Ĉapitro 15

La nebulozo de Andromedo


En Norda Afriko, sude de la golfo Granda Sirto, etendiĝis grandega ebenaĵo El Homra. Antaŭ la malfortigo de la alizeaj ringoj kaj la ŝanĝo de la klimato ĉi tie troviĝis hammada — dezerto sen eĉ unu herbeto, plene fermita en kirason de polurita gruzo kaj de triangulaj ŝtonoj kun ruĝeta koloro, ĝuste de kiuj la hammada ricevis sian nomon — «ruĝa». Maro da blindiga varmega flamo dum suna tago, maro da malvarma vento dum aŭtunaj kaj vintraj noktoj. Nun de la hammada restis nur la vento; ĝi estis pelanta laŭ la malmola ebenaĵo ondojn de alta blu-arĝenta herbo, transloĝigita ĉi tien el stepoj de Suda Afriko. Fajfo de la vento kaj kliniĝanta herbo vekis en memoro nedifinitan senton de malgajo kaj proksimeco de la stepa naturo al la animo, kvazaŭ tio jam renkontiĝis en la vivo. Plurfoje kaj en malsamaj cirkonstancoj — en malĝojo kaj ĝojo, en perdo kaj trovo.

Ĉiu forflugo aŭ alteriĝo de stelŝipo lasadis forbrulintan, venenitan rondon kun diametro ĉirkaŭ kilometro. Tiujn rondojn oni baradis per ruĝa metala reto kaj lasadis netuŝataj dum dek jaroj, kio pli ol duoble superis la daŭron de malkomponiĝo de eligaĵoj de la motoro. Post alteriĝo aŭ forflugo de ŝipo la kosmohaveno migradis sur alian lokon. Tio metis stampon de provizoreco, nedaŭreco sur la aparataron kaj la ejon de la haveno, parencigante la priservantajn ĝin laborantojn kun antikvaj nomadoj de Saharo, kiuj dum kelkaj jarmiloj migradis ĉi tie sur ĝibaj animaloj kun fleksitaj koloj kaj kalaj piedoj, nomataj kameloj.

La planedŝipo «Barjono» per sia dektria flugo inter la konstruata sputniko kaj la Tero transportis Dar Veter-on en la Arizonan stepon, kiu restis dezerta ankaŭ post la ŝanĝo de la klimato, pro radioaktiveco, akumuliĝinta en la grundo. Tuj post la malkovro de nuklea energio dum la EDM ĉi tie oni faradis multajn eksperimentojn kaj elprovojn de la nova speco de teĥniko. Ĝis nun restis veneneco de produktoj de radioaktiva disfalo — tro malforta por malutili al homo, sed sufiĉa, por bremsi kreskon de arboj kaj arbustoj.

Dar Veter ĝuis ne nur belan ĉarmon de la Tero — la bluan ĉielon en fianĉina robo el malpezaj blankaj nuboj, sed ankaŭ la polvan grundon, maldensan kaj malmolan herbon.

Paŝi firme sur la Tero sub la ora suno, submetante la vizaĝon al seka kaj freŝa vento! Nur estinte ĉe rando de kosmaj abismoj, eblas kompreni la tutan belon de nia planedo, iam nomita de la malraciaj prauloj «la valo de veoj kaj larmoj»!

Grom Orm kaj Dar Veter venis al El Homra en la tago de forflugo de la ekspedicio.

Jam en la aero Dar Veter rimarkis sur la senbrila griz-ŝtala ebenaĵo du gigantajn spegulojn. La dekstra estis preskaŭ cirklo, la maldekstra estis longa, akriĝanta malantaŭe elipso. La speguloj estis spuroj de antaŭnelongaj ekflugoj de ŝipoj de la tridek oka stela ekspedicio.

La cirklo estis la ekflugo de «Tintaĝelo», direktinta sin al la terura T-stelo kaj ŝarĝita per grandampleksaj aparatoj por regula sieĝo de la spirala disko el profundaĵoj de la kosmo. La elipso estis spuro de leviĝinta pli malkrute «Aella», portinta grandan grupon da sciencistoj por diveno de ŝanĝoj de materio sur la blanka nano de la triopa stelo Omikrono 2 de Eridano. La cindron, restintan de la ŝtoneca grundo en la loko de bato de energio de la motoroj, kiu penetris je unu kaj duono de metroj internen, oni surverŝis per liganta substanco por prevento de venta disblovo. Restis nur transporti la barilojn el la lokoj de malnovaj ekflugoj. Tion oni faros post la forflugo de «Cigno».

Kaj jen «Cigno» mem, krudfere griza en sia termika kiraso, kiu forbrulos dum trabato de la atmosfero. Poste la ŝipo iros, brilante per sia ŝelo, reflektanta ĉiujn specojn de radioj. Sed neniu vidos ĝin en tiu pompo, krom robotoj-astronomoj, observantaj la flugon. Tiuj aŭtomatoj donos al homoj nur foton de brilanta punkto. Reen sur la Teron venos la ŝipo, kovrita de skorio, kun sulkoj kaj kavoj pro eksplodoj de etaj meteoraj korpuskloj. Sed «Cignon» vidos neniu el la homoj, nun ĉirkaŭantaj ĝin: ĉiuj ili ne travivos cent sepdek du jarojn da atendo de reveno de la ekspedicio. Cent sesdek ok nedependajn jarojn da vojo kaj kvar jarojn da esploro sur planedoj, kaj por la vojaĝantoj — nur ĉirkaŭ okdek jarojn.

Dar Veter, kun lia speco de okupiĝoj, ne ĝisatendos eĉ la venon de «Cigno» al la planedoj de la verda stelo. Same kiel dum la pasintaj tagoj de duboj, Dar Veter admiris la kuraĝan penson de Ren Boz kaj Mven Mas. Malgraŭ tio, ke ilia eksperimento fiaskis, malgraŭ tio, ke tiu demando, tuŝanta la fundamenton de la kosmo, ankoraŭ estas malproksima de la solvo, eĉ se ĝi evidentiĝos erara fantazio. Tiuj frenezuloj estas gigantoj de krea penso de la homaro, ĉar eĉ en malkonfirmo de iliaj teorio kaj eksperimento la homoj venos al giganta ekflugo de la scio.

Dar Veter, enpensiĝinte, preskaŭ stumblis ĉe averta signo de danĝera zono, turnis sin kaj rimarkis ĉe piedo de moviĝanta televidsenda turo konatan figuron de moviĝema homo. Taŭzante la neobeemajn harojn kaj mallarĝigante la akrajn okulojn, al li impetis Ren Boz. Reto da maldikaj, apenaŭ rimarkeblaj cikatroj ŝanĝis la vizaĝon de la fizikisto, kuntirinte ĝin per faltoj de sufera streĉo.

— Mi ĝojas vidi vin sana, Ren!

— Mi tre bezonas vin! — Ren Boz etendis al Dar Veter la malgrandajn manetojn, same kiel antaŭe kovritajn per lentugoj.

— Kion faras vi ĉi tie, longe antaŭ la forflugo?

— Mi estis adiaŭanta «Aella-n» — por mi tre gravas datumoj pri gravito de tiom peza stelo. Mi eksciis, ke venos vi, kaj restis...

Dar Veter silentis, atendante klarigojn.

— Ĉu vi revenas en la observatorion de la eksteraj stacioj laŭ peto de Junio Ant?

Dar Veter kapjesis.

— Ant dum la lasta tempo registris kelkajn nedeĉifritajn ricevojn laŭ la Ringo...

— Dum ĉiu monato oni faras ricevon de mesaĝoj ekster la ordinara tempo de informado. Kaj la momento de ŝalto de la stacioj estas ŝovata je du teraj horoj. Dum jaro la kontrolo pasas teran diurnon, dum ok jaroj — tutan centmilonon de galaksia sekundo. Tiel estas plenigataj truoj en ricevo de kosmaj mesaĝoj. Dum la lasta duonjaro de la okjara ciklo komencis venadi, sendube, tre malproksimaj, nekompreneblaj por ni mesaĝoj.

— Mi ege interesiĝas pri ili.

— Ĉion, kion mi ekscios, mi sciigos tuj. Aŭ pli bone — partoprenu vi mem en la laboro!

Ren Boz ĝojigite suspiris kaj demandis:

— Ĉu Veda Kong same venos ĉi tien?

— Jes, mi atendas ŝin. Ĉu vi scias, ke ŝi preskaŭ pereis, esplorante kavernon — tenejon de antikva teĥniko, kie troviĝis fermita ŝtala pordo?

— Mi nenion aŭdis.

— Ha, mi forgesis, ke vi ne havas profundan intereson al historio, malsame de Mven Mas. Sur la tuta planedo okazas pridiskuto, kio povas troviĝi trans la pordo. Milionoj da volontuloj proponas sin por elfosado. Veda decidis transdoni la demandon al la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco. Ĉu Evda Nal ne venos ĉi tien?

— Ne, ŝi ne povos.

— Multaj estos ĉagrenitaj. Veda tre amas Evda-n, kaj Ĉara simple adoras ŝin. Ĉu vi memoras Ĉara-n?

— Ĉu tio estas tia... panter-simila?

Dar Veter levis la manojn en ŝerca teruro.

— Jen adoranto de virina belo! Tamen, mi ĉiam ripetas la eraron, kiun faris homoj de pasinteco, nenion komprenantaj pri leĝoj de psikofiziologio kaj heredeco. Mi ĉiam deziras vidi en homoj mian komprenon kaj miajn sentojn.

— Evda, kiel ĉiuj sur la planedo, — ne subtenis la mempentadon Ren Boz, — observos la forflugon.

La fizikisto almontris vicojn de altaj, starantaj duonringe ĉirkaŭ la stelŝipo tripiedaj stativoj kun kameraoj por blanka, infraruĝa kaj ultraviola ricevoj. Diversaj grupoj de radioj de la spektro en kolora bildo igas ekranon spiri veran varmon kaj vivon same, kiel harmonaj diafragmoj neniigas metalan kromsonon en transdono de voĉo.

Dar Veter ĵetis rigardon norden, de kie, peze ŝanceliĝante, rampis troŝarĝitaj per homoj aŭtomataj elektrobusoj. El la unua alveninta maŝino elsaltis kaj estis kuranta, implikiĝante en herbo, Veda Kong. Ŝi kure ĵetis sin sur la larĝan bruston de Dar Veter tiel, ke ŝiaj longaj harligoj, plektitaj ĉe la flankoj de la kapo kaj mallevitaj malsupren, ekflugis sur lian dorson.

Dar Veter facile deŝovis Veda-n, rigardante en la senfine karan vizaĝon kun nuanco de noveco, donita de la neordinara hararanĝo.

— Mi ludis por infana filmo nordan reĝinon de Malhelaj jarcentoj kaj apenaŭ sukcesis alivestiĝi, — klarigis, iomete anhelante, la juna virino. — Por kombi min ne restis tempo.

Dar Veter imagis ŝin en longa strikta brokita robo, en ora krono kun bluaj ŝtonoj, kun la cindraj harligoj sub la genuoj, kun kuraĝa rigardo de la grizaj okuloj — kaj ĝoje ridetis.

— Ĉu krono estis?

— Ho jes, tia. — Veda desegnis per la fingro en la aero konturon de larĝa ringo kun grandaj dentoj en aspekto de trifolio.

— Ĉu mi vidos?

— Jam hodiaŭ. Mi petos ilin montri al vi la filmon.

Dar Veter intencis demandi pri la misteraj «ili», sed Veda salutis la seriozan fizikiston. Li ridetis naive kaj kore.

— Kie do estas la herooj de Aĥernaro? — Ren Boz ĉirkaŭrigardis la plu malplenan kampon ĉirkaŭ la stelŝipo.

— Tie! — Veda almontris domon en aspekto de tendo el platoj de pistak-lakta vitro kun arĝentaj aĵuraj ripoj de eksteraj traboj — la ĉefan halon de la kosmohaveno.

— Do ni iru.

— Ni estas superfluaj, — firme diris Veda. — Ili spektas la adiaŭan saluton de la Tero. Ni iru al «Cigno».

La viroj obeis.

Irante apud Dar Veter, Veda mallaŭte demandis:

— Ĉu mi havas ne tro stultan aspekton kun tiu antikva hararanĝo? Mi povus...

— Ne necesas. Estas ĉarma kontrasto kun la moderna vesto — la harligoj, pli longaj ol la jupo. Estu tiel!

— Mi obeas, mia Veter! — flustris Veda la magiajn vortojn, pro kiuj ekbatis lia koro.

Centoj da homoj nehaste estis alirantaj la ŝipon. Tre multaj ridetadis al Veda aŭ salutadis ŝin per levo de la mano multe pli ofte, ol Dar Veter-on aŭ Ren Boz-on.

— Vi estas populara, Veda, — rimarkis Ren Boz. — Pro kio — ĉu pro laboro de historiisto aŭ pro via fama belo?

— Nek tio, nek alio. Pro konstanta kaj vasta komunikado kun homoj pro la speco de miaj laboro kaj sociaj okupiĝoj. Vi kaj Veter jen fermiĝas en profundaĵoj de laboratorioj, jen izoliĝas por streĉa nokta laboro. Vi faras por la homaro multe pli grandan kaj multe pli gravan aferon, ol mi, sed nur por unu flanko, ne la plej proksima al la koro. Ĉara Nandi kaj Evda Nal estas multe pli famaj, ol mi...

— Ĉu denove riproĉo al nia teĥnika civilizo? — gaje riproĉis Dar Veter.

— Ne al la nia, sed al la restaĵoj de antaŭaj fatalaj eraroj. Jam antaŭ jarmiloj niaj prauloj sciis, ke arto kaj kune kun ĝi — evoluigo de sentoj de la homo estas ne malpli gravaj por la socio, ol scienco.

— Ĉu en la senco de rilatoj de homoj inter si? — demandis la interesita fizikisto.

— Ĝuste!

— Iu antikva saĝulo diris, ke la plej malfacila sur la Tero estas konservi ĝojon, — enmetis Dar Veter. — Rigardu, jen ankoraŭ unu fidela aliancano de Veda!

Rekte al ili estis iranta per facilaj kaj larĝaj paŝoj Mven Mas, altirante ĉies atenton per sia grandega figuro.

— Finiĝis la danco de Ĉara, — divenis Veda. — Baldaŭ aperos ankaŭ la ŝipanaro de «Cigno».

— Mi sur ilia loko irus ĉi tien perpiede kaj kiel eble plej malrapide, — subite diris Dar Veter.

— Ĉu vi komencis emociiĝi? — Veda prenis lin sub la brako.

— Certe. Por mi estas turmente pensi, ke ili foriras por ĉiam kaj tiun ŝipon mi ne plu vidos. Io en mi protestas kontraŭ tiu nepra kondamniteco. Eble, tial, ke tie estos homoj, proksimaj al mi.

— Probable, ne tial, — enmiksiĝis alirinta Mven Mas, kies sentiva orelo el malproksime kaptis la parolon de Dar Veter. — Tio estas la ĉiama protesto de homo kontraŭ senkompata tempo.

— Ĉu aŭtuna malgajo? — kun moka nuanco demandis Ren Boz, ridetante per la okuloj al la kamarado.

— Ĉu vi rimarkis, ke aŭtunon de la moderaj latitudoj kun ĝia malgajo ŝatas ĝuste homoj plej energiaj, vivĝojaj kaj profunde sentantaj? — kontraŭdiris Mven Mas, amike karesinte la ŝultron de la fizikisto.

— Ĝusta observo! — admiris Veda.

— Tre antikva...

— Dar Veter, ĉu vi estas sur la kampo? Dar Veter, ĉu vi estas sur la kampo? — ektondris el ie maldekstre kaj supre. — Vin vokas Junio Ant en la TVF-on de la centra konstruaĵo. Junio Ant vokas. En la TVF-on de la centra konstruaĵo...

Ren Boz tremeris kaj rektiĝis.

— Ĉu mi povas iri kun vi, Dar Veter?

— Iru anstataŭ mi. Vi povas preterlasi la forflugon. Junio Ant ŝatas montri en antikva maniero rektan observon, sed ne registraĵon — per tio li similas al Mven Mas.

La kosmohaveno posedis potencajn TVF-on kaj duonsferan ekranon. Ren Boz eniris en senbruan rondan ĉambron. Deĵoranta laboranto klakis per ŝaltilo kaj almontris la dekstran flankan ekranon, kie aperis emociita Junio Ant. Li atente pririgardis la fizikiston kaj, kompreninte la kaŭzon de foresto de Dar Veter, kape salutis Ren Boz-on.

— Estas farata eksterprograma ricevo-serĉo en la samaj direkto kaj diapazono 62/77. Levu la funelon por direkta radiado, orientu al la observatorio. Mi transĵetos radion-vektoron tra Mediteraneo rekte al El Homra. — Junio Ant rigardis flanken kaj aldonis: — Rapide!

La sperta en ricevoj sciencisto plenumis la postulon dum du minutoj. En profundo de la duonsfera ekrano aperis bildo de giganta galaksio, en kiu ambaŭ sciencistoj senerare rekonis la delonge konatan de la homaro nebulozon de Andromedo, aŭ M-31.

En la plej proksima al la spektanto ekstera turno de ĝia spiralo, preskaŭ en la mezo de la lensa disko de la grandega Galaksio, ekbrilis lumeto. Tie debranĉiĝis sistemo da steloj, ŝajnanta eta lanero, — sendube, giganta branĉo, longa cent parsekojn. La lumeto komencis kreski, kaj samtempe estis pligrandiĝanta la «lanero», dum la Galaksio mem malaperis, disfluis ekster la limojn de la vidkampo. Torento de ruĝaj kaj flavaj steloj etendiĝis tra la ekrano. La lumeto iĝis malgranda rondeto kaj brilis sur la fino mem de la stela torento. El la rando de la torento eliĝis oranĝa stelo de la spektra klaso K. Ĉirkaŭ ĝi ekturniĝis apenaŭ videblaj punktoj de planedoj. Sur unu el ili, ŝirminte ĝin tutan, lokiĝis la luma rondeto. Kaj subite ĉio ekturniĝis en ruĝaj sinuoj kaj flagrado de flugantaj fajreroj. Ren Boz fermis la okulojn...

— Tio estas disŝiro, — diris el la flanka ekrano Junio Ant. — Mi montris al vi observon de la pasinta monato el registraĵo de memormaŝinoj. Mi komutas al reflekto de la rekta ricevo.

Sur la ekrano plu turniĝis fajreroj kaj linioj de malhel-ruĝa koloro.

— Stranga fenomeno! — ekkriis la fizikisto. — Kiel vi klarigas tiun disŝiron?

— Poste. Nun restariĝas la elsendo. Sed kion vi opinias stranga?

— Ruĝan spektron de la disŝiro. En la spektro de la nebulozo de Andromedo estas viola deŝovo, do ĝi proksimiĝas al ni.

— La disŝiro havas nenian rilaton al la Andromedo. Tio estas loka fenomeno.

— Ĉu vi pensas, ke estas hazarde, ke ilia senda stacio estas elmetita sur la randon mem de la Galaksio, en la zonon, eĉ pli malproksiman de ĝia centro, ol la zono de la Suno en nia Galaksio?

Junio Ant skeptike pririgardis Ren Boz-on.

— Vi pretas al disputo en ajna momento, forgesante, ke kun ni parolas la Andromeda Galaksio el distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj.

— Ho jes! — konfuziĝis Ren Boz. — Eĉ pli bone estas diri: el distanco je unu kaj duono de miliardo da lumjaroj. La mesaĝo estis sendita antaŭ dek kvin mil jarcentoj.

— Kaj ni vidas nun tion, kio estis sendita delonge antaŭ la veno de la glacia epoko kaj la apero de la homo sur la Tero! — Junio Ant rimarkeble mildiĝis.

La ruĝaj linioj malrapidigis sian turniĝon, la ekrano malheliĝis kaj subite ree ekbrilis. Krepuska plata ebenaĵo apenaŭ diveneblis en malabunda lumo. Sur ĝi estis disĵetitaj strangaj fungosimilaj konstruaĵoj. Pli proksime al la antaŭa rando de la vidata areo malvarme briletadis giganta, laŭ skalo de la ebenaĵo, blua rondo kun evidente metala surfaco. Precize super la centro de la rondo pendis unu super la alia grandaj dukonveksaj diskoj. Ne, ne pendis, sed estis malrapide leviĝantaj ĉiam pli alte. La ebenaĵo malaperis, kaj sur la ekrano restis nur unu el la diskoj, pli konveksa malsupre, ol supre, kun krudaj spiralaj elstaraĵoj sur ambaŭ flankoj.

— Tio estas ili... ili!.. — interrompante unu la alian ekkriis la sciencistoj, pensante pri plena simileco de la bildo kun la fotoj kaj desegnaĵoj de la spirala disko, trovita de la tridek sepa ekspedicio sur la planedo de la fera stelo.

Okazis nova kirlo de ruĝaj linioj — kaj la ekrano estingiĝis. Ren Boz atendis, timante deŝiri la rigardon eĉ por sekundo. La unuan homan rigardon, tuŝintan vivon kaj penson de alia galaksio! Sed la ekrano ne plu ekbrilis. Sur la flanka ekrano de la televideofono ekparolis Junio Ant:

— La mesaĝo rompiĝis. Atendi pli longe, forprenante energion de la Tero, ne eblas. La tuta planedo estos afekciita. Necesas peti la Konsilion de Ekonomio fari eksterprogramajn ricevojn duoble pli ofte, sed tio iĝos ebla ne pli frue ol post jaro, post la malŝparoj por sendo de «Cigno». Nun ni scias, ke la stelŝipo sur la fera stelo devenas el tie. Se ne estus la trovaĵo de Erg Noor, do ni entute ne komprenus la viditan.

— Kaj ĉu ĝi, tiu disko, venis el tie? Kiom longe do ĝi flugis? — kvazaŭ por si mem demandis Ren Boz.

— Ĝi iris senviva dum ĉirkaŭ du milionoj da jaroj tra la spaco, disiganta ambaŭ galaksiojn, — severe respondis Junio Ant, — antaŭ ol trovis azilon sur la planedo de la T-stelo. Estas evidente, ke tiuj stelŝipoj estas konstruitaj tiel, ke ili alteriĝas aŭtomate, malgraŭ tio, ke dum miloj da miloj da jaroj neniu viva tuŝis regstangojn.

— Eble, ili vivas longe?

— Sed ne dum milionoj da jaroj, tio estas kontraŭ leĝoj de termodinamiko, — malvarme respondis Junio Ant. — Kaj malgraŭ kolosa amplekso, la spirala disko ne povis porti en si tutan planedon da homoj... pensantaj estaĵoj. Ne, dume niaj galaksioj ne povas ankoraŭ atingi unu la alian, nek interŝanĝi mesaĝojn.

— Povos, — certe diris Ren Boz, adiaŭis al Junio Ant kaj ekiris reen sur la kampon de la kosmohaveno.

Dar Veter kun Veda kaj Ĉara kun Mven Mas staris iomete flanke de du longaj vicoj de adiaŭantoj. Ĉiuj kapoj turniĝis al la centra konstruaĵo. Pretere senbrue traveturis larĝa platformo, akompanata per svingoj de manoj kaj — kion homoj permesadis al si publike nur en plej esceptaj okazoj — per salutaj ekkrioj. Ĉiuj dudek du homoj de la ŝipanaro de «Cigno» troviĝis sur ĝi.

La platformo alveturis al la stelŝipo. Ĉe alta movebla lifto atendis homoj en blankaj supertutoj, kun vizaĝoj, grizaj pro laco — dudek anoj de la forfluga komisiono, konsistanta precipe el inĝenieroj — laborantoj de la kosmohaveno. Dum la lasta diurno ili kontrolis helpe de nombriloj la tutan ekipaĵon de la ekspedicio kaj ankoraŭfoje elprovis sendifektecon de la ŝipo per tensoraj aparatoj.

Laŭ la rito, establiĝinta jam dum la aŭroro de stelnavigado, la prezidanto de la komisiono raportis al Erg Noor, la ĵus elektita estro de la stelŝipo en la ekspedicio al Aĥernaro. La ceteraj anoj de la komisiono metis siajn kodojn sur bronzan tabuleton kun iliaj portretoj kaj nomoj, kiun ili enmanigis al Erg Noor, kaj, adiaŭinte, deiris flanken. Tiam al la ŝipo impetis adiaŭantoj. Homoj viciĝis antaŭ la vojaĝantoj, tralasinte iliajn proksimulojn sur malgrandan, restintan libera placeton de la lifto. Kinofilmistoj estis fiksantaj ĉiun geston de la forflugantoj — tio estis la lasta memoro, restanta al la gepatra planedo. Erg Noor ekvidis Veda-n kaj, ŝovinte la bronzan certigilon sub la larĝan zonon de la astronaŭta vesto, rapide aliris la junan virinon.

— Kiel bone estas, ke vi venis, Veda!..

— Ĉu mi povis agi alie?

— Vi por mi estas simbolo de la Tero kaj de mia pasinta juneco.

— Juneco de Niza estas kun vi por ĉiam.

— Mi ne diros, ke mi bedaŭras pri nenio, — tio estos malvero. Kaj antaŭ ĉio mi bedaŭras Niza-n, miajn kamaradojn, kaj ankaŭ min mem... Tro granda estas la perdo. Dum tiu ĉi reveno mi nove ekamis la Teron — pli forte, pli simple, pli senkondiĉe...

— Sed tamen vi iras, Erg?

— Mi ne povas alie. Rezigninte, mi perdus ne nur la kosmon, sed ankaŭ la Teron.

— Heroaĵo estas des pli malfacila, ju pli granda estas amo?

— Vi ĉiam bone komprenis min, Veda. Kaj jen Niza.

Aliris la maldikiĝinta, simila al knabo rufbukla junulino kaj haltis, mallevinte la okulharojn.

— Tio iĝis tiel malfacila. Vi ĉiuj... bonaj, helaj... belaj... Disiĝi, forŝiri sian vivan korpon disde la patrino-Tero... — La voĉo de la astronavigaciistino tremeris.

Veda instinkte altiris ŝin al si, flustrante misterajn virinajn konsolojn.

— Dek minutoj ĝis la fermo de la lukoj, — sensone diris Erg, ne deŝirante la okulojn de Veda.

— Kiel longe ankoraŭ!.. — simplanime ekkriis kun larmoj en la voĉo Niza.

Veda, Erg, Dar Veter, Mven Mas kaj aliaj adiaŭantoj kun tristo kaj miro eksentis, ke mankas vortoj. Ili ne havas, per kio esprimi sentojn pri la heroaĵo, farata por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekzistas, kiuj venos post multaj jaroj. La forflugantoj kaj la adiaŭantoj sciis pri ĉio... Kion povis doni superfluaj vortoj?

La dua signala sistemo de la homo iĝis neperfekta kaj cedis lokon al la tria. Profundaj rigardoj, spegulantaj pasiajn, vorte ne esprimeblajn impetojn, estis renkontiĝantaj silente kaj streĉite, aŭ avide absorbadis la malriĉan naturon de El Homra.

— Tempas! — la voĉo de Erg Noor, rericevinta metalecon, vipis la streĉitajn nervojn.

Veda, malkaŝe plorsingultinte, alpremiĝis al Niza. Ambaŭ virinoj dum kelkaj sekundoj staris vangon al vango, firme premferminte la okulojn, dum la viroj estis interŝanĝantaj adiaŭajn rigardojn kaj manpremojn. La lifto levis en la ovalan nigran lukon de la stelŝipo jam ok astronaŭtojn. Erg Noor prenis Niza-n je la mano kaj ion flustris al ŝi. La junulino ruĝiĝis, elŝiriĝis kaj ĵetiĝis al la stelŝipo. Erg Noor kaj Niza leviĝis samtempe.

La homoj rigidiĝis, kiam antaŭ la nigra luko sur elstaraĵo de la hele prilumita flanko de «Cigno» haltis por sekundo du figuroj — de la alta viro kaj de la svelta junulino, akceptante la lastajn salutojn de la Tero.

Veda Kong kunpremegis la manojn, kaj Dar Veter aŭdis, kiel krakis artikoj de la fingroj. Erg Noor kaj Niza malaperis. El la nigra truo elŝoviĝis ovala plato de sama griza koloro, kiel de la tuta korpo de la ŝipo. Post sekundo eĉ atenta okulo ne povus distingi spurojn de la aperturo sur la krutaj linioj de la kolosa ŝipkorpo.

La stelŝipo, vertikale staranta sur dismetitaj apogiloj, havis en si ion homsimilan. Eble, tiun impreson kreis la ronda globo de la pruo, kronita per akra ĉapo kaj brilanta per signalaj lumoj, kiel per okuloj. Aŭ eĝaj dissekciloj de la centra kontenera parto de la ŝipo, similaj al surŝultraĵoj de kavalira kiraso? La stelŝipo altis sur siaj apogiloj, kiel giganto, dismetinta la piedojn, malestime kaj memcerte rigardanta super la homamaso.

Minace ekmuĝis signaloj de unua preteco. Kiel pro sorĉo, apud la ŝipo aperis larĝaj memmoviĝantaj platformoj, forprenintaj multajn adiaŭantojn. Ekrampis, disveturante, sed ne deŝirante siajn faŭkojn kaj radiojn disde la ŝipo, la tripiedaj stativoj de TVF kaj de lumĵetiloj. La griza korpo de «Cigno» malheliĝis kaj iel perdis sian amplekson. Sur la «kapo» de la ŝipo ekbrilis sinistraj ruĝaj lumoj — la signalo de preparo de starto. Vibrado de la fortaj motoroj transdoniĝis tra la malmola grundo — la stelŝipo komencis turniĝi sur siaj apogiloj, ricevante orientiĝon de ekflugo. Pli kaj pli malproksimen estis deveturantaj la adiaŭantoj, ĝis transiris la eklumintan en mallumo linion de sekureco. Ĉi tie la homoj haste desaltis, kaj la platformoj ekveturis reen por preni la restintojn.

— Ĉu ili neniam plu vidos nin aŭ almenaŭ nian ĉielon? — demandis Ĉara malalte kliniĝintan al ŝi Mven Mas-on.

— Ne. Nur eble per stereoteleskopoj...

Sub la kilo de la stelŝipo ekbrilis verdaj lumoj. Sur la turo de la centra konstruaĵo freneze ekturniĝis radianteno, dissendante ĉiuflanken averton pri ekflugo de la grandega ŝipo.

— La stelŝipo ricevas la signalon de forflugo! — subite ekmuĝis metala voĉo de tia forto, ke Ĉara, tremerinte, alpremiĝis al Mven Mas. — Restintoj ene de la cirklo, levu supren la manojn! Levu supren la manojn, alie vi pereos! Levu supren la manojn, alie!.. — kriis la aŭtomato, dum ĝiaj lumĵetiloj estis priserĉantaj la kampon pri hazardaj restintoj ene de la cirklo de sekureco.

Trovinte neniun, ili estingiĝis. La roboto ekkriis ree, kiel ŝajnis al Ĉara, eĉ pli furioze:

— Post signalo de sonorilo turniĝu dorse al la ŝipo kaj fermu la okulojn. Ne malfermu ĝis la dua sonorilo. Turniĝu dorse kaj fermu la okulojn! — kun maltrankvilo kaj minaco kriegis la roboto.

— Tio estas terura! — flustris Veda.

Dar Veter trankvile demetis de la zono tube volvitajn duonmaskojn kun nigraj okulvitroj, unu surmetis sur Veda-n, kaj la alian surmetis mem. Apenaŭ li sukcesis fiksi la bukon, kiam sovaĝe eksonoris granda, alttona sonorilo.

La sonoro rompiĝis, kaj en la silento iĝis aŭdeblaj pri ĉio indiferentaj cikadoj. Subite la stelŝipo eligis furiozan hurlon kaj estingis la lumojn. Unu, du, tri, kvar fojojn la malhelan ebenaĵon trapenetris tiu korŝira hurlo, kaj al pli impresemaj homoj ŝajnis, ke la ŝipo mem krias en adiaŭa tristo.

La hurlo rompiĝis same neatendite. Muro da neimageble hela flamo ekstaris ĉirkaŭ la ŝipo. Momente en la mondo ĉesis ekzisti io ajn, krom tiu ĉi kosma fajro. La fajra turo iĝis kolono, etendiĝis kiel longa fosto, poste iĝis blindige hela linio. La sonorilo batis duan fojon, kaj la returniĝintaj homoj ekvidis la malplenan ebenaĵon, sur kiu ruĝis giganta makulo da ardigita grundo. Granda stelo staris en alto — tio estis la malproksimiĝanta «Cigno».

La homoj malrapide ektrenis sin al la elektrobusoj, retrorigardante jen al la ĉielo, jen al la loko de forflugo, subite iĝinta mirinde senviva, kvazaŭ ĉi tie renaskiĝis la hammada El Homra — la teruro kaj plago de vojaĝantoj de pasintaj tempoj.

Ĉe la suda flanko de la horizonto ekbrilis la konataj steloj. Ĉiuj rigardoj turniĝis tien, kie leviĝis la blua kaj hela Aĥernaro. Tie, ĉe tiu stelo, situos «Cigno» post okdek kvar jaroj da vojo kun rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Por ni — okdek kvar, por «Cigno» — kvardek sep. Eble, tie ili kreos novan mondon, same belan kaj ĝojan, sub verdaj lumoj de la zirkonia stelo.

Dar Veter kaj Veda Kong atingis Ĉara-n kaj Mven Mas-on. La afrikano estis respondanta al la junulino:

— Ne, ne tristo, sed granda kaj malgaja fiero — jen miaj sentoj hodiaŭ. Fiero pri ni, leviĝantaj ĉiam pli for de nia planedo kaj kuniĝantaj kun la kosmo. Malgajo — ĉar malgranda iĝas la kara Tero... Senfine antaŭlonge majaoj — ruĝhaŭtaj indianoj de Centra Ameriko — lasis fieran kaj malgajan surskribon. Mi transdonis ĝin al Erg Noor, kaj li ornamos per ĝi la bibliotekon-laboratorion de «Cigno».

La afrikano retrorigardis, rimarkis, ke lin aŭskultas la alirintaj geamikoj, kaj daŭrigis pli laŭte:

«Ci, kiu poste montros ĉi tie cian vizaĝon! Se cia racio komprenas, ci demandos, kio ni estas? Kio ni estas? Demandu aŭroron, demandu arbaron, demandu ondon, demandu tempeston, demandu amon. Demandu la teron, la teron de sufero kaj la teron amatan. Kio ni estas? Ni estas la tero!» Kaj ankaŭ mi estas plene la tero! — aldonis Mven Mas.

Renkonten kuris Ren Boz, interrompe spiregante. La amikoj ĉirkaŭis la fizikiston kaj eksciis la senekzemplan — la unuan intertuŝon de la penso de la du gigantaj stelaj insuloj.

— Mi tiel deziris sukcesi antaŭ la forflugo, — ĉagrenite diris Ren Boz, — por sciigi pri tio al Erg Noor. Li jam sur la nigra planedo komprenis, ke la spirala disko estas stelŝipo de ege malproksima, tute fremda mondo kaj ke tiu stranga ŝipo flugis tre longe en la kosmo.

— Ĉu Erg Noor neniam ekscios, ke lia spirala disko devenas el tiaj monstraj profundaĵoj de la Universo — el alia galaksio, el la Andromeda? — diris Veda. — Kiel domaĝe!

— Li ekscios! — firme diris Dar Veter. — Ni petos de la Konsilio energion por speciala sendo, tra la sputniko tridek ses. «Cigno» estos atingebla por nia voko dum ankoraŭ naŭdek horoj!


1955–1956 jj.

Moskvo — Mozĵinka — Koktebelo — Moskvo









harmonaj diafragmoj — diafragmoj, transdonantaj harmonojn de homa voĉo, kun kies uzo malaperas malsameco inter viva voĉo kaj sono de sendilo (sciencfikciaĵo).