El saĝujo de Kozjma Prutkov

(tr. Plum Filistrov)

Rigardu la radikon!

Neniu ĉirkaŭprenos la senlimecon.

Novaj botoj ĉiam premas.

Naĝu nek laŭ, nek kontraŭ la fluo, sed kien vi bezonas.

En sufoka aero vi neniam respiros.

Malutilas apliki tikladon, dezirante gajigi konatulinon, – oni nomos vin malĝentilulo.

Rigardante la sunan superbon, fermstreĉu la okulojn, ankaŭ sur la suno vi rimarkos makulojn.

Por atingi la pinton komencu de la fundamento, alivorte gratu ne la nukon, sed la kalkanon.

Multaj homoj similas al kolbasoj: enhavas nur tion, per kio oni farĉis ilin.

Ĉiu opinias, ke la plej bona estas tio, pri kio okupiĝas nome li.



20-maj-1998