«Komenco bona — laboro duona»


Intervjuo kun membro de la Akademio de Esperanto s-ro Boris Kolker okaze de la Zamenhof-bankedo en Chicago en decembro, 1997
Intervjuito: Boris Kolker
Intervjuinto: Andrei Kolganov
La 25-an de Decembro, 1997
Evanston-Chicago, Illinois, Usono

Demando: Kiu estas la plej okulfrapa diferenco inter la Usona kaj eks-Sovetia E-movadoj?

Respondo: Eble, la plej frapa diferenco estas, ke en Sovetunio E-movado estis multe pli junulara, multe pli dinamika kaj multe pli moviĝema. En Usono ĝi estas iom stabila, impona, solida. Tio estas bona, ankaŭ tio estas interesa afero.


D: Estas iu fenomeno, ke tre ofte edzoj en E-familioj okupiĝas kaj interesiĝas pri Esperanto, sed edzinoj ofte post mallonga periodo de intereso perdas ĝin. Laŭ via opinio kial tio okazas?

R: La virinoj certe estas multe pli okupitaj en familioj, tio ne estas mirinda. Fakte mi havis iom alian situacon, ĉar kiam mi konatiĝis kun mia estonta edzino, mi kompreneble iom instruis la lingvon kaj poste ŝi ankaŭ ĉeestis E-tendarojn kaj eĉ mem instruis Esperanton kaj nia filino estis denaska esperantistino, sed poste okazis aliel, ĉar la filino forveturis studi en Moskvon kaj tie edziniĝis kaj poste jam havis alian interesojn, kvankam ŝi ĝis nun komprenas Esperanton. Kiam ni venis antaŭ kvar jaroj en Usonon mi forveturis San Franciscon instrui Esperanton, mia edzino ĉi tie povis kumunikiĝi nur kun du malnovaj esperantistoj, ĉar la anglan ŝi tute ne sciis. Sed dum la lastaj kvar jaroj ŝi intense okupiĝis pri la angla kaj ŝiaj aktivaj konoj de Esperanto iom elvaporiĝis kvankam kompreneble ŝi memoras la lingvon. Sed ĝenerale tiu fenomeno estas interesa kaj kiam oni denove kune plu okupiĝas pri Esperanto, tio, laŭ mi, devas doni pli da utilo kaj plezuro al la tuta familio.


D: Via rilato al la Interna Ideo.

R: Mia rilato al la Interna Ideo estas tre pozitiva. Mi komprenas, ke eble kiel ideo ĝi estas iom mistika, sed fakte ne pli mistika ol multaj aliaj ideoj. Sed ĝuste ĝi estas tiu cementilo de Esperanto. La ekzisto de la Interna Ideo en Esperanto estas la plej grava kaŭzo de tio, ke la E-socio ekzistas kaj firmiĝas dum la aliaj projektoj aŭ sistemoj de la internacia lingvo ne kreis adekvatan solidarigan ideon kaj tio estas unu el gravaj kaŭzoj, kial tiuj movadoj rapide formortis.


D: Kiun vi povas konsideri esperantisto?

R: Estas tre malfacile respondi rekte tiun demandon, ĉar laŭ la deklaracio pri esperantismo, esperantisto estas tiu persono, kiu scias kaj uzas Esperanton. Sed fakte la vivo estas multe pli vasta ol tiu malvasta formulo. Ekzemple, estas homoj, kiuj nur iomete studis Esperanton aŭ eble eĉ tute ne studis Esperanton, sed kiuj mem konsideras sin esperantistoj, kiuj estas tre aktivaj en propagando de Esperanto kaj alportas ofte grandan utilon al E-socio. Kaj estas homoj, kiuj scias Esperanton, sed kiuj ne konsideras sin esperantistoj principe, ekzemple profesiaj lingvistoj. Kaj estas homoj, kiuj lernis Esperanton pro devigo, fakte eĉ por agi kontraŭ Esperanto en diversaj totalitaraj reĝimoj sub Stalin, sub Hitler k.t.p. k.t.p. kaj kiuj kompreneble neniel povus agnoski sin esperantistoj, ili fakte estis kontraŭ-esprantistoj, kvankam ili povis brile scii Esperanton. Do, mi havas, tiel diri, ne sciencan difinon kio estas esperantisto: laŭ mi, esperantisto estas tiu persono, kiu konsideras sin mem esperantisto.


D: Se aperus iu mecenato, kiu havus miliardon da dolaroj kaj donacus ĝin al E-movado — kio ŝanĝiĝus en ĝi?

R: Tre multe povas ŝanĝiĝi, mi ne povas antaŭdiri, sed mi povas doni historian paralelon. Kiam Profesoro Wilhelm Oswald ricevis Nobel-premion kaj grandan parton de tiu grandega sumo fordonis al propagando de Ido, Ido subite (preskaŭ ne havante adeptojn) ekhavis dekojn da gazetoj, aperis multaj libroj kaj ĝenerale estis granda eblo propagandi Idon. Se Esperanto subite ekhavus grandegan sumon kaj se oni povus saĝe ĝin utiligi, oni povus fari vere multege por Esperanto: krei E-centrojn kaj E-instituciojn aŭ kvazaŭ-universitatojn por vastigi instruadon en ĉiuj eblaj lingvoj kaj disdonado de informlibroj pri Esperanto senpaga aŭ preskaŭ senpaga k.t.p. Oni povus tre bone utiligi tion.


D: Ekzistas opinio, ke ne valoras instrui Esperanton al plenkreskuloj, nur instruado al infanoj utilas. Kion vi pensas pri tio?

R: Kiel ĉiu ekstrema opinio, ĝi estas, tiel diri, tro ekstremisma. Ambaŭ havas plusojn kaj minusojn. Instrui al konsciaj plenkreskuloj estas granda utilo, kompreneble, kiam ili fariĝas esperantistoj. Kvankam, kompreneble, plenkreskaj homoj ne tiel bone perceptas la lingvon, ofte ne ĉiuj. Kaj por la infanoj, jes, la infanoj eble pli rapide alproprigas la lingvon,sed la infanoj ja havas ŝanĝiĝemajn interesojn kaj tre ofte la infanoj, eĉ denaskaj esperantsitoj kun aktivaj esperantistaj gepatroj, baldaŭ malaperas, kvankam scias la lingvon la tutan vivon, sed ne plu ĝin aplikas.


D: Ĉu vi havas iajn sugestojn por plibonigo de strukturo de E-organizo en Usono?

R: Unue, laŭ mi, la kluba vivo en Usono estas tute ne kontentiga, ĉar, kompreneble, en Usono estas grandaj ebloj pri uzado de komputila reto kaj tio iomgrade nun kompensas komunikiĝon. Sed, laŭ mi, nur la senpera komunikiĝo estas vera komunikiĝo. Iam en Sovetunio estis regulo, ke la kluboj kunvenis unu fojon dum semajno kaj oni parolis nur en Espernto kaj oni penis havi riĉan programon. En Usono, en plej bona okazo, oni kunvenas unu foje en monato kaj somere oni estas tiel lacaj, ke oni ne kunvenas dum tri monatoj. Kaj, se la homo pro iuj kaŭzoj preterlasis unu aŭ du kunvenojn, do restas viziti klubon nur du-kvin foje dum jaro kaj tio estas tute ne kontentiga ĉar la kluba vivo estas la societa vivo kaj tiel la societa vivo ŝrumpas ĝis preskaŭ nenio.


D: Do, ĉu ekzistas iu rimedo por solvi tion?

R: Evidente. Se la homoj havas intereson por kunveni, oni faru la kunvenojn interesaj kaj tiam homoj strebos kune esti kaj ne nur unu fojon en la semajno, sed ankaŭ kune pasigi tempon alimaniere. Ekzemple, ĉiuj kune aŭ kelkpersone povas eksterurbiĝi, iri al teatro k.t.p. kiel ofte ni faris en Sovetunio. Tie estas multaj rimedoj por komunikiĝi.


D: Via bildo de E-movado, kiel ĝi aspektos dum la ducentjariĝo de la movado?
R: Estas tre malfacile esti orakolo. Mi nur esperas, ke, minimume, Esperanto elvivos. Elvivi en tiu ĉi mondo, en kiu Esperanto nun vivas pli ol cent jaroj, tio per si mem estas granda miraklo. Oni diras: kial ĝi ne venkis? Nu, estis granda ideoj, mi diru, kiel la ideo de komunismo, por kiuj estis fordonitaj milionoj da vivoj oferitaj; kaj pri mono kaj pri aliaj rimedoj oni eĉ ne povas paroli. Kaj kie, ekzemple, estas tiu komunismo? En la tombo. Kaj Esperanto, tute malforta, sen mono, sen homaj rimedoj, ĉiam pelata, ĝi vivas kaj persiste vivas. Kaj se ĝi vivos plu — almenaŭ, ke ĝi vivu, ankoraŭ. Tio jam estas la plej grava, ĝis aperos tiu favora tempo, kiam ĝi povos disflori multe pli ol nun.


D: Do, ĉu vi konsentas kun la deklaracio (manifesto) de Rauma?

R: Mi entute ne estas tiel granda subtenanto de la deklaracio de Rauma. Tute ne. Tiu tranĉa disdivido de finvenkismo, tiu moka titolo, kaj Raumismo, ĝi estas tute stranga kaj mi ne estas subtenanto de tio, kvankam, kompreneble, tie estas interesaj ideoj. Mi opinias, ke Esperanto vivas pere de esperantistoj. Ĝenerale, ĉiu lingvo vivas en uzado. Se la homoj ne uzas lingvon, la lingvo fariĝas morta. Do, kiam ni parolas en Esperanto, simple por konversacii, eĉ por paroli stultaĵon — ni uzas la lingvon, ni akrigas nian instrumenton. Se oni ĝin ne aplikas eĉ por simplaj aferoj, kiel ajnan instrimenton, la lingvo rustiĝas kaj formortas. Se oni Esperanton uzos, ĝi vivos centjarojn kaj miljarojn.


D: Krom via lernolibro, ĉu vi havas aliajn verkadajn planojn?

R: Nu, en tiu ĉi momento mi finas la novan varianton de mia libro «Vojaĝo en Esperanto Lando: Perfektiga Kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo» kaj ĝin intencas eldoni UEA. Poste mi eble modernigos mian ruslingvan lernolibron. Eble mi ĝin eldonigos en Rusio, post tio.


D: Kion signifas esti akademiano de Esperanto?

R: Nu, tio signifas, fakte, ne tiom multan laboron. La Akademio de Esperanto ne celas gvidi la lingvon, ĝi ne estas akademio por ion ŝanĝi. Fakte, ĝia oficiala celo estas kontroli la fluon de la lingvo. La Esperanta Akademio estas ne tiel aktiva organizaĵo, eble ĝi eĉ devas esti iom ne aktiva, ĉar kiam aperas tro aktivaj homoj, ili ofte nur malhelpas, ĉar ĉiu lingvo evoluas nature. Oni diras, ke ja Esperanto estas artefarita lingvo aŭ planlingvo, kiel oni ŝatas nun diri. Ĉiun lingvon oni nun iomete planas. Ĉiun lingvon, ankaŭ Esperanton, oni povas plani forte. Mi opinias, ke tute ne; Esperanto, kiam ĝi aperis, estis planlingvo kaj nun ĝi estas tute normala lingvo kaj evoluas laŭ la samaj leĝoj kiel ĉiu ajn normala lingvo kaj plani ĝin estas tute malfacile kiel kiun ajn lingvon. Do oni ne atendu de la Akademio, ke ĝi eldonos siajn ordonojn, ukazojn por ŝanĝi tion, enkonduki alion. La Akademio tion tute ne faras kaj neniam devas fari, ĝi devas esplori, ĝi devas konsili, respondi al demandoj kaj tute ne devas dikti. La popolo estas diktanto de la lingvo.


D: Kion vi ŝanĝus en la organizo de UEA?

R: Nu, en tiu ĉi momento mi trovas la strukturon de UEA optimuma. Fakte, multo dependas de la forto de landaj asocioj, ju pli fortaj estas landaj asocioj, des pli forta estas UEA. Kio estas UEA finfine? UEA estas unuiĝo de landaj asocioj. Kaj ne la Centra Oficejo, ili estas oficisoj, kiuj faras ĉiutagan laboron.


D: Difinu, mi petas, koncepton de literaturo kaj donu kelkajn komentojn pri la nuna stato de E-literaturo.

R: Fakte, ne estas por mi klare kion signifas difini literaturon; literaturo estas literaturo, ĉiu finfne komprenas kiel povas. La stato de Esperanto literaturo — fakte, ĝi respegulas Esperantan mondon. En E-literaturo feliĉe estas sufiĉe da talentaj homoj. Kiel en ĉiu literaturo, ankaŭ estas literaturo meza kaj malalt-kvalita, kompreneble. Kaj ankaŭ la merkato, pro diversaj kaŭzoj, estas tre malvasta. Kaj pro tio multaj verkoj, valoraj verkoj ne povas aperi. Sed lastatempe pro la atingoj de la komputila prestekniko, eldonado fariĝis multe pli facila, malplikosta. Kaj tiamaniere literaturo povas plu evolui kaj flori. En mia libro «Vojaĝo en Esperanto Lando» mi klopodis fari enkondukon en E-literaturon. Kaj mi opinias, ke se oni tralegas, ne nepre trastudas, tiun ĉi libron, poste oni havos kaj klaran superrigardon pri la tuta literaturo, kulturo kaj ankaŭ gvidilon por plue perfektiĝi en E-kulturo. Ĉar tie renkontiĝas titoloj kaj fragmentoj el la libroj kaj titoloj plej famaj kaj plej legendaj, laŭ mi almenaŭ. Do tio estu bona gvidilo, ĉar sen gvidilo estas tre malfacile orientiĝi. Ekzistas kelkaj bonaj antologioj, kiel antologioj de Esperanta poezio kaj novelaro. Sed kiel ĉiu antologio, ili estas historioj, ili entenas multe da balasto, kiu tute ne estas leginda, kiu estas interesa nur por historiistoj de la literaturo. Kaj mi klopodis tie kunigi tion valoran, kion oni povas kunigi. Almenaŭ tiel mi pensas pri tio.


D: La plej elstara literatura verko en Esperanto estas —

R: Oh, la plej elstaraj verkoj — Esperanto mem estas verko la plej elstara, mi diru. Nu, tion verŝajne ĉiu difinas por si mem. Mi tute ne estas ortodoksa ĉi demande. Mi persone ege ŝatas la libron de Cesaro Roseti «Kredu min, Sinjorino», kiu estas verkita per brila lingvaĵo, estas originala verko kaj cetere tre gaja kaj tre interesa.


D: Mi ĵus eksciis, ke baldaŭ estos 40-jariĝo de via esperantisteco, do bv. diri kiel ĉio komenciĝis.

R: Nu, tio okazis la 30an de Novembro, 1957. Mi memoras tion precize, ĉar mi skribis tiun daton sur kajero. Fakte, Esperanto en la postmilita Sovetunio estis tute ne konata, ĉar dum la stalina tempo ĝi estis malpermesita, la homoj estis enprizonigataj; kaj eĉ la vorto «Esperanto» estis fakte malpermesita. En la jaro 1956 kiam mi estis lernanato de la lasta klaso de la mezlernejo, mi tralegis en la magazino Pollando en la rusa lingvo artikolon de Isaj Dratwer «Pollando — patrujo de Esperanto». Tiu artikolo min tiel frapis — jen en la mondo oni havas tiom interesajn aĵojn! Mi treege ekinteresiĝis pri tio, sed nur post unu jaro, en 1957, trafis min libreto, kiu estis eldonita okaze de la Monda Junulara Festivalo en Moskvo: la libreto kiu aperis en fantasta kvanto 95 mil ekzemplerojn kaj kostis preskaŭ neniom — 10 kopekojn. Mi reskribis tiun broŝuron kaj ĝi estis nur eta gramatiko kaj vortareto por eble mil radikoj. Ĝi tute ne estis lernolibro. Sed mi tiel deziris ellerni Esperanton, ke mi lernis per, tiel diri, kaverna metodo: mi elstudis parkere la tutan vortareton kaj la gramatikon. Post unu monato mi jam povis skribi, kun grandaj eraroj: mi trovis antaŭ nelonge kalkajn miajn leteretojn kun teruraj eraroj. Sed post tri monatoj, mi jam organizis kurson kaj tio estis por mi tre utila, ĉar mi lernis kun miaj lernantoj.


D: Ĉu vi naskis iun neologismon en Esperanto?

R: Ne speciale. Mi eĉ ne memoras. Verŝajne, eble ion, sed neniam mi pensis pri inventado de neologismoj. Sed mi aŭtoris la nomon de niaj famaj someraj tendaroj — SEJT (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro).


D: Via plej ŝatata Esperanta proverbo estas —

R: Mi ĝenerale estas granda ŝatanto de proverboj kaj en mia ruslingva lernolibro mi faris en ĉiu leciono grandajn ekzercojn, kiuj konsistas el proverboj kaj aforismoj. Do estas eble mia metodo instrui per ili. Sed mi diru la proverbon, kiu ofte min konsolis en mia laboro pri Esperanto-libroj, ĝi estas — «Komenco bona, laboro duona».