M. Voloŝin

tr. Nathalie Stalbun

Rustiĝis dense la helruĝo de la sun'
Sur montoj rufoflankaj... kaj de nubgalero
Finbrulis jam velar'. Kaj kreskas ombr' vespera
Sen fino kaj mezur'. Silente staru nun.
Al ŝtonoj post subiro lasis varmon sun',
Absintaj kampoj palas en la griz' aera...
Venusa arko tre proksime super Tero,
Simila je kandela ŝancelata lum'.



20-maj-1998