Ju. Brajder, N. Ĉadoviĉ

Manuskripto, droninta en arkivoj

Sufiĉe urĝe. Ekspedi per la plej rapida kuranto. Pro diskonigo – tuja morto sen balzamado.

Ho, granda, dotita de la dia saĝo, reganto de ambaŭ mondoj, sunsimila posedanto nia.

Mi sciigu, ke la konata al vi invento «Rimedo por movi riverajn kaj marajn ŝipojn pere de venta energio» estis skrupule esplorita en la komisiono el reprezentantoj de ĉiuj intereshavaj organizaĵoj.

La aranĝita en la Finikia maro konkuro inter la prova ekzemplero de ŝipo kaj rem-ŝipo samgranda, pruvis absolutan avantaĝon de la lasta. Sufiĉis, ke la bena spiro de dio Ŝu silentiĝu aŭ ŝanĝu sian direkton, tuj la rem-ŝipo facile antaŭis la konkuranton. Krome, remoj manifestis plian fidindecon dum manovroj, imitantaj taranan baton.

La komisiono konkludis, ke la supre menciita invento ne povas esti disvastigata pro jenaj kaŭzoj:

1. La apartenanta al nia posedanto ŝiparo, la plej granda kaj rapida en la mondo, ankaŭ sen ĝi plenumas siajn taskojn. Ĉu indas elspezi rimedojn por modernigo de tio, kio tute perfekte plenumas sian funkcion hodiaŭ kaj en la prognozebla estonto?

2. Por produktado de ventaj ŝip-moviloj (koda nomo – «velo») estos bezonata nekredebla kvanto de kapraj feloj kaj plej altkvalita lino, kio provokos ŝrumpon de sem-terenoj por hordeo kaj figoj. Tio minacas la ŝtaton per ekonomiaj kaj politikaj komplikaĵoj. Konsideru, ke la remistojn ni ricevas senpage, kaj por ilia nutrado estas uzata fiŝo, kiun ili mem kaptas.

3. Sugestante senbazan esperon je naturaj fortoj, obeaj nur al dioj, «velo» subminas la ekzistantajn etikajn kaj jurajn normojn.

4. «Velo» malmaskas militajn ŝipojn, kaj al tiuj komercaj logas atenton de piratoj.

5. «Velo» malutilas la medion, ĉar ŝtelas de vento energion, kiun la dioj destinis por aliaj celoj.

6. Estas tute neklare, kion oni faru al la remistoj post vasta enkonduko de «velo». Radikala solvo de tiu ĉi problemo postulos, verŝajne, kreskigon de personaro de la ekzekutista Departamento, kiu eĉ sen tio tro ŝveliĝis.

Konsiderante la diritan, la komisiono opinias, ke la provan ekzempleron de la ŝipo, movata per venta energio, necesas urĝe bruligi, kaj la inventiston – lia malinda nomo do ne ĝenu viajn diajn orelojn – necesas poreterne direkti remiste en pun-teamon. Por ke li ankaŭ en la transa mondo ne ĝenu nin per siaj frenezaj ideoj, la korpon post apartiĝo de la animo ne balzami.

Vivu eterne, ho la granda!

La estro de inventa Departamento,
ĉefpastro Inufer, la filo de Snefu.

Plenumis: sklavo Teti.

Kopiita duekzemplere.
La unuan: en la faraonan kancelarion.
La duan: en la protokolon.
La malnetaĵoj bruligitas.

Responsas: liberiginto de la teraj
zorgoj II kategoria Huhfor.



20-maj-1998