Ĉapitro 2

Epsilono de la Tukano


Mallaŭta vitra sonoro aperis sur la tablo en akompano de oranĝaj kaj bluaj lumetoj. Laŭ travidebla vando eksparkis diverskoloraj briloj. Estro de la eksteraj stacioj de la Granda Ringo Dar Veter plu observadis lumon de la Spirala Vojo. Ĝia giganta arko ĝibis en alto, strekante laŭ rando de maro malhel-flavan strion de sia spegulaĵo. Ne deŝirante de ĝi la rigardon, Dar Veter etendis la manon kaj movis stangeton al M — la meditado ne finiĝis. Hodiaŭ en la vivo de tiu homo estis okazanta granda ŝanĝo. Matene el la loĝa zono de la suda hemisfero venis lia posteulo Mven Mas, elektita de la Konsilio de Stelnavigado. La lastan elsendon por la Ringo ili faros kune, kaj poste... Jen tiu «poste» restis ankoraŭ nedecidita. Dum ses jaroj li eltenadis la laboron, postulantan ekstreman streĉon, por kiu oni elektadas homojn de elstaraj kapabloj, distingiĝantajn per bonega memoro kaj per vasteco, enciklopedieco de scioj. Kiam kun malbonaŭgura persisto komencis ripetiĝi atakoj de indiferenteco al la laboro kaj al la vivo — de unu el la plej gravaj malsanoj de homo, — Evda Nal, la fama psikiatro, esploris lin. La elprovita malnova rimedo — muziko de malgajaj akordoj en ĉambro de bluaj sonĝoj, penetrita per trankviligaj ondoj — ne helpis. Restis nur ŝanĝi specon de agado kaj kuraciĝi per fizika laboro tie, kie ankoraŭ necesas ĉiutaga kaj ĉiuhora muskola streĉo. Lia kara amiko — historiistino Veda Kong hieraŭ proponis labori ĉe ŝi kiel elfosisto. En arkeologiaj elfosadoj maŝinoj ne povis fari ĉiujn laborojn — la fina etapo estis plenumata per homaj manoj. Volontuloj ne mankis, sed Veda promesis al li longan vojaĝon en regionon de antikvaj stepoj, en proksimeco kun la naturo.

Se Veda Kong scius!.. Tamen, ŝi scias ĉion ĝisfine. Veda amas Erg Noor-on, la anon de la Konsilio de Stelnavigado, la estron de la tridek sepa stela ekspedicio. Erg Noor devis sciigi pri si el la planedo Zirda. Sed se estas neniu mesaĝo, kaj ĉiuj kalkuloj de interstelaj flugoj estas ekstreme precizaj, ne taŭgas pensi pri konkero de amo de Veda! La vektoro de amikeco — jen ĉio la plej granda, kio ligas ŝin kun li. Sed tamen li veturos por labori ĉe ŝi!

Dar Veter movis la stangeton, premis butonon, kaj la ĉambron priverŝis hela lumo. Kristala fenestro konsistigis muron de la turnita al vastaĵo ejo, levita super la tero kaj la maro. Per turno de alia stangeto Dar Veter klinis tiun muron al si, kaj la ejo malfermiĝis al la stela ĉielo, fortranĉinte per metala kadro lumojn de vojoj, konstruaĵoj kaj lumturojn de la mara bordo malsupre.

Ciferplato de galaksia horloĝo kun tri koncentraj ringoj de gradoj altiris la atenton de Dar Veter. Sendo de informo laŭ la Granda Ringo okazadis laŭ la galaksia tempo, je ĉiu centmilono de galaksia sekundo, aŭ unufoje dum ok tagoj, kvardek kvin fojojn dum jaro laŭ la tera tempokalkulo. Unu rotacio de la Galaksio konsistigis galaksian diurnon.

La vica kaj la lasta por li elsendo okazos je la naŭa horo matene laŭ la tempo de la Tibeta observatorio — sekve, je la dua horo nokte ĉi tie, en la Mediteranea observatorio de la Konsilio. Restis iomete pli ol du horoj.

La aparato sur la tablo eksonoris kaj ekflagris denove. Malantaŭ la vando aperis homo en hela, silke brilanta vesto.

— Ni prepariĝis al sendo kaj ricevo, — mallonge diris li, montrante neniujn signojn de respekto, kvankam en la rigardo kaŝiĝis admiro pri la estro.

Dar Veter silentis, silentis ankaŭ la asistanto, starante en libera kaj fiera pozo.

— Ĉu en la kuba halo? — finfine demandis Dar Veter kaj, ricevinte jesan respondon, demandis, kie estas Mven Mas.

— Ĉe la aparato de matena freŝo. Akceptas agordon post la vojo. Krome, al mi ŝajnas, li estas emociita...

— Mi sur lia loko same emociiĝus, — penseme diris Dar Veter. — Tiel estis antaŭ ses jaroj...

La asistanto rozkoloriĝis pro penoj resti senpasia. Li kun junula pasio kompatis sian estron, probable konsciante, ke li mem iam pasos ĝojojn kaj malfeliĉojn de granda laboro kaj grandega responso. La estro de la eksteraj stacioj per nenio esprimis siajn emociojn — oni opiniis maldecaĵo montri ilin en lia aĝo.

— Kiam Mven Mas aperos, tuj venigu lin al mi.

La asistanto foriris. Dar Veter aliris la angulon, kie la travidebla vando estis nigrigita de la plafono ĝis la planko, kaj per larĝa gesto malfermis du klapojn, enkonstruitajn en panelojn el kolora ligno. Ekbrilis lumo, eliranta ie el profundo de ekrano, simila al spegulo.

La estro de la eksteraj stacioj helpe de aparta klemo ŝaltis la vektoron de amikeco — rektan konekton, kiun oni aranĝadis inter homoj, ligitaj per profunda amikeco, por komunikiĝi inter si en ajna momento. Vektoro de amikeco konektadis kelkajn lokojn de konstanta ĉeesto de homo — loĝejon, laborejon, ŝatatan ripozejon.

La ekrano eklumis, en ĝia profundo montriĝis konataj kombinoj de altaj paneloj kun sennombraj kolumnoj da koditaj indikoj de elektronikaj filmoj, anstataŭintaj arkaikajn fotokopiojn de libroj. Kiam la homaro transiris al unueca alfabeto, filmado de eĉ malnovaj libroj iĝis eĉ pli simpla kaj atingebla por aŭtomataj maŝinoj. Bluaj, verdaj, ruĝaj strioj estis signoj de centraj filmotekoj, kie oni estis konservantaj sciencajn esplorojn, jam delonge eldonatajn nur je dek ekzempleroj. Sufiĉus klavi konvencian ĉenon da signoj, kaj la konservejo-filmoteko aŭtomate sendus plenan tekston de libro-filmo. Ĝuste tia maŝino estis la persona biblioteko de Veda. Mallaŭta klako — la bildo estingiĝis kaj ree eklumis, montrinte alian ĉambron, same malplenan. Kun dua klako la aparato transportis la bildon en halon kun malforte prilumitaj tabletoj-konzoloj. Sidanta ĉe la plej proksima tablo virino levis la kapon, kaj Dar Veter rekonis la karan mallarĝan vizaĝon kun grandaj grizaj okuloj. Blankdenta rideto de la granda, kuraĝe konturita buŝo levis la vangojn per montetoj ambaŭflanke de la iomete levita nazo kun infanece rondigita pinto, kaj pro tio la vizaĝo iĝis eĉ pli milda kaj afabla.

— Veda, restis du horoj. Necesas alivestiĝi, kaj mi dezirus, ke vi venu en la observatorion pli frue.

La virino sur la ekrano levis la manojn al la densaj hel-cindraj haroj.

— Mi obeas, mia Veter, — mallaŭte ekridis ŝi, — mi iras hejmen.

La orelon de Dar Veter ne trompis gajeco de la tono.

— Kuraĝa Veda, trankviliĝu. Ĉiu, kiu elpaŝas por la Granda Ringo, iam elpaŝis unuafoje...

— Ne malŝparu vortojn por distri min, — obstine levis la kapon Veda Kong, — mi baldaŭ venos.

La ekrano estingiĝis. Dar Veter fermis la klapojn kaj turniĝis por renkonti sian anstataŭonton. Mven Mas eniris per larĝaj paŝoj. La trajtoj de la vizaĝo kaj malhele bruna koloro de la glata brilanta haŭto montris lian devenon de negraj prauloj. Blanka mantelo estis falanta per pezaj faldoj de sur la potencaj ŝultroj. Mven Mas kunpremis ambaŭ manplatojn de Dar Veter en siaj fortikaj maldikaj manoj. Ambaŭ estroj de la eksteraj stacioj — la eksa kaj la estonta — estis tre altaj. Veter, kies genealogio devenis de la rusa popolo, ŝajnis pli larĝa kaj masiva ol la pli svelta afrikano.

— Al mi ŝajnas, hodiaŭ devas okazi io grava, — komencis Mven Mas kun tiu fidema rekteco, kiu distingigis la homojn de la erao de la Granda Ringo.

Dar Veter levis la ŝultrojn.

— Gravaĵo okazos por ĉiuj tri. Mi fordonos mian laboron, vi ĝin prenos, kaj Veda Kong unuafoje parolos kun la Universo.

— Ŝi estas tre bela? — duondemande, duonaserte respondis Mven Mas.

— Vi vidos. Tamen, en la hodiaŭa elsendo estas nenio speciala. Veda prelegos pri nia historio por la planedo KR3 664456+BS 3252.

Mven Mas faris en la menso mirinde rapidan kalkulon.

— La konstelacio Unukornulo, la stelo Ross 614, la planeda sistemo estas konata ekde nememoreblaj tempoj, sed ili per nenio montris sin. Mi ŝatas antikvajn nomojn kaj vortojn, — kun apenaŭ rimarkebla noto de pardonpeto aldonis li.

Dar Veter pensis, ke la Konsilio scipovas elekti homojn. Kaj diris:

— Tiuokaze por vi estos bone kun Junio Ant — la estro de la elektronikaj memormaŝinoj. Li nomas sin estro de memoraj lampoj. Temas ne pri lampo — primitiva antikva lumilo, sed pri unuaj elektronikaj aparatoj, mallertaj, en vitraj kloŝoj, kun elpumpita aero, similajn al tiamaj elektraj lumiloj.

Mven Mas ekridis tiel sincere kaj malfermite, ke Dar Veter eksentis, kiel kreskas lia simpatio al tiu homo.

— Memoraj lampoj! Niaj memoraj retoj estas koridoroj de plurkilometra longo, konsistantaj el miliardoj da elementoj-ĉeloj! Sed, — retenis li sin, — mi liberigas miajn sentojn, sed ne eksciis la necesan. Kiam ekparolis Ross 614?

— Antaŭ kvindek du jaroj. Ekde tiam ili ekposedis la lingvon de la Granda Ringo. Ĝis ili estas nur kvar parsekoj. La prelegon de Veda ili ricevos post dek tri jaroj.

— Kaj poste?

— Post la prelego okazos ricevo. Tra niaj malnovaj amikoj ni ricevas iajn novaĵojn laŭ la Ringo.

— Tra la sesdek unu de la Cigno?

— Certe. Aŭ iufoje tra la cent sep de la Serpentisto, uzante vian antikvan terminologion.

Eniris homo en sama arĝenteca vesto de la Konsilio de Stelnavigado, kiel la asistanto de Dar Veter. Nealta, vigla kaj ĝibnaza, li estis altiranta al si per akra, atenta rigardo de la okuloj, malhelaj, kiel ĉerizoj. La enirinto frotis sian rondan glatan kapon.

— Mi estas Junio Ant, — nomis li sin per alta akra voĉo, evidente adresante al Mven Mas.

Tiu respekte salutis lin. Estroj de la memormaŝinoj superas ĉiujn per klero. Ili decidas, kion el ricevitaj mesaĝoj necesas eternigi en la memormaŝinoj, kio estas direktenda al la ĝenerala informreto aŭ al palacoj de kreado.

— Jen ankoraŭ unu el brevanoj, — grumblis Junio Ant, premante la manon de la nova konato.

— Kio estas? — ne komprenis Mven Mas.

— Mia elpensaĵo. En Latino. Tiel mi nomis ĉiujn nelonge vivantojn — laborantojn de la eksteraj stacioj, pilotojn de la interstela floto, teĥnikistojn de fabrikoj de stelŝipaj motoroj. Nu, kaj nin ĉiujn. Ni same vivas ne pli ol duonon de la normala vivdaŭro. Kion ni povas fari, tamen anstataŭe estas interese! Kie estas Veda?

— Ŝi intencis veni pli frue... — komencis Dar Veter.

Liaj vortoj estis superitaj de alarmaj muzikaj akordoj, eksonintaj post sonora klako sur ciferplato de la horloĝo de la Galaksio.

— Tio estas averta signalo laŭ la tuta Tero. Al ĉiuj energistacioj, al ĉiuj fabrikoj, al la transportaj retoj kaj radistacioj. Post duonhoro oni ĉesigu liveron de energio kaj akumulu ĝin en kapacitaj kondensiloj sufiĉe, por trabati la atmosferon per kanalo de direktita radio. La sendo prenos kvardek tri procentojn de la tera energio. La ricevo — nur por subteno de la kanalo — ok procentojn, — klarigis Dar Veter.

— Ĝuste tiel mi imagis ĉion ĉi, — kapjesis Mven Mas.

Subite lia koncentrita rigardo ekbrilis pro admiro. Dar Veter retrorigardis. Ne rimarkita de ili, ĉe lumanta travidebla kolono staris Veda Kong. Por la elpaŝo ŝi surmetis la plej belan el vestoj, pleje beligantan virinon kaj inventitan antaŭ jarmiloj, dum epoko de la Kreta kulturo.

Peza tubero de cindrokoloraj haroj, alte levitaj sur la nuko, ne ŝarĝis la fortikan sveltan kolon. La glata haŭto de la nudaj ŝultroj facile briletis sub milda lumo de lampoj. La profunde malfermitan bruston subtenis korsaĵo el blua ŝtofo. Larĝa kaj mallonga jupo, brodita per bluaj floroj sur arĝenta kampo, malkovris la nudajn sunbrunajn krurojn en ĉerizkoloraj ŝuetoj. Grandaj, intence krude enmuntitaj en oran ĉenon ĉerizkoloraj ŝtonoj — faantoj el Venuso — brulis sur la fajna haŭto samtone kun la brulantaj pro emocio vangoj kaj malgrandaj oreloj.

Mven Mas, unuafoje vidinta la scienciston-historiiston, estis pririgardanta ŝin kun senkaŝa admiro. Veda levis la maltrankvilajn okulojn al Dar Veter.

— Bone, — respondis li al la senvorta demando de sia bela amiko.

— Mi multfoje elpaŝis, sed ne tiel, — ekparolis Veda Kong.

— La Konsilio sekvas la tradicion. Mesaĝojn por diversaj planedoj ĉiam legis belaj virinoj. Tio donas imagon pri sento de belo de la loĝantoj de nia mondo, ĝenerale parolas pri multo, — daŭrigis Dar Veter.

— La konsilio ne eraris en la elekto! — ekkriis Mven Mas.

Veda sagace rigardis al la afrikano.

— Ĉu vi estas sola? — mallaŭte demandis ŝi. Mven Mas jese balancis la kapon.

— Ĝuste tial vi admiras... Vi deziris paroli kun mi, — turniĝis ŝi al Dar Veter.

La geamikoj eliris sur vastan ringan terason, kaj Veda kun ĝuo submetis la vizaĝon al freŝa mara vento.

La estro de la eksteraj stacioj rakontis pri siaj hezitoj en elekto de nova laboro; ĉu la tridek oka stela ekspedicio, ĉu antarktaj subakvaj minejoj, ĉu arkeologio.

— Ho ne, nur ne la stela! — ekkriis Veda, kaj Dar Veter eksentis sian sentaktecon. Absorbita de siaj emocioj, li neintence tuŝis doloran punkton en la animo de Veda.

Al li helpis melodio de alarmaj akordoj, aŭdiĝinta sur la balkono.

— Tempas, restas duonhoro ĝis la konekto al la Ringo! — Dar Veter singarde prenis Veda-n Kong je la mano. En akompano de la ceteraj ili malleviĝis laŭ moviĝanta ŝtuparo en profundan subteraĵon — kuban ĉambron, ĉizitan en roko.

Ĉi tie estis nenio, krom aparatoj, la senbrilaj paneloj de la nigraj muroj ŝajnis veluraj. Ilin tratranĉis klaraj linioj de kristalaj strioj. Oraj, verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj estis malforte prilumantaj skalojn, signojn, ciferojn. Smeraldaj pintoj de montriloj tremis ĉe nigraj duonrondoj, kvazaŭ ĉiuj ĉi larĝaj muroj estis en streĉita, tremetanta atendo.

Kelkaj foteloj, granda ebona tablo, parte enŝovita en grandegan, flagrantan per perla brilo duonsferan ekranon, ĉirkaŭitan per masiva ora kadro.

Dar Veter per gesto vokis al si Mven Mas-on, montrinte al la aliaj la altajn nigrajn fotelojn. Mven Mas alproksimiĝis, paŝante singarde, sur la piedpintoj, kiel iam paŝadis liaj prauloj en bruligitaj de suno savanoj, ŝtelirante al grandegaj kaj ferocaj bestoj. Mven Mas retenis la spiron. El ĉi tie, el la neatingebla ŝtona kelo, tuj malfermiĝos fenestro en senfinajn vastaĵojn de la kosmo, kaj la homoj kunligiĝos per pensoj kaj scioj kun siaj fratoj en aliaj mondoj. La reprezentantoj de la tera homaro antaŭ la Universo nun estas ili, la kvin homoj. Sed ekde la morgaŭa tago li, Mven Mas, devos estri tiun ĉi ligon. Al li estos konfiditaj ĉiuj manipuliloj de grandega forto. Facila frosto kuris laŭ la dorso de la afrikano. Probable, li nur nun komprenis, kian ŝarĝon de responso li metis sur sin, doninte sian konsenton al la Konsilio. Kaj kiam li rigardis al Dar Veter, nehaste aganta per regfustoj, tiam en lia rigardo glitis esprimo, simila al la admiro, brilinta en la okuloj de la juna asistanto de Dar Veter.

Aŭdiĝis peza, minaca sonoro, kvazaŭ eksonis masiva kupro. Dar Veter rapide turniĝis kaj movis longan stangon. La sonoro eksilentis, kaj Veda Kong ekvidis, ke mallarĝa panelo sur la dekstra muro iĝis prilumita je tuta alto de la ĉambro. La muro kvazaŭ falis, malaperis en senlima foro. Malfermiĝis fantoma konturo de piramida monta pinto, kronita per giganta ŝtona rondo. Sub tiu kolosa ĉapo el fandita ŝtono iuloke videblis makuloj de purega montara neĝo.

Mven Mas rekonis la duan el la plej altaj montoj de Afriko — la Kenjan.

Ree peza kupra frapo tremigis la subteran ĉambron, igante la troviĝantajn tie homojn fiksaŭskulti kaj streĉi la tutan atenton.

Dar Veter prenis la manon de Mven Mas kaj metis ĝin sur brilantan per grenata okulo rondan fuston. Mven Mas obeeme movis ĝin ĝis la ekstremo. Nun la tuta forto de la Tero, la tuta energio, ricevata de mil sepcent sesdek potencaj elektrejoj, iĝis transĵetita al la ekvatoro, al la kvinkilometra monto. Super ĝia pinto eknubis diverskolora brilo, densiĝis en globon kaj subite ĵetiĝis supren, kvazaŭ lanco en vertikala flugo, penetranta en profundojn de la ĉielo. Super la brilo ekstaris maldika kolono, simila al kirla fosto-trombo. Laŭ la fosto striis supren, spirale volviĝante laŭ ĝia supraĵo, blindige lumanta blua nebulo.

La direktita radio trais la teran atmosferon, kreante konstantan kanalon por ricevo kaj sendo al la eksteraj stacioj, servantan anstataŭ kablo. Tie, sur alto je tridek ses mil kilometroj super la Tero, pendis diurna sputniko — granda stacio, rivoluanta ĉirkaŭ la planedo dum diurno en la ekvatora ebeno kaj tial kvazaŭ senmove staranta super la Kenja monto en Orienta Afriko — super la punkto, elektita por konstanta komunikado kun la eksteraj stacioj. Alia granda sputniko rivoluis sur alto je kvindek sep mil kilometroj tra la polusoj laŭ meridiano kaj komunikiĝis kun la Tibeta ricev-senda observatorio. Tie kondiĉoj de kreo de senda kanalo estis pli bonaj, sed mankis konstanta komunikado. Tiuj du grandaj sputnikoj estis konektitaj kun ankoraŭ kelkaj aŭtomataj eksteraj stacioj, situantaj ĉirkaŭ la tuta Tero.

La mallarĝa dekstra panelo estingiĝis — la kanalo konektiĝis kun la riceva stacio de la sputniko. Nun eklumis la perla, ore kadrita ekrano. En ĝia centro aperis bizare pligrandigita figuro, iĝis pli klara, ridetis per la grandega buŝo. Gur Gan, unu el la observantoj de la diurna sputniko, elkreskis sur la ekrano kiel fabela giganto. Li gaje kapsalutis kaj, etendinte la trimetran brakon, ŝaltis la tutan ringon de la eksteraj stacioj de nia planedo. Ĝi kuniĝis per la forto, sendita de la Tero. Al ĉiuj direktoj de la Universo ekcelis sin sentivaj okuloj de la riceviloj. La malhela ruĝa stelo en la konstelacio Unukornulo, el kies planedoj antaŭnelonge venis voko, plej bone estis fiksebla el la sputniko 57, kaj Gur Gan konektiĝis kun ĝi. Nur tri kvaronojn de horo povis daŭri nevidebla kontakto de la Tero kaj de alia stelo. Oni ne rajtis perdi eĉ minuton da tiu valorega tempo.

Laŭ signo de Dar Veter Veda Kong ekstaris sur blue brilanta metala rondo antaŭ la ekrano. Nevideblaj radioj falis per potenca kaskado desupre kaj rimarkeble kontrastigis la koloron de ŝia sunbruna haŭto. Sensone ekfunkciis elektronikaj maŝinoj, tradukantaj parolon de Veda al la lingvo de la Granda Ringo. Post dek tri jaroj riceviloj de la planedo de la malhel-ruĝa stelo registros la sendatajn oscilojn per komune konataj signoj, kaj, se oni tie parolas, elektronikaj tradukmaŝinoj konvertos la signojn en sonojn de viva fremda parolo.

«Nur estas domaĝe, — pensis Dar Veter, — ke tiuj, la malproksimaj, ne aŭdos la belsonan, mildan voĉon de la virino de la Tero, ne komprenos ĝian esprimivon. Kiu scias, kiel estas konstruitaj iliaj oreloj? Povas esti malsamaj tipoj de aŭdo. Nur la vido, ĉie uzanta tiun parton de elektromagnetaj osciloj, kiuj penetras atmosferon, estas preskaŭ sama en la tuta Universo, kaj ili vidos ĉarman, brulantan pro emociiĝo Veda-n».

Dar Veter, ne deŝirante la okulojn de la duonkovrita per hartufo malgranda orelo de Veda, ekatentis ŝian prelegon.

Veda Kong estis koncize kaj klare rakontanta pri la bazaj mejloŝtonoj de la historio de la homaro. Pri la antikvaj epokoj de la homaro, pri diseco de grandaj kaj malgrandaj popoloj, kunpuŝiĝantaj en ekonomia kaj idea malamikeco, disiganta iliajn landojn, ŝi parolis tre mallonge. Tiuj epokoj ricevis komunan nomon EDM — la Erao de la Disa Mondo. Sed ne listo de ekstermaj militoj, de teruraj suferoj aŭ de kvazaŭe grandaj regantoj, pleniginta antikvajn historiajn librojn, restintaj post la Antikvaj jarcentoj, post la Malhelaj jarcentoj, aŭ post la jarcentoj de Kapitalismo, interesis la homojn de la erao de la Granda Ringo. Multe pli grava estis la kontraŭdira historio de evoluo de produktadaj fortoj kune kun formiĝo de ideoj, de arto, de scio, de spirita lukto por la vera homo kaj por la homaro. Evoluo de bezono krei novajn konceptojn pri la mondo kaj pri la sociaj rilatoj, pri devo, rajtoj kaj feliĉo de la homo, el kiuj elkreskis kaj disfloris sur la tuta planedo la potenca arbo de la komunisma socio.

En la lasta jarcento de la EDM, tiel nomata la jarcento de Disfendiĝo, la homoj finfine komprenis, ke ĉiuj iliaj malfeliĉoj devenas de la socia aranĝo, spontanee kreiĝinta jam en la sovaĝaj tempoj, komprenis, ke la tuta forto, la tuta estonteco de la homaro estas en laboro, en komunaj penoj de milionoj da homoj, liberaj de subpremo, en scienco kaj rearanĝo de la vivo sur scienca fundamento. Estis komprenitaj la ĉefaj leĝoj de la socia evoluo, la dialektike kontraŭdira iro de la historio, la neceso de edukado de strikta socia disciplino, des pli grava, ju pli kreskis la loĝantaro de la planedo.

Lukto de malnovaj kaj novaj ideoj akriĝis en la jarcento de Disfendiĝo kaj kondukis al tio, ke la tuta mondo disfendiĝis je du tendaroj — de malnovaj — kapitalismaj kaj de novaj — socialismaj — ŝtatoj kun malsamaj ekonomiaj ordoj. Tiama malkovro de unuaj specoj de atoma energio kaj obstino de defendantoj de la malnova mondo preskaŭ kondukis la tutan homaron al grandega katastrofo.

Sed la nova socia ordo ne povis ne venki, kvankam tiu venko prokrastiĝis pro malfruiĝo de edukado de la socia konscio. Rearanĝo de la mondo estas nepensebla sen radika ŝanĝo de la ekonomio, sen malapero de mizereco, malsato kaj peza senfortiga laboro. Sed ŝanĝo de la ekonomio postulis tre komplikan regadon de produktado kaj distribuado kaj estis neebla sen eduko de socia konscio de ĉiu homo.

La komunisma socio ne tuj ĉirkaŭprenis ĉiujn popolojn kaj landojn. Ekstermado de malamikeco kaj speciale de mensogo, akumuliĝinta pro malamika propagando dum idea lukto de la jarcento de Disfendiĝo, postulis novajn homajn rilatojn. Iuloke okazis ribeloj, ekscititaj de malfruiĝintaj adeptoj de la malnovo, kiuj pro malklereco penis trovi en renaskigo de la pasinteco facilajn elirojn el malfacilaĵoj, starintaj antaŭ la homaro.

Sed neeviteble kaj sencede la nova vivordo disvastiĝis sur la tuta Tero, kaj plej diversaj popoloj kaj rasoj iĝis unu amika kaj saĝa familio.

Tiel komenciĝis EMU — la erao de la Monda Unuiĝo, konsistinta el epokoj de Unio de Landoj, de Diversaj Lingvoj, de Lukto por Energio kaj de Komuna Lingvo.

La socia evoluo plu rapidiĝadis, kaj ĉiu nova epoko pasis pli rapide, ol la antaŭa. La potenco de la homo super la naturo komencis kreski per gigantaj paŝoj.

En antikvaj utopiaj fantazioj pri bela estonteco homoj revis pri poioma liberigo de la homo disde laboro. Verkistoj promesis, ke dum mallonga laboro — du-tri horojn por komuna bono — la homaro povos provizi sin per ĉio necesa, kaj dum cetera tempo ĝui feliĉan nenifaradon.

Tiuj konceptoj aperis el abomeno al peza kaj deviga laboro de la antikveco.

Baldaŭ homoj komprenis, ke laboro estas feliĉo, same kiel senĉesa lukto kun la naturo, venkado de obstakloj, solvado de novaj kaj novaj taskoj de evoluigo de scienco kaj ekonomio. Plenforta laboro, sed krea, konforma al denaskaj kapabloj kaj gustoj, diversa kaj ŝanĝiĝanta de tempo al tempo — jen kion bezonas la homo. Evoluo de kibernetiko — teĥniko de aŭtomata regado, vasta klereco kaj inteligenteco, bonega fizika eduko de ĉiu homo permesis ŝanĝadi profesiojn, rapide ekposedi aliajn kaj senfine diversigi laboran agadon, trovante en ĝi ĉiam pli grandan kontentiĝon. La ĉiam pli vaste evoluanta scienco ĉirkaŭprenis tutan homan vivon, kaj kreaj ĝojoj de malkovranto de novaj sekretoj de la naturo iĝis atingeblaj por grandega nombro da homoj. La arto prenis sur sin tre grandan parton en la afero de socia edukado kaj vivaranĝo. Venis la plej bela en la tuta historio de la homaro EKL — la erao de Komuna Laboro kun ĝiaj epokoj de Simpligo de Aĵoj, de Rearanĝo, de Unua Abundo kaj de Kosmo.

Invento de densigo de elektro, kondukinta al kreo de akumuliloj de grandega kapacito kaj de kompaktaj, sed potencaj elektromotoroj, estis la plej granda teĥnika revolucio de la nova tempo. Jam pli frue oni lernis helpe de duonkondukantoj triki komplikegajn retojn de malfortaj kurentoj kaj krei memregantajn kibernetikajn maŝinojn. La teĥniko iĝis fajna, subtila, alta arto kaj samtempe obeigis al si fortojn de kosma skalo.

Sed la postulo doni al ĉiu ĉion kaŭzis neceson grave simpligi la ĉiutagan vivon de la homo. La homo ĉesis esti sklavo de aĵoj, kaj ellaboro de detalaj normoj permesis kreadi ajnajn aĵojn kaj maŝinojn el relative nemultaj bazaj konstruaj elementoj, simile al tio, kiel la tuta granda diverseco de vivaj organismoj konstruiĝas el negranda diverseco de ĉeloj, la ĉelo — el albuminoj, la albuminoj — el proteinoj ktp. Nur sola ĉesigo de malŝparemo de nutrado de la antaŭaj epokoj provizis per nutraĵo miliardojn da homoj.

Ĉiuj fortoj de la socio, kiujn oni malŝparadis en la antikveco por kreado de militaj maŝinoj, por nutrado de grandegaj armeoj, ne okupitaj per utila laboro, por politika propagando kaj elmontra brilaĉo, estis ĵetitaj al aranĝo de la vivo kaj evoluigo de sciencaj scioj.

Laŭ signo de Veda Kong Dar Veter premis butonon, kaj apud la bela historiistino elkreskis granda globuso.

— Ni komencis, — daŭrigis Veda, — per plena relokigo de loĝaj kaj industriaj zonoj de la planedo... Brunaj strioj sur la globuso laŭ la tridekaj gradoj de latitudo en la norda kaj la suda hemisferoj signifas senĉesan ĉenon de urbetoj, koncentritaj ĉe bordoj de varmaj maroj, en la zono de milda klimato, sen vintro. La homaro ĉesis malŝpari kolosan energion por hejtado de loĝejoj en vintraj periodoj, por produktado de pezaj vestoj. La plej densa loĝantaro koncentriĝis ĉe la lulilo de la homa kulturo — Mediteraneo.

Pli norde ol la norda loĝa zono etendiĝas giganta zono de herbejoj kaj stepoj, kie paŝtiĝas sennombraj gregoj da hejmaj bestoj.

Sude (en la norda hemisfero) kaj norde (en la suda) estis zonoj de sekaj kaj varmegaj dezertoj, nun transformitaj en ĝardenojn. Ĉi tie antaŭe situis kampoj da termoelektraj stacioj, kolektantaj sunan energion.

En la tropika zono estas koncentrita produktado de vegetaĵa nutraĵo kaj ligno, miloble pli avantaĝa, ol en la malvarmaj klimataj zonoj. Jam delonge, post malkovro de artefarita ricevo de karbonhidratoj — sukeroj — el suna lumo kaj karbona dioksido, ni ĉesis kultivi sukerajn vegetaĵojn. Malmultekosta industria produktado de plenvaloraj nutraj proteinoj estas ankoraŭ ne atingita, tial ni kultivas riĉajn je proteino vegetaĵojn kaj fungojn sur sekaĵo kaj kolosajn kampojn da algoj en oceanoj. Simplan metodon de produktado de artefaritaj nutraj grasoj ni ricevis el informo de la Granda Ringo; ajnajn vitaminojn kaj hormonojn ni faras en ajna kvanto el ŝtonkarbo. La agrikulturo de la nova mondo liberiĝis de neceso ricevi ĉiujn senescepte nutrajn produktojn, kiel estis en la pasinteco. Limoj de produktado de sukeroj, grasoj kaj vitaminoj por ni praktike ne ekzistas. Por produktado de solaj proteinoj estas destinitaj gigantaj areoj de sekaĵo kaj maro. La homaro delonge liberiĝis de timo de malsato, kiu dum dekoj da jarmiloj regis la homojn.

Unu el la ĉefaj ĝojoj de la homo — la strebon vojaĝi, moviĝi de loko al loko — ni heredis de niaj prauloj — vagantaj ĉasistoj, kolektantoj de malabunda nutraĵo. Nun la tutan planedon ĉirkaŭas Spirala Vojo, per gigantaj pontoj tra markoloj kuniganta ĉiujn kontinentojn. — Veda movis la fingron laŭ la arĝenteca fadeno kaj turnis la globuson. — Laŭ la Spirala Vojo senĉese moviĝas elektrotrajnoj.

Centmiloj da homoj povas tre rapide moviĝi el la loĝa zono en la stepan, la kampan, la montaran, kie ne estas konstantaj urboj, sed nur provizoraj tendaroj de majstroj de bestobredado, de agrikulturo, de forstokulturo, de mina industrio. Plena aŭtomatigo de ĉiuj fabrikoj kaj energi-produktaj stacioj forigis neceson konstrui apud ili urbojn aŭ grandajn vilaĝojn — tie estas nur domoj por nemultaj deĵorantoj: observantoj, meĥanikistoj kaj muntistoj.

La plana aranĝo de la vivo finfine ĉesigis la mortigan konkuradon pri rapido — konstruadon de ĉiam pli kaj pli rapidaj transportiloj. Laŭ la Spirala Vojo trajnoj pasas ducent kilometrojn dum horo. Nur en okazo de ia malfeliĉo oni uzas rapidajn ŝipojn, kurantajn milojn da kilometroj dum horo.

Antaŭ kelkcent jaroj ni tre plibonigis la vizaĝon de nia planedo. Jam en la epoko de Disfendiĝo okazis malkovro de atoma energio. Samtiam oni lernis liberigi ĝian ioman etan onon kaj konverti en termikan eksplodon, kies mortigaj kvalitoj tuj estis uzitaj kiel milita armilo. Akumuliĝis grandaj rezervoj da teruraj bomboj, kiujn oni poste penis uzi por produktado de energio. Pereiga efiko de radiado al la vivo devigis rezigni pri la malnova nuklea energi-produktado. Astronomoj malkovris danke al esploro de fiziko de malproksimaj steloj du novajn metodojn de ricevo de atoma energio — Ku kaj F, multe pli efikajn kaj ne lasantajn danĝerajn produktojn de disfalo.

Ambaŭ tiujn metodojn ni plu uzas ankaŭ nun, kvankam por stelŝipaj motoroj estas uzata ankoraŭ unu speco de nuklea energio — la anamezona, kiu iĝis konata dum observado de grandaj steloj de la Galaksio tra la Granda Ringo.

Ĉiujn delonge akumulitajn rezervojn de malnovaj termonukleaj materialoj — radioaktivaj izotopoj de uranio, torio, hidrogeno, kobalto, litio — oni decidis neniigi, tuj kiam estis elpensita metodo elĵeti iliajn produktojn de disfalo ekster limojn de la tera atmosfero. Tiam en la epoko de Rearanĝo estis kreitaj artefaritaj sunoj, «pendigitaj» super la polusaj regionoj. Ni tre malgrandigis la glaciajn ĉapojn, kreiĝintajn sur la polusoj de la Tero en la kvaternara epoko de glaciiĝo, kaj ŝanĝis la klimaton de la tuta planedo. La akvo en la oceanoj leviĝis je sep metroj, en la atmosfera cirkulado forte reduktiĝis la polusaj frontoj kaj malfortiĝis la ringoj de alizeaj ventoj, kiuj sekigadis la dezertajn zonojn ĉe limoj de la tropikaj zonoj. Preskaŭ ĉesis ankaŭ uraganaj ventoj, entute ĉiuj tempestaj ŝanĝiĝoj de vetero.

Varmaj stepoj atingis la sesdekajn paralelojn, kaj herbejoj kaj arbaroj de la modera zono transiris la sepdekan latitudcirklon.

La antarkta kontinento, je tri kvaronoj liberigita de glacio, iĝis mina trezorejo de la homaro — tie konserviĝis netuŝitaj ercaj riĉaĵoj, kiuj sur aliaj kontinentoj estis tre elĉerpitaj post malracia dispolvigo de metaloj en ĉiamaj detruaj militoj de la pasinteco. Tra Antarkto oni sukcesis ankaŭ ringigi la Spiralan Vojon.

Jam antaŭ tiu grandega ŝanĝo de la klimato estis trafositaj gigantaj kanaloj kaj tratranĉitaj montoĉenoj por ekvilibrigi cirkuladon de akvaj kaj aeraj masoj de la planedo. Eternaj dielektrikaj pumpiloj helpis akvizi eĉ la altajn dezertojn de Azio.

Ebloj por produktado de nutraĵoj kreskis multoble, la novaj teroj iĝis oportunaj por vivo. Varmajn internajn marojn oni komencis uzi por kultivado de algoj, riĉaj je proteino.

Malnovaj, danĝeraj kaj rompiĝemaj planedaj kosmoŝipoj tamen permesis atingi proksimajn planedojn de nia sistemo. La Teron ĉirkaŭis zono da sputnikoj, el kiuj la homoj rekte konatiĝis kun la kosmo. Kaj tiam antaŭ kvarcent ok jaroj okazis evento tiom grava, ke ĝi signis la novan eraon de ekzisto de la homaro — EGR, la eraon de la Granda Ringo.

Jam delonge la homa penso laboris pri sendo al granda distanco de bildoj, sonoj, energio. Centmiloj da talentegaj sciencistoj laboris en speciala organizo, nomata ankaŭ ĝis nun la Akademio de Direktitaj Radioj, ĝis atingis eblon de malproksimaj direktitaj sendoj de energio sen ajnaj kondukiloj. Tio iĝis ebla, kiam oni trovis ĉirkaŭvojon de la leĝo, ke flukso de energio estas proporcia al sinuso de angulo de diverĝo de radioj. Tiam paralelaj faskoj de radioj garantiis konstantan komunikadon kun la sputnikoj, kaj sekve, ankaŭ kun la tuta kosmo. La ekrano de jonizita atmosfero, defendanta la vivon, servis kiel eterna obstaklo por sendoj kaj ricevoj el la spaco. Tre antaŭlonge, jam en la fino de la erao de la Disa Mondo, niaj sciencistoj trovis, ke torentoj de potencaj radioj verŝiĝas sur la Teron el la kosmo. Kune kun ĝenerala radiado de steloj kaj galaksioj nin atingadis vokoj el la kosmo kaj elsendoj laŭ la Granda Ringo, distorditaj kaj duone fadintaj en la atmosfero. Ni tiam ne komprenis ilin, kvankam jam povis kapti tiujn misterajn signalojn, opiniante ilin radiado de senviva materio.

Sciencisto Kam Amat, de hinda deveno, elpensis fari sur sputnikoj eksperimentojn kun riceviloj de bildoj, kun senfina pacienco dum jardekoj prilaborante ĉiam novajn kombinojn de diapazonoj.

Kam Amat kaptis elsendon el planeda sistemo de duopa stelo, delonge nomata la 61 de la Cigno. Sur ekrano aperis ne simila al ni, sed, sendube, homo, kaj almontris skribaĵon, faritan per la signoj de la Granda Ringo. La skribaĵon oni sukcesis legi nur post naŭdek jaroj, kaj ĝi ornamas en nia tera lingvo la monumenton al Kam Amat: «Saluton al vi, fratoj, enirintaj en nian familion! Disigitaj de spaco kaj tempo, ni kuniĝis per racio en ringo de granda forto».

La lingvo de signoj, bildoj kaj mapoj de la Granda Ringo iĝis facile komprenebla sur la nivelo, kiun atingis la homaro. Post ducent jaroj ni jam povis interparoli helpe de tradukaj maŝinoj kun planedaj sistemoj de proksimaj steloj, ricevi kaj sendi tutajn bildojn de diversa vivo de diversaj mondoj. Nur antaŭnelonge ni ricevis mesaĝon el dek kvar planedoj de granda centro de vivo Denebo en la Cigno — kolosa stelo kun lumeco je kvar mil okcent sunoj, situanta de ni je distanco cent dudek du parsekoj. La evoluo de la penso tie iris laŭ alia vojo, sed atingis nian nivelon.

Kaj el malnovegaj mondoj — globaj stelamasoj de nia Galaksio kaj de kolosa loĝata regiono ĉirkaŭ la galaksia centro — venas el nemezurebla foro strangaj bildoj kaj spektaĵoj, ankoraŭ ne komprenitaj, ne deĉifritaj de ni. Registritaj per memormaŝinoj, ili estas transdonataj al la Akademio de Limoj de Scio — tiel nomiĝas la scienca organizo, laboranta pri problemoj, apenaŭ palpataj de nia scienco. Ni penas kompreni la penson, malproksime irintan for de ni dum milionoj da jaroj, kiu nemulte diferencas disde la nia danke al unueco de vojoj de historia evoluo de vivo ekde malsupraj organikaj formoj al la supraj, pensantaj estaĵoj.

Veda Kong forturniĝis de la ekrano, en kiun ŝi rigardis kvazaŭ hipnotigita, kaj ĵetis demandan rigardon al Dar Veter. Tiu ridetis kaj aprobe balancis la kapon. Veda fiere levis la vizaĝon, etendis antaŭen la manojn kaj turnis sin al tiuj nevideblaj kaj nekonataj, kiuj post dek tri jaroj ricevos ŝiajn vortojn kaj vidos ŝian bildon:

— Tia estas nia historio, malfacila, komplika kaj longa vojo de leviĝo al altaĵoj de scio. Ni vokas vin — kuniĝu kun ni en la Granda Ringo, por porti al ĉiuj randoj de la neĉirkaŭprenebla Universo potencan forton de racio, venkante inertan senvivan materion!

La voĉo de Veda jubile eksonoris, ricevinte forton de ĉiuj generacioj de la teraj homoj, nun leviĝintaj tiel, ke iliaj streboj jam estis direktitaj ekster la limojn de la propra Galaksio al aliaj stelaj insuloj de la Universo.

Longa kupra sonoro — jen Dar Veter movis la fuston kaj malŝaltis la sendan energifluon. La ekrano estingiĝis. Sur la travidebla panelo dekstre restis la lumanta fosto de la portanta kanalo.

Veda, laca kaj kvieta, dronis en profundo de granda fotelo kaj ne deŝiris siajn atentajn okulojn de Dar Veter. Dar Veter sidigis al la regtablo Mven Mas-on, kaj mem kliniĝis super lia ŝultro. En plena silento nur fojfoje apenaŭ aŭdeble klaketadis fustoj. Subite la ore kadrita ekrano malaperis, kaj nekredebla profundo malfermiĝis sur ĝia loko. Veda Kong, unuafoje vidanta tiun miraklon, laŭte suspiris. Efektive, eĉ por tiuj, kiuj bone sciis vojon de komplika interfero de lumaj ondoj, per kiu estis atingata tia vasteco kaj profundeco de bildo, la spektaĵo ĉiam ŝajnis mirinda.

Malhela supraĵo de fremda planedo estis alproksimiĝanta de malproksime, kreskante kun ĉiu sekundo. Tio estis rarega sistemo de duopa stelo, kie du sunoj ekvilibrigis sin tiel, ke la orbito de ilia planedo iĝis regula, kaj sur ĝi povis aperi vivo. Ambaŭ sunoj — la oranĝa kaj la ruĝa, malpli grandaj, ol la nia, estis prilumantaj ŝajnantajn ruĝaj glaciojn de frostinta maro. Sur rando de plataj nigraj montoj en misteraj violaj rebriloj videblis giganta malalta domo. La vidradio direktiĝis al placeto sur ĝia tegmento, kvazaŭ trapenetris ĝin, kaj ĉiuj ekvidis grizhaŭtan homon kun rondaj, kiel ĉe strigo, okuloj, ĉirkaŭitaj de ringoj de arĝenta lanugo. Lia alto estis granda, sed la korpo estis tre maldika, kun ekstremaĵoj longaj, kiel tentakloj. La homo strange «kornobatis» per la kapo, kvazaŭ haste riverencis, kaj, direktinte al la ekrano siajn senpasiajn, kiel objektivoj, okulojn, malfermis la senlipan buŝon, kovritan per simila al nazo klapo el mola haŭto. Tuj eksonis melodia kaj tenera voĉo de la tradukmaŝino:

— Zaf Ftet, la estro de la ekstera informado de la sesdek unu de la Cigno. Hodiaŭ ni transsendas por la flava stelo STL 3388+04VF... Transsendas por...

Dar Veter kaj Junio Ant interŝanĝis rigardojn, kaj Mven Mas por sekundo kunpremis la manradikon de Dar Veter. Tio estis la galaksia kodo de la Tero, pli ĝuste, de la suna planeda sistemo. Iam observantoj de aliaj mondoj opiniis ĝin unu granda satelito, rivoluanta ĉirkaŭ la Suno dum kvindek naŭ teraj jaroj. Unufoje dum tiu periodo okazas kuna opozicio de Jupitero kaj Saturno, ŝovanta la Sunon rimarkeble por astronomoj de proksimaj steloj. Saman eraron faris ankaŭ niaj astronomoj rilate de multaj planedaj sistemoj, kies ekzisto ĉe diversaj steloj estis malkovrita jam en la antikveco.

Junio Ant pli haste, ol en la komenco de la elsendo, kontrolis la agordon de la memormaŝino kaj indikojn de la alarmopretaj sentineloj de sendifekta funkciado — de aparatoj de DES.

La senpasia voĉo de la elektronika tradukanto daŭrigis:

— Ni ricevis tute bonan elsendon de la stelo... — ree ekŝutiĝis vico da ciferoj kaj abruptaj sonoj, — hazarde, ne dum la tempo de elsendoj de la Granda Ringo. Ili ne deĉifris la lingvon de la Ringo kaj vane malŝparas energion, sendante dum horoj de silento. Ni respondis al ili dum periodoj de iliaj propraj elsendoj — la rezultoj iĝos sciataj proksimume post tri dekonoj de sekundo... — La voĉo eksilentis. La signalaj aparatoj plu brilis, krom estingiĝinta verda okuleto.

— Tio estas ankoraŭ ne komprenitaj paŭzoj en elsendo, probable, paso de la legenda neŭtra kampo de astronaŭtoj inter ni, — klarigis al Veda Junio Ant.

— Tri dekonoj de galaksia sekundo — tio estas ĉirkaŭ sescent jaroj da atendo, — morne grumblis Dar Veter. — Interese, por kio ili sendas tion al ni?

— Kiom mi komprenis, la stelo, kun kiu ili komunikiĝis, estas Epsilono de la Tukano — konstelacio de la suda hemisfero, — respondis Mven Mas, — distancanta je naŭdek parsekoj, kio estas proksima al la limo de nia konstanta komunikado. Pli malproksime ol Denebo ni ĝin ankoraŭ ne etendis.

— Sed ni ja ricevas ankaŭ la centron de la Galaksio, kaj la globajn stelamasojn? — demandis Veda Kong.

— Neregule, pro hazarda ricevo aŭ tra memormaŝinoj de aliaj anoj de la Ringo, kiuj kreas ĉenon, etenditan en la spacon de la Galaksio, — respondis Mven Mas.

— Mesaĝoj, senditaj antaŭ miloj kaj dekmiloj da jaroj, ne perdiĝas en la spaco kaj finfine atingas nin, — aldonis Junio Ant.

— Sed tio signifas, ke ni juĝas pri vivo kaj scioj de homoj de aliaj, tre malproksimaj mondoj kun prokrasto, ekzemple, por la centra zono de la Galaksio, je dudek mil jaroj?

— Jes, ne gravas, ĉu tio estas sendata per memorregistraĵoj de proksimaj mondoj aŭ kaptata de niaj stacioj, ni vidas malproksimajn mondojn tiaj, kiaj ili estis en tre antikvaj tempoj. Ni vidas homojn, tre antaŭlonge mortintajn kaj forgesitajn en sia mondo.

— Ĉu ni, atingintaj tiom grandan potencon super la naturo, ĉi tie estas senfortaj? — infanece indignis Veda. — Ĉu ne eblas atingi forajn mondojn laŭ alia vojo, per alia rimedo, ol la fotona radio?

— Kiel mi komprenas vin, Veda! — ekkriis Mven Mas.

— En la Akademio de Limoj de Scio oni okupiĝas pri projektoj de venko de spaco, tempo, gravito — pri la profundaj fundamentoj de la kosmo, — enmiksiĝis Dar Veter, — sed ili ne atingis la stadion de eksperimentoj kaj ne sukcesis...

Subite la verda okulo ekbrilis, kaj Veda ree eksentis kapturniĝon pro la profundiĝinta en abismon spaco de la ekrano.

La akre konturitaj randoj de la bildo montris, ke tio estas registraĵo de memormaŝino, sed ne rekte kaptita elsendo.

Unue aperis supraĵo de planedo, vidata, certe, el ekstera stacio-sputniko. Granda pal-viola, fantoma pro nekredebla ardo suno priverŝis per penetrantaj radioj la bluan nubkovrilon de ĝia atmosfero.

— Estas ĝuste — la Epsilono de la Tukano, alttemperatura stelo de la klaso B9 — la lumeco estas sepdek ok niaj sunoj, — flustris Mven Mas.

Dar Veter kaj Junio Ant kapjesis.

La spektaĵo ŝanĝiĝis, kvazaŭ mallarĝiĝinte kaj malleviĝinte preskaŭ sur la grundon mem de la nekonata mondo.

Alte leviĝis rondaj kupoloj de montoj, ŝajnantaj gisitaj el kupro. Nekonata ŝtonaro, aŭ grajneca metalo, flame brilis sub mirinde blanka lumego de la blua suno. Eĉ en neperfekta transdono de aparatoj la nekonata mondo brilis solene, kun ia triumfa pompo.

Rebriloj de radioj borderis konturojn de la kupraj montoj per arĝente rozkolora krono, speguliĝanta kiel larĝa vojo sur malrapidaj ondoj de viola maro. Akvo de koloro de densa ametisto ŝajnis peza kaj brilis elinterne per ruĝaj fajroj, kiel per aroj de vivaj okuletoj. Ondoj lekis masivan bazon de giganta statuo, starinta nemalproksime de la bordo en fiera soleco. Virino, skulptita el malhel-ruĝa ŝtono, retrofleksis la kapon kaj, kvazaŭ en ekstazo, tiriĝis per la etenditaj manoj al la flama profundo de la ĉielo. Ŝi tute povus esti filino de la Tero — plena simileco kun niaj homoj afekciis ne malpli, ol mirinda beleco de la skulptaĵo. En ŝia korpo, kvazaŭ realiĝinta revo de skulptistoj de la Tero, kombiniĝis potenca forto kaj spiriteco de ĉiu linio de la vizaĝo kaj la korpo. Polurita ruĝa ŝtono de la statuo radiis flamon de nekonata kaj pro tio mistera kaj alloga vivo.

La kvin homoj de la Tero senvorte rigardis al la mireginda nova mondo. Nur el la larĝa brusto de Mven Mas elŝiriĝis longa suspiro — ĉe la unua rigardo al la statuo ĉiu lia nervo streĉiĝis en ĝoja atendo.

Kontraŭ la statuo, sur la bordo, skulptitaj arĝentaj turoj markis komencon de larĝa blanka ŝtuparo, ĵetita libere super bosko de sveltaj arboj kun turkisa foliaro.

— Ili devas sonori! — flustris Dar Veter en la orelon de Veda, montrante al la turoj, kaj tiu konsente klinis la kapon.

La senda aparato de la nova planedo plu konsekvence kaj sensone disvolvis novajn bildojn.

Por sekundo glitis blankaj muroj kun larĝaj elstaraĵoj, tratranĉitaj per portalo el blua ŝtono, kaj la ekrano malfermiĝis en alta ejo, priverŝita per forta lumo. Senbrila perla koloro de kanelitaj muroj donis neordinaran klarecon al ĉio, troviĝanta en la halo. La atenton altiris grupo da homoj, starantaj antaŭ polurita smeralda panelo.

La flama ruĝa koloro de ilia haŭto konformis al la koloro de la statuo en la maro. En ĝi estis nenio neordinara por la Tero — kelkaj indianaj triboj de Centra Ameriko, juĝante laŭ konserviĝintaj post la antikveco koloraj fotoj, havis preskaŭ saman haŭton, nur de malpli profunda koloro.

En la halo estis du virinoj kaj du viroj. Ambaŭ paroj portis malsamajn vestojn. La starantaj pli proksime al la verda panelo distingiĝis per orkoloraj mallongaj vestoj, similaj al elegantaj supertutoj kun kelkaj agrafoj. La du ceteraj havis samajn kovrantajn ilin de la kapoj ĝis la kalkanoj mantelojn de sama perla koloro, kiel de la muroj.

La starantoj ĉe la panelo faris glatajn movojn, tuŝante oblikvajn kordojn, streĉitajn ĉe ĝia maldekstra rando. La muro el polurita smeraldo aŭ vitro estis iĝanta travidebla. Samtakte kun iliaj movoj en la kristalo naĝis, ŝanĝante unu la alian, klaraj bildoj. Ili malaperadis kaj aperadis rapide, tial eĉ por trejnitaj observantoj — Junio Ant kaj Dar Veter — estis malfacile plene kompreni ilian sencon.

En interŝanĝado de kupraj montoj, viola oceano kaj turkisaj arbaroj estis kaptebla historio de la planedo. Ĉeno da animalaj kaj vegetaj formoj, iam monstre nekompreneblaj, iam belaj, pasadis kiel fantomoj de antikveco. Multaj animaloj kaj vegetaĵoj ŝajnis similaj al tiuj, kies restaĵojn konservis la kroniko de tavoloj de la tera krusto. Longe tiriĝis la leviĝanta ŝtuparo de vivoformoj — de perfektiĝanta viva materio. La senfine longa vojo de evoluo sentiĝis eĉ pli longa, malfacila kaj sufera, ol la konata por ĉiu loĝanto de la Tero lia propra genealogio.

En fantoma brilado de la aparato ekflagris novaj bildoj: lumoj de grandaj fajrujoj, amasoj da ŝtonaj pecegoj sur ebenaĵoj, bataloj kun ferocaj bestoj, solenaj ritoj de sepultoj kaj religiaj servoj. Je la tuta panelo elkreskis figuro de viro, kovrita per mantelo el bunta felo. Apogiĝante per unu mano sur lanco kaj levinte la alian al la steloj per vasta ĉirkaŭprenanta gesto, li surpaŝis per la piedo sur kolon de faligita monstro kun malmola kolhararo laŭlonge de la dorso kaj kun nudigitaj longaj dentegoj. Sur la malantaŭa plano staris ĉeno de virinoj kaj viroj, pare kunkroĉintaj la manojn kaj, ŝajne, ion kantantaj.

La bildo malaperis, anstataŭ la vivaj vizioj aperis la malhela supraĵo de la polurita ŝtono.

Tiam la du homoj en orkoloraj vestoj depaŝis dekstren, kaj ilian lokon okupis la dua paro. Per nekapteble rapida movo la manteloj estis deĵetitaj, kaj sur la perla fono de la muroj kiel viva flamo aperis la malhel-ruĝaj korpoj. La viro etendis ambaŭ manojn al la virino, ŝi respondis al li per rideto de tia fiera kaj blindiga ĝojo, ke la loĝantoj de la Tero respondis per nevolaj ridetoj. Kaj tie, en la perla halo de la nekredeble fora mondo, la duopo komencis malrapidan dancon. Probable, tio ne estis danco por danco mem, sed plie ritma pozado. La dancantoj, evidente, metis antaŭ si celon montri perfektecon, belecon de linioj kaj plastikan flekseblecon de siaj korpoj. Sed en la ritma ŝanĝiĝo de movoj diveneblis majesta kaj samtempe malgaja muziko, kvazaŭ rememoro pri la granda ŝtuparo de sennomaj kaj sennombraj viktimoj de evoluo de la vivo, kondukinta al tiom bela pensanta estaĵo — la homo.

Al Mven Mas ŝajnis, ke li aŭdas melodion — vicon de altaj puraj notoj, apogiĝantan sur zuman kaj egalan ritmon de malaltaj sonoj. Veda Kong premegis la manon de Dar Veter, kaj tiu ne atentis tion. Junio Ant rigardis, ne spirante, kaj sur lia grandega frunto aperis gutoj de ŝvito.

La homoj de la Tukano estis tiom similaj al la homoj de la Tero, ke poiome perdiĝis impreso de fremda mondo. Sed la ruĝaj homoj havis tian akrigitan belecon de korpo, kia ankoraŭ ne estis atingita de ĉiuj sur la Tero, kaj vivis en revoj kaj verkoj de artistoj, enkorpiĝante en negranda kvanto da neordinare belaj homoj.

«Ju pli malfacila kaj longa estis vojo de blinda animala evoluo ĝis la pensanta estaĵo, des pli celkonformaj kaj pli ellaboritaj estas la superaj formoj de la vivo kaj, sekve, des pli belaj, — pensis Dar Veter. — Jam antaŭlonge la homoj de la Tero komprenis, ke belo estas instinkte perceptata celkonformeco de konstruo, adapto al certa celo. Ju pli diversaj estas la celoj, des pli bela estas la formo — tiuj ruĝaj homoj, probable, estas pli diversflankaj kaj lertaj, ol ni. Eble, ilia civilizo iris plie per evoluo de la homo mem, de lia spirita kaj fizika potenco, kaj malplie per teĥniko? Nia kulturo longe restis ĝisoste teĥnika kaj nur kun veno de la komunisma socio definitive ekstaris sur la vojon de perfektigo de la homo mem, sed ne nur de liaj maŝinoj, domoj, manĝo kaj amuzoj».

La danco ĉesis. Juna ruĝhaŭta virino eliris al centro de la halo, kaj la vidradio de la aparato koncentriĝis sur ŝi sola. Ŝiaj dismetitaj manoj kaj vizaĝo leviĝis al la plafono de la halo.

Nevole la okuloj de la teranoj sekvis ŝian rigardon. La plafono entute ne ekzistis, aŭ pro tre lerta optika iluzio tie troviĝis stela ĉielo kun tiom helaj kaj grandaj steloj, ke, verŝajne, tio estis nur bildo. Kombino de fremdaj stelfiguroj ne kaŭzis ajnajn konatajn pensasociaĵojn. La junulino svingis la manon, kaj sur la montrofingro de ŝia maldekstra mano aperis blua globeto. El ĝi ĵetiĝis arĝenta radio, iĝinta grandega montrilo. Ronda brilanta makuleto sur pinto de la radio haltadis jen ĉe unu, jen ĉe alia stelo de la plafono. Kaj tuj la smeralda panelo montradis senmovan bildon, donitan per tre larĝa perspektivo. Malrapide moviĝis la montra radio, kaj same malrapide aperadis vizioj de dezertaj aŭ loĝataj de vivo planedoj. Kun premanta senĝojeco brilis ŝtonaj aŭ sablaj vastaĵoj sub ruĝaj, bluaj, violaj, flavaj sunoj. Iufoje radioj de stranga plumbe griza suno vivigadis sur siaj planedoj platajn kupolojn kaj spiralojn, saturitajn per elektro kaj naĝantajn, simile al meduzoj, en densa oranĝkolora atmosfero aŭ en oceano. En mondo de ruĝa suno kreskis arboj de nekredebla alto kun glita nigra ŝelo, etendantaj al la ĉielo, kvazaŭ en malespero, miliardojn da kurbaj branĉoj. Aliaj planedoj estis plene surverŝitaj per malhela akvo. Grandegaj vivaj insuloj, ĉu animalaj, ĉu vegetaj, naĝis ĉie, ŝancelante en kvieta akvoebeno sennombrajn vilajn tentaklojn.

— Ili ne havas proksime planedojn kun altaj vivoformoj, — subite diris Junio Ant, sendeŝire observanta la mapon de la nekonata stela ĉielo.

— Ne, — kontraŭis Dar Veter, — ĉe unu flanko de ili kuŝas plata stelsistemo, unu el malfruaj formaĵoj de la Galaksio. Sed ni scias, ke plataj kaj sferaj sistemoj, la novaj kaj la malnovaj, nemalofte alternas. Kaj vere, flanke de Eridano apud ili estas sistemo kun pensanta vivo, kiu estas ano de la Ringo.

— VVR 4955+MO 3529... kaj tiel plu, — intermetis Mven Mas. — Sed kial do ili ne scias pri ĝi?

— La sistemo eniris la Grandan Ringon antaŭ ducent sepdek kvin jaroj, kaj tiu ĉi mesaĝo estis sendita pli frue, — respondis Dar Veter.

La ruĝhaŭta junulino de la fora mondo forskuis de la fingro la bluan globeton kaj turniĝis per la vizaĝo al la spektantoj, malferminte la manojn, kvazaŭ preta brakumi iun, nevideble starantan antaŭ ŝi. Ŝi facile klinis la kapon kaj la ŝultrojn malantaŭen — tiel farus ankaŭ virino de la Tero en pasia alvoko. La lipoj de la duonmalfermita buŝo moviĝetis, ripetante neaŭdeblajn vortojn. Tiel ŝi rigidiĝis, vokanta, ĵetante en glacian obskuron de interstelaj spacoj sian ardan homan petegon pri kamaradoj — homoj de aliaj mondoj.

Kaj ree ŝia brilanta belo rigidigis la terajn observantojn. En ŝi ne estis cizelita bronza malmildeco de teraj ruĝhaŭtuloj. La ronda vizaĝo kun eta nazo kaj grandegaj, larĝe dismetitaj bluaj okuloj, kun malgranda buŝo plie rememorigis pri nordaj etnoj de la Tero. La densaj ondaj nigraj haroj ne estis malmolaj. En ĉiu linio de la vizaĝo kaj de la korpo videblis gaja kaj facila certeco, senkonscie perceptata kiel sento de granda forto.

— Ĉu ili vere nenion scias pri la Granda Ringo? — preskaŭ ĝemis Veda Kong, kliniĝante antaŭ la belega fratino el la kosmo.

— Nun, probable, scias, — respondis Dar Veter, — ja tio, kion ni vidas, okazis antaŭ tricent jaroj.

— Okdek ok parsekoj, — murmuregis la basa voĉo de Mven Mas, — okdek ok. Ĉiuj, kiujn ni vidis, jam antaŭlonge mortis.

Kaj, kvazaŭ konfirmante liajn vortojn, la vizio de la bela mondo estingiĝis, same estingiĝis ankaŭ la verda indikilo de komunikado. La elsendo laŭ la Granda Ringo finiĝis.

Dum minuto ĉiuj restis rigidiĝintaj. Unua rekonsciiĝis Dar Veter. Domaĝe mordinte la lipon, li haste movis la grenatan fuston. La malŝalto de la fosto de direktita energio respondis per densa kupra zumado, avertanta inĝenierojn de energi-stacioj pri tio, ke necesas ree disverŝi la potencan torenton laŭ ĝiaj ordinaraj kanaloj. Nur plenuminte ĉiujn operaciojn kun la aparatoj, la estro de la eksteraj stacioj turniĝis al siaj kamaradoj.

Junio Ant, alte levinte la brovojn, estis foliumanta ĉirkaŭskribitajn folietojn.

— La parton de la memorregistraĵo kun la stela mapo sur la plafono necesas tuj sendi al la Instituto de la Suda Ĉielo! — turnis li sin al la juna asistanto de Dar Veter.

Tiu rigardis al Junio Ant mirigite, kvazaŭ vekiĝinte el mirakla sonĝo.

La severa sciencisto kaŝis subridon — ĉu la vizio ne estis efektive revo pri bela mondo, sendita en la spacon antaŭ tri jarcentoj? Revo, kiun tiel reale vidos nun miliardoj da homoj sur la Tero kaj sur stacioj de la Luno, Marso kaj Venuso.

— Vi pravis, Mven Mas, — ridetis Dar Veter, — deklarinte ankoraŭ antaŭ la elsendo, ke hodiaŭ okazos neordinaraĵo. Unuafoje dum kvarcent jaroj da ekzisto por ni de la Granda Ringo el profundoj de la Universo venis planedo kun fratoj ne nur laŭ racio, sed ankaŭ laŭ korpo. Mi tuta estas plenigita per ĝojo de malkovro! Bone komenciĝis via agado! Antikvaj homoj opinius tion feliĉa antaŭsigno, aŭ, kiel diros niaj psikologoj, okazis koincido de cirkonstancoj, favora al certeco kaj vervo en plua laboro.

Dar Veter rekonsciiĝis, la nerva reago faris lin multevorta. Troan paroladon en la erao de la Granda Ringo oni opiniis unu el la plej hontindaj malvirtoj de homo, kaj la estro de la eksteraj stacioj eksilentis, ne fininte la frazon.

— Jes, jes! — malatente respondis Mven Mas.

Junio Ant kaptis noton de fremdiĝo en lia voĉo, en malrapidigitaj moviĝoj kaj maltrankviliĝis. Veda Kong facile movis la fingron laŭ la mano de Dar Veter kaj kapmontris al la afrikano.

«Eble, li estas tro impresiĝema?» — glitis en la kapo de Dar Veter, kaj li atente rigardis al sia posteulo.

Sed Mven Mas, sentinte la kaŝitan nekomprenon de la konversaciantoj, rektigis sin kaj iĝis la antaŭa atenta majstro de sia afero. La moviĝanta ŝtuparo transportis ilin supren, al la larĝaj fenestroj kaj la stela ĉielo, kiu ree iĝis same malproksima, kiel dum ĉiuj tridek jarmiloj de ekzisto de la homo, — pli ĝuste, de ties specio, nomata Homo sapiens — Homo racia.

Mven Mas kaj Dar Veter devis resti.

Veda Kong flustris al Dar Veter, ke ŝi neniam forgesos tiun ĉi nokton.

— Mi mem ŝajnis al mi tia mizera! — finis ŝi, ridetante spite al siaj malgajaj vortoj.

Dar Veter komprenis, pri kio ŝi diras, kaj nege balancis la kapon.

— Kaj mi estas certa, ke se la ruĝa virino vidus vin, Veda, do ŝi fierus pri sia fratino. Vere, nia Tero ne estas malpli bona ol ilia mondo! — La vizaĝo de Dar Veter eklumis per amo.

— Nu, tiel estas per viaj okuloj, kara amiko, — ridetis Veda. — Vi demandu Mven Mas-on!.. — Ŝi ŝerce kovris la okulojn per la manplato kaj kaŝiĝis malantaŭ elstaraĵo de muro.

Kiam Mven Mas finfine restis sola, venis mateno. En malvarmeta senmova aero verŝiĝis grizeta lumo, la maro kaj la ĉielo ricevis saman kristalan travideblecon: arĝentan ĉe la maro, kun rozkolora nuanco ĉe la ĉielo.

Mven Mas longe staris sur la balkono de la observatorio, fiksrigardante al duone konataj konturoj de domoj.

Sur nealta plataĵo malproksime altis giganta aluminia arko, trastrekita per naŭ paralelaj vicoj de aluminiaj strioj, disigitaj per interspacoj de opale kremaj kaj arĝente blankaj plastikaj vitroj — la konstruaĵo de la Konsilio de Stelnavigado. Antaŭ ĝi staris monumento al la unuaj homoj, elirintaj sur vastaĵojn de la kosmo. Deklivo de krutega monto en nuboj kaj kirloj finiĝis per stelŝipo de antikva tipo — fiŝsimila raketo, celinta la akrigitan pruon al ankoraŭ neatingebla alto. Ĉeno da homoj, subtenante unu la alian, kun nekredeblaj penoj estis grimpantaj supren, spirale ĉirkaŭvolvante la bazon de la monumento, — pilotoj de raketaj ŝipoj, fizikistoj, astronomoj, biologoj, kuraĝaj sciencfikciaj verkistoj... Aŭroro jam ruĝis sur la korpo de la antikva stelŝipo kaj sur la malpezaj aĵuraj konturoj de la domoj, sed Mven Mas plu mezuradis la balkonon per larĝaj paŝoj. Ankoraŭ neniam li sentis tian afekcion. Edukita laŭ ĝeneralaj reguloj de la erao de la Granda Ringo, li pasis severan fizikan hardon kaj sukcese plenumis siajn Heraklajn heroaĵojn. Tiel omaĝe al belaj mitoj de Antikva Helenujo estis nomataj malfacilaj faroj, plenumataj de ĉiu junulo fine de la lerna periodo. Se junulo sukcese plenumis la heroaĵojn, oni opiniis lin inda komenci la plej altan ŝtupon de lernado.

Mven Mas aranĝis akvoprovizadon de minejo en Okcidenta Tibeto, restarigis araŭkarian arbaron sur altebenaĵo Naĥebta en Suda Ameriko kaj ekstermadis ŝarkojn, ree aperintajn ĉe bordoj de Aŭstralio. Lia viva harditeco kaj elstaraj kapabloj permesis al li elteni multajn jarojn da persista lernado kaj prepari sin al malfacila kaj responsa agado. Hodiaŭ, en la unua horo de lia nova laboro, okazis renkontiĝo kun la mondo, parenca al la Tero, kaj en lia animo aperis io nova. Kun maltrankvilo Mven Mas sentis, ke en li malfermiĝis iu abismo, super kiu li iradis dum ĉiuj jaroj de sia vivo, ne konjektante pri ĝia ekzisto. Tiel neelteneble forta estas soifo de nova renkontiĝo kun la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano — kun tiu mondo, kvazaŭ aperinta laŭ imagoj de la plej bonaj fabeloj de la tera homaro. Li neniam forgesos la ruĝhaŭtan junulinon, ŝiajn etenditajn vokantajn manojn, la karesajn duonmalfermitajn lipojn!..

Kaj tio, ke la monstra distanco je ducent naŭdek lumjaroj, atingebla por neniuj rimedoj de la tera teĥniko, disigis lin de la mirakla mondo, ne malfortigis, sed nur fortigis la bruligantan revon.

En la animo de Mven Mas elkreskis io vivanta nun per si mem kaj ne obeanta al rego de la volo kaj de la trankvila racio. La afrikano estis vivinta preskaŭ ermite, enprofundiĝinte en laboron, ankoraŭ neniam amis kaj sentis nenion similan al la maltrankvilo kaj la senekzempla ĝojo, kiujn semis en lian animon la hodiaŭa renkontiĝo tra grandegaj kampoj de spaco kaj tempo.