Ĉapitro 5

Ĉevalo sur mara fundo


Maro, varma, travidebla, estis apenaŭ ŝancelanta siajn mirinde helajn verd-bluajn ondojn. Dar Veter malrapide eniris ĝis la kolo mem kaj larĝe disĵetis la manojn — li penis firmiĝi sur la klinita fundo. Rigardante super negrandaj ondoj al brilanta foro, li denove sentis sin dissolviĝanta en la maro kaj mem iĝis parto de tiu neĉirkaŭprenebla natura forto. Ĉi tien, en la maron, li alportis delonge retenatan malĝojon. La malĝojon de disiĝo kun la absorbanta grandeco de la kosmo, kun la senlima oceano de ekkono kaj penso, kun severa koncentriteco de ĉiu tago de la vivo. Nun lia ekzisto estis tute alia. Kreskanta amo al Veda beligis tagojn de nekutima laboro kaj malgajan liberon de pensado de la bonege trejnita cerbo. Kun entuziasmo de lernanto li enprofundiĝis en historiajn esplorojn. La rivero de tempo, spegulita en liaj pensoj, helpis ekregi la ŝanĝon de la vivo. Li estis dankema al Veda Kong pro tio, ke ŝi kun sia ĉiama takto aranĝis la helikopteran vojaĝon en la landon, transformitan per laboro de la homo. Same kiel antaŭ grandeco de la maro, antaŭ grandeco de la teraj laboroj la propraj perdoj iĝis bagatelaj. Dar Veter estis paciĝanta kun la nekorektebla, pri kio ĉiam plej malfacile rezignacias la homo...

Mallaŭta duoninfana voĉo vokis lin. Li rekonis Miiko-n kaj, svinginte la manojn, ekkuŝis sur la dorson, atendante la malgrandan junulinon. Ŝi fulmorapide ĵetis sin en la maron. De sur ŝiaj malmolaj peĉkoloraj haroj estis deruliĝantaj grandaj gutoj, kaj la flaveta sunbruna korpo sub maldika tavolo de akvo ŝajnis verda. Ili eknaĝis apude renkonten al la suno, al soleca dezerta insuleto, leviĝanta kiel nigra bulo je kilometro for de la bordo. Ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo kreskis ĉe maro kiel bonegaj naĝantoj, kaj Dar Veter havis krome denaskajn kapablojn. Komence li naĝis nehaste pro timo, ke Miiko laciĝos, sed la junulino glitis apude facile kaj senzorge. Dar Veter ekhastis, iom perpleksigita de la lerteco de Miiko. Sed eĉ kiam li eknaĝis plenforte, Miiko ne malantaŭis, kaj ŝia senmova plaĉa vizaĝeto restis same trankvila. Aŭdiĝis obtuza plaŭdo de ondoj el la mara flanko de la insulo. Dar Veter turniĝis sur la dorson, kaj la akceliĝinta junulino ĉirkaŭnaĝis rondon kaj revenis al li.

— Miiko, vi naĝas mirakle! — kun admiro ekkriis Dar Veter kaj, preninte plenan bruston da aero, retenis la spiron.

— Mi naĝas malpli bone, ol plonĝas, — konfesis la junulino, kaj Dar Veter ree miris.

— Miaj prauloj estis japanoj, — daŭrigis Miiko. — Iam estis tuta tribo, en kiu ĉiuj virinoj estis plonĝistinoj — ili kaptadis perlojn, kolektadis nutrajn algojn. Tiu okupiĝo transiradis de generacio al generacio, kaj dum mil jaroj ili atingis mirindan lertecon. Hazarde ĝi riveliĝis en mi nun.

— Mi neniam konjektis...

— Ke fora posteulino de plonĝistinoj iĝos historiisto? En nia familio ekzistis legendo. Estis antaŭ pli ol mil jaroj japana pentristo Janagihara Ejgoro.

— Ĉu Ejgoro? Do via nomo?..

— Nur malofta koincido en nia tempo, kiam nomojn oni donas laŭ ajna plaĉa sonkombino. Tamen, ĉiuj strebas elekti sonojn aŭ vortojn el lingvoj de tiuj popoloj, de kiuj ili devenas. Via nomo, se mi ne eraras, estas el radikoj de la rusa lingvo, ĉu?

— Tute ĝuste. Eĉ ne radikoj, sed tutaj vortoj. La unua — donaco, la dua — vento, kirlo...

— Mi ne scias la sencon de mia nomo. Sed la pentristo vere ekzistis. Mia praavo trovis unu lian pentraĵon en iu konservejo. Tio estas granda kanvaso — vi povas vidi ĝin ĉe mi, — por historiisto ĝi estas interesa. Tre esprimive estas montrita la severa kaj kuraĝa vivo, malriĉeco kaj simpleco de popolo... Ĉu ni naĝu pluen?

— Ankoraŭ minuton, Miiko! Kio do pri la plonĝistinoj?

— La pentristo ekamis plonĝistinon kaj ekloĝis por ĉiam en la tribo. Ankaŭ liaj filinoj same estis plonĝistinoj, same laboradis dum la tuta vivo en maro. Rigardu, kia stranga insulo — kiel ronda cisterno aŭ malalta turo, kiel por produktado de sukero.

— Sukero! — nevole subridis Dar Veter. — Por mi en la infaneco tiaj malplenaj insuloj estis logilo. Solece staras ili, ĉirkaŭitaj de maro, nesciataj sekretoj kaŝiĝas en malhelaj rokoj aŭ boskoj — ĉion ajn eblas renkonti ĉi tie, kion oni deziras en revo.

Sonora rido de Miiko iĝis rekompenco por li. La junulino, silentema kaj ĉiam iom malgaja, nun nerekoneble ŝanĝiĝis. Gaje kaj kuraĝe impetante antaŭen, al la peze plaŭdantaj ondoj, ŝi plu restis por Veter fermita pordo — tute ne tiel, kiel la travidebla Veda, kies sentimo estis plie rava fidemo, ol efektiva persistemo.

Inter grandaj ŝtonpecoj ĉe la bordo mem kuŝis profundaj, penetritaj de sunlumo subakvaj koridoroj. Pristernitaj de malhelaj montetoj de spongoj, kadritaj de alga franĝo, tiuj subakvaj galerioj kondukis al la orienta flanko de la insuleto, kien aliris nesciata malhela profundaĵo. Dar Veter bedaŭris, ke ne prenis de Veda precizan mapon de la bordo. Flosoj de la mara ekspedicio brilis sub la suno ĉe la okcidenta terlango je kelkaj kilometroj fore. Pli proksime videblis malkruta sabla bordo, kaj tie nun ripozas la tuta ekspedicio. Hodiaŭ en maŝinoj estas ŝanĝo de akumuliloj. Kaj li cedis al la infana emo esplori senhomajn insulojn.

Minaca deklivo de andezitaj rokoj ekpendis super la naĝantoj. Rompsurfacoj de ŝtonpecoj estis freŝaj — antaŭnelonga tertremo faligis kadukiĝintan parton de la bordo. Flanke de la alta maro estis iranta forta ondaro. Miiko kaj Dar Veter longe naĝis sur malhela akvo ĉe la orienta bordo, ĝis trovis platan ŝtonan elstaraĵon, kien Dar Veter elpuŝis Miiko-n.

Maltrankviligitaj mevoj ĵetiĝadis tien kaj reen, batoj de ondoj estis transdonataj tra rokoj, tremigante la mason de andezito. Estis nenio, krom nuda ŝtono kaj malmolaj arbustoj, ne estis eĉ etaj spuroj de besto aŭ homo.

La naĝantoj levis sin sur la pinton de la insuleto, rigardis al malsupre ĵetiĝantaj ondoj kaj revenis. Adstringa odoro venis de arbustoj, elstarantaj supre el rokaj fendoj. Dar Veter sterniĝis sur varma ŝtono, pigre rigardante en akvon ĉe la suda flanko de la elstaraĵo.

Miiko eksidis kaŭre ĉe la rando mem de la roko kaj penis ekvidi ion malsupre. Ĉi tie ne estis ĉeborda malprofundaĵo aŭ amasoj da ŝtonoj. Kruta deklivo pendis super malhela oleeca akvo. La suno brileradis per blindiga bordero laŭlonge de la dekliva rando. Tie, kie la lumo, fortranĉita de la roko, vertikale eniris en la travideblan akvon, apenaŭ flagris glata fundo el hela sablo.

— Kion vi vidas tie, Miiko?

La enpensiĝinta junulino ne tuj turnis sin.

— Nenion. Vin altiras dezertaj insuloj, kaj min — mara fundo. Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tie ĉiam eblas trovi ion interesan, fari malkovron.

— Tiuokaze por kio vi laboras en stepo?

— Tio estas komplika afero. Por mi maro estas tiom granda ĝojo, ke mi ne povas esti ĉiam kun ĝi. Oni ne povas aŭdi ŝatatan muzikon dum tuta tempo — tiel ankaŭ mi kun maro. Tamen renkontoj kun ĝi estas valoregaj...

Dar Veter konfirme balancis la kapon.

— Do, ĉu ni plonĝu tien? — li almontris la blankan flagradon en la profundo.

Miiko levis la brovojn, eĉ sen tio levitajn ĉe la tempioj.

— Ĉu vi povos? Ĉi tie estas ne malpli ol dudek kvin metroj — tio estas nur por sperta plonĝisto...

— Mi penos... Kaj vi?

Anstataŭ respondo Miiko ekstaris, ĉirkaŭrigardinte, elektis grandan ŝtonon kaj altrenis ĝin al la rando de la roko.

— Unue permesu al mi provi. Kun ŝtono — tio estas kontraŭ miaj reguloj. Sed mi timas, ke tie povas esti fluo — tro pura estas la fundo...

La junulino levis la manojn, kliniĝis, rektiĝis, fleksiĝinte malantaŭen. Dar Veter observis ŝiajn spirajn ekzercojn, por lerni ilin. Miiko ne plu diris eĉ vorton. Post kelkaj ekzercoj ŝi prenis la ŝtonon kaj ĵetis sin, kiel en abismon, en la malhelan profundaĵon.

Dar Veter eksentis malklaran maltrankvilon, kiam pasis pli ol minuto, kaj la kuraĝa junulino ne reaperis. Li komencis, siavice, serĉi ŝtonon por pezo, komprenante, ke li devas preni multe pli grandan. Ĵus li levis kvardekkilograman pecon de andezito, kiam aperis Miiko. La junulino malfacile spiris kaj ŝajnis tre laca.

— Tie... Tie... ĉevalo, — apenaŭ eldiris ŝi.

— Kio? Kia ĉevalo?

— Statuo de grandega ĉevalo... tie, en natura niĉo. Mi tuj rigardos pli detale.

— Miiko, tio estas malfacila. Ni naĝu reen, prenu plonĝajn aparatojn kaj boaton.

— Ho ne! Mi deziras mem, tuj! Tio estu mia venko, sed ne de aparato. Poste ni vokos ĉiujn.

— Sed mi iros kun vi! — Dar Veter kaptis sian ŝtonon.

Miiko ridetis.

— Prenu malpli grandan, jen. Kaj kio pri spirado?

Dar Veter obeeme plenumis la ekzercojn kaj renverse saltis en la maron kun la ŝtono en la manoj. La akvo batis lian vizaĝon, turnis lin dorse al Miiko, kunpremis la bruston, per obtuza doloro resonis en la oreloj. Li estis retenanta la doloron, streĉante muskolojn de la korpo, kunpremante la makzelojn. Malvarma griza duonmallumo densiĝis malsupre, la gaja lumo de tago estis rapide malheliĝanta. La malvarma kaj malamika forto de profundo estis venkanta, la kapo nebuliĝis, la okuloj tranĉe doloris. Subite la firma mano de Miiko tuŝis lian ŝultron, kaj li tuŝis per la piedoj densan, malhele arĝentan sablon. Kun peno turninte la kolon en la direkto, montrita de Miiko, li forŝanceliĝis, pro neatenditeco ellasis la ŝtonon el la manoj — kaj tuj estis ĵetita supren. Li ne memoris, kiel li trafis sur la supraĵon, nenion vidante en ruĝa nebulo, spasme penante satspiri... Post nemulta tempo la konsekvencoj de la subakva premo foriris, kaj la viditaĵo renaskiĝis en la memoro. Estis nur momento, sed kiom multajn detalojn sukcesis rimarki la okuloj kaj enmemorigi la cerbo!

Malhelaj rokoj estis kuniĝantaj supre per giganta ogiva arko, sub kiu staris skulptaĵo de giganta ĉevalo. Neniu algo aŭ konko algluiĝis al la polurita supraĵo de la statuo. La nekonata skulptisto antaŭ ĉio deziris esprimi forton. Li pligrandigis la antaŭan parton de la korpo, neproporcie larĝigis la monstran bruston, alte levis la krute fleksitan kolon. La maldekstra antaŭa kruro estis levita, rekte elŝovante al spektanto rondaĵon de la genua artiko, kaj la grandega hufo preskaŭ tuŝis la bruston. La tri ceteraj kruroj estis kun peno depuŝiĝantaj de la grundo, pro kio la kolosa ĉevalo pendis super la spektanto, kvazaŭ premante lin per fabela potenco. Sur la kruta arko de la kolo la kolhararo estis signita per dentigita eĝo, la kapo preskaŭ tuŝis la bruston, kaj la okuloj el sub la mallevita frunto rigardis kun minaca kolero, spegulita ankaŭ en la malgrandaj alpremitaj oreloj de la ŝtona monstro.

Miiko trankviliĝis pri Dar Veter kaj, lasinte lin sterniĝinta sur la plata roko, plonĝis ree. Finfine la junulino lacegiĝis pro la profundaj plonĝoj kaj satĝuis vidon de sia trovaĵo. Ŝi eksidis apude kaj longe silentis, dum ne restariĝis normala spirado.

— Interese, kia povas esti aĝo de la statuo? — penseme demandis sin mem Miiko.

Dar Veter levis la ŝultrojn, rememorinte, kio mirigis lin plej multe.

— Kial la statuon de ĉevalo tute ne kovris algoj aŭ konkoj?

Miiko rapide turniĝis al li.

— Jes, jes! Mi konas tiajn trovaĵojn. Evidentiĝis, ke ili estis kovritaj per speciala substanco, ne permesanta kreskadon de vivaj estaĵoj. Tiuokaze la epoko de la statuo estas la fino de la lasta jarcento de la EDM.

En la maro inter la bordo kaj la insuleto aperis naĝanto. Alproksimiĝinte, li leviĝis el akvo, salute svingis la manojn. Dar Veter rekonis la larĝajn ŝultrojn kaj la brilantan malhelan haŭton de Mven Mas. Baldaŭ la alta nigra figuro grimpis sur la ŝtonon, kaj rideto, plena de bonkoreco, ekbrilis sur la malseka vizaĝo de la nova estro de la eksteraj stacioj. Li rapide riverencis al la eta Miiko, per larĝa, libera gesto salutis Dar Veter-on.

— Mi alveturis por unu tago kune kun Ren Boz por peti vian konsilon.

— Ren Boz?

— Fizikisto el la Akademio de Limoj de Scio...

— Mi konas lin iomete. Li laboras pri demandoj de interrilatoj de la spaco kaj la kampo. Kie do vi lin lasis?

— Sur la bordo. Li ne naĝas, almenaŭ tiel, kiel vi...

Facila plaŭdo interrompis la parolon de Mven Mas.

— Mi naĝos al la bordo, al Veda! — kriis el la akvo Miiko.

Dar Veter karese ridetis al la junulino.

— Ŝi naĝas kun malkovro! — klarigis li al Mven Mas kaj rakontis pri la trovo de la subakva ĉevalo.

La afrikano aŭskultis lin sen intereso. Liaj longaj fingroj estis movetiĝantaj, palpante la mentonon. En lia rigardo Dar Veter legis maltrankvilon kaj esperon.

— Ĉu vin maltrankviligas io serioza? Tiuokaze por kio prokrasti?

Mven Mas akceptis la inviton. Sidante sur rando de la roko super la profundaĵo, kaŝanta la misteran ĉevalon, li rakontis pri siaj suferaj hezitoj. Lia renkontiĝo kun Ren Boz ne estis hazarda. La vizio de la bela mondo de la stelo Epsilono de la Tukano estis neniam forlasanta lin. Kaj ekde tiu nokto aperis revo — alproksimiĝi al tiu mondo, per ajna maniero superinte la senfinan abismon de la spaco. Por ke inter sendo kaj ricevo de mesaĝo, signalo aŭ bildo ne estu sescentjara intertempo, neatingebla por homa vivo. Eksenti pulsadon de tiu bela kaj tiom proksima al ni vivo, etendi la manon al la fratoj-homoj tra abismoj de la kosmo. Mven Mas koncentris siajn penojn sur konatiĝo kun nesolvitaj demandoj kaj nefinitaj eksperimentoj, kiuj jam dum jarmilo estis farataj en esplorado de la spaco kiel funkcio de la materio. En esplorado de tiu problemo, pri kiu revis Veda Kong en la nokto de ŝia unua elpaŝo por la Granda Ringo...

En la Akademio de Limoj de Scio tiajn esplorojn gvidis Ren Boz — juna matematik-fizikisto. Lia renkontiĝo kun Mven Mas kaj posta amikeco estis antaŭdifinita de la komunaj streboj.

Nun Ren Boz opinias, ke la problemo estas ellaborita ĝis eblo fari eksperimenton. La eksperimento, same kiel ĉio, ligita kun kosmaj skaloj, ne povas esti realigita laboratorie. La grandegeco de la demando postulas ankaŭ grandegan eksperimenton. Ren Boz konvinkiĝis pri neceso fari la eksperimenton per la eksteraj stacioj kun uzo de la tuta tera energio, inklude ankaŭ la rezervan stacion de Ku-energio en Antarkto.

Sento de danĝero venis al Dar Veter, kiam li atente rigardis en la brulantajn okulojn kaj al la tremetantaj naztruoj de Mven Mas.

— Ĉu vi bezonas scii, kiel agus mi? — trankvile faris li la decidan demandon.

Mven Mas kapjesis kaj movis la langon laŭ la sekiĝintaj lipoj.

— Mi ne farus la eksperimenton, — cizele eldiris Dar Veter, ignorante grimacon de malfeliĉo sur la vizaĝo de la afrikano, momente aperintan kaj malaperintan nerimarkeble por malpli atenta konversacianto.

— Mi ĝuste tiel pensis, — ne retenis Mven Mas.

— Tiuokaze por kio vi atribuis ian valoron al mia konsilo?

— Al mi ŝajnis, ke ni sukcesos konvinki vin.

— Do, provu! Ni naĝu al la kamaradoj. Ili, verŝajne, preparas plonĝajn aparatojn por rigardi al la ĉevalo.

Veda estis kantanta, kaj du nekonataj virinaj voĉoj akompanis ŝin.

Ekvidinte la naĝantojn, ŝi faris vokan signon, infanece fleksante la fingrojn de la malfermitaj manoj. La kanto ĉesis. Dar Veter rekonis en unu el la virinoj Evda-n Nal. Unuafoje li vidis ŝin sen blanka kuracista vesto. Ŝia alta fleksiĝema figuro kontrastis inter la aliaj per blankeco de la haŭto, ankoraŭ ne sunbruniĝinta. Verŝajne, la fama psikiatrino estis tre okupita dum la lasta tempo. La nigregaj haroj de Evda, disigitaj per rekta dislimo, estis alte levitaj ĉe la tempioj. La altaj vangostoj super la iomete enkavaj vangoj substrekis la longan tranĉon de ŝiaj nigraj atentaj okuloj. La vizaĝo estis nekapteble rememoriganta antikvan egiptan sfinkson — tiun, kiu ekde tre antikvaj tempoj staris ĉe rando de dezerto apud piramidaj tomboj de reĝoj de la plej antikva ŝtato sur la tero. Nun, dek jarcentojn post kiam malaperis la dezerto, sur la sabloj susuras fekundaj boskoj, kaj la sfinkso mem estas kovrita per vitra kloŝo, ne kaŝanta kavojn de ĝia vizaĝo, primordita de la tempo.

Dar Veter memoris, ke sian genealogion Evda Nal kalkulis de peruanoj aŭ ĉilianoj. Li salutis ŝin laŭ moro de antikvaj sudamerikaj sunadorantoj.

— La laboro kun historiistoj utilis al vi, — diris Evda. — Danku Veda-n...

Dar Veter haste turniĝis al la kara amikino, sed Veda prenis lian manon kaj kondukis lin al tute nekonata virino.

— Tio estas Ĉara Nandi! Ni ĉiuj ĉi tie estas gastoj de ŝi kaj de pentristo Kart San, ĉar ili loĝas sur tiu ĉi bordo jam monaton. Ilia transportebla ateliero estas en la fino de la golfo.

Dar Veter etendis la manon al la juna virino, rigardinta al li per siaj grandegaj bluaj okuloj. Por momento lia spirado haltis — en tiu virino estis io, distinganta ŝin de ĉiuj aliaj. Ŝi staris inter Veda Kong kaj Evda Nal, kies belo, akrigita per forta intelekto kaj disciplino de longa esplora laboro, tamen malvenkis al la neordinara forto de belo, radiata de la nekonatulino.

— Via nomo per io similas al la mia, — diris Dar Veter.

La anguloj de la eta buŝo de la nekonatulino tremeris en retenita subrido.

— Samkiel vi mem similas al mi.

Dar Veter rigardis super la nigra ĉapo de ŝiaj densaj kaj brilantaj, krispetaj haroj kaj larĝe ridetis al Veda.

— Veter, vi ne scipovas diri al virinoj komplimentojn, — ruzete diris Veda, klininte la kapon flanken.

— Ĉu tio necesas nun, ekde kiam malaperis neceso pri trompo?

— Necesas, — enmiksiĝis Evda Nal. — Kaj tiu ĉi neceso neniam forpasos!

— Mi ĝojos, se oni al mi klarigos, — iomete sulkigis la brovojn Dar Veter.

— Post monato mi faros aŭtunan prelegon en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, en ĝi estos multe pri valoro de rektaj emocioj... — Evda kapsalutis proksimiĝantan Mven Mas-on.

La afrikano laŭ sia kutimo iris glate kaj senbrue. Dar Veter rimarkis, ke la malhelaj vangoj de Ĉara ekbrulis per varmega ruĝo, kvazaŭ suno, ensorbiĝinta en la tutan korpon de la virino, subite eliris tra la sunbruna haŭto. Mven Mas indiferente riverencis.

— Mi venigos Ren Boz-on. Li sidas tie, sur ŝtono.

— Ni iru al li, — proponis Veda, — kaj renkonten al Miiko. Ŝi forkuris por preni la aparatojn. Ĉara Nandi, ĉu vi iras kun ni?

La junulino kapneis:

— Jen venas mia reganto. La suno malleviĝis, kaj baldaŭ komenciĝos laboro...

— Pozi, eble, estas malfacile, ĉu? — demandis Veda. — Tio estas vera heroaĵo! Mi ne povus.

— Ankaŭ mi pensis, ke ne povos. Sed se ideo de pentristo kaptas vin, tiam vi mem partoprenas en kreado. Serĉas realigon de imago en la propra korpo... Miloj da nuancoj estas en ĉiu moviĝo, ĉiu fleksiĝo! Kapti ilin, kiel forflugantajn sonojn de muziko...

— Ĉara, vi estas bona trovaĵo por pentristo!

— Bona trovaĵo! — interrompis Veda-n laŭta baso. — Kaj kiel mi trovis ŝin! Nekredeble! — Pentristo Kart San skuis la alte levitan potencan pugnon. Liaj helaj haroj hirtiĝis sub vento, la krudiĝinta pro vento vizaĝo ruĝiĝis.

— Akompanu nin, se vi havas tempon, — petis Veda, — kaj rakontu.

— Mi estas malbona rakontanto. Sed tio tutegale estas interesa. Min interesas rekonstruo de diversaj rasaj tipoj, kiuj estis en la antikveco ĝis la EDM mem. Post sukceso de mia pentraĵo «Filino de Gondvano» min inspiris ideo rekrei alian rasan tipon. Beleco de korpo estas la plej bona esprimo de raso tra generacioj de sana, pura vivo. En ĉiu raso en la antikveco estis propra cizeliteco, propra mezuro de belo, ellaboriĝinta jam en la kondiĉoj de sovaĝa ekzisto. Tiel komprenas ni, pentristoj, kiujn oni opinias malfruantaj de la kulturaj pintoj... Ĉiam opiniis, verŝajne, jam ekde kavernoj de la antikva ŝtona epoko. Nu jen, mi ne tion diras... Elpensis mi pentraĵon «Filino de Tetiso», alivorte — de Mediteraneo. Min impresegis en mitoj de Antikva Helenujo, Kreto, Mezopotamio, Ameriko, Polinezio tio, ke dioj eliris el maro. Kio povas esti pli mirakla, ol la helena mito pri Afrodito — la diino de amo kaj belo de la helenoj! La nomo mem: Afrodito Anadiomena — naskita de ŝaŭmo, leviĝinta el maro... Diino, naskiĝinta el ŝaŭmo, fekundigita de stela lumo super nokta maro, — kiu popolo elpensis ion pli poezian?..

— El stela lumo kaj mara ŝaŭmo, — aŭdis Veda Kong flustron de Ĉara kaj kaŝe rigardis al la junulino.

La malmola, kvazaŭ eltranĉita el ligno aŭ ŝtono, profilo de Ĉara parolis pri antikvaj popoloj. La malgranda, rekta, iomete rondigita nazo, la iomete klinita larĝa frunto, la forta mentono, kaj ĉefe — granda distanco inter la nazo kaj la orelo — ĉiuj karakteraj trajtoj de popoloj de antikva Mediteraneo estis prezentitaj en la vizaĝo de Ĉara.

Veda nerimarkeble pririgardis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj pensis, ke ĉio en ŝi estas iomete troa. Tro glata haŭto, tro maldika talio, tro larĝaj femuroj... Kaj ŝi tenas sin emfaze rekte — pro tio ŝia firma brusto tro elstaras. Eble, la pentristo bezonas ĝuste tian, forte esprimitan?

La vojon baris ŝtona vico, kaj Veda ŝanĝis sian ĵus kreitan opinion. Ĉara Nandi neordinare facile transsaltadis de ŝtono sur ŝtonon, kvazaŭ dancante.

«En ŝi, sendube, estas hinda sango, — decidis Veda. — Mi demandos poste...»

— Por krei «Filinon de Tetiso», — daŭrigis la pentristo, — mi devis proksimiĝi kun maro, parenciĝi kun ĝi — ja mia kretanino, kiel Afrodito, devas eliri el maro, sed tiel, ke ĉiu komprenu tion. Kiam mi intencis pentri «Filinon de Gondvano», mi dum tri jaroj laboris en arbara stacio en la Ekvatora Afriko. Kreinte la pentraĵon, mi eklaboris kiel meĥanikisto sur poŝta glitboato kaj dum du jaroj disveturigadis poŝtaĵojn laŭ Atlantiko — al ĉiuj ĉi, ĉu vi scias, fiŝkaptaj, proteinaj kaj salaj fabrikoj, kiuj navigas tie sur gigantaj metalaj flosoj.

Foje vespere mi kondukis mian maŝinon en Centra Atlantiko, okcidente de Acoroj, kie la kontraŭfluo kuniĝas kun la norda fluo. Tie ĉiam iradas grandaj ondoj — per vicoj, unu post la alia. Mia glitboato jen saltadis al malaltaj nuboj, jen rapidege flugadis en kavojn inter ondoj. La helico muĝis, mi staris sur alta pontferdeko apud la direktilisto. Kaj subite — mi neniam forgesos!

Imagu ondon, pli altan ol ĉiuj aliaj, kuregantan renkonten. Sur la eĝo de tiu ĉi kolosa ondo, rekte sub la malaltaj kaj densaj perl-rozaj nuboj, staris junulino, sunbruna ĝis koloro de ruĝa bronzo... La ondego kuris sensone, kaj ŝi flugis, neesprimeble fiera en sia soleco meze de la senfina oceano. Mia glitboato ĵetiĝis supren, kaj ni trafulmis preter la junulino, kiu salute svingis al ni la manon. Tiam mi rimarkis, ke ŝi staris sur surfotabulo, — ĉu vi scias, tia tabulo kun akumulilo kaj motoro, kiun oni stiras per piedoj.

— Mi scias, — respondis Dar Veter, — por rajdado sur ondoj.

— Pleje min afekciis, ke ĉirkaŭe estis nenio — malaltaj nuboj, oceano, malplena je centoj da mejloj, vespera lumo kaj junulino, rajdanta sur grandega ondo. Tiu junulino estis...

— Ĉara Nandi! — diris Evda Nal. — Tio estis komprenebla. Sed de kie ŝi aperis?

— Tute ne el ŝaŭmo kaj stela lumo! — Ĉara ekridis per neatendite alta sonora rido. — Nur de floso de proteina fabriko. Ni staris tiam ĉe rando de sargasejo, kie ni bredis klorelon, kaj mi laboris tie kiel biologo.

— Estu tiel, — paceme konsentis Kart San. — Sed ekde tiu momento vi iĝis por mi la filino de Mediteraneo, elirinta el ŝaŭmo, nepra modelo de mia estonta pentraĵo. Mi atendis tutan jaron.

— Ĉu mi povas veni al vi por rigardi? — petis Veda Kong.

— Bonvolu, sed ne dum horoj de laboro — prefere vespere. Mi laboras tre malrapide kaj eltenas nenies ĉeeston tiutempe.

— Ĉu vi pentras per farboj?

— Nia laboro malmulte ŝanĝiĝis dum jarmiloj da ekzisto de la pentroarto. La optikaj leĝoj kaj la homa okulo estas la samaj. Akriĝis percepto de iuj kolornuancoj, estis elpensitaj novaj kromkatoptrikaj farboj kun internaj reflektoj en la tavolo, kelkaj artifikoj de harmoniigo de koloroj. Sed ĝenerale pentristo de nememorebla antikveco laboris same kiel mi. Kaj en io eĉ pli bone... Kredo, pacienco — ni iĝis tro rapidaj kaj necertaj pri sia praveco. Sed por la arto ofte pli bonas strikta naiveco... Denove mi deflankiĝas! Mi... ni devas iri. Ni iru, Ĉara.

Ĉiuj haltis por rigarde sekvi la pentriston kaj lian modelon.

— Nun mi scias, kiu li estas, — diris Veda. — Mi vidis «Filinon de Gondvano».

— Ankaŭ mi, — respondis ĥore Evda Nal kaj Mven Mas.

— Ĉu «Gondvano» devenas de lando de gondoj en Hindujo? — demandis Dar Veter.

— Ne. De la komuna nomo de la sudaj kontinentoj. Ĉenerale, tio estas lando de la antikva nigra raso.

— Kaj kia estas la «Filino de nigruloj»?

— La pentraĵo estas simpla — antaŭ stepa altebenaĵo, en fajro de blindiga suno, sur rando de minaca tropika arbaro iras nigrahaŭta junulino. Duono de ŝia vizaĝo kaj de la sentebla, malmola, kvazaŭ gisita el metalo korpo estas en la brulanta lumo, la alia duono estas en profunda duonombro. Grandaj bestaj dentoj estas surfadenigitaj ĉirkaŭ la alta kolo, la mallongaj haroj estas noditaj sur la nuko kaj kovritaj per krono de fajre ruĝaj floroj. Per la dekstra mano, levita super la kapo, ŝi deflankigas de la vojo lastan branĉon de arbo, per la maldekstra — forpuŝas de la genuo dornan tigon. En la haltigita moviĝo de la korpo, en libera enspiro, en forta svingo de la mano estas senzorgeco de la juna vivo, kuniĝanta kun la naturo en unuecon, ĉiam ŝanĝiĝeman, kiel torento. Tiu unueco legiĝas kiel scio — intuicia kono de la mondo... En la malhelaj okuloj, celitaj malproksimen, super maro da blueta herbaro, al apenaŭ rimarkeblaj konturoj de montoj, tiel senteble videblas maltrankvilo, atendo de grandaj travivaĵoj en la nova, ĵus malfermiĝinta mondo!

Evda Nal eksilentis.

— Sed kiel sukcesis tion transdoni Kart San? — demandis Veda Kong. — Eble, per la kuntiritaj mallarĝaj brovoj, per la iomete antaŭen klinita kolo, per la malfermita sendefenda nuko. La mirindaj okuloj, plenaj de malhela saĝo de la antikva naturo... Kaj la plej stranga estas tiu samtempa sento de senzorga dancanta forto kaj de maltrankvila scio.

— Domaĝe, mi ne vidis! — suspiris Dar Veter. — Necesos veturi en la Palacon de historio. Mi vidas la farbojn de la pentraĵo, sed iel ne povas imagi la pozon de la junulino.

— Ĉu la pozon? — haltis Evda Nal. — Jen al vi la «Filino de Gondvano»... — Ŝi deĵetis de siaj ŝultroj la viŝtukon, alte levis la fleksitan dekstran brakon, iomete kliniĝis malantaŭen, ekstarinte duonturne al Dar Veter. La longa kruro facile levetiĝis, farinte malgrandan paŝon, kaj, ne fininte ĝin, rigidiĝis, tuŝinte per la fingroj la teron. Kaj tuj ŝia fleksiĝema korpo kvazaŭ ekfloris.

Ĉiuj haltis, ne kaŝante admiron.

— Evda, mi ne imagis!... — ekkriis Dar Veter. — Vi estas danĝera, kiel duonmalfermita klingo de ponardo.

— Veter, denove malsukcesaj komplimentoj! — ekridis Veda. — Kial «duon-», kaj ne «plene»?

— Li tute pravas, — ridetis Evda Nal, ree iĝanta la antaŭa. — Ĝuste ne plene. Nia nova konatino, la ĉarma Ĉara Nandi, — jen plene malfermita kaj brilanta klingo, parolante per la eposa lingvaĵo de Dar Veter.

— Mi ne povas kredi, ke iu egalas vin! — aŭdiĝis raŭketa voĉo malantaŭ ŝtono.

Evda Nal la unua rimarkis rufajn tonditajn harojn kaj palajn bluajn okulojn, rigardantajn al ŝi kun tia admiro, kian ŝi ankoraŭ ne sukcesis vidi sur ies ajn vizaĝo.

— Mi estas Ren Boz! — sinĝeneme diris la rufulo, kiam lia nealta mallarĝŝultra figuro aperis el malantaŭ la granda ŝtono.

— Ni serĉis vin. — Veda prenis la manon de la fizikisto. — Jen, tio estas Dar Veter.

Ren Boz ruĝiĝis, pro kio iĝis rimarkeblaj lentugoj, riĉe kovrantaj la vizaĝon kaj eĉ la kolon.

— Mi malfruis, ĉar tro longe restis supre. — Ren Boz almontris ŝtonecan deklivon. — Tie estas antikva tombo.

— En ĝi estas enterigita fama poeto de tre antikva tempo, — rimarkis Veda.

— Tie estas elĉizita surskribo, jen ĝi, — la fizikisto malfermis metalan folion, movis laŭ ĝi mallongan liniilon, kaj sur la senbrila surfaco riveliĝis kvar vicoj da bluaj signetoj.

— Ho, tio estas eŭropaj literoj — skribaj signoj, kiujn oni uzadis antaŭ la enkonduko de la tutmonda linia alfabeto! Ili havas absurdan formon, hereditan de eĉ pli antikvaj piktogramoj. Sed tiun lingvon mi konas.

— Do legu, Veda!

— Kelkajn minutojn da silento! — postulis ŝi, kaj ĉiuj obeeme eksidis sur ŝtonojn.

Veda Kong komencis legi:

Dronas en temp', estingiĝas kun aĝo,
Pensoj, eventoj, kaj reva mister'...
Sed mi forportas en lastan vojaĝon
Sonĝon plej belan el sonĝoj de l' Ter'!...

— Tio estas bonega! — Evda Nal leviĝis sur la genuoj. — Moderna poeto ne dirus pli klare pri la potenco de la tempo. Mi dezirus scii, kiun el la sonĝoj de la Tero li opiniis la plej bela kaj forportis kun si en la antaŭmortaj pensoj?

Malproksime aperis boato el travidebla plasto kun du homoj.

— Jen Miiko kun Ŝerlis, unu el ĉi-tieaj meĥanikistoj. Ho ne, — korektis sin Veda, — tio estas Frit Don mem, la estro de la mara ekspedicio! Ĝis la vespero, Veter, vi devas resti triope, kaj mi prenas kun mi Evda-n.

Ambaŭ virinoj dekuris al facilaj ondoj kaj akorde eknaĝis al la insulo. La boato turniĝis al ili, sed Veda eksvingis la manon, sendante ĝin antaŭen. Ren Boz, senmova, rigardis sekve al la naĝantinoj.

— Rekonsciiĝu, Ren, ni okupiĝu pri la afero! — vokis lin Mven Mas, kaj la fizikisto ridetis sinĝeneme kaj humile.

La tereno de densa sablo inter du vicoj de ŝtonoj iĝis scienca aŭditorio. Ren Boz, arminte sin per peco de konko, desegnadis kaj skribadis, en ekscito faladis sur la teron, forviŝante la skribitan per la propra korpo, kaj ree desegnadis. Mven Mas konfirmadis konsenton aŭ vigligadis la fizikiston per mallongaj rimarkoj. Dar Veter, apoginte la kubutojn sur la genuojn, deĵetadis de la frunto ŝviton, aperintan pro penoj kompreni la parolanton. Finfine la rufa fizikisto eksilentis kaj, malfacile spirante, eksidis sur la sablo.

— Jes, Ren Boz, — eldiris Dar Veter post longa silento, — vi faris elstaran malkovron!

— Ĉu mi sola?.. Jam tre delonge antikva fizikisto Hajzenberg eltrovis la principon de necerteco — neeblo de samtempa determino de movokvanto kaj loko por etaj korpuskloj. En la realo tiu neeblo iĝis eblo post kompreno de reciprokaj transiroj, do en la repaguluma kalkulo. Proksimume samtempe oni malkovris mezonan ringan nubon de la atoma nukleo kaj staton de transiro inter nukleono kaj tiu ringo, do rekte aliris la nocion de kontraŭgravito.

— Estu tiel. Mi ne estas scianto de la dupolusa matematiko, des pli de tia ĝia branĉo, kiel la repaguluma kalkulo, la esploro de baroj de transiro. Sed tio, kion vi faris en la ombraj funkcioj, — tio estas principe nova, kvankam ankoraŭ malbone komprenebla por ni, ordinaraj homoj, sen matematika klarvido. Sed kompreni la grandecon de la malkovro mi povas. Nur unu afero... — Dar Veter stumblis.

— Kio, kio nome? — maltrankviliĝis Mven Mas.

— Kiel transformi tion en eksperimenton? Al mi ŝajnas, en nia dispono ne ekzistas eblo krei tian tension de elektromagneta kampo.

— Ĉu por ekvilibrigi la gravitan kampon kaj ricevi la staton de transiro? — demandis Ren Boz.

— Ĝuste. Kaj tiuokaze la spaco malantaŭ la limoj de la sistemo restos plu ekster nia efiko.

— Estas tiel. Sed, kiel ĉiam en dialektiko, eliron oni devas serĉi en la kontraŭa. Se ricevi kontraŭgravitan ombron ne diskrete, sed vektore...

— O ho!.. Sed kiel?

Ren Boz rapide desegnis tri rektojn, mallarĝan sektoron kaj krucigis ĉion ĉi per parto de grandradiusa arko.

— Tio estis konata jam antaŭ la dupolusa matematiko. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni nomis ĝin la problemo de kvar dimensioj. Tiam ankoraŭ estis disvastigitaj la konceptoj pri plurdimensieco de la spaco — ili ne konis la ombrajn ecojn de gravito, penis fari analogiojn kun elektromagnetaj kampoj kaj pensis, ke singularaj punktoj signifas aŭ malaperon de materio, aŭ ĝian transformiĝon en ion neklarigeblan. Kiel eblis imagi la spacon kun tia scio de la naturo de fenomenoj? Sed ja ili, niaj prauloj, konjektis — vidu, ili komprenis, ke se distanco, ni diru, de stelo A ĝis la centro de la Tero laŭ jena linio OA estos dudek kvinilionoj da kilometroj, do ĝis la sama stelo, sed laŭ vektoro OB la distanco egalas al nulo... Praktike ne al nulo, sed al strebanta al nulo grando. Kaj ili diris, ke la tempo iĝas nulo, sed rapido de moviĝo egalas al la rapido de lumo. Sed ja la koĥlea kalkulo same estas malkovrita tute antaŭnelonge!

— Spiralan moviĝon oni konis antaŭ miloj da jaroj, — singarde enmiksiĝis Mven Mas.

Ren Boz neglekte svingis la manon:

— Moviĝon, sed ne ties leĝojn! Do, se la gravita kampo kaj la elektromagneta kampo estas du flankoj de unu sama eco de materio, se la spaco estas funkcio de la gravito, do la funkcio de la elektromagneta kampo estas kontraŭspaco. Transiro inter ili donas vektoran ombran funkcion de nul-spaco, kiu estas konata sub vulgara nomo la rapido de lumo. Kaj mi opinias ebla ricevon de nul-spaco en ajna direkto. Mven Mas deziras trafi al la Epsilono de la Tukano, kaj al mi estas tutegale, nur ni faru la eksperimenton. Nur faru la eksperimenton! — ripetis la fizikisto kaj lace mallevis la mallongajn blanketajn okulharojn.

— Por la eksperimento vi bezonas ne nur la eksterajn staciojn kaj la teran energion, kiel diris Mven, sed ja ankaŭ ian instalaĵon. Apenaŭ ĝi estas simple kaj rapide realigebla.

— Ĉi tie ni havas bonan ŝancon. Eblas uzi la instalaĵon de Kor Jull rekte proksime de la Tibeta observatorio. Antaŭ cent sepdek jaroj tie oni faris eksperimentojn pri esploro de la spaco. Necesos negrandaj ŝanĝoj, kaj da volontulaj helpantoj en ajna momento mi povas ricevi kvin, dek, dudek mil. Sufiĉas nur voki, kaj ili prenos forpermesojn.

— Vi vere ĉion antaŭvidis. Restas nur unu, sed la plej serioza afero — danĝereco de la eksperimento. Povas esti plej neatenditaj rezultoj — ja laŭ leĝoj de grandaj nombroj ni ne povas fari la eksperimenton en malgranda skalo. Sed se tuj preni la eksterteran skalon...

— Kiu sciencisto timos riskon? — levis la ŝultrojn Ren Boz.

— Mi diras ne pri personaj aferoj! Mi scias, ke miloj venos, tuj kiam necesos neesplorita danĝera entrepreno. Sed en la eksperimenton estos inkluditaj la eksteraj stacioj, la observatorioj — tuta rondo de aparatoj, kiuj kostis al la homaro gigantan laboron. De la aparatoj, kiuj malfermis fenestron en la kosmon, aligis la homaron al vivo, kreado, scioj de aliaj loĝataj mondoj. Tiu fenestro estas la plej granda homa atingo, kaj riski fermi ĝin almenaŭ provizore — ĉu rajtas vi, mi, ajna aparta homo, ajna grupo da homoj? Mi dezirus scii, ĉu vi havas senton de tia rajto kaj sur kio ĝi baziĝas?

— Mi havas, — ekstaris Mven Mas, — kaj baziĝas ĝi... Vi estis en elfosado... Ĉu miliardoj da sennomaj ostaroj en sennomaj tomboj ne vokis vin, ne postulis kaj ne riproĉis? Mi vidas miliardojn da pasintaj homaj vivoj, ĉe kiuj kiel sablo inter fingroj momente forfluis juneco, belo kaj ĝojoj de la vivo, — ili postulas malkovri la grandan enigmon de la tempo, ekbatali kontraŭ ĝi! Venko super la spaco estas venko super la tempo — jen kial mi estas certa pri mia praveco kaj pri nobleco de la planita afero!

— Mia sento estas alia, — ekparolis Ren Boz. — Sed tio estas alia flanko de la samo. La spaco same, kiel antaŭe, estas nevenkebla en la kosmo, ĝi disigas mondojn, ne permesas al ni trovi planedojn, proksimajn al ni laŭ sia loĝantaro, kuniĝi kun ili en unu familion, senfine riĉan je ĝojo kaj forto. Tio estus la plej granda ŝanĝo post la erao de la Monda Unuiĝo ekde tiu tempo, kiam la homaro finfine ĉesigis la sensencan disan ekzistadon de siaj popoloj kaj unuiĝis, farinte gigantan leviĝon sur novan ŝtupon de potenco super la naturo. Ĉiu paŝo sur tiu vojo estas pli grava, ol ĉio cetera, ol ĉiuj aliaj esploroj kaj scioj.

Tuj kiam eksilentis Ren Boz, ree ekparolis Mven Mas:

— Estas ankoraŭ unu afero, mia persona. En la juneco mi hazarde trovis aron de antikvaj historiaj romanoj. En ĝi estis unu novelo — pri viaj prauloj, Dar Veter. Al ili okazis invado de iu granda konkeranto — feroca ekstermanto de homoj, je kiaj estis riĉa la historio de la homaro dum la epokoj de malsuperaj socioj. La novelo rakontis pri unu forta junulo, senlime aminta. Lian amatinon oni kaptis kaj forkondukis en sklavecon. Imagu, ligitajn virinojn kaj virojn oni pelis, kiel brutojn, en la patrolandon de la konkerintoj. La geografion de la Tero neniu konis, la solaj veturiloj estis rajdaj kaj ŝarĝaj brutoj. Tiu ĉi mondo tiam estis pli enigma kaj senmezura, pli danĝera kaj pli malfacile trairebla, ol por ni estas la kosma spaco. La juna heroo serĉis sian revon, dum jaroj vagante laŭ nekredeble danĝeraj vojoj kaj montaj padoj de Azio. Estas malfacile esprimi la junulan impreson, sed al mi eĉ ĝis nun ŝajnas, ke ankaŭ mi povus iri al amata celo tra ĉiuj baroj de la kosmo!

Dar Veter malforte ridetis:

— Mi komprenas viajn sentojn, sed al mi ne estas klara tiu logika bazo, kiu ligas la rusan novelon kaj viajn strebojn al la kosmo. Ren Boz estas pli komprenebla al mi. Tamen, vi ja avertis, ke tio estas persona...

Dar Veter eksilentis. Li silentis tiom longe, ke Mven Mas maltrankvile ekmoviĝis.

— Nun mi komprenas, — ree ekparolis Dar Veter, — por kio antaŭe homoj fumis, drinkis, vigligante sin per narkotaĵoj dum horoj de necerteco, maltrankvilo, soleco. Nun mi same estas soleca kaj malcerta — kion mi diru al vi? Kiu mi estas, por malpermesi al vi la grandan eksperimenton, sed ĉu mi povas permesi ĝin? Vi devas turni vin al la Konsilio, tiam...

— Ne, ne tiel! — Mven Mas ekstaris kaj lia grandega korpo streĉiĝis, kiel en morta danĝero. — Respondu al ni: ĉu vi farus la eksperimenton? Kiel estro de la eksteraj stacioj. Ne kiel Ren Boz... Lia afero estas alia!

— Ne! — respondis firme Dar Veter. — Mi atendus ankoraŭ.

— Kion?

— Konstruon de eksperimenta instalaĵo sur la Luno!

— Kaj energio?

— La luna gravito estas malpli granda, kaj malpli granda estos la skalo de la eksperimento, sufiĉos kelkaj Ku-stacioj.

— Tutegale — ja por tio necesos cento da jaroj, kaj mi neniam vidos!

— Vi — jes. Sed por la homaro ne tiom gravas — ĉu nun aŭ post generacio.

— Sed por mi tio estas fino, fino de la tuta revo! Kaj por Ren Boz...

— Por mi tio estas neeblo kontroli per eksperimento, kaj sekve, ankaŭ neeblo korekti, daŭrigi la aferon.

— Unu kapo estas bagatelo! Turnu vin al la Konsilio.

— La Konsilio jam decidis — per viaj pensoj kaj vortoj. Ni ne povas atendi de ĝi alion, — mallaŭte diris Mven Mas.

— Vi pravas. La Konsilio same rifuzos.

— Mi pri nenio plia demandas vin. Mi sentas min kulpa — mi kaj Ren metis sur vin la ŝarĝon de decido.

— Tio estas mia devo, kiel de la pli sperta. Ne estas via kulpo, se la tasko evidentiĝis kaj grandioza kaj ege danĝera. Pro tio al mi estas malgaje kaj malfacile...

Ren Boz la unua proponis reveni en la provizoran tendaron de la ekspedicio. La tri malgajaj homoj ektrenis sin laŭ sablo, ĉiu siamaniere sentis la amarecon de la rifuzo pri provo de la senkompara eksperimento. Dar Veter oblikve rigardadis al la kunuloj kaj pensis, ke al li estas plej malfacile. En lia naturo estis io senrezerve kuraĝa, kontraŭ kio li devis lukti dum la tuta vivo. Per io li similis al antikvaj rabistoj — kial li sentis sin tiel plene kaj ĝoje en la bubeca lukto kontraŭ la virbovo?.. Kaj lia animo indignis, protestante kontraŭ la decido saĝa, sed ne kuraĝa.




andezitaj rokoj — rokoj, kiujn konsistigas vulkanaj ŝtonoj de lafa karaktero.
sargasejo — regiono de maro ene de kirloj de maraj fluoj, plene kovrita de amasiĝoj de algoj.
klorelo — mara algo kun granda enteno de proteino, artefarite kultivata por ricevo de proteina nutraĵo (sciencfikciaĵo).
kromkatoptrikaj farboj — farboj, havantaj grandan forton de reflekto de lumo interne de tavolo (sciencfikciaĵo).
fama poeto — Maksimiliano Voloŝin (1877–1930), rusa poeto, longe loĝinta kaj enterigita en urbeto Koktebel, en Krimeo (rim. de la tradukinto).
Dronas en temp', estingiĝas kun aĝo — el versaĵo de Maksimiliano Voloŝin el ciklo «Kimeria printempo» (1926) (rim. de la tradukinto).
Hajzenberg — Werner Heisenberg (1901–1976), granda germana fizikisto, nobelpremiito de 1932 (rim. de la tradukinto).
repaguluma kalkulo — branĉo de la dupolusa matematiko, okupiĝanta pri solvado de direktoj en momentoj de transiro (repagulumo) el unu stato en la alian, de unu signo al la alia (sciencfikciaĵo).
dupolusa matematiko — matematiko, baziĝanta sur dialektika logiko kun duflanka analizo kaj solvo (sciencfikciaĵo).
singularaj punktoj — krizaj punktoj de transiro de kvantaj ŝanĝoj en kvalitajn.
koĥlea kalkulo — parto de la dupolusa matematiko, okupiĝanta pri analizo de spirala propaga moviĝo (sciencfikciaĵo).