M. Putinkovskij, B.A.R. Malej

Ho, belaj idealoj!

Ekzemploj por imito. Ekde la infaneco nin atakas noblaj herooj, puranimaj nobeloj, altspiritaj kavaliroj. Laŭ la ideo de publika opinio tiuj idealoj radikiĝas en niaj animoj, levante nin al la eternaj spiritaj altoj. La fakto mem, ke ili pasis tra jarcentoj, pruvas ilian eternecon. Ĉu ne?

Kaj kiom gravas tiuj idealoj nun – en la epoko de totala degenero, falo de moralaj kvalitoj, malĉastado kaj krimoj!

Kaj same ja bezonatas negativaj ekzemploj, kiuj edifas – kiaj ni ne devas esti. Ekzemple, jena.

Junulo, al kiu plaĉas virino, amanta tute ne lin, trompe englitas ŝian liton. Forirante li kunprenas valoran bagatelaĵon, kaj poste aroge ĉikanas pri la malfeliĉulino. En oportuna okazo li ne malemas al ĉantaĝo kaj vizaĝpugnado.

Lian amikon vivtenas nejuna edziniĝinta virino.

La tria ulo el la kompanio, posedante belan kapitalon, edziĝas al tre juna fraŭlino, vivas kun ŝi pace kaj feliĉe, kaj poste ekscias, ke iam oni kondamnis ŝin pro ŝtelo (kvankam senkulpe). La amanta edzo kondukas la edzinon en arbaron, ligas al ŝi la manojn postdorse kaj pendumas sur branĉo.

Enestas ankaŭ la kvara, same vivtenata de virino.

Kune ili formas, laŭ konfeso de la plej juna kaj fia el ili «kvar pugnojn, per ruzo aŭ forto trabatantaj al si la vojon». Cetere, ili ne tro fidas la pugnojn; ili estas bone armitaj kaj pacajn civitanojn konsideras ŝafa grego.

Finfine ili arogas tiomgrade ke aranĝas linĉon – kompreneble, denove de virino, – kaj fortondas al ŝi la kapon.

Kiel vi nomus tiajn ulojn?

Ĉu iuj duboj? Alfonsoj. Perfortuloj. Kanajloj. Krimuloj. Ĉu dormas la polico? Danĝere jam estas straten eliri.

Ankaŭ ni tiel opinias. Temas pri la tri musketeroj. Jes – kiuj kvaropas. La malhonorigita virino, pendumita edzino, viktimo de la sanga linĉo – estas milady.

La publika opinio tuj protestas: jen, la musketeroj, ĉiuj tri (tio estas kvar) estas bravaj knaboj, kaj milady estas aĉulino kaj kanajlo; neniun linĉadon oni aranĝis, sed okazis, kvankam privata, sed honesta juĝo de nobluloj super la infera kreitaĵo.

Ni iom atentu tamen. Komence pri milady. Milady estas bela ("supernature bela«;, atestas l' aŭtoro), saĝa kaj talenta (l' aŭtoro juste nomas ŝin genia), havas ĉarman voĉon, kapablas senti sincere kaj profunde, kun rimarkinda kuraĝo renkontas terurajn sortobatojn – koncize, ŝi multe pli altas anime ol ĉiuj kvar musketeroj, el kiuj du estas sinforgese enamiĝintaj al ŝi, kaj la ceteraj katide kurus post ŝi, se ŝi nur vokus ilin per iu signo.

Mi konsentas: ŝia karaktero ne estas anĝela (sed la via, leganto?), fojfoje (ege rare) ŝi perdas memkontrolon. Sed kion vi volas? Milady havis tre malfacilan infanecon. Pri la gepatroj estas sciata nenio, ekde 15-jara aĝo ŝi estas en monakejo. Ŝi havis nek altpostenajn praulojn, kiel Atos, nek konatecojn en la ĉefurbo, kiel d'Artagnian. Unuope kontraŭ la tuta mondo. Ĉu necesas detaligi, kio atendas sendefendan orfinon, krome – belulinon, krome – blondulinon kun bluaj okuloj?

Ekde la 16-jara aĝo – ŝtelista stampo! Sed ja la povrulino – ni emfazas – ŝtelis nenion. Ŝi suferis pro alies pekoj. Kaj eĉ dufoje: en la 16 stampita, en la 18 pendumita.

La uzurpaj juĝistoj timas ŝin (dekope – la solan!) kaj malamas; preskaŭ ĉiuj el ili kruele kulpas antaŭ ŝi; estas ŝi kiu devus ilin juĝi. La ekzekutisto (la sama kanajlo, kiu tordis al la knabino la korpon kaj vivon) asertas ke milady kvazaŭ tentis lian fraton. Bela viktimo! Bela krimo! Krome, kiu kiun tentis – estas obskura afero, aŭ, pli ĝuste, klara, konsiderante sendefendon kaj belon de la bluokulino.

Lordo Winter (persono kun dubindaj moralaj konceptoj, pasia hazardludanto kaj malĉastulo, forte interesita pri morto de sia riĉa bofilino) kulpigas ŝin pri mortigo de la edzo. Ĉu pruvojn? La frato de lordo Winter mortis «pro stranga malsano, kiu aperigas bluajn makulojn sur la tuta korpo». Provu kun tiaj argumentoj gajni proceson en iu juĝejo. Kaj kial do li silentis antaŭe? Aŭ li mem iel partoprenas, kaj venis tempo kaŝi la spurojn?

Certe, por junuloj estas flate imagi sin gangsteroj – pardon' – musketeroj. Batu iun ajn (per pugnoj aŭ armiloj) kiom vi volas; se necesos, la estroj ŝirmos vin, ĉirkaŭe troviĝas filistroj-nemusketeroj, al kiuj eblas fari ion ajn, estas eble eĉ kunlabori kun reprezentanto de malamika ŝtato – pri la tuto responsas la reĝino. Sed kio ravas adoltan leganton? Kaj virinojn?

Stop! – diros oni. Ja tio estas atenco kontraŭ romantikismo. Arogo kontraŭ la idealoj.

Belas la romantiko. Ĉarmas la idealoj...

Nur ne rapidu atribui al ni deziron malpermesi tiajn verkojn. Simple, modesta emo iom rezoni pri la eterneco kaj transformiĝoj.

Kial tamen la aŭtoro elektis tiajn fiulojn siaj herooj? Aŭ por li ili ne estas fiuloj? Kaj kun la teksto leganto sorbas ankaŭ la aŭtoran vidpunkton, la observo-punkton por taksi la situacion? La aŭtoro sugestias sian vidon, enkadre de kiu ĉio estas en ordo. Ĉu kontraŭmoralaj agoj? Ni formu tian moralon, en kiu ili permesatas. Ĉu malestimo al ĉiuj ekster sia rondo kaj sia estraro? Sed la moralo ja validas nur ene de tiuj kadroj.

Jes, Dumas verkis en aliaj koordinatoj. Ni provi apartigi iujn elementojn de percepto:

Kion vi rememoras, renkontante vorton «princino»? Ĉu ion el la realo? Oldulinojn, kantistinojn, moderne vestitajn, stirantajn aŭtojn? Verŝajne, tamen ne. La unua bildo, kiu aperas, estas io inter Cindrulino kaj fabeloj de Andersen.

Same, kiam virino plendas pri manko de kavalireco en la «nuna generacio», ŝi ne temas pri kruelo de mezepokaj kavaliroj, aŭ pri tio ke ili dum monatoj ne banis sin. En la bildo pri sentima kavaliro, kantanta sub fenestro de sia amantino (edziniĝinta), ŝin ne interesas la fakto, ke hejme la kavaliron atendas la edzino. Delikata eco de stereotipoj estas tio, ke ili funkcias sendepende de sia vera enhavo. Tial ankaŭ ni ne timas, kiam oni deklaras, ke Ŝvejk estas «amata infana heroo», aŭ atribuas al pasintjarcentaj duelantoj la plej bonan kolekton el la nunaj moralaj ecoj.

La fifama ekzemplo de Pavlik Morozov estas speciale elokventa ĉi-rilate: kiam pli gravis «klasaj interesoj», oni deklaris lin heroo; kiam «klasaj interesoj» estis kondamnitaj, oni ektrumpetis ke li estas patr-perfidulo. Ŝanĝo de agordo, ŝanĝo de vidpunkto, alia sistemo de koordinatoj – el la fenomeno oni elektas alion, sed nur tion kio konvenas.

Eble tamen ne indas, surbaze de sia imago pri mezepoka kavaliro kaj sia imago pri nuntempa adoleskulo, konkludi ke la tuta mondo degeneras. (Tiel jam fariĝis stereotipo, ke post la Oktobra revolucio la sovetiaj homoj – t.e. ankaŭ laboristoj, kamparanoj – fariĝis en ĉiu jaro pli malkleraj kaj vivis ĉiam malpli riĉe.)

Kaj kiel fini ĉiun ĉi ekzempladon? Ni finu per plua ekzemplo, en kiu ŝanĝoj en moralo kondukis al «difektiĝo» de strukturo de verko.

La komedio «George Dandin» de Molliere antaŭnelonge estis surscenigita en la urba teatro. La suĝeto estas konstruita sur konflikto inter kamparano, edziĝinta al malriĉa noblulino, kaj nobela junulo, amindumanta lian edzinon. La kamparano provas rezisti unu fojon, duan, trian, la streĉo de la situacio ĉiam pli kreskas, la konflikto akriĝas ekstreme, kaj ... post vica fiasko ĉio finiĝas sen solvi la konflikton. En nia imago – «sen solvi». Se akcepti, ke kamparano estas malpli homo, ol nobelo, ĉio estas klara – la aroga filistro ricevis decan punon, la konflikto bonorde solvitas... La tuton komplikigis tio, ke aktoro, rolanta la kamparanon, ludis multe pli inspirite ol tiu rolanta la amindumanton. Sur la scenejo la unua aspektas multe pli simpatia ol la dua, kaj la komedio ruiniĝas.

Eble tamen ankaŭ la bravaj musketeroj iam ruiniĝos ĝis nelegeblo. Eble. Iam. Kaj ni, eble, ne tro ĉagreniĝos.



20-maj-1998