El Hausin

Asefro *

tr. St. Galkin

Mia kor' konsumiĝas gute.
Ĝi fandiĝas kiel kandelo
enkaptite de la lanterno.

Brulas ĝi kaj forbrulas,
svenas en la varmego,
kaj lante formortas.

En la loko de la kandelo
baldaŭ estiĝas malpleno
enpremite de la krepusko.


* asefro – kabila poemformo el poezio de berberoj



20-maj-1998