Sinkopaj kvarversoj
Vi inkrustis mian nigran koron
Per kisperloj kaj tuŝoro ame.
Tamen antaŭ ol ĝin fari brila,
Estis vi trankvila kaj ĉizanta.
Tra la breĉo de kurtenoj
Surplankiĝis veno suna.
Luma kuŝo letereska –
Al la kor' ĝojiga tuŝo.
Mi estas deĉifrant' de l' «kesto nigra»,
Kiun entenas migra Holandano –
Aeroplano de la tuta gento,
La superonda kaj la subĉiela.
Ĉiu flor' en sia vivo
Solan la motivon ludas.
Ŝutas teren ĝi la tuŝojn
Enpensige kaj leĝere.
Lampetoj stelaras sub glaŭka abio.
Sur la ornamaĵoj ebrilo irizas.
Delicas kontemplo, kaj la okulgloboj
Fariĝas ornamaj por iom da tempo.
Nigre papili' veluras.
Riĉe suras stelornamo.
Amo al tag-roza virto.
Flirto dolĉa kaj floroza.
Sur bed' plafona lustro floras.
Abele ĝin amoras lampo.
La planto gapon vekas vazan.
Forturnas kat' pudore l' kapon.