Dua skizo:
La destinita vivi

La verkinto, blinda sed multe vojaĝinta rusa instruisto, pasigis aventurajn monatojn en 1928-29 en arktika Siberio, inter la ĉukĉoj, por studi la vivkondiĉojn de la blinduloj tie. Por ne interrompi la tekston, ni antaŭmetas liajn jenajn klarigojn:

«La ĉukĉoj kalkulas ĝis kvin, kaj poste daŭrigas: kvin-unu, kvin-du, ktp. La plej alta nombro klitku-klitku, dudekfoje dudek. Ĉio super tio estas tauzend, vorto evidente pruntita el la angla lingvo, kiu signifas senliman, nekalkuleblan kvanton.

Jaranga, tendosimila konstruaĵo ĉe ĉukĉoj kaj eskimoj, farita el maldikaj stangoj, kovritaj per haŭtoj de fokoj kaj rosmaroj. Polog, kestoforma ĉambreto interne de Jaranga, farita el feloj de cervoj, ursoj ktp.»

1.

De la golfeto Kaluĉinskaja ĝis la granda rivero Kolima, de Rirkarpij (Nordkabo) ĝis la golfeto Providence ĉiu konas la cervo-brediston Umka (Blankurso). Li havas multe da cervoj — klitku-klitku, ne, tauzend. Li havas kvar belajn edzinojn, grandan jaranga, kaj en la jaranga, komfortan, ampleksan polog, kie brulas hele fokgraso en argila ujo kaj kie Umka kun siaj edzinoj pasigas la tutan liberan tempon. Jes, kvar edzinojn havas Umka, sed nek filon, nek filinon.

Kaj malĝojas Umka, malĝojas liaj edzinoj — ili ja ne havas infanojn! Ĉiuvespere, sidas ili sur la sojlo de sia jaranga, la kvar edzinoj de Umka tamburas laŭvice sian familian tamburinon kaj kantas ĉiam la saman kanton: «Umka havas multon por manĝi; Umka havas rusan teon por trinki, amerikan tabakon por fumi kaj maĉi... sed estas neniu por manĝi bongustajn manĝaĵojn, neniu por trinki la teon, por fumi kaj maĉi la bonegan tabakon... Venu, ho gastoj al ni, vi venu rapide!»

La ventoj portas la kanton ĉiudirekten, kaj de ĉiuj flankoj de la tundro venas gastoj. Ili manĝas kaj trinkas ĝissate, fumas kaj maĉas tabakon ĝis kapturniĝo kaj ree manĝas, trinkas la teon kaj fumas, fumas, fumas.

Por nokto Umka proponas al siaj gastoj elekti laŭplaĉe ĉiu po unu el siaj edzinoj por kundormantino — ho, Umka bonege scias kutimojn de la tundro. Li scias, ke ĉiu virino devas kiel ajn havi almenaŭ unu infanon; ĉiu ĉukĉino scias tion; scias tion ankaŭ la kvar edzinoj de Umka. Ili scias, ke tie, sur la limo mem de la du Tundroj, de nia Tundro por la vivantoj kaj de la alia Tundro por la mortintoj, kuŝas terura eterna lago, senlime larĝega, glacie malvarma, senfunde profunda. Kaj tiun ĉi lagon gardante staras ĉe ĝi senkompateme severega maljunulino, pli praaĝa ol la Tundro mem. La eternecon gardante ŝi demandas al ĉiu mortinta virino el la Tundro la saman severan demandon: «Ĉu havas vi, ho virino, almenaŭ unu infanon sur la Tundro?»

Kaj se estas jesa la respondo, ŝi permesas al la mortintino pasi al la postmorta Tundro, al siaj parencoj, amikoj kaj konatoj jam mortintaj, sed se la respondo estas «Ne», la senkompatulino ĵetas tuj la malfeliĉulinon en la lagon de la eterneco, glacie malvarman, senfunde profundan, kie finiĝas la vivo por ĉiam.

Kaj ĉi ĉion scias la kvar edzinoj de Umka, kaj ilia malĝojo estas senfina, ĉar ili kvar havas eĉ ne unu infanon.

2.

Estis la aŭtuna festo de buĉado de cervoj. Dum tiuj ĉi tagoj, la ĉukĉoj kun siaj cervaroj alproksimiĝas al la maro, kaj la apudmaraj ĉukĉoj, eskimoj kaj rusoj, preninte kun si kiel eble plej multe da blankfaruno kaj pano, da teo kaj sukero, da tabako kaj cigaredoj, da manufakturaĵoj kaj kartoĉoj kaj multe da aliaj tundraj necesaĵoj, kiujn liveras al ili ĉiusomere rusaj kaj amerikaj vaporŝipoj, iras renkonte al siaj cervobredantoj por interŝanĝi siajn komercaĵojn por diversspecaj cervofeloj, kiujn ili bezonas ĉu por vestoj, ĉu por polog kaj litoj, ĉu por aliaj hejmnecesaĵoj.

Sed neniu havas tiom da gastoj en tiu ĉi tempo kiom Umka; li ja havas tiom da cervoj — klitku-klitku, ne, tauzend.

Ĉirkaŭata de multaj gastoj, Umka proksimiĝas al sia famkonata cervaro. En la manoj li tenas kaptoŝnuron, ĉe la rimenzono pendas buĉtranĉilo. La kaptoŝnuro falas sur la kornojn de la destinita de la ĉielo cervo, kaj la destinita devas morti. Sed Umka estas bonega cervobredisto, kaj li ĉiam scias antaŭe, kiun cervon destinis la ĉielo. Memfida svingo de la majstra mano... La fatala kaptoŝnuro falis sur la kornojn de juna belega cervido. Laŭtegaj admiraj aplaŭdoj de la gastoj: «La destinita devas morti!» Sed kio okazis al Umka? Li ekpaliĝis, la mano memfida subite ektremis. «La destinita morti!» Sed Umka estas bonega cervobredisto, li scias ĉiujn destinitajn en sia cervaro, kaj la juna, belega cervido ne devas morti, li estas juna, bela, forta, kiel do la ĉielo povus lin destini? — estas eraro, evidenta eraro! Li estas la plej amata cervido de Umka, li certe ne devas morti, la ĉielo eraris.

Ĉiuj konsternite rigardas Umka-n. Ĉiuj ja scias bonege, la tuta Tundro scias, kaj pli bone ol Ĉiuj devas scii Umka mem, Umka, la fama cervobredisto, ke la kaptoŝnuro falas sur la kornojn de la destinita, kaj la destinita devas morti.

La cervido-belulo ĝoje alkuris al sia mastro, eletendis sian gracian kolon kaj metis la kapon konfideme sur la ŝultron de Umka. Iu el la amikoj donis al li la buĉtranĉilon: «La destinita devas morti». Umka prenis la tranĉilon, sed tuj lasis ĝin fali surteren.

Umka ne havas infanojn, la bela cervido estas por li anstataŭ filo amata.

Ĉiuj rigardas Umka-n kun timo: «Ĉu la destinita ne devas morti?» Denove oni metas la buĉilon al Umka enmanen. Li ĵetas ankoraŭ unu, la lastan rigardon sur sian amaton. Tiu, ferminte la okulojn, kvazaŭ ekdormis. «La destinita devas morti!» — ekmuĝis la Tundro. Umka levis ĉielen la buĉilon kaj balbutante ekparolis la kutiman preĝon: «Vi, kiu vivas en la ĉielo, rigardu ĉi tien: mi buĉas ĉi tiun cervidon ne pro ia amo al mortigo, sed pro la granda vivbezono. Tial mi petas Vin sendi al mi alian cervidon anstataŭ ĉi tiu buĉita!»

Li, ne rigardante, batis tranĉile sian amaton en la koron mem. La juna belega cervido ektremis, ekspiris profunde kaj falis sen-ĝeme al la piedoj de sia mastro. Sed Umka, preminte la manojn kontraŭ sia koro, ekĝemis terure, sovaĝe. Vane oni kriis ĝojege en liajn orelojn, ke la preĝo estas akceptita de la ĉielo, ĉar la cervido falis kun la vundo supren, kaj sekve la ĉielo sendos al li alian cervidon anstataŭ la buĉita. Umka nenion aŭdis, nenion volis aŭdi, li ĉiam ĝemis kaj ĝemis terure, sovaĝe. «Li drinkis tro multe», — diris amikeme la Tundro.

Pasis precize naŭ monatoj post la granda aŭtuna festo. Estis nokto. La Tundro mistere silentis. Timeme staris are la cervoj de Umka, senboje kuŝis liaj Kolima-hundoj. En la polog liaj kvar edzinoj premante sin unu al la alia timis eĉ movetiĝi. Malhela kaj minaca sidis Umka: al li naskiĝis filo. La tuta Tundro ekhaltigis la spiradon: la filo de Umka naskiĝis blinda. Kaj nur li, la novnaskita blinduleto, kriadis kaj baraktadis kuŝante antaŭ la patro. Ĉiuj atendis, ke Umka tuj metos la fingrojn sur gorĝeton de la blinda etulo kaj igos lin reiri tien, de kie li venis — en la eternecon. Ĉar kion povus fari blindulo en la Tundro? Kion devos fari kun blindulo la malfeliĉa cervobredisto? Ĉiuj senmoviĝis en atendado: la cervoj, la hundoj, la kvar edzinoj. Nur la blinda knabeto kriis ĉiam pli laŭte; li ŝajnis postuli atenton por si. Fine Umka ekmoviĝis kaj klinis sin super la filo. La naskintino, falinte sur la manojn de siaj kunedzinoj, ekkonvulsiis pro sensonaj ploregoj. Penseme kaj fikse rigardis Umka la etulon kaj konstante ion flustradis al si mem. Kion li flustris, pri kio li pensis en tiu momento? Pri tio neniu povis iam ĝuste sciiĝi, sed la edzinoj kredigas, ke ili aŭdis lin flustri ion pri la juna belega cervido. «Plitkur» (sufiĉas), — vokis fine Umka al siaj edzinoj. — «Prenu la knabon: li estas destinita vivi. Lia nomo estos Kejgin» (nigra urso). Kaj Kejgin komencis vivi, kaj la tuta Tundro scivoleme observis ĉiun paŝon de la destinita vivi.

4.

Fuŝirante kaj faletante, ĉiam venante en la neatenditajn embuskojn de la Tundro, senkonsole ploris la malgranda Kejgin sur la malluma vojo de blindula vivo. Ĉie li renkontis nur malamikojn, eĉ en la gepatra jaranga. Ĉie aperadis sur lia vojo ĉu nebezonitaj stangoj, ĉu malicaj fosoj, ĉu insidemaj ŝtonoj aŭ terbuloj — Ĉie malamikoj, eĉ en la patrina polog. La fajro ĉiam serĉis okazon brulvundi al li la fingrojn; la murmuranta super la fajro tekruĉo ĉiam provis ekŝprucigi sur lin per bolanta akvo. Kudriloj kaj najloj ĉie kaŝiĝis en la felmuroj de la polog por subite ekpiki lin. Ĉie nur malamikoj. Kejgin timis ĉion, eĉ la kolimajn hundojn, kiuj sindoneme lekis al li la manojn. Kaŝinte sin en felajn kovrilojn, la knabo amare ploris, kaj liaj kvar patrinoj, pensante, ke la destinita vivi devas ĉiam plori, ploris kun li.

Sed Umka opiniis alie. Lasinte la cervaron al siaj fidelaj kolima-hundoj, kaj transdoninte la tutan mastrumadon al la edzinoj, li ekokupis sin nur pri la blinda fileto. Umka diris al li, ke la fajro ne estas malamiko. Male, ĝi estas la plej bona amiko de la homo en la Tundro. Kaj la murmuranta tekruĉo estas ankaŭ fidela kamarado en la malvarmega nordlando. Sed en la interrilato kun ili oni bezonas singardemon. La destinita vivi devas antaŭ ĉio lerni la singardemon.

Umka instruis al la knabo, kiel ekbruligi la fajron, kiel meti surfajren la tekruĉon kaj kiel forpreni ĝin, se ĝi ekbolas. Li konatigis lin kun la jaranga kaj kun la apuda Tundro. Li klarigadis al li: «La stangoj estas bezonataj por apogi la jaranga-n, por ke oni povu ankaŭ pendigi sur ili cervaĵon, haŭtojn, rimenojn, pendigi alte, por ke la hundoj ne povu atingi. La fosoj estas necesaj, por ke forfluu for de la jaranga malbezona akvo; kaj sur la ŝtonoj aŭ la terbulegoj oni povas stari kaj ĉirkaŭrigardante la Tundron observi bonege la cervojn». Li prezentis al la fileto la kolimajn hundojn kaj instruis lin rekoni ilin laŭ ilia bojado, lano, oreloj, piedegoj kaj vostoj, kaj baldaŭ malgranda Kejgin rajdante sur eĉ la plej timiga el ili sentis sin en plena sekureco.

Nun Kejgin ĉesis plori; li komencis ridi. Li ekkomprenis, ke la homo en la Tundro estas ĉirkaŭita de amikoj, kaj nur dank' al tiuj ĉi amikoj la homo povas vivi sana kaj feliĉa tie. De nun Kejgin eklernis ami kaj estimi tiujn amikojn de la homo.

Kiam la knabo iom pliaĝiĝis, Umka prezentis al li pluajn amikojn de la homo: tranĉilon, hakilon, martelon, borilon, alenon. Komence tiuj ĉi novaj amikoj ŝajnis al Kejgin tute nefidindaj: la tranĉilo jam ĉe la unua konatiĝo dolore ekgratis al li la manon; la hakilo vundis la piedon, la martelo preskaŭ frakasis la fingron, la borilo eniĝis la genuon, aleno trapikis la manplaton — la amikoj de la homo estis tute nefidindaj. Sed Umka diris: «La amikoj estas bonegaj kaj tute fidindaj, sed oni devas konduti kun ili ĝentile, atenteme kaj tre pacience. La destinita vivi devas lerni la ĝentilecon, atentemon kaj pli ol ĉion, paciencon».

La patrinoj instruis al Kejgin dum siaj nomadaj vagadoj, kiel disigi kaj rekunmeti la jaranga-n, kiel enpaki ĝin en la glitveturilon kaj ree malpaki ĝin sur la nova haltejo; instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn, por ke ili iĝu molaj kaj delikataj, eltranĉi el haŭtoj rimenojn, prepari fadenojn el bestaj tendenoj, tordi ŝnurojn. La patro fine instruis al li fari glitveturilojn.

La ĉukĉa glitveturilo (narta) estas tre longa (ĉirkaŭ tri metrojn kaj pli) kaj tre mallarĝa (trionon de metro). En ĝi ne estas eĉ unu fernajlo nek iu alia feraĵo, ĝi devas esti malpeza, elasta, fleksebla. Pro tio ĝiaj lignaj partoj estas kunligitaj kaj intervinditaj per rimenoj kaj rimenetoj. Kejgin ekŝategis tiun ĉi laboron, kaj, dediĉante al ĝi ĉiun liberan momenton, li baldaŭ iĝis la plej lerta glitveturil-faristo en la Tundro. El plej malproksimaj lokoj venas al li ĉukĉoj kaj apudmaraj ĉukĉoj, eskimoj kaj rusoj por riparigi siajn malnovajn aŭ mendi novajn glitveturilojn. Tiel la blindulo trovis okupon en la Tundro — la Tundro donis laboron al sia blinda filo.

5.

Kejgin evoluis je brava, forta dudekjara junulo. Ĉiuj laŭdis lian diligentecon, ĉiuj admiris liajn kapablojn. Sed ĝuste en tiu ĉi tempo li subite ekmalĝojis, eksopiris, malheliĝis. La patrinoj maltrankviliĝis: «Kio okazis al vi, fileto?»

La junulo konfuziĝis: «Mi mem ne scias, patrinetoj».

Iufoje li flustris al sia plej parenca patrino: «Mi ne volas plu vivi...»

Umka denove observis sian filon tre atente. Li ree forlasis ĉiujn zorgojn pri la cervaro al la fidelaj kolimaj hundoj, ĉiujn klopodojn pri la mastrumado al siaj edzinoj. De malproksime li observis sian sopirantan filon, observis kaj baldaŭ komprenis: «La destinita vivi devas havi edzinon...»

Umka veturigis sian filon al unu el siaj malnovaj amikoj, kiu loĝis ses- aŭ sepcent kilometrojn de tie, apud la maro mem.

Laŭ la kutimo de la Tundro, ĉiu fianĉo, antaŭ ricevi konsenton pri sia edziĝo, devas servi kaj labori por sia estonta bopatro iafoje kelkajn monatojn, iafoje du-tri jarojn.

La amiko de Umka havis filinon, la junan belan Vingeut, pri kiu fieras la apudmara Tundro. Umka lasis junan Kejgin ĉe la amiko, por ke li fianĉiĝu tie kaj restu tie ĝis la edziĝo, kaj mem li reveturis hejmen.

Neniam laboris Kejgin tiel diligente, kiel nun, ĉar neniam li atendis tian rekompencon. Li ekamis Vingeut-on, kaj ĉiuj liaj pensoj kaj revoj estis nur pri ŝi. Unufoje li ekkaptis la belulinon — laŭ kutimo — en malluma angulo: «Ĉu vi longe turmentos min, ho Vingeut, ĉu via koro iam moliĝos?» — demandis li, pasie premante ŝian manon.

Fiere ekridis la belulino kaj diris al li ĝentile sed senhezite: «Iru hejmen, Kejgin, ne laboru vane por mia patro: mi neniam iĝos edzino de blindulo. Li ja ne povas danci la dancon de rosmaro. Li ja ne povas kuri rapide, ne povas kauri. Dum la rusaj festoj, neniam li ricevos premie primus-on, nek vekhorloĝon kun muziko... Iru hejmen, Kejgin, ne malŝparu vane la forton nek tempon, vi ja ne povas danci la dancon de rosmaro».

6.

Mi renkontis Umka-n kaj lian blindan filon en Novembro, 1929, ĉe la golfeto de Sankta Laŭrenco, apud la Beringa Markolo. Ili estis sur revetura vojo hejmen post malsukcesa svatiĝa vojaĝo. Ili venis al la ĉukĉa kulturbazo, kie mi loĝis tiutempe, venis por nutri siajn hundojn, por iom ripozi ĉe ni kaj por iom aĉeti en la loka faktori-o (ŝtata vendejo). Tie ni konatiĝis. Kejgin malbone parolis ruse, mi preskaŭ neniom komprenis la ĉukĉan lingvon. Umka, bonege sciante la rusan, estis nia interpretanto. Ni longe parolis pri la Tundro, ĉukĉoj kaj ilia vivo kun kaj inter cervoj kaj hundoj.

Sed jen Kejgin ekvigliĝis: «Sed diru al mi, kiel vivas la blinduloj tie, en Moskvo?»

Mi volonte rakontis: «Tie la blindulo ekamikiĝis kun diversaj maŝinoj, kiuj estas multoble pli grandaj, pli fortaj ol li mem. Ĉiu el tiuj maŝinoj povas en unu momento forŝiri fingrojn, kripligi manon, frakasi piedon — povas ekkapti, enturni, entordi, enruli la tutan homon kaj fari el li kaĉon. Kaj malgraŭ ĉio ĉi la maŝinoj estas bonegaj amikoj de la homo. Ĉiu el ili laboras por cent, por mil homoj kun tranĉiloj, hakiloj, ĉiziloj, marteloj, boriloj, alenoj, laboras por ili pli bone, pli rapide, pli longe ol la plej lerta homa laboristo, kaj tian maŝinon tre ofte povas direkti unu homo, kaj la moskvaj blinduloj ekamikiĝis kun la maŝinoj kaj iom post iom komencas regi ilin!..»

Kejgin forgesas sian malĝojon, li entuziasmiĝas: «Sed por kio estas ĉi ĉio?»

Mi klarigas. Kejgin denove enpensiĝas. «Sed diru al mi...» — li hezitas, li balbutas: «Diru al Kejgin...» — denove longa paŭzo. Li mallaŭtigas la voĉon ĝis flustro. — «Diru, ĉu la moskvaj blinduloj scias danci la dancon de rosmaro?»

Je tiu demando mi preskaŭ ekridegis, sed ekmemoris, ke ĉukĉo neniam pardonos ridon pri si, kaj tute serioze mi respondis: «Tie, en Moskvo oni ne bezonas la dancon de rosmaro. Knabinoj ĉe ni edziniĝas tiujn, kiuj scias kaj povas labori, sed ne danci. Tamen mi estas certa, ke, se miaj moskvaj kamaradoj bezonus eklerni la dancon de rosmaro, ili sendube ĝin lernus...»

«Kaj dancus?» — dubeme demandas Kejgin.

«Pri tio mi estas tute certa!» — senhezite respondis mi.

Kejgin ekridetis. Eble tio estis la unua rideto aperinta sur lia vizaĝo post la interparolo kun la belulino Vingeut.

Umka ekĝojis. Li batis mian ŝultron: «Vi bone parolis, moskva frato, kaj mi vin certigas, ke Kejgin ankaŭ dancos la dancon de rosmaro. Mi mem instruos ĝin al li. Mi ankaŭ instruos al li kuri tiel rapide, kiel ĉiu ĉukĉa junulo, instruos al li kauri tiel bonege, kiel ĉiu tundrano, ne, li ĉi ĉion faros pli bone ol aliaj. Li faros por si glitveturilon, facilan kiel flugilo de mevo, kaj mi elektos por li la plej rapidajn kurulojn en mia cervaro. Dum la rusa festo en Uelen mi prenos kun li la primus-on kaj la vekhorloĝon kun muziko. Jes, la destinita vivi devas lerni la dancon de rosmaro!»

Kejgin ekridis. Ankaŭ mi.

(El «Esperanta Ligilo», n-roj 5-8, 1933)


cervoj: Ĉi tie, kaj plue en la teksto, la aŭtoro atribuas la nomon «cervo» al boacoj (rangiferoj), kiuj diferencas de la aliaj cervedoj per tio, ke ne nur maskloj, sed ankaŭ femaloj de tiu specio portas kornojn (rimarko de Nikolao Gudskov).
danco de rosmaro: arkta popoldanco, kiu prezentas la vivon de la rosmaro.
kauri: veturi per cervoj aŭ hundoj.
primuso: petrola kuirmaŝino.
La ĉefaj revoluciaj festoj estas la 7-a de novembro kaj la unua de majo. Tiam la reprezentantoj de la Oficiala Registaro invitas la indiĝenojn el la Tundro al siaj ejoj kaj aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn, ktp.

La ĉukĉa kulturbazo ĉe la golfeto de Sankta Laŭrenco estis konstruata de la Soveta registaro en 1925-26. Ĝi havas vendejojn, malsanulejon, bestkuracejon, lernejon.