Antaŭparolo al la rakontoj pri neordinaraĵoj

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita:
12-sep-2011
Lastaj ŝanĝoj:
10-okt-2011


La rakontoj, enirintaj en la volumojn de la verkaro, krom malgranda escepto, estis verkitaj en la komenco de mia literatura vojo. Sep rakontoj: «Renkontiĝo super Tuskaroro», «Helena sekreto», «Lago de Montaj Spiritoj», «Laŭ vojoj de malnovaj ministoj», «Olgoj-Ĥorĥoj» (en la unua eldono neĝuste nomita «Allergorĥoj-Ĥorĥoj»), «Cutty Sark» kaj «Kalva monto Subluna» — estis verkitaj en la jaroj 1942–1943 kaj estis publikigitaj en la 1944-a jaro (krom «Helena sekreto», eldonita nur en la 1968-a jaro). Aliaj ok rakontoj: «La Blanka Korno», «Ombro de pasinteco», «La diamanta tubo», «Observatorio Nur-i-Deŝt», «Golfeto de Ĉielarkaj Strioj», «La lasta topvelo», «Atolo Fakaofo» kaj «Stelaj ŝipoj» estis verkitaj en la 1944-a kaj eldonitaj en la 1945-a jaro, krom la lasta, publikigita en la 1948-a jaro. La tria ciklo de rakontoj: «La Jurto de Korvo», «Afaneor, filino de Aĥarĥellen», «La Koro de la Serpento» kaj «Kvin pentraĵoj» — aperis nur en la 1958–1959-aj jaroj. Dum la tempo de preskaŭ 15-jara paŭzo estis verkita nur unu rakonto «Infera flamo» (verkita en 1948, eldonita en 1954).

La plej multaj rakontoj de la unua kaj la dua cikloj estis dediĉitaj al popularigo de neordinaraj fenomenoj kaj sciencaj malkovroj, malpli ofte — de pintaj atingoj de mara metio («Cutty Sark», «La lasta topvelo»). «Helena sekreto», kie mi unuafoje metis la demandon pri materiisma kompreno de la genetika memoro, kaj «Stelaj ŝipoj», kun ties koncepto de multeco de loĝataj mondoj kaj komuneco de la pensantaj estaĵoj de la Universo, tro antaŭis la kutimajn por tiutempa literaturo konceptojn kaj tial estis publikigitaj kun prokrasto.

En la lasta ciklo la centro de la intereso transiris al homoj en neordinaraj cirkonstancoj de la nuno aŭ de fora estonteco.

Kiam estis verkataj la unuaj rakontoj, la scienco en nia lando kaj ankaŭ en la tuta mondo ankoraŭ ne spertis tiun impetan evoluon, eblas diri, eksplodon, kiu estas karaktera por la dua duono de la jarcento. La scienca popularigo laŭ kvanto de libroj staris sur tre malalta nivelo. Konateco de la vasta legantaro kun atingoj, kaj ĉefe — kun kapabloj de la scienco estis ankoraŭ tre limigita.

Por mi, sciencisto, tiam ne pensinta pri la verkista vojo, ŝajnis grava afero montri la tutan admirindan potencon de la ekkono, la senliman intereson de vido de la mondo, malkovrata per laboro de sciencisto, ĝian decidan influon al memedukado. Ĉio ĉi nun ne bezonas pruvojn. Multe (kvankam plu ne sufiĉe) estis farite en la tereno de popularigo de la scienco. Intereso kaj romantiko de scienca esploro estas konataj al plej multaj legantoj, la nombro de sciencistoj kreskis plurcentoble.

La rakontoj «pri neordinaraĵoj» apenaŭ mirigos nun iun el kleraj homoj, tridek jarojn post ilia verkado.

Tiu tempodaŭro, granda eĉ por ordinara rapido de la antaŭmilita scienco, efektive estas multe pli granda post la giganta turno en la potenco de esploroj kaj malkovroj, fariĝinta en la fino de la kvardekaj jaroj kaj nun minacanta per trosatiĝo pri scienca informo. Estas interese returni sin kaj rigardi, kiel efikis la moderna evoluo de la scienco al la «neordinaraĵoj» de la fino de la tridekaj jaroj, al la tiama avano en kelkaj naturhistoriaj demandoj.

La problemo de akumulado de peza akvo ekster la termika cirkulado sur fundo de la plej profundaj oceanaj kavoj («Renkontiĝo super Tuskaroro») ankoraŭ restas ne solvita. Oni trovis decidajn pruvojn nek por, nek kontraŭ.

Kun la invento de komputiloj kaj ellaboro de kibernetiko ni finfine proksimiĝis al materiisma kompreno de la funkciado de la cerbo kaj la meĥanismo de la memoro. Tial la rakonto «Helena sekreto», ne publikigita komence pro ĝia ŝajna «mistiko», povis esti publikigita en la sesdekaj jaroj, jam post la pli detala traktado de la «memoro de generacioj» en mia romano «Eĝo de razilo».

Estas edife por sencedaj skeptikuloj, ke ĉiuj naturaj fenomenoj, ne klarigeblaj sur la moderna nivelo de la scienco, ŝajnas al ni mistiko. Tamen ili tuj perdas sian supernaturan veston, kiam la scienco leviĝas ĝis ilia kompreno kaj klarigo.

Post la publikigo de «Lago de Montaj Spiritoj» en Altajo estis vere malkovrita hidrarga kuŝejo ĉe aliaj, ne ligitaj kun la pentraĵo de G. I. Gurkin, cirkonstancoj. Tio estas koincido, sed ne profetaĵo, ĉar, sciante la geologion de Altajo, mi estis certa, ke tie estos trovitaj pluraj kuŝejoj de hidrargo. Tamen inter altajaj geologoj naskiĝis legendo, konformanta al la enhavo de la rakonto.

«Laŭ vojoj de malnovaj ministoj» enhavis neniajn sciencajn novaĵojn kaj restis kiel memoraĵo pri laboro de geologoj. La legantoj de la Orenburga regiono markis la lokon de la eventoj de la rakonto per memora tabulo.

«Olgoj-Ĥorĥoj» ne pravigis la esperojn pri trovo en neatingeblaj lokoj de Gobio de speciala vermosimila animalo, mortiganta en distanco. La antaŭe neatingeblaj regionoj de la Gobia dezerto nun estas detale esploritaj. Evidente, la «intesta vermo» de la mongola folkloro rilatas al la animalo, nun malaperinta, sed konserviĝinta en popolaj legendoj, simile al la harkovrita rinocero kaj la mamuto ĉe la jukagiroj de nia Nordo aŭ al la neĝa homo de la himalajaj ŝerpoj.

La rakonto pri la belega velŝipo «Cutty Sark» plenumiĝis ĝisfine. Nur la ŝipon metis en muzeon ne la usonanoj, kiel mi skribis en la unua varianto de la 1942-a jaro, sed la britoj mem. Juĝante laŭ leteroj de la britaj legantoj, mia rakonto en la unua varianto, tradukita kaj publikigita en Britio, ludis certan rolon en «refreŝigo» de la memoro pri «Cutty Sark» al la popolo, konstruinta tiun admirindan kliperon.

«Kalva monto Subluna» en la unua varianto nomiĝis «Freneza tanko», sed mi opiniis ĝin malsukcesa kaj plene reverkis, transforminte en kronikan kaj ekzaktan priskribon de unu el miaj siberiaj vojaĝoj. La sciencfikcia kerno de la rakonto — la trovo de kaverno kun desegnoj de afrikaj animaloj kaj kun elefantaj dentegoj — neatendite eksonis reale post la malkovro fare de A. V. Rjumin de desegnoj en la kaverno Kapova, tamen, ne en Siberio, sen en Baŝkirio (kaj sen amaso da eburo). Verŝajne, la antaŭsento de tiaj trovaĵoj diras pri ebleco de pluaj malkovroj de kavernoj, similaj al la priskribita en «Kalva monto Subluna». Tiam definitive foriros la sciencfikcieco de la rakonto. Estas interese noti, ke la nun perdita arto de moligo de eburo, pri kiu mi rememorigis en la rakonto «Helena sekreto», evidentiĝis konata jam en la praa antikveco. La antaŭnelonga trovo fare de O. N. Bader ĉe la urbo Vladimiro de paleolitika tombo de du knaboj montris, ke homoj de tiu tempo posedis la arton rektigi kaj fleksi mamutajn dentegojn. En la tombo oni trovis rektan lancon el tuteca mamuta osto (dentego), longa pli ol du metrojn.

La dua ciklo de rakontoj estis verkita post kiam la unuaj sep estis honoritaj per publikigo samtempe en kelkaj revuoj. Ĝi distingiĝas per pli granda vasteco de «neordinaraj» sciencaj problemoj. Mi ekvidis, ke eĉ komplikaj, malproksimaj de la solvo hipotezoj aŭ neklarigeblaj malkovroj vokas vivan intereson de la legantoj, gravas nur, ke malantaŭ ili staru sentebla perspektivo de novaj vojoj en la scienco.

Krom la romantikaj «La Blanka Korno», «Observatorio Nur-i-Deŝt» kaj «La lasta topvelo», en la rakontoj de la jaroj 1944–1945 speguliĝis nesolvitaj kaj ŝajne ne atingeblaj por esploro demandoj de tiuj sciencoj, al kiuj mi dediĉis mian vivon, — la geologio kaj la paleontologio. La nepleneco de la geologia kroniko, kiu interesadis min tiam jam dum la tutaj dudek jaroj da scienca agado, devigis min koncentri ĉiujn sciojn kaj spertojn en kreo de la teoria bazo por almenaŭ parta kompletigo de la mankoj de la granda historia libro de la naturo.

En la 1943-a jaro definitive formiĝis tiu nova branĉo de la historia geologio kaj paleontologio — tafonomio, kiu en la 1952-a jaro estis honorita per la Ŝtata premio. Sed eĉ post tiam necesis ankoraŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, antaŭ ol la tafonomio ricevis mondan agnoskon. Strikte dirante, eĉ ĝis nun ĝi ankoraŭ ne enradikiĝis en la historia geologio plene. Tio montras, kiomgrade la tafonomio antaŭis la geologian penson de tiuj jaroj.

En dokumentoj de la geologia kroniko, kiom ajn sprite ni solvu ĝiajn enigmojn, ekzistas senespera manko. Ne ekzistas espero vidi per la homaj okuloj almenaŭ preterajn, hazardajn, sed tutecajn vivajn pejzaĝojn de la antaŭlonge pasintaj tempoj, bildojn de animaloj kaj vegetaĵoj, aspekton de tiamaj rokoj kaj riveroj, lagoj kaj maroj...

La senespereco ne humiligis la strebon al ekkono kaj turnis min al revo pri bildoj de pasinteco, kvazaŭe fiksitaj en petroj kaj en specialaj okazoj de prilumo kaj reflekto aperantaj antaŭ atenta rigardo de esploristo. Tiel naskiĝis la rakonto «Ombro de pasinteco». Eksperimentoj de la patroj de la fotografio kun lumaj spuroj sen la bromarĝenta procezo servis kiel scienca bazo de la «supermalverŝajna vero», kiel esprimis en sia letero unu el la legantoj. Post tri jaroj fama fizikisto Denizo Gabor kreis la teorian bazon de la holografio.

Profesoro Ju. N. Denisjuk, la kreinto de la praktika holografio en nia lando, diris en antaŭnelonga intervjuo, ke ĝuste la rakonto «Ombro de pasinteco» vekis la revon, instigintan lin okupiĝi pri holografio, kvankam ebleco de ĝia teĥnika efektivigo komence ŝajnis al li afero preskaŭ neebla. Tiu konfeso de la elstara fizikisto estas ne nur agrabla donaco al la sciencfikcia verkisto, sed ankaŭ pruvo de antaŭvido de kapabloj de la scienco en simpla flugo de fantazio.

Estas interese, ke mi estis preskaŭ instinkte komprenanta, kiomgrade la «riveliĝo de lumaj spuroj de pasinteco», kiel ĝi estis formulita en la rakonto, dependas de forto de lumfontoj, direktataj al la spuro, sed tiutempe mi povis diri pri nenio, krom magnezia lampo. La invento de lasero tuj donis fidindan bazon por teĥnika realigo de la holografio.

Vastan famon ricevis la rakonto «La diamanta tubo». Dek du jarojn post ĝia verkado sur la skribotablon, ĉe kiu estis verkita la rakonto, ekkuŝis tri diamantoj el la unuaj, akiritaj en la tubo, situanta sur la Siberia platformo, tamen, pli sude ol la loko de la eventoj de «La diamanta tubo», sed ĝuste en la samaj geologiaj cirkonstancoj, kiuj estis priskribitaj en la rakonto. Interalie, mi skribis, ke disvastiĝo de la tuboj devas esti tre granda, kaj mi estas konvinkita, ke la tuboj estos trovitaj ankaŭ pli norde.

Kiel al mi rakontis miaj kolegoj-geologoj, kiuj faris serĉadon de diamantoj, ili kunportadis en siaj kampaj sakoj la libron de rakontoj kun «La diamanta tubo». La sekreto de tiu unuavide mirinda prognozo estas simpla: estante siberia geologo, mi, dum kelkaj jaroj okupiĝinte pri tektoniko de antikvaj ŝildoj, elektis geologiajn kondiĉojn, tre proksimajn al la afrika ŝildo, post kiam mi dum longaj jaroj studadis Afrikon. En la rakonto mi elpensis trovon de la tubo fare de geologia taĉmento, en kies aventurojn mi enmetis tion, kion mi spertis en la propraj vojaĝoj, samkiel mi faris en «Kalva monto Subluna». Kompreneble, mi konsideris ĉiujn tiutempe konatajn faktojn: la ekziston de la zono de altigita premo sub la Siberia platformo, la anomaliojn de la gravitforto kaj tavolajn entrudiĝojn de pezaj bazaj petroj, mi priskribis, ke la ĉefaj kunuloj de diamantoj devas esti skarlataj grenatoj — piropoj, kaj iliaj portantaj petroj devas esti kimberlitoj.

Ĉio ĉi ĝis tia grado precize koincidis kun la kuŝejoj, trovitaj post dek du jaroj, ke la sciencfikcian rakonton «La diamanta tubo» oni komencis rigardi kiel sciencan prognozon. Troviĝis eĉ homoj, kiuj akuzis min pri alproprigo de aliulaj malkovroj, ĝuste de la «teorio» de prof. N. M. Fedorovskij, forgesinte, ke sciencfikcia rakonto ne pretendas esti scienca teorio, kaj preteratentinte, ke mi estas esploristo de Siberio. Efektive evidentiĝis, ke Fedorovskij havis nenian «teorion». Ĉiuj liaj eldiroj pri ebleco trovi kuŝejojn de diamantoj troviĝas en unu linio de lia populara libro de la 1934-a jaro: «Sed la tipo de la sudafrikaj kuŝejoj estas ankoraŭ ne renkontita, eble, ĝi estos trovita en multenombraj vulkanaj regionoj de Siberio kaj Suda Uralo».

Similaj eldiroj ĉe geologoj, laborintaj en Siberio aŭ sur la ultrabazaj masivoj de Uralo, renkontiĝas komencante de la 1912-a jaro (Ja. A. Makerov). Mi mencias ĉi tie tiun okazon kiel kuriozaĵon. Verŝajne, tio estas la unua fojo, kiam aŭtoro de sciencfikcia rakonto estis akuzita, kvankam kalumnie, pri alproprigo de ies scienca teorio! Verdire, en la 1945-a jaro la brit-usonan sciencfikciiston Olaf-on Stapledon-on FBI akuzis pri diskonigo de sekretega informo pri la urania bombo, tiam ankoraŭ nomata «Projekto Manhattan». Stapeldon sukcesis pruvi, ke la sciencfikcia priskribo de la bombo estis publikigita de li jam en la 1932-a jaro, kiam eĉ Ejnŝtejno mem ne pensis pri teĥnika efektivigo de urania eksplodo. Kiam la tro fervoraj sekretistoj trankviliĝis, tiam al ili iĝis klare, ke la procezo de produktado de urania bombo, speciale en la komencaj stadioj, reale estas miloble pli komplika, ol la priskribita de la sciencfikciisto. Nur la sola apartigo de izotopoj prezentis problemon de tia teĥnika malfacileco, ke nur gigantaj elspezoj kaj vico de geniaj inĝenieraj kaj sciencaj divenoj povis superi la obstaklojn sur la vojo al la kreo de la mortiga armilo. Tio okazas en la scienco tiom ofte, ke oni povas nomi tion leĝo. Same ankaŭ la ĝenerale akceptita hipotezo de deveno de diamantoj en tuboj de elŝiriĝo el centkilometraj profundoj de la tera krusto, kiun mi metis en la bazon de la rakonto, en la lumo de la lastaj observoj iĝas neplena, kaj la genezo de diamantoj iĝas pli komplika. Ĉi tie ne estas loko por pridiskuti la nove malkovritajn faktojn. Mi diros nur, ke interne de kristaloj de siberiaj diamantoj oni fojfoje trovas organikajn substancojn kaj eĉ maldikajn branĉetojn de vegetaĵoj! Tio ne kongruas kun monstraj premoj kaj profundoj de la eklogita zono. Evidente, la hipotezo de deveno de diamantoj estos reviziita en plej proksima tempo.

La rakonto «Golfeto de Ĉielarkaj Strioj», bedaŭrinde, ne altiris atenton de botanikistoj aŭ biokemiistoj al esploro de mirindaj ecoj de la «rena arbo» (ejzengartio) per modernaj rimedoj. Tiu ŝuldo restas al la sciencistoj de la juna generacio.

La sorto de la rakonto «Atolo Fakaofo», nun ŝajnanta arkaikiĝinta, estas ne tute simpla. La ĉefa ideo kaj celo de la verkado de la rakonto — esploro de radikaj petroj de la oceana fundo — naskiĝis al mi jam en la unuaj jaroj de la geologia laboro. En la 1930-a jaro mi verkis sciencan artikolon, en kiu mi penis atentigi la regionajn geologojn pri neceso de prenado de specimenoj de la radikaj petroj el oceanaj profundoj kaj indikis lokojn de oceanaj kavoj, kie eblas kroĉi dum dragado subakvajn nudiĝojn de tiuj petroj.

La malabundaj eblecoj de la sciencaj eldonoj de tiuj jaroj instigis min sendi la artikolon en la aŭtoritatan germanan geologian revuon «Geologische Rundschau». Ĝi revenis kun sufiĉe detala ruiniga recenzo de la plej granda tiutempe specialisto pri geologio de la mara fundo profesoro Otto Pratier. Li deklaris, ke la artikolo prezentas ĥimeron. La tuta fundo de la oceanoj kaj maroj estas plene kovrita de lozaj pli postaj sedimentoj, pro kiuj estas neatingeblaj la radikaj petroj, kaj ĉe la moderna teĥniko ekzistas nenia eblo akiri iliajn specimenojn. Estas bedaŭrinde, ke la artikoleto ne estis publikigita. Mi povus aldoni al mia «aktivo» ankoraŭ unu prognozon, ĉi-foje aranĝitan «science». Efektive la radikaj petroj de la oceana fundo en tre multaj lokoj elstaras el sub la lozaj sedimentoj. Tamen, same kiel en la okazo kun «La diamanta tubo», la vera stato de la afero evidentiĝis multe pli komplika, ol estis prezentita tiam. En la menciita artikolo mi promesis al la leganto, ke nur du-tri specimenoj de la radikaj petroj, akiritaj el profundegaj oceanaj kavoj, tuj solvos la disputatajn problemojn de la geotektoniko, speciale la demandon pri fikseco de la kontinentoj kaj oceanoj. Nun grandegaj ŝipoj, ekzemple, «Glomar Challenger», faras boradon sub profunda akvo, akirante grandajn kolonojn de geologiaj sekcoj. La borado ankoraŭ ne penetris en la plej profundajn zonojn, kvankam antaŭnelonge sovetia oceanologia ekspedicio akiris specimenon de tre peza ultrabaza petro el profunda kavo de la Hindia oceano. Evidentiĝis geologia komplikeco de konstruo de la radikaj petroj de maraj fundoj, ĝenerale ne malpli granda, ol tiu de la kontinentoj. Esplorado de la mara fundo impetis antaŭen kun tia rapido kaj kun tiaj grandegaj elspezoj, kiujn mi ne povis imagi en la sciencfikcia rakonto, verkita en la jaro 1944. Tamen la modernaj metodoj de esplorado de geologio de la mara fundo en io ankoraŭ cedas al la priskribitaj en «Atolo Fakaofo». Ankoraŭ ne ekzistas televidiloj, povantaj pririgardi grandajn areojn de la fundo sur senlumaj profundoj. Kun la apero de la koheraj lumfontoj — laseroj, tiaj aparatoj, certe, estos kreitaj, sed dume ili ne ekzistas. Ne ekzistas ankaŭ aparatoj, kapablaj bori sur grandaj profundoj kaj ligitaj kun la ŝipo nur per kabloj por liverado de energio. Ne ekzistas maŝinoj, kapablaj funkcii en akvo, kiel en aera medio, sen hermetikeco, tiom malfacile atingebla en granda premo. Do, la televidilo de ŝipestro Ganeŝin restas fikcia.

Kompare kun «Atolo Fakaofo» la verkita kvar jarojn pli poste rakonto «Infera flamo» plene arkaikiĝis teĥnike. Mi inkludis ĝin en tiun ĉi eldonon pro ĝia tute moderna tendenco kontraŭ la vetarmado. Ankaŭ estas interese montri, laŭ kiu vektoro plej akceliĝas la scienc-teĥnika penso de la nuntempo. La priskribita de mi raketo kun direktanta koridora surtera aparato kompare kun la modernaj memstiraj raketoj-robotoj aspektas armilo de fora pasinteco.

La lasta el la rakontoj de la dua ciklo, pli ĝuste, negranda novelo «Stelaj ŝipoj» post la publikigitaj je 15–20 jaroj antaŭe «Aelito», bonega rakonto «Fremduloj» de A. Volkov (1928) kaj prikosmaj verkoj de A. Beljajev, restarigis la kosman temon en nia literaruro. La novelo ne tuj ricevis agnoskon kaj estis kritikata el starpunkto de la vulgara materiismo kun ties geocentrismo de tiam aŭtoritata metafizikisto-kosmogonisto James Jeans. Venintoj el foraj mondoj, atingintaj altan nivelon de socia evoluo en tre malnovaj tempoj, timigis kelkajn kritikistojn. Rezulte «Stelaj ŝipoj» estis publikigitaj nur tri jarojn post la verkado, en decembro de la 1948-a jaro. Ĝis nun fosiliaj ostoj, trabatitaj per iuj iloj, altiras specialan atenton de esploristoj. Tamen en ĉiuj konataj okazoj la ostoj kun tiaj difektoj ricevis alian klarigon, ne bezonantaj uzon de homa mano. Tamen ja la temo de venintoj el aliaj mondoj, iam vizitintaj nian planedon, tiom multe disvastiĝis en literaturo de la tuta mondo, ke ĝi tedis al la legantoj, variante en plej diversaj motivoj, de bibliaj profetoj ĝis detektivaj aventuroj kun nifoj.

Tamen «Stelaj ŝipoj» restas aparta pro la ligo de la tempoj tra la geologia pasinteco de nia planedo, dum kiu ĝi pasis gigantan vojon en la Galaksio.

Antaŭ la tria ciklo de rakontoj, krom la scienca laboro, mi estis okupita pri pli ampleksaj beletraj verkoj. Post preskaŭ dekkvinjara paŭzo mi verkis «La Koron de la Serpento» kiel suplementon al la romano «Nebulozo de Andromedo» pri la unua kontakto de teranoj kun alia stela civilizo. Poste mi reverkis «Cutty Sark»-on laŭ ricevitaj novaj materialoj, jam post la instalo de la klipero en specialan muzeon-dokon apud Grenviĉo en Britio. La rakonto pri heroaĵo de geologo «La Jurto de Korvo» estas preskaŭ dokumenta, la montpasejo Hjunustyj Eg ekzistas, kaj, eble, tie iam estos malkovrita granda kuŝejo de metalaj ercoj. Mi levis en tiu rakonto ankaŭ demandon pri novaj nomoj de virinaj profesioj en la moderna rusa lingvo. Tio restis sen atento.

En la tria ciklo «Afaneor, filino de Aĥarĥellen» ne apartenas al sciencfikcio kaj estis verkita memore al elstara rusa vojaĝisto, doktoro Jelisejev, esplorinto de la tre interesa popolo tuaregoj, loĝantoj de la centraj regionoj de Saharo. Tiu rakonto estas histori-etnografia, el la tereno, kiu interesas min ne malpli ol sciencfikcio kaj al kiu apartenas la novelo «Ĉe la rando de Ekumeno» kaj la romano «Tais el Ateno». Kaj fine, «Kvin pentraĵoj» estas sciencfikcia etudo por subteno de verkoj de pentristo A. K. Sokolov, nun jam agnoskita majstro de la kosma temo. En la rakonto estis unuafoje starigita la demando pri transportado de sensala akvo el la glacioj de Antarkto en sekajn regionojn.

Nemalmultaj legantoj interesiĝis, ĉu estis faritaj iuj eraroj kaj malprecizaĵoj, trovitaj post la publikigo.

En la rakontoj de la unuaj du cikloj ili praktike ne estis. Des pli ĉagrenaj estis misoj, lasitaj en la unua eldono de la novelo «La Koro de la Serpento», aperinta en revuo «Juneco». Mi tiam estis vojaĝanta en Ĉinio kaj ne povis korekti presprovaĵojn, kaj la redaktantoj ne senbaze esperis je mia scienca aŭtoritateco. Mi mem ne komprenas, kiel mi povis intermiksi la atomajn numerojn por la tiom ordinaraj elementoj, kiel oksigeno kaj fluoro. Sed okazis ĝuste tiel, kaj mi subiĝis al tre moka ekzekuto flanke de unu postdiploma studento el la Moskva universitato. La junulo deklaris, ke se en la novelo estas tiom krudaj eraroj, do ĝi entute ne meritas, ke oni ĝin legu. Oni ne ŝercu kun junaj sciencistoj! Por mia feliĉo, la postdiploma studento ne estis kompetenta en aliaj sciencoj. Malfeliĉa «La Koro de la Serpento» estis kaŝanta eĉ pli malbonan eraron, kiun kun afabla nekompreno indikis al mi veterinaro el Orenburgo. Priskribante operacion helpe de aparato, sendita internen de la intestaro, mi konstruis la iron de la operacio tra la anusa aperturo. Tiu priskribo (jam en la neta manuskripto) ŝajnis al mi malbela, kaj la kirurgia «skolopendro» iĝis sendita tra la buŝo. Tamen mi forgesis korekti la sinsekvon de la intestoj, la anatomio de la homa intestaro rezultis «renversita» (kaj la korektado ne okazis). Tiu absurdega miso montris, ke sciencfikcia verkisto devas esti atenta neniom malpli ol sciencisto dum eksperimento aŭ observado.

Iam legantoj de iu el reeldonoj, opiniinte la eldonjaron dato de la unua publikigo de la verko, riproĉadis min pri arkaikeco de teĥnikaj informoj.

Komparo de sciencaj problemoj en rakontoj de la unuaj du cikloj de la 1942-a kaj la 1944-a jaroj kun la moderna stato de la scienco donas interesan bildon. La elekto de la «neordinaraĵoj» el miloj da taskoj, starintaj antaŭ la scienco, estis ne hazarda. La sento de graveco de tiuj demandoj flugis, se eblas tiel diri, en la aero, estante reflektita en sciencaj disputoj, riskaj hipotezoj, aludoj en popularaj aŭ strikte sciencaj artikoloj.

Plej ofte en intervjuoj, leteroj de legantoj kaj konversacioj oni min demandadis, kiamaniere la sciencaj problemoj, ankoraŭ estintaj en ĝerma stato, trovis en la rakontoj solvojn, kiuj en ĝeneralaj trajtoj koincidis kun la realaj solvoj post multaj jaroj.

Ĉu mi havas ian kapablon de aŭgurado, pli ĝuste, de antaŭvido?

Mi pensas, ke tia mistera kapablo, almenaŭ en la rakontoj pri neordinaraĵoj, malestas. Krom flugo de fantazio kaj intuicio, ne ekzistas koordinatoj por vido de la estonteco. Tiel por fantazio, kiel speciale por preciza intuicio necesas scio de multaj ĉelimaj faktoj kaj fenomenoj, vasta enciklopedieco, edukita de universaleco de interesoj, multiplikita per grandkapacita memoro.

Enciklopedieco de mia klero multe helpadis al mi en la scienco. Mi sukcesadis fojfoje montri misteran por miaj kolegoj intuicion en solvo de demandoj de diversa graveco.

La sama intuicio helpis ankaŭ en miaj rakontoj.

Postulon evoluigi la intuicion la vivo starigas antaŭ ĉiu krea laboranto.


Septembro, 1972
Profesoro I. A. Efremov
Novo-Darjino