«Kaj ĉiu el ni opinias sin fonto de lum'
Kaj tio 'stas temo por nova milit'...»

Bob

Sergej Verŝinin

Ĉu denove re-konstruo?

«Via revuo temas pri io ajn krom la sola demando, kiu interesas ĉiujn: Kio okazas nun en Sovetio? Kial vi silentas?» – tiel aŭ simile ofte tekstas leteroj de legantoj. La demando aspektas stranga – ja pri tio oni skribas en ĉiuj (ŝajne) landoj. Ĉu necesas la opinio de partoprenanto?

«Kio okazas nun, oni eble scios post pluraj jaroj, sed nepre ne dum tio okazas» – paradoksa aserto, kiun cetere plene konfirmas la praktiko. Kion oni aŭdu de tiu, kiu troviĝas ene de la eventoj ne nur tempe sed ankaŭ space? Eble nur iujn fragmentojn, erojn, penojn ion kompreni, ion klarigi almenaŭ al si mem, notojn...

Ĉu prezenti ion «objektive», lasinte al la leganto fari konkludojn? La ideo nun tre popularas en Sovetio: «Ni donas nur objektivan informon!» – fieras amaskomunikiloj. Evidente la formo de prezento, emfazataj facetoj, eĉ la elekto de la materialo mem pasas preter la raportanto... «Objektivaj faktoj» – infana malsano de demokratio.

Restas nur senobjektivaj impresoj.

*

La unuaj jaroj de 'perestrojka'. La terura stato de la heredita lando. Planoj de Gorbaĉov, neniam realiĝontaj: 'glasnostj' – aperteco, diafaniganta la piramidajn strukturojn, kaj permesanta malkaŝi 'fiulojn'; ĉiea elekteblo – permesanta forigi trovitan 'fiulon'; memstareco de produktantoj – liberiganta laboristojn el sub premo de burokratoj. Laborigi la stagniĝintan piramidon.

Entuziasmiĝinta knabino skribis tiam el Kaunas: «Mi nun tre multe okupiĝas pri politiko. Politiko estas la plej grava afero en nia vivo». Ĉarmaj iluzioj de la unuaj jaroj, kredo, ke vi povas ion influi...

Kulturo dum la sovetia epoko. Provo «saĝigi» homon per malpermesoj. Ne krei imunecon, sed «malebligi infektiĝon». La malpermesantoj scias pli bone, kio al vi necesas. La skafandro forigitas. Kiom da tempo necesas por kutimiĝi al la nekonata medio?

«Ho, fiaj ŝtatuloj! Leĝoj, limigoj, piramidoj – kiom ili trudis. Tuj forigi ĉion!» Malstreĉi la bridon, tuj ĉio ekfloros. Tiom simple...

Kaj denove oni konstruadis modelojn de ŝtato, sendependa de plenigantaj ĝin homoj. Imagi belan ŝtaton: ĉu ĝi realas, kaj ĉu ĝi atingeblas el la nuna stato – interesas neniun.

Por ke lando estu demokratia, ĝi devas obei demokratiajn metodojn. Tempo por konsciiĝi, ke foje necesas obei, eĉ se oni ne minacas per prizonigo. Tial «inter totalismo kaj demokratio estas longa periodo de aŭtokratio». La plej kurta vojo el mallibero estas konscia liberigo, po-ŝtupa, longa, enua. Ĉu ne pli logas tuja libero?

Homo pendas sur ŝnuro super abismo. La ŝnuro estas mallibero, ĉu ne? Ni liberigu la homon. Kiam li falos, li eble inventos flugilojn. Se sukcesos...

Ĉu juro estas limigo de libero? Ĉu demokratiigi landon per ĝia abolo? Aŭ tamen atendi ĝis oni ne krimos?

Limo de ebla ŝtata demokratieco (en konkreta momento), post kiu la potencon prenas aliaj fortoj – malpli demokratiaj. Ju pli alten ŝtato saltis super la limo, des pli «firma mano» ĝin transprenos – revolucio, senevite malaltiganta la limon. Ŝtato stabilas nur SUB tiu limo, kaj evoluas nur ĈE ĝi. Por levi la limon necesas pena kaj longa edukado.

Baro forigeblas nur kiam en socio kreskis internaj limigoj (kiuj i.a. pli fortas ol ekstera malpermeso. La fi-fama seksa revolucio post eksploda perversado neatendite alportis firmiĝon de familio. Oni konsciiĝis pri objektiva neceso de familiaj ligoj. (Ne ĉiuj, tamen...)

«La popolon trompi ne eblas!» Ve, trompi amason multe pli facilas ol apartan homon. En grego okazas ne sumado de mensoj sed konjunkcio. Simplaj solvoj! Paro da mitingoj, prezento de malamiko, premo al reflekso de sinkonservo, kaj oni jam sekvas vican «gvidanton». Konvinkoj venas antaŭ kompreno.

Oni bezonas simplajn solvojn. Neniu atentas, ke tiaj solvoj nerealigeblas. Simplan solvon facilas kompreni.

* *

Eterna rusia revo pri bona caro, kiu establos justecon. Kaj du ebloj akcepti la eventojn: «Gloron al la caro!»«Fi! al la caro». Ĉu povas esti alie en perfekte piramideca ŝtato? La pintulo prenis sur sin ĉian eblan povon. «Li ĉion scias, ĉion vidas, ĉion povas» – vera Dio. Do Li kulpas ankaŭ pri ĉiuj problemoj.

Totalismo estas ne nur ŝtata strukturo. Totalismo estas ankaŭ en la mensoj.

La vivo en la imperio kutimigis al imperiaj metodoj kaj malkutimigis pensi. «Se detrui la planan ekonomion, tuj aperos tiu merkata! Ne gravas, ke Okcidente ĝi formiĝis dum jarcentoj, ĉe ni ĝi formiĝos dum 500 tagoj!» Granda Salto.

Simile oni kulturigas. «Iu nin subpremis!» – Do, evoluigo de sia kulturo estas premo sur aliajn – la sola konata vojo.

La forpasinta kulturo jam fremdiĝis, tial restarigatas nur ĝiaj eksteraj ornamaĵoj.

«Renaskiĝo de kozaka movado!». Soldata rezervo de la cara reĝimo, frapa forto de polico – kion ili faros nun? Ĉu militos – sur ĉevaloj kontraŭ misiloj? «Kozaka libero!» – kompare al kamparanoj en la cara Rusio, ilia soldateska vivo eble pli liberis...

«Ĉiun novan malliberon oni komence opinias libero».

Kaj efektiviĝis la revo: venis bona caro – volas li liberon al la popolo, altan vivnivelon, fortan ŝtaton. Sed bojaroj ne permesas. Ne volas ili perdi la privilegiojn, aliaj ne imagas sin en la novaj kondiĉoj, iuj volas la caran lokon por si.

Multiĝas dezirantoj bojariĝi. «Bojariĝis mem – helpu bojariĝi al amiko!» Ĉu vakaj lokoj mankas? Ha! Forpeli la nunajn, jen la lokoj liberiĝos. Krei novajn, ja la popolo multajn kapablas vivteni. Litovio 11-oble kreskigis elspezojn por la ŝtata aparato post «liberiĝo».

Kiel vivi sen pafilo ĉe la nuko? Ĉu eblas klarigi al mezepoka kavaliro, ke ne decas ataki najbaron nur pro tio, ke caraj trupoj foras?

En Sudafriko liberiĝintaj negroj ekbatalas inter si. Karabaĥ, Tbilisi, Oŝ, Baku, Sumgait...

«Ne murdu!» – kiun? – «Homon!» – kiun ni konsideru homo?!

«Liberigi la produktantojn» kun espero ke tiuj tuj forgesos ĉion estintan kaj profitos la novajn kondiĉojn por la bono de la socio sed ne por tiu persona.

«La uzino produktis elektronikaĵojn, sed nun ni okupiĝas pri kosmetiko!» Kaj kosma uzino produktas litojn...

«La lando malsatas! Mizerego!» Kial mezuri sian vivnivelon laŭ la plej alta nun ekzistanta? Mezuru ĝin laŭ Etiopio kaj ĝoju, ke ĝi pli altas... Kial Usonanoj ne krias ke ili mizeregas, ja post tridek jaroj, ili prognozas pli altan vivnivelon? Postuli ĝin tuj! Ĉu ekonomio de la lando ne povas tuj? Absurdo! – necesas iun puni (kaj enpostenigi alian).

Kie troviĝas la limo de racia izoliteco? Kie oni sekcu la landon? Nu, Ukrainio, Uzbekio, Estonio... Ĉu Cuvaŝio rajtas? Ĉu Uljanovska regiono – ja ĝi samgrandas? Ĉu tatara distrikto en Uljanovska regiono? Ĉu ĉuvaŝa vilaĝo en tatara distrikto en Uljanovska regiono? Kion faru mordova familio loĝanta en tiu vilaĝo?

«Mi estas por apartiĝo de Ukrainio el Sovetio» – rakontas samĉambrano en hotelo. «Ja Rusio priŝtelas nin». Sed ankaŭ Rusio asertas, ke Ukrainio ĝin priŝtelas, kaj eĉ ciferojn montras! «Nu, mi ne scias, tutegale mi estas por apartiĝo».

Senhelpaj klopodoj de la unia registaro. Fari ion, nur kiam ne eblas ne fari, t.e. kiam jam malfruas. «Agrabligante» pilolon oni nuligas ajnan kuracan efikon.

Mi povas kompreni «popolo» kiel ŝtata fenomeno, sed nacio? Mi ĉiam opiniis tion pli proksima al kulturo ol al mastrumo. Kiu klarigos al mi, kial ekzisto-rajton havas nur nacio? Kial ĝis nun ne homo?

«Kaj mi entute ne komprenas – kial oni amu aliajn popolojn?!» – revelacias Latva ĵurnalisto. Kion fari, li sincere ne komrenas. Kaj ne eblas ŝanĝi lian kredon.

«Akiro aŭ ŝanĝo de kredo okazas pro cirkonstancoj neniel dependaj de racio.» Neniuj argumentoj pruvos, ke ankaŭ alia homo estas subjekto, sed ne objekto. Eĉ se li havas alian noton en la pasporto.

Kia pastiĉo: saliva televida raporto pri renaskiĝo de kulturo: «En Moskvo okazis 'svjatkoj' (kristnaska semajno). La kulturan programon solene benis popo, estis ĉi tie 'skomoroĥoj' (arlekenoj), kaj certe la simbolo de la veninita jaro – kapro». Ĉu komenti, ke la ortodoksa eklezio malpermesas la paganajn festojn kaj skomoroĥojn (koboldaj ludoj!)? ke orienta kalendaro rilatas nek al pagana rito, nek al ortodoksa popo? ke «jaro de kapro» mem venos nur post monato. Oni deklaras savon de kulturo kaj en religio, kaj en superstiĉoj, kaj en okultismo, havante pri ĉio ĉi neniun imagon.

* * *

La terura «granda ciklo» de Rusio, eterna strebo al libero, pena, turmenta progreso, etaj atingoj ... kaj rea falo en abismon, des pli kruelan, ju pli altis la leviĝo. Stalinismo estis ne escepto en la rusia historio, sed ĝia vica etapo. Johano la Terura, Petro la Granda, kaj «simple» – Iosif Stalin. Ĉu en tio konsistas la «enigma rusa animo»?

«Perestrojka» – rekonstruo, oni tradukas. Konstruo de tio, kio jam estis. La ciklo pluiras.

Bojaroj premas ĉiam pli forte kaj la caro decidis el plana ekonomio iri al tiu merkata. Ĉu saĝas – renkontinte unuan krizon, deklari plenan fiaskon? Landoj de merkata ekonomio regule frontas krizojn sed ne pereis dume. Taksu tion ekonomiistoj. La vojo estas elektita, oni iru ĝin. La vojo malfacilas – kiu kulpas pri la malfacilaĵoj? Ĉu iuj efektivaj problemoj? «Ha, kiuj problemoj, ja Okcidento prosperas! La Caro kulpas – fiulo! Anstataŭi lin!» Kaj fari la samon.

Populismo – ĝis nun nekonata fenomeno en Sovetio. La monda sperto – la populistoj finas per diktatoreco. Hitler, Pinochet... Populisto ne avaras pri «simplaj solvoj». Eĉ pli facilas proponi nenion, nur krii ke la nunaj gvidantoj fias. Ja ili ne povas ne fii. Serĉi la kialojn estas malfacile, oni trovu malamikojn.

Idioto en piramido pli danĝeras ol fripono.

Bojaro Boris scias plaĉi al la popolo. Gravas – promesi pli multe. Ĉu iam necesos realigi la promesojn? La bojaro havas longan sperton pri komunismaj metodoj: forpeli, puni, ordoni, persekuti, minaci kaj kalumnii.

Ne gravas, ke la metodoj malbonas, ili malbonas aplikataj de malamiko, sed ni ja aplikas ilin por noblaj celoj!

Amaskulturo, krimado, forgeso de naciaj valoroj, rokmuziko kaj Pavlik Morozov – pri ĉio kulpas «la 73 jaroj». En nia lando kulpas komunistoj, sed kiu en Okcidento?

«Liberiĝi el sub kremlaj burokratoj». Kiel bone estus, se ĉiu tirus la ŝiritan kaftanon sur sin. Kiel libere vivas kapo forhakita de la korpo. Kiel liberas la brakoj, la hepato, la uretro... Partoj de la tuto, ne dezirantaj scii ke ili delonge tutecas.

Obstinaj penoj solvi kontraŭaĵojn inter partoj de sistemo enkadre de unu parto.

Strikoj. «Altigu salajron!» – t.e. forprenu de iu kaj donu al ni.

Ĉiu zorgos pri sia bono, tial la tuta socio prosperos...

Feroca kalumniado kaj samtempe akra neado de siaj agoj. «Komunistaj gazetoj kalumnias nin! Ni ne estas naciistoj! Neniu el ni volas apartiĝon el SU!» – antaŭ nur du jaroj.

«Malpermesi KPSU, ĉar tiu partio enmiksiĝas en la ŝtatajn funkciojn». Ho, Dio... Kiel disfosi tiun galimation? KPSU – partio... Estis ĝi partio, iam antaŭ la 1917a jaro. Sed nun ĝia supra tavolo estas parto de la ŝtata aparato, kaj la suba – formo de komunumaj organizaĵoj, sen ligoj al la supra.

«For komunistojn» nun signifas «forrompi ĉefan parton de la ŝtata mekanismo». Ĉu la resto funkcios? Certe, necesas redukti la neelektatan potencon, anstataŭante ĝin per tiu elektebla. Sed – denove «Tuj!».

Substitui la objekton – se temas pri partio, ĉiu komprenas, ke ĝi nur malutilas. Gravas ke oni ne rimarku ke temas pri ŝtato...

El la antaŭa senpartieco (sen ne unupartieco!) de Sovetio prognozeblas i.a. baldaŭa formiĝo de UNU kontraŭ-KPSUa partio, kiu rapide ŝtatiĝos, ĉiuaspekte anstataŭinte KPSU. Cetere, bojaro Boris, deklarinta sian eksterpartiecon, jam lanĉis tian konstruadon.

Konsternita eksklamacio en radio: «ju pli demokratiiĝis regiono, des pli aĉe statas tie la aferoj».

«Disdoni la regpovon al lokaj caretoj». Ĉu lokaj parazitoj suĉas malpli da sango, ol tiuj metropolaj? Des pli ke ili jam kutimas pravigi sin per «malbonaj moskvaj onkloj».

La historia justeco. «Certe laŭ tiu jaro, kiam ni havis plej multe! De la Nigra ĝis la Baltia maro!» Ĉiuj samtempe.

Landsbergis: «Oni miskomprenas, ke ni restarigis la antaŭmilitan ŝtaton.» Preni ĉion, kion oni havis antaŭe kaj plusi la teritoriojn donitajn de Sovetio.

«Komence ni manĝu la vian, poste – ĉiu la sian.»

Sed najbaroj liveradis al vi multon, kiel vi sen ili? «Ha, ni merkatos ja!» Jes, sed jen la najbaroj decidis, ke la varoj ne sufiĉas al ili mem, ke ili zorgas pri ekologio fermante uzinon, ke al ili malplaĉas via vizaĝo... Ĉu ne pli saĝus komence krei novajn rilatojn kaj nur poste kvereli?

Zorga forsarkado de ĉio, kio sukcesis kreski dum post-Oktobraj jaroj, surloke de detruitaj ligoj kun la antaŭa kulturo. Sufiĉas detrui – la dezirata tuj kreskos mem!

Atakata el ĉiuj flankoj la unia registaro ne povas realigi eĉ siajn planojn: nova Unia Kontrakto malfruis je kelkaj jaroj, la pasinta Referendo jam sensencis, timidaj monŝanĝoj post kiuj nenio sekvas, altigo de prezoj kiu nek stabiligas la ekonomion nek bonigas la vivnivelon...

Ĉiam pli kuraĝa, opozicio akceptas neniujn kompromisojn. La registaro knare cedas al ĉiuj postuloj, trankviligante sin, ke en tia cedo, verŝajne, konsistas «la Granda Nova Pensado».

Uljanovsk plurnacias. Renaskiĝas memkonscio de minoritataj popoloj. Necesas tujaj kaj simplaj solvoj. «Malpermesi al tataroj lerni en rusa lingvo, ke ili posedu la sian!» – postulas vica renaskiganto. Ne gravas, ke tiaj infanoj fariĝos rezervaciuloj, ne sciante la lingvon de edukejoj, amaskomunikiloj k.a. «Krei ĉion propran!» Universitatojn, televidon, kosmoŝipojn, industrion – al ĉiu vilaĝo!.

Alia paradokso. Komunismaj eldonaĵoj fariĝis pli demokratiaj ol ĉiuj aliaj. «Dekstruloj» kaj «maldekstruloj» opinias demokratio nur publikigon de sia vidpunkto. Mankoj de ilia antaŭa pozicio evidentas eĉ al ili mem. Mankojn de ajna el la opozicicaj pozicioj la poziciantoj dume ne kredas.

Naturas demando: kie do estas tiuj, kiuj efektive okupiĝas pri sia nacia kulturo? Ili silentas, ilia laboro tro komplikas por mitingoj. Mitinguloj ne aŭdas ilin.

* * * *

Kaj ĉiam pli furiozas atakoj kontraŭ la caro. Ajnan lian decidon renkontas samtona indigno.

Komuna patrolado de stratoj? «ONI volas nin enkarcerigi! La popolo diras NE! Tro da polico!» Ne gravas, ke, ekz., en Usono estas multe pli da polico. Ne gravas, ke tia patrolado delonge okazas ekz. en urboj kun militaj bazoj kaj lernejoj. Cetere, en Uljanovsk apenaŭ multas protestoj: antaŭ nelonge oni spertis, kio estas grego da ebriaj adoleskuloj kuranta kontraŭ vin...

Depende de la cirkonstancoj:

 
«Fiaj burokratoj! Lanĉi japanan ĵurnaliston en kosmon! Ili vendas nian prestiĝon!» «Fiaj burokratoj! Ili parolas pri iu prestiĝo, dum la lando malsatas!»

Fluas sango – «la caro kulpas! Li provokas krimojn, por realigi siajn ambiciojn!»

Amiko vete divenas, kiu parolas en televido: ĉu «demokrato» ĉu «konservatoro» – laŭ la aspekto, laŭ la voĉo. Trafo centprocenta. Mi longe persvadis lin – kiel? Li mem ne povis klarigi. Finfine li rakontis, ke kulpas la emocio: malamo, respeguliĝanta en la vortoj, en la movoj, en la vizaĝo de neofita demokrato.

Entrama virina eksklamacio unu tagon post la murdoj en Vilnius: «Gorbaĉov, kanajlo, kion faras! Ajnpreze li strebas al la potenco...» Ankaŭ ĉi tie kulpas la caro.

Kaj kiom malicas, kanajlo! – dum kvin jaroj disdoni la potencon (egalan al neniu alia) por kaŝi siajn fi-planojn!

Vanas demandi, kion gajnus Gorbaĉov en Vilnius...

«Vivi en sendependaj ŝtatoj. Liberaj. Samrajtaj.» Idilio! Nur forpeli la malamikojn...

«Deziroj de popolo rare koincidas kun ties interesoj»...

Demokratoj_ persekutas komunistoj_n. Ŝanĝo de la akuzat(iv)o. Rusio, Baltio, Pollando, Bulgario, Rumanio. Konataj agoj, konataj metodoj, konataj celoj. La certan periodon malsimilas nur la nomoj de la teamoj kaj tekstoj de kelkaj sloganoj.

«Ni establu demokratian diktaturon!» Kial ne diktaturan demokration?

Ne ĝeni sin pri elekto de rimedoj. Taŭgas ĉio – ja komunistoj estas ne homoj!

Baro el infanoj kun kandeloj enmane, por ne permesi al infanoj de malamiko viziti lernejon. Ĉu cinikismo? Neniel! Ja ne homoj!

Fizika perforto kontraŭ partoprenantoj de la unia referendo. Strikte proporcia al la demokratiiĝo de la respubliko. Ne homoj!

Tutmonda lamentado pri «sanganta Litovio, luktanta por libero». Nek Armenio, nek Kartvelio, nek Mez-Azio... Ne gravas, ke en tiuj respublikoj viktimoj multe plias, gravas ke tie pli malfacilas kulpigi Gorbaĉov-on!

Atencoj kontraŭ popol-elektitoj, intergentaj bataloj, kreteneco de lokaj caretoj, eksplodoj, murdoj – kulpas la Granda Frato! Ĉu atestoj mankas? Neniel gravas, ja ni kredas!

Striko en viand-kombinumo. Laboristoj protestas kontraŭ nova gardistaro, kiu ne permesas ŝteli. La direktoro cedas.

Reveno al la epoko de militantaj regnetoj. Nukleaj...

La malamo hipertrofiiĝas ĝis neglekto de la propraj interesoj. Ŝanĝi nomojn de urboj, stratoj, elsarki ruslingvajn skribojn. Ĉu iun ili malhelpis? Ĉu ne estas pli urĝaj celoj por mon- kaj fort-elspezoj? Ĉu io pliboniĝos post tio?... Gravas almenaŭ iel pinĉi «la okupantojn».

«Mi ŝiru al mi okulon, ke mia bopatrino havu kriplan bofilon».

Kiu revolucio sen antisemitismo? Ankaŭ «Pamjatj» renaskigas «noblajn tradiciojn» en nigraj uniformoj.

Vanus serĉi sencon en pogromoj. Ĝi mankas tie, kie regas malamo.

Tiom oportunas klarigadi, ke Pamjatj-ulojn preparas KGB.

Kurso pri sugestia kuracado de alkoholuloj: «Vi devas ĉesi drinki. Vi drinkas ne mem, sed vin drinkigas judoj kaj framasonoj, por detrui la genofonduson de la granda rusa popolo!»

«Demokratoj vane prenis la potencon, ili ne rajtis tion fari. Nun necesas fari tre nepopularajn aferojn por stabiligi la ekonomion kaj ŝtaton. Se tion faros demokratoj, la popolo seniluziiĝos pri ili. Necesas ke ĉion faru la nuna registaro. Kiam ĉio pretos, la popolo malamegos ĝin. Ni kaj prenos la potencon kaj havos popularecon.»

La lando ne plu stireblas. La falo haltigeblas nur perforte. Bela elekto inter spertaj malnovaj diktatoroj kaj senspertaj novaj: la malnovaj jam scias, ke se tro longe premi la kolon al homo, li povas morti. La novaj – dume ne.

«La sola demando: "kiam?" ne "kiu". Ju pli rapide venos diktaturo, des malpli terura (eble...) ĝi estos».

Despero kaj preskaŭ nostalgio pri la «stagna epoko». Ĉu denove nur re-konstruo? Kaj neniu ŝanco? Ŝatus mi ne kredi...



20-maj-1998