Nu, kion fari, kion fari?
Mi estas eble nenormala.
Al kiu iri, kion diri? -
Mi volas havi idealon...
A. Ananjin
B.A.R. Malej

Ideoto

En lernolibro mi tralegis,
ke nun poeto estas ĉiu.
Kaj kompreneble mi komprenis,
ke ankaŭ mi ja estas tio.
Nu, kion fari, kion fari?
Ĉu malnormalas mia peto?
Al kiu iri, kie stari,
ke iu nomu min poeto?...
Mi tuj veturos al tendaro,
kaj tie eble post botelo
prezentos mi la verson karan,
kaj iu diros: «Kia belo...»

Por estu plena la efiko,
postulos skribi mi ateston,
apertos buŝon la kritiko,
vidante tiun manifeston.

L' atesto pendos ĉe la lito,
mi montros ĝin al l' amantinoj:
«Mi 'as poet'!» Jen atingita
la celo! Estas for la timoj.
Nu, kion fari, kion fari?
Vin ne timigu la persisto.
Kun idealo min kompari,
kaj ĝojos tuj parodiisto...


20-maj-1998