metis la manon sur la ŝultron de la obstina skoto:

— Komprenu, Willis, tio ne taŭgas! La usonanoj estis tro kuraĝaj: jam antaŭ dek kvin jaroj ili akrigis la konturojn, deŝovis malantaŭen la frontmaston kaj komencis fiksi topmastajn stajojn al la ferdeko, sed ne al la topoj de mastoj... La ŝipoj komencis porti grandegan velaron. Sed tiuj famaj kliperoj servis nur dum ses-sep jaroj, ne pli. Peli tian giganton kun rapido je dudek nodoj! «James Baines» havis du mil kvincent tonelojn, «Fulmo» — du mil. La ĉefjardo de «James Baines» estis monstra — cent futoj, duoble pli, ol la larĝo de la ŝipo. Oni ne trovis tiajn arbojn, nitis ĝin el platoj de oregona pino... Tia granda areo de la velaro! Kaj la skeleto estis ligna, kverka, kun kupra fikso. Ĉu tio eblas? Jen tial ili disfalis, tiuj bonegaj kurantoj, kiam la enspezo apenaŭ superis la elspezojn... Ni konstruos por vi nedetrueblan ŝipon de la plej perfektaj proporcioj, sed kun rapido je tri-kvar nodoj malpli. Tutegale estos neniu pli rapida, nur eble la ŝipo de Hood... Nu, sed ni uzos rimedojn...

— Do, ĉu vi garantias dek ok nodojn? — gajiĝis Willis.

— Ni diru tiel: kun favora vento estos ĉiam dek sep, kaj eblos elpremi eĉ dek ok. Tio estas ne rekordo! Konstanta komerca rapido!

La ŝipmastro baldaŭ riverence adiaŭis, kunpreninte la «Maran almanakon». Akompanante lin al la pordo, la konstruisto rememoris:

— Nomon, donu nomon de la klipero, en proksimaj tagoj ni komencas la konstruadon. Alie ni ne sukcesos rigi ĝin kaj sendi en vojaĝon en la sesdek naŭa!

John Willis alveturis en sian vastan, iom mornan domon kaj ŝlosis sin en la kabineto.

— «James Baines». 1856. Antaŭ dek unu jaroj... — murmuris li, malfermante la almanakon kaj movante la fingron laŭ la enhavtabelo.

Finfine li trovis la necesan — la citaĵon el la loglibro de la rekorda klipero.

«1856, junio 18, latitudo 42° 47' suda, longitudo 115° 54' orienta, barometro 29.30 coloj. Vento ŝanĝiĝas de U ĝis SU. Dum la unua duontago forte freŝiĝas... Je la 8 h. 30 m. kun ĉiuj flankveloj dekstre kaj kun malgranda supra velo la rapido estas 21 nodoj. Ekde la meznokto ŝtormo de SU, sed hela nokto. Je la 8 h. matene vento kaj vetero samaj. Dum la diurno estis pasitaj 420 mejloj».

John Willis mallevis la almanakon sur la genuojn kaj profunde enpensiĝis.

...Junio de la 1856-a jaro. Jes, la dudekaj tagoj. Li aĝis tiam nur kvardek ses jarojn, kaj la sano ankoraŭ ne komencis malboniĝi, kiel nun. Li entreprenis vojaĝon en Aŭstralion por persone esplori kondiĉojn de aŭstraliaj frajtoj. Lia ŝipo situis en akvoj de la granda okcidenta fluo je kvincent mejloj sude de Aŭstralio, en longitudo de ĝiaj okcidentaj bordoj. Ĝis la markolo de Bass restis ankoraŭ ĉirkaŭ mil ducent mejloj, kaj ĝis la celo de la vojaĝo, Sidnejo, — mil sepcent. «La muĝantaj kvardekaj», kvazaŭ salutante la ŝipmastron, sendis fortajn vintrajn ŝtormojn — ĉiam okcidentajn, poŭpajn. La oceano baŭmis per grandegaj ondoj, semis akvan polvon. Ŝirpecoj kaj strioj de ŝaŭmo en la aero antaŭadis la ŝipon. La malnova fortika poŝtoŝipo knaradis, svingadis longan, krutan buspriton kaj peze faladis inter deklivoj de ĵetiĝantaj akvaj montoj. La malsekaj ĵiboj por sekundo ekpendadis kaj ree ŝveladis kun brua puŝo, tremigante la ŝipkorpon. Willis ne stiris la ŝipon, sed pasigadis sur la ferdeko longajn horojn, ĉarmita de potenco de tiu ĉi maro. La oceano afekciis per sia morna praa forto. Subitaj skualoj ĉe sudamerikaj bordoj, frenezaj tajfunoj de ĉinaj maroj estis pli danĝeraj, sed neniu oceano postulis tian fortikecon de la ŝipo kaj senĉesan, senfortigan lukton kontraŭ tempesto kaj terura ondado, kiel ĉi tie, laŭlonge de la kvardeka grado de suda latitudo, sur la limo de la Hinda kaj la Antarkta oceanoj.

La neforgesebla renkontiĝo okazis en hela junia nokto. John Willis restis sur la ferdeko, penante dispeli kapdoloron pro malfacila multtaga balanciĝo. La vento plifortiĝadis kun ĉiu horo. Malgaja kantado de la ŝnuraro, al kiu reeĥis basa muĝado de la veloj, iĝadis pli akra kaj iel pli impertinenta, ĝis transiris en venkan hurladon. La vaĉanta subestro vokis homojn supren, por malpligrandigi la velaron. La logo estis egalmezure nombranta mejlojn, kaj la malnova ŝipo iris kun rapido je dek tri nodoj.

Subita krio de la vaĉanto superis fajfon de la vento kaj plaŭdojn de ondoj:

— Ŝipo dekstre, de la poŭpo, iras laŭ la sama kurso!

En la luna lumo aperis unue malklara blanka makulo, poste nigra punkto de la ŝipkorpo. Kun nekredebla rapideco la atinganta ŝipo estis kreskanta, iĝanta pli distingebla. John Willis impetis sur la ponton. La ŝipo iris laŭ dekstra largvento kun kliniĝo al la babordo. La ŝipkorpo ŝajnis strange mallarĝa sub grandega amaso da veloj kaj estis preskaŭ malaperanta en nubo da ŝaŭmo. La gigantaj malsupraj velstangoj estis disportantaj la blankajn tolaĵojn malproksime de la ŝiprandoj. La malsupraj veloj estis kvazaŭ tuŝantaj krestojn de ŝaŭmantaj ondoj je dudek kvin futoj for de la ŝiprandoj. Sur la dekstra flanko ĉiuj flankveloj estis elŝovitaj. La ŝipo estis ĉerpanta la komenciĝantan tempeston per la etendita dekstren flugilo kaj impetanta antaŭen, depuŝiĝante disde la uragana vento. La turnita al Willis flanko de la ŝipo estis apenaŭ distingebla en ĥaoso de ondoj kaj plaŭdoj, laŭ la ferdeko serpentumis akvaj torentoj, la malkruta busprito estis trapikanta pintojn de renkontaj ondoj. La ŝipo kvazaŭ per potenca plugilo estis tranĉanta la oceanon, pene laborante en batalo kontraŭ la orgojla naturo.

La ŝipoj proksimiĝis. Kelkaj forŝiritaj de la vento elkrioj tra megafono, salutaj mansvingoj — kaj la mireginda ŝipo, kvazaŭ ŝipfantomo, malaperis antaŭe en ondoj kaj akva nebulo, portata de la tempesto.

— «James Baines», Bostono! — finfine malfermis la buŝon la vaĉanta subestro. — Je Jupitero, jen maristoj!..

John Willis nur kapjesis konsente.

— Ni ferlis parton de la veloj, sed ĉe ili ne nur la flankveloj, eĉ la luna velo estas levita. Ĉu vi vidis?

Willis rememoris, ke li efektive vidis velon sur la pinto mem de la ĉefmasto, sed li ne respondis. Li deziris solece pripensi la impreson. La renkontiĝo kun la usona klipero afekciis lin pli forte, ol komence ŝajnis. Kaj en Aŭstralio, kaj dum la revena vojo li ne povis forgesi la ŝipon, trarompiĝantan tra la tempesto kun mirinda kuraĝo, la ŝipon, kiu antaŭis ilin, kiel ian barĝon. La fiero de la ŝipmastro, posedanto de bonegaj ŝipoj, kaj krome skoto, estis trafita. Ja tro granda estis la supereco de la usona klipero! Rememorante jam pluran fojon ĉiujn konatajn de li ŝipojn de la brita komerca floto, Willis agnoskis, ke estas neniu, kiu povus fari saman heroaĵon de dudek-noda flugo tra uragano. Kaj ankoraŭ post jaro la mondo eksciis pri la rekordo de «Fulmo», kiu en la okcidenta fluo de Atlantiko je dek mejloj superis la diurnan vojon de «James Baines»...

Sed io malhelpis al Willis agnoski «Fulmon» aŭ «James Baines»-on idealoj de ŝipo. La renkontiĝo en la Hinda oceano vekis ne nur soifon de konkuro, sed ankaŭ malklaran senton, ke la ideala klipero, la ŝipo-revo, devas esti alia. Grandega plugilo, tranĉanta la oceanon sub premo de monstra velaro, — ne, en tia ŝipo ne estis tiu ĉarma facileco de penoj, ia simpleco de moviĝo, kiu ĉarmas nin en rapidaj ĉevaloj, hundoj aŭ birdoj.

Post kelkaj jaroj, singarde, timante ŝajni ridinda, John Willis konfidis siajn revojn al la fama ŝipkonstruisto. Kaj jen venis la tempo de la efektiviĝo, sed la konstruisto diras, ke la klipero ne estos same rapida, kiel tiuj famaj usonanoj. Sed li promesas ĉiuflankan perfektecon de la ŝipo.

Tio estas prava! La klipero-revo devas esti malpli granda, facile porti siajn velojn kaj gliti sur ondoj, sed ne plugi ilin. Kiel bela estus danco sur pintoj de ondoj! Kuri kune kun sekvantaro de ŝaŭmaj krestoj, kuniĝante kun moviĝo de vento.

Subite akra rememoro kiel fulmo eklumis en la cerbo. John Willis komprenis, de kie aperis ĉe li la imago pri glitanta flugo. Antaŭ kvardek jaroj li vidis bildon de pentristo — li antaŭlonge forgesis kiu, — montrantan junan sorĉistinon el poemo de Burns — Nan la Mallongan Ĉemizon. Defie ridante, ruza kaj loganta, la juna virino kuris-flugis super eriko kaj buloj de skotlandaj marĉoj, hele prilumita de la malnova luno. Ŝia nuda maldekstra brako estis levita supren kaj fleksita, kiel cigna kolo, kaj la dekstra estis facile demetita flanken. Maldika ĉemizo, defalanta de la ŝultroj, mallonga, kiel ĉe tro kreskinta infano, malkovris je la tuta longo la fortajn sveltajn krurojn. En la ronda vizaĝo kaj en fleksiĝo de la larĝaj koksoj la pentristo sukcesis speguli netrudiĝeman malĉastecon, rememorigantan, ke tiu neanglece bela junulino, la vera filino de Skotlando, tamen estas... sorĉistino!

La pentraĵo unuafoje vekis en la juna John Willis konscion de dolĉa kaj maltrankvila allogeco de virino. La imago de la juna Nan la Mallonga Ĉemizo firmege fiksiĝis en la memoro, ligita kun atendo de nedifinitaj mirakloj de la estonteco. Kaj nur al si mem konfesis la fiera ŝipmastro, ke li poste renkontis junulinon, similan al tiu Nan. Simpla servistino el montara skota vilaĝo, ŝi ne povis esti virino, konvena al la pruda familio de la juna Willis. Hontante pri sia amo, John malgaje suspiradis, ne kuraĝinte konfesi sian amon al la mokema kaj kuraĝa junulino. Ĉio jam antaŭlonge forpasis, la vivo iris tute alie, ol li revis pri ĝi en la juneco, sed en kaŝitaj anguletoj de la animo de la orgojla riĉulo plu vivis bedaŭro pri la dolĉa kaj malpermesita imago de Nan, kuniĝanta kun la perdita amo al Jane.

Kaj nun, facile emociita pro la rememoroj pri la pasinteco, John Willis decidis, kia nomo pleje konvenas al lia estonta ŝipo.

Nan la Mallonga Ĉemizo! Rapida, kiel vento, bela kaj obstina! Kaj lia klipero kurados sur oceanoj en facila kuro-flugo de la juna sorĉistino!

John Willis kontente subridis, sed tuj komprenis, ke la nomo de la sorĉistino, donita al la ŝipo, kaŭzos miskomprenojn kaj riproĉojn. Nu, li estas sufiĉe volema, por persisti pri ĝi, sed tamen estos pli bone nomi la kliperon simple «Mallonga Ĉemizo» — «Cutty Sark», sen la nomo Nan. La prua figuro, ligna statuo sub la busprito, montros Nan la Mallongan Ĉemizon. Li zorgos, ke oni ĝin faru simila al tiu Nan-Jane...

Du konkurantoj

La klipero de Willis ricevis la nomon «Cutty Sark», malgraŭ miroj kaj persvadoj de amikoj kaj kamaradoj de la obstina skoto.

Kaj aŭtune de la 1868-a jaro eliris el Aberdeen la nova klipero de Hood «Termopiloj». Baldaŭ inter maristoj disiris famo pri la neordinara ŝipo, superanta ĉiujn per rapideco, regebleco, facileco de iro. En la sekva jaro debordiĝis de la Tamiza varfo ankaŭ «Cutty Sark», direktante sin al fora Ĉinio. La floto de teaj kliperoj, afekciitaj de marveturaj kvalitoj de «Termopiloj», baldaŭ komprenis, ke tiu admirinda ŝipo havas konkuranton, ne malpli bonan, kaj eble, eĉ superantan ĝin. Kiel vera sorĉistino, «Cutty Sark» atingis la ĵus ekvojaĝintan kliperon de Hood kaj, malgraŭ desperaj penoj de ties ŝipanaro, venis samtempe kun ĝi en Ŝanhajon. Ekde tiam inter la du plej bonaj velŝipoj de la mondo komenciĝis senlaca konkurado, daŭrinta dudek kvin jarojn.

Kiam dum nebula tagiĝo ĉe fluso «Cutty Sark» kaj «Termopiloj» samtempe malaperis el Ŝanhajo, maristoj komprenis, ke komenciĝis la plej interesa dum la jarcento vetkurado de ŝipoj. Ambaŭ konkurantoj traflugis la Sundan markolon, vidante unu la alian. Poste malrapide, horon post horo, diurnon post diurno, «Cutty Sark» komencis antaŭi «Termopilojn». Kontraŭ vento ambaŭ kliperoj iris per dek tri nodoj — senekzempla afero, neatingebla por ĉiuj aliaj kliperoj. Poste la vento iĝis pli kruta, kaj tiam «Cutty» montriĝis pli rapida je unu kaj duono da nodo, ol ĝia konkuranto, irinta per dek nodoj.

Ĉiam pli malproksime disiradis la ŝipoj. «Cutty Sark» malaperis post la horizonto, kaj, malgraŭ ĉiuj boardoj de ĝia kontraŭulo, dum du diurnoj eĉ unu fojon ne vidiĝis antaŭe la veloj de «Cutty Sark».

La barometro senĉese faladis, densa, sufoka varmego naĝis super la oleeca oceano, kaj vesperaj steloj dancis kaj tremis ĉe la horizonto. La sorĉistino Nan la Mallonga Ĉemizo sentime kuris renkonten al minaca tajfuno, ne ŝanĝante la kurson, kaj malproksime, nevideblaj malantaŭ konveksa vastaĵo de la maro, same sentime kaj persiste sekvis ĝin «Termopiloj».

Ambaŭ kliperoj trakuris la tajfunon, sed al «Cutty Sark» malfortunis. Kulpis malatenta rudristo. Peza ondo batis la postan stevenon, disfendigis la rudron. La droso krevis, la flanken tordita rudro deŝiriĝis. La klipero, perdinta la regon, komencis kun danĝera kliniĝo spasme plonĝi en tondrantaj ondegoj. Sed la maristoj ne konsterniĝis. La ekdrivinta klipero venkis la tajfunon kaj kun haste alfiksita provizora rudro bonorde venis en Brition, cedinte ĉi-foje la venkajn laŭrojn al «Termopiloj».

En la tea floto «Cutty Sark», same kiel «Termopiloj», estis nelonge. Evoluo de tea produktado sur Cejlono reduktis la ĉinian te-komercon, kaj teni en ĝi la bonegajn ŝipojn iĝis malprofite. La kliperoj transiris al aŭstraliaj linioj kaj ĝuste tiam plej bone montris sin.

De la Bonespera kabo ĝis Aŭstralio la vojo de la ŝipoj iris tra la «Muĝantaj kvardekaj» kun ties konstantaj ŝtormoj kaj granda ondado. Ĉi tie «Termopiloj» kaj «Cutty Sark» gvidis tutan lanan floton, konsistintan el elitaj ŝipoj, ĉar aŭstralia lano urĝe necesis al la kreskanta teksa industrio de Britio.

John Willis longe serĉis konvenan ŝipestron por sia amata klipero, antaŭ ol trovis Richard-on Woodget-on. La juna maristo montris sin plej bone dum la terura uragano de la 1875-a jaro, kaj la ŝipmastro decidis konfidi al li la ŝipon.

Dick Woodget ĝoje konsentis kaj dum la unua vojaĝo komprenis, ke li ne eraris. Tiu vojaĝo iĝis neforgesebla, rara ĝuo. Woodget estis esploranta sian bonegan ŝipon ĉe ŝanĝado de halsoj. Ne estis okazo, malgraŭ skualaj ventoj aŭ peza ondado, ke la ŝipo ne plenumus la pruventan turnon rapide, sen ajna prokrasto, ĵetiĝante al la vento, tuj kiam la rudro estis turnita.

En la senventaj zonoj de tropika Atlantiko «Cutty Sark» definitive kaj por ĉiam konkeris sian ŝipanaron.

En la varmega aero blovis preskaŭ nesentebla venteto, pintoj de malrapidaj, pigre ŝvelantaj ondoj rondiĝis, kvazaŭ degelis, la maro brulis sub la senkompata suno. Sed la klipero, facile ŝveligante la tutan amason da siaj veloj, plu glitis sur ondoj per sesnoda rapido. Tio ŝajnis miraklo, sed estis tiel! La senventa zono ĉi-foje ne turmentis la maristojn per deviga nenifarado, malŝatata multe pli forte, ol ajna malserena vetero, kaj speciale abomena dum sufoka varmego.

En sudaj latitudoj stabila sud-okcidenta vento tuj aldonis rapidon al la klipero. La logo komencis nombri per arĝentaj sonoroj la famajn dek tri nodojn kontraŭvente. Ŝipestro Woodget staris ĉe la ŝiprando, fiksrigardante malproksimen, kie malvarmaj violkoloraj ondoj striiĝis per ruĝetaj, proksime tute purpuraj krestoj. La maro ŝanĝadis nuancojn de siaj koloroj ĉiuminute, dum flugis renkonten plaŭdoj, deŝirataj de la vento, kaj la suno kliniĝadis ĉiam pli malsupre al la klara linio de la horizonto. Hela bronzo de la sunsubiro kontraste limis kun la blu-griza supraĵo de la maro. Post la varmego de la estingiĝinta tago forta sud-okcidenta vento portis malvarmeton el glaciaj vastaĵoj de la Antarkta oceano.

Woodget, celinte la nevidantan rigardon al apenaŭ vibrantaj kadenoj, pensis pri tiuj maristoj, kiuj sur ŝipoj, nekompareble pli malbonaj, ol lia klipero, penetris internen de tiu tutmonda glacitenejo. La fama sampatrujano Cook kaj la kuraĝa ruso Bellinshauzen malproksime iris en la regionon de malvarmaj nebuloj, inter kiuj kiel mortigaj fantomoj glitadis gigantaj glacimontoj.

Woodget penis imagi laŭ iam legitaj priskriboj de marvojaĝoj la strangan kontinenton sur la Suda poluso — la monstran glacian ĉapon, de kiu blovas la plej firmaj uraganoj en la mondo, kaj en nebula blanka sensuna mallumo en la oceanon rampas senvivaj glacieroj. Ĝuste la antarktaj tempestoj laŭ la tuta vojo de la suda ekstremaĵo de Afriko ĝis Aŭstralio levadas grandegajn ondojn kaj naskas oftajn ŝtormojn.

La ŝipestro malpaciencis ekbatali kontraŭ la morna potenco de la ŝtormaj latitudoj. Sed tagoj kaj noktoj plu alternadis trankvile, kiel ĉiam sur bona ŝipo dum bona vetero, diferencante nur per vaĉoj, malpli ofte — per ŝanĝo de halsoj kaj ankoraŭ per observadoj de situo de la ŝipo.

La bela sorĉistino traportis, egalmezure balanciĝante, siajn altajn blankbrustajn mastojn preter la Kudrila kabo en la Hindan oceanon, kiam al ĉiuj homoj, troviĝantaj sur la klipero, iĝis klare, ke al la kvieta vojaĝo venis fino. La barometro faladis malrapide, sed senĉese, kun malbonaŭgura persisto.

La vaĉo de ŝipestro Woodget okazis en senluna hela nokto. Monotone zumis vento en la veloj, ne rompante la senton de silento. Ondoj flagris kiel ĵus distranĉita plumbo kaj, ŝajnis, estis prilumantaj la flankojn de la ŝipo. La akvo malhele rebriletadis; la ordinaraj verda kaj ruĝa rebriloj de la flankaj lumoj tute ne estis rimarkeblaj en ondoj. La brilo de ondoj ne iris el interne, kiel dum ordinara brilado de maro, kaŭzata de maraj animaloj. La akvo ŝajnis grandega onda spegulo, reflektanta nevideblan lumon, kaj, eble, efektive estis tiel.

La ŝipestro atente pririgardis la ĉielon. Ĝi iĝis cindra. Dekstre, sude, steloj ĉe la horizonto estis ŝirmitaj de mallarĝa, serpa strieto de nuboj. Mirigita de la stranga stato de la maro, Woodget longe rigardis al la malproksimaj nuboj, sed ne rimarkis minacan larĝiĝon de la nuba strio. Enirinte en la ferdekdomon, la ŝipestro forte enspiris tabakan fumon, direktinte la ruĝan lumeton de la pipo al la vitro de la egalmezure balanciĝanta barometro. La hidrargo staris sur 28.3 kaj per sia rapida falado promesis tempeston. Woodget ree direktis sin al la ŝiprando, ĵetinte rigardon al la rudristo, per klara silueto konturiĝanta en flava lumo de la kompasujo.

— Kiu estas ĉe la rudro? — nelaŭte demandis Woodget.

— Baker, sinjoro! — sonore respondis la matroso.

Tio sonis trankvilige por la ŝipestro. Baker estis sperta matroso, vojaĝinta jam en la ĉinia linio.

Woodget daŭrigis sian silentan promenon laŭ la ferdeko, observante la nuban arkon, kies okcidenta ekstremaĵo ĉiam pli etendiĝadis malantaŭ la klipero. La maro estis malheliĝanta, la ondoj perdis sian brilon, tamen la ĉielo komencis heliĝi. Unuaj sunaj radioj ekbrilis super la akvo, kaj samtempe nuboj dekstre kaj malantaŭe komencis densiĝi, krispiĝi ĉe la randoj kaj kurteni la ĉielon de malsupre, de la horizonto, per densa maso.

La ŝipestro vokis ĉiujn supren por refi la frontvelon kaj la frontan topvelon, kaj ankaŭ por fiksi la ĉefmaston kaj la postmaston. Unuaj skualoj tremigis la ŝipon. En ĥaoso de ŝprucoj, en akuta fajfo de vento «Cutty Sark» tremeradis, kliniĝante kaj plirapidiĝante. La ŝtormo turnadis sin ĉiam pli multe al la okcidento, ĝis transiris al tute poŭpa vento. Pezaj, malaltaj nuboj estingis la oriĝantan orienton, malleviĝante ĉiam pli sube, kaj, ŝajnis, estis gladantaj la pintojn de la minacaj ondegoj, horde atakintaj la kliperon.

La ŝipestro ordonis fiksi ĉiujn postvelojn, riskinte lasi plenan ĉeftopvelon, ĉiujn bramvelojn kaj bum-bramvelojn, esperinte al la bonega stabileco de «Cutty Sark». Li ne eraris. La ŝipo kuris per dekkvar-noda rapido tute trankvile, malgraŭ grandaj ondoj. Rudristoj ĉe la rudrorado laboris koncentrite, sed sen ajna streĉo. Woodget ankoraŭfoje konvinkiĝis, ke la multjarcenta sperto de ŝipkonstruado efektive realigis ĉion plej bonan en lia admirinda ŝipo.

La ŝtormo stabiliĝis en unu direkto. La klipero kuris tra la furiozanta oceano kvazaŭ sorĉita. Kolharaj akvaj montoj ŝveladis ĉirkaŭe, minacante dispremi la ŝipon per sia pezo, sed ne povis eĉ surverŝi la ferdekon, kovratan nur de ŝprucoj. Grizaj hirtaj nuboj kun grandega rapido kuris laŭ la ĉielo, antaŭante «Cutty Sark»-on.

La videblo reduktiĝis. La oceano ne plu ŝajnis senlima kaj iĝis simila al malgranda lago, fermita en plumbaj muroj de nuboj kaj sulkigita de gigantaj ondoj. Maldekstre komencis leviĝi ondego de nemezurebla alto. Malhela sinistra abismo profundiĝis ĉe ĝia bazo. La ondego kreskis, proksimiĝis, akriĝis. Jen jam tute ekpendis super la ferdeko de «Cutty Sark» ĝia kresto, volviĝanta internen. Dum ono de sekundo la klipero ekflugis sur ĝin, malpeza kaj certa. La monstro malaperis, subpuŝinte la poŭpon per sia lasta elspiro. La sorĉistino Nan dancis sur la ondoj, kaj la premanta forto de la tempesto havis nenian potencon super ŝi.

La tuta ŝipanaro de la klipero estis kaptita de la aŭdaca kuraĝo, kiun naskas en homoj tempesto, se ili estas plene certaj pri sia sekureco. La sentema orelo de la ŝipestro kaptis tra la muĝo de la uragano fragmentojn de kanto — la matrosoj plengorĝe kriegis ian antikvan piratan kanteton, kaj la ferdekestroj, blasfemante, postuladis silenton. Woodget ordonis al la unua subestro ne malpligrandigi la velaron.

— Nia belulino portas ilin tute facile, — aldonis la ŝipestro, ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis la furiozantan maron kaj foriris en sian kajuton...

Ankoraŭ ne vekiĝinte plene, Woodget komprenis, ke li longe dormis, kaj salte ekstaris.

Sur la ferdeko lin salutis la juna dua subestro:

— Ĉio estas bonega, sinjoro! Kaj vi dormis glore!

— Mi nur ne scias, por kies gloro! — grumblis Woodget, mirante, ke li tradormis unu kaj duonon da vaĉo.

— Certe, por gloro de nia «Cutty»! — admire ekkriis la juna maristo.

La ŝipestro konsente kapjesis, atente ĉirkaŭrigardante la ĉielon kaj la maron.

La ondoj ruliĝis pli glate, kaj tavoloj de nuboj estis leviĝantaj pli alte. La vento ankoraŭ hurlis kaj zumis super la ferdeko, kiam en la ĉielo okazis subita kaj akra ŝanĝo. Kvazaŭ giganta tranĉilo distranĉis la dikan nuban kovrilon de unu ĝis la alia rando de la horizonto. La griza kurteno, ŝirminta la vastaĵon de la oceano, disrampis, forirante al la nordo kaj al la sudo. La tranĉaĵo en nuboj malfermis puran ĉielon, jam iomete malheliĝantan antaŭ vespero, kaj metis sur la supraĵo de la maro larĝan, helan vojon.

La senmezura griza flugilo de malaltaj nuboj norde estis malrapide foriranta en malhelan foron.

Subite el tie aperis ŝipo. Forte kliniĝinte, ĝi kuris sur la furiozanta maro kun sama nekaptebla kaj neklarigebla facileco, kiel «Cutty» mem. La tempesto kvietiĝis, sed la vento, turniĝinta al la sudo, estis ankoraŭ tre freŝa, eĉ forta. La renkonta klipero iris preskaŭ ortvente. Krom la ĉefaj veloj, la ŝipo portis ĉiujn stajvelojn kaj eĉ du flankvelojn. Retenante la spiron, la maristoj observis la ŝipon, kaj ĵaluza sento ekkaptis ilin. La klipero kuris sur la maro eĉ pli rapide, ol ilia ŝipo. Ĝi pasis malproksime, jam malforte distingebla en la malheliĝanta ĉielo, doninte nenian signalon, aŭ, eble, ĝiaj signaloj jam estis nedistingeblaj.

— Tio estas «Termopiloj», nur «Termopiloj»! — ravite ekkriis unu el la matrosoj, plurfoje renkontinta la konkuranton de «Cutty Sark» en la ĉinaj akvoj.

Ŝipestro Woodget ankaŭ mem instinkte komprenis, ke tio povis esti nur la dua klipero. Io simila al «Cutty» estis en tuta maniero de la ŝipo; sama mirinda konformeco de ĉiuj proporcioj de la korpo, la mastaro kaj la velaro, admiriganta nespertajn pasaĝerojn.

Mordinte la lipon, Woodget ordonis aldoni velojn. Por «Cutty» la vento estis flankpoŭpa — la plej bona por velŝipo. Salte pligrandiginte la rapidon, la ŝipo ekkuris sur ondoj. Baldaŭ sonoroj de la logo proklamis dek sep nodojn. Sed la vento estis malfortiĝanta, eblis riski, kaj Woodget ordonis starigi ĉiujn stajajn kaj flankajn velojn — la tutan ekstran velaron de la ŝipo. Tri mil tricent kvindek kvadrataj metroj da veltolo base ekzumis, ŝvelis per gigantaj blankaj vicoj.

— Dek ok nodoj! — ekkriegis la subestro, konfuziĝis, ruĝiĝis, sed, renkontinte kunsentan rigardon de sia ŝipestro, ree rektigis sin.

Kelkaj novaj ŝipanoj ne deziris kredi. Sed la vento blovis nun glate, milde siblis kaj plaŭdis la akvo sub la pruo, kaj la rapido de la klipero restis la sama. Nur sonoroj de la logo markadis mejlon post mejlo kaj venke kantis ŝnuregoj de la nemovebla rigilaro. Kaj ĉiu maristo el la ŝipanaro de «Cutty Sark» sentis sin heredanto de antaŭaj venkintoj de maroj, metintaj novajn vojojn laŭ minacaj senfinaj oceanoj, en kiuj ajna ŝipo perdiĝadis kiel mizera sablero. La sorto distingigis kaj levis ilin: ili vojaĝas sur la plej bona ŝipo de la mondo! Se nur ne «Termopiloj»! Tamen, eble, tio estas eĉ bona, ke da ili — ŝipoj-albatrosoj — estas du. Estos kun kiu konkuri, elprovi la fortojn!




seka dokoDoko: konstruaĵo, servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton, aŭ por konstrui novan ŝipon. Seka doko: doko, en kiu ŝipaj apogiloj estas sub la nivelo de akvo. Post enkonduko de ŝipo en sekan dokon oni elpumpas akvon el ĝi kaj la ŝipo malleviĝas sur la apogilojn (rim. de la tradukinto).
maristoj de flugfiŝo — vojaĝintaj en oceano, kie nure loĝas flugfiŝoj.
kliperojKlipero: rapida tri- aŭ kvar-masta mara velŝipo kun granda velaro, destinita precipe por transportado de multekostaj kargoj. La nomo devenas de la angla vorto «clipper», t. e. «tondanto» (rim. de la tradukinto).
boardasBoardi: zigzage ŝipiri pro kontraŭa vento, ŝanĝante la ventoflankojn (halsojn) (rim. de la tradukinto).
joremaJoro: negrandaj dekliniĝoj de la kurso alterne dekstren kaj maldekstren (rim. de la tradukinto).
rekta velaroRekta velo: velo, plej ofte kvarangula, pendanta sur velstango, situanta transverse de la ŝipo (ofte nomata kvadrata velo, kvankam ĝia formo ne nepre estas kvadrato), diference de oblikva velo, situanta laŭlonge la la ŝipo, ofte triangula (gafa velo, skuna velo) (rim. de la tradukinto).
seka postmasto — postmasto kun oblikvaj veloj. Ŝipo kun rektaj veloj sur ne malpli ol du mastoj kaj kun seka postmasto nomiĝas «mastbarko».
kilsono — trabo super la kilo, iranta de la antaŭa ĝis la posta parto de ŝipo (rim. de la tradukinto).
topmastojTopmasto: parto de masto, kiu estas super la topo (elstara plato ĉe la supro de la unua parto de masto): la dua parto de masto, kalkulante de malsupre (rim. de la tradukinto).
skunbarko — mara velŝipo kun tri-kvin (iam ses) mastoj kun oblikvaj veloj sur ĉiuj mastoj, krom la frontmasto kun rektaj veloj (rim. de la tradukinto).
flankvelojFlankvelo (bonedo): ekstra velo, kiun oni metas sur elŝoveblaj velstangoj flanke de la ĉefa rekta velo (topvelo aŭ bramvelo).
nodojNodo: rapidomezuro, nombro da marmejloj, trairitaj dum 1 horo (1,85 km/h) (rim. de la tradukinto).
Ruĝa Flago — la flago de la brita komerca floto (Red Ensign, Red Duster).
tonelojTonelo: mezurunuo de volumeno, 100 kubaj britaj futoj (rim. de la tradukinto).
futoj — futo egalas al 30.5 cm.
lunaj veloj — en la brita floto la plej supraj veloj nomiĝis lunaj, bum-bramveloj — ĉielaj, bramveloj — reĝaj k.t.p.
frontmastoFrontmasto: la antaŭa masto, la unua, kalkulante de la pruo (rim. de la tradukinto).
stajojStajo: ŝnurego, streĉite subtenanta mastojn antaŭe kaj malantaŭe (laŭlonga stajo) aŭ flanke (transversa stajo), kaj fiksata al ŝiprandoj aŭ al ferdeko (rim. de la tradukinto).
rigi — armi mastojn (aŭ ŝipon ĝenerale) per ŝnuroj (rim. de la tradukinto).
UU: uesto (okcidento). SU: sud-uesto (sud-okcidento) (rim. de la tradukinto).
«La muĝantaj kvardekaj» — la kvardekaj latitudoj de la suda hemisfero, tre ŝtormaj.
ĵibojĴibo: triangula velo, kiu troviĝas sur la antaŭa parto de ŝipo kaj fiksiĝas al la busprito (rim. de la tradukinto).
skualo — abrupta kaj forta ventopuŝo (rim. de la tradukinto).
logo — instrumento, konsistanta el ŝnuro kun flospeco, kiun oni mergas en maron por mezuri la rapidon de ŝipo (rim. de la tradukinto).
largvento — vento, blovanta de malantaŭe oblikve al la kurso de la ŝipo.
babordo — la maldekstra flanko de la ŝipo rigardante al la pruo (rim. de la tradukinto).
ferlisFerli: volvi velon kaj alligi ĝin sur jardon (rim. de la tradukinto).
posta stevenoPosta steveno: elstara firma trabo ĉe la poŭpo de ŝipo, al kiu estas fiksata la rudro.
droso — ŝnuro aŭ ĉeno, kiu ĉirkaŭvolvas la rudroradon de la ŝipo kaj movas la rudron (rim. de la tradukinto).
rudroRudro: vertikala plato, ĉarnirfiksita al la posta steveno, per kiu la ŝipo estas direktata. Rudrorado: Rado, per kies turno estas turnata la rudro. Rudristo: Ŝipano, stiranta ŝipon per rudro aŭ rudrorado (rim. de la tradukinto).
halsojHalso: ŝnuro, fiksanta al masto lofan (alventan) angulon de velo. Ŝanĝi halsojn = ŝanĝi ventoflankojn = boardi: zigzage ŝipiri pro kontraŭa vento, ŝanĝante ventoflankojn (rim. de la tradukinto).
pruventa turnoPruventa turno: ŝanĝo de ventoflanko ĉe boardado, tia, ke la pruo de la ŝipo trairas la linion de la vento (rim. de la tradukinto).
kadenoj — flankaj malsupraj teniloj de mastoj — feraj ĉenoj aŭ strioj, kies malsupra fino fiksiĝas ekstere al la ŝiprando, kaj la supra fiksiĝas al malsupraj finoj de transversaj stajoj. La vorto mankas en PIV, sed ekzistas en «Provo de marista terminaro» de M. Rollet de l'Isle k. a., eldonita en 1908 (rim. de la tradukinto).
verda kaj ruĝa rebriloj — la maldekstra ŝipflanko (babordo) estas signata per ruĝa lumo, la dekstra (tribordo) — per la verda (rim. de la tradukinto).
kompasujo — ligna koloneto, sur kiu estas starigita la ŝipa kompaso.
refi — faldi refojn — faldeblajn partojn de velo, por malgrandigi la supraĵon, allasitan al vento (rim. de la tradukinto).
topvelo — velo de topmasto, la dua velo, kalkulante de malsupre (rim. de la tradukinto).
bramveloj kaj bum-bramveloj — la plej supraj veloj sur mastoj.
ortvente — orte, perpendikulare al vento (rim. de la tradukinto).
stajvelojStajvelo: oblikva triangula velo, suprentirata laŭ stajo kaj situanta ĉe la pruo (antaŭvelo) aŭ inter mastoj (rim. de la tradukinto).