A. Mazo

Paradokso de purigado

Purigado de krudmaterialoj, t.e. atingo de la necesaj kondiĉoj antaŭas ajnajn teknologiajn manipulojn. Kiel la fina rezulto de purigo de krudaĵoj kaj de postaj produktadaj procezoj aperas iu produktaĵo kaj kromaĵoj, ankaŭ malpuraj akvoj. Nuntempe oni purigas kaj kromaĵojn kaj malpuran akvon. Dirante per aliaj vortoj – la terminon «purigado» oni komencis uzi en du malaj sencoj. En unua okazo por homoj gravas la purigata objekto, sed ne kromaĵoj; en la dua principe gravas la sorto de kromaĵoj mem. Do, ni konsideru, kio estas koto, kaj kio estas puro.

Ĝenerale, koto povas esti ajna kemiaĵo aŭ fizika objekto, nekonvena en konkreta natura aŭ teknika medio. Konvena ĉeesto kutime malaperigas la koncepton de malpuro. Ekzemple, salo konvenas en mara akvo, sed ne konvenas en tiu akvodukta. Do, estas ridinde skribi, ke golfo Kara-Bogaz-Gol estas malpurigita de natria sulfato, ke aero estas malpurigita de nitrogeno, ke marĉoj estas malpurigitaj de ranoj.

Purigo estas fakte transporto de malpuraĵo el unu loko en alian. Bonegaj ilustraĵoj de tio estas polvosuĉilo, kemia vestopurigo, forigo de rubo... Kemiaj transformiĝoj, kiuj povas okazi dum purigado, ne ŝanĝas la esencon. Ve, oni nenion povas porti ekster la limojn de la ĉirkaŭa medio: la naturo estas ĉie.

Protekto de la medio kaj protekto de la sano estas parencoj, sed tute ne ĝemeloj. Ekzemple higienaj normoj, gravaj por homo en iu uzino aŭ loĝloko, ofte estas atingeblaj per tiaj rimedoj, kiuj nocas al la naturo. Tiel, kun helpo de altegaj fumtuboj oni maldensigas aerosolojn, kio kreas permeseblan nivelon de polvo, sed nature malpurigas la medion. Tial la termino «purigado» en apliko al la medio estas sensenca, se oni ne trovis aŭ taŭgan lokon por enterigo de malpuraĵoj, aŭ iun manieron uzi la ricevitajn dum purigado substancojn.

Transporto de substanco nerealas sen elspezoj de energio. Kaj ricevo de energio nerealas sen propra «kota» koeficiento. Jen faktoj. Dum ricevo de 1 kilovat-horo da elektroenergio en hejtaj elektrostacioj en la medion trafas 14 gramoj da skorio, 80 gramoj da cindro, 1000 gramoj da karbona dioksido, 14 gramoj da sulfura dioksido, 4 gramoj da nitrogenaj oksidoj, 100 gramoj da vaporita akvo. El aero la tuta koto trafas en riverojn kaj grundon. Tial nun purigado nepre estas malpurigado kaj eĉ pli granda, ĉar ĝi ne eblas sen iu speco de energio. Fari eblas nenion: purigi signifas malpurigi, samkiel vivi signifas morti. Finfine ajna produktada uzo de substanco kaj ĝia purigo malpurigas la medion per mineralaj substancoj, ĉar ĉiun organikan substancon oni povas per fajro aŭ mikroboj transformi en mineralan.

Nun ekzistanta kompreno de akvopurigado estas ĝia liberigo de organikaj substancoj. Oni sciigas, ekzemple, ke naftaj uzinoj en Novo-Gorjlij aŭ Rjazanj tiom bone purigas siajn industriajn akvojn, ke laŭ la plej severaj kontroloj ili estas pli puraj ol akvo de Volga aŭ Oka. Pri la sama efekto oni parolas, kiam temas pri uzinoj ĉe lago Bajkal. Tio estas ne simple naivaj frazoj sed misinformigo. Ja postuloj de kontrolo dume ne tuŝas eĉ dudekoblan superon de mineraligo de akvo, kompare al akvo de Volga, Oka, Bajkal. Ja ĝuste pro troa abundo de mineralaj substancoj oni lasas malpurajn akvojn en lagojn kaj riverojn, sed ne reuzas en produktado.

Ofte oni asertas, ke reuzo de malpuraj akvoj (post purigo) estas panaceo por la medio. Certe tio estas bona afero, sed ankaŭ sanktulo ne sen makulo. El ekologia vidpunkto gravas la sorto de la substancoj eligitaj el tiuj akvoj. Kien forigi ilin? En kelkaj lokoj ili jam fariĝis kaŭzoj de refoja malpurigo de subteraj akvoj. La plej ekologia el ĉiuj metodoj de akvopurigo estas tiu biokemia. Sed dum ĝi en akvo kreskas koncentriteco de nitratoj, fosfatoj, sulfatoj, kiuj iĝas la kaŭzo de eŭtrofio (florado) de akvorezervujoj. Ekzemple, lago Michigan fariĝis morta pro enlaso tien de purigitaj (!) akvoj de Chicago. La samo okazas ankaŭ kun lagoj de Svislando. Jes, reuzo de akvo ne savas la naturon kontraŭ malpurigo, tamen ĝi ŝparas multe da akvo.

Ekzistas rimedoj por forigo de mineralaj substancoj. Sed ankaŭ en tiu ĉi okazo restas la problemo, kion fari al la koncentraĵo de la origina malpuraĵo? Scienco kaj tekniko dume ne konas bonajn manierojn de entombigo de facile solveblaj substancoj: klorido, sulfato, nitrito de natrio kaj kelkaj aliaj.

Dume la sola vojo por preventi malpurigon de la medio estas senmalpuriga teknologio. Principa malfacilaĵo por ĝi estas tio, ke ajna transformo de malpuraĵoj ne eblas sen kroma energio, kio provizas vastan varman malpurigon. Ne malpli serioza estas ankaŭ la problemo de ŝanĝoj en la ekonomio. Oni skribas, ke en 1967 en aero super USSR ŝvebis 40 milionoj da tunoj da sulfatacido, kaj la industrio en tiu jaro bezonis kvaroble malpli. Se oni ricevus la tutan acidon el aero, oni ne povus uzi 30 milionojn da tunoj da ĝi. Do, senmalpuriga teknologio kiel ideala kaj senfina ĉeno de purigado kaj uzo de ĉiuj malpuraĵoj dume estas nereala.

La paradokso de purigado konsistas ĝuste en tio, ke malpuraĵojn nenien eblas forigi, ĉar nenion oni povas forigi ekster la limojn de la medio. Necesas malpurigi iun elektitan parton pro pureco de aliaj lokoj. Siatempe avia konstruisto O. K. Antonov karikature proponis originalan manieron por forigi malpurajn akvojn de Bajkala celuloza uzino: tubo el purigejoj de la uzino estis etendita al la maro de Laptev, kiun oni principe ne povas trosali. Efektive, dume nia civilizacio havas la solan manieron transformi malpuraĵojn en puraĵojn – trovi lokon, kie la forigata substanco koincidas kun la natura fono (natrian sulfaton – en Kara-Bogaz-Gol, nitrogenon – en atmosferon, ranojn – en marĉon). Sed ankaŭ en tiu ideala okazo oni ne povas eviti varmigan malpurigon per energio elspezita dum produktado, purigado de malpuraĵoj kaj ilia transportado al decaj lokoj.

Ĝis nun fakuloj atentis organikajn kaj radioaktivajn malpuraĵojn. Purigado de organikaĵoj konsistas en ilia mineraligo per fajro aŭ mikroboj. Kaj senmanlpuriga kompleksa uzo de organikaj substancoj nun estas komprenata kiel fermentila industrio, funkcianta laŭ la principo de naturaj «nutraj ĉenoj», kiuj dum milionjara evoluo fariĝis senmalpuriga sistemo. Sed oni preskaŭ ne atentas mineralajn malpuraĵojn, kvankam jam nun klaras, ke saligo de akvoj minacas ne nur estontan sed ankaŭ la nunan generacion.

Eble por iom da tempo la civilizacion povas savi geoteknikaj kompleksoj, kies malpuraĵoj estus transportataj nur al tiuj lokoj, kie ili harmonios kun la natura fono?



20-maj-1998